Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Vivo kun alkoholismo kelkaj konsiloj por kristanoj invito al pripenso

Elŝuti 190.9 Kb.

Vivo kun alkoholismo kelkaj konsiloj por kristanoj invito al pripenso




paĝo1/3
Dato17.03.2017
Grandeco190.9 Kb.

Elŝuti 190.9 Kb.
  1   2   3

www.carelinks.net email: info@carelinks.net

VIVO KUN ALKOHOLISMO

KELKAJ KONSILOJ POR KRISTANOJ –

INVITO AL PRIPENSO

DANKAN HISTER

ENHAVO
Antaŭparolo


  1. Kompreni Alkoholulon.

    1. Enkonduko

    2. Neado

Plidetala studo: Kio sekvas de la kredo, ke Dio vidas kaj scias ĉion.

    1. Kelkaj medicinaj aspektoj

Plidetala studo: Kio sekvas de la kredo, ke la homojn kreis Dio.

    1. Kulpo

    2. La naturo de peko kaj tento


2. Kompreni Vian Respondon

2.1 Enkonduko

2.2 Neado

2.3 Helpi aŭ doni povecon?

2.4 Aparteco

2.5 Pacienco kaj pardono



Plidetala studo: Pento kaj pardono
3. La Biblia Respondo

3.1 Enkonduko

3.2 Evidenteco kaj konvinko

Plidetala studo: La Vero: Biblia analizo

3.3 Pento praktike

3.4 La nova vivo


  1. Post La Venko




  1. Konkludoj



Aldono 1: La Dek Du Paŝoj

Aldono 2: Kelkaj Kristanaj Kontaktadresoj

Ĉiuj citaĵoj estas indikitaj laŭ la Sankta Biblio, eldonita esperantlingve de Brita kaj



Alilanda Biblia Societo (Londono) kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando (Edinburgo), 1984

ANTAŬPAROLO
Jam estas la tempo alfronti la problemon de alkoholo en nia komunumo. Ĉirkaŭ 14 milionoj da amerikanoj havas problemojn pro alkoholo (1). En 43% da amerikaj familioj unu el la familianoj estas alkoholulo (2). En Ameriko la laborkapablo de 10% da laboristoj suferas pro alkoholismo. Eĉ pli malbone statas la afero en Rusio kaj aliaj landoj de Orienta Eŭropo. Se ajna alia malsano influus nacion tiel, kiel influas alkoholismo, estus anoncita nacia krizo. Fakte, alkoholismo estas grandega kaj en signifa grado kaŝita problemo. Tio, ke ni estas dediĉitaj kristanoj, ne faras nin imunaj de tiu ĉi problemo. Ĉi tio signifas, ke multaj kristanoj kunvivas kun alkoholuloj, kiuj estas iliaj parencoj kaj karaj por ili homoj. Tiu ĉi mesaĝo estas adresita al ili; ĝi ne estas helplernilo kuraci alkoholismon mem.
Mi ne opinias min tute kompetenta por verki tiun ĉi studon. Mi neniam estis alkoholulo, neniam havis problemojn pri alkoholo. Mi kreskis en la familio, kie alkoholaĵojn oni trinkis, sed neniam trouzis ilin. Mi loĝas kun edzino, kiu ankaŭ uzas alkoholaĵojn nur modere. Plejparte mi loĝas en malriĉaj landoj, predikante tie la Vorton de Dio; la plej grandan parton de mia plenaĝa vivo mi travivis en eks-Sovetio. Ĝuste en tiuj landoj la procento da alkoholuloj estas la plej alta en la mondo. Mi predikas al diversaj homoj – kiel regulo, mi laboras individue, kaj alkohola problemo aperis multfoje. Mi sentas la ŝarĝon de la slava mondo, kie alkoholo estas nia la plej granda malbeno. Multfoje mi vidis tion, kio estas kaŝita de fremdaj okuloj: malhonoron, doloron kaj disfalon de familioj, kiuj estis devigitaj vivi kun tiu ĉi problemo. Homo ĉiame trinkanta alkoholaĵon, eĉ “moderkvante”, kaŭzas al la socio grandan malprofiton. Rezulte, en 1990 mi decidis por mi mem, ke mi tute ne trinkos alkoholaĵon. Por mi ne estas malfacile plenumi mian promeson. Sed alkoholuloj ne povas drinki "moderkvante". Ili devas ne drinki tute. Mi havas multe da amikoj-krisanoj, kiuj estas alkoholuloj. Se mi amas ilin, mi devas agi tiamaniere: mi devas diri al ili: "Atentu min. Vi povas vivi sen alkoholo. Tute. Mi ne drinkas, neniom. Mi ne drinkas post via spino, kiam vi ne povas vidi min. Mi ne drinkas tute. Mi estas kun vi. Neniam trankviligu vin, ke vi povas drinki "moderkvante", pro tio, ke mi mem tion faras. Mi ne faras tion". Tio estas mia persona kompreno de la vortoj de Paŭlo relate al tio, ke ni devas ne fari tion, kio, kvankam ne kontraŭas al nia konscienco, estas ŝtono de falpuŝiĝo por aliaj homoj. Liaj vortoj en la Epistoloj al la Romanoj kaj al la Korintanoj montras, ke ni devas ne fari ion ajn, publike aŭ malpublike, kio povas instigi kredantan homon iri returne al antaŭaj kutimoj, kiuj estis pekaj. En la unua jarcento tio estis idoladorado kaj cetero. Por ni, aŭ almenaŭ por mi, ĉar mi loĝas en Orienta Eŭropo, tio estas alkoholo. Pli bone do ne fari tion, kio kuraĝigus kredanton, “por kiu Kristo mortis”, iri returne al peka vivmaniero. Jen kio estas skribite en la Malnova Testamento: antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon – tio estas, ne faru tion, kio kaŭzos al iu falon. "Ni donu en nenio okazon por maledifon" (2 Kor 6:3-4). Eĉ dum mia edziĝfesto nur mi sola ne trinkis alkoholaĵojn – nek unu gluton. Tion mi diras ne por fanfaroni. Ĉi tio ne estas por mi ofero. Mi ne instigas pri tuta sindeteno, eĉ kvankam tio estas mia pozicio, mia persona konvinko (3). Mi diras pri tio nur tial, ke mi scias, kiel multe da miaj amikoj kaj iliaj familianoj suferas pro alkoholismo. Tiujn ĉi vortojn mi skribas ne nur por alkoholuloj, sed ankaŭ por iliaj familianoj, amikoj kaj por ĉiuj homoj, kiuj legos tiujn ĉi liniojn. Mi volas, ke vi ĉiuj ekkonsciu tion, kion mi vidis… malfeliĉojn, plagan situacion, en kiu vi estas. Tio maltrankviligas min, kaj pro tio mi ne trinkas alkoholaĵojn jam dum 14 jaroj (krom la vino dum dispecigo de pano).

