Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Vinko Ošlak Pseŭdsokrato kaj aliaj

Elŝuti 0.64 Mb.

Vinko Ošlak Pseŭdsokrato kaj aliaj




paĝo3/12
Dato16.03.2017
Grandeco0.64 Mb.

Elŝuti 0.64 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12

„Se mi bone komprenas, vi asertas, ke kiam la filozofia materiisto komencas ami kaj kolekti ankaŭ la riĉecon en morala, do en la poseda senco, tio ne estas io pli malbona ol jam la unua afero, la filozofia materiismo, ĉar nepre ateismo, estas. Kontraŭe, se la morala materiisto, do la riĉulo, finfine fariĝas ankaŭ materiisto en la filozofia senco, do ateisto, tio erst estas la vera katastrofo por tiu homo kaj por lia homa medio, ĉu?”

„Mi ne povus pli bone resumi, sed nun, ek al la dua punkto! Vidu, estas simple neeble normale home vivi kaj tamen strikte observi la principojn de la materiisma mondpercepto. Se vi konas unu nuran personon, kiu vere vivas fidele al la filozofia materiismo, ni pri la morala ĉi tie ne parolas, mi estas preta glui sur mian bruston kaj sur mian dorson grandliteran surskribon: PARDONU MIN, MI ERARIS, LA MATERIISTOJ PRAVAS! Kaj tia mi promesas dum la tuta tago promeni sur la plej frekventataj stratoj kaj placoj de nia urbo!”

„Sed, sinjoro Pseŭdsokrato, kiel vi mem povas vidi, mi tute bone vivas kaj funkcias, eĉ se dialektika materiisto, jes, ankaŭ historia, kiel diras la difino!”

„Bonvolu iam tute malvarme kaj kviete pripensi, kion signifas koncepti ĉion, inkluzive viajn plej karajn homojn sub la pura materiisma aspekto! Viaj gepatroj sub tia lumo ne estas io alia ol speciale organizita materio, kiu pro la determineco de la natura konsisto vin naskis kaj nutris, kiel ankaŭ vi verŝajne plu faras, sed fine de la proceso ili denove malorganiziĝas kaj asimiliĝas al la humo, el kiu originas la atomoj de ilia konsisto. Se tiel, pro kio la sento de dankemo, de certaj devoj, de estimo, eĉ de amo? Ja ĉio nur produkto de senkonsciaj kaj senintencaj internaj leĝecoj de la materio. Kial do ilin flegi, kiam ili maljuniĝas, ja troviĝas eleganta ebleco ilin savi de ĉiuj malfacilaĵoj per injekto, post kiu ili sendolore endormiĝas kaj neniam plu vekiĝas. Kaj la kadavro povas eĉ esti utiligita por novaj produktoj, kiel tion faris la materiistoj de la nazia skolo, tiusence pli konsekvencaj ol la marksismaj. Tamen mi scias, ke nek la plej kruela bolŝeviko tiel rigardas la aferojn. Jam la funebra ritualo, kiun komunistoj formis laŭ la modelo de religioj, nur ke iliaj sacerdotoj nomiĝas komisaroj kaj iliaj banderoj nomiĝas partiaj standardoj, iliaj ikonoj bildoj de la herooj… Ankaŭ la komunista tomboŝtono estas monumento religia kaj certe ne vere materiisma. Ĉu ne pli bone uzi tiun marmoron aŭ graniton por konstrui domegojn por la proletariaj amasoj ol ĝin tiel mistifike malŝpari en tombejoj sen iu ajn utilo. Ĉiu kandelo, kiun iu ajn materiisto bruligas surtombe, brulas ne nur, ĉar mortis homo, sed ankaŭ ĉar tie praktike mortis la materiisma mondpercepto.”

„Mi provas kompreni,” ironiis Mirko Cerkovnik, „se mi aranĝus miajn gepatrojn post ilia morto en konservitan viandon por hundoj kaj katoj kaj se mi ne frekventus ilian tombon kaj ne bruligus sur ĝi kandelon, vi kredus min vera, aŭtenta materiisto, ĉu?”

„Ankaŭ tio ne sufiĉus. Kaj nun ni venas al la kerno de via politika idento. Per la materiisma mondpercepto falas la tuta marksisma doktrino pri la kapitalo, pri la ekspluatado de la proletario fare de la burĝa klaso. Via instruisto Markso trompis la proletariojn, promesante doni per sia filozofio al ili la spiritan armilon por venki en ilia supoze justa klasbatalo kontraŭ la ekspluatado. Oni ne devas esti granda filozofo por povi starigi al Markso simplan demandon en la stilo de la senkulpa infaneto, kiu demandis la cezaron pri liaj novaj vestoj: Kara filozofo de la ekspluatada naturo de la burĝa socio, diru al ni simple pensantaj proletarioj, kiel povas materio ekspluati materion? Se ne toviĝas la senmorta animo, ĉiuj homoj, ĉu laboristoj sen proprieto, ĉu grandproprietuloj, faras unu nuran biomason, en kiu fluas ne nur la sango, sed ankaŭ la mono. Ĉu nun grave, ke en kelkaj organoj troviĝas pli da sango aŭ pli da mono kaj en aliaj malpli? La ekspluatado povas troviĝi nur, se la homoj distingiĝas inter si per propra anima idento, kiu el biologiaj aparatoj faras verajn personojn; troviĝas nur, se troviĝas absoluta Leĝdonanto kaj Juĝisto, kiu malpermesis utiligi sian proksimulon por egoismaj celoj, kio inkluzivas ankaŭ la ekspluatadon surbaze de la laborrilato inter la kapitalo kaj la laborforto. Se Dio ne malpermesus ekspluati, por la naturo, kaj la materiisto kredas nur en naturon, tio estas egale. Naturo ne konas kaj ne promulgas moralajn leĝojn, se temas pri nura naturo, estas same bone ekspluati aŭ ne ekspluati, kiu demandas! Se oni tiel rigardas la aferon, Markso faris perfektan filozofion, tamen ne por la laborista, sed por la burĝa, la ekspluatanta klaso. Por la riĉuloj kaj opresuloj estus granda komplezo, se oni povus pruvi, ke Dio ne estas, ke Liaj moralaj leĝoj ne estas, ke la lasta kaj perfekta ĵuĝo, kiun neniu eskapos, ne estas.”

„Hm…”

„Tiel, se materiisto, vi tio estas nur vivpraktike en la senco, ke vi ŝatas posedi objektojn, al kiuj oni atribuas materian karakteron; kaj certe ne historia, ĉar vi kaj via partio nepre volas, ke la tuta homaro tuj komencu kredi, sen proponi historian tempon de decido, ke se oni sidigus ĉimpanzon ĉe la tajpmaŝino, regalante ĝin per milionoj da jaroj, finfine inter multegaj tute sensencaj litersinsekvoj, ĝi tamen tajpus ankaŭ la mirindan poemon de Goethe Super ĉiuj montpintoj trankvil’…”



„Tiel drasta la afero tamen ne povas esti,” diris Mirko Cerkovnik, „vi desegnas krikaturon de nia filozofio, tio estas!”

„Nu, kamarado Cerkovnik, ” ridetis Pseŭdsokrato, vi rajtas mem kalkuli, kian monstraĵon vi senkonscie tamen kredas. En unu sola viva ĉelo troviĝas pli da sencohavaj kaj alcelaj, matematike, kemie kaj biologie ekzaktaj informoj, ol en la fama angla enciklopedio Britannica kun ĉiuj 24 dikaj kaj grandformataj volumoj. Dividu la amplekson de tiu enciklopedio kun la amplekso de la poemo de Goethe – kaj vi ricevos la divisoron de via kredo kompare kun la kredo de strangulo, laŭ kiu la ĉimpanzo, se havante sufiĉan tempon, per siaj hazardaj klavfrapoj sur la tajpmaŝino iam tamen sukcesus tajpi la belegan poeziaĵon de Goethe. Tiom pri la senkredo kaj scienco de la materiistoj de iu ajn subsektora specio!”

„Mankas nur, ke vi venu kun la horloĝo de tiu angla filozofo, nu, kia lia nomo, per kiu li kredis pruvi la ekziston de Dio, ĉu?” Mirko Cerkovnik ekĝojis trovi amuzan argumenton kontraŭ la religia fervoro de sia kontraŭulo.

„Ah, vi certe pensas pri la fama Paley,21 angla teologo kaj filozofo. Nu, mi fakte venis kun esenca argumento. Ĝi simple diras: Se ie troviĝas inteligenta strukturo, kiu apud la maso kaj energio nepre bezonas kaj enhavas celorientitajn informojn, do tiajn, kiuj ekzemple diras: Por ke okazu C, devas A puŝi kontraŭ B, kaj tiu C pro tio nepre devas okazi, por ke la tuta maŝino, kiel horloĝo aŭ eĉ multe pli organismo, ekzemple vivĉelo, povas ekzisti kaj funkcii – nepre devas troviĝi videbla aŭ nevidebla inteligenta estaĵo, kiu la maŝinon aŭ la organismon konstruis kaj programis por funkciado. William Paley trovis sur la strato horloĝon, kiu estas kompare kun la viva organismo tre primitiva, tamen jam pli ol sufiĉe sencohava inteligenta strukturo, ke sur la tuta tero vi ne povas trovi tiel ekstreman stultulon, ke tiu negus la neprecon de evidente intelekta estaĵo, kiu tiun etan maŝinon planis kaj konstruis. Ni ambaŭ scias, ke tiu inteligenta estaĵo estas la homo – kaj eĉ en Sovetunio de Brežnjev aŭ en Ĉinio de Mao-zedongo ne troviĝas tiel ekstrema materiisto, ke li obstine asertus, ke la horloĝo estas pure materia fenomeno, estiĝinta dum tre longa tempo per evolucio surbaze de blinda hazardo kaj hazardaj mutacioj. La argumenton de Paley oni nomis watchmaker analogy (la horloĝista analogio).22 Kaj nun aŭskultu, kara kamarado! Tiuj, kiuj posedas simplan, sed sanan komunan saĝon, kiel preskaŭ ĉiu kamparano ĝin posedas, tiu, renkontante sur la sama vojo, sur kiu Paley trovis sian horloĝon, ankaŭ same logike konkludus, kiel Paley kaj la tuta normala homaro tion faras kaze de horloĝoj, poŝtranĉiloj kaj aŭtomobiloj, ankaŭ en la kazo de la renkontita homa estaĵo. Tiel ni observas, ke neniu homo faras sin mem, neniu estiĝas spontane kaj hazarde, neniu estas produkto de la homa racio kaj manlerto, kiel la teknikaj inventaĵoj estas – do ankaŭ la homo, senkompare pli komplike kaj inteligente konstruita kaj programita kaj tamen ankaŭ decidlibera, kiel la besto tio en la homa senco ne estas, nepre devas havi superinteligentan kaj superpovan planinton, dezajninton kaj produktinton.”

„Bone,” diris Mirko Cerkovnik, „tio eĉ laŭ via logiko ne devus jam esti Dio, al kiu vi min volas konduki. Tio povus esti iu pli alte evoluita inteligenta estaĵo, kiu la inteligenton de la homoj tiel alte superas, ke li povus konstrui bestojn kaj homojn kiel fakte nur pli alte evoluintajn bestojn, sen por tion povi, devi esti Dio. Kion vi diras pri tio ĉi, estimata sinjoro Pseŭdsokrato?”

„Mi nur povas diri kaj vin gratuli, ke vi principe tute pravas. Sed per tia eldiro vi agnoskis la logikan pravecon de la mensa proceso de la olda angla filozofo Paley, ĉu ne? Nun via tasko estas nur plu: trovi tiun superinteligentan estaĵon, kiu ne estas Dio, tamen ĝi superas la plej kapablajn homajn kapojn, ĝis nun naskiĝintajn! Kaj unu nura el tiuj supergenioj por mi sufiĉus.”

