Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Vinko Ošlak Pseŭdsokrato kaj aliaj

Elŝuti 0.64 Mb.

Vinko Ošlak Pseŭdsokrato kaj aliaj




paĝo7/12
Dato16.03.2017
Grandeco0.64 Mb.

Elŝuti 0.64 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12

Francisko
Pseŭdsokrato sidis ĉe sia zweigelt-oktono en la ĝardena kafejo Loretto tuj apud la iama protestanta preĝejo kaj post la kontraŭreformacio komence de la 17-a jarcento katolika katedralo en la centro de Klaŭdiforumo. Li nek legis libron, eĉ malpli gazeton, li ankaŭ ne meditis, li simple lasis la mondon troviĝi ĉirkaŭ si, kia ĝi nun estas, sen ĝin komenti. Kontraŭ la ĝenerala opinio de liaj samurbanoj, kiuj lin konis, multaj eĉ bone konis, ja li daŭre ilin tiklis per siaj malagrablaj senkulpaj demandoj, pri nenio pretendaj, sed ĉion renversintaj, li el ĉiuj eblaj sinokupoj preferis tiun, kiun italoj, la plej oftaj gastoj en la urbo, fakte planita kaj masonita de la italaj majstroj kaj masonistoj, estis nomantaj il dolce far niente – la dolĉa nenionfaro, naskita el la vortoj de la romia poeto Plinio, kiu en unu el siaj Epistoloj diras: „Illud iners quidem, iucundum tamen nil agere” (tiu ĉi cetere dormiga, sed tamen agrabla nenionfaro). Por tia sinteno kaj konduto li havis kelkajn argumentojn, de kiuj almenaŭ li mem povis esti konvinkita. La tuta ekonomia, ĵurnalista kaj la politika mondo krias pro la troa energikonsumo. Li dividis la saman opinion, sed li volis kontribui sian eron al la plibonigo de la situacio. Li, kvazaŭ estante vintrodorma estaĵo, ŝaltis sian biologian kaj aparte sian agadan kaj laborentreprenan vivon je la plej malalta energia nivelo. Dum sia jam longa vivo li observis, ke ĉio malbona en la mondo estis produkto de iu laboro, klopodo, denove energikonsumo. La nenionfarantoj povas ŝajni la parazitoj de la ŝtato, tamen la fakto estis, ke ĉiuj tiuj, kiuj ne estis la parazitoj de la ŝtato, vole-nevole estis je kelkaj gradoj pli altaj parazitoj de la naturo kaj ĝiaj resursoj. La medipolucion la pigruloj ne kaŭzis. Ili ankaŭ ne konstruis atombombojn, eĉ simplajn fusilojn kaj revolverojn ne. La pigruloj, kiel la mondo ilin volas vidi kaj nomi, preskaŭ sian tutan energion kaj monon uzis por aĉeti panon kaj vinon, kiel diras la Skribaĵo, por aliaj aferoj ili ne elspezas monon. Kiam ili mortas, post ili la tuta naturo restas, kia ĝi de ĉiam estis, krom kiuamplekse kaj kiugrade ŝanĝis ĝin la entreprernemaj laboremuloj, kaj tiujn ŝanĝojn plore bedaŭras eĉ tiuj labormaŝinoj mem...

Foje lia senfaro estis ĝenita de iu senpripensa fremda persono, kiu opiniis fari bonan agon al sia proksimulo, puŝante nazon en ties kafon aŭ, se okazas, vinglason. Tiel ŝajnis okazi ankaŭ nun. Pseŭdsokrato provis defendi sian rajonon, kiom eblis, per koncentrigo de sia rigardo en certan sekretan punkton malproksime, trans la plimulto da tegmentoj, sed se venis pretere iu missing link – mankanta ĉenero, por esprimi tion evoluciisme, kiu ne lasis sin impresigi per koncentra rigardo transe de ĉiuj etaj interesoj surplace, kiajn aranĝis por si Pseŭdsokrato, tiam li subite lasis sian metodon fali kaj li el dezertulo transformiĝis en nekutime komunikeman gastiganton ĉe sia tablo, kvazaŭ li mem estus la mastro de la lokalo, kies gasto li nur estis.

