Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Vinko Ošlak Pseŭdsokrato kaj aliaj

Elŝuti 0.64 Mb.

Vinko Ošlak Pseŭdsokrato kaj aliaj




paĝo2/12
Dato16.03.2017
Grandeco0.64 Mb.

Elŝuti 0.64 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12

„Se tiel, kiu kristano do povus veni en la ĉielan regnon?” kun ironia mieno demandis Mirko Cerkovnik.

„Neniu povos veni en la ĉielan regnon pro tio, ke li aŭ ŝi sufiĉe plenumis la leĝon, nek la plej pia kristano nek la plej ĝisoste ateisma komunisto. Sed pri tiu ĉi temo mi ne povas diskuti kun homo, kiu negas ekziston de la Aŭtoro de ĉiuj verkoj, kiujn oni ne povas negi. Tio estas la temo inter la naturreligiaj kaj aliflanke de la biblifidelaj dikredantoj. Sed permesu min reveni al nia temo, pro kio mi prenas la komunistojn por ŝtelistoj ne nur ĝenerale, kiel la Biblio ĉiujn homojn prenas por ŝtelistoj, adultuloj, murdistoj ktp., sed ankaŭ en tute aparta senco!”

„Nu, tio min vere faras scivolema, sinjoro Pseŭdsokrato!”

„Vidu, kamarado, jam sian nomon prenis viaj prakamaradoj el la 32-a versiklo en la 4-a ĉapitro de la Agoj de la apostoloj. Eĉ tio ne estus en si mem problemo, se ili tion deklarus kaj mencius la originan biblian lokon kaj uzon. Via ideologia patriarĥo Markso ennestiĝis en la Ligo de la justaj, fondita de la kristano kaj cetere vere laboristo, ne burĝo kiel Markso, Wilhelm Weitling,13 laŭprofesie simpla tajloro. Post mallonga tempo Markso sukcese intrigis kontraŭ sia partia ĉefo Weitling kaj lin ĵetis el ties unuiĝo kaj atribuis al ĝi novan nomon: Ligo de komunistoj. Ankaŭ tio ne sufiĉis. La ĉefa kvazaŭfilozofia verko de Markso, kunlabore kun Engelso, La germana ideologio, estis verkita kiel parodio de la Biblio. La doktrino de la komunismo kaj same la ateisma kvazaŭfilozofio posedas aŭ produktas nenion propran, ĉio estas ĉu ŝtelaĵo, ĉu parodio, neniam honesta propra produkto. Prenu nur la nomon de via mondpercepto: ateismo. Viaj ateismaj patriarĥoj – neniu vere grava filozofia nomo inter ili – ŝtelis la vorton theós el la malnovgreka lingvo, kiun uzas la kredantoj je supera estaĵo, kiu kreis la kosmon kaj la homojn, aldonante la sufikson -ism, kiu signifas pensan aŭ idean sistemon – kaj antaŭmetis la grekan prefikson a-, kiu negas tion, kio staras post ĝi. Do, nur tiu a- estas la tuta pensgrandaĵo de la ateismaj filozofoj, la vortradiko estas ŝtelita ĉe la kredantoj. La principo de la tuta marksisma kaj tiel ankaŭ de la ateisma doktrino estas la negado. Iu pli saĝa germanlingva aŭtoro, la poeto Goethe, diras en sia ĉefverko Faŭsto pri la diablo, prezentita per Mefisto: „Ich bin der Geist, der stets verneint…” (Mi estas la spirito, kiu daŭre negas.)14 Okaze de iu intervjuo Markso respondis la demandon pri sia vivslogano tiel: „La kritiko pri ĉio ekzistanta.” Ĉu li almenaŭ per tiu ĉi slogano estis honesta kaj konsekvenca? Neniel! El sia kritiko li komplete elprenis sian propran doktrinon – kaj tiujn, kiuj aŭdacis pridubi liajn tezojn, li superŝutis per plej krudaj insultoj kaj kalumnioj. Liaj disĉiploj ne restis nur ĉe vortoj. Tiujn, kiuj kuraĝis pridemandi aŭ eĉ kritiki la instruon de la ,klasikuloj’ Markso, Engelso kaj Lenino, por ne diri Stalino, ili ĵetis en karcerojn kaj gulagojn kaj ilin torturis kaj mortigis en miloble pli granda nombro ol tion faris ĉiuj iamaj rusa caroj kune!”

