Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Zagreb o gvidlibret o Zagreb 2001 enkonduko

Elŝuti 33.72 Kb.

Zagreb o gvidlibret o Zagreb 2001 enkonduko




Dato15.03.2017
Grandeco33.72 Kb.

Elŝuti 33.72 Kb.

Z A G R E B O

G v i d l i b r e t o



Zagreb 2001

ENKONDUKO

Zagrebo (kroate Zagreb) estas la chefurbo de Respubliko Kroatio, ghia politikadministra, ekonomia, kultura, universitata centro. Zagrebo havas chirkau 1 miliono da enlo-ghantoj. La urbo havas richan kultur-historian hereda-jhon.

Moderna Zagrebo kushas sur ambau bordoj de la rivero Sava (historia kerno kushas sur la maldekstra bordo), sube de la Zagreba monto (nomata ankau - Monto de ursoj).

Jam en la dua duono de la 8a jarcento a.K. maldekstran bordon de la rivero Sava invadis Ilirianoj, kaj en la 4a jarcento a.K. - Keltoj.

En la 3a jarcento a.K. al regiono de nuna Zagrebo alvenis Romianoj, kiuj chi-tie restis preskau kvin jarcentojn, fondinte sian provincon Andautonion.

En la 4a jarcento ebenajhon de la rivero Sava penetris okcidentaj Gotoj, kiujn poste rabadis Langobardoj, alvenintaj el la regiono de la lago Balatono, kaj kiuj daurigis sian vojon sur teritorion de nuna Italio.

Sekvis enmigrado sur la Balkanan duonisnulon de Sudaj Slavoj el la regiono de riveroj Dnepro, Odro kaj Vistulo. En teritorion de la nuna Kroatio alvenis Kroatoj, kies iama patrujo, shajnas, trovighis en t.n. Blanka Kroatio, hodiaua chirkauajho de la pola urbo Krakovo. Penetradinte suden, kune kun Avaroj, Kroatoj survoje konkeris diversajn popolojn.

En la 7a jarcento ili detruis Andautonion, kaj iom post iom konkeris ankau du aliajn romiajn provincojn - Panonion kaj Dalmation, kaj fine - forpelis de tie ankau Avarojn.

Post la kontraktita en la 9a jrc. paco inter Francoj kaj Bizanco, Sudaj Slavoj komencis sur la Balkana duoninsulo krei proprajn princolandojn. Kroatoj kreis Kroation, Slavonion (iaman Panonion) kaj Dalmation.

En la 7a jarcento komencis kristanigado de Kroatoj, kaj en la jaro 879 papo Johano la VIIIa donacis al la kroata princo Branimir "plenan landan potencon", lau kiu Kroatio estighis internacie rekonita sendependa kaj autonoma shtato.

En la jaro 925 estis kronita unua kroata regho - Tomislav, kiu aneksis Slavonion kaj partojn de Dalmatio.

Dum Tomislavaj heredintoj Kroatio iom post iom malfortighis, kaj ghiajn dalmatiajn urbojn de ghi forprenis Venecio.

Post la pereo de la regho Dmitar Zvonimir (en la jaro 1089), en la regno komencighis maltrankvilecoj kaj malordoj. Vidvino de la regho Dmitar Zvonimir - Jelena - subtenis fremdan influon en la lando, kaj decidis venigi la hungaran reghon Ladislaon. Li, kompreneble, akceptis shian inviton, kaj en la jaro 1094 sur teritorio de la nuna Zagrebo fondis episkopejon. De tiu jaro komencighis vera historio de Zagrebo.

Heredinto de Dmitar Zvonimir - Kolomano -militvenkis la lastan kroatdevenan reghon Petar Svachich, kaj kun 12 estroj el la kroata nobelaro interkonsentis fondi la personaran unuighon inter Hungario kaj kroataj landoj. En la jaro 1102, en la marborda urbo Biograd, Kolomano estis elektita kaj kronita kiel "Regho de Hungario, Panonio, Dalmatio kaj Kroatio".

Tiel finighis regado super la kroata popolo de kroata, kaj komencighis regado de la hungara dinastio. Kvankam malfortigita kaj ne tute sendependa, enpashinta en unuighon kun Hungario, Kroatio tamen daure - ghis la fino de la Unua mondmilito - konservis sian nomon "Reghlando Kroatio, Slavonio kaj Dalmatio".

De la jaro 1918 ghis la jaro 1991 Kroatio estis konstitua parto de la komuna sudslava shtato - Jugoslavio. De la jaro 1991 Kroatio, lau volo de plimulto da ghiaj civitanoj, estighis, post preskau 9 jarcentoj, denove internacie agnoskita memstara kaj sendependa shtato.



