Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Z češtiny do esperanta přeložili Vladimír Tobek a Karel Procházka

Elŝuti 0.83 Mb.

Z češtiny do esperanta přeložili Vladimír Tobek a Karel Procházka




paĝo1/21
Dato22.03.2017
Grandeco0.83 Mb.

Elŝuti 0.83 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   21

 

Božena Němcová


A V I N E T O
(BABIČKA)
Z češtiny do esperanta přeložili Vladimír Tobek a Karel Procházka.
Překlad vycházel jako příloha Časopisu českých esperantistů od roku 1909 do 1914, poslední kapitola vyšla po válce. Prvních pět kapitol přeložil Vladimír Tobek, ostatní kapitoly Karel Procházka.
____________________________________________________
Longe, longe ĝi jam estas, kiam mi la lastan fojon rigardis en tiun amindan kvietan vizaĝon, kiam mi kovris per kisoj tiujn palajn, sulkoplenajn vangojn, enrigardadis la bluan okulon, en kiu vidiĝis tiom da boneco kaj amo; longe ĝi estas, kiam min je lasta fojo benis ŝiaj maljunaj manoj! -- Ne vivas plu la bona avineto! Jam longe ŝi ripozas en malvarma tero.

Sed por mi ŝi ne mortis! - Ŝia bildo kopiiĝis en mian animon kun tuta sia koloreco, kaj ĝis kiam ĝi viva estos, ĝis tiam en ĝi vivos. -- Se mi scius majstre per peniko labori, mi vin glorus, kara avineto, alie; sed mi ne scias, ne scias, kiel tiu ĉi skizo plume desegnita al iuj ekplaĉos!

Sed vi ĉiam diradis: "Estas en mondo neniu, kiu ekplaĉus al ĉiu." Sufiĉos, kiam troviĝos nur kelke da legantoj, kiuj pri vi kun tia plaĉo legos, kun kia mi skribas pri vi.

* *


La avineto havis filon kaj du filinojn. La plej maljuna vivis multajn jarojn en Vieno ĉe parencoj, de kie ŝi edziniĝis. La alia filino ŝin poste anstataŭis. La filo, metiisto ankaŭ estis memstara kaj li aledziĝis en urban dometon. La avineto loĝis en montara vilaĝeto apud silezia landlimo, ŝi vivis kontente en malgranda dometo kun maljuna Betka, kiu estis ŝia samaĝulino kaj kiu jam ĉe la gepatroj servadis.

Ŝi ne vivis izole en sia dometo; ĉiuj vilaĝanoj estis por ŝi gefratoj, ŝi estis por ili patrino, konsilantino, sen ŝi finiĝis nek bapto, nek edziĝa festo, nek enterigo.

Jen subite venis al la avineto letero el Vieno de la plej maljuna filino, en kiu ŝi sciigis ŝin, ke ŝia edzo akceptis oficon ĉe unu princino, kiu havas grandan bienegon kaj nome bienegon en regiono de Nachod en Bohemujo, kiu estas nur kelke da horoj malproksime de montara vilaĝeto, kie la avineto loĝas. Tien ke ŝi kun fainilio transmigros, kaj ke la edzo ĉiam nur por somero tie estos, kiam ankaŭ ŝia princina moŝto tie restadas. Je fino de letero staris varma peto, ke la avineto ĉe ili ekloĝu por ĉiam kaj pasigu la vivon ĉe filino kaj genepoj, kiuj ŝin jam ĝojatendas. La avineto ekploris; ŝi ne sciis kion fari. La koro ŝin tiris al filino kaj genepetoj kiujn ŝi ankoraŭ ne konis, malnova kutimo ŝin ligis al malgranda dometo kaj al bonaj amikoj. Sed sango ne estas akvo; sopiro venkis malnovan kutimon, la avineto fine decidiĝis, ke ŝi veturos. La dometon kun ĉio, kio en ĝi, ŝi transdonis al maljuna Betka, aldonante: "Mi ne scias, kiel al mi tie plaĉos, kaj ĉu tamen mi ne mortos ĉi tie inter vi."

