Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Vojo de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo

Elŝuti 58.76 Kb.

Vojo de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo




Dato21.10.2017
Grandeco58.76 Kb.

Elŝuti 58.76 Kb.


Hamleto en Esperanto

Konferenco “Vojo de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo”

Organizita de Accademia della Crusca kaj la Akademio de Esperanto

Universitato de Florenco, Italio, 28 julio 2006

Humphrey Tonkin

University of Hartford

tonkin@hartford.edu

En la somero de 1887, malgranda, kvardekpaĝa broŝuro estis eldonita en Varsovio kun titolo (en la rusa lingvo) Internacia / Lingvo / Antaŭparolo / kaj / Plena Lernolibro

La broŝuron presis la firmao Kelter ĉe Novolipje-strato 11 kaj la kostojn pagis ĝia aŭtoro, juna oftalmologo Lazar Ludwik Zamenhof, kiu verkis sub la pseŭdonomo Doktoro Esperanto. “Esperanto” signifis “Iu Kiu Esperas” en la nova lingvo de Zamenhof. Baldaŭ “La lingvo de d-ro Esperanto” fariĝis “La lingvo de Esperanto,” kaj tiumaniere la alprenita nomo de la aŭtoro eliziiĝis kun la nomo de la lingvo.1
Zamenhof bazis sian lingvon sur la vortprovizo kaj semantiko de la eŭropaj lingvoj, sed utiligis gramatikajn principojn similajn al tiuj de la t.n. izolantaj lingvoj, en kiuj senŝanĝaj leksikaj elementoj estas uzataj por konstrui frazojn. En sia broŝuro li iom zorge emfazas, ke li prezentis la gramatikon de la nova lingvo per esprimoj facile kompreneblaj de tiuj, kiuj konas la gramatikajn terminojn kaj kategoriojn uzatajn por priskribi la lingvojn de ili konatajn, precipe la latinan, sed ke ĝi efektive funkcias laŭ iom aliaj principoj, per “vortoj” kombineblaj laŭ pli-malpli senfina serio de kombinaĵoj (vidu

Janton 1993: 44-45):


Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj.... La diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro ... li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo. (Zamenhof 1973:16)
Zamenhof silentas pri la specifaj detaloj de sia semantiko, sed estas abunde evidente el lia diskutado pri la derivado de vortoj, ke li prenas kiel bazon tion, kion oni povus nomi la komuna semantika bazo de la eŭropaj lingvoj – la pralingvo, por tiel diri, kiu kuŝas sub ĝiaj manifestiĝoj en la specifa vortprovizo de specifaj eŭropaj lingvoj. Se, post ekzamenado de la ĉefaj eŭropaj lingvoj, li trovis neniun fonologian komunecon ĉirkaŭ difinita termino, li turnis sin al la latina “kiel lingvo duone-internacia” (21). Sciencistoj ja povas, priskribante la strukturon kaj konceptan bazon de Esperanto, difini ĝian karakteron kiel jen revolucia jen nura simpligo de la latina.
En la daŭro de 1887, Zamenhof aperigis sian broŝuron en kvar eldonoj – rusa, pola, franca kaj germana; sekvis la hebrea en 1888. Angla eldono presita en 1888 estis tiel malbone tradukita, ke li devis ĝin retiri. Ĝi fine aperis en 1889 en nova traduko de

“R. H. Geoghegan, Kolegio Balliol, Oksfordo,”2 kaj en la sama jaro la broŝuro aperis en sveda kaj jida eldonoj. Ĉiuj tiuj eldonoj enhavis esence saman materialon (1) ampleksan antaŭparolon, kiu priskribas la principojn kaj genezon de la lingvo, (2) ses “specimenojn de internacia parolo,” (3) sekcion en kiu Zamenhof prezentas planon de subskribeblaj promesoj lerni la lingvon tiam kiam difinita nombro de aliaj samon faris, (4) tion, kion Zamenhof nomas “Plena gramatiko de Esperanto” sur ses paĝoj, kaj (5) mallongan vortaron, en la Internacia Lingvo kaj la cellingvo, de iom malpli ol mil radikoj, kiu, se oni uzas ĝin kunlige kun la gramatiko, permesos al la leganto kompreni simplan tekston en la Internacia Lingvo.


