Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Vinko Ošlak Pseŭdsokrato kaj aliaj

Elŝuti 0.64 Mb.

Vinko Ošlak Pseŭdsokrato kaj aliaj




paĝo12/12
Dato16.03.2017
Grandeco0.64 Mb.

Elŝuti 0.64 Mb.
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   12
γιοι μάλιστα δὲ (Fil 4,22) kun signifo: ,ĉiuj sanktaj vin salutas’. Temas do pri vivantaj homoj kaj ne mortintaj, kiel en la ortodoksa kaj rom-katolika kalendaroj de ,sanktuloj’. Laŭ la biblia instruo ĉiu, kiu alprenis Jesuon, fariĝas en li sankta. Tiel ĉiuj nov-naskitaj kristanoj estas sanktaj, ankaŭ niatempe – sed ne sanktuloj.

17 Fakte temas pri la latina traduko de la malnovgreka nocio ὕλη πρώτη (hyle prote), materia prima (la unua materio), kiun Aristotelo uzis en komparo kun morphe, kiu signifas formon, dum ĉe Platono tio estis la kontraŭpoluso de la ideo. La greka vorto mater (patrino) havas la saman formon kaj signifon ankaŭ en la latina, nur akcento estas diversa. La ĉiutaga uzo de la nocio ,materio’ estas tre maldisciplina, oni ghin uzas kiel sinonimo por la fizika nocio ,maso’ kaj eĉ metafore por temo, studkampo ktp.

18 Eugene de Zilah, hungardevena franca filozofo, verkanta en Esperanto. Vivanta sur sia barko, navanta en Mediteraneo li redaktas intelektulan esperantan revuon La Gazeto kaj organizas pojarajn simpoziojn sub modesta nomo „Esperanto-konferenco de OSIEK” ĉiam en alia lando, kie li estas la plej dezirata preleganto.

19 D-ro Janez Janžekovič, slovena filozofo (1901-1988). En la jaro 1922 li vojaĝis al Parizo studi teologion kaj filozofion ĉe la fama Institut Catholique de Paris, kie lia profesoro estis ankaŭ Jacques Maritain. Post sia reveno li ĝis la 2-a mondmilito estis docento pri filozofio ĉe la katolika teologia seminario en Mariburgo (Maribor); post 1938 li translokiĝis al Labako (Ljubljana), kie li fariĝis profesoro pri filozofio ĉe la Teologia fakultato. Tio li restis ĝis la jaro 1976. Li mortis en la aĝo de 87 jaroj (1988). Liaj verkoj enhavas plurajn volumojn, lia ĉefa temo estis epistemologio, en kiu li pli proksimis al la Kritiko de Kanto ol al Akvino. Lia plej populara filozofia verko estas Smisel življenja (1966) – La senco de la vivo. Li ankaŭ vivis kiel vera filozofo: modeste, socialsente, senambicie pri triviaĵoj.

20 Ironia pritrakto de la tipa aŭsta maniero kune diri JA (jes) kaj NEIN (ne).

21 William Paley (1743-1805) estas aŭtoro de la fama argumento por la ekzisto de Dio, publikigita en ties ĉefverko Natural Theology or, Evidences of the Existence and Attributes of the Deity (1802). Li estis, inspirita de la Nova Testamento, forta kontraŭulo de la sklavtena sistemo kaj en la jaro 1789 parolis sian faman parolon kontraŭ la komercado per la sklavoj. Li estis energia advokato de la povruloj kaj subtenanto de la sociala emancipiĝo de virinoj. Sub la reĝo Georgo III-a li preferis rezigni pri la episkopa nomiteco kaj rektoreco de la universitato Cambridge ol rezigni pri siaj antropofiliaj ideoj. Charles Darwin dum siaj studentaj jaroj legis la libron de Paley kaj longe aprobis ties argumenton.

22 La kerna rakonto de Paley, resumite tekstas tiel: „Kiam mi marŝis trans la senkreska tereno, mi opiniis per mia piedo trafi ŝtonon kaj mi min demandis, kiamaniere ĝi venu tiuloken; probable mi donis respondon, ke mi por ĉiu afero konas la kontraŭon, ke ĝi tie simple kuŝas de ĉiam; tamen al mi ne estis tute facile montri absurdecon de tia respondo. Sed bonvolu supozi, ke mi trafus per la piedo horloĝon, kuŝantan surgrunde. Kaj mi demandus min, kion faras la horloĝo sur tiu loko. Mi devus bone pripensi, kion mi respondis iomete antaŭe, kiel mi por ĉiu afero konas la malon de ĝi, kaj tiel ankaŭ la horloĝo povus tie troviĝi jam de ĉiam. (…) Tamen en la sama tempo kaj loko devas ekzisti ankoraŭ iu, la inventisto resp. majstro aŭ pluraj tiaj, kiu formis (la horloĝon) per la celo, kiun oni verdire povas konstati, por tiel respondi la demandon: Kiu konceptis tiun ĉi konstruon kaj kiu dezajnis ĝian utiligon. (…) Ĉiu indiko je sagaco, ĉiu manifestiĝo de la dezajno, kiu troviĝas en la horloĝo, ekzistas ankaŭ en la verkoj de la naturo, kun diferenco, flanke de la naturo, ke tiu estas pli granda, eĉ pli, en la grado, kiu superas ĉian kalkuladon.” (W. Paley: Natural Theology, 1802)