Kun preĝo tiujn ĉi liniojn skribis

Dankan Hister

PO Box 90, Riga 1007, Latvio

info@carelinks.net

www.carelinks.net



  1. KOMPRENI LA ALKOHOLULON


1.1 ENKONDUKO
Kutime ni koncentras nian atenton nur sur la simptomoj de la problemo. Via edzino drinkas. Pro tio ŝi ne prizorgas la infanojn, havas problemojn pri mono. Ŝia atento ĉiame estas allogita al la botelo, sed ne al vi, aŭ al iu alia. Sed por savi ŝin, la edzo devas provi kompreni ŝin. Ne necese kompreni kial ŝi estas alkoholulino – tio estas neatingebla eĉ por la plej bonaj fizioterapistoj. Eĉ la Sankta Biblio nenion diras pri tio. Sed li devas kompreni, kion ŝi sentas, estante alkoholulino.
1.2 NEADO
Neado estas la ŝlosilo al alkoholismo. Alkoholismo estas malsano, kiun alkoholuloj mem ne enkalkulas kiel malsanon kaj ili ne kredas, ke malsanas je ĝi. Alkoholismo kondukas al mensa, korpa kaj morala degradado, kaj je la unua stadio de la malsano vin lasas honesteco. Dekomence vi mensogas nemulte… Kaj antaŭ ĉio, la drinkemulo mensogas al si mem:
Mi drinkis nur dufoje…, mi ne drinkis la tutan semajnon…, mi ja ne drinkas tiom multe, kiom drinkas… (Tom,, Sergeo, Svetlana, Sara…).
Pli poste drinkemulo komencas trompi tiujn, kiuj estas ĉirkaŭ li. Ĉiun provon interparoli kun li pri tiu ĉi problemo li malakceptas. Kaj tiam tuj ekestas morala demando. Mensogado estas peko. Ni scias el la Sankta Skribo, ke la koro de nepentinta homo estas nefidinda (Jer 17:9). Nia interna "diablo" estas trompo. Per trompo ni enigas nin mem en pekon. Iafoje ni eĉ ribelas kontraŭ Dio kaj Liaj vojoj. Ni diversmaniere pravigas niajn agojn, konvinkas nin mem, ke ni estas aparta okazo, ke en nia okazo nia konduto estas ĝusta. Do, alkoholismo komenciĝas per mensogo rilate al ni mem, al Dio kaj al homoj. La alkoholulo pli kaj pli eniras en tiun ĉi staton, ĉar liaj ĉirkaŭantoj finfine subtenas lin. Ili mensogas pri kiom li drinkas, kaj ili penas trovi pravigon al liaj agoj. Senkonscie li kreas al si subtenoreton, kiu helpas al li daŭrigi drinkadon. Tio ne signifas, ke ĉiuj ĉirkaŭ li estas kulpaj. Ili trafis la sindromon de rano – rano elsaltos el bolanta akvo, se oni enĵetos ĝin tien. Sed se ranon oni metas en malvarman akvon kaj malrapide plialtigas la temperaturon de la akvo, ĝi restos en la iom post iome ekboliĝanta akvo ĝis kiam ĝi mortos. Ĉirkaŭantoj devas helpi al alkoholulo, komprenigante al li lian situacion. Estas reale, ke homo povas reveni al sia normala vivo – al vivo laŭ la intenco de Dio., kaj tio estos granda progresa ŝanĝo. Iu aparta danĝero de la malsano estas en tio, ke li iros plu laŭ la vojo nedestinita al ni de Dio. Komplikeco de la malsano estas en tio, ke alkoholismo delogas homon de la realeco. La alkohoulo koncentras sian atenton sur specifaj detaloj – "mi ne manĝis manĝaĵon de la infanoj, sed vi kulpas min pri tio… mi ne faris tion… vi havas monon en via monujo… mi trinkis bieron, sed ne vodkon… mi trinkis kontraŭ mia mono… min trafis malfeliĉo…". Tamen ĉiuj tiuj kaj similaj al ili eldiroj venas nur de deziro deflankiĝi de la realeco. "Venante al la vero", en la pli vasta senco de tiu diro, estas la esenco de resanigo. Alkoholismo estas baze malsano de la animo, pereo de la personeco; kuraci alkoholismon signifas transformigi la personecon laŭ la bildo de Dio.