La ses “specimenoj de internacia parolo” konsistas el (1) la Patro-Nia, (2) mallonga ĉerpaĵo el la biblia Genezo, (3) letero en la nova lingvo (“Kara amiko! Mi prezentas al mi kian vizaĝon vi faros post la ricevo de mia letero...”), (4) originala poemo Mia penso, (5) traduko de mallonga poemo de Heine (Mir träumte von einem Königskind: En sonĝo princinon mi vidis) kaj (6) dua, originala poemo Ho, mia kor’.
En 1888 post la unua libro pri Esperanto venis dua, verkita nun en la lingvo mem: Dua Libro / de l’lingvo / internacia, denove presita de Kelter kaj pagita de la aŭtoro. Tie, Zamenhof plie prikomentas sian projekton, respondante al ricevitaj kritikoj, kaj donante rimarkojn pri la plano kolekti promesojn. Li suplementas sian enkondukan sekcion per dek ses unu-alineaj legaĵoj, tiel ke lernantoj de la lingvo “povu ripeti praktike la regulojn de l’ gramatiko internacia kaj kompreni bone la signifon kaj la uzon de l’ sufiksoj kaj prefiksoj.” Sekvas kompleta traduko de La ombro, fabelo de Hans Andersen retradukita el la germana, kaj mallonga kolekto de dekkvin proverboj (Kia patrino, tia filino; En sia urbeto neniu estas profeto, kaj tiel plu). Kompletigas la broŝuron du poemoj – la studenta kanto Gaudeamus Igitur en traduko de “Hemza” (probable Zamenhof mem) kaj alia, iom lama traduko de poemo de Heine (Lieb Liebchen, leg’s Händchen aufs Herze mein), ĉi-foje kun la komencliteroj K.D. sed verŝajne farita de Leo Belmont (Leopold Blumenthal), kiu aĉetis la Unuan Libron jam en aŭgusto 1887 kaj tuj komencis lerni la lingvon.
Belmont ja ne estis la sola lernanto. Dum la promesoj vaste subtrafis la tro ambiciajn atendojn de Zamenhof, multaj homoj ignoris la implican sugeston, ke ili atendu ĝis aliaj decidis lerni, kaj tuj ekstudis. Zamenhof el tio gajnis kuraĝon. Li intencis aperigi serion de tiaj broŝuroj, de kiu tiu Dua libro estu la komenco, sed li ŝanĝis siajn planojn kiam li aŭdis, ke la Amerika Filozofia Societo, en Filadelfio, intencas kunvoki konferencon por konsideri la demandon de planita internacia lingvo. Liaj fruaj kontaktoj kun la sekretario de tiu American Philosophical Society, kaj nerekte kun la komitato, kiun la Societo jam starigis tiucele, estis iom favoraj, kaj li do decidis atendi pliajn paŝojn pri la konferenco kaj aperigis nur suplementon al la Dua libro respondan al pliaj kritikantoj kaj klarigantan lian intencon. Finfine la konferenco neniam kunvokiĝis, kaj la interesoj de la Societo iris aliajn direktojn (Waringhien 1989:52).
La broŝuro de 1887 portis sur sia titolpaĝo iom kuriozan epigrafon: Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia. Zamenhof ŝajne volas diri, ke projektoj de internacia lingvo ne maloftas, sed nura projekto ne estas lingvo: se internacia lingvo estu internacia, la homoj devas unue ĝin lerni. La suplemento al la Dua Libro, ankaŭ eldonita en 1888, finiĝas per egale signifa deklaro:
Tiu ĉi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo de aŭtoro. De tiu ĉi tago la estonteco de l’ lingvo internacia ne estas jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de ĉia alia amiko de la sankta ideo. Ni devas nun ĉiuj egale labori, ĉiu laŭ sia forto.... Mi faris por la afero ĉion, kion mi povis, kaj se ĉiu efektiva amiko de l’ lingvo internacia alportos al ĝi eĉ la centan parton de l’ moralaj kaj materialaj oferoj, kiujn mi al ĝi alportis tra dekdu jaroj ĝis hodiaŭ, tiam la afero iros bonege kaj venos al la celo post la plej mallonga tempo. Ni laboru kaj esperu! (Zamenhof 1973:103)
Ni laboru kaj esperu! La uzo de la unua persono plurala kaj la insisto de Zamenhof, ke lia lingvo apartenas al ĉiuj siaj parolantoj, estas elmontro de baza vero, kiun li pasie kredis: lingvo estas posedaĵo de komunumo, ne aro de gramatikaj reguloj en iu libro. Lia pli aĝa samtempulo la lingvisto Jan Baudouin de Courtenay, kies akravidaj konstatoj pri strukturismo kaj kies distingo inter la nocio de lingvo (abstrakta sistemo) kaj parolo (la apliko de tiu sistemo fare de ĝiaj parolantoj) anticipis la laboron de Ferdinand de Saussure, emfazis la dezirindon studi lingvojn sinkrone, surbaze de efektiva uziĝo, anstataŭ diakrone, la scienca aliro pli favorata tiutempe. Tiu ligo inter teorio kaj praktiko (lingvoj kiel logike analizeblaj laŭ la propraj internaj kondiĉoj, kontraŭ lingvoj kiel formoj de la homa esprimiĝo) trovis pretan reeĥon en Zamenhof, kiu klare vidis la komunumon de uzantoj kiel pli gravan ol la gramatikaj detaloj de Esperanto.3 Kompreneble, se li konfidis Esperanton al ĝiaj adeptoj, li riskis perdi regon – kaj la bataloj pri reformoj, kiuj makulis la fruajn jarojn de la lingvo, okazis parte pro tio, ke la esperantistoj spertis senton de posedo kaj rajtigo.
La ĉeesto de literaturaj tradukoj, kaj eĉ originala poezio, en la unuaj du Esperanto-libretoj montras al grava preokupo Zamenhofa. Tiu ambicia sed libroama junulo (li estis nun 27-jara, komence de kuracista kariero kaj de propra familio) konceptis Esperanton ne kiel kodon, nek kiel simplan helplingvon permesantan nur bazan komunikadon, sed kiel kompletan lingvon. Literaturo formis parton de tiu lingvo de la komenco.
La interesiĝo de Zamenhof pri la rilato inter literaturo kaj socio antaŭas la tielnomatan Unuan Libron de 1887. Ek de tre frua aĝo li verkis poemojn en la rusa (Boulton 1962: 23). Kiam, kelkajn jarojn poste, ligite al la Cionista movado, li kompilis jidan gramatikon, li enmetis kelkajn poemojn en tiu lingvo por ilustri la poetikon de la jida. Antaŭ sia publikigo de la fina versio de Esperanto, Zamenhof eksperimentis, tra periodo de preskaŭ dek jaroj, per aliaj versioj. Fragmentoj de tiuj tielnomataj praesperantoj travivis en la 1930ajn jarojn en kelkaj kajeroj, kiujn Waringhien ekzamenis dum tiu periodo (1989:19-54) sed kiuj poste detruiĝis en la Dua Mondmilito. Unu el la notlibroj, en versio de Esperanto de 1882-83, enhavas du verkojn, kiuj reaperas en 1887 – tradukon de la poemo de Heine Mir träumte von einem Königskind kaj pli fruan version de Mia penso.
Ni do ne surpriziĝu pro la centreco de literaturaj interesoj en 1887 kaj poste. Ĉe Zamenhof, literatura kaj lingva verkado estis proksimaj unu al la alia. La unua aparta eldono en Esperanto de iu alia ol Zamenhof, Antoni Grabowski, estis traduko de la novelo de Puŝkin Neĝa blovado. En 1891 Zamenhof publikigis sian tradukon de la verko de Charles Dickens La batalo de l’ vivo (The Battle of Life), entreprenitan, kiel li diris en posta antaŭparolo, surbaze de speco de defio:
En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens) kaj diris: ĉi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoron, ke li eraras, mi prenis la libron kaj tradukis ĝin. (Ludovikito 1991:2377)
La traduko de Dickens estis do iasence hazardo de la historio – signifa sed ne aparte grava verko, kiun Zamenhof trovis sub la mano. Sed la Zamenhofa aperigo de Hamleto, eldonita en 1894, kiam la lingvo estis nur sep-jara, estis tute alia afero. En artikolo en la revuo La Esperantisto nelonge poste (represita en Dietterle 1929:202-207), Zamenhof malkonsentas kun unu el siaj korespondantoj, kiu argumentas, ke la Esperanto-movado dediĉu ĉiujn siajn rimedojn al la produktado de lernolibroj: la tradukado de literaturaj verkoj en Esperanton, laŭ la korespondanto, estas tempoperdo ĉar la homoj povas ĉiam legi la verkojn en originalo. Kontraŭe, skribas Zamenhof, ekzistas malmultaj aferoj pli konvinkaj ol ĉefa literatura verko bone tradukita.
Lernolibroj, anoncado, k.t.p. estas necesaj, sed literaturo estas ankaŭ necesa, ne malpli, sed eĉ multe pli. Kiu legas la motivojn, kiujn la indiferenta mondo, precipe la instruituloj-teoriuloj, elmetas kontraŭ nia afero, tiu rimarkis, ke la plej ofta kaj eĉ preskaŭ la sola peza batalilo, per kiu oni volas nin neniigi en la okuloj de la mondo, estas la opinio, ke nia lingvo estas ia nenatura kreitaĵo, malriĉa kaj nefleksebla, kiu “taŭgas nur por esprimi apartajn mallongajn pensojn, por rilatoj poŝta-telegrafaj, por iama rimedo en alilandaj hoteloj k.t.p., sed neniam povas servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literaturo.” (Dietterle 1929:205-206)
Zamenhof aldonis, ke pluraj amikoj sugestis, ke la aperigo de Hamleto estis unu el la ĉefaj kaŭzoj de la harmonia finiĝo de la disputoj kaj konfuzoj de la antaŭa jaro, kaj ke ĝi generis tiom da energio.
Hamleto estis la unua en serio de tradukoj, kiujn Zamenhof produktis en la postaj jaroj, inter ili La revizoro de Gogol (1907), Georgo Dandin de Molière (1908), Ifigenio en Taŭrido de Goethe (1908), La rabistoj de Schiller (1908), kaj la kompleta Malnova Testamento, komence per La predikanto (1907) kaj La psalmaro (1908). En 1910 sekvis eldono de lia traduko de la feminista romano de Eliza Orzeszkowa, Marta. Tiu romano iel vojis al Orienta Azio, kie ĝi estis retradukita en la ĉinan kaj japanan kaj stimulis naskiĝantan movadon por la emancipiĝo de virinoj en tiuj landoj (Boulton 1962:207). Post lia morto (1917) la kompleta fabelaro de Hans Andersen aperis, kaj ankaŭ La rabeno de Baĥarah de Heine kaj La gimnazio de Sholem Aleichem. Ĝis la eldontempo de la plejparto de tiuj tradukoj, la tradukarto en Esperanto estis firme establita: aldone al amaso da mallongaj verkoj, la retraduko de Iliado fare de Kofman datiĝas de 1895-97, La ventego de Shakespeare tradukita de Motteau de 1904, Eneido de Valienne de 1906, kaj la vasta romano La faraono, de Bolesław Prus en traduko de Kazimierz Bein (1907).
Kial tiu emfazo je literaturo? Parte pro tio, ke, kiel li rimarkigas, Zamenhof deziras, ke la publiko komprenu, ke Esperanto estas kompleta lingvo, aŭ havas tian potencialon – same kiel la Plejado tion celis en Francio en la mezo de la deksesa jarcento, aŭ Spenser tion celis per eldono de La Ŝafista Kalendaro en 1579: la franca kaj la angla lingvoj estas, diris tiuj aŭtoroj, same kompletaj kaj same respektindaj kiel la verkoj en la klasikaj lingvoj. Sed Zamenhof ankaŭ havis modelojn pli proksimajn, ĉar la Romantika movado, kiu traŝturmis Eŭropon cent jarojn pli frue, kaj la sendependistaj movadoj, kiuj sekvis, faris similajn tiajn pretendojn pri dua generacio de literaturaj lingvoj – unue la germana, kaj poste la pola, hungara, finna, estona, litova, kaj aliaj lingvoj de la nove establitaj kaj aperantaj nacioj, kiuj iom post iom liberigis sin de la antikve establitaj eŭropaj imperioj. Teorioj pri la ligo inter lingvo kaj nacieco subtenis la naciistajn movadojn de la dekoka kaj deknaŭa jarcentoj. Johann Gottlieb Fichte, en siaj Alparoloj al la Germana Nacio (1808), prezentis teorion de nacia identeco kaj nacia klerigo kies radikoj kuŝis en la nocio de komuna lingvo. Johann Gottfried Herder vidis en la germana popola poezio la veran esprimiĝon de la germana popolo, tiel rigardante preter la vastiĝanta industriigo de la epoko la veran spiriton de Germanio – same kiel Elias Lönnrot tion faris ĉe la finna spirito en la kolekto de popola poezio, kiun li teksis en la kontinuan “epopeon” Kalevala (1835, plivastigita 1849), kaj, je pli limigita skalo, faris Friedrich Reinhold Kreutzwald per la estona Kalevipoeg (1862). En ĉiuj tiuj kazoj, la apologiantoj de nacieco inventis, aŭ eltrovis, historion de siaj popoloj, esprimitan en la lingvo de la popolo – kio, laŭ ia manifesta destino, pravigis la ekziston de la nacio.
Oni povus argumenti, ke Esperanto estis vere antitezo de tia serĉado de naciaj radikoj kaj konstruado de naciaj historioj – sed ne tute. Kiel atentigas Eric Hobsbawm en sia fonta eseo pri la temo, inventitaj tradicioj “estas respondoj al novaj situacioj, kiuj alprenas la formon de aludoj al malnovaj situacioj, aŭ kiuj establas la propran pasintecon per kvazaŭdeviga ripetado” (1983:2). Li aldonas, “La kontrasto inter konstantaj ŝanĝiĝo kaj novigo en la moderna mondo unuflanke kaj la klopodo strukturi almenaŭ partojn de ties socia vivo kiel neŝanĝiĝantaj kaj senvariaj – tiu kontrasto igas ‘la inventado de tradicio’ tiel interesa al historiistoj.” Tiaj tradicioj estas rimedo por la “eltrovo” de komuna historio – la arkeologio de nacieco. La eltrovado, kaj precipe la mitografio, kiu ĝin akompanas, estas inkluziviga procedo. Tio kio rezultas, estas, laŭ Benedict Anderson (1991:7) “imagita kiel komunumo, ĉar, senkonsidere pri la efektivaj malegaleco kaj espluatado, kiuj eventuale regas tie, la nacio estas ĉiam konceptita kiel profunda, horizonta kamaradeco.”
Dum oni ja povus argumenti, ke sociaj movadoj liveras pli bonan modelon por ekspliki Esperanton ol naciistaj movadoj, sociaj movadoj malofte havas la lingvon kiel impulsan forton. Zamenhof, post iniciato de lingva revolucio (lia lingvo, li insistas, estas alia ol aliaj lingvoj kvankam oni povas prezenti ĝin kiel similan), ekkreis akompanan movadon, kiu aparte emfazis la enkolektadon de ĉiuj uzantoj de la lingvo: la lingvo, kiel li ripete emfazis, apartenis ne al li sed al la komunumo, kaj al ĉiuj ties adeptoj je egala bazo – tiu

