Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


V. Szövegértést ellenőrző feladat Maximális pontszám: 20 pont La muziko, kiu konkeris la mondon

Elŝuti 15.5 Kb.

V. Szövegértést ellenőrző feladat Maximális pontszám: 20 pont La muziko, kiu konkeris la mondon




Dato15.10.2017
Grandeco15.5 Kb.

Elŝuti 15.5 Kb.

V. Szövegértést ellenőrző feladat

Maximális pontszám: 20 pont



La muziko, kiu konkeris la mondon

Ĵazo estas muzikstilo nun internacie konata kaj alte taksata kiel serioza, respektinda arto. Sed ne ĉiam estis tiel. Antaŭ cent jaroj la ĝermoj de ĵazo estis malestimataj kiel senkultura kaj eĉ maldeca muziko. Do kiel tia "muzikaĉo" (laŭ la kontraŭuloj) fariĝis la plej populara muziko en Usono (dum kelka tempo) kaj finfine fariĝis eĉ arta muziko? Por ekscii tion ni devas unue reiri al la sklaveca epoko de la usona sudoriento – la tempo, en kiu aperis la antaŭaĵoj de ĵazo.

Malgraŭ la klopodoj de la blankulaj sklavkomercistoj kaj sklavposedantoj forpreni la kulturon, lingvon, religion kaj identecon de sklavigitaj afrikanoj, multaj elementoj de afrika kulturo travivis. Unu el la plej persistaj postrestaĵoj de afrika kulturo estis muziko. La ritmoj kaj kantmanieroj de Afriko miksiĝis kun eŭropaj muzikiloj kaj muzikformoj kaj la angla lingvo. Ĉi tiu kunfandiĝo naskis novajn freŝajn sonojn, ĝis tiam konataj nek en Eŭropo nek en Afriko.

Verŝajne la plej grava muzikformo naskiĝinta senpere el la sklava kulturo estas bluso (de la angla blues [bluz] mallongigo de "blue devils" – melankolio, malbonhumoro.) Bluso estas tre simpla kompare al ĵazo. Ĝi estas precipe kantata, ĉu kun muzika akompano aŭ ne. Bluskantoj sekvas sufiĉe striktan poezian formulon., kaj la muziko kutime enhavas bemoligitajn notojn (kutime la tria kaj la sepa notoj de la gamo). La temoj de la kantotekstoj kaj la tono de la muziko estas malgajaj kaj melankoliaj, pro tio ke la muziko esprimas la suferojn de sklaveco kaj (post la abolo de sklaveco) malriĉeco, senlaboreco, amproblemoj k. s. Bluso dum multaj jaroj restis simpla muziko de malriĉaj kamparaj nigruloj en la sudoriento, sed pro la iom-postioma translokiĝo de nigruloj al urboj (serĉante laboron), bluso pli rafiniĝis kaj profesiiĝis.

Alia ege grava elemento de ĵazo estis ragtimo. La nova PIV difinas ragtimon kiel „Speco de muziko skribita, precipe por piano, naskiĝinta en la kleraj nigraj komunumoj de S(uda) Usono, karakterizita de sinkopa traktado de eŭropdevena muziko, kaj iĝinta unu el la ĉefaj fontoj de ĵazo”. Aldone, la etimologio de la vorto "ragtimo" – angle ragtime [ragtajm] – estas rag (ĉifono) plus time (tempo) – aludo al la sinkopo (mislokigo de la regula akcento) de la muziko. Sed kvankam ragtimo, kiel bluso, estis produkto de la ĝenerala suda nigrula kulturo, ĝi ja esprimas tute alian parton de tiu kulturo. Kleraj urbaj nigrulaj muzikistoj, kiel la fama kaj popularega ragtimmuzikisto Scott Joplin [skot ĝoplen], studis eŭropajn muzikstilon kaj teorion, sed aldonis al tiu bazo fortan spicaĵon de la afrikdevena kulturo – precipe la ritmo. Ĉi tiu kombinaĵo estis sukcesega. Inter 1890 kaj 1915 (proksimume) ragtimo furoris - eĉ inter blankuloj. Unuafoje en la usona historio produkto de nigrula kulturo gajnis vastan akcepton inter blankuloj.

Ankoraŭ plia, malpli konata fonto de ĵazo estis la latuninstrumentaj bandoj de la urbo Nov-Orleano. (Nov-Orleano, krome, estas konata kiel kunfandejo de la kulturoj de tri kontinentoj: Ameriko, Eŭropo kaj Afriko. La influo de tiuj tri kontinentoj montriĝas en la manĝaĵoj, arkitekturo, lingvaĵo, muziko kaj religio de la urbo.) Ĉi tiuj bandoj fontis el la kultura riĉeco de la Nov-Orleanaj nigrulaj komunumoj de la post-sklaveca epoko. La muziko de ĉi tiuj bandoj, simile al ragtimo, estis kombinaĵo de eŭropaj muzikiloj kaj melodioj kun afrikaj ritmoj. Ĉi tiu pra-ĵazo rolis ĉefe kiel danca kaj marŝa muziko por festoj, funebraj procesioj kaj paradoj - kaj speciale por la plej granda, plej fama stratfesto - Nov-Orleana karnavalo, - kiu finiĝas je la famega tago Mardi Gras ("Grasa Mardo" estas la tago antaŭ Cindromerkredo kaj la lasta tago de karnavalo en Nov-Orleano.) Sed la plejmulto da tiuj muzikistoj ne estis profesie trejnitaj kaj ne povis legi muziknotojn. Pro tio oni kutime ludis muzikaĵojn parkere kaj ofte iom malstrikte – eĉ foje kun originalaj spontaneaj aldonaĵoj. Ĉi tia libera sinteno al la muziko naskis intencan improvizadon – eble la plej unika en la ĵazo.

Kvankam ne ekzistas unusola difinita naskiĝloko de ĵazo, la urbo Nov-Orleano estas ofte nomata la "lulilo de ĵazo", ĉar la diversaj elementoj de frua ĵazo facile kaj harmonie kuniĝis en la diverskultura, muzikema medio de tiu urbo. Kaj ankoraŭ Nov-Orleano estas mekko por amantoj de tradicia ĵazo.

En la frua parto de la dudeka jarcento (ĉirkaŭ la tempo de la Unua Mondmilito) multaj nigrulaj kaj blankulaj muzikistoj migris de Nov-Orleano al Ĉikago. De Ĉikago ĵazo povis disvastiĝi pli rapide kaj atingi pli grandan aŭskultantaron ol de Nov-Orleano, kaj baldaŭ ĵazo populariĝis tra la tuta Usono. Ĵazo tiel furore populariĝis kaj tiel difinis la tiutempan popularan kulturon, ke la 1920aj jaroj ricevis la kromnomon "Ĵazepoko".





      1. Milyen kulturális elemekből jött létre a jazz? (3 pont)

      2. Melyek a jazz zenei forrásai, miben különböznek egymástól? Töltse ki a táblázatot! (12 pont)




zenei forrás

előadók

hangszer

egyéb jellegzetessége(i)




 

 

 

 




 

 

 

 




 

 

 

 

      1. Melyik várost nevezik a jazz bölcsőjének, miért? (2 pont)

      2. Mi segítette elő a jazz elterjedését, s mikorra tehető a jazz fénykora? (3 pont)


Elŝuti 15.5 Kb.


Elŝuti 15.5 Kb.