Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Vortoj kaj signifoj, specifaj nur por Esperanto-kulturanoj: kiel ili formiĝas

Elŝuti 166.85 Kb.

Vortoj kaj signifoj, specifaj nur por Esperanto-kulturanoj: kiel ili formiĝas




paĝo1/3
Dato18.03.2017
Grandeco166.85 Kb.

Elŝuti 166.85 Kb.
  1   2   3

D-ro hab. Aleksandro S. Melnikov,

Rostov-na-Donu,

Rusio

Vortoj kaj signifoj, specifaj nur por Esperanto-kulturanoj: kiel ili formiĝas



Enkonduko
En ĉiu kulturo ekzistas propraj realaĵoj kaj kon­cer­naj leksemoj (vortoj/frazeologiaĵoj kun kultura in­gre­di­en­co/lo­go­e­pi­stemoj). Ne mankas ili ankaŭ en la kulturo de la in­te­r­na­cia Esperanto-sociumo (plue – E-kulturo). Ĉi leksemojn, kiuj reflektas ekskluzive la E-kulturon kaj ki­ujn ne eblas “simple traduki” (sen kulturologia ko­men­to), ni no­mas esperantonimoj 1.

Esperantonimoj povas esti faktoj de lingvo kaj pa­rolo (respektive la de Saussure-aj langue et parole). En nia ruslingva monografio ni pub­li­ki­gis koncizan (pro­van) “proto-vortaron” de es­pe­ran­to­ni­moj, kiuj jam fiksiĝis en la lingvo [Melnikov 2004: 563–588].

La procezo de esperantonim-formado iras kon­s­ta­n­te, interalie surbaze de signif-tran­s­igo. “La regno de la ĝenerala (= lingvo) kaj individua (= pa­ro­lo)” ne estas di­­vi­ditaj per ne­tra­ireb­la muro. La hungara sciencisto L. Lengyel krokizas tri tavolojn de signif-trans­i­goj: sup­ra – transigoj, kiuj per sia intence nova kaj viva bil­deco al­ce­ligis la perceptanton imagi kaj emocie senti (la produktanto poeziece inventas ion art-ka­ra­k­te­ran), meza – transigoj de individua origino, intence bil­decaj, sed jam iĝin­taj ko­mu­na posedaĵo, kiuj tamen ankoraŭ ne perdis sian bildecon; mal­supra – tran­sigo kun la sola celo: nomi novan fenomenon/objekton. La limoj inter la tavoloj es­tas ege mal­fik­saj [vd.: Lengyel 1972: 58]. Ni opinias, ke tiu skemo validas por aj­na neologismo aŭ idi­o­sti­la­ĵo. Tial ni ne strebos al ekzakta disdivido de la lingvaj/dis­kur­saj faktoj.

Al la amasaj kieloj respeguli la specifan E-kulturon lingve kaj diskurse ni kla­sifas kreon de pri­ma­raj (t.e. kronologie unuaj) kaj sekundaraj (kreitaj surbaze de la primaraj) E-kulturaj neologismoj 2, idi­o­sti­laj kaj por­okazaj leksemoj kun kultura ingredienco (= esperantonimoj), kiuj povas laŭflue de tempo iĝi ne nur enlingvaĵaj, sed ankaŭ enlingvaj fenomenoj.

Estante leksemoj, esperantonimoj formiĝas laŭ du direktoj: enhavo – formo.3 La enhavo estas kon­di­ĉi­ta de kaj ĉerpita el specifaj fenomenoj, doktrinoj, fak­toj, agad-formoj kaj iliaj realigantoj, plej diversaj at­ributoj kaj manifestiĝoj de la E-mo­vado (lingvaj, E-in­struaj, E-organizaj, E-aranĝaj, E-tradiciaj ktp.).