Ĉe lia tablo sin postenigis viro en aĝo de eble 40 jaroj, kvin pli-malpli. Lia vizaĝo estis kultivita per ia aldone prilaborita ĉarmo, tamen ne estante malaŭtenta masko. Lia vestkompleto, subzone klasika, superzone modere sporta, montris la fremdulon, kiu nevokite ĝentuŝis la arĥimedajn cirklojn de Pseŭdsokrato, ne esti simpla intelektulo de humanisma branĉo, nek esti klerikulo, kvankam la nigra koloro kaj kun sportstila jako kompromisa leĝerstilo tion povus indiki. Ĉu eksa mondprofesiulo, ĵus surpaŝanta karieron klerikan, ĉu ekspastro, ĵus malkovranta la logaĵojn de la ekstersakristia mondo?

„Ĉu libere?” demandis la okupatoro sub la konduta ŝminko de kvakera misiisto.

„Bonvolu, sinjoro...”

„Vermutnitzer, doktoro Vermutnitzer estas mia nomo, kaj via, sinjoro Pseŭdsokrato, estas al mi jam delonge konata, se permesite...”

„Ho, kia surprizo, ankaŭ via nomo al mi estas konata, kvankam mi ĝin ĉiam nur aŭdis, neniam ligante kun certa vizaĝo, nu, mi havas nun antaŭ mi ĉiujn tri aferojn...”

„Tri...?”

„Jes, la nomon, la vizagon kaj la voĉon, kiun mi ankaŭ jam delonge konas.”

„Ah, vi pensas pri mia regula dimanĉa kontaktdissendo per la provinca radiostacio de Karintio, ĉu?”

„Ĝuste tiel,” respondis Pseŭdsokrato, „mi ne havas televidan, sed mi havas radioaparaton kaj vespere dimanĉe mi preskaŭ regule alaŭskultas vian programeron, sprite titolita MI PETAS, NE PENDUMU VIN!, nur malofte mi ĝin ellasas.”

Francisko Vermutnitzer reagis surprizite:

„Mi ne aŭdacis kalkuli per tio, ke tiom da homoj mian modestan dissendon kunaŭskultas. Aparte mi ĝojas, ke inter ili estas vi, kiu ĝin, kiom mi pri vi scias pere de aliaj homoj, tute ne bezonas.”

„Sinjoro doktoro, mi alte aprezas vian modestan sintenon, sed via dissendo por multaj homoj estas helpo en iliaj psikaj malfacilaĵoj. Kaj kion la homoj en la urbo pri mi rakontas, pliparte estas de amuza anekdota karaktero, se ne rekte el malamikeco kaj primoko. Mi bedaŭras esti foje temo de la popola klaĉado, sed tion oni ne povas eviti, dirante perokaze tion, kion donas la Spirito.”

„Bonvolu diri al mi, sinjoro Pseŭdsokrato, kio en miaj elsendoj al vi plej plaĉas kaj kio vin eventuale ĝenas...”

„Ho, kara doktoro, vi donas al mi malfacilan taskon. Kiel oni vin dumemisie prezentas, vi havas duoblan kvalifikon, la teologian kaj la psikologian. Mia kvalifiko estas ripozi subsune kaj trinki bonan burglandan vinon, ĉu bluan frankaĵon, ĉu la markon Zweigelt, kiel do mi tion faru. Sed mi supozas, ke via teologio estas la rom-katolika kaj ke via psikologio estas tiu de la jam mortinta aŭstra psikologo Ringel, kiu aparte okupiĝis pri la fenomeno ,la aŭstra animo’. Ĉu tiel, doktoro?”

„Ambaŭ aferoj ĝustas, tamen nek la teologia nek la psikologia sciencoj determinas tion, kion mi diras al la homoj, vokantaj en ilia plago. Vidu, mi provas paroli simple el mia ventro, kiel oni nun kutimas diri. Mia afero estas la homojn aŭskulti kaj tiel senpretende konsoli, eĉ ne ankaŭ konsili, kaj tiel al ili helpi.”