„Se mi ne devas tuj kredi, ke la majstro nomiĝas Dio, mi trovas vian Mr. Paley pli kaj pli simpatia ulo…”

„Estas interese, ke vi estas preta akcepti ĉion, nur kondiĉe ke Dio ne ekzistu. Bonvolu por vi mem iomete primediti, kial la homo sin sentas tiom ĝenata, se Dio tamen ekzistus. Ĉu vere estus tiel katastrofe, se tio, kion ĝuste vi komunistoj trovas malbona en tiu ĉi mondo, montriĝus malbona ankaŭ en la okuloj de Dio; se la senkoraj ekspluatantoj de la laboristoj kaj murdantoj de iliaj reprezentantoj post sia eble tute trankvila morto en tiu ĉi mondo, sen devo iam ajn antaŭ la homa tribunalo responsi pri siaj agoj, kiujn vi trovas fiaj, tamen ekzistus absoluta Dia tribunalo, kie neniu povus eskapi sian respondecon. Kaj se aliflanke tiuj, kiuj en tiu ĉi mondo ne povis atingi justecon, sed kredis en la sole Justan, post sia morto ne nur rericevus ĉion, kio al ili surtere estis per maljusta ekonomia kaj ŝtata sistemo ŝtelita kaj rabita, sed multe pli, ne por certa tempo, kiel ilia sufero daŭris certan tempon, sed por la tuta eterno… Ne donu respondon al mi, nur se vi okaze ne povos endormi, eble pripensu tiun ĉi interesan fenomenon. Sed nun al via interesa kaj logike pravigita demando. Jes, principe povus esti tiel, ke la homon ne kreis la ĉiopova kaj ĉioscia Dio, sed iu inteligenta kaj superpotenca estaĵo, kiu tion povus fari. La distingiĝo super la potenco kaj inteligento de la homoj devus esti sufiĉe granda, do enorma, sed mi ne vidas principan obstaklon tion preni por principe ebla. Estas nur, ke vi, alprenante tiun ĉi klarigon de la aferoj, per tio nepre ricevas du novajn, apenaŭ solveblajn problemojn.”

„Bonvolu jam ilin diri, mia kurioza streĉo kreskas ĝis baldaŭa neelteneblo…”

„Unue, kara kamarado, vi per tiu ĉi respondo absolute ne profitis rilate la bezonon kredi. Tian superan estaĵon, kiu povus eĉ krei el nenio unu nuran kulereton da maso, por ne diri tiel kompleksan strukturon, kiel la homon, sed ne nur strukturon, ĉar la saman strukturon havas ĉiu homa kadavro, sed la strukturon vivan, ĝis nun neniu vidis, same kiel neniu vidis Dion; kaj tia supera, kvankam ne dieca estaĵo ne revelaciis sin, ties ,biblio’ ne troviĝas, neniu scienco povis trovi iun ajn spuron de tia fenomeno, do vi devus investi en tian supozitan estaĵon multe pli intensivan kredon ol ni kristanoj devas investi por kredi en Dion, kiu sin mem revelaciis. Se tiel, vi estas vere giganta kredanto kaj kompare al vi mi aperas kvazaŭ kompleta nekredanto kaj skeptikulo.”

„Bone, vi faris min denove kaj eĉ pli intensive kredanto. Kio do mi fariĝos per la dua problemo, kiun vi vidas?”

„Vi fariĝos nenio nova, kamarado, vi nur definitive restos, kio vi jam antaŭe estis…” diris Pseŭdsokrato ridetante. „Vidu, la dua problemo venas el la Aristotela ĉeno de la duopaj ĉeneroj de la kaŭzo kaj de la sekvo. Ne sufiĉas diri, ke la sekvo B havas por sian estiĝon la kaŭzon A, sed oni estas, depende de la evidentprofundo de la observanto, pli malpli devigata konstati, ke ankaŭ la kaŭzo A ne venas el nenio aŭ ke ĝi simple tiel troviĝas de eternoj, kiel Mr. Paley ŝerce diris por la ŝtono, kiun lia piedo trafis surpade, ja cetere ĝi tuj devus esti proklamita Dio – kaj primitive pensantaj homoj ĉiam ĝuste tion faris kaj daŭre faras, proklamante sian diaĵon la senpera kaŭzo de fulmotondro, kion la ateistoj prave kritikis kaj primokis, sed ke ĝi mem denove estas la sekvo de iu antaŭa kaŭzo, ni diru, de la kaŭzo Aa. Se la observanto apud sia komuna saĝo posedas ankaŭ la sciencan scion kaj antaŭ ĉio metodon, li povus konstati la surprize longan ĉenon da kaŭz-sekvaj ĉeneroj. Se tia observanto posedus eĉ la filozofian kaj la teologian scion kaj saĝon, fakte temas pri la sama saĝo, ja la teologio estas laŭ la greka tradicio la primara filozofio, nome la filozofio pri la plej alta estaĵo – pri Dio, tiam ni havus tre bonŝancan racian homon, kiu povus finfine konstati, ke senfina ĉeno de la binomoj kaŭzo-sekvo ne povas klarigi la demandon, de kie venas certa fenomeno, ĉu materia ĉu spirita; de kie ĝia moviĝo kaj de kie ĝia eventuala vivo. Tiamaniere tia logike kaj profunde pensanta observanto devus konstati, ke la simpla ĉiama retroiro de la sekvo al ĉia senpera antaŭinta kaŭzo ne respondas la demandon, sed ĝin nur laŭŝtupe prolongas ad infinitum, kiel diris la skolastikuloj, en la senfinon. Tio klare diras, ke fakte ĉio ekzistas, moviĝas kaj foje vivas nur ŝajne, ja la lasta respektive la unua kaŭzo ne troviĝas, respektive oni ĝin principe ne povas konstati. El tio rezultas logike nur du eblaj solvoj. La unua diras, ke la senfina serio da kaŭz-sekvaj konkludoj pruvas, ke reale ekzistas ekster la menso de la observante nenio – kaj la dua diras, ke la serio da kaŭz-sekvaj binomoj devas havi ĉe sia komenco memstaran elementon, kiu ne estas la sekvo de iu denove antaŭa kaŭzo, sed ekzistas de ĉiam, estante tiel la ,senmova movanto’ de ĉio moviĝanta, kiel Aristotelo difinis la demiurgon23 de Platono, la ,dion de la filozofoj’, kiel tion nomis Paskalo.”

„Tio signifas…” provis konkludi Mirko Cerkovnik…

„Ke via iom pli supera inteligenta estaĵo, en kiun vi pli facile kredas ol en Dion, kiu sin mem revelaciis sur 1300 paĝoj de la plej ofte tradukita kaj presita libro, la Biblio, povas pretendi je sia ekzisto nur, se vi al ĝi atribuas la bazan karakterizon de la senkaŭza memstara elemento kaj kaŭzanto super la serio de la ĉiam kaŭzitaj sekvoj, konsiderante, ke per tio vi jam ambaŭpiede troviĝas sur la tereno religia, kie vi la unuan eston ne renkontas plu per la kaŭz-sekve pruvita scio, sed per la eksterscienca, kvankam ne kontraŭscienca kredo!”

„Ĉu vi per tio volas diri, ke esence la komunistoj kredas en ,dion de filozofoj’ – do fakte ne vere malrenoma klubo, ĉu?”

„Ne prenu persone, kamarado, sed mi devas reteni la postulon de la sincero, kiel la vera, vivanta Dio instruas. En tiu senco mi povus diri, ke tiamaniere la komunistoj, sed nur tiuj inter ili, kiuj vere kapablas pensi filozofie, kaj ili estas apenaŭ ekzistanta minoritato, en tiu ĉi punkto senmerite avancis ĝis la alta nivelo de Aristotelo. La diferenco tamen estas, ke Aristotelo klare konsciis pri kion li kredis, dum la komunistoj, eĉ la elituloj inter ili, pri tio ne nur ne konscias, sed tion eĉ energie negas kaj obĵetas. Tamen, tamen, kamarado… esti aristotele saĝa en la tempo de la reala Aristotelo 350 jarojn antaŭ Kristo estis nekredeble saĝa afero. Resti ĉe la sama kredo kaj ideo kun Aristotelo 2000 jarojn post la revelacio de la viva Dio en la mondo per sia Filo, fariĝinta ankaŭ vera homo, ĝis nia tempo, tio ne plu estas saĝe. Estas same kiel spite al ĉiuj natursciencaj malkovroj daŭre kredi en la bildon pri la naturo, kian havis Aristotelo en sia tempo, en kiu eĉ simpla lenso, por ne diri primitiva mikroskopo kaj teleskopo, estis nekonataj aferoj.”

„Sed diru al mi, sinjoro Pseŭdsokrato, kia estas la diferenco inter la dio de filozofoj, en kian kredis ankaŭ Aristotelo, kaj Dio de la Biblio, en kian kredas supoze ankaŭ vi kaj, kiel al mi ŝajnas, preskaŭ neniu plu en nia urbo…?”

„Vi eraras, kamarado! Ne ripetu la eraron de la profeto Elio, kiu plendis, ke li la sola restis fidela al la Eternulo. Dio korektis lin, ke samtempe 7000 da fidelaj restis en Izraelo, kiel vi povas legi en la 19-a ĉapitro de la unua libro de reĝoj. Do, al via demando. Vi preskaŭ per ĝi pravas. Estas dirite: ,Multaj estas vokitaj, sed malmultaj elektitaj.’24 Estas simple: Dio de filozofoj troviĝas kape de la kaŭz-sekva ĉeno kiel la unua ĉenero, kiu tamen ne estas mem la parto de la ĉeno. Kontraŭe, Dio de la Biblio komplete diferencas de tiu ĉeno. Tiel la nepran logikan postulon de la unua kaŭzo oni povas per logiko ekzakte pruvi, dum la viva Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, en kiun kredas la malmultaj, sed veraj kristanoj, povas esti kredata, sed ne matematike pruvita.”

„Bone, tiel vidas diferencon filozofo, sed kiel ĝin vidas la simpla kredanto?” diris Mirko Cerkovnik.

„Mi gratulas, kamarado,” diris Pseŭdsokrato, „tre sagaca observo! Vidu, finfine ne temas pei tio, kiel la diferenco estas vidata, ĉu en okuloj de filozofo, ĉu de kredanto. Ni ankaŭ volas abstrakti, ke en la reala vivo kelkaj filozofoj estas samtempe kredantoj kaj inverse, kelkaj kredantoj filozofoj. Temas finfine nur pri tio, kiel la afero mem statas, senrigarde tion, kiel ĝin vidas ĉu kredanto ĉu filozofo, ĉu iu tria aŭ kvara…”

„Bone, tio min ankaŭ interesas!”

„La ĉefa diferenco estas, ke ,dio de filozofoj’ estas plene ĝusta, nome filozofie, do logike, ĝusta koncepto, tamen nur koncepto, ne ankaŭ reala, viva estaĵo. Se vi, ni rigardu la aferon praktike, per observado de si mem kaj de la ekstera mondo kaj per logiko, kiu ebligas tiajn oservitaĵojn konklude sintezi, venas al la konkludo, ke la observita esto nepre bezonas kreinton, kiu ĉion ekzistantan esence superas, vi pensas prave, vera filozofo vin laŭdos, sed la tiel konkludita dio ne povas vin aŭdi kaj elaŭdi, se vi ĝin alparolas kaj adoras kaj preĝe pri io petas, ĉar ĝi estas plene ĝusta nocio en la filozofia leksikono, sed ne la ĉiopova realo, kiu povus kaj volus reagi al via preĝo.”

„Do, evidente filozofoj ĉiuj estas ateistoj, ĉar ilia dio fakte ne ekzistas, sed nur logike konceptiĝas, ĉu?” memkontente diris Mirko Cerkovnik.

„Mi jam diris, ke la sama persono povas esti tiel filozofo, kiel ankaŭ kredanto, kiel ekzemple Paskalo mem, kiu la unua uzis la kategorion ,dio de filozofoj’, kvankam li estis unu el la plej gravaj inter ili. Dio, kiu reale ekzistas, estas nek dio de la religioj, kian adoras la natura kredo, nek dio de filozofoj, kian konceptas la homa komuna saĝo, sed nur Dio de sia propra revelacio, kiun ekkonas kaj Lin adoras la veraj kristanoj, al kiuj la revelaciita kredo estis donacita de Supre.”

„Ho jes, tiaj kiel mi, al kiuj la Supro nenion donas, sekve havas nenian ŝancon, ĉu? Cetere, ĉu ne diras ankau judoj, ke la vera Dio estis revelaciita, nome ĝuste al ili, kiel legiĝas ĉe Moseo? Kiu do, tiu de judoj aŭ tiu de vi kristanoj?”

„Mi tre ĝojas, kamarado, ke vi zorgiĝas pri via ŝanco, de la Supro, kiel vi prave vortumas, ricevi la kredon el la revelacio, reale okazinta. Tamen unue pri via demando, kiu do konas la veran revelaciitan Dion, ĉu judoj, kiuj de Supro ricevis Leĝon per Moseo, ĉu kristanoj, kiuj de Supro ricevis evangelion per Jesuo. La veran vivantan Dion la unuaj plene ekkonis judoj, kiuj komprenis la tutan skribaĵon de sia Leĝo kaj de siaj profetoj. Tiuj, kiuj tiel procedis, ekkonis ankaŭ la Filon de Dio, kiam Li estis sendita, ke Li estas la Sinjoro, Kristo, la Savanto. La unua kristana komunumo estis juddevena. Ĉiuj apostoloj estis judoj. Kaj Jesuo mem diras: ,La savo venas per judoj.’25 La plena judo tiel estas nur tiu, kiu komprenas Toraon kaj akceptas ankaŭ la evangelion – kiel la plena kristano estas nur tiu, kiu komprenas la evangelion kaj trovas en ĝi de Jesuo mem konfirmitan la Toraon. Sed mi volas vin pri io demandi. Vi komunistoj certe estas fakuloj pri la militistaj aferoj. Kian ŝancon laŭ via opinio havas delegitaro de la malamika armeo, kiu estus veninta interparoli pri armistico aŭ eĉ kompleta paco, portanta en manoj pafpretajn armilojn, celitajn al la partneroj de sia negocado?”