Materialo (“krudaĵoj”) por krei esperantonimojn
Laŭ la formo esperantonimoj estas lek­semoj:
a) absolute elpensitaj (el iu fama E-kulture beletraĵo ktp.):
ekz. el la verkoj de L. Beaucaire ‘Kruko kaj Baniko el Bervalo’ kaj ‘El la vivo de Bervala sentaŭgulo’ venis en la E-kulturon vivĝuemaj ne tro decaj bon­vi­vu­loj Kruko kaj Baniko kaj elpensita lando Bervalo: kie petolas – krude-lude-mal­pru­de – la du senskrupululoj amoremaj kaj kokremaj, Kruko kaj Baniko [Auld 1986: 46];
b) komunaj por t.n. TE 4 kaj reprezentantoj de aliaj kulturoj (sed kun aldono de specife E-kultura sememo):
el la komunlingva vorto ajn formiĝis esperantonimoj ajnismo/ajnisto kaj iliaj derivaĵoj laŭ la oficiale deklarita redakcia tendenco (res­pe­ktive -ano) de la E-ga­zeto La Kancerkliniko, kiu celas di­ver­se­con de la publikataj materialoj (in­klu­zive “tabuajn” temojn – kiel, ekzemple, sekso – kaj “fortajn kaj malprudajn” lin­g­v­ajn es­pri­mojn); ekz.: meditu pri ajnistaĵo de nova (vera!) kun­la­bo­ran­to el Ameriko [LKK: 1998, 88, 3]; Eĉ niaj facilistoj certe konsentos, ke ni devas efektive servi al ilia popolo’, kaj ne facil­anime kapitulaci al merkataj difinoj de ia minimuma po­po­la bezonaro [Daŝgupto 1998: 85] (facilistoj ĉi tie signifas ‘adeptoj de la facila Eo, t.e. sen superfluaj neologismoj kaj aliaj ok­cidentismoj’); Kara Eŭgeno, vi tion diris tre bone. Mi subtenas vin kaj estas via sa­mi­de­ano’ [#] (la citiloj ĉi-kaze montras, ke la vorto estas uzita ne en la komuna kaj plej ofta por la TE signifo – ‘esperantisto’ – sed en ties origina ĝeneralkultura signifo, t.e. ‘adepto de la sama ideo’); Jen unu plia kazo de senĉapelismo, fakte idismo [HdE: 1998, 9/10, 3] (temas pri la Ea alfabeto sen la cirkumfleksoj, kiujn oni kutime nomas ĉapeloj); Mi estas unuavice desupristo, sed mi sentas, ke UEA nuntempe subtenas desubismon [LKK: suplemento al 1993, 68, 21] (temas pri adepto de unu el la du ĉefaj tendencoj de la E-movado: venkigi Eon desupre – tra internaciaj organizoj – aŭ desube: per amasegeco de la esperantistaro).

c) propraj nomoj 5 kaj iliaj derivaĵoj (de /fi/famaj esperantistoj, geografiaj lokoj gravaj por la E-kulturo, E-organizoj kaj iliaj konsisteroj kaj agantoj, E-aranĝoj, gazetaro, libroj k.s.):


