Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Vespera vigila liturgio enira antifono

Elŝuti 58.6 Kb.

Vespera vigila liturgio enira antifono




Dato22.03.2017
Grandeco58.6 Kb.

Elŝuti 58.6 Kb.

3.a de Pasko – jaro C – N.L.A.

TRIA DIMANĈO DE PASKO


VESPERA VIGILA LITURGIO

ENIRA ANTIFONO (Ps. 32 (33),5b-6a) (starante)

K. De la boneco de Dio estas plena la tero, haleluja;
per lia vorto li estigis la universon, haleluja.


C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.
K. Amen.

EVANGELIO DE LA RESUREKTO (Mar 16, 1-8a)

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

C. Anonco de la Resurekto de Nia Sinjoro Jesuo Kristo laŭ Marko.

Kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru kaj ŝmiru la korpon de la Sinjoro.
Frumatene, en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis.
Ili diris inter si: «Kiu derulos por ni la ŝtonon de la enirejo de la tombo?». Suprenrigardante, ili vidis, ke la ŝtono estas derulita; kvankam ĝi estis tre granda.
Enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis.
Sed li diris al ili: «Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie; jen la loko, kien oni metis lin!
Sed iru, diru al liaj disĉiploj kaj al Petro:
“Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi”».
Elirinte, ili forkuris de la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin.


C. Kristo Sinjoro, resurektis! Haleluja. Haleluja
K. Al Dio estu danko! Haleluja. Haleluja

GLORO AL DIO

C. GLORO AL DIO EN LA ALTOJ
C.K. Kaj sur la tero paco al la homoj de Lia bonvolo.
Ni laŭdas Vin, ni benas Vin, ni adoras Vin, ni gloras Vin,
ni dankas al Vi pro Via granda gloro, Sinjoro Dio,
ĉiela Reĝo, Dio Patro Ĉiopova.
Sinjoro, Filo ununaskita, Jesuo Kristo.
Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de l' Patro;
Kiu forigas la pekojn de l' mondo, kompatu nin,
Kiu forigas la pekojn de l' mondo, akceptu nian petegon,
Kiu sidas dekstre de la Patro, kompatu nin.
Ĉar Vi sola estas sankta, Vi sola Sinjoro,
Vi sola Plejaltulo,
Jesuo Kristo, kun la Sankta Spirito: en la gloro de Dio Patro.
Amen.


JE LA KOMENCO DE LA LITURGIA ASEMBLEO

C. Ni preĝu. (silenta momento)

Pardonema Dio, lumo kaj konsolo de tiuj, kiuj en vi kredas, pli kaj pli fortikigu en via Eklezio la dezirojn, kiujn vi al ĝi metis en la koron, kaj montrante la sublimon de viaj promesoj, permesu, ke nia espero estu pli certa; tial viaj filoj havos la eblecon atendi kun fidoplena pacienco la destinon de la gloro, kiu estas ankoraŭ kaŝita, sed jam antaŭvidita, sen ia dubo, de la okuloj de la kredo.
Per Jesuo Kristo Via Filo, nia Sinjoro kaj nia Dio, Kiu vivas kaj regas kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito, dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj.
K. Amen.

LITURGIO DE LA PAROLO (sidante)

LEGAĴO (Ago 28, 16-28)

L. Benu min, ho Patro.
C. La profeta legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"Paŭlo en Romo."

L. Legado de la Agoj de la Apostoloj

En tiuj tagoj.
Kiam ni eniris en Romon, al Paŭlo estis permesate loĝi sola kun la soldato, kiu lin gardis.


Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj;
kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili:
«Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraŭ la popolo
nek kontraŭ la moroj de niaj patroj,
mi estis arestita en Jerusalemo kaj transdonita en la manojn de la Romanoj. Tiuj, ekzameninte min, volis liberigi min,
ne trovinte en mi ion meritantan morton.
Sed kiam la Judoj kontraŭparolis, tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro;
sen intenci per tio akuzi mian nacion.
Jen por tio do mi petis vin viziti min: vin vidi kaj kunparoli,
ĉar pro la espero de Izrael mi portas ĉi tiun katenon».
La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.

Kaj ili diris al li:
«Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi,
kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aŭ parolis pri vi ion malbonan.
Sed ni deziras aŭdi de vi, kion vi opinias;
ĉar pri tiu sekto ni scias, ke ĉie oni kontraŭparolas al ĝi».


