Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Weinviertel – regiono de provincaj fervojoj

Elŝuti 17.82 Kb.

Weinviertel – regiono de provincaj fervojoj




Dato11.11.2017
Grandeco17.82 Kb.

Elŝuti 17.82 Kb.

El fervoja mondo 4/2013
Aŭstrio: Weinviertel regiono de provincaj fervojoj
Aŭstria eldonejo Railway-Media-Group (RMG) en Vieno eldonis en marto 2013 unuan volumon de libro pri aŭstraj provincaj fervojoj en regiono Weinviertel. La libro „Weinviertel – regiono de provincaj fervojoj“ sur 112 paĝoj kaj en formo de footografaĵoj informas pri historio de trafiko sur provincaj (lokaj) fervojlinioj Stammersdorf - Dobermannsdorf, Zistersdorf - Drösing, Mistelbach Lokalbahn Gänserndorf, Siebenbrunn-Leopoldsdorf Engelhartstetten. Pasaĝertrafiko sur ĉi tiuj linioj estas ĝenerale finita jam antaŭ pli ol 20 jaroj, sur iuj sporade funkcias vartrafiko, aliaj liniopartoj estas malmuntitaj kaj tute malaperintaj.

Ĝuste lastajn jarojn de ekspluatado sur tiuj ĉi linioj montras fotoj en la libro. Temas pri tempo, kiam ĉi tie oni povis vidi antaŭmilitajn motorvagonojn, kaj vagonarojn plejparte kun duradaksaj pasaĝervagonoj, tirataj de pliaĝaj termikmotorlokomotivoj. Resumo de la libro krom germana estas skribita en angla, sed ankaŭ en ĉeĥa lingvoj, do interesatoj pri fervoja historio, eĉ ne konantaj bone la germanan, povas pri historio de provincaj fervojoj en Weinviertel legi en la menciataj lingvoj.

Por eldono jam estas preparata dua libro, kiu traktos pri provincaj fervojlinioj Korneuburg Mistelbach, Mistelbach Hohenau, Dobermannsdorf Enzersdorf bei Staatz, kaj Laa an der Thaya Sigmundsherberg. Ankaŭ ĉi tiujn fervojliniojn trafis simila fatalo, kiel fervojliniojn priskribitajn en la unua volumo. Estas menciinde, ke provincaj fervojlinioj en Weinviertel estis konstruataj dum Aŭstra-Hungara monarĥio surbaze de leĝo pri provincaj fervojoj, kelkaj estis konstruataj kiel reta kunligo precipe kun Vieno. Kelkaj projektoj tamen ne estis realigataj, ilian plenumon malebligis la unua mondmilito.

El linioreto de provincaj fervojoj en Weinviertel nuntempe transvivas nur kelkaj: Sur tiuj, kie ĝis nun restas sternitaj trakoj, de tempo al tempo trafikas eĉ laŭordonaj trajnoj. Ekzemple sur fervojlinio Mistelbach-Lokalbahn Hohenau 8. 12. 2012 trafikis Nikolaa trajno kaj sekvan tagon speciala vaporlokomotiva trajno por fotografistoj. Foto montras Nikolaan trajnon, tirata de vaporlokomotivo ÖBB 03.1430, kiam traveturas haltejon Ebersdorf.

Ĉeĥio: Interesiĝo pri porklientaj servoj de Ĉeĥaj Fervojoj kreskas
Jam trian jaron sinsekve Ĉeĥaj Fervojoj ČD notis kreskantan interesiĝon pri siaj porklientaj servoj. En la jaro 2012 kompare al 2011 kreskis nombro da transportitaj personoj je 3 milionoj, malgraŭ veninta konkurenco de privataj kompanioj, ekz. sur trajnkurso Praha Ostrava. ČD en la jaro 2012 transportis preskaŭ 169 milionojn da personoj. Kreskis interesiĝo por vojaĝoj en longdistanca kaj interŝtata trafiko. Pligrandiĝis ankaŭ nombro da vojaĝantoj en aglomera fervojtrafiko, precipe en ĉefurbo Prago. Tiuloke ČD enservigis novajn trajnojn kaj ofertis plibonigitan horaron.

Ĉeĥoj tiumaniere plicertigas kreskantan ŝatatecon de la trajnoj. Je ĉiu loĝanto inkluzive suĉinfanoj kaj pliaĝuloj apartenas mezkvante po 17 veturoj jare en trajno. Tio estas pli multe ol en novaj membrolandoj de Eŭropa Unio. Ĉeĥoj do vojaĝas en trajno proksimume samofte kiel Francoj, Belgoj aŭ Nederlandanoj, kaj dank´ al tio finas vicon en unua triono de landoj en EU, kie homoj plej ofte uzas trajnon por siaj vojaĝoj.