Kiam unu tagon haltis veturilo apud la dometo, metis sur ĝin veturigisto Vaclav pentritan keston de avineto, kusenaron en tukego ligitan, radŝpinilon sen kiu ŝi esti ne povis, korbeton en kiu estis kvar plumtufaj kokidetoj, saketon kun du kvarkoloraj katidoj kaj poste la avineton, kiu pro ploro eĉ ne vidis antaŭ sin: Benate de amikoj ŝi forveturis al nova hejmo.

Kia atendado, kia ĝojado en "Stare belidlo". Tiel scie nomis la popolo izolan domon en ĉarma valeto, kiu al sinjorino Proskova, filino de la avineto, kiel loĝejo estis destinita. La infanoj elkuradis ĉiumomente sur la vojon, por rigardi, ĉu jam Vaclav ne veturas, kaj al ĉiu, kiu estis preteriranta ili rakontadis: "Hodiaŭ alveturos nia avineto!" Kaj ili mem inter si senĉese babiladis: "Kia nur eble estos tiu avineto?" Ili konis pli multe da avinetoj, iliaj figuroj intermiksiĝadis al ili en kapoj sed ili ne sciis al kiu la sian avineton alkompari. Jen fine alveturas al la domo veturileto. "La avineto jam veturas!" eksonis tra domo; sinjoro Prosek, sinjorino, Betka, portante sur brakoj la plej malgrandan knabineton, kiu komencadis nur paŝeti kaj paroli ankaŭ ne sciis, infanoj kaj du grandaj hundoj Sultan kaj Tyrl, ĉio elkuris antaŭ pordon, por bonveni la avineton.

De veturilo deiras virino en blanka ŝultrotuko, kampare vestita. La infanoj ekhaltis ĉiuj tri unu apud la alia, de la avineto okulojn eĉ ne deturninte. La paĉjo premis al ŝi la manon, la panjo plorante ŝin ĉirkaŭprenadis, kaj avineto plorante ilin ankaŭ kisadis sur ambaŭ vangojn. Betka alŝovis al ŝi rondvangan Adelka kaj la avineto ridis je ŝi, nomis ŝin malgranda etulino kaj faris al ŝi signeton de kruco. Sed poste ŝi turnis la rigardon al la ceteraj infanoj, vokante je ili per tono la plej sincera: "Miaj oraj infanoj, miaj karuletoj, kiom mi ĝojadis je vi?" Sed la infanoj mallevis la okulojn kaj ekhaltis kvazaŭ alfrostintaj kaj nur laŭ ordono de la patrino ili prezentis siajn rozkolorajn vangetojn al avineto por kiso. Ili eĉ ne povis rekonsciiĝi. Kiel ne, ĝi estis avineto tute alia ol la ĉiuj, kiujn ili iam estis vidintaj; tian avineton ili ankoraŭ neniam en sia vivo vidis. Ne mire, ke ili ne ĉesis ŝin tiel fikse rigardi. Kien ajn ŝi stariĝis ili ĉirkaŭiradis ŝin kaj observadis ŝin de kapo ĝis kalkano.