Kaj difininte tagon kun li, ili grandnombre venis al li en lian loĝejon.
De mateno ĝis vespero li donis al ili klarigon, atestante la regnon de Dio,
kaj klopodis konvinki ilin pri Jesuo,
deirante el la leĝo de Moseo kaj el la profetoj.
Kelkaj kredis la parolitaĵojn, kaj aliaj ne kredis.
Ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Paŭlo parolis unu vorton:
«Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj, dirante:
Iru al tiu popolo, kaj diru:
Aŭdante, vi aŭdos, sed vi ne komprenos;
vidante, vi vidos, sed vi ne rimarkos;
Ĉar la koro de ĉi tiu popolo iĝis nesentema,
iliaj oreloj aŭdas malklare,
Kaj siajn okulojn ili fermis,
Por ke ili ne vidu per siaj okuloj,
ne aŭdu per siaj oreloj,
kaj ne komprenu per sia koro,
kaj ili ne konvertiĝu,
kaj mi ne sanigu ilin!.
Estu do konate de vi,
ke ĉi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj,
kaj ili aŭskultos.»


- Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko!

PSALMO (Ps. 96 (97))

L. Donu al ni okulojn, Sinjoro, por vidi vian gloron.
K. Donu al ni okulojn, Sinjoro, por vidi vian gloron.

L. La Sinjoro reĝas: ĝoju la tero,
estu gajaj ĉiuj insuloj.
Vero kaj justeco estas la fundamento de lia trono.

K. Donu al ni okulojn, Sinjoro, por vidi vian gloron.

L. La ĉielo proklamas lian justecon,
ĉiuj popoloj kontemplas lian gloron.
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.
K. Donu al ni okulojn, Sinjoro, por vidi vian gloron.

L. Vi, Sinjoro,
estas la Plejaltulo super la tuta tero.
Vi alte leviĝis super ĉiuj dioj. -
K. Donu al ni okulojn, Sinjoro, por vidi vian gloron.

EPISTOLO (Rom 1, 1-16b)

L. Benu min, ho Patro.
C. La apostola legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"Deziro de Paŭlo prediki en Romo"

L. Letero de la Sankta Apostolo Paŭlo al la Romanoj

Skribas al vi Paŭlo, servanto de Jesuo Kristo.
Mi estis elektita apostolo de Dio por prediki la anoncon de la savo,
kion Dio promesis per siaj profetoj:
la savan anoncon pri la Filo de Dio, Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
Laŭ la homa naturo Li estas el la idaro de David;
sed Dio revelaciis lian diecon,
kiam Li per la potenco de la Sankta Spirito
relevis Lin el la mortintoj.
De Jesuo Kristo mi ricevis apostolan oficon,
kaj por lia gloro mi devas altiri al la kredo la naciojn,
kaj submeti ilin al Li.
Inter ili estas ankaŭ vi, kiuj vivas en Romo;
ankaŭ vi estis vokitaj de Jesuo Kristo;
ankaŭ vi apartenas al Li,
amataj de Dio kaj elektitaj por esti lia popolo.
Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo,
donu al vi ĉiuj gracon kaj pacon.


Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi ĉiuj,
ĉar pri via fido oni parolas tra la tuta mondo.
Mia atestanto estas Dio,
kiun mi servas en mia spirito
anoncante la evangelion de Lia Filo,
kiel mi senĉese memorigas pri vi en miaj preĝoj,
ĉiam petante, ke iel mi havu la eblecon, fine, veni al vi per la volo de Dio.
Ĉar mi sopiras vidi vin, por transdoni al vi ian spiritan donacon,
por ke vi estu fortigitaj;
aŭ pli bone, por ke estu inter ni reciproka kuraĝigo, per la komuna fido,
egale via kaj mia.
Mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi
- sed mi estas malhelpita ĝis nun -
por rikolti iom da frukto ankaŭ ĉe vi, kiel ĉe la aliaj nacioj.
Mi estas ŝuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al saĝuloj kaj al senprudentuloj:
Tial, laŭ mia eblo, mi estas fervora prediki la evangelion ankaŭ al vi,
kiuj estas en Romo.
Ĉar mi ne hontas pri la evangelio;
ĉar ĝi estas la potenco de Dio por la savo al ĉiu kredanto.


- Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko!