Temas pri vera mo­der­na poezio... Poezio, kiu ne si­tuas en la bela sen­ti­men­ta­la kaj geometria metriko de la bu­lo­nja epoko 6, sed en esprimludo per la pezo de la vortoj [LF: 1981, 69, 20]; per troa abu­ndo kaj redundo 7 oni klopodas kaŝi la mal­troan enhavon / sub­s­ta­n­­con [LKK: 1998, 86, 12]; Ago-tagu 8 kunage! [E: 1995, 9, 151]; Aŭskultu SOS-on el teritorio / de sub­evo­lu­i­ta Blinkenbergio! / La plej klarajn faktojn kleruloj ignoras / – ĉilande laŭ Ŝek­s­pi­ro io fe­toras [Thorsen 1963: 73]; Somere, la loko havas apartan ĉarmon… Sed vin­tre, ni estas si­e­ĝ­a­taj de neĝo pli obstina ol la konvinko de dek Blin­kenbergoj 9 [LNLR, 1960, 29, 182]; Ĉu vi auldis 10 diskruron de la homo, marjoris 11 pri la vosto de la ka­to, aŭ la horon amaran kolomanis 12? [LF: 1981, 65, 7–8]; prefere karoli piĉe 13, ol paroli kiĉe [E: 1991, 4, 73]; Kial ni nin taksas tiom gravaj kaj memfieraj, ni sensignifaj eroj en kosmotempa kaj spacaj dimensioj, por preferi finvenkismi, raŭmismi, Camaĉumi, Silferumi ktp anstataŭ saĝe kaj sobre sondi futureblojn? [DB: 2000, 55/3, 1–2] (derivaĵoj de Raŭmo, Camacho, Silfer)
ĉ) kliŝoj specifaj nur por la E-kulturo (ekz., flugilhavaj vo­r­toj, proverboj, sloganoj ktp.):
Jam temp' está 14 reaboni [HdE: 1998, 11, 2]; Ni ne insistu ke el ĉiu kunestado tuju efektivaj sanktaj harmonioj 15 en rezolucia, amaskomumnikinda formato [E: 1996, 4, 72]; Esperanto – edzperanto! (ŝerca slogano de R. Schwartz); Ni ja vi­dis ankoraŭ multajn ruinojn, tiujn abomenajn cikatrojn sur la korpo de la mond et­erne militanta [La Praktiko, 1958, 9, 119] (kp. la Zamenhofajn: “al la mond’ eterne militanta ĝi la sanktan donas harmonion” el “La Espero”); Ja venke flugos... la sankta sent’, mal­no­va, tamen Nova Sento (= esperantismo kaj ligitaj kun ĝi ideoj de paco, egalrajteco, demokratio, homamo k.s.) de granda kor’, la se­n­to Zamenhofa! [Kalocsay 1931 b: 37]; Kiam la gentoj luktas kiel lupoj, / Divi­das sin je malamikaj grupoj / Eĉ batalantoj pacaj’ (= esperantistoj) [Kalocsay 1977: 20]
d) sigloj rilataj al la E-movado/lingvo:
Sed NUN mi volas atentigi elektontojn de la nova komitato: karaj, unue pensu, kaj nur poste voĉ­donu! ekzemple la titolo "TEJO-volontulo" 16 malbone re­spe­gu­las la veran naturon de la po­steno, multe pli taŭgas "TEJO-sklavo" [#]; Kaj se mi komencas ion aktivan ekster REJM 17, oni tuj komencas nomi tion komploto, kontraŭREJMemo ks...