Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Xxiv artaj konfrontoj en esperanto

Elŝuti 13.18 Kb.

Xxiv artaj konfrontoj en esperanto




Dato28.10.2017
Grandeco13.18 Kb.

Elŝuti 13.18 Kb.

XXIV ARTAJ KONFRONTOJ EN ESPERANTO

ARKONES
POLLANDO POZNAŃ 19-21 09 2008

www.arkones.org
Ni invitas ĉiujn ŝatantojn de arto kaj kulturo al la XXIV-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES, kiuj sub la aǔspicioj de Universala Esperanto-Asocio kaj Pola Esperanto-Junularo okazos en Poznań (Pollando). La programo estos tre riĉa kaj ni garantias plenan kontentigon. Kiel kutime oni povos partopreni vesperajn koncertojn de la plej bonaj kaj bravaj artistoj (ia. Alejandro Cossavella /La Porkoj, Strika Tango/, Ĵomart kaj Nataŝa kun Carina, Perdita Generacio, Jarlo Martel-Monto, Oksana Mirgorodskaja kaj multaj aliaj), rigardi subtekstigitajn filmojn, partopreni multajn interesajn prelegojn kaj ĝui la plej Esperantistan koridoran etoson.

Arkonesejo, la arta lernejo kun ĉarmegaj salonoj, troviĝas proksime al la plej granda parko en Poznań kaj proksime al la urbocentro do oni povos malkovri lokajn allogaĵojn.

Antaŭ Arkones (13-17 de septembro) okazos studsesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz – Universitato (aliĝo de novaj gestudentoj estas atendata) kaj 18-19 de septembro okazos Interlingvistika Simpozio okaze de la dekjariĝo de la studoj – informiĝu ĉe http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/ .

Vi povas aliĝi al Arkones perrete ĉe www.arkones.org .



Aliĝperiodo

A kategorio

B kategorio

C Pollandanoj

1 ĝis 05.01.2008

10 €

20 €

34 zł

2 ĝis 25.07.2008

13 €

26 €

43 zł

3 poste kaj surloke

15 €

30 €

52 zł

Kategorio A: afrikaj landoj (escepte de Sudafriko), Albanio, Bulgario, Ĉeĥio, Hungario, eks-Jugoslavio, latinamerikaj kaj aziaj landoj (escepte de Israelo, Japanio, kaj Sudkorea Respubliko), Rumanio, Slovakio, eks-Sovetunio.



Kategorio B: ĉiuj ceteraj landoj (ankaŭ Sudafriko, Israelo, Japanio kaj Sudkorea Respubliko).
La organizantoj povas rezervi lokon en la proksima hoteleto. Jen eblecoj:

  • Unu lito por unu diurno (ĉambroj kun propra necesejo kaj duŝo) en dupersona ĉambro kostas 20,00 €, en tripersona ĉambro kostas 18,00 €. Por rezervi la lokon en hoteleto sciigu la organizantojn antaŭ la 1-a de septembro 2008. Alikaze la lokoj povas esti nedisponeblaj. Decidas la vicordo de mendoj. Aliaj proksimaj hoteloj estas signife pli multekostaj.

  • Koncerne malmultekostan (4€ por diurno) loĝeblecon por junularo (en amasloĝejo kun propraj matraco kaj dormosako) kontaktiĝu kun la organizantoj. Verŝajne eblos ankaǔ nokti en proksima studentdomo: unu lito por unu diurno en tripersona ĉambro (duŝo kaj necesejo ekstere) kostas 10,00 €.

Demandojn kaj programproponojn sendu al.: arkones@esenco.org

Paweł JANOWCZYK
ul. Bielska 13A
PL 61-435 Poznań
tel. +48 (61) 875-58-79
tel. +48 (602) 283-242
janowczykpawel@poczta.onet.pl

Prezidanto de Organiza Komitato:
Tobiasz KAŹMIERSKI
tel. +48 509-400-317
tobiasz@esenco.org

Ne forgesu viziti nian paĝon kaj nepre rigardu galerion ĉe www.arkones.org



Elŝuti 13.18 Kb.

  • Alejandro Cossavella /La Porkoj, Strika Tango/, Ĵomart kaj Nataŝa kun Carina, Perdita Generacio, Jarlo Martel-Monto, Oksana Mirgorodskaja
  • A kategorio B kategorio C Pollandanoj 1
  • Demandojn kaj programproponojn sendu al.: arkones@esenco.org Paweł JANOWCZYK
  • Tobiasz KAŹMIERSKI

  • Elŝuti 13.18 Kb.