KANTO ĈE LA EVANGELIO (Joh 14,23) (starante)

K. Haleluja, haleluja.
Se iu amas Min, li observos mian vorton - diras la Sinjoro -;
mia Patro amos lin, kaj ni venos al li kaj restos ĉe li.
Haleluja

EVANGELIO (Joh 8, 12-19)

(mallaŭte)
Purigu mian koron kaj miajn lipojn, ho ĉiopova Dio, por ke mi povu digne anonci vian evangelion.

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

"Mi estas la lumo de la mondo"

C. Legado de la Evangelio laŭ Johano
K. Gloro estu al Vi, Sinjoro.

C. En tiu tempo.
Jesuo denove parolis al la skribistoj kaj Fariseoj, dirante:
«Mi estas la lumo de la mondo;
kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo,
sed havos la lumon de la vivo».
La Fariseoj do diris al li:
«Vi atestas pri vi mem; via atesto ne estas vera».
Jesuo respondis al ili:
«Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera;
ĉar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras.
Sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras.
Vi juĝas laŭ la karno; mi juĝas neniun.
Tamen, eĉ se mi juĝas, mia juĝo estas vera;
ĉar mi ne estas sola, sed mi kaj la Patro, kiu min sendis.
Kaj en via leĝo estas skribite, ke la atesto de du homoj estas vera.
Mi estas atestanto pri mi mem,
sed ankaŭ la Patro, kiu min sendis, atestas pri mi».
Ili do diris: «Kie estas via Patro?»
Respondis Jesuo:
«Vi konas nek min, nek mian Patron;
se vi konus min, vi konus ankaŭ mian Patron».


- Jen la parolo de la Sinjoro.
K. Al Kristo estu laŭdo!

C. Laŭdata estu Jesuo Kristo.
K. Ĉiam li estu laŭdata.

(sidante, oni aŭskultas la homilion)

POST LA EVANGELIO (Ps. 78 (79), 13)

K. Ni, via popolo kaj ŝafaro kiun vi paŝtas,
ĉiam ni konfidos nin nur al vi,
eterne ni rakontos vian gloron, haleluja


UNIVERSALA PREĜO

C. Gefratoj, ni turnu nin kun ĝojo kaj kun fido al la Sinjoro resurektinta, prezentante al li la bezonojn kaj la atenditaĵojn niajn kaj de la homaro tuta.

L. Ni preĝu kune kaj diru: "Kristo resurektinta, elaŭdu nin"
K. Kristo resurektinta, elaŭdu nin

L. Cele, ke la kristano kapablu rekoni la Sinjoron resurektintan, kiu - kiel al la Apostoloj - sin montras dum la rutino de la laboro ĉiutaga: ni preĝu.
K. Kristo resurektinta, elaŭdu nin

L. Por ni, kiuj ĉi tie ĉeestas. Cele, ke la kredo je la resurekto nin aliigu al viroj kaj virinoj atestantoj de espero: ni preĝu.
K. Kristo resurektinta, elaŭdu nin

L. Cele, ke la Katolika Universitato pli kaj pli kapablu agadi por promocii kaj disvastigi kulturon de respondeco kaj de solidareco kaj tiamaniere ĝi kontribuadu al la kultura plano propra de la Itala Eklezio: ni preĝu.
K. Kristo resurektinta, elaŭdu nin

(aliaj intencoj)



KONKLUDE DE LA LITURGIO DE LA VORTO

C. Ho Dio, kiu elaĉetis la mondon pere de la humiliĝo de via Filo, plifirmigu en ni la paskan ĝojon, cele, ke, liberigitaj de la subpremado de la kulpo, ni rajtu plene partopreni je la eterna gloro de Kristo resurektinta, kiu vivas kaj regnas en jarcentoj da jarcentoj.
K. Amen.

EŬKARISTIA LITURGIO

RITO DE LA PACO

C. Laŭ la instigo de la Sinjoro, antaŭ prezenti sur la altaro niajn donacojn, ni interŝanĝu pacosignon.

DONACOFERO (sidante)

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi panon por ke ĝi fariĝu korpo de Kristo, Via Filo.
K. Amen.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi vinon por ke ĝi fariĝu sango de Kristo, Via Filo.
K. Amen

KREDO-KONFESO (starante)

C. Gefratoj, por celebri fruktoporte la Eŭkaristion, sakramenton de la unueco de la Eklezio, ni kune konfesu la katolikan kredon:

C. MI KREDAS JE UNU DIO,
C.K. la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
ununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.
Dio el Dio, Lumo el Lumo,
Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro:
per Kiu ĉio estas farita.
Kiu por ni homoj kaj por nia savo
descendis de la ĉieloj.