Ili admiras malhelan pelteton kun longa faldaro malantaŭe, ruŝan verdan lanjupon, borderitan per larĝa rubando, plaĉas al ili ruĝa florpentrita kaptuko, kiun havas la avineto platligitan sub blanka ŝultrotuko, ili eksidetas sur la teron por povi bone observi ruĝan enmetaĵon sur blankaj ŝtrumpoj kaj nigrajn pantofletojn. Vilimek ektiretas kolorajn ĉifonerojn sur kana platkorbeto, kiun la avineto tenas sur la brako kaj Jan, la pli maljuna el du knaboj, la kvarjara, delikate sublevas al avineto blankan, ruĝe borderitan antaŭtukon ĉar li palpeksentis sub ĝi ion malmolan. Estis tie granda pendpoŝo. Johano estus ankaŭ plezure sciinta, kio en ĝi estas, sed la plej maljuna el la infanoj, Barunka, kiu estis jam kvinjara, forpuŝis lin paroletante al li: "Atendu, mi ĝin diros, ke ci volas ŝovi la manon en pendpoŝon de avineto!"--- Sed tiu ekparoleto estis iom laŭta, oni ĝin povis aŭdi post naŭa muro. La avineto tion rimarkis, ĉesis paroli kun filino, metis la manon en la pendpoŝon, dirante: "Nu, rigardu, kion ĉi tie ĉion mi havas!" Kaj sur la baskon ŝi elmetadis rozarion, poŝtranĉilon, kelke da pankrustetoj, peceton da laĉo, du marcipanajn ĉevaletojn kaj du pupetojn. La lastaj objektoj estis por infanoj; kiam la avineto tion al ili prezentis, ŝi aldonis: "Ankoraŭ ion al vi avineto alveturigis!" kaj tuj ŝi elprenadis el la platkorbeto pomojn kaj paskovojn, el la saketo ŝi liberigis katidojn, el la korbeto kokidetojn. Kiom da ĝojoj, kiom da saltado! La avineto estis la plej bona avineto! "Ĝi estas majkatidoj, kvarkoloraj; tiuj kaptas bonege la musojn; ili estas bonaj en domo. La kokidetoj estas malsovaĝaj kaj se ilin Barunka eldresos ili postkurados ŝin kiel hundetoj!" parolis la avineto kaj la infanoj tuj demandis jen pri tio jen pri io alia, tute senceremonie, tuj ili estis kun la avineto bonaj kamaradoj. La patrino ilin kriadmonadis ke ili ne ĝenu la avineton kaj lasu ŝin ripozi, sed la avineto siavice diris: "Permesu al ni tiun plezuron, Terezka, ĉar ni ĝojas, ke ni havas unu la alian", kaj la infanoj obeis la avineton. Unu sidas sur ŝiaj genuoj, la alia staras post ŝi sur benko kaj Barunka staras antaŭ ŝi kaj rigardas ŝian vizaĝon. Unu miras ke la avineto havas harojn blankajn kiel neĝo, ke la avineto havas faltajn manojn, la tria babilas: "Sed avineto vi havas sole kvar dentojn!" La avineto ridetas, karesas malhelbrunajn harojn de Barunka, dirante: "Mi ja estas maljuna; kiam vi estos maljunaj, vi ankaŭ estos aliaj!" kaj la infanoj ĝin ne povas kompreni, ke tiuj iliaj blanketaj, glataj manoj povus esti iam tiel sulkaj, kiel la manoj de la maljuna avineto.

La avineto tuj jam la unuan horon tute gajnis la korojn de siaj genepoj kaj ŝi ankaŭ tuj al ili sin plene ja fordonis.

Sinjoro Proŝek, bofilo de la avineto, kiun ŝi ankaŭ antaŭe persone ne estis koninta, okupis ŝian koron tuj ĉe la unua renkontiĝo per sia aminda bonkoreco kaj simpatia vizaĝo en kiu montriĝis boneco kaj sirncereco. Sole unu afero ŝin ĉe li malhelpis kaj sekve tio, ke li ne sciis boheme. Kaj ŝi, laŭdire, tion, kion ŝi iame el germana lingvo komprenis, jam de longe forgesis. Kaj tamen ŝi tiel plezure kun Jan estus interparolinta! - Sed Jan ŝin ĝojigis per tio, ke li komprenas boheman lingvon; la avineto aŭdis tuj, ke oni dulingve hejme konversacias. La infanoj kaj servistinoj alparolis sinjoron Prosek boheme, kaj li respondadis al ili germane, kion ili jam komprenis. La avineto esperis, ke iom post iom ŝi ankaŭ interkompreniĝos, kaj intertempe ŝi helpadis al si laŭpove.

Sian filinon la avineto preskaŭ eĉ ne estus jam rekoninta; ŝi vidadis ŝin ĉiam antaŭ si kiel gajan vilaĝan knabinon, kaj nun ŝi revidiĝis kun sinjorino malmulte parolema, de karaktero pli serioza, moderne vestita, de modernaj moroj! Ĝi ne estis ŝia Terezka! - La avineto vidis ankaŭ tuj, ke la mastrumo de filino estas tute alia, ol tiu, kiun ŝi estis ĝis nun kutiminta. Unuajn tagojn ŝi vivis pro ĝojo kaj surprizo kvazaŭ revante, sed iom post iom ŝi eksentis sin ĝenata, ekŝajnis al ŝi neoportune en nova hejmo, kaj se ne estus la genepetoj, ŝi baldaŭ estus reveninta denove en sian dometon.

