Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Vinko Ošlak Pseŭdsokrato kaj aliaj

Elŝuti 0.64 Mb.

Vinko Ošlak Pseŭdsokrato kaj aliaj




paĝo1/12
Dato16.03.2017
Grandeco0.64 Mb.

Elŝuti 0.64 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12



Vinko Ošlak
Pseŭdsokrato kaj aliaj

(Filozofiaj dialogoj)

Klaŭdiforumo

2015



Pseŭdsokrato kaj Mirko
Mirko Cerkovnik1 estis la filo de la slovenlingva orgenisto Miĥaelo Cerkovnik. De sia patro li heredis lian kvereleman karakteron, sed bedaŭrinde ne ankaŭ lian muzikan talenton kaj spritecon, foje eĉ ironion pri si mem. Lia patro vivis kun sia edzino en ĉarma ligna domo montare, sude de la karintia ĉefurbo Klaŭdiforumo.

Mirko, nun la grandsignifa funkciulo de la Komunista partio de Aŭstrio, loĝis en la antikva parto de la urbo, en Herengasse, kontraŭ la palaco, en kiu jare 1809 tranoktis la imperiestro de ĉiuj francoj, kiel Napoleono Bonaparte sin mem modeste titolis. Kvankam jam en meza vira aĝo, li ne havis propran familion, eĉ se ne estante sen natura emo avide rigardi virinojn, trapasintaj lian observhorizonton.

Lia vera edzino estis lia Kompartio, kiu ĉiun kvaran legislaturan jaron ricevis prezentite sian eĉ ne plu katastrofan, eĉ nur statistike, por ne diri politike sensignifan balotrezulton de primokindaj 0,3 percentoj. Por povi daŭre kaj fidele vivi kun tia politika grupiĝo ne sufiĉas ĝin preni por bona, eĉ se sensukcesa, ne sufiĉas al ĝi partopreni idee kaj ideologie, oni devas ĝin preni por propra edzino kaj esti al ĝi fidela, kvazaŭ ĝi estus belega virino kun fascinaj trajtoj kaj kapabloj.

Ĉu iu ajn viro estas kapabla kaj preta publike diskuti pri sia edzino? Neniu. Eĉ se tia viro troviĝus kun siaj trivitaj nervoj rande de brutala atenco kontraŭ sia edzino – sed ve al tiu, kiu, volante lin konfirmi en lia kontraŭedzina kolero, mem dirus pri ŝi ion malplaĉan. Tiel oni ankaŭ la fanatikajn ĉefojn de siaj partioj, se sensukcesaj, povas kompreni, kial ili ne povas malvarme fake diskuti pri la politika entrepreno, kiun ili estras. Ĝuste kontraŭe. Se tia homo havas ankaŭ veran fizikan, homkorpan edzinon, pri tiu eĉ publike li permesas diskuti – sed neniam pri sia Partio!

Mirko Cerkovnik regule sidis kaj konsumis en la kafsalono de la historia hotelo Sandwirth, la lasta en la urbo, kiu ankoraŭ insistis je arĝenta manĝilaro, kvankam la manĝaĵoj ne estis speciale pli bonaj ol en aliaj restoracioj kun malplistela renomrango. Mirko verŝajne perdus sian emon frekventi tiun lokalon, se li scius, kiu fifama historia persono antaŭ pli ol duona jarcento okaze de sia vizito de la karintia ĉefurbo en ĝi tranoktis kaj la tagon poste la servistinoj histerie interbatalis, kiu el ili havu rajton ŝovi sian nazon profunde en la littukon kaj en sia ekstazo flarĝui la odoron de la korpo, kiu estris ne nur la tutan Germanion, sed preskaŭ jam la tutan Eŭropon kaj, kiel tekstas la konata marŝkanto: „…morgen die ganze Welt”2 de Horst Wessel. Sed kamaradoj estas kamaradoj, ili emas la samajn lokojn, negrave, ĉu meze de ilia ruĝa flago troviĝas la kvinpetala ruĝa stelo aŭ la svastiko, importita en la germanan landon desur la tibetaj altoj en profunda Azio.