(Oni klinas la kapon, ĝis: "fariĝis homo")



Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis
el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo.
Krucumita por ni sub Poncio Pilato,
Li mortis kaj estis entombigita.
La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos kun gloro,
juĝi la vivantojn kaj la mortintojn,
kaj Lia regno estos senfina.
Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata;
Kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj,
kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.


ORACIO PRI LA DONACOJ

C. Ho Dio, kiu en ĉi mistera donacinterŝanĝo vokas nin por ke ni partoprenu en la riĉeco de la Dia vivo, igu nin esti atestantoj de la faroj de la vero, kiuj nin mirige lumigis. Per Kristo nia Sinjoro.
K. Amen.

PREFACO

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

C. Leviĝu viaj koroj!
K. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K. Estas inde kaj juste.

Vere estas inde kaj juste Vin danki, Patro Sankta, ĉiopova kaj eterna Dio.
Vi kreis la mondon laŭ ĝia multenombra riĉeco kaj vi decidis pri la sinsekvo de la sezonoj; al la homo, kiun vi faris kun saĝo laŭ via bildo, vi submetis ĉiun vivantan kreitaĵon al li konfidante ĉiujn mirindaĵojn de la universo. El la tero, vi lin eltiris, sed renaskigante lin pere de la bapto, al li vi transdonis vivon, kiu venas de la ĉielo. De kiam la aŭtoro de la morto estas venkita pere de la elaĉeta ago de Kristo, la homo akiris la donacon de senmorta ekzistado kaj, post la malapero de la nebulo de la eraro, li retrovis la vojon al la vero.
Dankemaj kaj miroplenaj pro ĉi tiu ago de savo, kune kun la anĝeloj kaj la sanktuloj, ni levas al vi, ho Patro, la himnon de laŭdo:


C.K. SANKTA, SANKTA, SANKTA estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!

(oni surgenuiĝu)


(Kun etenditaj manoj, la celebranto diras:)

C. Vere Sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco.

(La celebranto kunigas la manojn, kaj, etendante poste ilin super la pano kaj la kaliko, diras:)



Ni petas do:
sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de Via Spirito,

(Li kunigas la manojn kaj krucosignas la oferaĵojn, aldonante:)



por ke ili fariĝu por ni la Korpo kaj la Sango
de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

(La celebranto kunigas la manojn.


En la sekvaj formuloj la vortoj de la Sinjoro estu prononcataj klarvoĉe, laŭ la postulo de ilia signifo.)

Kiam Li estis fordononta sin memvole al la Pasiono,

(La celebranto prenas la panon, kaj tenante ĝin super la altaro, daŭrigas:)



Li prenis la panon
kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj,
dirante:

(li iomete kliniĝas)



Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

(La celebranto montras al la popolo la konsekritan hostion, remetas ĝin sur la patenon, kaj surgenue adoras. Poste li daŭrigas:)



Simile post la vespermanĝo,

(li prenas la kalikon kaj, tenante ĝin iomete super la altaro, aldonas:)



prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante,
Li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

(li iomete kliniĝas)



Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi kaj por multaj estos verŝata
por forigo de la pekoj.
Faru tion je mia rememoro.

(La celebranto montras la kalikon al la popolo, remetas ĝin sur la korporalon, kaj surgenue adoras.


Poste li diras:)

ANAMNEZO

C. Jen la mistero de la kredo!
K. Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis kiam Vi revenos en gloro.

(Etendante la manojn, la celebranto diras:)



C. Memorante pri Lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro,
la panon de vivo kaj la kalikon de la savo,
dankante, ke Vi konsideris nin indaj
stari antaŭ Vi kaj servi al Vi.
Kaj humile ni petegas
ke, partoprenante en la korpo kaj la sango de Kristo,
ni unuiĝu per la Sankta Spirito.


Rememoru, Sinjoro,
Vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo
kaj perfektigu ĝin en la karitato
kune kun nia Papo .................
nia Episkopo ................., kaj la tuta klerikaro.

(En la meso por mortintoj oni povas aldoni:)



C. Memoru pri Via servant(in)o .................
kiun Vi hodiaŭ vokis al Vi el ĉi tiu mondo.
Bonvolu, ke li (ŝi),
kiu estis similigita al Via Filo en la morto,
ankaŭ similiĝu en lia resurekto.