„Laŭ mia scio ĉiu vera pacdelegitaro venas sen armiloj, kun blanka flago, simbolanta peton pace interparoli kaj en la loko de tiaj interparoladoj ĉesi per ajna militista agado. Se do iu estus veninta negoci kun pafpretaj armiloj, tiu ne povus ĝui longan vivon, por ne diri, atingi armisticon aŭ eĉ pacon,” brave recitis Mirko Cerkovnik.

„Ĝuste tiel estas, kamarado! Sed ĉar ĉiu homo per sia natura naskiĝo troviĝas en malpaco kaj malamo kun Dio, li nenion povas ricevi de la Supro, krom se li venas al Dio kiel ĉiu delegitaro venas negoci pri la paco: sen armiloj, kun blanka flago, kun sincera deziro ricevi pacon.”

„Mi ĝis nun neniun vidis preĝi al Dio kun pafpreta pistolo enmane, tiel mi same ne jam vidis preĝantan ulon kun alte levita blanka flago…” ridis Mirko Cerkovnik.

„La bildo ne estis uzita laŭlitere. Teni siajn armilojn antaŭ Dio signifas insisti ne nur ĉe siaj pekoj, sed ankaŭ ĉe sia proklamado esti baze ,bona homo’, al kiu Dio ne havas argumenton juĝi kaj lin puni. En la teologia lingvo tia sinteno nomiĝas ,mempraviĝo’, sin mem preni por justa. La blanka flago signifas pretecon de la homo kapitulaci antaŭ Dio, konfesi sian pekan naturon kaj siajn aldone faritajn pekojn. Al la homo kun tia sinteno, al la vera ,pacdelegito’, la vera viva Dio sin revelacias el sia Supro kaj tiel al la homo ebligas repaciĝon kaj novan naskiĝon el la Spirito.”

„Ĉu tio ne estas iaspeca circulus vitiosus, la eterna cirklo, el kiu oni ne povas eskapi? Oni povas tiel, kiel vi tion priskribas, veni al Dio nur, se oni jam ĝuste, revelaciite de la Supro, en Lin kredas. Sed tiel en Lin kredi povas, se mi vin bone komprenas, nur tiu, kiu sian kredon ricevas donacita desupre…”

„Jen la preciza observo de la aferoj, kian oni de la teologoj kaj multaj sacerdotoj vane atendas. Ĝuste tiel estas, kiel vi diras. Kial vi ne fariĝis teologia profesoro; kiom da herezaĵoj kaj stultaĵoj estus al la homoj priŝparitaj…”

„Vi ŝercas pri mi, sinjoro Pseŭdsokrato, sed ne gravas, bonvolu diri al mi vian respondon kaj vian solvon de la problemo, kiel mi ĝin vidas!”

„Verdire mi ne ŝercis, ankaŭ Dio pri tiaj aferoj ne ŝercas. Vidu, mi havas nek respondon nek komenton je via observo, kiun mi, kompare kun la Skribaĵo, trovas ĝusta, nek mi havas iun ajn solvon.”

„Do, vi proklamas min anticipe perdita, sen ia ajn solva perspektivo…“ diris Mirko Cerkovnik, mimike ludante malesperiĝon.

„Mi nur diris, ke mi ne havas respondon kaj solvon, sed tio ne signifas, ke la respondo kaj la solvo ne troviĝas. Sed estas unu, kiu havas la respondon kaj ankaŭ la solvon por via demando – Dio mem! Ĉar la homo pro sia peka, do esence koruptita naturo, la senfinan cirklon de sia ekzisto ne povas eskapi por atingi eliron kaj savon, Dio decidis mem rompi la cirklon kaj veni al la homoj por fari tion, kion ili mem ne povas fari, kiel vi prave konstatas. En la evangelio laŭ Johano 3,16 tiu decido de Dio legiĝas tiel:



,Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.’ – La respondo kaj la savo venis de Dio mem, kamarado, vi ne bezonas timi. Neniu estas ekskluzivita, inkluzive kamaradon Stalin, sub unu nura kondiĉo…”

„Ah, mi sciis, ke troviĝas tubero…” cinike ekridis Mirko Cerkovnik.

„Vi interalie, se mi vian agadon ĝuste komprenas, batalas por justeco, ĉu ne?”

„Nepre, nur…”

„Tio estas bone, mi faras samon, nur alimaniere. Ĉu vi opinias, ke povus esti plenumita ia ajn aspekto de la justeco, se certaj kondiĉoj ne estus kaj starigitaj kaj nepre plenumitaj? Ekzemple: Ĉu en iu entrepreno aŭ en iu tuta ŝtato oni povus paroli pri justa salajro, se eĉ ne estus starigita, por ne diri ankaŭ plenumita la kondiĉo, ke por la kvante, kvalite kaj tempuze la sama laboro postulas la saman salajron?”

„Nu jes,” diris iom ŝancele Mirko Cerkovnik, „troviĝas ankaŭ kelkaj aliaj kondiĉoj, sed ni ilin abstraktu restante ĉe la ĉefa: Por la sama laboro la sama pago, tiusence vi pravas.”

„Vidu, ankaŭ Dion oni ne povus preni por justa, eĉ absolute, do perfekte justa, se Li rezignus pri certaj kondiĉoj kaj aplikus la savan gracon, pagita fare de sia Filo, sur ĉiu, senkondiĉe, kian vivon, kiajn agojn tiu persono povas montri.”

„Jen mi havas vin kaptita, kara sinjoro Pseŭdsokrato! Do la savon oni tamen devas en pleno pagi, ĝi ne venas kiel la Dia donaco, kiel vi false predikas, sed ĝi devas esti pagita de la homa klopodo kaj oferado!”

„Vi pravas, kamarado, ke la savo ne estas senpaga afero. Same kiel la novjara donaco por infano, kiun ĝi ricevas, ne estas senpaga, kvankam la ricevinta infano por ĝi pagas nenion, ĉar la gepatroj aŭ onklo aŭ familia gasto ĝin pagis. Tiel ankaŭ la savo ne estas senpaga, estante tamen donaco. La justeco postulas justan pagon – la graco faras, ke pagas la unua instanco de ĉia justeco mem, nome Dio. La kondiĉo postulas ne aldone pagi, kiel vi supozis, sed rekoni kaj agnoski du aferojn. Unue, ke mi, la peka homo, tiom grandan ŝuldon, kiel la justeco de Dio ĝin vidas, ne kapablas pagi kaj tiel spite al mia eventuala morala klopodo daŭre meritas pereon. Kaj due, ke tiun ŝuldon spite al la korupteco de mia koro, plene pagis Jesuo Kristo, la Filo de Dio, suferante kaj mortinte sur la kruco. Tiu, kiu tiujn du aferojn agnoskas, ricevas la jam pagitan savon, la eniron en la regnon de Dio, jen la tuta kondiĉo!”

„Bone,” preskaŭ rezigne diris Mirko Cerkovnik, „se mi viajn argumentojn bone komprenas, vi estus principe preta aliĝi al nia Komunista partio, se ĝi rezignus pri sia pretendo reprezenti la sciencan kaj sekve la ateisman mondpercepton kaj se ĝi eĉ estus preta proklami la kredon de kristanoj la idea bazo de sia batalo kontraŭ la kapitalisma ekspluatado kaj kontraŭ la sklavigo de la laborantaj homoj per la merkata sistemo de konkurado, kiu favorigas la fortajn, riĉajn, belajn, instruitajn, superinteligentajn, sed malfavorigas ĉiujn ceterajn, ĉu?”

Pseŭdsokrato lasis ridete kompreni, ke li prenas por si iom da pripensa tempo, ja nur la politikistoj posedas geniecon al ĉiu demando, eĉ se temas pri astrofiziko aŭ pri mikrobiologio, havi je dispono tujan respondon. La homo, kiu vere pensas kaj tion scias fari ĝuste, do logikprocedure, tian privilegion ne havas. Li bezonas certan tempon por bone pripensi la demandon kaj same la respondon.

„Via propono estas alloga, kamarado Cerkovnik,” diris daŭre iel mistermiene ridetanta Pseŭdsokrato kaj kontinuis: „tamen mi devas pri la tre afabla invito rezigni.”

„Pardonu min, sed mi vian decidon ne komprenas. Jen proponiĝas al vi reala ŝanco refuti la 11-an tezon pri Fojerbaho26 de Markso, laŭ kiu la filozofoj la mondon ĝis nun nur diversmaniere klarigis, sed temas pri tio, ĝin ŝanĝi. Vi povus esti la viva pruvo, ke ankaŭ filozofo povas partopreni en ŝanĝado de la mondo, se vi aniĝus al la partio de la komunistoj, kies intenco kaj programo estas ĝuste ŝanĝi la mondon.”

„Bone, kamarado, diru al mi unu aferon: Ni abstraktu pormomente vian ateisman kredon, ni parolu nur pri la tn. pozitivaj sciencoj, kiel antaŭ ĉio matematiko, fiziko, ĥemio – ĉu via partio koncerne ilin daŭre rekonas la sciencan mondpercepton, kaj ne eble miton aŭ superstiĉon aŭ okultecon por via ideologia bazo?”

„Ho certe, sinjoro Pseŭdsokrato! Unu el niaj bazaj ideologiaj kaj programaj punktoj ĝuste estas emancipi la laboristan klason de ĉiu mito, de ĉiu okultaĵo kaj de ĉiu superstiĉo, de ĉiu mistikismo, unuvorte de ĉio, kio ne estas science pruvebla.”

„Dankon, mi ĝojas pri tio, kion vi diras…”

„Nu, vidu, kial do ŝanceli?”

„Ĉar unu el la bazaj sintenoj de ĉiu vera sciencisto estas ĝuste ŝanceli, ne tro rapide, haste konkludi kaj eĉ aparte ne tuj finjuĝi. Nur homoj kun primitivaj pensiroj juĝas antaŭ vere kompili laŭeble multe da informoj kaj poste zorglogike fari konkludojn, eĉ tiujn kun ĉiama gardelemento de dubo, eble mi tamen eraras… Sed bonvolu diri al mi, kion la sciencistoj kiel mi ilin menciis, la matematikistoj, fizikistoj kaj similaj faras, kiam ili procedas science?”

„Do, ili simple, ĉiu per sia metodo kaj instrumentoj, klarigas la mondon.”

„Precize dirite, vere bone, kamarado – tio estas science pensi. Sed diru al mi, ĉu la matematikistoj, fizikistoj kaj aliaj iam ajn provis la mondon, kiun ili priskribas, ankaŭ ŝanĝi, nome, ŝanĝi ĝiajn leĝecojn, ĝian esencan naturon kaj karakteron?”

„Nu, kiel ili povus tion fari? La sciencisto ne estas leĝdonanto, li la tn. leĝojn en la iro de la mondo nur malkovras – kaj la aplika scienco, alivorte tekniko, ilin provas utiligi por homaj bezonoj, jen ĉio…”

„Kamarado,” entuziasmigita diris Pseŭdsokrato, „tio ĉi nepre restu inter ni du! Mi neniam ĝis nun aŭdis iun homon tiel profunde kaj logike obĵeti la bazan filozofian, fakte kontraŭfilozofian postulon de la komunisma doktrino, ol vi tion faris. Kaj se via Partio pri tio ĉi estos informita, vi ne plu longe devos pagi al ĝi vian membrokotizon…”

„Markso tamen ne pensis pri la matematiko, fiziko aŭ ĥemio, sinjoro Pseŭdsokrato! Li pensis nur pri la plej abstrakta el ĉiuj sciencoj, la filozofio…”

„La afero fariĝas ĉiam pli interesa! Via filozofo, kiu fakte la filozofion mem neniam studis, li studis jurisprudencon, el filozofio li verkis nur sian doktoriĝan laboraĵon pri du tre efemeraj uloj de la greka filozofio, Epikuro kaj Demokrito, ĉar li esperis ĉe ili trovi konfirmon por sia nova, materiisma mondpercepto, volis la plej abstraktan sciencon taskigi por atingi plej konkretajn efikojn, la ŝanĝon de la mondo, ne malpli. Sed li forgesis precizigi, kiaspecan ŝanĝon de la mondo li alcelis. Se vi prenas en viajn manojn simplan balailon el betulbranĉetoj kaj balaas per ĝi la stratparton antaŭ via dompordo, vi certe iomete ŝanĝas la mondon, ĉu ne?”