Pseŭdsokrato neniam frekventis la kafsalonon de la hotelo Sandwirth. Tamen li foje ĝin preteriris, celante al la kafejo Sever, kiu troviĝis proksime, preskaŭ nur transkruciĝe, malantaŭ la palaco Dorotheum, en kiu oni povas ĉu deponi por komisia vendo, ĉu aĉeti valorajn antikvaĵojn.

Tiel okazis, ke la komunista funkciulo Mirko kaj la filozofo sen universitata diplomo, absolvinte la kvarjaran elementan lernejon de la Aŭstra-hungara imperio tuj antaŭ la fino de la granda milito en la jaro 1918, kiam la imperio disfalis je pluraj naciaj ŝtatoj, renkontiĝis ĉe la ĉefa urba postofica palaco kape de la Benediktina placo, preter kiu la vojo kondukis unue ĝis la hotelo por la riĉa burĝaro kaj poste transkuruciĝe ĝis la kafejo por la relative malriĉa, sed kulture interesita klientaro.

Pseŭdsokrato ne frekventis la kafejon Sever, ĉar li sin prenus por kultura gravulo aŭ ĉar li sentus malsaton je renomaj personoj el la mondo de literaturo, muziko, pentroarto kaj aliaj belaj artoj kaj kulturaj branĉoj, sed simple, ĉar tio estis unu el malmultaj trankvilaj lokaloj en la urbo, kie oni ne estis mistraktita per laŭtritma apenaŭmuziko, kvazaŭ oni private ne jam povus disponi pri radioricevilo aŭ gramofono. Ankaŭ la prezoj tie estis moderaj, preskaŭ proletarinivelaj, la priservado tamen sufiĉe ĝentila, ĉio tute, unuvorte, solida.
* * *
Mirko Cerkovnik ne konis jam Pseŭdsokraton, li estis politike, ne filozofie interesita homo, sed inverse, Pseŭdsokrato bone konis Mirkon, ja li ankaŭ ties patron bone konis. Tiel la salutdiro nur povis vortiĝi: „Sanon,3 kamarado Cerkovnik!”

Mirko en la neatendita saluto registris la ironian uzon de la nazia „Heil!” kaj respondis per la socialdemokrata „Amikeco!”4 por tiel eskapi el la ne tro plaĉa interna parenceco kun la nacionalsocialista mentalo. Ili ambaŭ promenante haltis, Pseŭdsokrato por impliki sian novan viktimon en interparolon, Mirko por diveni, pri kia homo kaj intenco temas, ĉar jam la salutmaniero ne promesis tre glatan iron de la afero.

Pseŭdsokrato sin apogis per la maldekstra mano je ĝardenbarila paliso, ja liaj gamboj liajn evidente pli ol 70 jarojn ne plu portis tiel sekure, kiel je duono pli juna vidalvidulo ankoraŭ povis ĝui. Li diris senŝancele:

„Mi vin konas, kamarado Cerkovnik, kiel mi delonge konas vian respektindan patron, sed vi min certe ne konas, do mia nomo, ne la ofica, sed de la homoj atribuita, estas Pseŭdsokrato, ironie rememorigante je vera Sokrato, kiu antaŭ dumil kvarcent jaroj tiel promenis en Ateno kaj nervigis decajn civitanojn per siaj tedaj demandoj.” Tion dirante li etendis sian manon al la surprizita vidalvidulo, aldonante la vortojn: „Verdire vi estas mia politika estro, ja mi estas en Klaŭdiforumo la sola aŭtenta proletario, se ne eĉ en la tuta provinco, pri la ŝtato mi ne kuraĝas diri, ĉar ne nur, ke mi ne havas privatan proprieton, eĉ personan proprieton ne, kiun vi komunistoj toleras. Eĉ la tipe proletarian laborforton, por ĝin povi vendi al iu kapitalisto, mi ne posedas, tial mi ĝojas en viva bildo renkonti la funkciulon de miaj samklasanoj, la proletariaj, por povi kun vi pritrakti kelkajn demandojn, kiuj miajn noktojn faras helaj kaj dormorabaj…”

