Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Urbestro de Birštonas Nijolė Dirginčienė

Elŝuti 32.37 Kb.

Urbestro de Birštonas Nijolė Dirginčienė




Dato22.03.2017
Grandeco32.37 Kb.

Elŝuti 32.37 Kb.

Esperanto estas gepatra lingvo por neniu nacio. Ĝi estas kvazaŭ ponto, kunliganta diversajn kulturojn kaj apartenanta al ĉiuj homoj. Sciante Esperanton, Vi povas trovi amikojn en la tuta mondo. Ekzemple, korespondante kun esperantistoj el malproksimaj, ekzotikaj landoj, Vi povas konatiĝi kun tieaj kulturoj. Se Vi amas vojaĝi, Vi povas uzi la adresaron “Pasporta Servo”. Esperantistoj el pli ol 70 landoj publikigas en ĝi siajn adresojn. Ili afable gastigos Vin kaj donos al Vi senpagan tranokton. Kaj eble ili eĉ montros al Vi sian urbon aŭ landon.

La unika naturo de Birštonas, meandraj kurbiĝoj de la rivero Nemano, reĝa historio de la urbo, kaj sanigaj natur-riĉaĵoj estas tiuj valoraĵoj, pri kiuj ni fieras kaj invitas ĝoji ĉiujn – birŝtonanojn kaj gastojn de la banurbo.

Interkomunikiĝu, devove malkovru la unikan regionon de Birštonas, konatiĝu kun ĝiaj kulturo, tradicioj kaj heredaĵo, enhavoriĉe pasigu la tempon, uzu sanigajn servojn kaj distraĵojn de aktiva ripozo. Mi kredas, ke ĉi tie Vi spertos ne nur belajn momentojn, sed Vi bonfartos harmoniaj, sanaj kaj, kompreneble, feliĉaj. Mi bondeziras al Vi agrablan gastadon kaj bonajn emociojn. La gastama Birštonas ĉiam atendas Vin!

Urbestro de Birštonas Nijolė Dirginčienė

Birštonas estas unu el la plej malnovaj kaj belaj banoterapiaj lokoj de Litovio, fama pro reĝfamiliaj radikoj. La bankuracado en Birštonas komenciĝis en 1846. Ĉi tiu banloko estas delonge dotita per riĉaĵoj de la naturo: ŝprucantaj mineralakvaj fontoj, kuracefika ŝlimo, pura aero kaj salubra klimato. En la banurbo estas aplikata la filozofio de Sebastian Kneipp. Ĝi baziĝas je kvinelementa sistemo: akva terapio, moviĝ-terapio, kurac-herba terapio, terapio de harmonio, saniga nutrado.

Hodiaŭ la banurbo logas per modernaj kuracejoj, sanatorioj Tulpė (Tulipo), Versmė (Fonto), Eglė (Abio), banloka hotelo Royal Spa Residence, gastamaj hoteloj, restoracioj, ebloj aktive pasigi la tempon kaj memorindaj aranĝoj. Birštonas ĉiujare iĝas pli bela – estas rekonstruitaj lignaj konstruaĵoj kaj renovigitaj parkoj, estas konstruataj novaj biciklaj vojetoj. En bonegaj, bonakustikaj salonoj okazas altnivelaj koncertoj, kulturaj aranĝoj, festivaloj, estas organizataj artaj ekspozicioj, aranĝoj de subĉiela pentrado.
Pri la historio de Birštonas
La unua kuracejo en Birštonas estas konstruita en 1855, kaj en la sesa jardeko de la 19a jarcento Birštonas jam estis vaste konata kiel banoterapia loko. Sojle de la Unua Mondmilito en la kuracejoj funkciis 72 banujoj, estis konstruitaj tri hoteloj. Birštonas tre suferis pro la milito, kaj al la juna, ĵus fondita ŝtato mankis rimedoj por rekonstruado kaj mastrumado de la banloko. Tamen la solvo estis trovita – la Litovia Ruĝa Kruco en 1924 subskribis kontrakton kun Departemento de la Sano kaj devontigis sin modernigi la banlokon, instali ŝlimbanujojn, akvodukton kaj kanalizacion, instali elektran lumon. La estraro de la Ruĝa Kruco promesis investi la tutan profiton al evoluigo kaj mastrumado de la banloko.

Precipe signifa evento estis komenco de kuracado per ŝlimo. La ŝlimaj kuracejoj kun emblemoj de la Ruĝa Kruco estis konstruitaj en 1927. Ĉi tiu konstruaĵo konserviĝis ĝis hodiaŭ.

Dum la Dua Mondmilito Birštonas vegetis, tamen ĝi evitis grandajn malfeliĉojn, kaj tuj post la milito ĝi ekfunkciis kiel kuracurbeto.

En Birštonas ankaŭ nun funkcias unu el la plej malnovaj Litoviaj entreprenoj por enboteligo de minerala akvo. Ĝi komencis sian agadon en 1924, kiam estis popularaj la mineralakvoj Vytautas kaj Birutė. En la sepa jardeko de la 20a jarcento en Birštonas estis konstruita nova entrepreno kun pli potencaj industriaj instalaĵoj. La aŭtentan mineralakvon, nesaturitan je karbonacido, oni povas gustumi en la mineralakvaj trinkejoj de la sanatorioj Tulpė kaj Versmė.