[#]; Jer-u Godollo-e18; dum festo de naskiĝtaguloj kadre de Sovetia Esperantista Junulara Tendaro-1976 elportado de la “ĵusnaskitoj” devus esti akompanata per ties krioj “ŭa-ŭa”; sed la aŭtoro de ĉi-verko (UEA-Delegito) ekvoĉegisuea-uea”, kio elvokis tujan ridon de la ĉeestantoj; pri “Vojaĝo en Esperanto-lando” de B. Kolker: Malpli PIV-aPAG-a, sed pli iva kaj aga [Esperanto: 2003, 2, 39] (PIV kaj PAG estas la plej prestiĝaj nuntempaj vortaro kaj gramatiko de Eo);
e) el afiksoj (ekz., atisto/itisto19, adasismo20) kaj eĉ el apartaj literoj (!), se ili estas esencaj eroj de iuj E-kulturaj fenomenoj, faktoj, diskutoj ktp.:
Fine ŝi decidis ne enamiĝi al viro, kiu bezonas tutan semajnon por decidi, ĉu li -ujos, aŭ li -ios! [1a: 1988, 9/10, 416] (fone: arda diskuto pri la sufiksoj -uj-/-i- por marki landon; temas pri ies hezitemo, eventuale pri bagatelaĵoj); la bezono je pruvo falas direkte ĉe vin, kaj ĉar vi evidente ne po­vas pruvi ke Zamenhof uzus x-ojn, laŭ via propra logiko estas vi kaj ne la hoistoj 21 kiu devus rezigni pri sia skrib­maniero [#].
Lingvistikaj operacioj/procezoj por krei esperantonimojn
Esperantonimoj povas aperi el komunkulturaj lingveroj rezulte de la jenaj operacioj/procezoj:
1. Aldono de E-kulture specifa sememo, inkluzive la aksiologian/pritaksan (kaj/aŭ ŝanĝo de la semema hi­e­rar­kio) al komunuzaj, t.e. plurkulturaj:
a) vortoj kun nur unu radiko kaj sen afiksoj: krokodili22 el la internacia zoologi-ri­la­ta kro­kodilo;
b) afiksaj derivaĵoj kaj plur­radikaj vortoj: samideano (en la senco es­pe­ra­ntisto, kiu, cetere, fariĝis en la E-ku­l­turo primara ĉi-vorte). Estas esence, ke po­­vas temi ne nur pri ia “enhava” se­me­mo, sed ankaŭ (eĉ ofte!) pri aksiologia ko­no­­ta­cio (krokodilo kutime kunhavas ne­ga­tivan/primokan kaj samideano pozitivan pri­tak­sojn; tamen tio ne ĉiamas kaj iusence eblas paroli pri enantiosemiaj konotacioj).
Kp. ekzemplon kun neologisto: Permesu al mi pro­­­poni al vi kafon, sinjorino. Da­­n­kon, afabla sin­jo­ro. Permesu al mi ‘ofri’ 23 al vi kafon, sinjorino. For, fineologisto! [Jordan 1999: 178] (nur parto, eĉ se pli granda, de la esperantistaro malaprobas neologismojn, la alia – subtenas; tial iuj asocias ilin kun fi, la aliaj – kun malfi);
La lingvistika semantiko de la 1940-50-aj (L. Hjelmslev, A. Kroeber, W. Goodenough, F. Lounsbury k.a.) donis imagon pri komponanta strukturo de leksikaj signifoj, siavice la komponant-analizaj teorio kaj praktiko agnoskis:

*) hierarkion de diferencigaj at­­ributoj ene de la tuta vortsignifaro;

**) sintaksan strukturon ene de ajna leksika si­g­nifo [kp.: Apresjan 1995: 7, 9].

Alivorte, leksemoj de ĉiu lingvo enhavas proprajn ko­mpleton kaj hierarkion de interrilataj sememoj kaj konotacioj eĉ kaze ke ili ha­vas traduk-korespondaĵojn (traduk-adekvataĵojn) en aliaj lingvoj. Sen ekstreme tro­igi, eblas diri, ke absoluta ek­vi­va­len­teco de diverslingvaj leksemoj ne ekzistas (sciencajn terminojn ni ekskludas).


Kial en esperantonimoj primariĝas la E-kulturaj sememoj
Interese, ke la specifa E-kultura sememo kondutas “kukolece”: ĝi provas “iom elnestigi, marĝenigi” siajn kun-sememojn, t.e. ĝi ofte fariĝas la ĉefa en la se­me­ma hierarkio. Ĉe percepto de koncerna leksemo ĝuste la E-kultura sememo sur­fa­ciĝas/aktualiĝas unuavice kaj elvokas la unuajn asociojn ĉe TE. Kiel signalo por la E-kultura hierarkiigo povas servi la fakto mem, ke la komunikado okazas en Eo. Ti­al, se legante tekston en Eo TE renkontas la vorton originala, li perceptos ĝin unue kiel ‘verkita originale en Eo’, sed ne kiel alikulturano: ‘netradicia, ne­or­di­na­ra, malŝablona ktp.’
Kp. (ĉi tie kaj plue parenteze malkursive – niaj rimarkoj) : Sed ĉu niaj originalistoj (= aŭtoroj, kiuj verkas en Eo) povas aparteni al la kategorio de literaturistoj, mi tre dubas [Miyamoto 1979: 58]; En la iama Sovetio preskaŭ ne aperis esperanto-libroj, revuoj kaj ne estis multaj esperan­ti­s­toj, kiuj verkis originale (= rekte en Eo) [LF: 1999, 178, 95].
Simile kondutas la leksemo fundamento. Por la TE primara estas ne la ko­mun­kultura sememo “bazo”, sed la E-kultura – «Fundamento de Esperanto» far L. Za­menhof, siaspeca Biblio de la lingvo. Krome, ekzistas konotacio: modela, imitinda, senriproĉa kaj karaktera nur por esperantistoj asocio – netuŝebla.
Eĉ pli videblas specife E-kultura hierarkiigo de la sememoj en sa­mi­de­a­no. En sia plurkultura signifo (‘homo, kiu havas la samajn konvinkojn, gustojn ktp.’) ĝi apartenas al multegaj lingvoj, inkluzive Eon. Sed nur en la lasta ĝi in­klu­das apartan sememon, kiu fariĝis por la TE primara – ‘esperantisto’. Ilustre al la temo ekzistas ege konvinka epizodo el la reala vivo. Esperantisto-anarkiisto skribis al alia es­pe­ran­ti­sto pri persekutado de anarkiistoj kaj nomis la lastajn samideanoj sen ekspliki, ke te­mas pri anarkiista samideaneco. Rezulte naskiĝis onidiroj pri persekutado de es­pe­ra­n­tistoj, ĉar konforme al la semema hierarkiigo far la TE samideano estis perceptita ki­el sinonimo al esperantisto.
Kp. ankaŭ jenan frazon: Mi renkontis tiun samideanon, kiu ne havis ian ajn ideon [Handzlik 2001: 22]. Tradukita sen kulturologia komento al ajna lingvo ĝi estus sensenca (adepto de ideo, kiu entute mankas?) aŭ almenaŭ havus alian sencon, ol en Eo (senideulo?).
Jen pliaj ekzemploj de primarigo de la E-kultura sememo:
verba transitiveco estas unu el la plej malfacilaj punktoj de la gramatiko de Eo, ankaŭ por la aka­de­mi­anoj! (kompreneble, temas, eĉ se latente, pri la membroj de la Akademio de Eo) [LF: 1990, 123, p.47]; Kaj plue – difinoj el “Glosaro por freŝ-bakito” (= por ek­esperantisto, kvankam tio ne estas eksplicita): klubo (= E-klubo) – ku­r­so (= E-kurso) por eternaj komencantoj; kongreso (= Universala Kongreso de Esperanto) – fo­i­ro, kie oni vendas stelojn; kotizo (= kotizo por membreco en iu E-organizo) – sola movada afero, kiu mezureble progresas; Stelo (= verda stelo kiel sim­bo­lo de Eo) – indikilo pri lingvoscio. Ju pli grandas la stelo, des pli etas la scio [Glosaro 1989: 4–9] .