Dum la malsano progresas, alkoholuloj pli kaj pli mensogas, kaj pli kaj pli da homoj iĝas enigitaj en tiun reton de malvereco. Jen tial alkoholismo estas grava peko, pri kiu avertas la Biblio. Nia Patro atendas de ni komprenon kaj bonan konduton, kiu kontrastas al trompo kaj mensogo. Li vidas nin ĝisfunde, kaj se ni fidas al tio, ni devas esti "travideblaj" antaŭ Li. La alkoholulo mensogas por havi eblecon aĉeti alkoholaĵojn, kaj ankaŭ por havi lokon kaj tempon por drinki. Unu mensogo ĉiam tiras post si alian, kaj alkoholulo mensogas eĉ tiam, kiam li tion ne bezonas. La kutimo iĝas mania. Ĝuste al tia konduto devas esti direktita kuracado de la alkoholulo – ne nur al la bezono ĉesigi lin drinki.
Klasika eraro de tiuj, kiuj zorgas pri alkoholuloj estas tio, ke ili penas devigi la alkoholulon "promesi neniam drinki denove". Certe, la alkoholulo promesas, sed poste li malplenumas siajn promesojn, ĉiamaniere elturniĝante por pravigi kaj defendi sin. Kaj ĉio ripetiĝas denove kaj denove. Tio, ke la alkoholulo ne povas teni siajn promesojn, estas parto de alkoholismo, ĝis post la stadio de neado. La neplenumitaj promesoj elvokas en la alkoholulo malamon al si mem; tio ankaŭ estas kialo, pro kiu li aŭ ŝi denove komencas drinki. Kaj la problemo plidaŭriĝas.
Estas tre malfacile kompreni, kial homoj iĝas alkoholuloj. La kialoj kvazaŭ forglitas de ni. Tamen, se ni scias la kialon de okazintaĵo, ni pli facile venkas la problemon. La "mistero" mem de alkoholismo estas unu kialo, pro kiu estas malfacile akcepti, ke oni malsanas. Kaj tion necesas komprenigi al la alkoholulo kun amo. Necesas forgesi pri "kial", se forestas reala ebleco trovi la kialon de la malsaniĝo. La realeco estas en tio, ke la alkoholulo estas alkoholulo. Akcepti la neklarigeblan helpas al alkoholulo turni sin al Dio. Lin allogas la neklarigebla "alta forto", pri kiu anonimaj alkoholuloj parolas en la grupoj, nomitaj "Dek du paŝoj". La mistero de alkoholismo devigas ilin turni sin al Dio. La neklarigeblan necesas akcepti. Ĝuste pro tio la psikiatro-ateisto Karl Ĝung agnoskis sin nekapabla kuraci alkoholismon. Ĝi estas ekster medicino kaj ekster psikologio. Sperto de lukto kun la peko/malsano instruas, ke "la vojoj de homo estas ne laŭ lia volo, ke homo iranta ne povas libere direkti siajn paŝojn" (Jer 10:23). Kaj tio klarigas, kial eĉ nekredantaj alkoholuloj ofte havas pli klaran spiritan komprenon dum sia lukto kun la malsano. Ni devas uzi la veron de Dio por subteni tiujn ĉi luktantajn virojn kaj virinojn kaj helpi al ili eksenti bezonon de Dio kaj Lia Vero.
Rememoru, ke alkoholismo ne havas limojn. Al ĝi inklinis ĉiuj, de prezidanto ĝis kamparano. Estas sciate, ke alkoholo influas al virinoj pli forte, ol al viroj. Oni rimarkis, ke ĉar virinoj-alkoholulinoj havas pli multe da sociaj malfacilaĵoj ol viroj, ili pli malfacile liberiĝas de la stadio de "neado". Iliaj familianoj devas ĉiam esti sentemaj al tiu ĉi fakto.
PLIDETALA STUDO
KONSEKVENCOJ DE LA KREDO, KE DIO VIDAS KAJ SCIAS ĈION

