Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Vojagxo al Gvatemalo

Elŝuti 23.6 Kb.

Vojagxo al Gvatemalo




Dato01.11.2017
Grandeco23.6 Kb.

Elŝuti 23.6 Kb.

Vojagxo al Gvatemalo
Mi kredas ke multaj esperantistoj sxatas vojagxi. Mi vojagxis al Gvatemalo en januaro kaj num mi klopodos veturigi vin iomete al Gvatemalo. Vi rajtas demandi kial mi iris al Gvatemalo. Ecx se Esperanto estas la lingvo universala, eblas ke estas utila paroli aliajn lingvojn. Plue mi kredas ke la esperantistoj subtenas aliajn lingvojn. Finfine se oni volas instrui esperanton, povas esti utila studi kiel oni instruas diversajn lingvojn. Do mi decidis eniri la lernadon de la hispanan lingvon kaj Gvatemalo estas tre tauxga lando, caxr gxi estas la plej malmultekosta lando kie on povas studi la hispanan lingvon.
Ni komencu nian vojagxon kun la flago de Gvatemalo. Mi demandis kial oni elektis tiuj koloroj por la flago. Oni diris ke estas por la du oceanoj. Poste me vidis ke estas aliaj flagoj kun tiaj koloroj (Nikaragvo, Honduro kaj Salvadoro). Stranga kongruo! Cxu via havas ideon de kial tiaj flagoj tiom similas una la alian?
Nun ni pritraktu la trajtojn de Gvatemalo. Estas malgranda lando. Pli malpli 70 procento de la grandeco de Ilinoiso sed 14 procento pli da enlogxantoj. Plue estas 1.1 miliono da gvatemalanoj kiuj vivas en Usono. Tiu cxi lando estas suden kaj orienten de Meksikio kaj okcidenten de Belizo, Salvadoro kaj Honduro. Gxi estas un el la plej indigxenaj landoj de la amerikoj kun 40-50% indigxenoj. Estas ankaux 30-55% mestizoj. La plejmulto da la indigxenoj estas Majaoj sed il havas multaj malsamaj nomoj kaj 24 malsamaj lingvoj.
Geografie Gvatemalo havas montarojn, gxangalojn kaj plagxojn. La plej alta monto estas 4220 metroj. Tiu monto kaj multaj aliaj estas vulkanoj. Estas regiono kun tre oftaj tertremoj. Gvatemalo havas longan pacifikan marbordon sed nur mallonga atlantika marbordon. Stranga kongruo ke apud gxi estas la britdevena Belizo kun longa atlantika marbordon.

Mi mem vizitis nur Antigua, Panajachel, Huehuetenango kaj Quetzaltenango. Do cuij estas suficxe alta por eviti la tropikaj malsanoj. Sed mi ja spertis malgrandan tertremon.