Mirko Cerkovnik jam elkalkulis, ke lia plano, trankvile kafumi en la kafsalono kaj tralegi la aŭstrian kaj la germanan gazetaron, per tiu ĉi renkontiĝo estas nuligita. Tiel li, prenante la proponitan manon de la maljunulo, replikis:

„Mi ĝojas vin vidi, ja mia patro tamen al ni infanoj ofte menciis viajn saĝajn eldiraĵojn, foje ankaŭ al iu alia persono, se li troviĝis meze de sia teoria disputo, kio ĝis nun restis lia ŝatata okupo.” Tiam li rimarkis la malforton de la maljunulo kaj lin instigis: „Ĉu mi rajtas vin inviti al tablo ene de la salono, por ne tiel penige stari ekstere?”

Pseŭdsokrato ridetis dirante:

„Dankon pro via ĝentila invito, sed vi volas verŝajne enketi mian klaskonscion – kaj mi devas eĉ speciale sub la okuloj de mia politikklasa estro manifesti mian klaskonscian firmecon. Tiel; permesu, mi vin invitas, ke ni kune marŝu transkruciĝen kaj sidiĝu ĉe la ĝardena tablo de la kafejo Sever, kiu pli akordiĝas kun miaj proletariaj cirkonstancoj!”

Mirko Cerkovnik konsentis, post kelkaj minutoj ili sidis ĉetable en bela ĝardenkafeja ĉirkaŭo. Mirko Cerkovnik postulis verdan teon, Pseŭdsokrato glason da ruĝa vino. Li aranĝis sin komforte en la seĝo, apogante sin dorse kaj rigardante en la okulojn de sia kunparolanto, kvazaŭ li volus diri: Jen, vi povas starigi al mi eĉ tre nekomfortan demandon… Kaj efektive la juna kompartiano, probable pro embaraso, tro rapide, preskaŭ nervostreĉe eltiris la tepulvoran saketon el la varmega akvo kaj dum sia baraktado diris:

„Kial vi finfine ne fariĝu tre bonvena ano de nia partio? Kun viaj riĉaj vivspertoj kaj kun via vere proletaria modesto vi fakte povus esti modelo de aŭtenta komunisto. Kion do vi diras koncerne mian inviton?”

Pseŭdsokrato ridetis, sin riĉe regalis per tempo kaj poste diris:

„Kara kamarado, mi tiun ĉi vorton ne uzas ironie, kvankam ankaŭ tio povus esti iamaniere pravigite, sed simple, ĉar tiu ĉi vorto ofte aperas en la Biblio, do, iomete antaŭ ol la disĉiploj de Markso ĝin alprenis por sia uzo. Tiel, kamarado Cerkovnik, mi dankas vian afablan inviton, sed antaŭ ol respondi vin, mi devas enketi, ĉu mia pozitiva respondo estus bona por ni ambaŭ, por via kaj mia kongregacio – kaj finfine kaj decide, ĉu tio trovus plaĉon en la okuloj de mia Kreinto.”

„Kara sinjoro…”

„Oni ŝatas min nomi Pseŭdsokrato, kvankam la plimultaj la aŭtentan Sokraton ne konas.”

„Bone, sinjoro Pseŭdsokrato, ni tamen devas konsideri, ke vi vivas ne en la mezepoko, sed en la dudeka jarcento, en kiu klera homo scias, ke via kreinto ne ekzistas. Tiel sufiĉas, se via decido estus plaĉa al vi mem kaj al mia Partio. Ke ĝi plaĉus al mi, tion mi pruvis per mia propono kaj invito.”