„Fakte vi pravas, per ĉia laboro, eĉ per ĉiu spiro, per la vivo mem, oni daŭre iomete, proporcie al sia dimensio, energio kaj socia pozicio, ŝanĝas la mondon. Sed mi supozas, ke ne pri tia ŝanĝo li pensis.”

„Pri kia do li pensis?”

„Nu, pri vere revolucia ŝanĝo, kiun oni ne povas atingi simple per sia vivo, normala laboro kaj agado, sed per forta revolucia batalo, riskante ĉion. Kaj por motivigi la sociajn amasojn partopreni en tiu batalo kaj por ĝin ĝuste direkti kaj eluzi ĝiajn rezultojn, la proletaria klaso, kiel sin Markso esprimis, utiligas la filozofian sciencon kiel sian spiritan armilaron, samkiel la progresiva filozofio utiligas la proletarion kiel la materian armilaron por atingi sian al la proletario identan celon kaj tiel superfluigi kaj aboli sin mem, kiel Hegelo tion starigi kiel la finan celon de la filozofio.”

„Ho, kamarado Cerkovnik, vi estas danĝera homo, vi pretendas fari el mi ardan marksiston…”

„Ne prokrastu do longe, sinjoro Pseŭdsokrato,” ridis Mirko Cerkovnik.

„Bone, ni restu permanente ĉe Markso. Li do ne interesiĝis pri tiuj reale atingeblaj ŝanĝoj, kiujn mi, se temas pri ŝtato kaj politiko, nomas reformoj, li aspiris tiun unu nuran, sed grandan ŝanĝon, kiu faligas la bazon kaj la principojn de la ekzistanta ŝtato, kaj tian ŝanĝon laŭ li oni povas atingi nur per revolucio, kiu inversas ĉion. Kaj nun mia esenca demando: Kiamaniere oni povus ŝanĝi la bazon kaj la principojn de iu ŝtato, se la unuopaj personoj daŭre funkcias sur la praekzista bazo kaj per la principoj kaj rutinoj, kiuj jam estis establitaj en la profundo de la homa naturo ek de la tempo de la homa estiĝo sur nia planedo? Markso sciis, ke oni ne povas ŝanĝi logikon, do li provis ĝin anstataŭi per dialektiko, opiniante, ke tio, kio evidente ne estas farebla logike, tamen povus esti farebla dialektike. Ĝis nun liaj disĉiploj daŭre ŝuldas al ni, skeptikuloj, ekzemplon de tia procedo. Markso prave sciis, ke oni ne povas revolucie nuligi la bazajn leĝojn de fiziko kaj ĥemio, tial li ne proponis aranĝi revolucion tie, en la naturo. Kiamaniere li tamen povis samtempe skribi pri la ,feraj’ leĝoj de la homa socio, kaj tamen prediki nuligon de ili kaj per revolucio starigi novajn? La historio evidente montris, ke tie, kie liaj disĉiploj per revolucia teroro transprenis povon, nek unu socia leĝo estis vere abolita, nur novaj tiranoj kaj ekspluatantoj transprenis la lokon de la antaŭaj kaj ilia tiraneco kaj ekspluata grado alte superis tiujn de la malnovaj mastroj.”

„Vi do asertas, ke ĉiuj revolucioj estis vanaj, de la franca ĝis la rusa, ĉu ne?”

„Ne mi, sed unu el la plej gravaj komunistaj estroj tion konstatis, kiam li almenaŭ por momento demetis la dialektikan ludilon de Hegelo kaj en sia feliĉa horo utiligi sian kamparanan komunan saĝon, dirinte ke la komunismo havas unu nuran, sed nevenkeblan problemon: la falsan homon! Fakte li citis el la Biblio, ne konsciinte pri tio.”

„Kiu komunisto, eĉ estro, povus ion tian diri?”

„Estis la ĝenerala sekretario de la Kompartio de Sovetunio kaj tiel ankaŭ la ŝtata estro, ĉar komunistoj ĝis nun ne atingis la nivelon de la franca burĝa revolucio, kiu enkondukis dividon de la povo je tri segmentoj, kio faras la esencan trajton ankaŭ de nia nuntempa demokrtia ordo. Lia nomo estis Nikita Hruŝĉov, filo de ortodokse kredantaj kamparanaj gepatroj el Ukrainio. Li mem eĉ estis akra malamiko de la religia kredo, ne konsciante, ke ankaŭ lia vulgare komprenita marksismo-leninismo samtiel estas religia kredo. Sed li retenis sufiĉe da kamparana komuna saĝo, ke li, la sola inter la komunistaj estroj komprenis, pro kio la komunisma ideo kaj ideologio principe ne povas bone funkcii – pro la karaktero ne de kelkaj decidaj homoj, kiel multaj sin daŭre provas konsoli, sed pro la karaktero de ĉiu en la mondo vivanta homo. Kaj tiu karaktero estas, kompare kun la Dia leĝo, profunde malbona, biblie dirite, pekohava.”

„Pardonu, sinjoro Pseŭdsokrato, mi tamen prenas la komunismon por eĉ bonega, ne nur vere bona ideo, vidu nur ĝiajn elementojn: nenia ekspluatado plu, plena laborpostena ebleco, egala lerneja kaj profesia ŝanco por ĉiuj, regado de la racieco anstataŭ de la kapitalo kaj nevidebla mano de la merkato, ĉeso de intergentaj kaj internaciaj konfliktoj kaj militoj, kamaradecaj rilatoj inter la homoj, ĉeso de ĉia superstiĉo ktp. Ĉu ne bonegaj aferoj, diru! La problemo estas nur, ke tiu ĉi bonega ideo estis tiel malbone realigita, ke multloke simplaj krimuloj anstataŭ proletarie konsciaj kamaradoj uzurpis povon, kiel Stalino, kaj kelkaj aliaj, pro kiuj la ideo ne sukcesis, kiel Markso kaj Engelso ĝin konceptis kaj instruis,” diris energie Mirko Cerkovnik, kvazaŭ li vere kredus fari el sia diskutpartnero ankaŭ sian fervoran partian kamaradon.”

„Do, se tiel, mi estas devigata starigi al vi aldonan demandon.”

„Bonvolu, ĉiam en preteco…”

„Diru al mi, kamarado Cerkovnik, kian kondiĉon iu ideo aŭ teorio devas plenumi por esti vere bona?”

„Kion mi diru? Mi pensas, ke ĝi devas esti laŭ sia celo nobla kaj laŭ siaj argumentoj logike kohera. Ĉu sufiĉe?”

„Bone, ni faru malkomplikan penseksperimenton, se vi konsentas…”

„La komunisma ideo tre alte taksas eksperimenton kiel sciencan metodon, do ni faru!”

„Jen, vi certe konas la kosman teorion de la greka astronomo kaj matematikisto Ptolomeo, nomata ,geocentra sistemo’, laŭ kiu la tero estas en la centro kaj la suno, la luno kaj ĉiuj planedoj krozas ĉirkaŭ ĝi.”

„Ah, vi pensas pri tiu falsa instruo, kiun instruis la katolika eklezio kaj por ĝin ĉiupreze protekti ĝi ŝtipbruligis la sciencistojn kiel Galileon, Kopernikon, Giordanon Brunon kaj multajn aliajn, ĉu?”

„Kamarado Cerkovnik, permesu tamen iomete korekti tiun ĉi falsan historian simpligaĵon. La sistemon de Ptolomeo nek inventis nek instruis la eklezio, nek tiu de Romo nek tiu de Konstantinoplo, sed la tiama scienco, la tiamaj astronomoj, kiuj ne havis kuraĝon pridubi kaj esplori la teorian sistemon de la antikva majstro. La eklezioj tion nur papage ripetis, kredante, ke tiamaniere ankaŭ la astronomia scienco starigas la homon en la centron de la kosmo. Galileo studis sub la egido de la tiama papo kaj ĝuis privilegion esplori en la astronomia observatorio de la papo. Nur kiam Galileo obstine ne pretis prezenti sian observadon kiel sciencan hipotezon, kio estus science la ĝusta maniero, sed li insistis tion prezenti kiel la definitivan veron, kio en la scienco ĉiam estas dubinda procedo, li estis izolita, sed neniel bruligita, eĉ ne torturita. La ĉefan meriton por la suncentra sistemo havis Nikolao Kopernik, amatora astronomo, cetere sacerdoto de la roma eklezio. Li, verkinta sian gravegan verkon De revolutionibus, suferis nenian persekutadon. Giordano Bruno vere estis ŝtipbruligita, sed ne pro astronomiaj diferencoj, sed pro liaj herezaĵoj kaj panteismaj fantaziaĵoj. Kompreneble, tio estis granda krimo de la eklezio de Romo, bedaŭrinde ne la sola, sed unu el multegaj. Tamen oni ankaŭ al la evidente krima persono aŭ organizaĵo ne rajtas riproĉi ion, kion tia homo aŭ institucio ne faris.”

„Bone,” diris nervstreĉe Mirko Cerkovnik, „sed vi promesis ion pruvi, ĉu ne?”

„Ho jes, vi pravas. Mi volas al vi per tiu ĉi konata historia kazo, kiu la germanan poeton kaj dramiston Bertoldon Brecht igis verki historie falsifitan dramon Galileo, pruvi eĉ tri aferojn, frapi tri tedajn muŝojn per unu frapo. Jen, kamarado, aŭskultu!”

„Mia tuta korpo fariĝis orelo, sinjoro Pseŭdsokrato!”

„Oni ne devas troigi, juna kamarado! Por bone trakti aferon oni vere bezonas bonajn orelojn, sed ankaŭ bonajn okulojn kaj bonan cerbon – sed pli grave, bonan koron! Do, ni procedu laŭvice! Vidu, malantaŭ la teorio de Ptolomeo troviĝis bona, vere nobla intenco, honorigi la homon, poziciante lin en la centron de la universo. Ĝuste pro tio ankaŭ la eklezioj prenis tiun teorion por tre bona kaj utila, ĉar ankaŭ la eklezioj intencas precize la samon, pozicii la homon en la centron de la universo. Due, la teorio de Ptolomeo estis logike kaj matematike kohera; uzante ĝin, oni povis senerare kalkuli la movadon de la ĉielaj korpoj, antaŭvidi la suneklipson kaj la luneklipson. La praktiko komplete pravigis la malnovan teorion, tial nur tiu homo nuntempe rajtas ridi pri Ptolomeo kaj pri la ekleziaj doktrinuloj, kiu mem estus kapabla, sen kopii el Koperniko kaj Galileo, pruvi la falsecon de la Ptolomea sistemo. Ĉu vi ekzemple povus? Bone, ni lasu tion. Tio evidente pruvas, ke la ĉefa pseŭdfilozofia tezo de Markso, ke la praktiko estas la kriterio27 de la vero, estas kompleta sensencaĵo. Kaj ve al li kaj liaj disĉiploj, se li pravus. Se oni juĝus la instruon de Markso surfone de la praktiko de la komunistaj partioj tie, kie ili akiris povon, la totalan povon, tiam la verdikto estus eĉ senkompare pli katastrofa ol ĝi estas, se oni prijuĝas la marksisman doktrinon laŭ la pure scienca maniero. Starigi la praktikon sur la tribunalan podion por esti la kriterio de la vero signifas el la rabisto fari juĝiston super si mem. Rabi estas certe praktiko, eĉ tre vigla. Kiel ĝin marksisme juĝi? Lenino estus dirinta – kaj tiel li en la kazo de bankpriraboj de kamarado Stalino ankaŭ faris – ke morale estas tio, kio utilas al la revolucio, do ankaŭ prirabi bankon, kiel Stalino ofte faris por prizorgi al la partio de Lenino bezonatajn sumojn. Neniu praktiko enhavas en si mem la kriterion pri si. Ankaŭ Lenino estis malbona marksisto, ja li proklamis kriterion por la praktiko de kamarado Stalino ekster la priraba praktiko mem kaj ĝin poziciis en la celojn de la Partio. Sed mi ankaŭ al vi volis montri, kiel singarde oni prefere uzu la vorton ,pruvi’. Mi vetas ne nur, ke vi ne scipovas pruvi la falsecon de Ptolomeo kaj la pravecon de Koperniko – vi ne povas pruvi eĉ la la multe pli simplan aferon, ke la tero estas globo, kvankam tion pruvis la greka matematikisto Eratosteno (Eratosthenes) proksime de Aleksandrio en la 3-a jarcento antaŭ Kristo. Kaj trie: mi volis per tio ĉi al vi montri, ke la plej granda kaj por la homoj fatala ne estis la astronomia, sed la morala kaj religia flanko de la Ptolomea sistemo. La homa destino, persona kaj tuthomara, ne dependas de tio, ĉu la suno ĉirkaŭiras la teron aŭ la tero ĉirkaŭiras la sunon, sed ĝi plene dependas de tio, kie sin la homo vidas poziciita, ĉu en la centro de la universo aŭ ie alie.”