Gvatemalo estas dividita en 22 departamentoj. La cxefaj eksportajxoj estas: kafo, bananoj, sukero, nafto kaj vestoj. 40% de la eksportajoj iras al Usono. Por pliampleksigi nian konon de Gvatemalo estas utila kompari gxin kun kelkaj aliaj landoj. Meksikio estas la granda najbaro de Gvatemalo kaj Haitio estas la plej malricxa lando en la ameriko. Do ni komparu Gvatemalon kun Haitio, Meksikio kaj Usono. La rezulto estas tio kion oni atendas krom la procento katolika kaj eble la malegaleco de enspezoj. La legoscio kaj MEP/kappa estas pli alta en la pli evoluadaj landoj. La procento de la laboro en agrikulturo estas pli malalta kaj la malegaleco de la enspezoj estas la plej alta en la malplej evoluada lando. La procento katolika estas tre malalta en Usono sed suficxe malalta en Gvatemalo. Cxu vi povas klarigi kial?
En hispana Ameriko estis kastoj. La plej altranga estis la homoj kuij naskigxis en Hispanio. On nomis ilin Peninsulares. Ili havis konatulojn aux ecx familojn en Hispanio kaj il provis reiri al Hispanio. La dua rango estis la kolonianoj kies pragepatroj naskigxis en Euxropo. Oni nomis ilin Criollos. Il estas tre sendependaj kaj ofte respektis nek la legxojn nek la rajtojn de aliaj homoj. La tria rango estis la Mestizoj. Ili nomigxis Ladino. Fojfoje ili estis indigenoj kiuj ne vivis kun iliaj familioj kaj ne vivis kiel la indigxenoj.
La indigxenoj mem estis tre fragmentitaj, aparte en Gvatemalo kie la Majaoj estis dividitaj en triboj. Ecx la triboj havis siajn kastojn. La kvara rango estis la nobeloj de la indigxenoj. Ili estis la caciques. La plej malalta kasto estis la ordinaraj membroj de la triboj. La indigxenoj vivis en komonumoj kaj plej ofte laboregis kontraux tre malmulton. Ili ankaux posedis tre malmulton.
La Majaoj estis jam de longe popolo agrikultura. Ili komune kultivis plantoj kaj oni pensas ke tio tre forte influis ilian historian. La logxantaro kreskis kaj kolapsis aux fragmentigxis laux naturaj katastrofoj, laux invadoj kaj simple laux la kapableco de la tero subteni ilin. La hispanoj uzis la fragmentecon de la indigxenoj por konkeri kaj mastrumi ilin. Cxar la indigxenoj nun estas parto de la hispana imperio, ili devas fordoni parton de la frukto de lia laboro al la regxo de Hispanio. La regxo de Hispanio uzis la kolonianojn por kolekti tion. La hispanoj kiuj antauxe estis parto de la araba imperio jam konis la alian flankon de tiu cxi arangxo. Sed nun estis ili kiuj gxuis la subtenon de Dio. Do la kolonianoj ricevis la rajton kolekti la laborfruktojn de la indigxenoj. Tion oni nomis Encomienda kaj Repartimiento. Plue la kolonianoj eblis forpreni la plej bonajn terojn. Multaj da ili havis farmanimalojn kaj lasis tiuj animaloj promeni kaj nutri sin en la landoj kie kultivis la indigxenoj siajn plantojn.
Pro tio multaj grupoj da indigxenoj foriris al la montaro. Sed tion ne placxis al kolonianoj kiuj deziris la laboron de la indigxenoj. Plue oni diris ke la indigxenoj ne povis gxui la bonan religion se ili estis fore de la urboj. Do la Dominikanoj reinstalis la Majaojn de la multaj vilagxetoj al pli grandaj vilagxoj. Tion on nomis Reducciones. Sed tiu ne dauxris cxar en la 1600j Hispanio kaj la eklezio katolika de Hispanio malfortigxis. Do ne eblas malhelpi la Majaoj reiri al montaro.
Poste kiam Gvatemalo igxis sendependa la kolonianoj mem estris la lando. Une la plej agemaj inter ili estis la tiel nomataj liberalismuloj kaj ili forprenis kaj vendis teroj de la indigxenoj komonumoj (“teroj forjxetitaj”) kaj de la eklezio katolika. Poste multaj Majaoj ne rajtis uzi iun ajn tero kaj devis labori por la kolonianoj kontraux tre malmultan monon.
Laux la mendado de la mondo oni kultivis diversaj plantoj en Gvatemalo: une tinkturplantojn, poste kafon kaj poste bananojn. Firmao naskigxis kun la kresko de bananplantajxoj. Gxi nomigxis UFCo. En 1944 gxi posedis pli da tero ol la plej malricxa duono da la popolo. En 1952 gxi posedis 2,407 Km kvadratajn da teroj, kio estis 17% da la semotauxgaj teroj. UFCo ne uzis 90% da siajn teroj. La registro de Árbenz acxetis grandan kvanton da la teroj de UFCo kontraux la mono ke UFCo diris gxi valoris en sia impostoformo. La registaro disdonis tiujn terojn al la malricxulojn. Tion tute ne placxis al UFCo. Poste estis sxtatrenverso kaj oni redonis la terojn al UFCo. Laste en la pacakordo de 1996, oni rekonis ke kiel distribui la tero estis tre grava problemo por Gvatemalo.