Sinjorino Terezka havis kvankam siajn kelkajn modernajn kapricojn, sed pro tiuj neniu havis kaŭzon je ŝi ĉagreni, ĉar ŝi estis sinjorino tre bona kaj prudenta. Sian patrinon sinjorino Proskova tre amis, kaj nevolonte ŝi estus ŝin lasinta foriri jam pro tio, ĉar ŝi devis plenumi oficon kiel kastelmastrino, kaj sekve ŝi havis neniun alian, al kiu ŝi povus tute transdoni la mastrumadon kaj la infanojn, kiel al la patrino.

Tial ne estis al ŝi agrable, kiam ŝi rimarkis, ke la avineto iel hejmsopiras, kaj ŝi tuj rimarkis ĝin kaj ankaŭ divenis, kio al la avineto mankas. Unu tagon diris sinjorino Terezka: "Mi scias, panjo, ke vi estas kutiminta labori kaj ke vi enuus, se vi devus la tutan tagon sole kun la infanoj promenadi. Se vi volas ŝpini, mi havas sur subtegmento iom da lino: ni havos multe da ĝi, se ĝi nur sur kampo prosperos. Sed plej agrable al mi estus, se vi volus iom atentadi la mastrumadon. Per la kontroliro en la kastelo, kaj per la kudrado kaj kuirado mi pasigas tutan tempon, tion ceteran mi devas konfidi al fremdaj homoj. Mi petas vin do, asistu min kaj komandu ĉion kiel plaĉas al vi."

"Tion mi al ci plezure faros, se nur ĝi konvenos al ci; ci scias, ke mi estas kutiminta tian laboron," rrespondis la avineto tute ĝojigita. Ankoraŭ la saman tagon ŝi supreniris subtegmenton por rigardi, kiel estas la afero tie koncerne la linon, kaj la duan tagon vidis la infanoj la unuan fojon en sia vivo, kiel oni ŝpinas je spindelo.

La unua, kion la avineto en mastrumado tute prenis je sia prizorgado estis bakado de pano. Ŝi ne povis toleri, ke la servistino traktas la dian donon tiel sen ĉia respekto, ke ŝi krucbenas ĝin nek metante ĝin en knedujon nek elprenante ĝin, nek metante ĝin en bakfornon, nek elprenante ĝin el tie, kvazaŭ ŝi havus brikojn en la manoj.

La avineto, antaŭ kiam ŝi fermentigan paston enmetadis, per knedilo benis la knedujon, kaj tiu benado ripetiĝadis, kiam ajn oni prenis la paston en manojn, ĝis kiam estis la pano sur tablo. Ankaŭ neniun senfarulon ŝi toleris ĉe si, por ke li la "dian donon ne ensorĉu", eĉ Vilimek, kiam eniris kuirejon dum bakado de pano ne forgesis, ke li devas diri: "Dio benu!"

Kiam la avineto bakis la panon, havis la genepetoj feston. Ĉiufoje ili ricevis panflanon kaj po malgranda panbuleto per prunoj aŭ pomoj plenigita, kio antaŭe al ili ne okazadis. Sed ili devis kutimi atenti pri la paneroj. "La paneroj apartenas al fajreto," diradis la avineto, kiam ŝi forbalais de tablo la panerojn, kaj en fajron ilin ĵetadis. Sed kiam iu el la infanoj forpecetigis iom da pano sur teron, kaj la avineto ĝin rimarkis, tuj ŝi ordonis al li rekolekti la panpecetojn kaj diradis: "Panerojn oni ne devas piedpremi, tiam, laŭdire, la animoj en purgatorio ploras." Ŝi ankaŭ ĉagreniĝis vidante, ke oni dum tranĉado la panon ne egaligas: "Kiu ne scias trakti la panon, ne scias trakti la homojn," ŝi diradis. Foje petis Jenik, ke la avineto entranĉu por li flanke en kruston, ke li ĝin preferas manĝi; sed la avineto ĝin ne faris, dirante: "Ĉu ci ne aŭdis, ke, se oni entranĉas en la panon oni subtranĉas al Dio kalkanojn? Estu kiel ajn, ci ne lernu elekti la manĝaĵojn," kaj sinjoro Jenicek devis vole nevole forgesi siajn frandgustojn.