Do, specifan E-primarecon ekhavas unuavice tiuj leksemoj (komunaj por pluraj lingvoj), kiuj priskribas ajnajn realaĵojn de la E-movado: lingvo-atributoj, arte­faktoj, sim­bo­loj, celoj, gvi­dantoj, fenomenoj, doktrinoj kaj iliaj adeptoj, kondut-manieroj, stereotipoj, instrumentoj ktp.
Ekz.: el la sa­ti­ra “Verda Biblio”: Lingvo ne estas kreita por nuraj anĝeloj. Ko­n­gre­sa­noj ankaŭ be­zonas ĝin [Lejzerowicz 1978: 74] (kvankam ne estas eksplicite dirite ke temas pri Eo kaj Universalaj Kongresoj de Esperanto la TE perceptas unuavice ĝuste tiujn signifojn); el neidentigita fonto: Tial ŝi (= la verda pigo) tran­sflugis la mondon [...] por viziti lan­dojn, urbojn, muzeojn [...] sa­mi­de­anojn kaj kun­si­dojn (= esperantistojn kaj E-kun­ve­nojn, kvankam nenie estas dirite pri tio eksplicite)’.
Aparte interesa estas la kazo de akuzativo. Per si mem nek la gramatikaĵo, nek la vorto estas unikaj. Tamen ĝi estas esperantonimo, ĉar en la E-kulturo ĝi fariĝis simbolo de la (mal)bona E-parolo/diskurso kaj temo de multegaj ŝercoj.
Kp.: oni... ne forgesu sian monujon hejme, ki­am oni kolektas en la klu­bo por la favoro de la invalidaj vid­vi­noj de la esperantistoj, mo­rtintaj en la batalo apud la fa­ma Akuzativo [Szilágyi 1945: 137]; La akuzativo turmentu vin ĉiam! [Lejzerowicz 1978: 74]; Bonvolu pri­pe­n­si, kiom da freŝa sango en­iros en la mo­vadon, kiam svarmoj da ĉa­r­maj junulinoj su­bi­te vigligos ni­ajn kunvenojn per sia gaja pe­pado kaj ĵon­g­los inter ni per la akuzativo [Beaucaire 1974 a: 61]; Gloraj tempoj... ankoraŭ eblis fiki sen­kon­dome kaj erari akuzativeN [Arnau 1996 a: 37]; [protagonisto de komiksoj] forgesas la sekson, sed ne la akuzativon, bravulo! [samloke: 29]; amo – triviala aferaĉo tamen laŭ­din­da, ĉar pro ĝi oni pariĝas kaj sekve naskas denaskajn esperantistojn, kiuj ne tre eraras aku­za­tive [Arnau 1996 b: 14].
Apartan nur E-kulturan primarecon ekhavas signifoj ne nur de unuopaj vor­toj, sed ankaŭ de E-kulturaj kliŝoj (flugilhavaj vortoj el originalaj E-verkoj, in­klu­zi­ve E-kantojn kaj aliajn produktojn de plurarta kunvorta E-kulturo, E-sloganoj, nomoj de kelkaj esperantist-tipoj: eterna komencanto, denaska esperantisto ktp.):
«La Streĉita kordo» estas unue la titolo de poemaro far K. Kalocsay kaj nur po­s­te kordo kiun oni streĉis; «La danĝera lingvo» estas unuavice la titolo de libro pri persekutoj de Eo kaj certagrade Eo mem; nur poste TE traktas tiun vortkunon akorde al ties laŭvorta signifo; kp.: alie la venontjarcenta granda Enciklopedio pri Eo kaj similaj Utopioj (kiu, kompreneble aperos en la angla) en la ĉapitro 'la sendaĝera lingvo' (= Esperanto) prijuĝos tre negative ĝuste nin, la homojn kiuj lasis la utopion drivi ĝismorte [LKK: suplemento al 1993, 68, 14]
Sed kial okazas, ke E-kulturaj sememoj en plurkulturaj leksemoj iĝas por la “tipaj esperantistoj” primaraj? Kiel konate, la tasko de la perceptanto en la komunik-ago estas aktualigi nur la plej grava(j)n sememojn de ajna vorto/vortkuno en ĉiu koncerna komunik-ago. Por kompreni ĉi-procezon ni devas konsideri ke:
- psikologia strukturo de signifo determiniĝas ne tiom per vortaroj, kiom per la interrilatoj de vortoj proceze de komunikado [Belanin 2000: 39];
- aŭskultanto/leganto de ajnaj tekstoj ne pasive atendas, kion li ricevos per­okule/orele, sed aktive prognozas la ontan tekston, bazante sin sur la propra jama sperto (lia lingva praktiko kaj kompetenco plus eksterlingvaj sperto/fonaj scioj), farante ekvivalentajn (laŭ li) ŝanĝojn24 en la tekstoj, kiujn li perceptas25; tio estas specifa kazo de la ĝenerala psikologia mekanismo de ajna perceptado [samloke: 57–58];