Pekojn kaŝi neeblas. Ijob sciis tion, kaj tial li efektive kredis, ke Dio scias ĉion. "Ĉu Li (Dio) ne vidas mian konduton, ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn?" (Ijob 31:4). Preskaŭ la samon Dio devis rememorigi al Izrael: "Ĉu homo povas kaŝi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? – diras la Eternulo; ĉu ne Mi plenigis la ĉielon kaj la teron? – diras la Eternulo" (Jer 23:24). El la kunteksto klaras, ke Li alvokas homojn lasi siajn pekojn. Ni devas peni por eniri la Regnon, ĉar Dio scias absolute ĉiun nian penson kaj ĉiujn farojn niajn, kaj, finrezulte, Li juĝos nin laŭ faroj kaj pensoj niaj (Heb 4:11-13). La Surmonta prediko estas bazita je la scio, ke Dio vidas kaj scias ĉion. Niaj pensoj ekvivalentas al niaj faroj, tamen ofte ni opinias nin sufiĉe saĝaj, por ne malkaŝi niajn pensojn en niaj faroj. Sed Dio vidas nin "ĝisprofunde". Kompreno de tio helpos al ni eviti la plej grandan danĝeron en la vivo de la kredantoj: ŝajnigi, ke ni havas altan nivelon de spiriteco, reale estante "spirite mortintoj". Fred Barling komentis tion tiel: "Dio tiun homon amas, kiu estas tratute malfalsa. Tiun homon, en kiu koincidas tio, kio estas "ekstere" kaj "ene" de li. Tiun, kiu estas certa: "Dio ĉiam vidas min". Atentu, ke la Sinjoro Jesuo komencas ĉiun el siaj paroloj al eklezioj per la vortoj: "Mi scias…". Lia ĉioscio devas esti kialo, ke homoj ekvolu ŝanĝi sian konduton. La kritikaj vortoj de Jesuo al tiuj eklezioj atestas, ke ili ne sufiĉe atentis la fakton, ke Li scias ilin kaj iliajn farojn. Ĥana respondis al la ĉioscio de Dio; kaj ŝi petas Penina-n ne esti fiera kaj ne paroli malhumile: "Ne parolu plu fieraĵon; malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo; ĉar la Eternulo estas Dio ĉioscianta, kaj Li starigas la aferojn" (1 Sam 2:3).


La hebrea lingvo respegulas iujn trajtojn de la naturo de la Diaj vojoj. La hebrea vorto por "vidi", precipe kiam ĝi estas uzata rilate al "observo" de Dio, signifas ankaŭ "provizi". Abraham trankviligis Isaakon, dirinte, ke "Dio antaŭvidos (provizos) al Si la ŝafon" (Gen 22:8). "Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraŭ nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas" (Gen 22:14). La saman vorton uzas ankaŭ Saul, petante siajn servistojn "elserĉi" (provizi) homon (1 Sam 16:17). Hagar, preĝante al la Eternulo, nomis Lin: "Dio-kiu-min-vidas" (Gen 16:13), ŝi esprimis sian dankemon pro Lia provizo. Kion tio signifas? Praktike, tion, ke Dio vidas kaj scias ĉion. Kaj pro tio Li povas provizi (antaŭvidi) nin per ĉio necesa en ĉiuj cirkonstancoj de nia vivo.
MALFERMECO ANTAŬ DIO
Pro tio, ke Dio vidas kaj scias ĉion, ne utilas ne malfermi niajn vivojn antaŭ Li en preĝoj kaj en meditoj. Jeremia "malkovris" sian koron antaŭ Dio, ĉar li sciis, ke Dio "esploras la internon kaj la koron" (Jer 11:20). Pro tio, povas esti, homoj, similaj al Jeremia, iufojon estis iom “malĝentilaj” antaŭ Dio – ja ili parolis tion, kion ili sentis. Ili sciis, ke Dio scias iliajn pensojn, kaj tial estas sensence paroli belajn vortojn en preĝo, havante amaron al Li en la koro. La psalmokantistoj parolas kun Dio pli malĝentile, ol ni. Ili, ne komprenante kiel Dio agas en iliaj vivoj, elverŝas siajn sentojn, koleron kaj ĉagrenon pri siaj malamikoj… Ili parolas kun Dio tiel, kvazaŭ Li estas ilia amiko aŭ konatulo. David petas Dion, ke Li “vekiĝu…por fari al mi juĝon… pri mia disputo" (Ps 35:23); li protestas, ke li estas ĝusta, kaj sopiras al juĝo de Dio. Same agas ankaŭ la profetoj en komentoj pri siaj profetaĵoj. David ofte pensas: "Tiuj ĉi homoj estas malbenitaj!", sed li scias, ke ne li, sed Dio malbenos ilin. Kiam ni, simile al David, opinias, ke niaj malamikoj estas maljustaj al ni, ni povas:


  1. Venĝi. Sed tio ne taŭgas de la Biblia vidpunkto.




  1. Forĵeti la koleron kaj ofendsentojn. Sed ili diversmaniere aperas denove. Kaj tiam ni aliĝas al milionoj da homoj en la mondo, kiuj iel agas venĝe al aliaj.