“profunda, horizonta kamaradeco,” kiun Benedict Anderson trovas en naciistaj movadoj. Iusence, la lingvo de Zamenhof ja estis revolucia kaj, almenaŭ en kelkaj siaj poemoj kaj publikaj elpaŝoj, li emfazis la rompon for de la pasinteco. Sed en aliaj aspektoj li sekvis programon de lingva arkeologio similan al tiu sekvata de naciismo – kaj, mi aldonu, ĝia proksima kuzo la Cionismo. En tiu arkeologia iniciato, li trovis la radikojn de la lingvo (en ĉiu senco de la vorto “radiko”) en la komuna Eŭropa leksiko kaj semantiko el kiuj li konstruis sian lingvon.


Sub la sangotrempita tero de Eŭropo, li ŝajne sugestis, li trovis lingvon de paco samtempe novan kaj nemezureble antikvan, freŝan sed konatan. Tiu rekunmetita pasinteco estis pasinteco eltrovebla de la uzantoj de la lingvo sed kiu iasence antaŭekzistis kaj ilian akcepton de la lingvo kaj la kreiĝon de la lingvo mem. Tiel, Zamenhof kreis novan specon de naciista movado, ian naciismon de ĉiuj kredantoj – nacion malferman al ĉiuj saĝe pensantaj homoj tra la tuta mondo. Hodiaŭ ni eble nomus ĝin virtuala nacio. Dum Zamenhof mem ne iniciatis tiujn ĉi aferojn, ene de kelkaj jaroj tiu internacia/nacia movado ekhavis sian propran himnon (poemon de Zamenhof, publikigita en 1890), sian propran flagon, kaj mondan sistemon de Esperanto-konsuloj.
Kaj indis, ke ĝi havu propran literaturon – eble post iom da tempo originalan literaturon, sed en la komenco precipe literaturon, kiu ligu la lingvon al la grandaj literaturaj verkoj de tiuj, kiujn la malfrua deknaŭa jarcento ankoraŭ konsideris “civilizitaj” nacioj. En tiu kunteksto, Hamleto, estis evidente bona elekto. En la literaturaj tradicioj, kiujn Zamenhof plej bone konis – la germana kaj la rusa – Ŝekspiro okupis dominan lokon, tiel ke la germanoj konsideris lin la “tria germana klasikulo,” apud Goethe kaj Schiller – kaj tiuj du aŭtoroj estis mem grandaj admirantoj de la arto de Ŝekspiro. Se temas pri la rusoj, Puŝkin aludis al Ŝekspiro kiel la “patro” de Rusio, kaj Turgenev, pli poste en la jarcento, sugestis, ke Ŝekspiro estas “greftita” en la rusan karnon kaj sangon. Indas noti, ke en la jaroj 1875-77 aperis la trivoluma kompleta dramaro de Ŝekspiro en pola traduko, redaktita de Józef Ignacy Kraszewski (1812-87) (Trepiński 1965). Józef Paszkowski faris dektri el la tradukoj, interalie de Hamleto. Zamenhof tute bone povus spekti polajn prezentojn de Hamleto en Varsovio: la fama aktoro Bolesław Ładnowski unue ludis la rolon en 1872 kaj laste en 1900. Fine, ni menciu, ke, la figuro de Ŝekspiro kaj la tradukado de liaj dramoj ludis apartan rolon en la naciaj reviviĝoj de la malfrua dekoka kaj deknaŭa jarcentoj: ĉe kelkaj lingvoj de meza Eŭropo, tradukoj de liaj dramoj markis ilian aperon kiel plene akredititaj literaturaj lingvoj – Makbeto en la ĉeĥa (1786), Hamleto en la hungara (1790), ekzemple.
El inter ĉiuj dramoj de Ŝekspiro, Hamleto estis plej ofte menciata kaj plej ofte laŭdata en la koncerna epoko, kaj la melankolia figuro de Hamleto mem fariĝis simbolo de la postromantika psiko. En fama eseo, Turgenev nomas Hamleton malhela kaj enigma figuro, kiu tamen “militas senhalte” kontraŭ la malbono kaj estas “neharmoniigeble malamika al malvero” kaj “per tiu sama kvalito fariĝas unu el la ĉefaj ĉampionoj de vero, kiun li mem ne kapablas plene kredi.” Ĉe Dostojevski, kies verkaro estas trempita de lia legado de Ŝekspiro, Hamleto dominas; same estas ĉe Ĉeĥov (Stříbrný 2000).
Tiel, Zamenhof elektas por sia unua granda traduko verkiston eble plej universale rigardatan kiel supernature granda, amanton de libereco kaj amatan de la praktikantoj de nacia revivigo. Kaj li elektas el inter la verkoj de Ŝekspiro tiun teatraĵon plej universala konatan, interalie pro sia centra, konfliktoplena rolulo.
La semoj de tiu interesiĝo pri Hamleto kuŝas en la poemo Mia Penso, tiu poemo de Zamenhof plej identigebla kun la genezo de Esperanto kaj la internaj personaj konfliktoj de Zamenhof de la fruaj jaroj. Miaopinie, ĝi estas ankaŭ lia plej talenta poemo, frontanta la streĉon inter juneco kaj devo per kanto pri la espero kantata de amikino dum vespero. Mi analizis la poemon iom detale aliloke, kaj ĉi tie mi aldonos nur la rimarkon, ke la tensioj montrataj de la juna homo, kiu estas la parolanto de la poemo, estas la tensioj, kiujn la generacio de Zamenhof trovis en la figuro de Hamleto.
“Bone faritaj tradukoj estas la plej rapida kaj fidinda metodo por riĉigi lingvojn, skribis Jean le Rond d’Alembert (1717-83) en siaj Rimarkigoj pri la Arto de Tradukado (Ragnarsson 2006). Zamenhof esprimis similan opinion, instigante siajn esperantistajn kolegojn fronti la “malfacilajn taskojn” de tradukado ĉar “nur tiamaniere nia lingvo plene ellaboriĝos” (Kalocsay 1984: 58). Tradukoj devigas al la parolantoj de difinita lingvo solvojn al problemoj, kiujn ili ankoraŭ ne renkontis en la vera vivo, kaj teatraĵoj pleje proksimiĝas al transsalto de la fendo inter skriba lingvo kaj parola lingvo, finfine je riĉigo de ambaŭ. Kvankam ni povus supozi, ke versa dramo estas iom for de la ĉiutaga parolo, ĝi ludas alian rolon, iom kiel la jidaj poemoj de Zamenhof – ĝi malfermas la lingvon al solvoj de prozodio. Unu el la plej konsternaj karakterizoj de tiu ĉi traduko de Hamleto en novan lingvon estas la ŝajne facila Zamenhofa mastrado de la kvinjamba verso.
“Jam en 1894 Zamenhof eldonis tradukon de la tuta dramo Hamleto,” skribas William Auld en la revuo Monda Kulturo. “Ĝi estis lia unua ampleksa literatura traduko, kaj ĝi interalie servis por nekontesteble pruvi la esprimkapablon kaj elastecon de la nur sep jarojn aĝa nova lingvo. Ĝi radikigis la senrimajn kvinjambojn firme en Esperanto, kaj starigis kriteriojn, laŭ kiuj oni povis mezuri kaj juĝi la sukceson kaj poeziecon de ĉiuj postaj tradukoj.” Atentigante, ke Zamenhof komencis sian tradukon kiam Esperanto havis maksimume nur ses jarojn, ĉar jam en artikolo de 1893 li citis el la tria akto de la dramo, Rossetti en 1987 deklaras, “La traduko Hamleto de Zamenhof estis ne nur armilo kontraŭ la klama agitado pri reformoj dum 1893/4, nek sole demonstro de la kulturaj ebloj de Esperanto, sed ĝi estis ankaŭ la aplomba aserto de juna genio prenanta por ekzemplo, ne ian glate venkeblan klasikan tekston, sed eĉ unu el la plej timindaj ĉefverkoj de la monda literaturo.”