„Iusence vi pravas, kamarado Cerkovnik,” diris Pseŭdsokrato, „Dio por la 20-a jarcento kaj por ĝiaj kleruloj fakte ne ekzistas. En sia epistolo al Karintianoj apostolo Paŭlo diras: ,Kie estas la saĝulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo? Ĉu Dio ne malsaĝigis la saĝecon de la mondo? Ĉar pro tio, ke en la saĝeco de Dio la mondo per sia saĝeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn.’ Kaj Jesuo mem diris: ,Mi vin gloras, ho Patro, Estro de la ĉielo kaj la tero, ke Vi kaŝis ĉi tion for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanetoj; jes, Patro, ĉar al Vi tio bone plaĉis.’5 Vi mem vidas, kamarado Cerkovnik, kiamaniere, vi pravas, vi parolas kiel el la Skribaĵo. Por la kleraj homoj de la 20-a jarcento, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj jarcentoj, Dio vere ne ekzistas, nome, en ilia koro kaj menso. Sed permesu min, kamarado Cerkovnik, esti kaj resti neklera aŭ, pro mi, eĉ malklera homo, tute nekongrua kun la 20-a jarceto, kiu inventis koncentrejojn kaj gulagojn, uzante ĝuste la saĝon de la kleraj homoj.”

Mirko Cerkovnik iomete strange gapis kaj post ŝancela atendo diris:

„Vidu, sinjoro Pseŭdsokrato, la aŭstria Kompartio la ateisman mondpercepton ne havas tiel strikte formulitan en sia statuto kiel formalan kondiĉon. Validas la slogano: ,Wir betrachten Religion als Privatangelegenheit.6 Inter niaj anoj troviĝas ne tiel malmultaj katolikoj…”

„Ho jes, la katolikoj, sed ne ankaŭ la kristanoj!”

„Kia diferenco?”

„Tre profunda, eĉ se ne vaste konata. La katolikoj postsekvas la episkopon de Romo, nomatan sakrilegie papo. Ilia aŭtoritato en kredo estas triopa: la Biblio, sed sub propra kompreno, la eklezia instruistaro, koncilioj kaj ĉefe la papo mem, kaj la tradicio, kiu inkluzivas multajn paganajn elementojn kaj kultojn. La kristanoj postsekvas ekskluzive Jesuon Kriston, ilia aŭtoritato en kredo estas ekskluzive la Biblio, kiel ĝi estas skribita kaj kiel ĝi eksplikas sin mem per daŭra komparado inter la Malnova kaj Nova testamentoj kaj inter la unuopaj libroj, ĉapitroj kaj versikloj, kiuj tuŝas la saman temon.”

„Tamen, ĉu oni ne diras ofte, ke via Jesuo estis la unua komunisto?”

„Ne ĉagreniĝu, kamarado,” diris Pseŭdsokrato, „oni povas ion tian diri, sed mi certe ne kaj neniu vera kristano, nome tiu, kiu kredas kaj vivas konforme al la Skribaĵo7. Sed estas vere, ke la unuaj komunistoj el la 19-a jarcento, sian nomon prenis, verdire ŝtelis, ĉar ili ne deklaris, kie ili tion prenis, el la 4-a ĉapitro de la Agoj de la apostoloj, kie vi povas legi la veran fonton de la poste misuzata vortgeneriĝo ,komunismo’: ,Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna.’8

„Do vidu, tamen…”

„Ne troviĝas ĉi tie ia ,tamen’! Por ke la disĉiploj de Jesuo kaj liaj apostoloj povis ĉion, kion ili havis, rigardi, kvazaŭ ili tion ne havus, ili devis esti unukoraj kaj unuanimaj, dum la komunismo sen Dio tion nek intencas nek povas atingi, ja vi instruas la klasbatalon la esenca punkto de via doktrino – kaj du inter si batalantaj grupoj ne povas esti unu koro kaj unu animo. Tial ankaŭ la komuneco de la proprieto sub via regado, kiel la ekzistanaj komunismaj ŝtatoj, ĉiuj ĝis la lasta, pruvas, ne povas estiĝi el libera decido, kiel ĉe la jerusalema komunumo de la unuaj kristanoj, sed nur per opreso kaj teroro.”