Kie ajn peceto da pano restis kuŝi, eĉ pankrustojn, kiujn la infanoj ne estis finmanĝintaj, metis la avineto en la pendpoŝon, se okazis iri preter akvo, ŝi ĵetis al fiŝoj, dispecetigis al formikoj, kiam ŝi iris kun infanoj, aŭ al birdoj en arbaro, unuvorte ŝi senutiligis eĉ ne unu glutpecon, kaj ĉiam ŝi admonadis: "Ŝatu dian donon, sen ĝi mizere estas, kaj kiu ĝin ne ŝatas, tiun Dio severe punas." Se la infano igis fali la panon, ĝi devis ĝin poste kisi kvazaŭ pardonpete; kaj eĉ se ie pizero estis kuŝanta, levis ĝin la avineto kaj markitan sur ĝi kaliketon respekte kisis. Pri ĉio tio la avineto ankaŭ instruadis la infanojn.

Se kuŝis sur vojo ansera plumeto, la avineto tuj ĝin monris dirante: "Kliniĝu Barunka!" Barunka estis multafoje malpenema kaj diris: "Sed avineto, kion valoras unu plumeto?" Sed pro tio ŝin la avineto tuj admonis: "Ci devas pensi, knabineto, aliĝas unu al alia, estos da ili pli multe; kaj jen memoru la proverbon: Bona mastrineto devas por plumeto transsalti barilon."

Sinjorino Proskova havis en la pli granda el ambaŭ ĉambroj, kiu havis kvar fenestrojn, kaj kie dormis ŝi kaj sinjoro Prosek kaj en lulilo Adelka apud la panjo, kaj kie oni ankaŭ dum hejmaj festoj tagmanĝis, aŭ kie oni posttagmezan manĝon pretigadis, modernan meblon; sed ĝi ne tro plaĉis al la avineto. Ŝajnis al ŝi, ke oni maloportune povas sidi sur tiuj remburitaj seĝoj kun la inkrustitaj apogiloj, ke oni devas timi renversiĝon kaj se oni apogas sin, ke ĝi ne rompiĝu. Sur kanapon ŝi sidiĝis sume nur unufoje; kiam ŝi la unuan fojon eksidis kaj la risortoj sub ŝi cedis, tiom ŝi kompatinda ektimis, ke ŝi preskaŭ ekkriis. La infanoj ŝin ridis, sidiĝis sur la kanapon kaj balanciĝante ili vokis je la avineto, ke ŝi nur iru, ke ĝi ne rompiĝos, sed la avineto rifuzis: "Eh, ne tentu min," ŝi diris, "kiu sidiĝus en tian balancilon, ĝi taŭgas eble por vi."

Sur la poluritajn tabletojn kaj ŝrankojn ŝi timis ion meti, por ke la brilo ne difektiĝu, kaj tiu ŝranko kun vitraj tabuloj, post kiuj estis multe da diversspecaj filigranaĵoj starigitaj estis en ĉambro nur por naski pekon, kiel la avineto diradis. La infanoj tre ŝatis ĉirkaŭ ĝi saltadi kaj ili ordinake faris petolaĵon, pro kio ili estis de patrino forte riproĉataj. Sed volonte ŝi sidiĝis braklulante malgrandan Adlinka al fortepiano, ĉar la infano, se ĝi ekploris, silentiĝis, kiam la avineto komencis delikate je klavoj grumbladi. Kaj Barunka iafoje instruis la avineton unufingre iudi: "Jen ĉevaloj, jen ĉevaloj, kiujn havas mi," kaj la avineto balancis la kapon kaj kantetis kaj ĉiam diradis: "Kion tiuj homoj ĉion ne elpensas. Oni pensus ne alie, ol ke estas en ĝi birdeto enfermita; kiel voĉetoj ĝi sonas."

Kiam la avineto ne bezonis, tiam ŝi ne iris en la ĉambron. Se ŝi havis nek ekstere nek en mastrumo ion por fari, ŝi sidis prefere en sia ĉambreto, kiu estis tutproksime apud kuirejo kaj servistejo.