Multaj esperantologoj (i.a. Boulton 1987) emfazis tra la jaroj la ŝlosilan pozicion de tiu ĉi verko en la evoluo de la lingvo, notante ankaŭ la relative malgrandan vortprovizon per kiu Zamenhof elturniĝis, kaj la fakton, ke li uzis plejparte vortojn, kiuj jam troviĝis en la vortaroj.4 Sed rolas ĉi tie pli ol nura lingva evoluo. Ni ofte koncentras nian atenton al la procedo, per kiu la vortprovizo de Esperanto iom post iom konstruiĝis, sed ni emas forgesi la akompanaĵon de tiu vortprovizo, nome la semantikan terenon, kiu kuŝas malantaŭ la vortprovizo: Zamenhof ne nur kreis esprimojn en Esperanto, sed li enportis en la lingvon per kaj por tiuj esprimoj ankaŭ la semantikajn valorojn, kiuj fiksis ilian signifon.
Tiu komuna semantiko, kiu tiumaniere kreiĝis en la fruaj jaroj de la lingvo, estis ĉerpita el la komuna semantika heredaĵo de la eŭropaj lingvoj. Estas tute klare, ke la traduko de Hamleto estis ne nur persona defio al la juna Zamenhof, sed ankaŭ konscia klopodo fari per literaturo tion, kion li celis fari per la lingvo kaj la semantiko, nome preni en Esperanton, do kvazaŭ en la komunan kulturan heredaĵon de la nova lingvo, tiun ĉi ĉefverkon de la eŭropa kaj monda literaturo. La Esperanto-movado certe ne konsistigis nacion, sed Zamenhof prave komprenis, ke por igi ĝin vivi necesas krei por ĝi heredaĵon. Liaj tradukaj projektoj konsistigis parton de tiu programo.
Alia parto de la programo estis krei kvazaŭ tujan folkloron. Tra pluraj jaroj, la patro de Zamenhof, mem lingvisto kaj poligloto, kolektadis proverbojn en diversaj lingvoj, komparante ilin kaj trovante abundajn paralelojn. Ankaŭ la filo interesiĝis pri proverboj: kiel ni vidis, en la Duan Libron de 1888 li metis mallongan liston en Esperanto. Marko Zamenhof publikigis tri kolektojn en 1905 kaj 1906, kaj Zamenhof filo produktis similan volumon plejparte el la samaj proverboj, sed nun en Esperanto. La Proverbaro de 1910 estis plia ekzemplo de la klopodo konstrui komunan pasintecon. Per sia traduko de Hamleto Zamenhof klopodis fari en literaturo tion kion li jam faris lingve kaj baldaŭ faros folklore.
Kiel mi klarigis aliloke (Tonkin 2004), Zamenhof esperantigis Hamleton ne nur por redoni la tekston en Esperanto, sed igi la tekston esperanta. Lia celo ne estis fideleco, sed alproprigo. La rezulto estis teksto, kiu ne ĉiam sekvis detale la komplikan signifon de la ŝekspiraj vortoj, kaj ne klopodis redoni la kompaktan denson de la originalo, sed kiu liveris per fluaj poeziaj versoj la esencon de tiu ĉi teatraĵo. Kiam, multajn jarojn pli poste, L. N. M. Newell decidis denove traduki la verkon, li aplikis tute aliajn principojn, emfazante fidelecon al la originalo kontraste al nura redono de la spirito de la verko. Kvankam Rossetti helpis lin per kontrolo de la unuaj du aktoj, poste la du homoj kverelis. Giorgio Silfer (2004) citas el letero de Newell de 1966: “Rossetti insistas, ke oni povus verki la tradukon, kiel Shakespeare estus verkinta originale en Esperanto, se li estus hodiaŭa Esperantisto; mi kontraŭe insistas, ke tio estas absurdaĵo, kaj ke ni devas redoni kun la maksimuma fideleco tion, kion Shakespeare efektive diris...” Enkalkulante eventualan troigon ĉe Newell, oni klare vidas (kiel estas ankaŭ evidente en polemiko inter la du en Heroldo en la antaŭa jaro) du tute diversajn alirojn al la arto traduki – alirojn facile spureblajn en la traduka teorio.
La traduko de Newell havas siajn meritojn (vidu ekzemple la pritakson de Boulton), kaj same lia detala enkonduko al la traduko, sed la rezulto estas pli interesa kiel ŝlosilo al la angla teksto ol kiel signifa kontribuo al la tradukarto de Esperanto: Newell estas por legi, Zamenhof ankaŭ por ludi. Rossetti eĥas tiujn teoriistojn, kiuj sugestas, ke teksto havas kvazaŭ sendependan nefizikan ekziston apartigeblan de sia manifestiĝo en difinita lingvo: el la virtualeco de la teksto aperas lingvaj versioj de tiu teksto (vidu Tonkin 2004). La Zamenhofa traduko estas tia manifestiĝo en Esperanto. Oni povas nur bedaŭri ke Zamenhof ne vivis sufiĉe longe por refari sian tradukon kun la scioj de Newell.5
Pri la limigoj de la Zamenhofa traduko pluraj aŭtoroj atestas. Waringhien, dum li laŭdas ĝenerale la tradukon, atentigas ekzemple pri la nekapablo de Zamenhof bone redoni la vortludojn kaj parolturnojn de la originalo (eĥas tiun kritikon ekzemple de Jong 1985, Rossetti 1987 kaj Pesce 1995). Tamen, aliaj, tute konsekvence, notas, ke Zamenhof ŝajne uzis germanan tradukon kaj eventuale eĉ ne rigardis la originalon.6 Certe estas, ke la Zamenhofa scio de la angla lingvo estis tre neperfekta.7 Sed restas la fakto, ke ĝuste tiun ĉi tekston Zamenhof elektis por elprovi kaj elpruvi sian lingvon. Pli ol ĉiuj aliaj indikoj, tiu elekto montras la ambicion kaj la altajn celojn de la juna iniciatoro de nia lingvo, kaj samtempe ĵetas interesan lumon sur lian psikan senton. Se Hamleto fariĝis parto de la heredaĵo de Esperanto, ĝi ankaŭ fariĝis parto de la animo de la iniciatoro.
En la Vivo de Zamenhof de Privat, la aŭtoro citas el “kvarpaĝa papero”, kiun oni trovis nefinita sur la skribotablo de Zamenhof post lia morto. En tiu papero, Zamenhof rakontas interalie pri la perdo de sia religia kredo kaj la deprimiĝo, kiu kaptis lin ĉirkaŭ la dekkvina kaj deksesa jaroj de lia vivo:
La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon de viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio.... Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda.
“Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj / Aperas ĉiuj agoj de la mondo!” deklaras Hamleto. “De mallonga tempo mi perdis,” li diras al Rosenkranz kaj Guldenstern en la dua akto, “mian tutan gajecon, mi forĵetis ĉiujn miajn ordinarajn okupojn, kaj mia humoro estas efektive tiel nigra, ke la tero, tiu ĉi bonega konstruo, ŝajnas al mi nur nuda pinto.”Ĉu ĉe Zamenhof la frua renkontiĝo kun la ŝekspira Hamleto restis tutan vivon? Eble jes.
Ĉe la fino de la paĝo troviĝis notoj pri la sekvo, kiun Zamenhof neniam kompletigis: ke en la deksepa jaro “Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero...; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo...; ke io min gardas al alta celo....” La resto do – silento.