„Bone,” diris Mirko Cerkovnik, „sed ĉu ne faris tiel same la eklezio, kiu ŝtelis ideojn de gravaj filozofoj, precipe de Platono kaj de Aristotelo; kiu ŝtelis el la popola scio, folkloro, kiel diras la angla vortkombinaĵo? Koncerne la arton, ĉu ili ne engaĝis multajn pintajn artistojn, eĉ se ili persone ne kredis en Dion? Ankaŭ niatempe iu grava hispana arĥitekto, mem konata ateisto, estas komisiita konstrui katedralojn en moderna stilo. Kaj finfine, eĉ la plej kruela komunista uzurpatoro ne faris kun la alikredantoj la samon, kiel la rom-katolika eklezio, kaj ne en tioma amaso kaj krueleco. Stalino la persekutitajn kristanojn tamen ne bruligis surŝtipare vivajn. Li ankaŭ ne elpelis el la ŝtato tutajn popolojn, kiel la katolika reĝimo en Hispanio faris, kiam islamanoj kaj hebreoj devis fuĝi por nur reteni sian vivon. Kie do la diferenco?”

„Bonvolu al mi diri, pri kiu eklezio temas?” diris Pseŭdsokrato.

„Nu, pri la rom-katolika, memkompreneble!” respondis Mirko Cerkovnik.

„Vi prave diras, kamarado Cerkovnik, ,memkompreneble’ temas pri la katolika eklezio de Romo, pri kiu cetere!”

„Ĉu ĝi ne estas la plej granda eklezio de la kristanoj?” gapis Mirko Cerkovnik.

„Ho, jes, ĝi estas la plej granda, sed ne de veraj kristanoj.”

„Ĉu do troviĝas veraj kaj neveraj kristanoj? Ĉu oni tute povas havi veran, la aŭtentan eklezion, se eĉ ne ekzistas certeco, ke Jesuo iam ajn vivis kaj ke li eĉ estis samtempe homo kaj Dio?”

„Ho, kamarado Cerkovnik,” levis Pseŭdsokrato sian kapon, „baldaŭ eble mi povos al vi diri ,frato’. Vi pli multe pravas ol eble vi mem supozas. Estas vere, ke se Jesuo ne vivus, ĉiuj eklezioj, uzantaj lian nomon, estus esence same falsaj. Nur unu aferon vi diris false: li ne estis samtempe Dio kaj homo, ĉar Dio li estas de eterno al eterno, dum lia homa naturo naskiĝis tempe dum la regado de la imperiestro Aŭgusto, kiel raportas Luko en la 2-a ĉapitro de sia evangelio. Jesuo kiel Dio ne ekzistas en la tempa dimensio, sed en la eterno. Kiel homo li ĝis sia morto sur la kruco vivis en la tempo, do liaj du naturoj ne estis samtempaj, sed unu eterna kaj la dua tempa.”

„Ĉu tiu ĉi apenaŭ komprenebla tempfilozfia kapricaĵo estas tiel grava?” diris Mirko Cerkovnik kun ironia trajto ĉirkaŭ sia buŝo.

„Ho jes, enorme grava,” replikis Pseŭdsokrato. „La ortodoksaj kaj la rom-katolika, same la malnovkatolika eklezioj tiun esencan diferencon neglektas kaj pro tio ili povis planti religian sensencaĵon, laŭ kiu Maria’ estas la ,dipatrino’15, kvazaŭ en Betlehemo estus akuŝita Dio kaj ne nur la homo Jesuo. Ili simple ignoras, ke la dua Dia persono ekzistas de eterno al eterno, ke Li ne povas havi patrinon, ne povas erst naskiĝi kaj same ne morti. Ankaŭ sur la kruco mortis nur la homo Jesuo, dum la Dia naturo de li ne suferis nek mortis.”