PROMENADO TRA CENTRA PARTO DE ZAGREBO

PLACO DE LA REGHO TOMISLAV

Alvenante al Zagrebo per vagonaro, oni plej ofte elvagonighas en la chefa zagreba fervoja stacidomo ("Glavni kolodvor").

Konstruado de la stacidomo komencighis fine de la pasinta jarcento, kiam Zagreb enhavis 38.000 da enloghantoj. La unua zagreba fervojlinio fakte estis kunligo de la fervoj-linio Triesto-Vieno.

Placo antau la stacidomo nomi-ghas Placo de la regho Tomislav. Meze de la placo, ekde la jaro 1947, staras monumento prezentanta la unuan kroatan reghon - Tomislav.Venkinte kun siaj soldatoj en multaj bataloj, li unuigis kroatajn princolandojn en unu sola reghlando Kroatio. Du flankaj reliefoj sur la postamento prezentas scenojn de chemara alveno de Kroatoj kaj la reghan kronadon.

PLACOJ DE SHTROSMAJER KAJ ZRINJSKI

Norden de la fervoja stacidomo etendighas tri parkoj-placoj: jam menciita Placo de la regho Tomislav, Placo de la episkopo Josip Shtrosmajer kaj Placo de Nikola Subich Zrinjski, kroata-hungara heroo el la tempo de la turka invado.

Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.

Che la norda fino de la Placo de la regho Tomislav staras bela konstruajho nomata "Arta pavilono", donacita fine de la pasinta jarcento de budapeshtanoj, okaze de ilia festado de la miljara jubileo de hungara invado en Panonion. Nun oni chi tie aranghas artekspoziciojn.

Meze de la Placo de Shtrosmajer staras monumento de la episkopo Shtrosmajer, kiu, interalie, estis fondinto de la plej malnova scienca institucio en sudslavaj landoj - "Jugoslavia (nun Kroatia) Akademio de scienco kaj arto".

Apuda palaco de ghia restadejo estis konstruita en la dua duono de la pasinta jarcento en nov-renesanca konstru-stilo.

Vidalvide al la Aka-demio, komence de la Placo de Zrinjski (nomata ankau "Zrinjevac"), elstaras bustoj, prezentantaj kelkajn kroatajn politikajn kaj kulturajn famulojn.

Okcidente de Zrinjevac trovighas renomita Arkeologia muzeo, kun valoraj eksponajhoj, inkluzive la prahistoriajn. Precipe valora en tiu muzeo estas - lina 15-metra vindajho sur la egiptia mumio, kun la plej longa teksto de la etruskaj lingvo kaj skribo.

Placon Zrinjevac ornamas centjaraj platanoj, du shprucfontanoj meze de la verda herbejo, kaj ronda pavilono, de tempo al tempo funkcianta kiel malfermita koncertejo.

Meterologia kolono sur la norda parto de Zrinjevac estas starigita fine de la pasinta jarcento.

PLACO DE JOSIP JELACHICH

En la mallonga strato Prashka, eniranta la centran kaj la plej popularan zagreban placon - Placon de la banuso (vicregho) Jelachich, dekstre elstaris belega juda preghejo - sinagogo, konstruita en la dua duono de la pasinta jarcento, sed, komence de la Dua mondmilito tutdetruita.

Placo de la banuso Jelachich prezentas centron de la urbo. El ghi eliras la plej longa kaj la plej populara komerca urba strato - Ilica, entendighanta kelk-kilometre okciden-ten.

La placo dum kelkaj jarcentoj (de la mezo de la 16a jarcento ghis la jaro 1930, kiam proksime estis malfermita nova, granda vendoplaco "Dolac") funkciis kiel foiro.

Foiro Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo -establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara- kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo.

Meze de la placo staras monumento al la banuso Josip Jelachich, stariganta en la dua duono de la pasinta jarcento, sed dum la regado de la komunisma reghimo forigita, char el la komunisma vidpunkto Josip Jelachich estis reakciulo: li, kun liaj soldatoj, helpis (en la jaro 1848) al austroj premi hungaran kontrauaustrian nacian revolucion. Li tion faris por malplifortigi najbaran Hungarion, tre potencan kaj por kroatiaj interesoj tre dangheran.

Sur la orienta parto de la placo dum jarcentoj shprucis forta fonto, kiun de antau deko da jaroj memorigas la nuna imitajho.