„Sed vi ja pli bone ol mi,” diris Mirko Cerkovnik, „konas la homan naturon. Neniu propravole estas preta disponigi siajn posedaĵojn al la komuna proprieto, do oni samtiel devas kaj pro tio rajtas uzi la revolucian teroron por tion efektivigi, kiel la burĝa ŝtato same uzas teroron por protekti la privatan proprieton kontraŭ la rajto de la ekspluatita klaso, ke ĝi reprenu tion, kio per la ekspluatado al la laboristoj estis ŝtelita.”

„Vi troviĝas jam proksime al erco,” ridante diris Pseŭdsokrato, „ĝuste pri tio temas! Pro tio, nome, ke la homa naturo estas tia, kia ĝi estas, tion ni vidas same, nome malbona, komunismo principe ne estas ebla, krom estante tiranio dum certa tempo, sen povi efektivigi siajn idealojn, ja ili povus prosperi nur kun bonaj homoj, vivantaj en libero. La komunismo estus principe ebla nur, se ĉiuj civitanoj estus unu koro kaj unu animo – kaj tio el libera ekkono kaj kredo kaj ne pro tirane oktroita ideologio. Sed, vidu novan paradokson! Se tiaj cirkonstancoj troviĝus, kiel ili loke, en Jerusalemo, kaj dum mallonga tempo, dum ankoraŭ vivis la apostoloj kaj la instruo ne jam estis koruptita kaj tiel la eklezio vere estis tiu de Jesuo Kristo, gvidita de Jakobo, la duonfrato de Jesuo, la komunismo kiel deviga sistemo surbaze de aparta, eĉ kontraŭdia ideologio, ne nur estus tute superflua, sed eĉ rekte kontraŭefika al tia komuneco, kian priskribis Luko en Agoj de la apostoloj. La elekto do estas: aŭ la libervola komuneco surbaze de la unukoreco kaj unuanimeco, faritaj ne de la homoj mem, sed de Jesuo, aganta en la homaj koroj – aŭ la tirane oktroita komunismo surbaze de la kontraŭdia batalideologio de la marks-lenina doktrino.”

„Mi jam diris, ke por la Kompartio de Aŭstrio la religio estas privata afero kaj la ateismo ne estas la kondiĉo por aniĝi…”

„Mi scias, same estas okaze de la Kompartio de Italio. Sed vidu: Iu ajn komunista partio povas toleri religian privatecon kaj liberon tiel longe, ĝis ĝi havas nenian ŝancon transpreni la povon. En Italio kaj Aŭstrio la komunistoj devas konduti demokrate kaj civilize, ili ne povas praktiki polican opreson, ili ne povas aranĝi atencojn kontraŭ siaj kontraŭuloj, ja cetere ili perdus sian leĝan ekzistobazon. Tial Dio ilin en tiu senco ne ĝenas, ja ili ne faras krimajn agojn. Tute alia afero estas, se iu kompartio povas transpreni la ŝtatan povon. Tiam endas murdi, ŝteli, rabi, kalumnii, persekuti, mensogi. Por povi tion sisteme fari oni devas almenaŭ el la kapoj kaj koroj de siaj anoj forigi la kredon je Dio, kiu tiajn aferojn abomenas kaj promesas ilin severe kaj poreterne puni. Se en la jaro 1950 la amasa striko, kiun en Aŭstrio aranĝis komunistoj, sukcesus konduki al la puĉo kaj la Kompartio de Aŭstrio – se Stalin tion aprobus, bonŝance li tion ne aprobis – transprenus la povon, kiel ekzemple en DRD, tiam en via statuto estus klare skribite, kiel en la statutoj de la komunistaj landoj, ke la aneco ne estas en kongruo kun la religia kredo kaj ke la komunisto devas konfesi la ,sciencan’ do ateisman mondpercepton.”