„Kaj surbaze de tiu ĉi harfenda detalo vi distingas inter la eklezioj veraj kaj falsaj, ĉu?”

Pseŭdsokrato iomete atendis, ĝis la ŝajnfilozofia ŝaŭmo de la demandinto disvezikiĝis, antaŭ li poste respondis:

„Tiu ĉi, viavorte hardefenda eraro havas tre gravajn konsekvencojn. La unua estas, ke Maria’, se la patrino de Dio, per tio mem estas, kaj logike devas esti, diino. Patrino hierarĥie ne povas esti malpli ol ŝia filo – se patrino de Dio, do nepre, tiel postulas la fundamenta logiko, mem diino, kiel tio estis ĉe ĉiuj paganaj mitoj. Tio faras, ke la eklezioj, kiuj adoras Mariaon en la senco de dipatrino, tiel forlasis la kategorion de monoteismo, kredo en unu Dion, kaj paŝis en la kategorion de politeismo, kredo je pluraj dioj. Kaj fakte tiuj eklezioj ne adoras die nur la ,dipatrinon’ Mariaon, sed ankaŭ la tiel nomatajn ,sanktulojn’16, kiuj transprenis la rolon de la grekaj kaj romaj duondioj – penatoj – ĉiu speciala por unuopa homa bezono kaj helpo.”

„Pardonu mian nescion,” diris Mirko Cerkovnik, „ĉu tio signifas, ke la kristanoj, nome la unuaj, la veraj, kiel vi asertas, ne adoris Mariaon kaj la sanktulojn?”

„Kamarado, kiel oni povus postuli de vi scion, kiu mankas al doktoroj kaj profesoroj de la ortodoksa kaj rom-katolika teologio, por ne paroli pri sacerdotoj kaj tn. laikaj intelektuloj, kiel ili sin mem difinas! La malfeliĉa ideo de Kirilo de Aleksandrio, ke Maria’ ne estis simple la patrino de la homo Jesuo, kiel raportas la evangelioj, sed ankaŭ de Dio en li, proklamita tiel ,dipatrino’, trabatiĝis dum la koncilio en Efeso en polemiko inter Kirilo kaj lia kontraŭulo Nestoro, kvankam unue temis pri tute alia temo. Nun, ĉu vere pura hazardo, ke tio okazis proksime de la templo de Artemida’, la greka diino, kiu laŭ sia arta prezento fariĝis modelo por ,Patrino de la bebo Jesuo’? En la Agoj de la apostoloj, en la 19-a ĉapitro, vi povas legi, ke en Efeso vivis arĝentisto Demetro, kiu produktis arĝentajn etajn kopiojn de la templo de Artemida’ kaj faris per tio riĉan negocon, kiun partoprenis ankaŭ multaj liaj laboristoj. Sed lia negoco troviĝis en danĝero, ĉar Paŭlo, la apostolo, predikis kontraŭ la paganaj diaĵoj kaj tiel ankaŭ kontraŭ la adorado de Artemida’ kaj kontraŭ la negocado per ŝia kulto. Demetro organizis publikan demonstracion kontraŭ Paŭlo por tiel protekti la kulton de Artemida’ kaj la famon de ŝia templo, verdire por finfine protekti sian prosperan industrion. Kaj nun, bonvolu vojaĝi al Lurdo aŭ al Fatimo aŭ al Međugorje – kaj vi trovos tute similajn cirkonstancojn. La eklezio de Romo havas apud kelkaj aliaj du speciale prosperajn kampojn de sia ekonomio. Ĝi vendas la ,savon’, kvankam la vera savo estas senpage je dispono al ĉiu, kiu ĝin volas akcepti, kaj ĝi vendas la pilgriman turisman servon kaj industrie produktitan kiĉon en siaj pilgrimaj centroj, speciale, se dediĉitaj al Maria’ laŭ la ruzaĵo el Efeso.”

