Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Valdemar Langlet kaj la dankema Budapeŝto

Elŝuti 16.38 Kb.

Valdemar Langlet kaj la dankema Budapeŝto




Dato04.12.2017
Grandeco16.38 Kb.

Elŝuti 16.38 Kb.

Rátkai Árpád:
Valdemar Langlet kaj la dankema Budapeŝto
La sveda ĵurnalisto Valdemar Langlet (1872-1960) vivis ekde 1932 en Budapeŝto, kun sia edzino Nina (1896-1988). Valdemar estis la sveda lektoro de la universitato; lia rusdevena edzino instruis fortepiano–ludadon. Ili bone ellernis la hungaran lingvon, havis multajn konatojn, partoprenis la socian vivon, kaj havis bonegajn rilatojn ankaŭ kun la „pli supraj rondoj.”

La geedzoj Langlet estis esperantistoj. Nina estis membro de la familio Borovko, rusaj esperantistoj famiĝintaj pro sia konekto kun Zamenhof. Valdemaro estis la unua prezidanto de la Sveda Esperanto-Asocio. Li venis al Hungario la unuan fojon en 1902, vizitante la ĵus estigitan Societon de Hungaraj Esperantistoj. Poste li praktikis sur Hortobágy sian ŝatokupon, la rajdadon. La duan fojon li venis en 1931, por rajdadi tra la tuta lando.

La vojaĝraporto de V. Langlet aperis unue svedlingve, poste ankaŭ angle („On horseback through Hungary”, „Surĉevale tra Hungario”). En tiu li pritraktis detale la ”gloran pasinton” de la lando, kaj li konatigis la legantojn kun. ĉ. 40 historiaj personoj. Li dediĉis apartan ĉapitron al „la maljusteco trafinta Grandan Hungarion en Trianono.” Li identiĝis kun la emocia, ne-racia opinio sugestita de la iredentisma propagando. „Ne eblas, ke tiom da koroj vane verŝis sian sangon... Ne, ne, neniam!” – Tiel li finis sian artikolon aperintan en iu hungara gazeto. („1100 km sur selo.” A Pesti Hírlap Vasárnapja, 23-a de marto 1932). Sed kiam li spertis, ke la iredentismo rezultis militeman politikon, li limigis sian agadon al la flegado de la svedaj-hungaraj rilatoj.

Langlet parolis tre bone ankaŭ la germanan lingvon. Li estis jam 72 jarojn aĝa, kiam la germanoj okupis Hungarion, la 19-an de marto en 1944. Ili jam ekde la unua tago amase arestadis homojn, kune kun la hungaraj aŭtoritatoj, ulojn kiuj estis kontraŭ la militema politiko. Multaj  konatoj de Langlet devis tuj fuĝi.

La loĝejo de la ges-roj Langlet plen-pleniĝis per fuĝintoj. Ili, inde al esperantistoj, akceptis ĉiujn, sen konsidero pri etno, religio, civitaneco. En aprilo jam ne estis loko por Valdemar mem, li devis dormi ĉe amikoj. Strebante sekurigi la situacion de la daŭre alvenanta inundo de fuĝantoj, li atingis ke li estu deklarita budapeŝta ĉefdelegito de la  Sveda Ruĝa Kruco. Helpe de liaj firma konduto, lingvo-scio kaj eminentaj rilatoj li savis la vivon de pluraj dekmiloj de homoj. Li inventis la institucion de la „protektataj domoj” de la Sveda Ruĝa Kruco kaj de la Sveda Ambasadejo. Tio havis nenian juran bazon internacian, sed la hungaraj  instancoj kutime respektis ilin, do liaj protektatoj estis en relativa sekureco. (Nina Langlet: La sveda sav-agado, Budapest 1988).

Ekde la majo en 1944 Langlet malhelpis la deportadojn eldonante protektajn leterojn (Schutzbrief) de la Sveda Ruĝa Kruco al pluraj miloj da persekutatoj, organizante ankaŭ ties kaŝadon. Fakte tiuj protektaj leteroj validis nenion laŭ la internacia juro. Ili tamen funkciis, ĉar danke al siaj altaj kontaktoj Langlet atingis, ke la ĝendarmoj kaj la germanaj patroloj, poste eĉ la sagkrucanoj, respektu ilin.