„Bone, sed kial la ekstrema dekstro, kiam ĝi transprenas povon, povas samtiel mensogi, kalumnii, opresi, murdi kaj persekuti, kvankam ili kredas en dion kaj eĉ kutime masive subtenas la eklezion, kiel validas por ĉiuj faŝismaj reĝimoj: itala, hispana, portugala, kroata, slovaka, hungara? Kial la faŝistoj en siaj statutoj ne malpermesas religian kredon al siaj adeptoj?”

„Mi gratulas vian demandon, kamarado Cerkovnik,” ridetis Pseŭdsokrato, „vi tute prave tion demandas. Sed ni devas starigi aldonan demandon: Ĉu la dio, kiun konfesas faŝistoj kaj similaj ideologioj, kiel la german-aŭstraj nazioj, vere estas la vivanta Dio de la Sankta Skribo? Se viaj kamaradoj pli bone distingus la aferojn, ili havus nenian problemon al siaj anoj permesi kredi laŭ la katolika aŭ ortodoksa maniero, ja la dio de tiuj du religioj pravigas krimojn de la reganta povo, kvankam principe diras same kiel la vera, vivanta Dio: Ne mortigu! La diaĵo de la nazioj kaj de la faŝistoj ne estas morale pli bona ol la nazioj kaj faŝistoj mem! Se Stalino kaj liaj satelitaj ĉefoj tion povus kompreni, se Dio ne kovrus iliajn okulojn kaj cerbojn, ili ne nur larĝanime permesus al siaj partianoj regule frekventi ĉu la katolikajn ĉu la ortodoksajn preĝejojn, ili eĉ pli energie tiujn ekleziojn subtenus kaj favorigus, ol tion faris la nazioj kaj faŝistoj. Vi devas konsideri, ke tiuj religioj, kiuj nur laŭnome havas ligon kun Kristo, estiĝis dum la ekstreme krimaj imperiestroj de la okcidenta kaj de la orienta partoj de la Roma imperio. Ili bezonis religion, kiu benos kaj subtenos iliajn krimajn agojn, kiel la angla reĝo Henriko VIII-a bezonis tian religion por siaj krimoj kaj simple fondis propran anglan ,kristanan’ eklezion, kies ĉefo li mem fariĝis. Tamen, la diaĵo de tiuj ŝtate formitaj religioj ne estas la viva Dio de la Biblio – kaj nur tiu estas obstaklo kaj ĝena afero por krimuloj dekstre, kiel maldekstre. Nur la strategio estis diversa: la dekstraj krimuloj la religion aranĝis laŭ sia bezono kaj ĝin uzis por havi eĉ la religian, ne nur la moralan pravigon de siaj krimagoj, dum la maldekstraj krimuloj la religion ĝenerale malpermesis kaj persekutis, ĉar ili ne kapablas distingi inter la home koncipita kaj vera Dio.”

Mirko Cerkovnik efikis surprizita. Li bezonis ankoraŭ unu respondon:

„Sinjoro Pseŭdsokrato, se ne Jesuo, kiu do, laŭ via opinio, estis la unua komunisto entute?”

„Vidu, kamarado Cerkovnik, ĉe tiel gravaj aferoj ne gravas, kion opinias mi aŭ aliaj homoj, eĉ se ili havus tre altan reputacion. Gravas sole, kion pri tio diras la vorto de Dio.”

„Ĉu Dio parolis eĉ pri tio?”

„Ne rekte, tamen sufiĉe klare, ke ankaŭ en nia tempo oni povas tion bone kompreni kaj apliki al niaj tempaj kaj lokaj cirkonstancoj.”