Antauxe me rimarkis ke la proporcio de la popolo kiu estas katolika estas malpli alta ol tiu en Meksikio kaj mi demandis kial. La katolika eklezio havis iom malsaman historion en Gvatemalo ol tio kiun gxi havis en Meksikio. En la komenco estis la saman sed pro tio ke estis bataloj inter la konservativuloj kaj la liberalismuloj kaj poste inter la liberalismuloj kaj la socialistoj, la historio en Gvatemalo malsamas. En Gvatemalo tuj post la sendependeco estis tre forta batalo pri religio kiun gajnis la liberalismuloj. La liberalismuloj opinis ke la eklezio katolika forte malhelpis la antauxeniron de la lando. Do ili forprenis terojn kaj privilegojn de la eklezio katolika. Gxis la dua vatikano la eklezio katolika en Gvatemalo estis suficxe konservativa kaj ecx forte atakis la socialistojn sed poste gxi simpatiis kun la malricxaj indigxenoj kaj igxis malamikon de la liberalismuloj. Do la liberalismuloj kaj liaj amikoj en Usono helpis la protestantojn, aparte la pentakostalojn kies religio ofertis segurecon kaj forte sperteblan komonumecon. Tio estis aparte grava en la tempo de la civila milito kaj la granda tertremo.
Kiel en multaj landoj de hispanameriko, la soldataro estas tre grava en Gvatemalo. Tuj post la sendependeco, la soldataro estis malforta kaj iomete hxaosa. Gxi ecx ne povis defendi la registaron. Sed la liberalismuloj rapide komprenis la graveco de la soldataro kaj kreis una milita lernejo. Poste tiu lernejo kaj la milita kariero ofertis al multaj mestizoj la ebleco gajni monon kaj eduki sin. Do gxi igxis grava parto de la vivo de la mestizoj. Multaj presidantoj estis gxeneraloj. Estis ankaux multaj militaj sxatrenversoj. Cxar la soldataro estis granda, estis konfliktoj ene de gxi inter junuloj kaj maljunuloj kaj inter dekstruloj kaj maldekstruloj. Usono klopodis regi tion kun sia SOA (Lernejo de la Amerikoj). Ecx post la pacakordo de 1996 la soldataro estas grava cxar la policaro estis senutila kaj korupta kaj necesas iun forton por regi konfliktojn inter partoj de la popolo.
Cxar ni nun scias multon pri Gvatemalo, estas la tempo de priskribi la historion de Gvatemalo. Ni komencu kun la konkero de Gvatemalo fare de la hispanoj. Tion faris Pedro de Alvarado en 1523. Tio estis la pinto de la forto de Hispanio. La hispana registaro gxuis la rajton de mastrumi la sacerdotaron de sia imperio. Do multaj sacerdotojm venis al Gvatemalo kaj forte influis la indigxenojn. Sed poste Hispanio malfortigxis kaj alvenis la finon de la Habsburgoj en 1700. Poste venis la Bourbonoj kiuj estis pli centralizisma. Tio malplacxis al la kolonianoj kiuj estis tre sendependaj. En 1808 Napoleono venkis la Bourbonan regxon de Hispanio kaj instalis sian fraton kiel landestro. En 1810 estis la komenco de la batalo de sendependeco de Meksikio, la “Grito de Dolores”. En 1812 la liberalismuloj de Hispanio verkis novan konstitucion en Cadiz. En 1821 naskigxis la sendependa meksika imperio. La Unigxintaj Provincoj de Centra Ameriko estis parto de la nova lando. Tiu lando estis tre centralizisma kaj en 1823 la Unigxintaj Provincoj forlasis la Meksikian Imperion. Tiu nova lando havis la flagon kiun mi antauxe montris. Divenu kial Gvatemalo, Honduro, Salvadoro kaj Nikaragvo havis similajn flagojn.
Estas tempo en kiu la antauxa hispana imperio estas eksplodanta. Cxu vi povas klarigi kial? Teksaso forlasis Meksikion en 1835. Yucatán forlasis Meksikion en 1841. En 1838 estis la disigxo de la lando kiu naskigxis en 1823. Chiapas restis kun Meksikio kaj parto de Gvatemalo klopodis esti nova provinco (Los Altos) sed en 1840 Rafael Carrera konkeris la cxefurbon de tiu parto – Quetzaltenango. La britoj malhelpis la soldatoj de Los Altos ricevi armilojn kaj poste Rafael Carrera havis tre bonan rilaton kun la britoj.