  1. Fari kiel David: montri tiujn sentojn al Dio tiaj, kiaj ili estas, ne glatigante ilin. Diri ilin preĝe, kaj Dio mem decidos la problemon. En la nuntempa psikiatrio estas tia regulo: se ni ne povas eligi el ni iujn sentojn, ni devas esprimi ilin konvenmaniere.

Tio respegulas mian nunan komprenon de la “malbenantaj” psalmoj.

Psalmo Psalmoj (helena psalmos - laŭda kanto) estas himnoj de la hebrea religia poezio kaj preĝoj (el la Malnova testamento). Ili konsistigas la deknaŭan libron de la Malnova testamento, la Psalmaron. Oni atribuas la aŭtorecon de la psalmoj al la reĝo Davido (ĉirkaŭ 1000 a.K.)
Tiuj homaj sentelverŝoj estis akceptitaj de Dio kiel preĝoj. La aŭtoro de Psalmo 137, deprimita pro la venko de la babelanoj, mokata de malamikaj soldatoj, estis forkondukata de ili en fremdan landon (Ps 137:3). Li koleris pri ili. Precipe tiam, kiam ili devigis lin kanti himnojn: "Kantu al ni el la kantoj de Cion". La sentoj de tiu ĉi ofendita homo transiris sur aliulojn. Li memoris, ke la filoj de Edom ne helpis al siaj hebreaj fratoj dum la invado de Babel (Ob 11,12). Ili instigis la babelajn soldatojn detrui la templon, dirante: "Neniigu ĝin, neniigu ĝin". Kaj tiu ĉi hebreo kolere kaj amare preĝas kun larmoj, ĉar li memoris Cionon: "Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faras al ni". Kaj la Eternulo diris: "Mi pereigos ja la saĝulojn ĉe Edom kaj la prudenton sur la monto de Esav" (Ob 8,9). Kaj iusence tiuj vortoj estos efektivigitaj, ĉar la samajn vortojn ni renkontas ankaŭ en Apokalipso 18:8,21, kie ili rilatas al tio, kio okazos al Babelo. Ĝiaj spiritaj infanoj estos frakasitaj kontraŭ roko-Kristo ĉe lia reveno. Li frakasos homojn, forkondukatajn de Babelo, kiuj ne obeas al li.