Germanio: Subtenaĵo por modernigi bremsojn en agordo kun EU
Eŭropa Komisiono aprobis fine de 2012 al Germanio programon por subteno limigi bruon en fervoja vartrafiko. Temas precipe pri modernigo de bremssistemoj en funkcianta veturilstoko, kiu okazos ĝis la jaro 2017 kaj entute kostos ĉirkaŭ 150 milionojn da eŭroj. La Komisiono konstatis, ke monsubtena sistemo koincidas kun reguloj de EU por donado de ŝtathelpo. Tiu ĉi ebligas ricevi ĝis 50 procentojn da rimedoj el publikaj fontoj. Germanio transdonis la postulon al Eŭropa Komisiono en julio 2012.
Hungario: En publika proponkonkurso por motorvagonkombinaĵoj restis nur Stadler
En komuna publika proponkonkurso de kompanioj MÁV kaj GYSEV por livero de 48 elektromotoraj veturilkombinaĵoj probable venkos la firmao Stadler. Komence montris sin ok interesatoj, sed pli poste unu post la alia rezignis pro neeblo plenumi limtempon por livero. Hungaroj ja deziras mendon financi el eŭropaj fondusoj ankoraŭ en kuranta financa periodo, kio signifas, ke la vagonkombinaĵoj devas esti liveritaj ĝis septembro 2015.
Pollando: Metrotrajnoj Inspiro el Vieno al Varsovio veturas sur reloj


Entrepreno Varsovia metroo (Metro Warszawskie Sp.) en la jaro 2013 fariĝos ekspluatanto de unu el la plej modernaj metrovagonoj en Eŭropo, la veturuilkombinaĵo tipo Siemens Inspiro. Tiu ĉi estis publike prezentata en septembro 2012 en Berlina foiro InnoTrans. Al pola ĉefurbo estos liverataj entute 35 sesvagonaj kombinaĵoj Inspiro en valoro 272 milionoj da eŭroj. Samtempe estas kontraktita antaŭaĉeta rajto por pliaj 12 metrokombinaĵoj por linio 2. Temas pri la plej granda mendo, kiun Siemens iam el Pollando ricevis.



Teniloj de manstangoj en formo de arbo


Liveroj el viena entrepreno de Siemens komenciĝis en decembro 2012 kaj lasta el sesvagonaj metrokombinaĵoj laŭ kontrakto el komenco de jaro 2011 devas esti transdonita al ekspluatanto antaŭ fino de 2013. Dekkvin novaj veturilkombinaĵoj aperos sur funkcianta metrolinio 1, aliaj dudek trafikos sur linio 2, kiu estas ankoraŭ konstruata. Nur unuaj dek veturilkombinaĵoj estas komplete fabrikataj en Vieno, fina muntado de la aliaj okazos en pola entrepreno NEWAG en urbo Nowy Sącz, proksime de pola-slovaka landlimo.

Formon kaj aspekton de la veturiloj prizorgis usona firmao BMW Group Designworks USA. Vastspaca internaĵo disponas pri larĝaj enirejoj en vagonojn, kiuj plifaciligu transiron de homoj. Grandaj LCD-monitoroj montras supervideblan mapon de la metroo, kaj lumigo prizorgas agrablan atmosferon interne de la vagono. Ioman „ekstravagancon“ formas teniloj de manstangoj por vojaĝantoj, kiuj estas konstruitaj tiel, ke ili aspektas kiel arbetoj, kio estas parto de proponita solvo de la internaĵo. Alimaniere pasaĝeroj veturontaj en nova varsovia metrotrajno troan komforton ne ĝuos. Modera internaĵo kun malmolaj sidiloj, kaj mallongaj apogiloj laŭ Siemens estis konstruataj laŭ postulo de varsovia trafika entrepreno, ĉiukaze en livero por aliaj ekspluatistoj ĝi povas kompreneble diferenciĝi.

Nuntempe jam okazas produktado de 21 sesvagonaj veturilkombinaĵoj por Munkeno (kun aĉetrajto por pliaj 46). Ĉi tiuj de la varsoviaj diferencas per estetika aspekto, entute temas pri luksa plenumo. Konstrua evoluo de la Inspiro startis komence de la jaro 2008, kaj ĝia ĉefa alportaĵo estas dank´ al pli moderna movo kaj motoroj relative malaltaj elspezoj por ekspluatado kaj bontenado. Plia avantaĝo de la veturiloj estas fakto, ke post ilia eksservigo estos ebla ilia renovigo je 97,5 procentoj.

Transporto sur propraj radoj ĝis ekspluatanto


Unuaj dek metro-vagonkombinaĵoj produktataj en Vieno estas transportataj unua post la alia al sia ekspluatanto sur siaj propraj radoj per fervojo. Transporton sur la tuta itinerparto fervoja prizorgas la fabrikisto, Siemens AG Österreich, en kunlaboro kun aŭstra ekspedfirmao Express-Interfracht, inkluzive de ĝia ĉeĥa filio Express-Interfracht Czech. En la transporto krome partoprenas fervojaj trafikistoj Rail Cargo Austria (sur aŭstra linioparto el ekspedstacio Simmering Aspangbahn en Vieno al Břeclav), ČD Cargo (el Břeclav al pola landlima stacio Chalupki), kaj PKP Cargo (tra Pollando al Varsovia stacio Okęcie).

