Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Vivo kaj Arto (A vida e a arte) de Abel Sydney

Elŝuti 7.21 Kb.

Vivo kaj Arto (A vida e a arte) de Abel Sydney




Dato15.10.2017
Grandeco7.21 Kb.

Elŝuti 7.21 Kb.


Vivo kaj Arto

(A vida e a arte)



de Abel Sydney

kuntradukis Aloísio Sartorato kaj

Neide Barros Rêgo

- Mi pli bone verkas ol mi estas –

humile diris la maljuna poeto,

kaj mi silente kapjesis.




  • Poezion mi retuŝas,

perfektigas, poluras...

Sed rilate al mi,

por ŝanĝi

unu solan malbonan kutimon,

kiom da jaroj mi bezonas!
Tiun rideton, kiun vi vidas,

jam dum dek jaroj mi provas ŝanĝi.

Ne kiel aktoro, kiu ŝajnigas,

sed kiel aŭtoro, kiu mi estas.

Se hodiaŭ ĝi estas malpli amara,

tio postulis de mi multajn larmojn.


Kaj oni diras, ke vivo imitas arton!

Tute male,

arto devus entrudiĝi en la vivon,

regi ĝin, submeti ĝin...


Kelkaj ne rezistas al ĝi,

kaj sin donas...



tiuj estas la granduloj.
Afero finita. Mi restas silente

kaj konsentas pri ĉio.


Elŝuti 7.21 Kb.


Elŝuti 7.21 Kb.