KAPTOL

Norde de la Placo de la banuso Jelachich komencas monteto Kaptol, kun la impona katedralo de la sankta Stefano.



La unua kolonio sur la monteto Kaptol aperis jam inter la 9a kaj 11a jarcentoj. La monteto farighis signifoplena kolonio en kiu vivis episkopo, kanonikoj, diversordenanoj (templanoj, dominikanoj, franciskanoj, cistercitoj) kaj iuj fremdaj komercistoj.

Iom norde, sur la maldekstra flanko de la strato Kaptol, staras rimarkindaj franciskana monakejo kaj preghejo de la Sankta Francisko. Franciskanoj alvenis al Zagrebo ankorau en la 13a jarcento. Post multaj tertremoj kaj oftaj brulegoj chi tiu komplekso tre damaghighis (precipe post la lasta forta tertremo okazinta en la jaro 1880), kaj dum la lasta renovigo en la jaro 1900 estis konstruita preskau nova neogotika konstruajho.

En la strato Kaptol oni chiam ankorau povas vidi plurajn diversepokajn (inkluzive kelkajn mezepokajn) belegajn domojn de iamaj kanonikoj kaj de aliaj iamaj eminentuloj.

LA KATEDRALO

Zagreba katedralo estas okulfrapanta simbolo de la urbo, sed, kompreneble, same kiel multaj aliaj katedraloj en Europo, ghi ne unufoje shanghis siajn formon kaj stilon.

Tuj post la fondigho de la episkopejo, en la jaro 1094, estis riparita jam ekzistinta pli malnova, au eble estis konstruita tute nova, katolika preghejo sur chi tiu loko.

En la 13a jarcento chi tien invadis Tataroj, kiuj - persekutante la reghon Bela la IV - preskau detruis Kaptolon kaj ege difektis la preghejon.

Iom post iom episkopoj ghin ne nur riparis, sed ankau pligrandigis, interalie dank' al richaj donacoj de unuopaj reghoj. Tuj post la finkonstruo de ankau fortikajhoj chirkau ghi, okazis en la 16a jarcento sur la kampo Mohach batalo, dum kiu pereis la hungara-kroata regho Ludovik la IIa.

La apuda urbeto Gradec estighis austria, dum Kaptol estighis de la hejma nobelo Zapolja. La tuta afero finighis per milito inter Gradec kaj Kaptol, dum kiu burghanoj de najbara Gradec ege damaghis la katedralon, detruinte interalie ambauajn ghiajn iamajn turojn. En la 17a jarcento fulmo kauzis grandegan brulegon, kiu ruinigis la tutan preghejan tegmenton.

Sekvis riparoj, estis konstruitaj novaj turoj kaj nova tegmento - konsistinta el belegaj kolor-glazuritaj tegoloj. Bedaurinde, tiuj tegoloj iom post iom tiomgrade difektighis, ke en la jaro 1978 la tutan tegmenton de la katedralo oni anstatauigis per la kupra (kaj ne tiom belaspekta) tegmento.

Ankorau en la 18a jarcento la katedralo estis plenigita per belega, nova baroka meblaro, sed en la 19a jarcento komencighis rigora proskribo de la baroka inventaro, kaj estis forigitaj preskau chiuj barokaj altaroj. La interno de la katedralo estis ege shanghigita. Oni ghin neogotigis. Ghi farighis neogotika ankau elekstere, finkonstruita lau tiu stilo en la jaro 1902.

Nuna katedralo longas 77 metrojn, povas samtempe akcepti chirkau 5.000 da kredantoj kaj havas du altajn turojn (la norda altas 104, kaj la suda - 105 metrojn). Chiu turo havas po kvar sonorilojn, el kiuj la plej granda pezas pli ol 6 tunoj.

GRADEC

Dum Kaptol estis sidejo de episkopo, Gradec, kushanta sur la apuda monteto, estis vera burgha urbo, en kiu grandparte loghis metiistoj kaj malgrandaj komercistoj.



Historio de Gradec vershajne komencighis ech unu jarcenton kaj duono poste ol tiu de Kaptol. Ghi estis unuafoje meniciita en la jaro 1201, sed jam en la jaro 1257 ghi havis 150 domojn, estighinte baldau trioble pli granda ol la najbara Kaptol.

Nome, Tataroj post ilia venko super la hungaroj, invadis en la jaro 1242 Kroation perse-kutante la hungaran reghon Bela la IVa, kiu trovis rifughon ghuste en Gradec. Travivinta tiun vivdangheron li proklamis Gradecon "libera regha urbo", donacinte al ghi tiutempe ege gravan charton, per kiu Gradec atingis tre gravajn kaj valorajn rajtojn.