„Bone, doktoro Vermutnitzer, mi diros mian trovon. Sed mi devas vin averti, ke mi ne parolas elventre, sed surbaze de mia kredo, kiu venis el la aŭskultado respektive legado de la vorto de Kristo, kiel tion formulis apostolo Paŭlo39. Mi supozas, ke tio vin povas ĝeni, sed se vi min demandis, mi devas respondi honeste kaj laŭeble klare, kiel la evangelio min instruas.”

„Nenion alian,” diris doktoro Vermutnitzer, „mi de vi atendas. Mia tuta korpo iĝas orelo...”

„Vidu, sinjoro doktoro...”

„Ĉu vi ne povus simple diri al mi Francisko?” interrompis lin la populara psikologia konsilanto.

„Dankon, Francisko, do ankaŭ vi bonvolu forstreki la sinjoron antaŭ mia kromnomo, per kiu oni min kutime alparolas. Mi rigardas la aferon tiel: se iu parolas, aparte eĉ, se publike, tiu konstruas, dirite metafore, spiritan domon, negrave, ĉu simplan etan dometon, ĉu imponan grandan palacon. Kaj la plej grava afero ĉe la konstruado de ĉiu domo, ĉu konstruita el lignaj traboj, ĉu masonita el ŝtonoj, argilaj brikoj aŭ betono, estas la fundamento, sur kiu ĝi estas konstruata, almenaŭ Jesuo en sia konata parabolo en la evangelio laŭ Mateo, en la ĉapitro 7 diras: ,Tial, kiu mian parolon aŭdas kaj ĝin efektivigas, tiun mi komparas kun sagaca viro, kiu masonas sian domon sur roko. ... Kaj kiu tiun ĉi mian parolon aŭdas kaj ĝin ne efektivigas, tiu egalas stultan viron, kiu sian domon masonis sur sablo’. Tiel mi ne nur vian, sed ĉies parolon kaj agojn prijuĝas unue laŭ la ĉefa kriterio, starigita ne de mi aŭ de iu ajn homo aŭ institucio, sed de Jesuo Kristo mem: ĉu masonita sur la roko, ĉu sur sablo. Tio validas unuarange por ĉio, kion diras kaj faras mi mem. Vi povas imagi, ke la granda plimulto de tio, kion masonas, ĉu laŭvorte, ĉu parabole, la homoj, estas masonita sur sablo. Se temas pri laŭvorta konstruado, la sekvoj montriĝas okaze de tretremoj kaj diluvoj, kiam la domoj amase disflas kaj ruiniĝas, ĉar la masonistoj estis malhonestaj kaj ŝparis je bezonataj materialoj, tempo kaj bezonata faka kompetenco. Sed pli grave kaj malbone, disfalas kaj ruiniĝas ankaŭ iliaj juraj, intelektaj, sciencaj kaj artaj konstruaĵoj, ĉar same konstruitaj sur la sablo de la nure homa saĝo.”

„Kaj miajn radioprogramerojn vi tiel juĝas masonitaj sursable, se mi vin bone komprenas, Pseŭdsokrato, ĉu?”

„Kara Francisko, mi volas, ke ne juĝu mi viajn programerojn, sed la roko, sur kiu oni konstruas, se oni havas saĝon, nome tiu de Kristo. Kaj tiu roko estas Kristo mem, do estu li, kiu juĝas, ne mi aŭ iu ajn alia, eĉ se profesie renoma kritikisto. Ĉu mi rajtas vin demandi, pro kio vi forlasis vian sacerdotan laboron kaj fariĝis psikologia konsilanto?”