En Meksikio estis multaj sxtatrenversoj gxis la alveno de Benito Juarez. Meksikio perdis Kalifornion, Nevadon, Utahon, Arizonon, Teksason kaj Novan Meksikion. Dume en Gvatemalo Rafael Carrera, kiu gxuis la subtenon de la konservativuloj kaj de multaj indigenoj, estis presidanto. Carrera subtenis la eklezion katolikan kun privilegioj kiel la rajto mastrumi la edukadon. Carrera ankaux havis bonan rilaton kun Britio kaj subskribis traktaton kun gxi pri la limo de Gvatemalo kaj Brita Honduro.


Post la morto de Carrera estis diversaj sxtatrenversoj gxis la alveno de Gxeneralo Rufino Barrios kiu estis liberalismulo. Lia registaro kreis la milita kolegio (Escuela Politécnica) kaj enkondukis la militdevon. Gxi forprenis la privilegion, terojn kaj konstruajxojn de la eklezio katolika. Gxi konstruis auxtovojojn kaj fervojojn kaj verkis novan konstitucion. Finfine Barrios klopodis malsukcese restarigi la Unigxintajn Provincojn.
Rufino Barrios estis homo kiu kredis je “Ordeno kaj Progreso”. Tio estas ke li opinis ke teknokratoj rajtis decidi la politikon de la lando. En Meksikio la Gxeneralo Porfirio Diaz havas similajn ideojn kvankam li poste subtenis la malamikojn de Rufino Barrios. Oni diris ke foje homo alproksimigxis Rufino Barrios kaj diris mi deziras du vortojn kun vi. Rufino Barrios respondis: vi rajtas havi du vortojn kun mi sed se estas pli old du, mi sendos vin al pafilado. La homo diris: mi malsatas.
Post kvar aliaj presidantoj alvenis Manuel Estrada Cabrera, kiu estis presidanto de 1898 gxis 1920. Lxi ankaux estis liberalismulo, kiu kredis je ordeno kaj progreso kaj je sia rajto estri la landon laux sia placxo. Kiel Rufino Barrios, li instigis la konstruon de auxtovojon kaj fervojojn. Li multe helpis la firmaon United Fruit Company, kiu naskigxis en 1899 kaj kultivis bananojn kaj posedis diversajn aliajn firmaojn. Iu antauxa presidanto Lisandro Barillas klopodis renversi lin en 1906 sed Porfirio Diaz kaj Teddy Roosevelt malsuksecigis tion.
Post ses aliaj presidantoj alvenis la gxeneralo Jorge Ubico. Li estis liberalismulo kaj li subskribis kontrakton kui donis terojn a UFCo kaj promesis ke ili ne devas pagi impostojn. UFCo devis konstrui fervojojn kaj havenon. Li enkondukis legxon kontraux vaganteco. Li tre admiris Napoleonon kaj simpatiis kun la fasxistoj sed pro la premo de Usono li ankaux forprenis la terojn de la germanoj en Gvatemalo. Finfine estis gxenerala striko kaj Ubico devis fugxi al Usono.
Estis la tempo de la civila milita en Hispanio kaj la tempo en kiu la socialisto Lázaro Cárdenas estis presidanto en Meksikio. Estis ankaux la tempo jxus antaux la kreo de la SOA por influi la Soldataron de la landoj de Ameriko.
En 1945 la socialista profesoro de filozofio Juan José Arévalo estis elektita presidanton. Li nomis al sia filozofio la spiritan socialismon kaj li komencis la terreformon. Poste en 1951 alvenis Jacobo Árbenz, kui estis kolonelo, kui ebligis la vocxdonado en kiu Arévalo estis elektita. Árbenz volis plifortigi la terreformon kaj li enkondukis legxon por forpreni ne uzatajn terojn kaj disdoni ilin al la indigxenoj. Li ankaux volis acxeti multon da la tero de UFCo por disdoni gxin al la indigxenoj. Li proponis pagi la prezon ke UFCo raportis en siaj raportoj por la registaro. UFCo tute ne sxtatis tion kaj gxi havis tre gravajn amikojn en la Usona registaro, la gefratoj Dulles. La Dulles laboris por UFCo kaj posedis akciojn de UFCo. John Foster Dulles estis cxefo de la Departemento de Sxtato kaj Allan Welsh Dulles estis cxefo de la CIA.
La CIA estris kaj subtenis invadon de Gvatemalo fare de la soldatoj de Carlos Castillo Armas, kiu poste estis presidanto.