„Ĉu do jam la Biblio starigis la homon en la centron de la universo – kaj pro tio la eklezio tiel timis la instruon de Galileo, opiniante, ke la homo tiamaniere perdus sian centran pozicion?”

„Mi devas vin tiurilate seniluziigi. La Biblio nek ie ajn diras, ke la tero troviĝas en la centro de la universo, nek ĝi ie ajn diras, ke la homo troviĝas en la centro de la universo. Tion faris la humanistoj. Cetere: ĝis nun neniu astronomia ekkono principe pruvis, ke la tero tamen ne povas esti la fakta centro de la universo, ĉar la spacaj limoj de la universo simple ne estas konataj. Ĝis nun oni povas diri nur, ke la tero en la tre malgranda, loka, sunsistema spaco ne troviĝas en la centro, sed la suno – sed konsidere de la universo kiel la ĝis nun nemezurebla tuto, tio pri ĝia vera tutuniversa pozicio diras nenion.”

„Sed la katolikaj teologoj kaj papoj tamen ne estas humanistoj, ĝuste kontraŭe…” miris Mirko Cerkovnik.

„Iusence vi pravas, kamarado, la papoj kaj aliaj katolikaj doktrinuloj ne elpensis kaj ne komencis la humanisman filozofion kaj ĝiajn praktikajn konsekvencojn. Tio okazis jam longe antaŭ Kristo. Estis la greka filozofo Protagoro28, kiu malfermis tiun fatalan ĉapitron, dirante: ,Homo estas la mezuro de ĉiuj aferoj: pri la aferoj estantaj, ke ili estas kaj pri la aferoj neestantaj, ke ili ne estas.’29 La mezepokaj filozofoj tiun sloganon nomis Homo mensura frazo.”

„Gratulon al granda greko! Saĝa slogano, ĉu ne?”

„Nur paciencon, ni tion tuj vidos, ĉu vere tiel genia aserto. La filozofo diris ,homo’ – do iu ajn homo. Li ne diris ,la reĝo’, ,la ĉefpastro’, ,la ĉefstratego’, ,la poeto’ aŭ ekzemple ,la kamparano’. Se li vivus iomete pli poste, en la tempo de Platono, li povus diri: ,Ĉu Gorgio ĉu Sokrato.’ Se en la tempo de Kristo, li povus diri: ,Ĉu Jesuo, ĉu Barabaso.’ Se en la tempo de la reformacio: ,Ĉu Lutero, ĉu papo.’ Se en la 20-a jarcento: ,Ĉu Maksimiliano Kolbe, ĉu Adolfo Eichmann.’ Aŭ: ,Ĉu Aleksandro Solĵenicin, ĉu Leonido Breĵnjev.’… Sed li diris nur, do ĝenerale: ,la homo’. Nun ni ripetu la sloganon, kiun vi, sed bedaŭrinde ne nur vi, preskaŭ la tuta homaro trovas genia kaj ĝusta. Anstataŭ la ĝenerala kategorio ,homo’ ni enmetu kelkajn konkretajn nomojn: Gorgio, same kiel Sokrato, estas la mezuro de ĉiuj aferoj… Barabaso, same kiel Jesuo, estas la mezuro de ĉiuj aferoj… Papo Leono X-a, same kiel Marteno Lutero, estas la mezuro de ĉiuj aferoj. Adolfo Eichmann, same kiel Maksimiliano Kolbe, estas la mezuro de ĉiuj aferoj. Leonido Breĵnjev, same kiel Aleksandro Solĵenicin, estas la mezuro de ĉiuj aferoj… Diru, kamarado, ĉu vi daŭre trovas la sloganon de Protagoro ĝusta kaj genia?”

„Nu jes, se oni tiel observas, tiam…” plenembarase replikis Mirko Cerkovnik.

„Ĝuste tiel oni devas observi ĉiun filozofian aŭ religian frazon. Mi rememoras miajn hejmtaskojn en matematiko. Kiam la abstraktaj nombroj a, b, c ktp. por mi ne estis sufiĉe klaraj por solvi la matematikan problemon, mi anstataŭ ili uzis konkretajn nombrojn, kaj tuj mi komprenis la ekvacion. Samtiel mi povas procedi ekzamenante ĝeneralajn filozofiajn aŭ religiajn asertojn, la maksimojn. La homo-mensura-frazo de Protagoro havas terurajn konsekvencojn. La plej evidenta kaj granda kanajlo de la mondhistorio laŭ tiu ĉi maksimo estas la mezuro de ĉiuj aferoj, same kiel Sokrato aŭ Dunant aŭ Francisko Jägerstetter aŭ Zamenhof aŭ patrino Tereza’. Kaj se tiel, la plej evidente stultaj kaj krimaj ideoj havas la saman valoron kaj validon kiel la plej saĝaj kaj noblaj.”

„Bone, sed kian rilaton kun tio havas la katolikoj?” diris mirigita Mirko Cerkovnik.

„Tre proksiman, kamarado! Ni jam parolis pri tio, kial la astronomia doktrino de Ptolomeo, kompleta pagano, tiel plaĉis al la romkatolika eklezio. Ĉar tiu eklezio estas same materiisme orientita kiel la laŭvorte materiismaj filozofoj, inkluzive vian marksismon; ĝi ankaŭ pli energie zorgiĝas, ke la homo, kiun ĝi fakte adoras diece – Maria’, sanktuloj, papo, eĉ simpla sacerdoto – poziciu en la materia ol en la spirita centro de la universo. Kredante laŭ la sama principaĉo kiel ĉiu ateisto kredas: Mi kredas tion, kion mi vidas kaj palpas, ke la teorio de Ptolomeo estas prava, ĉar oni ja ,vidas’, ke la suno revolucias ĉirkaŭ la tero, la eklezio tiel vidis la adoratan homon poziciita en la materia centro de la universo, do sur la planedo Tero.”

Kaj pro kio la eklezio, kiel vi diras, la homon adoras, kvankam ĝia liturgio, se mi ĝin rememoras, tamen adoras Dion?” miris Mirko Cerkovnik.

„Nu, diru al mi, kiun adoras la urbestro de eta, sensignifa urbo, se hazarde en ĝi naskiĝis nobelpremiito kaj la urbo proklamas lin ,honora urbano’?”

„Tiukaze evidente la urbestro kaj liaj urbpatroj gajnas pli grandan honoron ol la formala honorito…” ridetis Cerkovnik.

„Tiel funkcias ankaŭ ĉiu laŭnoma kristano, kiu laŭdas Dion per siaj lipoj, sed lia koro retenas la veran adoron por si mem. Ĉiu humanismo tiel estas adorado de la ŝajne pia adoranto mem. Kontraste al tio la aŭtentaj disĉiploj de Kristo tute ne interesiĝas pri la materia centro de la universo, tial por ili la demando, kiu ĉiela korpo revolucias ĉirkaŭ kiu dua korpo, ne ekzistas, krom se temas pri bazaj naturscioj. Ili interesiĝas pri la spirita centro de la universo. Iu pensulo diris: ,La centro de la Tero ne estas la centro de la mondo!’ Tio estas bona metaforo por la kristana kompreno de la vera kosma centro.”

„Vi diris, ke la humanistoj kaj tiel ankaŭ la katolikoj en la centron de la universo pozicias la homon ĝenerale, proklamante lin, kun Protagoro, la mezuro de ĉiuj aferoj. Kiel do faras vi, kristanoj? Kio aŭ kiu por vi estas la mezuro de ĉiuj aferoj; kie vi trovas la spiritan centron de la universo kaj kiun vi pozicias en tiun centron, se ne la homon?”

„La ĉefpastro de la katolikoj diras, ke la homo estas la vojo de la eklezio30. Tiel li ripetas la maksimon de la pagana filozofo Protagoro kaj ĝin aplikas por sia eklezio. Tio povas bone funkcii, ja tiu ĉi eklezio mem estas pagana, ĉar ĝia plej supra diaĵo fakte estas Maria’, do ne tiu el Nazareto, kiun ni el la Biblio konas kiel servistinon de Dio, sed tiu home konstruita el Efeso, kiu anstataŭis la iaman diinon Artemidaon, estante en la imago de la katolikoj kaj de la ortodoksuloj kaj eĉ de certaj protestantoj theotókos, la Patrino de Dio. Laŭ la elementa logiko patrino ne povas esti malpli ol ŝia ido, do tiu konstruita Maria’, fakte transnomita Artemida’, estas diino, eĉ se la katolikaj teologoj tion malkonfirmas. Tiel la evangeliaj kristanoj en la centro de la universo ne vidas la ,reĝinon de la ĉielo’, kiel laŭ la modelo de Semiramis el Babilono la katolikoj ankaŭ nomas sian diinon, sed la veran reĝon, Jesuon Kriston, la veran, sed la senmakulan homon kaj la veran Dion. La prefero de la kristano tiel estas alpreni la teocentran, pli precize, la kristocentran sistemon anstataŭ la egocentra, kia proponiĝas al la homa naturo. La malfeliĉa dilemo, ĉu pravas la heliocentra aŭ la geocentra sistemo, estas por la kristano la triaklasa demando. La vera dramo okazas inter la kristocentra kaj la egocentra sistemoj!”

„Se mi vin ĝuste komprenas, la vera kristano ne volas esti humanisto, kiel la katoliko laŭ via ekspliko tio estas, ĉu?”

„Vi devas min ĝuste kompreni, kamarado!” diris Pseŭdsokrato kaj kontinuis: „La latina vorto humanitas, do la amo al la homoj, el kiu estiĝis la novepoka humanismo, estas tre bona afero, sendube, plene akorda kun la instruo de Jesuo. Temas nur pri tio, kiu devas esti la unua humanisto, por ke la afero vere funkciu. Kaj same, kiel la homo ne kreis sin mem kaj eĉ malpli povis lin krei la blinda sinsekvo de hazardaj mutacioj, sed lin kreis la ĉiopova, perfekte inteligenta kaj saĝa estaĵo, nomata Dio, tiel la sama homo ankaŭ ne povas la unua kaj senpere ami sin mem, do esti filantropo kaj humanisto, sed tiu Kreinto lin amis la unua, do Dio mem estas la vera humanisto, amanto de la homoj. La homo povas partopreni en la humanismo de Dio nur, se li estas teofilo, Di-amanto, filozofie dirite teisto, biblie dirite, disĉiplo de Jesuo, eklezie dirite, kristano, kiel en Antiohio (Agoj 11,26) oni komencis nomi la disĉiplojn de Jesuo Kristo. Ju pli la homo estas teisto, konkrete disĉiplo de Jesuo, des pli li povas partopreni en la aŭtenta humanismo de Dio.”

„Interesa vidpunkto, sinjoro Pseŭdsokrato! Ĉu oni povus samlogike apliki ankaŭ, se temas pri la centra nocio de ĉiuj komunistoj, la revolucio? Ke via Dio estas tiu, kiu estas revolucia, ke li faros la veran revolucion, dum ni homoj devus esti konservativaj, ni devas konservi tion, kion via Dio kreis, por ke li revolucie ĉion-ĉi ŝanĝu? Ĉar se tiel, tiam via ĝusta loko tamen estus inter ni komunistoj, nur ni devus ricevi novan vidon kaj komprenon de la afero, ĉu tiel?”

„Mi bedaŭras, kamarado, la kalkulo estas falsa. La aŭtenta kristano estas konservativa nur en unu punkto, kiun mencias apostolo Paŭlo al sia pli juna frato en Kristo, Timoteo: ,Ho, Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi!’ (1 Tim 6,20). Kaj daŭre skribante al Timoteo, li atestas pri si mem: ,Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon’ (2 Tim 4,7). Li gardis, do konservis, la fidon. Tio estas la konservativa flanko de ĉiu vera disĉiplo de Jesuo. Li povas esti amatore konservativa en aliaj, mondecaj punktoj, kiel en stilo de sia vestado, konduto, arta gusto kaj prefero, eĉ politika observo, sed tio ne estas lia esenca kaj senkompromisa konservativeco. Se por konservi ion mondecan li devus uzi mensogon, kalumnion, priŝteladon, mortigon, la disĉiplo de Kristo volonte lasus sian preferaĵon esti ĉu ŝanĝita ĉu forprenita ĉu detruita, nur msian fidon li konservas senkompromise kaj senrigarde al la prezo. Tute alie la revolucia homo. Tiu volas je ĉiu prezo konservi la superecon de sia egoo. Kaj kiel mi tion jam priparolis, li per sia revolucia ago ĉiujn aferojn, kiujn li pere de la revolucio promesis ŝanĝi je 180°, ĉar li eĉ la vorton, je kiu li ĵuras, ne komprenas, fakte turnas je 360° kaj ilin tiel revenigas al ilia komenca pozicio, nur la prezo de tiu senfrukta eksperimento estas amaso da mortigitaj, persekutitaj kaj prirabitaj homoj. La ekonomio estas lama, eĉ la natura moralo forgesita, belaj kaj utilaj kutimoj elsarkitaj. Ne troviĝas pli konservativa homtipo ol la revoluciulo! Se tio ne sufiĉas, enketu fasadojn de la domoj en iliaj urboj! Ĉio griza, kaduka, de ĉia amflegado forlasita.”