Memoru ankaŭ niajn gefratojn,
kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto,
kaj ĉiujn, kiuj mortis en Via kompato;
kaj akceptu ilin en la lumon de Via vizaĝo.


Kompatu nin ĉiujn, ni petas,
ke kun la beata Dipatrino virga Maria,
kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj,
kiuj surtere plaĉis al Vi,
ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭdi kaj glori Vin.

(La celebranto kunigas la manojn)



Per Via Filo Jesuo Kristo.

(Tiam la celebranto prenas la patenon kun la hostio kaj la kalikon kaj, ambaŭ levante, diras:)



Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,
al Vi, Dio Patro ĉiopova,
en unueco kun la Sankta Spirito,
estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K.
Amen.

RITO DE KOMUNIO

JE LA DISPECIGO DE LA PANO (Joh. 17, 12-13. 15)

K. «Patro, kiam mi estis kun ili,
mi protektadis tiujn, kiujn vi transdonis al mi;
kaj nun mi venas al vi.
Mi ne postulas, ke vi ilin deprenu de la mondo,
sed ilin savu de la malbono
»,
- diras la Sinjoro - haleluja.


C. Obeante la vorton de la Savinto kaj formitaj de lia Dia instruo, ni kuraĝas diri:

C.K. PATRO NIA, Kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.


(Kun etenditaj manoj, la celebranto daŭrigas:)

C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj;
donu favore pacon en niaj tagoj,
por ke, helpitaj de Via kompato,
ni estu ĉiam liberaj de la peko
kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero,
atendante la beatan esperon
kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.
K.
Ĉar Via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.

C. Sinjoro Jesuo Kristo, Kiu diris al Viaj apostoloj:
"Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi",
ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de Via Eklezio;
kaj degnu laŭ Via volo pacigi kaj unuigi ĝin.
Vi, Kiu vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

C. La paco kaj la komunio de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, estu kun vi ĉiam.
K. Kaj kun via Spirito.

C. (mallaŭte)

La akcepto de Via Korpo kaj Sango, Sinjoro Jesuo Kristo,
ne fariĝu por mi juĝo kaj kondamno,
sed pro Via kompato, ĝi utilu al mi
kiel gardilo kaj kuracilo por mia animo kaj korpo.


(La celebranto genufleksas, prenas la hostion kaj, tenante ĝin iom super la pateno, sin turnas al la popolo kaj diras klarvoĉe:)

C. Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido.
Jen la Ŝafido de Dio,
jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.


(Kaj, kun la popolo, li aldonas unufoje:)

C.K. Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton,
sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo.


(mallaŭte:)
C. La korpo de Kristo gardu min por la eterna vivo.
C. La sango de Kristo gardu min por la eterna vivo.

(Tiam la celebranto prenas la patenon aŭ hostiujon, iras al komuniiĝontoj kaj montras al ĉiu el ili hostion iom levitan, dirante:)

C. La korpo de Kristo.
(La komuniiĝanto respondas:) Amen.

KANTO DUM LA KOMUNIO (Kp. Joh. 6, 56)

K. «Kiu manĝas el Mia korpo
kaj trinkas el mia sango
restas en mi, kaj Mi en li
»
- diras la Sinjoro - haleluja.


ORACIO POST LA KOMUNIO (starante)

C. Ni preĝu: (silenta momento)
Dio forta kaj pardonema, la favoro, kiun ni ricevis estu en ni komenco de eterna vivo, kaj la donaco ricevita ĉe Via manĝotablo iĝu fonto de certeco de senfina ĝojo.
Per Kristo nia Sinjoro.

K. Amen.

KONKLUDAJ RITOJ

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via Spirito. Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.

C. Kliniĝu por la beno.
Dio, Kiu per la releviĝo de la Kristo starigis nian savon kaj nin igis filoj Liaj, donu al vi la feliĉon de Lia beno.
K. Amen.

C. La Elaĉetinto, kiu donis al ni la donacon de la vera libero, igu vin partopreni en la heredaĵo eterna.
K. Amen.

C. Estu vi, kiuj pere de la bapto kun li releviĝis en la kredo, kapablaj konkeri, per vivo sankta, la eblecon lin iam renkonti en la ĉiela patrujo.
K. Amen.

C. Kaj la beno de Dio ĉiopova, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, descendu sur vin, kaj kun vi ĉiam restu.
K. Amen.

C. Ni foriru en paco.
K. En la nomo de Kristo.



Elŝuti 58.6 Kb.


Elŝuti 58.6 Kb.