BIBLIOGRAPHY
Albault, André. 1963. La Zamenhofa Hamlet-traduko. Esperanto 56:136.
Anderson, Benedict. 1991. Imagined Communities. Revised edition. London: Verso.
Auld, William. 1997. La enigmo pri Hamleto. En Auld, Pajleroj kaj stoploj. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio. 235-249. (Represita el Monda Kulturo 13, 1965)
Banham, Frank R. 1958. Recenza relativeco. Nica Literatura Revuo. 3/4:152-159, 3/5:188-192.
Banham, [Frank] R. 1933. Pri la lingvoscio de Zamenhof. Literatura Mondo. Dua periodo. 3/2-3:42.
Boulton, Marjorie. 1960. Zamenhof, Creator of Esperanto. London: Routledge & Kegan Paul.
Boulton, Marjorie. 1962. Zamenhof, aŭtoro de Esperanto. La Laguna: Régulo.
Boulton, Marjorie. 1987. La evoluado de Esperanto observita tra tradukoj de ŝekspiraj dramoj. En Geraldo Mattos, red. Centjara Esperanto. Chapecó, Brazilo: Fonto. 39-62.
Corret, V. P. 1920. Unua paŝo plej danĝera paŝo. British Esperantist.
de Jong, Rejna. 1985. Studo pri la transdono de kelkaj ŝekspiraj vortludoj. Fonto 5/59:35-37.
Hobsbawm, Eric & Terence Ranger, ed. 1983. The Invention of Tradition. Cambridge: Cambridge University Press.