Tiuj ĉi psalmoj estas siaspece alvoko al ni. Ili montras, kiel niaj fratoj, kiuj vivis pli frue, elverŝis siajn animojn, koleron, dubojn, timetojn kaj feliĉon… Ili elverŝis tion al Dio, Kiu aŭdas iliajn preĝojn, Kiu kompatas nin, Kiu vidas kaj scias ĉion, kio okazas en la koro de homo. Kaj ni devas demandi, ĉu havas niaj preĝoj similajn kvalitojn? Aŭ ni glitas en la marĉon de mezkapableco, uzante la samajn ŝablonajn frazojn, la samajn malnovajn vortojn kaj temojn… kaj eĉ pli malbone – ni sentas, ke Dio vidas kaj aŭdas nur la vortojn, kiujn ni diras al Li en formala preĝo, kaj ignoras niajn realajn sentojn kaj pensojn? Li vidas kaj scias ĉion, ni diru al Li ĉion, kio estas en ni. Kaj ankaŭ ni trovos tiun ĉi miraklan resaniĝon de kolero kaj malbono.
NIAJ VORTOJ
Paŭlo dufoje certigas siajn legantojn, ke li diras la veron, ĉar li diras antaŭ Dio (2 Kor 2:17; 12:19). La fakto, ke Dio ĉeestas ĉie pere de Sia Sankta Spirito, ke Li estas ĉioscianta, devigas nin esti almenaŭ sinceraj. En la juĝa tago Izrael scios, ke Dio aŭdis ĉiun ilian vorton. Kaj se ni kredas je tio, ankaŭ ni jam nune devas atenti pri niaj vortoj, ĉar per niaj vortoj ni estos pravigitaj (Jeĥ 35:12). Nin gvidas la ĉioscio de Dio, Lia kompato gvidas homan konduton. En Jes 3:16 Li atentis eĉ pri la korplingvo de virinoj – kaj malaprobis ilin. Tio atestas pri tio, kiel atente Dio observas homan konduton. Kaj pro tio Ĥana petas Penina-n ne esti tiel fiera, ĉar: "la Eternulo estas Dio ĉioscianta, kaj Li starigis la aferojn" (1 Sam 2:3).
Ĉar Dio vidas kaj scias absolute ĉion, ni devas agnoski, ke Li komprenas ankaŭ niajn neeldiritajn vortojn. La vortojn de pento de Ijob (Ijob 40:5) Dio pritaksis kiel malaprobon, ĉar ili verŝajne estis diritaj por kaŝi la efektivajn sentojn de Ijob, lian supozon, ke Dio estis maljusta al li (Ijob 40:8). Sed poste, kiam Ijob sincere pentis, Dio akceptas liajn vortojn (Ijob 42:6). Tial la ĉioscio de Dio devas influi ne nur al niaj vortoj, sed ankaŭ helpi al ni esti honestaj.
MEMORANTE PRI DIO
"Memoru tion, ho Jakobo, kaj Izrael, ĉar vi estas Mia servanto; Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi" (Jes 44:21). Dio ĉiame memoras pri ni kaj tio devas inspiri nin ne forgesi Lin en niaj ĉiutagaj klopodoj. Konduti tiel, kvazaŭ Dio nin ne vidas, signifas, ke ni neas la ekzistadon de la Eternulo. Tiel faris Babelo, rezonante: "Neniu min vidas… mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi" (Jes 47:10). Ili uzis la lingvon de Dio, ŝajnigante sin, ke iliaj vojoj estas nevidataj de ajna pli alta forto. Kaj ĉiuj ni havas tiun ĉi maldecan, timigantan inklinon agi tiel.
1. 3 KELKAJ MEDICINAJ ASPEKTOJ
Alkoholismo estas malvirta subeniranta spiralo, same ankaŭ kiel en ajna alia peko. Ĝi fariĝas kaj mense kaj fizike memdetrua. La hepato metaboligas alkoholon, sed per ĝi estas mem difektita, tiel ke trouzado de alkoholaĵoj kondukas al malsano kaj morto pro akuta hepatito. Longdaŭra misuzo de alkoholo kaŭzas cerozon de la hepato. La sanstato de la alkoholulo pli kaj pli malfortiĝas, aperas depresio, senespereco, kaj plua inklino al drinkado. Alkoholo tuj penetras en la sangon kaj iras en la cerbon, influante tie al la cerba ŝelo, kiu, siavice, influas al la memoro, konscienco, menso. Kaj ni tuj vidas la moralan problemon de alkoholismo kaj drinkado. Alkoholo kaŭzas depresion, kaj pro tio kreas multe da problemoj en la vivo de la alkoholulo, kiu trinkas alkoholaĵojn grandkvante. La alkoholulo havos seksan malfortecon kaj malfacilaĵojn por atingi orgasmon. La difektita de alkoholo hepato alkondukas al hormonaj ŝanĝoj, rezulte de kiuj la kvanto de viraj hormonoj plimalaltiĝas ĝis 50%. Ĉe virinoj la difektita de alkoholo hepato plu ne transformas oestrogenon al oestradiolo, kio kondukas al ĉeso de la menstrua funkcio kaj al diversaj vaginaj malsanoj. Oftaj humorŝanĝoj de la alkoholulo rezultigas vortajn kaj peragajn ofendojn, pri kiuj li neniam pensas, estante malebria. Alkoholo bone solviĝas en akvo kaj oleoj kaj pro tio ĝi facile eniĝas en la nervajn ĉelojn. Tio kondukas al malbona konduto de alkoholuloj kaj al rompo de la familiaj rilatoj. Kaj certe, ofte aperas problemoj pri mono. Alkoholuloj malŝparas multe da mono por aĉeti alkoholaĵojn, li komencas senkaŭze foresti en la laborejo kaj riskas perdi sian laborlokon. Tiu ĉi danĝero ofte staras antaŭ la familio, en kiu estas alkoholulo. La alkoholulo daŭrigas sian drinkadon, kulpigante la familion kaj siajn amikojn, kiujn li iufoje penas eviti. “Ĉar alkoholo enhavas superfluajn por organismo kaloriojn, ĝi donas la senton de varmo kaj sateco, tial la alkoholulo ignoras manĝaĵon” (4), kaj tiel la peka rondo de memneniigo daŭras plue. Regula kaj plenvalora manĝaĵo estas fidinda vojo por helpi al li aŭ ŝi.

Alkoholo tre grave influas al konduto. Kvankam drinkemuloj opinias, ke alkoholo stimulas ilin, ĉar post ĝi ili bonfartas (alkoholo penetras en la sangon kaj rapide penetras en la cerbon), sed fakte ĝi elvokas depresion. Alkoholo subpremas socialan memkontrolon, kaj pro tio drinkemuloj diras kaj agas tiel, kiel neniam ili dirus kaj agus estante malebriaj. Ili iĝas emocie nestabilaj, facile malpacas, povas pervorte kaj perage ofendi, kaj perdas seksan sindetenon. Drinkemuloj ofte ne memoras, kion ili faris, kun kiu ili estis, kun kiu ili dormis.