Tiu ĉi ĉambreto estis meblita laŭ gusto de la avineto. Apud granda forno estis benko, laŭlonge de muro la lito de la avineto, tutproksime apud la forno post lito pentrita kesto, kaj apud la alia muro lito de Barunka, kiu elpetis je la panjo, ke ŝi dormos kun la avineto. Meze staris tililigna tablo kun piedapogiloj, kaj super ĝi pendis de plafono kolombino, simbolo de Sankta Spirito. En anguleto apud la fenestro staris ŝpinrado, linstango provizita je linfasko, en la fasko enigita spindelo, sur najlo estis fadenvolvilo.

Sur muro pendis kelke da bildetoj de sanktuloj, super la lito de la avineto krucifikso, ornamita per floroj. Sur fenestro verdiĝis en florpoto muskato kaj ocimo, kaj en tolaj saketoj pendis tie diversa spico: tiliaj kaj sambukaj floroj, kamomilo kaj similaj, jen la apoteko de la avineto. Apud la pordo pendis stana pelveto kun benita akvo. En tirkesto de tableto estis kudrilaro de la avineto, volumo de piaj kantoj, krucvojo, ligaĵo da rezervaj ŝnuroj por radŝpinilo, trireĝa kreto kaj festa kandelo, kiun la avineto havis preta kaj ĝin ekbruligis ĉe fulmotondrado. Sur forno staris tindrujo kun fajrerigilo. En ĉambro oni uzadis por ekbruligo boteleton per fosforo plenigitan, sed la avineto volis pri tiu insidema instrumento eĉ ne aŭdi. Nur unufojon ŝi tion provis, kaj kiu scias kiel ĝi okazis, ŝi bruldifektis sian antaŭtukon, kiun ŝi portadis jam dudek kvin jarojn, kaj krom tio, ŝi diradis, sufokigo ŝin minacis. De tiu tempo ŝi ne prenis la boteleton en la manojn. Tuj ŝi havigis al si tindrujon, infanoj alportis ĉifonojn por tindro, faris alumetojn, trempis pintojn en sulfuro, kaj kiam la avineto havis sian kkutiman flamigilaron sur forno, kontente ŝi kuŝiĝadis. Por infanoj ĝi ankaŭ estis pli agrabla. kaj ĉiutage ili demandis la avineton, ĉu ŝi ne bezonas alumetojn, ke ili pretigos ilin.

Kio al la infanoj en ĉambreto de la avineto plej multe plaĉis, estis ŝia pentrita kesto. Ili plezure observadis bluajn kaj verdajn rozojn kun brunaj folioj pentritaj sur ruĝa fono, bluajn liliojn kaj ruĝflavajn birdetojn inter tio; sed pli multe ili ĝojis, kiam la avineto malfermis la keston. Sed estis ja tie io rigardinda! La interna flanko de kovrilo estis tutplene tapetit:a per bildetoj kaj preĝfolietoj, ĉio donacetoj preĝejfestaj. Ankaŭ estis tie flanka faketo, kaj en ĝi kiaj objektoj! Familiaj dokumentoj, leteroj de filino el Vieno, malgranda tola saketo, plena de arĝentaj moneroj, senditaj al la avineto de infanoj plibonfartige, sed kiujn ŝi ne uzinte konservadis al si por plezuro. Ligna skatoleto, en ĝi kvin granat-ŝnuretoj, kaj sur ili pendigita arĝenta monero kun portreto de imperiestro Jozefo kaj de Mario Terezio. Kiam ŝi tiun skatoleton malfermis - kaj ŝi tion ĉiam faris, kiam la infanoj petis - ŝi diradis: "Vidu, karaj infanoj, tiujn granatojn donis al mi via mortinta aveto kiel edziĝfestan donacon, kaj la taleron mi ricevis propramane de imperiestro Jozefo. Ĝi estis bona sinjoiro, Dio donu al li eternan gloron! Nu, kiam mi foje mortos, tio estos via," ŝi aldonis ĉiam, fermante la skatoleton.

"Sed avineto, kiel ĝi estis, kiam donis al vi lia imperiestra moŝto tiun taleron? Rakontu ĝin al ni!" petis foje Barunka.

"Rememorigu min alian fojon pri tio, poste mi diros ĝin al vi," respondis al ŝi la avineto.

Krom tiuj ĉi objektoj havis la avineto en flanka faketo du tuŝbenitajn rozariojn, rubandojn al kufoj kaj inter tio ĉiam ian frandaĵon por la infanoj.