Castillo Armas estis murdita en 1957 kaj post du aliaj presidantoj alvenis la gxeneralo Miguel Ydígoras Fuentes. En preskaux la sama tempo la socialisto Adolfo López Mateos estis presidanto de Meksikio. En 1958 gxis 1959 estis konflikto inter Gvatemalo kaj Meksikio. En 1959 Castro transprenis la povon en Kubo. Ydígoras subtenis Usonon kaj li permesis la soldatoj kiuj preparis la invadon de la Golfeto de Porkoj, uzi la teron de Gvatemalo. La usonaj protestantoj decidis pliampleksigi ilian laboron en Gvatemalo kaj en 1962 kreis la mision latin-amerikan (LAM) kaj IINDEF (Instituto Internacional de Evangelización a Fondo). Iom poste (1962-1965) estis la dua vatikano kaj la liberiga teologio aperis cxe la katolikoj.


En 1960 komencis la civila milito en Gvatemalo kiu dauxris gxis 1996. En 1966 gxis 1970 iu maldekstrulo kiu partoprenis en la registaro de Arévalo estis presidanto. Sed Julio César Méndez Montenegro estis tre forte premata de la cxefoj de la soldataro kaj pro tio li ne povis fari multon. Post li, estis denove Gxeneraloj kiuj estis la presidantoj. En 1970-1972 estis stato de siegxo kaj en 1972 aperis forta gerilgrupo, la EGP (Ejército Guerillero de los Pobres).
En 1976 estis forta tertremo kiu kauxzis 23,000 mortojn kaj lasis 1 milliono da sendomoj. Tiu multe helpis la kresko de la protestantoj eklezioj cxar ili forte helpis la sendomoj. Poste venis la plej letala tempo de la civila milito. En 1978 gxis 1982 Fernando Romeo Lucas García estis presidanto. En 1978 estis la Panzós masakro kaj en 1980 estis la masakro en la hispana ambasado. Tio ankaux estis la tempo en kiu la Sandanistoj venkis en Nikaragvo.
En 1982 estis sxtatrenverso kaj Gxeneralo Rios Montt igxis presidanto. Lis estis membro de iu usona pentekostala eklezio. Li enkondukis kampanjon kontraux la korupto kaj forte batalis la gerilistojn kaj multaj homoj mortis. Multaj landoj kritikis lin kaj li enkondukis novan kampanjon – Fusiles y Frijoles kui disdonis mangxajxon kaj pafilojn al la indigxenoj, kiuj nun devis helpi la soldataron. Cxi tio sukcesis sed il malamikigxis kun multaj en la soldataro kiuj ne estis membroj de lia eklezio aux kiu malamis lian kampanjon kontraux la korupto aux kiu opininis ke li estis tro malsxatata de eksterlandanoj. Pro tio estis sxtatrenverso en 1983.

En 1996 finfine estis la fino de civila milito.


La civila milito finis sed la armiloj restis kaj en 2006 Filipe Calderon estis elektita presidanto de Meksikio. Li enkondukis militon kontraux la narkotrafikantoj kaj nun multaj narkotrafikantoj translokigxis al Gvatemalo.

Kiel mi diris en la komenco, mi iris en Gvatemalo por plibonigi mian hispanan lingvon. Do povas esti interesanta por vi scii kiel estis mia lingvolernado en Gvatemalo. Mi partoprenis en du semajnoj de kursoj. Mi havis privatajn instuistojn, kiuj intruis min por ses aux kvar horoj kvin tagoj po semajno. En Huehuetenango mi petis ses horojn. En Queztaltenango mi ricevis kvar horojn. Huehuetenango ne estas turisma loko kaj la lernejo estis tre malgranda. Mi logxis kun la familio kiu estras la lernejon. La lernejo en Quetzaltenango havis siajn proprajn lernolibrojn. En ambaux mi havis du horojn hejmtaskojn. Mi klopodis paroli nur la hispanan lingvon.


Mi iris al Gvatemalo kun multa da timoj pri la perforto cxar mi legxis multon pri tio antauxe sed ankaux esperis multe antauxenigi mian hispanan lingvon. Mi ne renkontis perforton kaj mi gxuis tre belan sperton. Mia hispana lingvo ankoraux ne estas tiel bona sed gxi estas pli bona kaj pli fluida ol antauxe. Mi ecx eblas diri ke nun mia hispana lingvo estas pli bona ol mi esperanta. Tiel estas la vivo.


Elŝuti 23.6 Kb.


Elŝuti 23.6 Kb.