Mi substrekas, ke alkoholismo plejparte estas malsano de la menso. Alkoholuloj daŭrigas drinkadon pro la rilato, kiun ili ellaboris en si mem; tial kuracado de alkoholuloj estas kunligita kun spirite-moralaj kategorioj. Alkoholuloj ne povas konfidi al si mem, al siaj pensoj, sentoj aŭ al plej bonaj intencoj. Ili konvinkas sin, ke ili eltrinkos nur iomete, sed tio finiĝas per ebrieco. Alkohola dependeco, la ĉiama deziro drinki faras alkoholulon egocentra; ĉiuj ceteraj homoj iĝas por li nur aĵoj, kiujn necesas lerte gvidi por havi eblecon drinki. Tio estas malsano, kiu rezultigas ardan deziron drinki malgraŭ ĉio. Strange, nia kulturo laŭdegas adoradon al la memo: mensogadon por akiri bonajn kontraktojn oni opinias lerta; superfluecon de vestaĵoj, manĝaĵo, loĝejoj – ĉio tio estas konsiderata kiel signoj de prospero. Arda pasio al mono kaj obseda entuziasmo en la laborejo estas partoj de la kapitalista revo. Kaj fidi al pli alta potenco, sciante, ke mi mem ne kapablas ion ajn ŝanĝi, estas konsiderata kiel malforteco. Sed la memtrompo, la sin trudanta ideo, ke vi mem povas en ĉiu momento ŝanĝi vian konduton – tiuj estas distingaj signoj de alkoholismo. La doktrino de Jesuo, la vero de la Evangelio, decmaniere komprenita, estas radikala ilo por venki alkoholismon.
Alkoholuloj ofte eĉ ne konscias, kio efektive okazas al ili. Kiam la familianoj de alkoholulo superŝutas lin per la demandoj: "Ĉu vi estas stulta?"… Kial vi ne povas diri "ne"? ... "Kial vi ne zorgas pri vi mem?" – la alkoholulo komprenas la justecon de tiuj ĉi demandoj, sed lia menso devigas lin nei ĉion. Kaj pli kaj pli li malproksimiĝas de siaj parencoj, infanoj, amikoj. Liaj pensoj estas direktitaj nur al la akiro kaj uzo de alkoholo. Li detruiĝas korpe kaj mense. Sed al tiu momento la sento de sia digno ĉe la alkoholulo estas en tia malalta nivelo, ke tio jam ne havas gravan signifon por li. Sed se alkoholulo sukcesas venki la stadion de ĉioneado, li kapablas kompreni, kian grandan emfazon la Biblio faras al la valoro de la homa persono – tio efikas sur la alkoholulo kun plena forto.
En la analizo de la sango de iu ajn alkoholulo, kiam li estas sobra, estas neniuj signoj de malsano, kiel estas, ekzemple, en la sango de narkotaĵemuloj. Sed kiel kun ajna narkotaĵo, ju pli da alkoholo vi eltrinkas, des pli forte la organismo alkutimiĝas al alkoholo, kaj des pli multe da alkoholo bezonas la organismo por atingi la antaŭan efekton de malstreĉiĝo, pozitivajn sentojn ktp. Jen kial oni ne povas diri: “Mi povas eltrinki multe da vino sen malutilo por mi!” La homo, kiu diras tiel, rapide direktiĝas al tragedia kaj kompatinda memdetruigo. Pro tio, ke alkoholo estas eltrinkata ĉiame, la organismo iĝas pli kaj pli dependa de ĝi. Tio estas reakcio je pekado. La organismo bezonas novan kaj novan porcion da alkoholaĵo. Rezulte, alkoholuloj preskaŭ ĉiam troviĝas en la stato de ebriiĝo. Drinkado ĉesas esti afero sociala; la alkoholulo komencas drinki sole. Se narkotaĵemuloj, eĉ havantaj fortan dependecon, ĉesas akcepti narkotaĵojn, eĉ tian, kiel heroino, en ili restas gravaj, sed nedanĝeraj por la vivo, signoj de dependeco al narkotaĵoj. Kun alkoholo – male. Profesiuloj observis grupon da alkoholuloj, kiuj ĉesis trinki alkoholon. Ekde 8% ĝis 24% da alkoholuloj, kiuj subite ĉesas drinki, tre rapide mortas (5). Ili mortigas sin por vivi. Mi mencias pri tio tial, ke ĝuste pro tio estas sensence krii al tiaj homoj: "Ĉesu drinki senprokraste, tute, tuj!!!" – precipe se ili troviĝas en loĝlokoj, malproksimaj de medicina helpo. Por tia persono, subita ĉeso de drinkado povas alkonduki al morto. Se vi efektive intencas devigi la alkoholulon ĉesi drinki, vi devas garantii, ke profesia helpo al li estas organizita en deca grado. Rigardu al homoj, kiuj iam feliĉe edziĝis kaj prosperis – nun ili paŝas, apogante sin al muroj, ili balanciĝas, ekkrias pro ŝajna danĝero; rigardu al virinoj, kiuj krias dum taga dormo kaj estas konvinkitaj, ke io rampas laŭ tuta ilia haŭto… Tio povas esti sufiĉa por promesi, ke oni mem neniam plu drinkos, kaj neniam proponos alkoholaĵon al homo, pri kiu oni ne multe scias. Praktike estas malmulte da ŝancoj por eviti similan traŭmon. Tion necesas travivi. Ĝuste tio necesas por purigi la organismon de alkoholo. Tio estas pli malfacile ol postuli, ke la alkoholulo ĉesu drinki “tuj”. Se via alkoholulo decidis ĉesi drinki tute kaj senprokraste, la rezulto por li aŭ ŝi povos esti tiel detruiga kaj drama, ke vi, verŝajne, estos terurigitaj. Estas dezirinde, ke apude estu medicina helpo. Vi mem, povas esti, ne scios, kiel superi tion, kio povas sekvi. Reale rigardu al tio, kion oni povas atendi de la alkoholulo. Penu serĉi bezonatan profesian helpon.