„Kaj kio pri Dio, kio pri ties revolucio?” demandis Mirko Cerkovnik.

„Dio pli bone komprenas latinajn vortojn ol la revoluciuloj. Lia sinteno ne estas revenigi la aferojn per 360° al la komenca stato. Li faros ion tute alian. Li havas veran alternativon al la homa konservativeco, kiel ankaŭ al lia revoluciemo.”

„Kion do?”

„Li faros ĉion nova. Legu en Apokalipso, ĉapitro 21, versiklo 5: ,Vidu, Mi faras ĉion nova.’

„Ĝuste la samon intencas fari ni, komunistoj!”

„En la plej bona okazo vi intencas fari en la mondeca senco novaj kelkajn aferojn – vere faras la komunistoj tre malmulte da tio, kion ili eble intencas. Dio, tute alie, ne intencas, Li simple faros. Li ne intencis krei la universon, Li diris la vorton kaj la universo estis farita. Kaj se Li ion faras nova, tio ne estas nova en nia relativa signifo de tiu ĉi vorto, kiel se ŝuisto faras novajn ŝuojn, tamen laŭ la tradicia modelo, per la tradicia materialo kaj maniero. Kiam Dio faros la ĉielon kaj la teron novaj, tio signifas ne fari tion denove, sed absolute nove, kiel la apostolo proklamas: ,Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis; kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas’ (1 Kor 2,9). Dio ne revenigos la malnovajn aferojn kaj cirkonstancojn samloken, orbitumante ilin je 360°, kiel faras ĉiu revoluciulo por ricevi la saman mizeron, koste je milionoj da mortigitoj kaj persekutitoj. Dio, estante Kreanto, faros ĉion vere nova. Ja diris la Filo de Dio: ,Kaj neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston, ĉar la plenigaĵo forprenas de la vesto kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas. Ankaŭ oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detranĉiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaŭ konserviĝas’ (Mat 9,16-17). Vi vidas, tiuj ĉi du versikloj same perfekte verdiktas ĉiun ribelon kaj revolucion, eĉ sensangan reformon senefika kaj sensenca. Tiu, kiu vere radikale ŝanĝos la mondon – ne flikante ĝin, sed simple kreante ĝin nova – estas Dio kaj ne Karlo Markso. Tial mi postsekvas Jesuon, kiu tion efektivigos, ne Markson, kiu mortis, sed ne resurektis, kiel Jesuo, kaj tiel li ankaŭ nenion povas plu fari, eĉ ne revolucion, por ne diri kreis la ĉielon kaj la teron novaj!”

„Kara sinjoro Pseŭdsokrato, ne ĉagreniĝu, sed la proletariaro ne povas atendi aldonajn du mil jarojn aŭ pli, eĉ se tio vere iam okazus, ke via Dio ĉion faros nova kaj per tio ankaŭ la ekspluatado kaj la alienacio de la homa laboro ĉesus. Ni ne povas senfine atendi la supozitan duan alvenon de via reĝo Jesuo Kristo, por sperti ties justan regadon tutmonde, tiel ni devas ŝanĝi la mondon laŭeble baldaŭ, ankaŭ revolucie kaj tiel bedaŭrinde ankaŭ sange, se ne eblas alie, kaj fakte ne eblas alie, ja neniu propravole rezignas pri siaj privilegioj, kiel ni ambaŭ vidis en la ĝisnuna historio. Kaj same, kiel via Jesuo, ankaŭ ni diras: Kiu ne estas kun ni, tiu estas kontraŭ ni, kun bedaŭro pro vi…”

Pseŭdsokrato ridetis kaj lasis sian diskutpartneron iomete atendi. Estis lia maniero, al gravaj demandoj ne tuj respondi. Foje li, invitita de la provinca televida redaktaro, partopreni rondtablan televidan diskuton kun kvar aliaj partneroj, al la ĉarma redaktorino, kiu lin invitis kafumi en la sama kafejo SEVER, respondis: „Estas flate kaj honore por mi, esti invitita de la tiel renoma institucio, kie oni ne nur sin voĉe esprimas, sed sin ankaŭ bilde montras al dekmiloj, eble eĉ centmiloj da spektantoj, dum mi kutime parolas kun unu aŭ esceptokaze kun ĝis maksimume kvin homoj. Tamen ni ambaŭ devas respondi al la sama demando, nur observata de du starpunktoj, do foje de la televida domo kaj foje de mi kiel la invitito.” – „Kaj kiel tekstas tiu ĉi demando?” demandis la redaktorino scivole. – „Vi devas pripensi, ĉu la televida redaktejo povas atendi mian replikon, ĝis mi vere pripensas la argumenton de mia partnero, kaj tia senparola paŭzo povas daŭri kelkajn minutojn, en malfacila kazo eĉ kelkajn tagojn. Kiom mi vidis tiajn dissendojn, la televido ne povas permesi al si eĉ unu senparolan sekundon. Ankaŭ se la gvidanto de la diskuto permesus al mi preni tempon por pripensi, miaj diskutpartneroj tion ne povus fari, kaj unu el ili tuj komencus paroli anstataŭ mi. Ĉar mi volas konsideri ankaŭ ties argumenton, mi devus interrompi mian pripenson por lin aŭskulti, kaj tiel mi perdus ĉian ŝancon por ion ajn diri. Aliflanke mi devas min demandi, ĉu mi estas preta respondi la eldiron de mia diskutpartnero, antaŭ ol mi povus pripensi lian argumenton. La politikistoj tion daŭre faras, mi scias, tial mi iliajn eldirojn ne povas preni por seriozaj. La vere pensantaj homoj diskutas inter si tiel, kiel la vere kapablaj ŝakludantoj movas siajn ŝakfigurojn sur la ŝaktabulaj kampoj. Ili uzas multe pli longajn paŭzojn por pripensi ol ili konsumas tempon por ŝanĝi pozicion de unu el siaj ŝakfiguroj. Ĉu serioze pensanta homo, kiu pritraktas tre gravajn demandojn inter milito kaj paco, uzu malpli da tempo por pripensi, ol la ŝakludantoj, kiuj nur distras sian cerbon? Vi vidas, kara sinjorino, via domo ne povas atendi senvoĉe ĝis mi pripensus la aferon por povi ion racian diri – kaj mi ne povas senpripense tuj repliki la eldiron de iu alia, por ke la spektanto ne enuu, atendante al la rezulto de mia pripenso. La televido kaj mi principe ne povas kooperacii, kvankam la kafo, per kiu vi min afable regalis, estas tre bongusta kaj via intenco tre bonvola…”

Tiel Pseŭdsokrato fine replikis ankaŭ al Mirko Cerkovnik:

„Vi pravas, neniu proletario povas atendi la momenton, kiam Jesuo Kristo en tiu ĉi mondo starigos sian regnon, en kiu la ekspluatado kaj alienacio ne plu okazos. Ĉar, kion signifas la vorto ,proletario’? Origine, laŭ la latina vorto proles, tio estas idaro, ĉar la senhavaj civitanoj de Romo, tamen liberaj, havis unu nuran funkcion: naski idaron por militista servo. Ili kiel paseroj vivis de la paneroj, kiuj falis de la ŝtata tablo. En via, marksisma ĵargono, la proletario estas persono, kiu posedas nenion krom sia labora potenco. Por povi vivi la proletario devas en la kapitalisma merkato vendi sian laborpotencon por povi aĉeti siajn nepraĵojn, por povi simple transvivi. Tia homo fakte ne povas atendi; li ankaŭ en tiu ĉi vivo povas nenion perdi, kiel prave konstatas Markso en la Manifesto31, tial li ne vendas nur sian laborpotencon al la kapitalisto, sed li investas ankaŭ sian batalpotencon, riskante ĉe tio sian surteran vivon, ne sciante, ke li riskas per tio ankaŭ sian postmortan eternan vivon.”

„Diru, al kiu la proletario do vendas sian batalpotencon, ja la kapitalisto certe ne estas ĝia aĉetanto,” intervenis Mirko Cerkovnik konsternite.

„Vi pravs, kamarado, la proletario sian batalpotencon ne vendas al la kapitalisto, kiel li al tiu vendas sian laborpotencon. Tamen li vendas, ja en tiu ĉi mondo ĉiu varo estas ĉu vendata ĉu aĉetata, senrigarde, ĉu temas pri reale uzebla valoraĵo aŭ nur pri iluziaĵo de reala varo. Sed al kiu, vi prave demandas? Vidu, la batalpreta laboristo aŭ terkultivisto aŭ eĉ burĝo kaj aristokrato, troviĝas en la sama situacio kiel la ĉefrolulo en la dramo de Goethe, en ties Faŭsto. Li volas atingi la koron de Margarita’. Per normalaj rimedoj kaj metodoj li ne havas grandan ŝancon. La senŝancan homon – kaj principe, se temas pri la esencaj aferoj, ĉiu homo estas same senŝanca – sieĝas Mefisto, simple diablo, kiu proponas al la kompatinda homa estaĵo komercan kontrakton. Tre oportunan, laŭ unua rigardo. La homo devas nenion pagi, nenion esceptan fari, nur subskribi, ke en nebula estonto iam ties animo apartenos al la tentanta proponanto kaj ŝajna savanto. Tiel ankaŭ Faŭsto subskribis. Kiam oni troviĝas ĝisbuŝe en la koto de sia vivo, oni ne meditas multe pri sia animo, pri kiu la sama proponanto aliloke kaj sub alia masko instruas, ke ĝi tute ne ekzistas. Kaj Faŭsto efektive ricevis konkretajn valoraĵojn, finfine eĉ la korpon de Margarita’. Unue li tute ne rimarkis la diferencon: li volis atingi la koron, sed Mefisto prizorgis al li nur la korpon. Ĝuste same procedas la proletario per sia batalpotenco. Ne la kapitalisto, sed Mefisto sub la masko de la justece interesiĝinta revolucia estro aŭ ideologo, proponas al li la saman kontrakton: Disponigu al mi vian animon; ne zorgu plu pri admonoj kaj avertoj de via konscienco, ne zorgiĝu, ĉu la plenumo de miaj instrukcioj estas en akordo kun tio, kon instruas sacerdotoj – kaj mi kontentigos viajn dezirojn. Faŭsto ne konsciis, ke li la plej reale ekzistantan parton de si, kiu ne mortas kune kun la korpo, vendis al Mefisto sub la revolucia masko. Se li havas bonŝancon, li eble ne perdis tuj sian korpan vivon, disponigante sian batalpotencon al la diablo, sed post certa tempo li kun deprimo konstatos, ke li ne ricevis tion, kio en la infera kontrakto estas skribita.”

„Faŭsto tamen ricevis la manon de Margarita’, se mi rememoras mian gimnazian legadon,” eksplikis Mirko Cerkovnik.

„Vi pravas, li ricevis ŝian manon, reprezentante por ŝia tuta korpo kaj ties servo; sed li ne ricevis ŝian koron, reprezentante por ŝia animo, sed li perdis propran animon. Vidu, Goethe, kiu mem ne estis vere kristano, krom laŭnome kaj laŭregistre en lia luterana protestanta kmunumo, sed moderna pagano, tamen, ĉar granda poeto, li precize prezentis la efikon, la finan rezulton de tia negoco. Bedaŭrinde li en la dua, ankaŭ poezie malpli intensiva parto, serĉis solvon en la falsa, romkatolika direkto, kvankam li mem estis protestanto. Sed protestanto ne jam aŭtomate estas vera kristano, kiel eĉ vera kristano, do tiu, kiu laŭbiblie per sia racio kredas kaj apartenas al la kristana komunumo, regule partoprenante ĉiujn diservajn farojn, ne jam aŭtomate estas tiu, kiu vere postsekvas Jesuon, estante naskita denove.”

„Kian konsilon do vi povas diri al milionoj da ekspluatataj sklavoj en la kapitalisma mondo, kiuj nur ŝajne estas liberaj civitanoj? Ĉu simple akcepti sian situacion, kia ĝi estas, senproteste suferi kaj esperi je baldaŭa morto, kiu ilin finfine faros vere liberaj?”