„Tio min konsolas, ja mi pli timas vian juĝon ol la juĝon de Kristo, kiu estas nenio alia krom la pura amo, kaj se la amo min juĝos, kion mi ankoraŭ devas timi... Sed unue respondo al via demando, kvankam mi ne vidas senperan ligon inter ĝi kaj la prijuĝo super miaj radiodissendaĵoj, eĉ se la kritikanto estu Kristo mem. Mi ŝanĝis mian profesion el tri kialoj. Unue mi ne povas plu akcepti ĉion, kion instruas kaj ordonas la rom-katolika eklezio, kvankam mi ĝin ne forlasis, sed nur demetis mian sacerdotan postenon. Mia dua kialo estas, ke mi opinias, kaj la vivo min en tio ĉi konfirmas, ke mi povas multe pli bone servi kaj helpi al la homoj en iliaj malfacilaĵoj kaj plagoj, se mi alpaŝas ilin per psikologia scienco anstataŭ per sacerdota aŭtoritato kaj dogmaro. La tria kialo estas, ke mi renkontis virinon, en kiu mi ekkonis al mi tiel parencan animon, ke mi ne povis plu tion ignori. Mi profunde enamiĝis en ŝin kaj donis al la amo antaŭrajton kompare kun la sacerdota promeso. Tiel mi per korekta interkonsento kun mia eklezio demetis mian sacerdotecon kaj nun mi vivas lige kun mia amikino en profunda amrilato.”

„Pardonu min, Francisko, ĉu la vicordo ne estis probable inversa, ke unue vi renkontis vian animan parencinon, poste vi trovis la instruon de doktoro Freud, unu el la patroj de la moderna ateismo, pli konvinka ol la instruon de nia Sinjoro, kaj trie vi malkovris kelkajn malkongruojn inter la instruo de via eklezio kaj via nova pensmaniero, ĉu?”

Francisko Vermutnitzer sulkigis sian frunton, finfine li replikis:

„Mi ne povas nun rekonstrui la vicordon de la eventoj, mi opinias, ke ĉio-ĉi kuris iel paralele, samtempe. Sed eĉ se vi pravus, kia malbono aŭ eĉ peko, se mi unue renkontus la virinon, kiu tiel parencas al mia animsento? Due, doktoro Freud jam delonge ne estas aktuala psikologia aŭtoritato, de kiu oni lernus aŭ almenaŭ nur de li lernus. Lia ateismo estis lia persona afero, sen ligo kun la scienco, kiun li fondis. Multaj gravaj psikologoj post li kredis en Dion, tiel ankaŭ mia instruisto d-ro Erwin Ringel, li estis fervora katoliko, do kia problemo. Kaj laste, sed mi ne diru haste, miaj bazaj kristanaj veroj ankaŭ nun ne diferencas de tiuj, kiuj troviĝas en la katekismo de la Katolika Eklezio kaj en la epistoloj kaj bulaoj de la papo kaj en la konciliaj dokumentoj. Kaj se vi ilin konsultas, vi vidos, ke la celibato ne apartenas al la dogmoj de la eklezio, sed al ĝia disciplina mezuro, kiu ĉiam povas esti abolita aŭ ŝanĝita.”

„Estas utile kaj honeste,” diris Pseŭdsokrato, „ke vi tion tiel rekte diras. Nun mi scias, ke mi parolas kun la katoliko, eĉ se eksiĝinta katolika pastro...”

„Mi ne timas tion ĉi konfirmi kaj agnoski,” diris doktoro Vermutnitzer.

„Timo vere ne estu nia instrumento, krom unu speciala timo... kiel diras la saĝa Salomono kaj ripetas la psalmisto: ,La timo antaŭ Dio estas la komenco de la saĝo...?’ Ni lasu la demandon de via amo al virino, kvankam eĉ fidela katoliko scias, ke vivi kune kiel edzo kaj edzino sen esti en geedzeco, estas peko antaŭ Dio, por ne paroli, kiel tion vidas la biblifidela kristano. Sed ni komencu pri via nova profesio kaj fako, pri la psikologio kaj ĝia komencanto en moderna senco, la viena doktoro Freud. Mi ne kredas, ke Freud ĉesis esti la ĉefa aŭtoritato ene de via supozita scienco kaj profesio. Estas vere, ke jam delonge li ne estas la sola, kiun oni referencas, estante psikologo, tamen li estas la ,Moseo’ de la psikologia popolo. Nu, hazarde, ĉu vere hazarde, li vere estis judo, do la samnaciano de Moseo... Sed diru, kial la ŝlosila vorto de la psikologio estas psyche – psiko, kaj ne la latina anima – animo?”