„Vi faras min vere sciavida…”

„Tio estas bona karakterizo de la homo. Do, ni malfermu la la evangelion laŭ Johano – Pseŭdsokrato tiris el sia sako malgrandan eldonon de la Biblio – kaj jen ni povas legi tion ĉi: Tiam Maria prenis funton da pura narda ŝmiraĵo tre multekosta, ŝmiris la piedojn de Jesuo, kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo pleniĝis de la odoro de la ŝmiraĵo. Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj disĉiploj, kiu estis lin perfidonta: Kial oni ne vendis ĉi tiun ŝmiraĵon por tricent denaroj kaj donis al malriĉuloj? Tion li diris, ne ĉar li zorgis pri la malriĉuloj; sed ĉar li estis ŝtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en ĝin.”9

„Unuvorte,” diris Mirko Cerkovnik, „vi volas mesaĝi al mi fajnvorte, ke tipa komunisto estas ŝtelisto kiel Judaso, same perfidulo kiel li, kaj sian socialan retorikon la tipa komunisto uzas por plaĉi al la popolo kaj por prikaŝi sian veran intencon – riĉiĝi je kosto de aliaj homoj…”

„Ho, kamarado,” ekridis Pseŭdsokrato, „vi bone eksplikas la Skribaĵon. Vi scias, ne diras tion mi, la vorto de Dio tion diras, pri kio temas. Ĉu do mire, ke Markso elprenis du marĝenajn filozofojn10 el antikva Grekujo, transprenante ilian materiisman kosmologian klarigon kaj, nomante tiun polve kovritan antikvaĵon ,scienca mondpercepto’, en la landoj kun la komunisma reĝimo la sole deviga kaj permesata mondpercepto, ene de kiu Dio estas proklamita neekzistanta, ĉu hazarde?”

„Tio do signifas, ke Judaso estis la unua komunisto, estante tiel la prototipo, la modelo de ĉiuj komunistoj post li, inkluzive min, sidanta antaŭ viaj okuloj, sinjoro Pseŭdsokrato, ĉu?”

Pseŭdsokrato ne volis tuj respondi, ĉu konfirme, ĉu obĵete, li regalis sian debatpartneron, kiel ankaŭ sin mem per sufiĉa tempo por funde pripensi tion, kio estis dirita. Poste li, ne tuj rekte respondante la demandon de la komunista funkciulo, denove ekparolis:

„Vidu, kamarado Cerkovnik, multaj interparoloj pli bone sukcesus, nome trovante la veron, kio devus esti la ĉefa celo kaj senco de ĉiu interparolo, se inter la unuopaj eldiroj estus metitaj sufiĉe longaj paŭzoj por silenti kaj pripensi. Nome, la unua impeto repliki la aŭditan aserton, ne venas el la racio, sed el la emocio. La emocioj certe havas sian pravigon, sed ne sur la kampo mensa, do logika kaj konkluda. Doni ŝancon al la racio, kie ĝi estas demandita, signifas portempe silentigi sian emocion. Ĝi povas komenti la debatrezulton fine de la interparolo, sed ĝi nepre ne intervenu meze de ĝi kaj ne devojigu la logikan iron de pensa medito per sia detrua brulenergio.”

„Interkonsentite,” diris Mirko Cerkovnik, „kvankam ne facile realigeble, sed bonvolu min respondi koncerne Judason kiel la prototipo de ĉiuj komunistoj, kiel mi povas konkludi surbaze de via biblia citaĵo…”