„Interese, tre interese, kara Pseŭdsokrato, sed diru, kian ligon Maria’ de la ortodoksoj kaj rom-katolikoj havas kun ni, dialektaj materiistoj, kiuj ne kredas en Mariaon, kompreneble ankaŭ ne en Jesuon Kriston?” diris Mirko Cerkovnik.

La maljunulo alrigardis la okulojn de sia diskutkamarado, kvazaŭ volante vinki, ke tiel simpla la afero ne povas esti. Li diris:

„Rekte en Mariaon ne, malrekte tamen jes, ja vi kredas en Materion, kiel vi mem atestas, kaj tio eĉ ,dialektike’…”

„Kian ligon povas havi Maria’ kaj materio, se vi bonvolas klarigi…”

„Vidu, kamarado Cerkovnik, la plej ofta statusa nomo de Maria’ ĉe la orienta kaj okcidenta eklezioj, estas ĝuste patrino, ĉu ne?”

„Nu, jes, kiel vi diras…”

„Kaj kion signifas la greke devenanta vorto materio?”

„Do, simple ŝtofon, la bazan substancon de la universo, ĉion videblan kaj palpeblan, ĉu ne?”

„La aero kaj aliaj gasoj por vi do ne estas materio, ja oni ilin nek vidas nek povas palpi…”

„Nun vi ludas per detaloj, sinjoro Pseŭdsokrato! La aeron kaj aliajn gasojn oni povas flari kaj senti, mezuri ilian premon, ilin energie utiligi ktp..”

„Mi konsentas, do ankaŭ la gasoj. Sed strange, en seriozaj libroj pri fiziko la vorto ,materio’ ne aperas. La fiziko scias pri maso kaj energio, sed ne pri la materio. Foje estas uzata la vorto substanco; tamen kiel sinonimo de la vorto maso ĝi estas false uzata, ĉar la maso estas la kategorio fizika, dum la substanco estas la kategorio metafizika, same kiel la materio, kvankam ankaŭ la substanco kaj la materio ne signifas precize la samon.”

„Jen vi renversas mian tutan scion, sinjoro Pseŭdsokrato…”

„Nur iluzion pri scio oni povas renversi, kamarado, la veran scion neniam! Mi simple diras al vi, en la biblioteko vi povas preni la grekan vortaron, la malnovgrekan kompreneble, por kontroli. La vorto ,materio’17 estas la devenaĵo de la alia greka, sed samforme ankaŭ latina vorto mater, kiu signifas simple patrinon. Laŭ la kredo de la materiistoj – matematikaj kaj fizikaj pruvoj al ili mankas – ili kredas, ke la materio estas la ekskluziva komenco kaj kaŭzo kaj la fina, pli bone senfina celo de ĉio ekzistanta. Same kiel ekzemple la kristanoj kredas – ĉar ankaŭ ili ne havas evidentajn pruvojn, tamen bonajn argumentojn – ke ĉio devenas de la Patro, la materiistoj kredas, ke ĉio devenas de la granda Patrino, grek-latine nomata Materio.”

“Se vi pravas, do ni en nia kredo havas la samajn gepatrojn: vi la Patron, ni la Patrinon – kie la diferenco?”

„La esenca diferenco estas, ke inter la Patro (Dio) kaj la kreitaro (la universo, estaĵoj, homo) troviĝas absoluta ontologia diferenco. Simple dirite: neniu kreita aĵo aŭ estaĵo povas esti identa kun Dio. La homo laŭ la instruo de la Biblio estis kreita simila al Dio, sed ne identa. Tute alie ĉe la materiistoj, do personoj, kiuj kredas, ke la komenco kaj kaŭzo de ĉio ekzistanta estas absolute identa kun la materio. La semo estas al si mem frukto – la frukto estas al si mem semo.”

„Sed vi eble forgesis, ke ni ne estas ordinaraj, sed la dialektikaj materiistoj, tio estas io tute alia!” obĵetis Mirko Cerkovnik.