La instancoj donis konsenton pri 400 protektaj leteroj, sed Langlet eldonis almenaŭ 4000. Iujn li eligis el marskompanio. Aliokaze li disdonis protektajn  leterojn al la tuta laborserva kompanio. La dokumento presita sur simpla papero estis ankaŭ multnombre falsigita.

Langlet laboris nur kun volontuloj. Lia reto baldaŭ kreskis tiomgrade, ke ĝi eĉ en tempo de paco estintus la plej granda civila organizo. Liaj volontuloj laboris en 16 sekcioj, kun 12 aŭtoj (inter ili du ŝarĝaŭtoj.) Li posedis muntejon kaj benzinstacion. Li alligis du monahejojn kaj sep monahinejojn. Tie li kaŝis precipe bebojn kun iliaj patrinoj. Kvankam la destino de la eksterbudapeŝta judaro jam estis sigelita, li provis estigi ankaŭ provincajn branĉojn. Sukceson li atingis ĉefe en la urbo Pécs. Valdemar kaj Nina agadis nekredeble inventeme kaj nelacigeble.

Ĉio-ĉi okazis sub la egido de la Ruĝa Kruco. Fakte ilia agado ne estis direktata el Stokholmo, eĉ ĝi estis apenaŭ, ofte nur poste konata. La ambasadoro de Svedio ne okupiĝis pri la afero. Li nur toleris ĝin, kaj foj-foje vole-nevole rekonis la rezultojn. Per Anger, la ambasada sekretario, apogis ilin, laŭ siaj ebloj, estante oficisto en malakordo kun sia superulo. Kelkaj dispozicioj de la Ruĝa Kruco kaj de la ambasadoro tre malfaciligis la laboron de gesinjoroj Langlet. Tiuj aferoj estas ĝis nun neesploritaj. (Pri tio temas la verko de Björn Runberg: „La forgesita heroo, Valdemar Langlet”, Budapeŝto, 2007.)

Ankaŭ la Juda Konsilantaro de Budapeŝto fidis al Langlet. De ili li ricevis la t.n. Protokolon de Auschwitz, kiu dokumentis la genocidon. Tiun li tuj tradukis sveden kaj provis sendi ĝin al reĝo Gustavo la 5-a, kiun li persone konis. Sed la budapeŝta ambasadoro de Svedio ne kredis je la aŭtentikeco de la dokumento, kaj rifuzis plusendi ĝin. Sed Langlet ne rezignis. Kun la helpo de la ambasada sekretario li tamen sendis ĝin al la sveda Ministerio pri Eksteraj Aferoj, de kie ĝi –kvankam kun malfruo – atingis la reĝon. Gustavo la 5-a tuj skribis leteron al la gubernatoro Horthy. Langlet kaj la ambasada sekretario portanta la reĝan leteron vizitis Horthy-on. Per obstina persisto Langlet atingis, ke la 22-an de junio la ĝendarmaro ricevis ordonon ĉesigi la deportadon.

Tiu unusola ago de Langlet savis pli da homaj vivoj, ol ĉiuj ceteraj savadoj kune. Sendube tiam Horthy troviĝis jam sub premo ankaŭ de aliaj partoj, kaj admona signo estis por li la albordiĝo de la aliancaj armeoj en Normandio.