Samtempe, Bela ordonis al burghanoj de Gradec fortikigi tutan ilian urbon per masiva remparo.

Unu el la plej bone konservitaj mezepokaj defendopordoj de Gradec estas - "Shtona pordego", chefa enirejo en la urbon. Jam ekde longe en tiu pordego oni adoras la pentrajhon de Dipatrino ("Reghino de la Shtona Pordego"), bazita sur legendo pri iu miraklo okazinta dum unu el multaj brulegoj en la urbo.

Tuj apud la Shtona Pordego jam pli ol 600 jarojn staras unu el la plej malnovaj apotekoj en Europo.

Sur apuda Placo de Jezuitoj iam estis jezuita monakejo, konstruita sur la urbaj defendomuroj. Tiu konstruajho, entenanta multajn elementojn de Renesanco kaj Baroko, nun servas kiel unu el la plej gravaj urbaj kulturekspozicejoj.

Jezuitoj alvenis al Zagrebo kiel defendantoj de katolikismo kontrau tiam abundkreskanta Reformacio. Komence de la 17a jarcento jezutioj fondis en la apuda Placo de la sankta Katarina gimanzion, kiu baldau estis rangaltighita je Akademio. En la jaro 1669 imperiestro Leopold proklamis ghin Universitato, unua en la Slava Sudo.

Sur la Placo de la sankta Katarina staras la plej bela baroka preghejo en Zagrebo, kiujn jezuitoj konstruis en la unua duono de la 17a jarcento. Post la katastrofa tertremo en la jaro 1880 la preghejo estis riparita kaj parte renovigita.

PLACO DE LA SANKTA MARKO

Enpashante en la straton Chirilometodska, ni povas tuj sur la dekstra flanko de la strato rimarki - grekokatolikan monakejon kaj novbizancan preghejon de la sanktaj Cirilo kaj Metodo.

En la supro de la dekstra flanko de tiu chi strato staras "Malnova Urbodomo", kiu multfoje shanghis sian aspekton kaj funkcion. En la jaro 1834 chi tie okazis solena malfermo de nova urba teatro kun granda festodanca salonego. Zagreb tiam enhavis ne pli ol 15.000 da enloghantoj.

Centro de iama urbeto Gradec estis Placo de la sankta Marko. Ghi dum jarcentoj estis chefloko de la politika kaj komerca potenco de Gradec. Hodiau chi tie estas shtatparlamento (dekstre) kaj historia rezidejo de la prezidento (maldekstre).

Meze staras preghejo de la sankta Marko, antaue romanika, sed poste kelkfoje shanghinta siajn formon kaj konstrustilon. En la pasinta jarcento ghi estis preskau komplete renovigita. Tiam, interalie, estis starigita tute nova tegemento el glazuritaj tegoloj, kolore perezentantaj - sur la suda flanko - blazonojn de Kroatio, Dalmatio kaj Slavonio (mal-dekstre), kaj de Zagreb (dek-stre).

Interne la preghejo estas malfrugotika kun tri navoj. En la unua duono de la nuna jarcento ghia interno estis ornamita per skulptajhoj de unu el la plej famaj kroataj skulptistoj - Ivan Meshtrovich, per freskoj de Jozo Kljakovich, kaj per oleaj pentrajhoj de pentristo Ljubo Babich.

Baroka sonorilturo el la 17a-18a jarcentoj ech hodiau konservis sian iaman formon.

Antau la suda gotika portalo el la 14a jarcento dum la mezepoko staris fosto de la hontindajho por civitanoj kiujn punis la urba jughisto. La punoj estis publikaj kaj rigore leghregulaj.

En la nordokcidenta angulo de tiu areo siatempe staris la unua presejo (fondigita de jezuitoj).

Ekde fino de la 17a jarcento ghis la mezo de la 19a jarcento estis fondighataj multaj presejoj, sed - tre malmultaj el ili presis nacilingve. En lernejoj, same kiel en oficejoj, la oficiala lingvo estis la latina, kaj aristokrataro krome parolis - la germanan.

Prosperado de la nacia lingvo komencis nur en la unua duono de la pasinta jarcento, kiam organizighis t.n. Ilirisma movado.

Kroata lingvo eniris oficiale kroatiajn lernejojn kaj oficejojn nur en la jaro 1847.

DVERCE

La chefan sudan enirejon en Gradec, servintan nur al piedirintoj, kaj nomitan "Dverce" (kio signifas - pordeto), la civitanoj de la surmonteta urbo utiligadis por malsupreniradi en siajn plugkampojn, kushantaj sur la areo de la hodiaua t.n. "Malsupra urbo".