„Nu, mi opinias, ke pro tio, ĉar ĉiuj -logioj devenas el la greka – kaj tiel ankaŭ la psikologio same nomiĝas greklingve, la scienco pri la psiko, do la psikologio. Sed kial vi diras, ke la psikologio estas nur scienco supozita kaj ne reala?”



„La problemo estas,” diris Pseŭdsokrato, „ke la latina animo ne estas la samo kiel la greka psiko. La greka ekvivalento por la animo estus la pneŭmo, kiu ne mortas kune kun la korpo, dum la greka psiko funkcias nur lige kun la korpo kaj poste disfalas same kiel la morta korpo. Se via majstro Freud uzus la latinan terminon aŭ la grekan en la signifo laŭ Platono, li devus rekoni, ke ekzistas la senmorta parto de la homo, do logike nepre ekzistas ankaŭ Dio. Por eviti la postmortan pluekziston de la homa animo kaj ĉefe, por eviti la rekonon de Dio, Freud preferis uzi la grekan terminon ,psiko’ (gr.: psyche) laŭ la ,enteleĥia’ (gr.: entelecheia = havanta celon en si mem) signifo de Aristotelo por io, kio mem ne estas materio, tamen la ekzisto de ĝi estas plene dependa de la materio, organizita kiel viva karno. Tial mi insistas, ke la baza ideo de la psikologio tamen estas ateisma, eĉ se unuopaj psikologoj kredas Dion, kiel Aristotelo mem kredis en Dion kaj la unua logike pruvis nepron de ties ekzisto – ili simple ne estas konsekvencaj. Vi bone scias, sub kiuj kondiĉoj iu sciaro povas esti prenita por scienco. Psikologio sendube povas esti abunda sciaro pri diversaj fenomenoj, observitaj ĉe la homoj. Sed jam trakti ion, kio estas nek materio nek energio en la fizika senco de la vorto, estas paŝo el la kampo de la scienco en la kampon de filozofia spekulacio. La difino de la psiko, trovata en la verko de Aristotelo ,Pri la animo’ (lat.: De Anima; gr.: Peri psyches) diras: La animo estas la esto, kiu efektivigas, ke al iu nature donita korpo oni povas aljuĝi la predikaton viva. ... Ne troviĝas animo sen korpo, same ĝi mem ne estas korpo. Ĉi tie la granda filozofo forlasis sian propran sciencon, kies patro li sendube estas kaj komencas paroli ne metafizike, kio estus en kongruo kun liaj propraj normoj de ĝusta pensado, sed mistike, kio lin en tiu ĉi temo ĵetis eksteren el la kampo scienca. La ekzisto de la animo kaj same de la psiko estas malpli pruvebla ol la ekzisto de Dio. Sen la animo kaj sen la psiko la fizika mondo povus ekzisti, sed ne sen Dio kiel ĝia unua kaŭzo! Alia scienca principo estas eblo fari eksperimenton, ĝin laŭplaĉe ripeti kaj observi, ke sub la samaj cirkonstancoj la eksperimento devas doni la saman rezulton. Eksperimenti kun la homa psiko estas pro du kialoj principe neeble. Unue, ĉar tio ne estas permesite, ĉar la homa digno malpermesas trakti la homon eksperimenta materialo. Pretere dirite, el simila, eĉ se ne samnivela motivo ankaŭ eksperimentoj kun bestoj estas principe nemoralaj, krom se temas pri medicina eksperimento en la funkcio de kuracado. Sed neniu viva estaĵo rajtas esti eksperimente oferita por alia, krom tiu de besto, se kuraccele kaj se evitante ĉiun nenecesan suferon. Kaj due, vere eksperimenti oni per la homa psiko, eĉ malpli animo, ne povas, ĉar ĝi al la sama impulso ne reagas aliajn fojojn egale. Tiel oni povas observi nur kelkajn oftajn regulecojn ĉe la plimulto de la subjektoj, sed tio estas statistiko, kaj la statistiko mem ne faras jam veran sciencon. La samo, pretere dirite, validas por la relative nova parascienco, la sociologio, ĉar ĝiaj elementoj, nome la unuopaj subjektoj, ne reagas denove al la sama impulso sub samaj cirkonstancoj same, sed ofte tre surprize alimaniere. Tial la fama usona, aŭstradevena sociologo Petro Berger post la falo de la berlina muro retorike demandis: Kie estas sociologoj kaj sociologiaj institutoj, kiuj antauvidis tiun ĉi eventon?”