„Dankon, kamarado, vi prenas min por tre grava persono, ke vi min invitas konsili al la tutmonda proletariaro, kion entrepreni. Bone, mi ŝercas, temas pri teoria demando. Unue, mi povas kaj volas konsili neniun. Due, vi tre trafe diris, ke tiuj homoj estas sklavoj. Mi nur volas kompletigi, ke ĉiuj homoj laŭ sia natura stato estas sklavoj.”

„Ĉu tion diras via Biblio?”

„Jes, sed se vi vere estus materiisma ateisto, kiel vi laŭ la instruo de via marksisma aŭtoritato devus esti, vi vidus, ke ankaŭ laŭ la materiisma mondpercepto ĉiuj homoj estas sklavoj, do vere ĉiuj, dum la Biblio diras ke nur tiuj, kiuj la diablon havas por sia patro, ja iliaj pensoj kaj agoj laŭ la materiisma doktrino estas rezulto de la hazarda okazado je la molekula kaj atomstruktura nivelo kaj la tn. libera volo estas nura iluzio, predikata de sacerdotoj. La diferenco estas, ke el la sklaveco de la natura determineco ne troviĝas eliro kaj savo, eĉ per sukcesaj ribeloj kaj revolucioj ne, ja ankaŭ tiuj nepre rezultas el la materiaj cirkonstancoj en la homaj korpoj kaj ekster ili. Kaj se la materiisma filozofio pravas – kaj tio estus la ĉefa legitimilo de via partio kaj agado – estus maleble diveni, ĉu via profeto Markso en siaj asertoj pravas, ja ankaŭ liaj pensoj estus nur la materie determinitaj rezultoj de la hazarda interludo de la atomoj… La okulfrapa nekonsekvenco de viaj estroj estas, ke neniu aranĝas por siaj ĉu veraj ĉu nur elfantaziitaj kontraŭuloj kaj malamikoj tiomajn kaj tiel drastajn juĝprocesojn kiel ĝuste la komunismaj reĝimoj, kvazaŭ iliaj viktimoj do tamen havus liberan volon, konsciencon kaj metafizikan moralan devon.”

„Vi parte pravas, okazas eraroj kaj troigoj…”

„Ho, jes, la stenodaktilografoj faras erarojn, tajpante manuskriptojn, frapante sur la klavo B anstataŭ C – kaj la komunismaj komisaroj faras erarojn kondamnante senkulpajn homojn en la senco de la akuzo je mortpuno – kaj eĉ troigas, kondamnante potage centon da ili anstataŭ nur kvindek, kio estus la modera mezuro…”

„Kaj kiamaniere la kristane kredanta homo povus esti liberigita de sia sklaveco, kies ekziston vi eĉ simplanime konfesas?” Mirko Cerkovnik eskapis la temon de la konsekvenceco de sia marksisma doktrino.

„Vi eraras, kamarado, mi ne konfesas tion simplanime, sed rezulte de ĉio, kion diras al mi la Biblio. Kaj ĝi same en la Malnova, kiel ankaŭ en la Nova Testamento multloke diras, ke ĉiu natura homo principe estas sklavo. Tiel diras Jesuo: ,Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko’ (Joh 8,34). Apostolo Paŭlo al tiuj, kiuj alprenis Kriston, certigas: ,Tiel ke ĉiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio’ (Gal 4,7). La alia apostolo, Petro, diras: ,Ĉar al kiu oni submetiĝas, al tiu oni ankaŭ sklaviĝas’ (2 Pet 2,19). Se do sklavo de sia peko, tiam unue la sklavo de tiu, kies permanenta ĝojo estas vidi kaj sproni la homon peki. Konsekvence ĉiu natura homo diversmaniere kaj diversaspekte fariĝas ankaŭ sklavo de aliaj homoj kaj de iliaj institucioj, kiel ŝtato, eklezio, lernejo, familio, nacio, politika partio, kriminala bando ks., sed antaŭ ĉio de diablo, kiu sklavigas ĉiujn kaj komplete.”

„Ĉu ne estas ĉiu homo natura homo, ja supernaturaj homoj ne troviĝas, por fantomi en aero?”

„Jes, ĉiu homo unue estas natura homo, do sen Dia graco kaj ekkono, kiel la apostolo diras, kaj tiu vera naturo nomiĝas peko. La komenco de tiu vera liberiĝo troviĝas en la vero, kiu estas Kristo mem: ,Se vi restas en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj; kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos’ (Joh 8,31). – Tiel do la veraj disĉiploj de Jesuo estas liberigitaj per la vero – kaj tiu vero estas li mem, kiel li diras: ,Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi’ (Joh 14,6). La vero ĉe Dio unuavice ne estas afero de inteligento kaj scio, de logiko kaj gnoseologio, sed Logos, lia unuanaskita Filo, estas kiel persono la vero mem. Ĉiuj aliaj aspektoj de la vero estas tiel plene determinitaj de tiu ĉi unua, de Kristo. Kiu volas esti libera, tiu devas havi Jesuon por sia mastro, ĉar li mem estas unuarange la vero – kaj nur per la vero, ne iu ajn parta kaj specifa, sed la unua vero, oni povas esti liberigita.”

„Laŭ vi do ĉiuj ribeloj kaj revolucioj kun milionoj da mortigitaj homoj estis senbezonaj kaj vanaj, ja oni povus la samon akiri simple per kredo en vian Jesuon; sen klopodo, sen sufero, sen ajnaj aferoj, ĉu vere, sinjoro Pseŭdsokrato?”

„Ho ne, tute ne vane kaj sensence! La homaro, kiu jam delonge pro sia falo for de Dio kaj Lia graco, bezonas tre fortajn atestaĵojn, ke nur Dio povas doni liberon kaj pacon. Tio estas la dolora servo de la ribeloj kaj revolucioj. Kelkaj pro tio atingas racion kaj saĝon, ĉar ili unue akceptis Kriston. Kaj rilate la prezon vi denove eraras. Estas vere, ke la homoj per sia sufero ne povas pagi liberon senpere, ĉar la vera libero estis pagita de Jesuo. Tamen la suferantoj de la ribeloj kaj revolucioj pagis por tiuj, kiuj poste komparis la fruktojn de la revolucio kun tio, kion la revoluciuloj proklamis. Tiel ankaŭ ilia sufero havas sencon kaj utilon, ĉar kelkaj pro tio sobriĝas kaj konvertiĝas.”

„Via pia rekomendo, sinjoro Pseŭdsokrato, tiel diras: Suferu kaj eltenu pacience kaj preĝante ĉion, kion la vivo al vi surdorsigas, ĉar vi mem, eĉ kolektive, eĉ tuthomare, povas en fina efekto ŝanĝi nenion. Tamen, eltenu en paco, ĉar iam venos Dio mem kaj tiu ĉion aranĝos je bono kaj feliĉo de viaj posteuloj eble post cent, mil, dekmil aŭ dek milionoj da jaroj… Ĉu tiel?”

„Nu, kamarado, vi vivas en libera ŝtato sen komisaroj, sen severa ideologia cenzurado, sen mortkondamnaj procesoj, tiel vi povas senĝene karikaturi la instruon de Jesuo Kristo. Sed vi ne povas kontraŭstari la veron de lia instruo, vi ne povas malebligi la antaŭdiritan efektiviĝon de la Dia plano en la tutmonda historio, same, kiel en la ĉies individua vivo. Vidu, Dio ne ordonis al la homoj senage atendi, ke Li mem faru ĉion. Li nur ordonis, ke la homo ne preterlasu fari sian laboron kaj ke li ne pretendu fari la laboron de Dio aŭ almenaŭ Lin en tio helpi, kvazaŭ la povo de Dio ne estus sufiĉa.”

„Se tiel, bonvolu do diri, kio estas la faroj de Dio kaj kio la faroj de la homoj, por ke ne estiĝu konfuzo kaj ĥaoso en la ĝusta labordivido…”

„En la komenco Dio donis al la unua homa paro du taskojn por plenumi kaj unu limigon respektive malpermeson por respekti. La taskoj estis: Estu fekundaj kaj plenigu la teron; prilaboru la ĝardenon, mastrumu super ĝi kaj ĝin gardu! Kaj nur unu estis la malpermeso: Ne manĝu de la arbo de la rekono, ĉar se vi manĝos, vi mortos!”

„Jen,” preskaŭ saltis Mirko Cerkovnik de sia seĝo pro rapida entuziasmo, „nun vi devas mem vidi, kial nia planedo fariĝis tiel poluciita kaj kontaminita, kial ĝi laŭvice perdas siajn praarbarojn, kiuj nin regalas per nepre bezonata oksigeno – via Dio mem ordonis al la homoj mastrumi super la naturo; kaj mastrumi egalas al ekspluati. Same kiel la kapitalista klaso ekspluatas la proletariaron kaj ĝin korpe kaj mentale detruas, la sama reganta kaj ĉion poseda klaso ekspluatas kaj detruas la naturon, jam la tutan planedon, ĉu, sinjoro Pseŭdsokrato?”

Pseŭdsokrato ludis embarason kaj intervenis fingre malantaŭ siaj oreloj, sendante tiel gestmesaĝon: Mi ne havas respondon… Mirko Cerkovnik jam perdis kontrolon super siaj buŝanguletoj, kiuj anoncis internan ridon pro fin-fine atingita triumfo super la filozofo, kiu predikis sian Dion anstataŭ rekoni la grandecon de iu alia filozofio, en kies doktrino plene fidis li. kaj Pseŭdsokrato lasis sian vid-al-vidulon daŭre ĝu-bani en lia sento pri sukceso, rigardante iel senhelpe kiel ŝakludanto, kiu krom la damo perdis jam ĉiujn figurojn el la dua vido de sia komenca pozicio, por ne paroli pri la peonoj el la unua vico. Tio daŭris tiel longe, ke Mirko Cerkovnik fariĝis nervoza, pridubante, ĉu la maljuna ruzulo eble tamen ie prikaŝas sian talonon.

„Vidu, kamarado,” post la silenta paŭzo, kiu intertempe jam fariĝis peniga, la mistera filozofo tamen reparolis, „estas gratulinde, se iu ajn homo, kaj eĉ speciale, se tiu homo estas disĉiplo de Markso, legas en la Biblio kaj konas kelkajn gravajn teksterojn parkere. Tamen la Biblio ne estas romano, kiu ne perdas sian bazan artan efikon, se oni kelkajn alineojn aŭ eĉ tutajn ĉapitrojn ne legas tre precize. Estas vere: ju pli bone la aŭtoro sian verkon pripensis kaj komponis, des pli preciza devas esti legado, ja ĉe veraj majstroverkoj jam false aŭ ne sufiĉe atente legitaj detaloj povas damaĝi la artan valoron de la tuto. Vi scias, kamarado Mirko, ke ne estas la samo elpreni ŝtonon el la katedralo de sankta Stefano en Vieno aŭ same grandan ŝtonon el la granda kazerno de Maria’ Teresia’, la fama Theresianum, en kiu studas la militan arton niaj estontaj oficiroj kaj generaloj. Tiel vi tre bone vidis, ke troviĝas ia ligo inter la ordono kaj komisio de Dio, ke la homoj estu mastroj super la tero kaj ĝiaj vivestaĵoj – kaj la nuna stato de la aferoj, kiu estas ĝuste tia, kian vi akravide priskribis per ekvacio de mastrumi kaj ekspluati. Sed ĉu mi havas permeson, starigi al vi etan demandon, por ke ni la aferon iom precizigu?”

Mirko Cerkovnik apenaŭ videble mordis en siajn lipojn, en antaŭsento, ke lia triumfo povus baldaŭ krevi kiel infana balono, kiun vento rapide sidigas sur dornon en arbustaro. Kompreneble li donis permeson.

„Jen mia demando: Ču Dio eldiris sian ordonon antaŭ la unua peko de la unua homa paro aŭ post ĝi?”

„Ĉu tio faras diferencon?” Mirko Cerkovnik provis trukgajni iom da tempo.