Holzhaus, Adolf. 1970. Lingvoscio de L. L. Zamenhof. En Holzhaus, Doktoro kaj lingvo Esperanto. Helsinki: Fondumo Esperanto. 19-204.


Janton, Pierre. 1975. Enkonduko al Ŝekspiro. Liège: Someraj Universitataj Kursoj.
Kalocsay, Kálmán. 1985. Dek prelegoj. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio.
Le Joyant, R. 1907. Hamleto. Lingvo Internacia 386-99. (Plejparte traduko el Les Deux Masques de Paul de Saint-Victor)
[Lingva Komitato]. 1907. Vortoj ĉerpitaj el Hamleto. Lingvo Internacia 12/7:315-316.
Ludovikito. 1989. Promenado tra la komenctempaj vortaretoj. En Ludovikito, Unua etapo de esperanto. Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof, originalaro 1. Kioto: Eldonejo Ludovikito. 767-895.
Ludovikito. 1998. Historieto de Esperanto. Tokio: Libroteko Tokio.
Ludovikito, red. 1986. Post la iel-tiela kompletigo. Iam kompletigota plena verkaro de L. L. Zamenhof, kromkajero 2-bis. Kioto: Eldonejo Ludovikito.
Ludovikito, red. 1991. Destino de ludovika dinastio 1907-1917. Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof, originalaro 3. Kioto: Eldonejo Ludovikito.
Mijake Ŝihej, red. 1935. El tragedioj de Shakespeare. Tokyo: Japana Esperanto-Instituto.
Newell, L. N. M. 1964. Enkonduko. En William Shakespeare, Hamleto Princo de Danujo, trad. Newell. La Laguna: Régulo. 9-41.
Newell, L. N. M. 1965. Hamleto – fidelismo aŭ artismo. Heroldo de Esperanto 41/8:2. (Respondo al la recenzo de Hamleto de Reto Rossetti)
Parisot, Jean. 1907. Pri la vortoj ĉerpitaj el Hamleto. Lingvo Internacia 395-396.
Pesce, Daniele. 1995. Kelkaj rimarkoj pri la Zamenhofa Hamleto. Heroldo de Esperanto 71/7:3
Plehn, Hans Joachim. 1933. Iom pri la lingvoscioj de Zamenhof. Literatura Mondo. Dua periodo. 3/6:81-83.
Privat, Edmond. 1957. Vivo de Zamenhof. Kvara eld. Rickmansworth: Esperanto Publishing Co.
Ragnarsson, Baldur. Aperonta. Rapida supervido pri Ŝekspiraj tradukoj. Esperanto.
Rossetti, Reto. 1965. Superi Zamenhof? Heroldo de Esperanto 41/6-7:6. (Recenzo de la traduko de Newell)
Rossetti, Reto. 1987. Esti aŭ ne esti ... vortluda? Literatura Foiro 18/101:12-14.
Setälä, Vilho. 1951. La Zamenhofa Hamlet-traduko. Esperantologio 1:201-204.
Silfer, Giorgio. 2004. Kabe, Kalocsay, Newell. Literatura Foiro 35/208:79-80.
Stříbrný, Zdeněk. 2000. Shakespeare in Eastern Europe. Oxford: Oxford University Press.
Thorsen, Poul. 1949. La originala historio de Hamleto (Amled). Literatura Mondo. 3-a periodo. 3:113-117.
[Thorsen, Poul?]. 1964. Hamlet kaj la ‘norda peko’. Norda Prismo 10/2:52-54.
Tonkin, Humphrey. 1966. Shakespeare in Esperanto: A Bibliography / Shakespeare en Esperanto: Bibliografio 1894-1965. London: CED.
Tonkin, Humphrey. 2002. The Role of Literary Language in Esperanto. In Klaus Schubert, ed. Planned Languages: From Concept to Reality. Brussels: Hogeschool voor Wetenschap en Kunst.
Tonkin, Humphrey. 2002. La Espero: Esperanto-poetoj pri Esperanto. In Roy McCoy, ed., Internacia Kongresa Universitato, Fortalezo, Brazilo 3-10 aŭgusto 2002. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. 46-67.
Tonkin, Humphrey. 2004. Pri tradukado en Esperanto. Literatura Foiro 35/208:71-80.
Trepínski, Antoni. 1965. The Kraszewski edition of Shakespeare’s works. In Stanisław Helsztyński, ed. Poland’s Homage to Shakespeare. Warsaw: PWN – Polish Scientific Publishers. 55-67.
Wackrill, Alfred E. et al. 1907. Vortoj ĉerpitaj el Hamleto. Esperantista Dokumentaro: Lingva Komitato. Dokumento 1.
Waringhien, Gaston. 1959. Lingvo kaj Vivo. La Laguna: Régulo.
Waringhien, Gaston. 1933. Pri la lingvaj scioj de Zamenhof. Literatura Mondo. Dua periodo. 3/9:142.
Waringhien, Gaston. 1956. Hamleto: Princo-detektivo aŭ princo de l’ detektivoj. En Waringhien, Eseoj 1: Beletro. La Laguna: Régulo. 21-32. (Represita en Waringhien, Beletro, Sed Ne el Katedro, Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1987:20-31)
Waringhien, Gaston. 1987. Hamleto kaŝas en si Purgatorion. Literatura Foiro 18/105:18-19.
Zamenhof, L., trad. 1894. Hamleto / Reĝido de Danujo / Tragedio en Kvin Aktoj de V. Ŝekspir. Nurnbergo: W. Tümmel.
Zamenhof, L., trad. 1902. W. Shakespeare / Hamleto / Reĝido de Danujo / Tragedio en Kvin Aktoj. Nova [2-a] eldono. Paris: Librairie Hachette.
Zamenhof, L., trad. 1964. Hamleto, Reĝido de Danujo. Red. D. B. Gregor. Oka eldono. Marmande: Editions Françaises d’Espéranto.
Zamenhof, L. L. 1973. Unuaj libroj por esperantistoj. Red. Ludovikito. Iam kompletigota verkaro de L. L. Zamenhof, kajero 1. Kioto: Eldonejo Ludovikito.
Zamenhof, L. L. 1984. De Patronia al Ŝekspir. Red. Ludovikito. Iam kompletigota verkaro de L. L. Zamenhof, parto 2, vol. 1. Kioto: Eldonejo Ludovikito. (La libro enhavas fotorepreson de la unua eldono de Hamleto kun historiaj notoj.)
Zamenhof, L. L. 1992 (1903). Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto. 18-a eld. Prinotita de G. Waringhien. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio. (La libro enhavas la unuan akton de Hamleto laŭ la unua eldono)