„Laŭ vi do la psikologio estas parascienco, do parapsikologio, sed tiu ĉi termino jam estas rezervita por la eksternormalaj fenomenoj, onidire okazantaj ĉe kelkaj esceptaj personoj...”

„Ho, vi pravas, la psikologio fakte estas finfine parapsikologio, ja laŭ la esencaj kondiĉoj esti scienco, ĝi egalas al la parapsikologio en la konvencia senco de la vorto.”

„Se vi pravas, nun mi tion ankoraŭ ne povas rekte konfirmi, sed supoze, ke vi pravas, ĉu do vi opinias, ke mi forlasis la sacerdotan kaj alprenis la psikologian profesion?”

Pseŭdsokrato mire alrigardis sian ĉetablan diskutpartneron, sulkigis iomete sian frunton kaj poste respondis, vokante ĉe doktoro Vermutnitzer eĉ pli fortan mirkonsterniĝon:

„Se mi la aferon bone pripensas, kara doktoro, mi devas diri, ke la eraro estis farita la unuan, ne erst la duan fojon...”

„Vi do opinias, ke estis false fariĝi sacerdoto kaj ne psikologo kaj psikterapeŭto?” gape diris Francisko Vermutnitzer, streĉrigarde en la okulojn de Pseŭdsokrato.

„Temas pri tre preciza diferenco. Ne estas problemo esti sacerdoto. Ĉiu homo, ĉu viro ĉu virino, ĉu plenkreskulo, ĉu adoleskulo, se preninta Jesuon por sia savanto kaj gvidanto, ek de tiu momento sacerdoto estas. Sed sacerdoto fariĝi, helpe de certa ceremonio, certaj vortoj, gestoj kaj materialoj, tio povas okazi nur enkadre de la paganaj religioj, nome, postkiam la epoko de la Mosea leĝo post la ofera morto de Kristo definitive ĉesis kaj Jesuo fariĝis, nome li tio vere fariĝis, per sia ofero surkruce, la nura ĉefpastro kaj ĉiuj, kiuj en lin kredas, tiamaniere estas la reĝa kaj pastra popolo, kiel diras apostolo Petro en sia 1-a epistolo. Se iu post la eventoj en Jerusalemo antaŭ du jarmiloj tamen pastro fariĝas, li per tio dokumentas fariĝi pastro ne laŭ la maniero de Melĥidezek, kiel Kristo, sed laŭ la maniero de la paganaj superstiĉoj kaj ritoj. Tial via unua elekto, fariĝi pastro per homa ceremonio kaj ne jam esti pastro pro via kredo en Jesuon Kriston, vi faris multe pli grandan eraron ol poste forlasi tion kaj fariĝi psikologo. Tiel vi tamen paŝis el la hajlo en moderan pluvon, ĉar se inverse, se vi unue estus psikologo kaj poste fariĝus katolika pastro, vi el la pluvo paŝus subhajlen, kiel diras la popola diraĵo.”