„Tio, kamarado, donas esencan diferencon! Tion, kion Adamo kaj Eva’ faris en la senco de la Dia ordono, ili faris tiel, kiel Dio tion ordonis kaj kiel Dio mem tion estus farinta. Kompreneble ne en la pleno de Dia ĉiopovo kaj perfekto, sed tamen akorde al Lia volo kaj spirito. Post la peko ne nur Adamo kaj Eva’ sed ĉiuj, kiuj ĝis nun naskiĝis, krom Jesuo Kristo, aŭ tute ne volis plenumi la ordonon de Dio kaj atenti Lian malpermeson, aŭ ili klopodis plenumi, sed ne povis tion kontentige fari. Tiel la vorto mastro antaŭ la unua peko ne signifis ekspluatanto aŭ sklavposedanto, sed tiun, kiu amas tiujn, kiuj estas al li konfiditaj, kaj ilin kondukas en la plej bona senco kaj intenco por ili. Kaj la verbo mastrumi antaŭ la unua peko ne signifis konduki homojn je propra, sed je ilia bono kaj profito. Tiel la homo antaŭ la unua peko en la sama spirito mastrumis super la ĝardeno, reprezentante por la tuta kreita naturo, en la sama senco kaj amo, en kia Dio ĝin kreis. Tute kontraŭe la homo post la unua peko, al kiu konstante aldoniĝas novaj, ne mastrumas plu en la senco kaj spirito de la Dia ordono, sed en la senco de sia egoo kaj ĝia nesatigebla avido, kiu riskas kaj detruas aliajn homojn kaj vivestaĵojn kaj finfine la tutan naturon por kontentigi sian monstran egoon, kies karna menso kaj karaktero principe estas nesatigebla, nekontentigebla.”

„Se vi kaj via Biblio pravas,” rezigne diris Mirko Cerkovnik, „do nia planedo havas nenian perspektivon plu. Se tiel, estas nur afero de tempo, kiam la vivo sur ĝi ne plu estos ebla. Ĉu ankaŭ tiu agonio de ĉiuj vivestaĵoj, inkluzive de la homa raso, estas en la fiksa plano de via Dio, sinjoro Pseŭdsokrato?”

„Tiu ĉi planedo, kia ĝi estas, fakte ne havas perspektivon en la sendia vido de la aferoj, ĉar post la okazaĵoj, kiuj ankoraŭ devas veni, Dio ĝin detruos per fajro. Tial ĉiuj provoj plibonigi tiun ĉi mondon estas provoj plibonigi frenezulejon, karceron kaj gulagon respektive koncentrejon kiel Auschwitz. Tial ankaŭ la komunismo estas sensenca afero, eĉ se ĝi povus bone funkcii, almenaŭ tiel, kiel tamen funkcias la kaduka kapitalisma ordo. Dio ĉion-ĉi detruos kaj poste ĉion faros nova: novan ĉielon kaj novan teron. Tiel nek la naturprotektado nek la ekonomia kaj sociala problemaro estas la temo de veraj kristanoj. Ili scias, ke ili troviĝas en granda frenezulejo, karcero kaj gulago, ĉio regata de la princo de tiu ĉi mondo, kiu estas Satano. Sed ili samtiel scias, kien ili post sia surtera morto venos: en Novan Jerusalemon sur la nova tero sub la nova ĉielo, kie troviĝas neki la kapitalisma nek la komunisma maniero peki kaj vivi en malvero, maljusto, malsaĝo kaj daŭra konflikto kun Dio, mondo kaj si mem.”

Mirko Cerkovnik ŝancelis tuj repliki. Li mem ne sciis vere, kion diri. Se la Biblio, je kiu la maljuna popolfilozofo pli ĵuras ol je ĉiuj famaj filozofoj, li pensis ĉe si, tiam ankaŭ Pseŭdsokrato pravas, kion do li ankoraŭ diru? Sed kio, diris al si Mirko Cerkovnik, se la Biblio ne pravas, ĉar temas pri pure religia fantaziaĵo, kian konsekvencon do tiu ebleco, por li ĝi devus esti certeco, povus havi por la priparolitaj temoj kaj same por la decido de la maljuna pensulo, eventuale aniĝi ĉe la komunista partio…

Finfine li tion laŭte diris:

„Sinjoro Pseŭdsokrato, kiel filozofo vi certe lasas resti valida ankaŭ la alian eblecon, eĉ verŝajnon: ke via plej grava referenca fonto, la Biblio, ne pravas; ke ĝi estas tre interesa literatura kaj historia legaĵo, tamen baze mita kaj fantazia rakonto kiel multaj similaj en ĉiuj religioj, pri kiuj vi tamen konsekvence asertas, ke ili estas ĝuste tio: mito kaj fantazio, ĉu? Ni faru do pure spekulacian supozon, ke via Biblio proponas kelkajn popolsaĝajn konsilojn, kiamaniere relative saĝe kaj bone vivi, tamen ĝiaj ĉefaj eldiroj estas sen ia ajn reala bazo. Ĉu vi en la kazo, ke iu sukcesus tion logike pruvi, estus preta vin engaĝi por tiu ĉi tamen palpebla kaj videbla mondo kaj, por tion pli sukcese efektivigi, fariĝi kompartiano kaj tiel nia kara kamarado?”

„Kara kamarado, en tia kazo, se via supozo havus realan bazon, tiam mi eĉ malpli vidus bonajn motivojn por surmeti ruĝan ĉemizon kaj ornami ĝin per ruĝa dianto. Se la Biblio ne pravas, se la ŝtonaj tabuloj de Moseo, sur kiuj staras skribita ankaŭ la Dia malpermeso ŝteli kaj avidi la propraĵon de alia homo – kaj ĝuste tion signifas la social-filozofia vorto ,ekspluati’, sur kiu ŝtono en la naturo, je kiu ĵuras la sendiaj homoj, do mu legu la malpermeson ekspluati kaj kie en la naturo, ĉar la supernaturon vi negas, mi trovu motivon por fariĝi komunisto kaj batali kontraŭ la ekspluatado, ĉar onidire la komunistoj tion faras?”

„Ĉu ili ne faras tion ankaŭ reale kaj ne nur onidire?”

„Povas esti, ke ili tion faras. Ne estu ofendita, vi persone povas esti pozitiva escepto. Sed, ĉu mafianoj ne batalas, eĉ tre sangverŝe, kontraŭ ŝtelado, nome, ke iu alia priŝtelu mafianon aŭ ke unu mafiano priŝtelu la alian? Tamen tio ilin ne ĝenas priŝteli kaj prirabi la nemafianojn. Ĉu vi scias, kamarado, kia estas la esenca diferenco inter la kapitalisma kaj komunisma, aŭ pli milde, socialisma sistemo? Iu slovena verkisto, Žarko Petan, tion perfekte klarigis per unu el siaj aforismoj: ,La kapitalismo estas la ekspluatado de la homo fare de alia homo – la socialismo estas la malo de tio…’”

„Vi volas relativigi la kapitalisman kaj la socialisman sistemojn, kvankam la kapitalisto ekspluatas regule, dum en la socialisma sistemo la ekspluatado povas aperi nur kiel misuzo de la sistemo kaj tiel estas escepto de la regulo,” diris Mirko Cerkovnik, kredante trovi la argumenton kontraŭ la en liaj okuloj malkavalira ŝerco de la filozofo.

„Ne estas mi, kiu relativigas, la homa korupta naturo, alivorte la pekemo estas, kiu faras. Mi agnoskas, ke inter la kapitalismo kaj la socialismo troviĝas kelkaj sistemaj diferencoj, tamen ne tiel grandaj kaj esencaj, kiel la apologetoj ambaŭflanke emas kredi. Ankaŭ la kapitalismo evoluis multajn socialajn instrumentojn por mildigi la situacion de tiuj, kiuj posedas preskaŭ nenion. Kaj ankaŭ la socialismo funkcias sur la samaj ekonomiaj leĝecoj, ankaŭ ĝi uzas monon, krediton, interezojn, jen la tipaj instrumentoj, per kiuj laboras la kapitalisma ŝtato. Temas nur pri tio, kiu el ambaŭ sistemoj, la privatkapitalisma aŭ la ŝtatkapitalisma aŭ la partikapitalisma, nomata socialismo, pli efektive stimulas investadon kaj laboron, estante tiel pli sukcesa. Sed je unu punkto Markso pravas. La kapitalisto instigas ŝpari ĉe la produktadkostoj, sed samtempe li instigas malŝpari ĉe konsumado. Tio ĉi estas la granda kontradikcio de la kapitalisma produktadmaniero. Sed la socialismo ne estas esence pli bona. Nur ke ĝi malŝparas ĉe aliaj pozicioj, kiel: sekreta ŝtatpolico, armeo, politika propagando, spionado kontraŭ la propra loĝantaro ktp. Tamen inter ambaŭ sistemoj, el kiuj la socialisma multe pli kostas kaj senkompare malpli produktas en kvanto kaj kvalito, troviĝas unu esenca pozicio, kiu estas en ambaŭ sistemoj la sama, ne nur egala: la korupta, la pekema homo! Kaj tiu peka homo faras la kapitalismon, eĉ se pli fruktodona kaj malpli multekosta, longperspektive sindetrua, kiel via profeto el Triero prave prognozis – kaj tiu same peka homo faras la socialismon sklava kaj senefika, senrigarde la certe idealisman impeton, per kiu ĝi komenciĝis. Finfine ili bankrotos ambaŭ: la unua pro la nesatigebla avido, la dua pro la nekontentebla envio!”

„Vi do ne vidas solvon?” preskaŭ ĝoje diris Mirko Cerkovnik. La burĝa filozofo estas ekstrema pesimisto, tio estas granda esperlumo por la komunisto!

„Mi simple samopinias kun la iama ĝenerala sekretario de la sovetia kompartio Nikito Hruŝĉov, kiu respondis la demandon, kial lia socialismo simple ne funkcias, per vortoj, kium plene harmonias kun la baza diagnozo de la Biblio: „Pro la falsa homo!” La doktrino de Markso kaj eĉ pli de Lenino postulas homon, kia ekzistas nur en la propagandaj broŝuroj de la komunistaj partioj, sed ne en la reala vivo. La reale ekzistanta homo, krom se nove naskita en la Dia Spirito, estas samtempe avida kaj envia; samtempe ŝtelema kaj persekutema, samtempe ribelema kaj police opresa. Kun tia homo povas ĝis certa grado kaj ĝis certa tempolimo relative prosperi la sistemo, kiu almenaŭ supraĵe konas la Biblion kaj supozas tian homon, kian la Biblio reale priskribas. Tia sistemo estas la kapitalisma, sed ne de iu ajn tipo, tia estas nur tiu, kiu ligiĝas kun la protestanta etiko, baziĝingta sur la Biblio, kiel brile montris la granda sociologo Max Weber en sia fama verko Die protestantische Ethik und der Geist des Kapitalismus (La protestanta etiko kaj la spirito de la kapitalismo). Tiel vi en certa historia kadro pravas. Ĝis iu elekstere tiun kadron rompos, ni havos pli kaj pli da agonio de ambaŭ sistemoj.”

„Kaj la kadron rompos…”

„Ne ribelulo aŭ revoluciulo, sed la Reĝo de la reĝoj, Jesuo Kristo, venonte en tiun ĉi mondon la duan fojon. Li enkondukos tutmonde sian regadsistemon, en kiu nek la avido nek la envio estos la motoroj de la ekonomia kaj politika vivo, kiel ĝis nun, sed ĉar en lia sistemo la homoj laboros ne pro profito kaj same ne pro la deviga kaj laborpela skurĝo de komisaroj, sed por la gloro de Dio.”

„Ĉu vi povas al mi diri ekzemplon, ke via Biblio estas konfirmita de puraj faktoj kiel la fidinda libro?”

„Nu, kamarado, pri tio estas verkitaj dikaj volumoj. Por ne tro longe uzi vian tempon, mi menciu nur la tre interesan statistikan observon, kiu estas tuj ekzamenebla, ankaŭ de vi, sed absolute neimagebla sen Dia ĉeesto en la estiĝo de tiu escepta libro.”

„Mi tre scivolas aŭdi!”

„La plej ampleksa libro en la Biblio estas la Psaltero, la kolekto de psalmoj. La plej mallonga estas la psalmo 117, havanta nur du versiklojn. La plej longa psalmo, havanta 176 versiklojn, estas la psalmo n-ro 119. Sed tre interesa estas la psalmo n-ro 118, troviĝanta inter la plej mallonga kaj la plej longa el ĉiuj psalmoj. Nome, antaŭ ĝi troviĝas 594 ĉapitroj de la tuta Biblio – kaj post ĝi precize same 594 ĉapitroj. La sumo de ĉiuj ĉapitroj tiel donas la nombron 1188. Kaj nun rigardu: la precize meza versiklo en la tuta Biblio estas la 8-a versiklo de la psalmo n-ro 118. Se vi markas tiun ĉi versiklon, kiel oni faras en la Biblio: Psa 118,8, vi tuj vidas la saman nombron, nur kun la komo, kiu dividas la versiklon disde la ĉapitro, kiun ni ricevis per la adiciado de ĉiuj ĉapitroj en la Biblio. Kaj kion tiu ĉi matematike centra versiklo diras? Jen la enhavo:

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12


Elŝuti 0.64 Mb.


Elŝuti 0.64 Mb.