- “multaj eksperimentoj pruvis, ke la mensa vortaro estas organizita laŭ signifokampoj, tiel ke oni pli rapide rekonas vorton, se antaŭe oni jam uzis alian vorton apartenantan al la sama signifokampo … [kun relativa certeco eblas diri ke] interne de signifokampo vortoj estas organizitaj laŭ ofteco [Corsetti 1997: 35, 20]; konsiderante, ke la komunikado okazas en Eo, la teksto-konsumanto agordas sin je pli granda ofteco kaj probableco de E-rilataj temoj/leksemoj/sememoj ktp.
Konsiderante ĉion ĵus diritan, ne estas malfacile kompreni, kion celis d-ro L. Zaleski-Zamen­of dirante en Universala Kongreso de Esperanto: “Ekster la kon­gre­so mi estas jam avo, sed dum la kongreso mi estas ankoraŭ nepo” [HdE: 1998, 9/10, 1]. Kaj la sencon kaj humurecon de la frazo plene komprenas nur tiu, kiu scias, ke: 1) la “patro” de Esperanto estas L. Za­men­of; 2) la aŭtoro de la citaĵo – lia nepo. Ambaŭ tiujn sciojn nepre posedas nur TE.
Pri la origin-spureblo de la specife E-kulturaj sememoj kaj konotacioj
Multfaceta ekzemplo de specife E-kultura sememo povas esti: ‘rilata al ajna aspekto de aŭ havanta ian ajn ligon al Eo, E-movado kaj esperantistoj’, kiu aldoniĝis al la kolor­spek­tra signifo verda komuna por pluraj lingvoj. En la momento kiam Eo aperis kiel pro­jekto (eĉ se publikita) ĉi-vorto havis la saman ĉef-signifon, kiun ĝi havas en ali­aj lingvoj: ‘certa parto de la kolor-spektro’. Sed kiam la verda iĝis simbolo de ĉio ri­lata al Eo, en la signifaro de la vorto aperis sememo unika kaj havata nur en la E-ku­l­turo. Ĉi-sube – abundaj ekzemploj de esperantonimoj kun la radiko verd:
La araba la­ndaro, spite la fakton, ke la verdo estas ofte ankaŭ ĝia nacia koloro, ankoraŭ estas la plej malverda (= senEa) parto de la Esperanta mondmapo [E: 1984, 4, 62]; Ho, ki­­am se­ron li inventos / de l' kontraŭverda (= kontraŭEa) bakterio? [Kalocsay 1931 a: 27]; Kiel verdigi (= esperantigi) de­z­e­r­ton? [E: 1995, 2, 26]; Ankaŭ la diseco de la verdaĵoj (= esperantaĵoj) aŭtente humuraj... malhelpas doni kompletan bi­­ldon de la humuristo J. Baghy [LF: 1981, 65, 5]; La landaj kaj fakaj asocioj okazigu la kampanjon ‘Por pli Vasta Ve­rdujo (= Esperantujo) [Ev: 1999, feb 1, 2]; Ĝi (= futbalo) estas ankoraŭ eksterverdismo (=io, kio ne apartenas al esperantismo kaj E-movado)! [Brita Esperantisto: 1988, sept.-okt., p. 416]; Al vi, ho nekonata verdulo (= esperantisto), kiu ne postkuras vantajn laŭdojn, sed di­l­i­gente kaj silente konstruas la grandiozan verdan verkon, al vi mi kantas mian plej al­tan kanton de la kantoj [Lejzerowicz 1978: 50]; Morton al la malverduloj (= neesperantistoj)! [Boulton 1959: 182]; Verdruĝuloj (= esperantistoj-komunistoj) [E: 1975, 6, 103]; La nuna ver­du­laro (= esperantistaro) iom post iom flaviĝos [LF: 1999, 181, 231]; Ĉio verkita verdlingve (= en Eo) estas bona [Fonto: 1986, 63, 23].
Aperis krome specifaj aksiologiaj konotacioj (cetere, en ĉi-kazo enantio­semiaj: kaj la po­zi­ti­va kaj la negativa depende de la parolanto/situacio). Kutime verd (eventuale kun aliaj simboloj de la movado, ekz. stelo, flago, himno k.s.) kromhavas la sencon de aprobo, ĉar iel rilatas al Eo, kiu por ĉiu TE sendube estas afero plaĉa kaj pozitiva. La konotacio povas esti en la vorto(j) mem aŭ manifestiĝi en tio, ke tiu vorto aperas en pozitiv-senca kunteksto.
Kp.: Kaj estos verdo sur la tero, kaj verdo sur la ĉielo. 10. Kaj estos verdo sur la maroj kaj
  1   2   3


Elŝuti 166.85 Kb.


Elŝuti 166.85 Kb.