„Via konkludo estas ĝusta, tamen neniu estas kondamnita en sia vivo kopii sian prototipon aŭ lin ankaŭ nur imiti. Estas vero, ke la kerna formulo de la komunismo estas praktiki socialan retorikon, sen praktiki ankaŭ la socialan konduton kaj moralon; en eĉ pli malbona senco al tiu ĉi malaŭtento kaj mensogo aldoni la personan profitavidon kaj ŝteladon, kiel ĉe Judaso. Sed kiel dirite, neniu individua kompartiano estas devigata tia esti, kvankam la duopa premo, unue la doktrina, due la kolektiva, por tamen esti almenaŭ eta ,Judaso’, estas enorme forta. Tial ne estas mire, ke la popola diro ĉe esceptoj formulas: ,Li estas komunisto, tamen deca, honesta homo…’ Mi devas tuj aldoni, ankaŭ la unuopa kristano ne estas devigata imiti sian prototipon, nome Jesuon Kriston. Eĉ se iu per sia racio kredas en la instruon de Jesuo, sed tion ne kredas ankaŭ ties koro, li povas vivi alispirite ol li mense kredas. Tiajn homojn oni nomas ,laŭnomaj kristanoj’ – kaj ili faras la absolutan plimulton inter ĉiuj, kiuj pretendas esti la disĉiploj de Jesuo Kristo. Sed ion mi diras al vi: esti laŭnoma kristano kaj tamen vivi laŭ la tradicioj de la sendia mondo, tio estas antaŭ la okuloj de Dio pli malbona afero ol kredi en la doktrinon de la komunismo, kiun mi prenas por esence falsa, kaj ankaŭ vivi laŭ tiuj principoj, kiel Judaso kaj liaj moralaj klonuloj ĝis nun vivas. Esti fajna ŝtelisto sub la ŝafa pelto de la kristana instruo estas pli abomene ol esti kruda ŝtelisto sub la aŭtenta lupa pelto de la konsekventa komunisma doktrino.”

„Pardonu min, sinjoro Pseŭdsokrato,” diris iom malkviete Mirko Cerkovnik, „mi scias, ke vi ne volas min ofendi persone, sed mi devas vin demandi, surbaze de kio vi opinias, ke normale la komunistoj estas ŝtelistoj? Se ĉeestus persono, kiu vin ne konus, tiu verŝajne estus tre indignita, eventuale li denuncus vin ĉe juĝejo pro kalumnio…”

Pseŭdsokrato senkulpmiene ridetis dirante: „

„Mi ne lasas vin senresponde. Estas tiel, ke unue, tiel diras la Dia vorto, ĉiuj homoj laŭ sia naturo estas ŝtelistoj, min inkluzive. Vi konas la silogisman konkludprocedon laŭ Aristotelo, do: Ĉiuj komunistoj estas homoj, sekve ĉiuj komunistoj estas ŝtelistoj.”

„Ĉu eĉ la kristanoj?”

„Sen eĉ, kamarado Cerkovnik, tute normale kaj nature ankaŭ la kristanoj. En la epistolo de Jakobo estas skribite: ,Ĉar ĉiu, kiu observas la tutan leĝon, sed falpuŝiĝas pri unu punkto, fariĝis kulpa pri ĉio. Ĉar tiu, kiu diris: Ne adultu – diris ankaŭ: Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi fariĝis malobeinto kontraŭ la leĝo.’11 – Do, kamarado, ĉiu el ni milfoje ĉiun tagon rompas almenaŭ unu el la dek ordonoj de Dio kaj tiel antaŭ Liaj okuloj ĉiu kulpas koncerne ĉiujn ordonojn, ankaŭ kontraŭ tiu, kiu diras: Ne ŝtelu! eĉ se oni en la home jura senco ne ŝtelis. Same ni ĉiutage en la okuloj de Dio estas murdistoj, eĉ se ni en la senco de la homa juro neniun fizike mortigis. La kamaradoj komunistoj el tiu ĝenerala Dia prijuĝo de la aferoj ne povas esti elprenitaj nur tial, ĉar ili, sen proponante unu nuran pruvon, asertas, ke Dio ne ekzistas, ja ankaŭ la homa tribunalo ne lasas sen verdikto iri strangulon, kiu solene asertus, ke la nacia leĝdonanto, ĉe ni parlamento, ne ekzistas. Sed kompreneble, ankaŭ la kristanoj ne estas elprenitaj, ĝuste kontraŭe: De tiuj, kiuj pli multe ricevis, estos pli multe postulite,12 diras la Biblio.”

  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12


Elŝuti 0.64 Mb.


Elŝuti 0.64 Mb.