„Ho jes, mi tion agnoskas kaj komprenas. Filozofoj kiel Kusano, Bacon, Kartezio, Spinozo, Leibniz, Kanto kaj speciale la germana filozofo Hegelo prenis la grekan verbon dialegomai, kiu signifas ,Mi interparolas’. La antikva greka esprimo διαλεκτική τέχνη (dialektiké téchne) signifis ,arto de interparolo’. Laŭ Aristotelo la inventinto de la dialektiko – serĉado de la vero per demandoj kaj respondoj – estis Zenono de Eleao. La antikva kompreno de la dialektiko floris en la dialogoj de Platono, kie la plej grava dialoganto estas Sokrato. Per Hegelo ricevas dialektiko novan signifon, laŭ kiu la procesoj en la naturo kaj en la homa rekono trairas tri ŝtupojn: tiun de la tezo, tiun de la kontraŭtezo kaj tiun de la sintezo. Tio signifas, ke Protagoro diras sian filozofian tezon, Meleto kontraŭtezon kaj Sokrato sintezon. Laŭ Engelso, Markso starigis la dialektikon de Hegelo surpieden, dum ĝi antaŭe stari surkape. Laŭ li troviĝas la objektiva dialektiko en la naturo kaj la subjektiva en la homa menso. En la marksisma skolo la dialektiko fakte forigas la logikon kaj enkondukas la ĉipovon de la kontradikcio. Sed por povi interparoli, eĉ sub la marksisma kompreno de tiu ĉi nocio, oni bezonas du aŭ plurajn personojn; kaj se temas pri la dialektiko en la naturo, oni nepre bezonas apud la naturo ankaŭ supernaturon – kaj ĝuste tiun la materiisma dialektiko negas. Dirante laŭ la slogano de iu monaĥo de zenskolo la materiisma dialektiko estas aplaŭdado per unu nura mano. Kiamaniere ekzemple Engelso solvis la problemon de la movado sen la ,senmova movanto’ de Aristotelo (alia esprimo por demiurgo, la kreinta komencanto de ĉio, la dio de filozofoj), ilustras la klarigo en lia fama verko Antidühring: ,La moviĝado simple estas la maniero, kiel la materio ekzistas…’ Tiun vere altan sciencon la komunistaj ateistoj nomas ,la scienca mondpercepto’ – kaj per tia ,scienco’ ili esperas kelkvorte nuligi la ekziston de Dio.”

„Sed kian ligon tio havas kun la materio kaj, laŭ vi, eĉ kun Maria’?” diris Mirko Cerkovnik.

„Tre fortan,” ridetis Pseŭdsokrato. „La materiisma doktrino havas kelkajn principajn problemojn kun la elementa logiko, tial la materiistoj kiel Markso kaj ties adjunkto Engelso provis la logikon kaj ĝian malagrablan ĝenon por kredi al la ekskluziva ekzisto de la metafizika fantomo, nomata materio, elimini. Se, nome, ili pravus kaj nur la materio ekzistus, kiel ili kredas kaj perforte kredigas aliajn, se ili havas la ŝtatan povon siaflanke, ĉar argumentoj kaj pruvoj mankas, kiu do diras aŭ eĉ produktas la dialektike bezonatan kontraŭtezon kaj finfine la sintezon? La respondon al tiu ĉi maloportuna demando flanke de la komuna saĝo, kiun la dialektikaj materiistoj timas kiel diablo krucon, estas trovebla en la spritaĵo de la germana mensoga barono Münchhausen, kiu, falinta en la marĉon, en kiu oni nepre dronas sen helpo deekstere, prenis sin per sia harbuklo kaj sin mem kaj sian ĉevalon eltiris el la marĉo. Kaj la materio de Engelso faras tute same, ĝi mem frormulas kaj produktas la tezon, la kontraŭtezon kaj sintezon. Ĉu mire, ke tute same funkcias la ŝajnparlamentoj en la landoj, regataj de la komunistoj? La sole permesita kompartio tie diras la tezon, la kontraŭtezon kaj la sintezon. Sokrato tie devas silenti, nur la tirano Alkibiado rajtas paroli kaj agi.”

