Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Vytautas Šauklys ( 1949 – 2014 )

Elŝuti 4.67 Kb.

Vytautas Šauklys ( 1949 – 2014 )




Dato26.05.2017
Grandeco4.67 Kb.

Elŝuti 4.67 Kb.

Vytautas ŠAUKLYS ( 1949 – 2014 )

La 27-an de Februaro, 2014 en ŠIMKAIČIAI ( distrikto de JURBARKAS ) forpasis aktiva litova esperantisto Vytautas ŠAUKLYS. Li naskighis la 11-an de Decembro, 1949. En 1973 li finis Vilniusan pedagogian instituton ( nun Litovia edukologia universitato ) kaj ekhavis specialecon de germana lingvo. Studante en instituto en 1970 li eklernis Esperanton kaj dum tuta vivo estis fervora esperantisto. Ghenerale li shatis lingvojn kaj estis poligloto – li libere parolis germanan, rusan, polan , Esperanton. Sukcesis normale komunikighi ankau en la angla, hispana, greka, azerbajghana, kartvela, cigana lingvoj. Li instruis germanan lingvon en mezlernejoj de Butrimonys ( distrikto de Šalčininkai ), Semeliškės ( distrikto de Trakai) . Dum 1996-1997 li profesie instruis Esperanton en Kaunas, en Esperanto-Domo de Litova Esperanto-Asocio. Esperanton li instruis ankau en tiuj lernejoj, kie li laboris. Vytautas ŠAUKLYS partoprenis multajn esperantistajn aranghojn, kelkajn BET-ojn. Li tradukis en Esperanton multajn verkojn de litovaj verkistoj ( poezion kaj prozon ). Li aktive kunlaboris en „Litova stelo“ – ghi publikigis multajn liajn artikolojn, tradukojn. Poezion kaj prozajhojn li verkis ankau en litova, rusa, cigana lingvoj kaj publikigis en kelkaj gazetoj. Vytautas ŠAUKLYS ankau shatis muzikumi kaj pentri.



Antanas RAČAS ( 1940 – 2014 )

La 9-an de Februaro, 2014 en KELMĖ forpasis litova politikisto, eksparlamentano, germanisto , esperantisto Antanas RAČAS. Li naskighis la 28-an de Augusto, 1940 . En 1962-1967 studis germanistikon en Vilniusa universitato. Instruis germanan lingvon en mezlernejoj de distriktoj Zarasai, Jurbarkas, Kelmė. En 1988 komencis aktivan politikan agadon. En 1990-1992 kaj en 1996-2001 estis parlamentano de Litovio. Dum studjaroj li ellernis ankau Esperanton. Estante parlamentano li multfoje helpis al Litova Esperanto-Asocio solvi diversajn demandojn. En 1996 li kune kun aliaj parlamentanoj-esperantistoj Vytenis ANDRIUKAITIS kaj Mečislovas TREINYS en parlamentejo en Vilnius akceptis prezidanton de Universala Esperanto-Asocio prof. d-ro LEE CHONG-YEONG.



Lidija GOMOLICKAITĖ-GRUDZINSKAITĖ ( 1955 – 2014 )

La 13-an de Januaro, 2014 en KAUNAS forpasis litova esperantistino, instruistino pri muziko, flutistino Lidija GOMOLICKAITĖ-GRUDZINSKAITĖ. Shi finis kurson de Esperanto en Kaunas, partoprenis multajn esperantistajn aranghojn, BET-ojn, kelkajn Universalajn Kongresojn de Esperanto en diversaj landoj. Dum chiuj tiuj aranghoj shi koncertis al la partoprenantoj chu sola, chu kun siaj lernantoj. Shi estis chiam bonvolema kaj volonte helpis al esperantista agado. Lastan fojon shi koncertis al la esperantistoj la 14-an de Decembro, 2013 dum Zamenhof-Tagoj en Kaunas.



Kaunas,

La 6-an de Marto, 2014 Povilas JEGOROVAS


Elŝuti 4.67 Kb.

  • Antanas RAČAS ( 1940 – 2014 )
  • Lidija GOMOLICKAITĖ-GRUDZINSKAITĖ ( 1955 – 2014 )
  • Kaunas, La 6-an de Marto, 2014 Povilas JEGOROVAS

  • Elŝuti 4.67 Kb.