23 La greka vorto δημιουργός (dēmiourgós) signifas laŭvorte „metiisto”, sed la grekaj filozofoj, precipe Platono, per tiu ĉi esprimo nomis la kreinton de ĉio ekzistanta.

24 Mat 22,14.

25 Joh 4,22.

26 Ludwig Andreas Feuerbach (1804-1872); Marx: „Die Philosophen haben die Welt nur verschieden interpretiert; es kömmt drauf an, sie zu verändern” (1845).


27 En siaj Tezoj pri Fojerbaho formulas Markso la temon tiel: „Die Frage, ob dem menschlichen Denken gegenständliche Wahrheit zukomme – ist keine Frage der Theorie, sondern eine praktische Frage.” (La demando, ĉu al la homa pensado respondas fakta vero – ne estas demando teoria, sed praktika.) Lenino resumis la tezon de Markso: „La praktiko estas la kriterio de la vero.”

28 Protagoras, naskiĝinta en Abdero en Trakio, (490-420 a.Kr.).

29 Πάντων χρημάτων μέτρον ἐστὶν ἄνθρωπος: τῶν μὲν ὄντων ὡς ἔστιν, τῶν δὲ οὐκ ὄντων ὡς οὐκ ἔστιν.

30 La slogano de Johano Paŭlo II-a, transprenita kaj daŭre uzata de la tuta katolika eklezio.

31 Manifest der Kommunistischen Partei, Londono 1848. La konkluda frazo tekstas origine en la germana: „Mögen die herrschenden Klassen vor der kommunistischen Revolution zittern. Die Proletarier haben nichts in ihr zu verlieren als ihre Ketten. Sie haben eine Welt zu gewinnen.“ (La regantaj klasoj bonvolu tremi antaŭ la komunisma revolucio. La proletarioj ne havas ion por perdi en ĝi, krom siajn ĉenojn. Ili havas eblecon gajni mondon.)


32 Komparu: Jes 46,10; Jer 5,31; Eze 7,6; Sof 1,18; Sen 14,12; Pre 7,8.

33 Rigardu: Mat 15,14b.

34 La verbo martyro en la greka signifas: mi atestas.

35 Komparu: Rom 8,28.

36 Temas pri la demando, kiun Margarita’ starigis al Faŭsto en la unua parto de la poezia dramo Faŭsto de J. Goethe, verso 3415: „Nun sag, wie hast du’s mit der Religion? Du bist ein herzlich guter Mann, allein ich glaub, du hältst nicht viel davon.“ – Nun diru, kio pri via religio? Vi estas bonkora viro, nur mi opinias, ke vi ne observas tion multe.

37 George Berkeley (* 1685 en Kilkenny, Irlando; † 1753 en Oxford). Liaj ĉefverkoj: Treatise Concerning the Principles of Human Knowledge (1710) kaj Three Dialogues between Hylas and Philonous (1713), Alciphron (1732), The Analyst (1732).

38 Komparu: Mat 24,9; Joh 16,33.

39 Komparu: Rom 10,17.

40 Rigardu: Agoj 8,36b.

41 Rigardu: Mat 23,9.

42 Rigardu: 1 Pet 5,1.

43 Rigardu: Mat 16,18.

44 Komparu: Mat 18,18 kaj Joh 20,23.

45 Rigardu: Joh 5,24.

46 Rigardu: Rom 10,17.

47 Komparu: Mat 16,18.

48 Rigardu: 1 Kor 3,11.

49 Komparu: Mat 28,18.

50 Komparu: Johano 3.

51 Komparu: Apo 3,15-16.

52 Rigardu: Mat 24,24.

53 Rigardu: 1 Tim 2,5.

54 Rigardu: Heb 9,11-12; 9,22.

55 Rigardu: Joh 20,29b.

56 Komparu: Mat 7,27-29.

57 Rigardu: Johano 18,36.

58 Rigardu: Ago 11,26.
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   12


Elŝuti 0.64 Mb.

  • William Paley
  • George Berkeley

  • Elŝuti 0.64 Mb.