„Kaj kie Maria’ venas en vian rakonton?”

„La ateistoj kaj la katolikoj, kiel jam dirite, havas la saman problemon…”

„Kiun do?”

„Ili ne havas partneron por interparolo. La ateistoj ne, ĉar por ili ekzistas unu nura afero, la materio – la patrino de ĉio ekzistanta. Ĉio, kio okazas, troviĝas kaj okazas ene de la sama ento, de la sama sistemo. Sed per unu mano oni ne povas vere aplaŭdi, kiel per unu ento oni ne povas dialogi. Tamen oni bezonas la dialektikon por povi preterpasi la logikon kaj tiel klarigi la mondon sen kreinto, kvankam la logiko lin postulas. Tial ili la atributojn de Dio komencas projekcii en sian metafizikan Patrinon, grek-latine nomitan materio. Tre kompetenta filozofo Eŭgeno de Zilah18 foje trafe diris: ,La materio de Lenino faras precize la samon kiel la mond-spirito de Hegelo!’ Filozofo Johano Janžekovič,19 verŝajne la nura filozofo en Eŭropo, kiu antaŭ la dua mondmilito detale trastudis kaj decide obĵetis la mondpercepton de Hitlero kaj Rosenbergo, en sia verko pri marksismo diras proksimume tiel: ,La difino de la materio ĉe Lenino estas identa kun la difino de Dio en la katolika katekismo.’”

„Vi do asertas, ke nia materio estas nur grek-latin-vorte nomita Maria’, sen rekte diri, ke tio estas fakte diaĵo, kiel ankaŭ ĉiu katoliko strange rigardas, se oni lin atentigas, ke li fakte preĝas al la diino de Efeso, kiu antaŭe nomiĝis Artemida’, ĉu tiel?” konsterniĝis Mirko Cerkovnik.

„Bone resumite, kamarado Cerkovnik! Tamen la esenca problemo de la materiisma religio, al kiu apartenas ĉiu ateisto, do ankaŭ ĉiu komunisto, eĉ se tiu pri tio ne konscias, kaj mi ne scias, ĉu iu ajn komunisto pri tio konscias, ne estas nur adori la diojn, kiuj en realo kiel dioj ne ekzistas, foje nomataj Naturo, foje Materio, foje Universo, foje Energio, foje Historio aŭ Historia nepreco, foje Evolucio kaj foje Scienco. Aldoniĝas du gravegaj problemoj. Unue, pure filozofie: Kiel povus via dialektiko funkcii en la monisma, do ekskluzive unusubstanca, nome nur materia mondo, pri kio ni jam ŝercis, ja tio similus al ŝakluda frenezulo, kiu ludus ŝakpartion kontraŭ si mem. Ĉu oni tian ŝakludanton ne prenus por skizofrena persono? Kaj ĉu tiu sama kvalifiko ne meritiĝas ankaŭ por homo, kredanta en dialektikon interne de la sama unusola substanco, aplaŭdante, kiel ni jam diris, per unu nura mano?”

„Do, mi ne estas filozofo kaj sciencisto…”

„Halt! Kiamaniere vi povis fariĝi ano de via Partio nur subskribinte la statuton, en kiu estas klare formulite, ke nur tiu, kiu posedas la sciencan mondpercepton – do mi rajtas supozi, ke vi same estas filozofo kaj scientisto, kiel Markso supoze estis, kaj nefilozofo kaj nesciencisto povas havi nur vulgaran, antaŭsciencan mondpercepton, ĉar tian surbaze de la komuna saĝo la marksisma doktrino ne nur negas, sed ĝin sarkasme primokas. Ah jes, nun mi scias, pardonu: via, do aŭstria partio tion eĉ ne plu postulas. Nur la partioj sur la povo tion postulas, kiel la sovetunia aŭ la jugoslavia, orientgermania, pardonu denove, tiu de la Germana Demokratia Respubliko, sed ne la aŭstria. Aŭstrianoj tamen estas konataj pro sia Gemütlichkeit, pro sia komfortleĝero, se temas pri principaj aferoj. Mi forgesis, kie troviĝis tiu aŭstria trajto, tiu daŭra duonŝerca karaktero, tiu tipe viena formulo de JEIN20 pri ĉio decida kaj serioza, dum la regado de nazioj, kie ĝuste la reprezentanto de tiu leĝerŝerca popolo formulis kaj efektivigis la plej krudajn kaj ne ĝuste leĝerŝercajn mezurojn kontraŭ judoj kaj kontraŭ siaj realaj kaj imaginataj kontraŭuloj. Do, pardonu…”