Por la defendo de tiu grava pordo, meze de la 13a jarcento, che la pordo estis alkonstruita fortika defendoturo, enhavinta sonorilon, kiu chiuvespere sonoris antau la fermigho de la urbaj pordoj. Tiaman sonorilon oni pasintjarcente anstatauigis per kanono, kiu dum jam pli ol cent jarojn ekpafas la tagmezon.

De sur la promeneja teraso antau la defendoturo estas videbla panoramo de la Malsupra urbo.

Per la shtuparo au per kablotramo, konstruita en la pasinta jarcento, kaj komence funkciinta per la vapora movoforto, oni povas malsupreniri al la Malsupra urbo.

Multaj domoj en la Malsupra urbo definitive fasonadis en la lasta dudeko de la 19a jarcento. Aldonante mult-nobrajn lastjarcentajn konstru-ajhojn, Malsupra Zagrebo farighis arkitekta miksajho ekde klasikismo kaj secesio ghis la plej modernaj trajtoj.

MALSUPRA URBO

Malsuprenighante per kablotramo al Ilica, oni eniras straton Preobrajhenska, en kiu elstaras serba ortodoksa preghejo. Sur la apuda placo, populare nomata "Placo de floroj", oni povas acheti chiam freshajn florojn. Sed, sur tiu placo trovighas ankau kelkaj historie tre valoraj palacoj.

Irante dek minutojn okcidenten oni eniras Placon de la marshalo Tito, kun la Kroata Nacia Teatro meze de ghi. La teatro estas finkonstruita en la jaro 1895, post nur 16 monatoj de konstruado. Ghi belaspektas ne nur elekstere, ankau ghia internajho estas tre riche dekoraciita.

Vidalavide al la teatro trovighas konstruajho de la rektorejo de Zagreba Universitato, kaj ankau Fakultato de la juro. La konstruajho estas finkonstruita meze de la pasinta jarcento en romanika stilo.

Okcidente staras Muzeo de arto kaj metio, konstruita fine de la pasinta jarcento kaj servanta ankau kiel ekspozicejo.

Sude, sur la najbara Placo de Franklin Roosvelt, trovighas granda palaco, eksa gimnazio, konstruita en la sama jaro kiam ankau Nacia Teatro. Hodiau ghin enloghigas "Muzeo-kolekto de artajhoj de Ante Topich Mimara", ampleksa kolekto de escepte richaj kaj diversspecaj artajhoj, grandparte donacitaj de menciita kolektanto (kaj lia edzino).

Sudoriente, sur la Placo de Marko Marulich, staras la plej bela konstruajho en Zagrebo prezentanta secesian stilon - malnova "Nacia kaj universitata biblioteko", fondita en la dua duono de la pasinta jarcento (la nova konstruajho de la Nacia kaj universitata biblioteko, estas konstruita, same kiel chefa urba koncertejo, inter la chefa fervoja stacidomo kaj la rivero Sava).

Tute proksime, preskau vidalvide, trovighas Botanika ghardeno, fondita en la jaro 1890, en stilo de anglaj parkoj, kaj entenanta chirkau 10.000 speciojn da plantoj. La ghardeno ebligas ankau agrablan ripozadon inter diversaj plantospecioj el la tuta mondo.

ALIAJ PARTOJ DE LA URBO

La plej granda urba parko - Maksimir, fondita en la jaro 1925, trovighas en la orienta parto de la urbo, kaj entenas multajn kelkcentjarajn arbojn, inter kiuj situas ankau 5 lagoj.

Sur la suda parto de la parko situas zooghardeno.

Zagreb de antaune-longe havas ankau sian "maron", belan kaj puran lagon sur la sudokcidenta parto de la urbo, nomata Jarun, kie dum la kutima Zagreba varmega kaj sufoka somera vetero, multaj zagrebanoj ripozas - banante sin, naghante, remante au sunumante.

Samtempe la aliaj preferas, piede au shnurfervoje, supreniri pinton de la Zagreba monto (Sljeme), por ripozi sur la fresha - arbara - aero.

Tekston kunmetis: Mato Špekuljak



surbaze de la gvidlibro: Velimir Lukejh ZAGREB, "Turistkomerc" Zagreb 1987.

Fotografio: Mato Špekuljak


Elŝuti 33.72 Kb.

  • PROMENADO TRA CENTRA PARTO DE ZAGREBO

  • Elŝuti 33.72 Kb.