„Vere interese,” diris Francisko Vermutnitzer, „la tuta mondo riproĉas al la romkatolika eklezio, ke ĝiaj pastroj, inkluzive ofte ankaŭ la papon mem, ne estas fidelaj al siaj vortoj kaj ĵuroj, dum vi riproĉas, ke la unua kaj ĉefa peko jam estas tia pastro fariĝi. Mi vere ne scias, kiel en ĉio-ĉi nun orientiĝi...”

„Jes, doktoro, mi scias, la mondo, kiu gaje faras la samajn pekojn, riproĉas al la katolika eklezio kaj ĝiaj pastroj kaj estroj moralajn pekojn, kiel: monavidon, seksualajn aferojn, kaŝitajn infanojn, kaŝitan konsumon de alkoholo kaj foje eĉ opiumaĵoj, en ekstremaj kazoj ankaŭ krimajn agojn, speciale okaze de militoj, perfidon de propra nacio kaj ŝtato, kunlaboradon kun okupatoro kaj tiel plu. Tio foje vere okazas, sendube, sed kiel dirite, tion faras ankaŭ aliaj homoj, ĉu katolikoj, ĉu islamanoj, ĉu budhanoj, ĉu ateistoj, ĉu agnostikuloj, senfine. Tio estas grandaj pekoj, nenia demando, sed tio ne faras la specifan pekon de la romkatolika pastro. Ĝi tamen troviĝas, simple jam kaj nur per tio, ke oni tiaspeca pastro fariĝis. La ĉefa problemo de la romkatolika eklezio kaj ĝiaj pastroj, de la simpla diakono ĝis la papo en Romo, ne estas la konata pekkatalogo de la tuta homaro, sed kelkaj specifaj aferoj, kiujn oni povas resume nomi ,la falsifo de la evangelio kaj la falsa instruado pri Dio kaj Lia Filo Jesuo’. Tio estas la ĉefa problemo de la rom-katolika eklezio, kies specifaj pekoj ne tuŝas la moralan kaj juran problemaron de la homaro, sed la esencan aferon de Kristo mem: instrui al la tuta kreitaĵaro tion, kion li mem instruis kaj liaj apostoloj kaj nenion depreni kaj nenion aldoni laŭ la homa arbitro kaj plaĉo. Tiun ĉi ĉefan riproĉon la mondo al la eklezio de Romo kaj al ĝiaj estroj ne diras, ĉar la mondo mem vivas laŭ la falsa religia kredo, kompilita el homaj imagoj, pensoj kaj deziroj, ĉio subinspire de tiu, kiu enportis en la kreitan mondon mensogon, ŝteladon kaj murdadon, de la diablo, nomata Satano, ĉar vera kontraŭulo kaj malamiko unue de Dio kaj poste ankaŭ de ĉiu homo, sed speciale de tiu, kiu Dion pli timas ol la homojn kaj Lin obeas kaj plenumas Liajn ordonojn, nome kredante en tiun, kiu ilin vere povis kaj volis plenumi, ja la homo tion ne povas, en Jesuon Kriston.”

„Tio ĉi sonas tre bele kaj impone, kara Pseŭdsokrato,” diris Francisko Vermutnitzer, „sed imagu, se kontraŭ mi nun ne sidus vi, sed ekzemple atestanto de Jehovo aŭ eble adventisto aŭ eble mormono aŭ reprezentanto de iu ajn sekto, kiu same kiel ni du konas kaj uzas la nomon Jesuo, kaj li dirus al mi la samon aŭ preskaŭ la samon, kion do mi faru, ĉu mi forlasu Romon kaj fariĝu mem atestanto de Jehovo, adventisto, mormono aŭ ia ajn alia ne-katolika religiulo, kia rekomendo fare de vi?”

„Vidu, doktoro, tiom longe, dum vi vin demandas, aŭ min, kio oni fariĝu, vi ripetas sisteme la saman eraron kaj pekon, kiel tiam, kiam vi fariĝis la katolika sacerdoto. Ĉio, kio iu ajn homo mem, el propra kapacito povas fariĝi, estas esence falsa!”

„Do diru, kiamaniere mi starigu la demandon, por esti en viaj okuloj ĝusta!”