Post la halto de la deportadoj, responde al la peto de Langlet, la sveda Ministerio pri Eksteraj Aferoj sendis al Budapeŝto Raoul Wallenberg-on kiel ambasadan sekretarion, por organizi la homsavan agadon. Li informiĝis ĉe Langlet pri la situacio, kaj akceptante lian konsilon, la sveda Ambasado komencis eldoni protektajn leterojn. Lenglet atingis ĉe la hungaraj kaj germanaj instancoj, ke liaj pli frue eldonitaj protektaj leteroj restu „validaj”. Poste la nelacigebla Langlet traktis tiucele ankaŭ kun la ministro pri Eksteraj Aferoj de la sagkrucana registaro. Li sukcesis oficiale akceptigi tiun absurdaĵon, ke la Sveda Ruĝa Kruco estas aparta „diplomatia korpo”. Kvankam ne senĝene, tamen senĉese funkciis la „protekt-leter-fabriko” kaj la ceteraj oficejoj de la Ruĝa Kruco, kie oni rapide direktis la persekutatojn al konvenaj lokoj. La nombro de la protektataj domoj daŭre kreskis eĉ dum la sagkrucana periodo. Ja por tio sufiĉis marki la objekton per okulfrapaj emblemoj kaj afiŝoj.

La tuta nombro de la homoj, savitaj fare de la geedzoj Langlet ekde marto ĝis decembro estas taksata je 20-25 mil. Dum la sagkruca regado ilia loĝejo estis uzata nur por solvi pli komplikajn problemojn. Eĉ tio signifis por ili daŭran vivdanĝeron. Ja ekz. dum iom da tempo ĉe ili estis kaŝita generalo Újszászi István, la estro de la Servo de Esploro kaj Sekureco de Horthy.

Wallenberg liveris ambasadajn protektleterojn nur al judoj. Langlet kaj la voluntulaj helpantoj savadis ĉiun persekutaton. Wallenberg apartenis al la plej riĉa familio de Svedio, estis pagata oficisto de la Ambasado, kaj eĉ sendepende de tio disponis pri multe da mono. Male, Langlet ne ricevis salajron, nek alian financan subtenon de la Ambasado aŭ de la Ruĝa Kruco. Krom la privataj donacoj ankaŭ lia propra havaĵo estis elspezita por savi homojn. Li daŭrigis la agadon ankaŭ tiam, kiam Wallenberg forlasis Budapeŝton.

                                                                        2

Langlet eĉ dum la regado de la sagkrucanoj povis relative libere moviĝi en la ĉefurbo. Almenaŭ komence, ĉar la diplomatia protektiteco iĝis ĉiam malpli respektata. La sagkrucanoj forportis homojn jam ankaŭ el la sveda ambasadejo.  Kiam la registaro de Svedio oficiale ĉesigis la agadon de la Ruĝa Kruco, la tutan reton de Langlet kaj ties infrastrukturon transprenis kaj ĝisfine funkciigis la Sveda-Hungara Societo, saĝe kreita jam somere. Sed sub ties egido estis jam tre malfacile agadi; Langlet mem devis „malaperi” dum la lastaj semajnoj.

Post la sieĝo la geedzoj Langlet ne ripozis. Ili organizis la disdonadon de la nutraĵoj kaj medikamentoj en la ruinigita, malsatanta Budapeŝto. Sed la sano de Valdemar tiel malboniĝis pro la trostreĉita laboro, ke la 31-an de majo de 1945 oni transportis lin al Svedio. Ankoraŭ en tiu jaro li ricevis la Krucon de la Ordeno de la Hungara Respubliko. Poste li vivis retiriĝinte, forgesite, en malriĉeco kaj mizero.

                                                                        ***



Nun la ĉefurbo planas bapti la malsuprajn kajojn de la Danubo laŭ la homsavantoj de la sagkruca regado. Ĝenerale ne havas sencon kalkuladi, kiu kiom da homoj savis riskante sian vivon. Tamen ĉi-foje la proponantoj eble ŝuldas eksplikon. Ja se tio dependus de ili, ĝuste Valdemar kaj Nina Langlet, kiuj savis la plej grandan nombron da homoj, ne ricevus tiun honoron.  Kial?

  • Traduko al Esperanto: Endre Dudich, 7 febr.  2010

  • La originalo hungare:
    Népszabadság 2010-01-19. p.13. = http://nol.hu/velemeny/20100119-langlet_es_a_halatlan_budapest

  • redaktado: Szilvási L.


Elŝuti 16.38 Kb.


Elŝuti 16.38 Kb.