Malsupre en la kesto kuŝis la tolaĵo kaj la vestaro de la avineto. Kaj la ĉiuj jupoj, antaŭtukoj, someraj kamizoletoj, korsetoj kaj kaptukoj kuŝis en plej granda ordo kaj supre estis du amelumitaj blankaj kufoj malantaŭe kun flugiloj "holubicka" (kolombineto). Sed tion la infanoj ne devis tuŝi; tamen kiam ŝi estis bonhumora, ŝi levis peceton post peceto diradante: "Vidu, infanoj, tiun ĉi kanvasan jupon mi havas jam kvindek jarojn, tiun ĉi kamizoleton portadis jam via praavineto, tiu ĉi antaŭtuko estas aĝa kiel via patrino, kaj ĉio estas kiel nova. Kaj vi havas la vestaĵojn tuj difektitaj. Sed de tio ĝi venas, ke vi ne konas la valoron de mono. Vidu, tiu ĉi silka kamizoleto kostis cent rejnajn florenojn, sed tiame cirkulis la bankbiletoj." Kaj tiel daŭrigis la avineto, kaj la infanoj silente aŭskultadis, kvazaŭ ili tion komprenus.

Sinjorino Proŝkova ja volis, ke la avineto vestu alian robon, kiel ŝi bonintence konjektis, pli oportunan; sed la avineto ŝanĝis sur si eĉ ne la plej etan pasamenton kaj diradis ĉiam: "Dio devus min maljunan virinon puni, se mi volus moderniĝi. Por mi ne estas tiaj novaĵoj, mia maljuna intelekto ne konvenus por tio." Restis do kiel antaŭe. Baldaŭ direktiĝis en la domo ĉio laŭ la vorto de la avineto, ĉiu ŝin nomis "avineto" kaj kion la avineto diris kaj faris, estis bona.

 

II.



En somero leviĝadis la avineto je la kvara, en vintro je kvina horo. Ŝia unua laboro estis krucbeni sin kaj kisi krucifikseton fiksitan al pistaka rozario, kiun ŝi ĉiam kunportadis kaj nokte sub kapo havis. Poste, benante Dion, ŝi leviĝis kaj estante vestita aspergis sin per benita akvo, prenis spindelon kaj ŝpinis, kantante matenajn kantojn.. Ŝi mem, maljuna kompatindulino, ne povis plu dormi, sed sciante, kiel la dormado estas dolĉa, ŝi deziris ĝin al la aliaj. Proksimume unu horon post ŝia leviĝo, oni aŭdis monotonan klakadon de pantofletoj; ekknaris unua, dua pordo, la avineto aperis sur sojlo. En la sama momento ekblekis anseroj en staleto, porkinoj ekgruntis, bovino blekis, kokoj eksvingis la flugilojn, katinoj de ie alkurinte sin frotis je ŝiaj piedoj. La hundoj elsaltis el budetoj, streĉis la membrojn kaj unusalte estis ĉe la avineto; se ŝi ne estus sin defendinta, ili certe estus ŝin faligintaj kaj elpuŝintaj el manoj la pajlkorbon kun greno por kortbirdoj. La avineton tiom amis ĉi tiuj bestetoj, kaj ŝi ilin ankaŭ. Dio gardu, ke ŝi vidu, ke iu senutile turmentas eĉ se vermeton: "Kio malutilas aŭ utilas la homon kaj oni devas ĝin buĉi, nu, Dio permesu, buĉu ĝin, sed ne turmentu ĝin," ŝi diradis. Sed al infanoj ne estis permesite rigardi, eĉ se oni kokideton tranĉbuĉis, sole pro tio, ke ili ĝin bedaŭrus, kaj ĝi sekve ne povus morti.