„Miajn okulojn ignoru, estas iuj tute aliaj okuloj, kiujn vi konsideru, se vi volas eviti novan eraron kaj pekon! La ĝusta demando tekstas: Dio, kion Vi volas fari el mi por Vin plej adekvate al la kapabloj kaj fortoj, kiujn Vi al mi donacis, servi? Troviĝas unu nura profesio kaj sinokupo – tiu, por kiu Dio vin vokas kaj kapabligas. Troviĝas unu nura nacieco por vi – tiu, en kiu Dio vin igis naskiĝi. Troviĝas unu nura edzino por vi – tiu, pri kies trovo vi preĝe petis Dion kaj Li ŝin trovis por vi. Tiamaniere sin demandas kaj respondas la diotima homo, kiu postiras Kriston, sian majstron.”

„Bele, kara Pseŭdsokrato, sed ĉu vi ne vidas mem, ke la granda plimulto da homoj sur nia planedo devas sin okupi pri aferoj, kiujn ili nek vere kapablas, nek vere energipovas kaj nek vere feliĉe faras...”

„Unue, la planedo ne estas nia. Dio mem, antaŭsciante vian formulon, klare proklamis: Mia estas la Tero! Kaj due: vi tute prave konstatas la faktojn de la tero. Sed vi forgesis observi, kial tio tiel estas. Ĉu vi povas raporti, kiom da homoj, pri kiuj vi tute reale parolis, jam en sia infanaĝo, instruitaj de siaj gepatroj kaj de siaj aliaj mentoroj kaj instruistoj, estus preĝintaj antaŭ Dio, ke Li faru el ili la plej adekvatan kaj utilan laboriston kaj serviston en tiu ĉi mallonga vivo? Kaj kiom da fraŭloj jam dum sia adoleska malkovro de alia sekso, estus same preĝintaj antaŭ Dio, ke Li trovu por ili la plej bonan fianĉinon, kiu same kiel li timus antaŭ Dio kaj estus preta vivi laŭ Liaj instrukcioj? Se iu escepte tion faras, la tuta mondo, eĉ la propraj gepatroj, gaje amuziĝas super li kaj lin priridas. Tion ĉi oni ankaŭ devas diri, mi opinias!”

„Sed spite tion ĉi vi do opinias, ke mi bone elektis, ŝanĝi mian sacerdotan profesion per la psikologia?”

„Mi agnoskas, vi elektis la malpli grandan malbonon...”

„Finfine, ni premisu, ke vi pravas, mi ne parolas plu malverojn pri la animo kaj pri Dio, sed, eĉ se malverojn, nur plu pri la homa psiko, kiu, kiel vi mem diras, ne estas la samo kiel la origina greka psyche, sed kiel novepoka, pli precize la viena psiko de la nekredanta kuracisto d-ro Sigismundo Freud, ĉu tiel?”

„Bone resumite, doktoro!”

„Kaj nun, sinjoro Pseŭdsokrato, tio al mi kortuŝe malmulte helpas. Mi tamen ne estas tia diletanto, ke mi restus en mia profesio nur iomete malpli malbona ol antaŭe, estinte katolika sacerdoto. Mi volas kontentigi mian ambicion, fariĝi io laŭeble plej bona, responde al miaj realaj kapabloj kaj energiaj resursoj, kompreneble. Kiamaniere mi tion realigu, laŭ via konsilo?”

„Mi pardonpetas, sed sen esti vera diletanto vi havas nenian ŝancon tion bone aranĝi!” surprizis Pseŭdsokrato la doktoron.

„Vi sugestas al mi, se miaj oreloj ne misfunkcias, ke mi ne nur restu diletanto, sed tion eĉ faru la fundamento de mia profesia vivo, do esti samtempe profesiulo kaj diletanto, fiŝo kaj viando, kiel diras germanoj, ligna fornelo, kiel diras slovenoj...”

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12


Elŝuti 0.64 Mb.


Elŝuti 0.64 Mb.