1 Vidu la diskuton pri la temo de Zamenhof mem en artkolo en La Esperantisto 33 (1890) -- Dietterle 1929:86.

2 Richard Henry Geoghegan (1866-1943) estis fakulo pri la irlanda lingvo kaj de aziaj lingvoj. Leginte artikolon pri la nove eldonita lingvo, li skribis al Zamenhof en la latina lingvon en la aŭtuno de 1887. Zamenhof sendis al li germanan tradukon de la Unua Libro, el kiu Geoghegan komencis lerni la lingvon. Kiam Zamenhof poste sendis al li la anglan tradukon, li atentigis Zamenhof pri ĝia neadekvato kaj anoncis sian pretecon mem traduki ĝin. En 1893 Geoghegan elmigris el Britio al Usono, kie en 1905 li fariĝis la unua prezidanto de la Amerika Esperanto-Asocio.

3 Baudouin de Courtenay, kiu deĵoradis ĉe la Universitato de Yuryev (nun Tartu, Estonio) dum la tempo de la publikigo de Esperanto, estis frua konvertito al Esperanto kaj poste fariĝis prezidanto de Pola Esperanto-Asocio. Saussure ankaŭ havis ligon al Esperanto: lia pli juna frato René estis konvinkita esperantisto kaj kontribuis al pritrakto de la lingvistiko de Esperanto en pluraj ampleksaj eseoj. Verdire, Esperanto portas multajn sigelojn de strukturisma pensado, kiel estas evidente el la Zamenhofa prezento de la morfologio de la lingvo en la Unua Libro (1887).

4 En 1907, la britoj John Ellis, Edward Millidge, Alfred Wackrill kaj Louisa Schafer, nome de la Lingva Komitato, notis 95 vortojn uzatajn en la Hamleta traduko, kiuj ne aperis en la Universala Vortaro de 1894 (Wackrill k.a. 1907, Lingva Komitato 1907). En posta noto en la sama jaro, Parisot aldonis pliajn sep, do entute 102. Setälä en 1951 trovis nur naü en la unua akto, sed Albault 1963 prave atentigis, ke plejparte tiuj vortoj aperis jam en la Vortaro Rusa-Internacia de 1889. Uzante la tabelon de Ludovikito (1989), mi komparis la liston de Ellis kaj liaj kolegoj kaj tiun de Parisot kun la radikoj aperintaj en la vortaro de 1889 kaj trovis entute 39 radikojn, kiuj aperas nek en 1889 nek en 1894 (kvankam en kelkaj kazoj jes en la franca vortaro de Beaufront de 1892).


5 La oka eldono de la traduko de Zamenhof aperis en la sama jaro kiel tiu de Newell – feliĉa koincido, kiu ebligis al la legantoj kompari la du tekstojn. Tiu oka eldono, sub redakto de D. B. Gregor, faris gravan servon, ĉar ĝi reiris al la teksto de la unua eldono, do la teksto de Zamenhof. Kiel Waringhien klarigas en sia “kritika aparato” de 1959, la dua eldono de 1902, eldonita ĉe Hachette, “estas multe malpli korekta ol tiu de 1894” ĉar ĝi enhavas diversajn ŝanĝojn enportitajn de Beaufront kaj eventuale ne aprobitajn de Zamenhof. La tria ĝis sepa eldonoj estis fakte represoj de la dua. La unua eldono efektive aperis felietone en naü partoj, ek de junio 1894, kiel parto de la per ĝi lançita Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto. Vidu la notojn de Ludovikito en Zamenhof 1984:439 kaj Ludovikito 1998:123-124

6 Gregor (Zamenhgof 1964) tion opinias, kvankam Rossetti sugestas, ke Zamenhof uzis anglan tekston kun helpo de germana. Banham, en cetere interesa analizo de la Zamenhofa traduko, rakontas, ke Stephen Andrew post detala pristudo de la Zamenhofa teksto konkludis, ke Zamenhof ne uzis Schlegel, sed pli malbonajn tradukojn. La demando ankoraü ne estas definitive solvita.

7 Vidu la ampleksan kolekton de materialo de Holzhaus pri tiu ĉi temo kaj la analizojn de Banham 1933, Plehn 1933, kaj Waringhien 1933.



Elŝuti 58.76 Kb.

  • University of Hartford tonkin@hartford.edu
  • BIBLIOGRAPHY

  • Elŝuti 58.76 Kb.