„Por mi la dialektiko signifas, ke multaj aferoj, kiuj laŭ la logika vidpunkto ŝajnas kontraŭdiraj, sub la dialektika lumo povas tamen esti en ordo. Kaj kio pri la dua malfacilaĵo de la materiisme pensanta homo?”

„Mi havas impreson,” diris Pseŭdsokrato, „ ke vi ne ŝatas tro longe esti prilumita de la senpera scienca metodo de la dialektiko, per kiu la cetere nelogikaj asertoj povus fingroklake fariĝi senkontraŭdiraj, sed ni lasu tion, kamarado, jen la dua malfacilaĵo, kun kiu devas konfrontiĝi ĉiu materiisto, ĉu dialektika, ĉu historia aŭ histeria, ĉu simple tia, kiu amas monon kaj la objektojn, kiujn oni per la mono povas akiri…”

„Hop, mi protestas, sinjoro,” ekscitiĝis subite Mirko Cerkovnik, „ni parolas kaj ni restu paroli pri la meteriismo filozofia, mondpercepta, sed ne pri la materiismo morala, pri la avido je mono kaj riĉaĵoj, kiel vi finis vian frazon. Jam mi persone ne apartenas al monavidaj homoj, mi ne posedas riĉaĵojn, do mi decide obĵetas ian ajn ligon inter la materiismo filozofia kaj la materiismo morala!”

„Mi petas pardonon, kamarado, mi ne komentis vian personon, mi nur kompletigis la serion de principe eblaj materiismoj, ja evidente unu nura ne troviĝas, kvankam ĉiuj, kune kun la morala, havas la saman bazon. Oni neniam fanfaronu pri foresto de peko, ĝis ne venas tento! Se iu ĵurnalisto povus intervjui Evaon kaj Adamon antaŭ ol la serpento venis kun sia propono, ĉu ili pretas rompi la nuran ordonon respektive malpermeson de la Kreinto, vi povas esti certa, ke ili reagus same kiel vi nun reagis. Neniam, ili unusone aklamus al la senhonta ĵurnalisto, kiel li nur povas starigi tian senbazan kaj ofendan supozon… Do, estas relative facile esti malriĉa materiisto tie, kie la materiisma mondpercepto ne posedas la ŝtatan povon kaj tiel ankaŭ ĉiujn eblecojn riĉiĝi. Sed bonvolu observi viajn kamaradojn tie, kie ili havas plenan kaj absolutan povon! Ili fariĝis la nova ekspluatanta klaso, kiel prave skribis la jugoslavia ekskomunisto kaj altranga partizana batalanto Đilas. La ĝenerala sekretario de Sovetunio Leonido Brežnjev ne kolektas jam stampitajn, do senvalorajn poŝtmarkojn, sed la plej multekostajn aŭtomobilojn. Alia kamarado, Nikolao Ĉaŭŝesku en Bukareŝto, ne kolektas boteletojn de porinfanaj trinkaĵoj surbaze de lakto, sed la plej multekostajn superburĝe luksajn alkoholaĵojn, kiujn la dekadenca okcidenta mondo povas proponi. Kaj tiel plu.Mi menciis nur la sensaciajn eksterajn simbolojn, envere tiuj proletariaj gvidantoj posedas sekretkontojn en grandaj bankoj en Svisio kaj aliaj okcidentaj ŝtatoj kun milionoj da eksterleĝaj valutoj, per kiuj ili kredas sekurigi sian transvivon, se hazarde okazus ribelo, puĉo aŭ eĉ revolucio, kiel en la jaro 1956 en Hungario. Fakto estas, ke la lasta disfala produkto – analogie kun la radioaktivaj materialoj – de la filozofia materiismo estas la morala materiismo! Ĉu vi povas respondi, kial Markso ne verkis kiel sian ĉefverkon LABORON, sed prefere KAPITALON? Ankaŭ li persone interesiĝis pri la kapitalo, kion oni povas legi en liaj leteroj al amiko Engelso aŭ en lia konduto okaze de la morto de lia patrino. Kaj cetere, ĉu troviĝas dokumento, ke Engelso, la dua homo de la marksisma skolo, iam fordonis sian industrion, kiu estis lia privata propraĵo, al siaj laboristoj? Ĉu ne skribis Markso mem, ke la praktiko estas la kriterio de la vero; kaj la praktika flanko de la filozofia materiismo, estas la morala materiismo.”