GENETIKO
Laŭ observoj alkoholismon oni povas ricevi herede. Tiun konkludon oni povas miskompreni. En tiu okazo la alkoholulo pravigas sian pekon per tio, ke la malsano ne depandas de li, ke li estas senhelpa viktimo de siaj antaŭuloj. La psikologio de alkoholismo serĉas pravigon por si. Do, la alkoholulo havas tendencon apogi sin al tiu genetika argumento. Rusaj alkoholuloj ofte diras al mi, ke alkoholismo troviĝas en la rusa sango. La familianoj de la alkoholulo devas esti kapablaj pruvi, ke ili ne estas alkoholuloj; kaj Dio ne tiel severe kondamnos konduton, kiu estas neevitebla. Ne estas tia nocio kiel “neivitebla pekulo”. Ni ne estas mekanismoj, regataj de genoj. Ateista mondo havas nek sencon, nek ordon, nek celon. Se alkoholismo estus enmetita en nin genetike, iuj homoj kapablus drinkadi neniam iĝante alkohololuoj. Tio certe estas neebla. Ni – individuoj, unikaĵoj, kreitaj de la Patro por Li gloru Sin en ni. Ni estas parto de la grandega plano de Dio. En Kristo ni iĝas nova kreitaĵo (2 Kor 5:17). La alkoholulo bezonas novan vivon, pli "altan forton", kiel nomas tion “Anonimaj Alkoholuloj”; kaj tio eblas nur en Kristo. Ĝuste tiel venkas Paŭlo: "Jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.” ( Gal 2:20,21).
Ni estas iusence prenitaj de Adam kaj baptitaj en Kriston. Ni estas apartigitaj de la mondo kaj kondukitaj en la regnon de la Filo de Dio. "Vi cirkumcidiĝis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo". "La karno" de kredanto estas demetita per Kristo de la mondo dum baptiĝo: "…enterigite kun li en bapto, en kiu ankaŭ vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu nin levis el la mortintoj. Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni ĉiujn erarojn" (Kol 2:11-13). Daŭrigi la vivon de alkoholulo signifas kontraŭstari al tio, kion serĉas la Sinjoro Jesuo. En la karno ni ne povas plaĉi al Dio. Pro tio ni estis "cirkumciditaj" en la perfekta sindono de Kristo, kaj ni aliĝas al tio pere de nia baptiĝo. Ni devas kalkuli nin "mortintoj" al peko, se ni baptiĝis (Rom 6:11), sed ĉiama ebriiĝo malhelpas atingi tiun rezulton. Vivante en peko, la alkoholulo detruas sin mem, sed ne siajn rilatojn kun Dio kaj kun la Filo. Frato en Kristo ĉiam estas frato, almenaŭ, kiel ni povas opinii. Pro ĉiuj tiuj kialoj mi tutkore rekomendas al la familianoj de nekredanta alkoholulo trovi tempon kaj lokon por prediki al li aŭ ŝi tiujn ĉi mirindajn doktrinojn. Ĉar nur en la vero, en la realeco de Kristo, en la konkreta Espero por la Regno, en la Espero relate al Izrael… Sole en tio estas tiu “alta potenco”, kiu povas tute aliformigi vivon. Jen kial mi ne kontraŭas al la bapto de konfesiita alkoholulo. Ja se ili serĉas helpon de Dio por venki siajn problemojn, al mi ŝajnas, ke tion oni povas konsideri, kiel gravan parton de ilia resaniĝo. Tiel multaj alkoholuloj agnoskas, ke Dio ekzistas. Preskaŭ ĉiuj ili diras, ke ili kredas je Dio kaj deziras respondi al Lia voko. Tamen ĉiuj ili ne sufiĉe taksas la gloron kaj la povon de Dio. Kaj ni devas denove kaj denove instrui al ili pri Li. Li ne estas ideo, ne estas produkto de kulturo, al kiu mankas potenco. Li estas reala. Li estas ĉie. Li atentas pri la vivoj de Siaj infanoj.
  1   2   3


Elŝuti 190.9 Kb.

  • Plidetala studo
  • 2. Kompreni Vian Respondon
  • Post La Venko Konkludoj Aldono 1: La Dek Du Paŝoj
  • KOMPRENI LA ALKOHOLULON 1.1 ENKONDUKO
  • PLIDETALA STUDO KONSEKVENCOJ DE LA KREDO, KE DIO VIDAS KAJ SCIAS ĈION
  • 1. 3 KELKAJ MEDICINAJ ASPEKTOJ

  • Elŝuti 190.9 Kb.