Sed foje ŝi je ambaŭ hundoj, Sultan kaj Tyrl, treege koleriĝis. Sed estis ankaŭ kaŭzo por koleri! Ili ja subfosis la muron de staleto kaj disŝiris dum unu nokto dek anasidojn, belajn, flavajn, kiuj tiel gaje ĝojis la vivon. Brakoj de la avineto malleviĝis, kiam ŝi malfermis matene la staleton kaj la ansero kun tri restintaj anasidoj elkuris eksteren, terurite blekante, kvazaŭ ĝi plendus pro siaj mortigitaj idoj, kiujn ŝi elkovis anstataŭ ilia flirtema, vagema patrino. La avineto suspektis mustelon-rabistinon, sed ŝi konvinkiĝis laŭ piedsignoj, ke tion faris la hundoj. Hundoj, la fidelaj gardantoj! La avineto eĉ ne kredis siajn okulojn. Kaj ankoraŭ ili venis kaj flatis, kvazaŭ nenio estus okazinta, kaj tio pleje kolerigis

la avineton! "For de mi, vi fibestoj! Kion al vi faris la anasidetoj? Ĉu vi eble malsatas? Ne; pro nura petoleco vi ĝin faris. For de mi, eĉ vidi mi ne volas vin!" La hundoj mallevis la vostojn kaj sin fortrenis en la budetojn; sed la avineto, forgesinte, ke estas frue, iris en ĉambron por rakonti al filino sian malĝojon.

Sinjoro Proŝek pensis ne alie, ol ke la ŝtelistoj elŝtelis kameron, aŭ ke Barunka estas morta, kiam li vidis larmantan kaj palan avineton en ĉambron eniri. Sed kiam li estis aŭskultinta la tutan okazintaĵon, li devis la avineton ekrideti. Lin ne tuŝis morto de kelkaj anasidetoj. Li ne kovmetis ilin, li ne vidis, kiel ili ovŝelon rompas, kiel amindaj ili estas, kiam ili naĝas sur akvo kapetojn subakvigas kaj per kruretoj super la akvo svingas. Por sinjoro Jan ĝi estis nur perdo de kelke da rostaĵoj. Tial li satisfaktis la rajton kaj justecon, prenis skurĝon kaj iris eksteren puni la hundojn, por ke ili ĝin memoru. La avineto ŝtopis la orelojn, kiam ŝi aŭdis la bruegon ekstere, sed ŝi pensis: "Kia helpo, tio devas esti, ili memoru ĝin." Sed kiam nek post unu horo nek post du la hundoj el la budetoj estis elirantaj, ŝi devis iri por observi, ĉu oni ne vundis ilin. "Kio farita, estu forgesota, ĝi estas ja nur muta estaĵo," ŝi diris al si, enrigardante en budetojn. La hundoj komencis ĝemi, malĝoje ŝin rigardis, preskaŭ ventroglitante al ŝiaj piedoj. "Nun vi tion bedaŭras, vere? Vidu, tiel okazas al malbonuloj. Memoru tion!" - La hundoj ĝin memoris. Kiam ajn estis la anseridoj aŭ anasidoj anasirantaj en la korto, prefere ili rigardis flanken aŭ foriris, kaj tiel ili reakiris plene inklinon de la avineto.

Kiam la avineto prizorgis la kortbirdaron, ŝi vekis la servistinojn, se ili jam ne leviĝis mem. Nur post la sesa horo ŝi alpaŝis liton de Barunka, ekfrapetis delikate ŝian frunton - tiel laŭdire la animo plej baldaŭ vekiĝras -- kaj diris mallaŭte: "Leviĝu, knabineto, leviĝu, estas tempo," helpis ŝin vesti, poste ŝi iris rigardi apudan ĉambron, ĉu la malgranda etularo leviĝis; se unu aŭ alia sin sur la lito streĉadis, ŝi frapetis lin je dorseto admonante: "Leviĝu, leviĝu, la koko jam naŭfoje ĉirkaŭiris sterkujon kaj ci ankoraŭ dormas; ĉu ci ne hontas?" Dum lavado ŝi helpis la infanojn sed dum vestado ŝi ne sukcesis. En tiuj butonetoj, agrafetoj kaj bagatelaĵoj sur jaketoj kaj vestetoj ŝi ne povis spertiĝi: ordinare kio apartenis antaŭen ŝi metis malantaŭen. Kiam la infanoj estis vestitaj, ŝi genufleksis kun ili antaŭ bildon de Kristo benanta infanetojn, preĝis "Patro Nia", kaj poste oni iris matenmanĝi.

  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   21


Elŝuti 0.83 Mb.


Elŝuti 0.83 Mb.