La unua veturilkombinaĵo tiumaniere ekveturis en dua duono de decembro 2012. Sesvagonan kombinaĵon akompanis krome du specialaj interligaj vagonoj, modifitaj el originaj vagonoj tipo Shimms RCA, kaj dek varvagonoj ŝirmaj kaj bremsadaj de tipo Eas de PKP Cargo.


Taĝikio: Fervoja trafikisto aĉetas novajn pasaĝervagonojn
Post disfalo de Sovetunio okazas unuan fojon, ke fervoja trafikisto en Taĝikio aĉetas novajn vagonojn por longdistanca pasaĝertrafiko. Temas pri livero de 15 modernaj pasaĝervagonoj (el tiuj unu restoracia), kiuj estos ĉefe entrajnigataj por trajnkurso el ĉefurbo Duŝanbo al centro de Rusio Moskvo. Produkton kaj liveron realigis ukraina firmao Kriukov Car Building Works. La vagonoj estis konstrukcie ekipitaj tiel, ke ili rezistu varmecon inter minus 45° C kaj plus 40° C.
Turkio: General Electric fabrikas lokomotivojn por Turkio
En unua duono de januaro 2013 anoncis firmaoj General Electris kaj Tülomsaş planon produkti en venontaj du jaroj 50 dizelajn lokomotivojn en sia entrepreno en Eskişehir. Baze de strategia partnereco estos konstruataj 20 lokomotivoj por ŝtataj fervojoj TCDD kaj pliaj 30 por aliaj interesatoj en Eŭropo, Azio kaj Afriko. General Electric investos pli ol 150 milionojn da dolaroj por forma aspekto kaj evoluigo de la lokomotivo. Ambaŭ kompanianoj atendas, ke ili produktos 50 ĝis 100 tiujn ĉi veturilojn, kaj laŭ plano 70 procentoj da produkto direktos al eksporto. Turka registaro atendas de partnereco pliajn laborpostenojn.
Usono: Vartransporto sur fervojo kreskas
Malantaŭ Atlantiko ĉiam pli multaj firmaoj pro kreskantaj prezoj de nafto kaj mineraloleoj komencas transporti sian varon kaj fabrikaĵojn anstataŭ sur ŝoseo per trajno. Iuj usonaj firmaoj aktivas eĉ en germanaj borsoj, do profiton de tiu ĉi evoluo povas havi ankaŭ eŭropanoj.

Ekzemple en jaro 2009 investa kompanio Warrena Buffetta Berkshire Hathaway pagis 34 miliardojn da dolaroj por fervoja konzerno Burlington Northern Santa Fe. Tiutempe iuj ekspertoj taksis tion kiel malbona decido de la borsa legendo. En Usono tiam furiozis ekonomia, respektive financa krizo. Nun ĉiuj analitikistoj ovacias tion. Buffett ja rapide ekkonis, ke plialtiĝanta prezo de nafto grave plimultekostigos vartransporton sur ŝoseo, tial ankaŭ en tempo, kiam konjunkturo falis ĝisfunde, vartransporto sur fervojo kreskis. „Ne estas pli bona trafikilo, ol fervojo. Precipe pro rapida kaj malplikosta transporto de varoj al longaj distancoj,“ diris vicprezidanto de Asocio de la usonaj fervojoj John T. Gray.

Konzerno Norfolk Southern, kiu prizorgas transportojn en orientaj bordregionoj de Usono, profitis je vartransporto sur siaj 32 mil kilometroj da fervojlinioj en unua kvaronjaro 2012 410 milionojn da dolaroj, kio estas pri 26,1 procentoj pli ol en sama periodo de 2011. Flanke restis nek Canadian National Railway, la plej granda kanada fervoja trafikisto, kiu plialtigis sian profiton en la sama periodo je 16 procentoj al valoro 775 milionoj da kanadaj dolaroj. Canadian Pacific Railway, la dua plej granda kanada trafikisto, profitis 142 milionojn, kio estas eĉ je 31,8 procentoj pli.

Analitikistoj atendas, ke pro atendebla kresko de naftoprezo en venontaj jaroj kaj kun tio kunligita anonco de bezono pri fervoja vartrafiko, la fervoja vartrafiko ankoraŭ pli kreskos.


Preparis Jindřich Tomíšek

Reviziis Heinz Hoffmann


Elŝuti 17.82 Kb.

  • Teniloj de manstangoj en formo de arbo
  • Transporto sur propraj radoj ĝis ekspluatanto

  • Elŝuti 17.82 Kb.