„Eble vi eĉ iomete pravas, ni, aŭstriaj komunistoj neniam entuziasmiĝis pri tiaj deflankiĝoj en la historio de la laborista movado, estas vere honto, kion vi citas…”

„Tamen tiu ĉi problemo ne estas la plej malbona,” daŭrigis la maljunulo, kvazaŭ nenio lin povus ĝeni. „Filozofie pensantaj homoj estas tre malmultaj, do ne estas granda katastrofo, se tiuj inter ili, kiuj komencas materiismumi filozofie, finas tion fari ankaŭ morale, ke ili komencas kolekti tion, kion ili komence sub ilia filozofia vidpunkto proklamis la bazo, la A kaj la Ω de ĉio ekzistanta. Pli, multe pli katastrofa estas la inversa fenomeno…”

„Vi volas diri, ke la homoj…”

„Jes, ĝuste, ke la homoj, kiuj havas en sia posedo multe da tio, kion ili nomas materio, nome tute specifa materio, kiel oro, arĝento, terposedo, riĉaj konstruaĵoj, vivlukso ktp., iom post iom el moralaj materiistoj, do el riĉuloj, kiuj tio ankaŭ je ĉiu prezo volas fariĝi kaj resti kaj en tio kreski, post certa tempo komencas kreski ankaŭ kiel filozofiaj materiistoj, eĉ se ili havas neniun ideon pri la filozofia pensado.”

„Bone, pro kio tio estus tiom katastrofa fenomeno, se en la inversa kazo vi diras, ke tio ne alportas multan malfeliĉon?”

„Mi scias, ĝenerale oni opinias, ke la morala materiismo estas io tre negativa, dum la filozofia estas, se ne eĉ io pli bona ol ĝia malo, almenaŭ valore neŭtrala, tute nedanĝera por la homo. Sed la faktoj estas aliaj. Se oni estas morale materiisma, do posede riĉa, tio ne diras jam, ke oni tiun riĉaĵon nepre utiligas nur egoisme, nur por si mem. Troviĝas kelkaj riĉuloj, kiuj ŝatas sian riĉecon, tamen ili ĝin utiligas ankaŭ altruisme, por la bono de aliaj homoj, por helpi al malriĉuloj, ĉar malgraŭ tion ke ili estas riĉaj, jes ĝenerale tio estas pli malfacile, ankaŭ Jesuo tion averte diras, sed troviĝas, ili ne perdis kredon je Dio kaj la timon antaŭ Dio en la senco, ke ili provas pli malpli obei Liajn ordonojn kaj atenti Liajn malpermesojn. Kontraŭe la homo, kiu estas materiisto laŭ la filozofia vidpunkto, tiu apriore negas ekziston de Dio, kaj la nepra kaj logika sekvo de tio estas, ke li, se ne pervorte, tamen perage negas ĉiun juran kaj moralan leĝon, krom se li timas esti observata de aliaj homoj, speciale se ili estas policistoj.”

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12


Elŝuti 0.64 Mb.


Elŝuti 0.64 Mb.