Inform-Centro pri Turismo de Birštonas (ICT)

B. Sruogos str. 4

LT-59209 Birštonas, Lietuva

Tel. + 370 319 65 740

Retpoŝto: info@visitbirstonas.lt

www.visitbirstonas.lt

Labora tempo

Lun-ven 9.00–18.00

Sab 10.00–18.00

Dim 10.00–17.00
ICT informas pri:


  • loĝado;

  • nutrado;

  • vizitindaj lokoj;

  • aranĝoj;

  • ekskursoj;

  • luado de turistaj aĵoj.

La municipo de Birštonas lokiĝas en la suda parto de Litovio, ĉe la dekstra bordo de Nemano. La municipon preskaŭ ĉiuflanke, escepte de la orienta, ĉirkaŭfluas Nemano. Plejparto de la municipo troviĝas ĉe la dekstra bordo de Nemano, ĝis la enfluejo de Verknė.

Birštonas situas inter kelkaj grandaj urboj de Litovio. Vilno distancas de Birštonas je 90 km, Kaŭno – 40 km, Marijampolė – 40 km, Alytus – 30 km.

La banurbon Birštonas oni povas atingi aŭte kaj buse.


Vizitindaj objektoj
Kastelmonto de Birštonas (La monto de Vytautas) en la sudorienta parto de la Parko de Vytautas.

Mineralakva trinkejo (B. Sruogos str. 3, 59541 Birštonas).

Banurba distrejo (B. Sruogos str. 2, 59209 Birštonas).

La malnova sanigejo (Birutės str. 31, 59541 Birštonas).

Preĝejo de Sankta Antonio de Padovo (Birutės str. 14, 59217 Birštonas).

Muzeo de Birštonas (Vytauto str. 9, 59211 Birštonas).

Religia Muzeo de Birštonas (Birutės str. 10, 59217 Birštonas).

Centro por vizitantoj de la Regiona parko de meandroj de Nemano (Tylioji str. 1, 59206 Birštonas).

Monumento de Vytautas la Granda (en la Parko de Vytautas).

Monumento de Jonas Basanavičius (pl. Basanavičius).

Monumento de Balys Sruoga (en la Parko de Vytautas).

Monteto de kantoj (Birutės str., apud la preĝejo de Sankta Antonio de Padovo).

Mineralakva trinkejo apud la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 6A, 59542 Birštonas).

Parko de Vytautas.

Riverbordo.

Vitralo Litovio.

Centra urba parko.

Monumenta ŝtono kun historiaj datoj.

Monumento al partizanoj (skulptisto S. Dulksnys, 1992; Basanavičiaus-placo).

Pado de Skulptaĵoj en la Centra parko.

Geologia malfermejo de Škėvonys.

Geologia malfermejo de Siponys.

Roko Ožkų pečius (Kaprina forno).

Kastelmonto de Paverkniai (sur la maldekstra bordo de Verknė, vilaĝo Medeikonys, municipo de Birštonas).

Grandbieno Jundeliškės.

Preĝejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo (Nemajūnai, municipo de Birštonas).

Pado de Memoro.

Turo de mineralakva vaporigejo en la Centra parko antaŭ la sanatorio Eglė (Algirdo str. 14).

Mineralakva pavilono Birutės vila (B. Sruogos str. 1A).

Ĝardeno de S. Kneipp (Apud la preĝejo de Sankta Antonio de Padovo, Birutės str. 14).



Trinkebla mineralakvo

Unu el la plej malnovaj en Litovio entreprenoj de enboteligo de mineralakvo, funkcianta ĝis nun en Birštonas, komencis sian agadon en 1924. La mineralakvo, liverata al la mineralakvaj trinkejoj de Birštonas kaj al la mineralakva fabriko, estas riĉa de natria klorido, sen specifaj komponaĵoj, ĝia mineral-riĉeco estas malalta aŭ mezgrada.

En la flava rotonda akvotrinkejo de la sanatorio Tulpė la mineralakvo Vytautas, kies totala mineral-riĉeco superas 8 g/l, ŝprucas el 125-metra profundo.

Ankaŭ en la akvotrinkejo de la sanatorio Versmė oni povas gustumi la mineralakvon Vytautas. Ĝi estas ricevata el alia ŝakto, profunda je 60 m. Nome ĉi tiu akvo estas enboteligata kaj saturata de karboacido, por ke ĝi pli longe konservu siajn ecojn. Ĝia totala mineral-riĉeco estas 7,5 g/l.

En la mineralfontejo de la sanatorio Eglė ŝprucas la mineralakvo Gintaras.

En la mineralakva fabriko nuntempe estas enboteligatataj kaj surmerkatigataj du mineralakvoj:



  • La natura mineralakvo Vytautas (pH 7,1) estas ricevata el la subtera akvejo en profundo de 60 m kaj estas la plej malnova Litovia mineralakvo, enboteligata ekde 1924. Ĝi enhavas plej multe da mineralaj substancoj utilaj por la homa organismo, tial ĝi estas precipe bonefika al la sano.

  • La nomo de la natura mineralakvo Birutė estas konata ekde 1922. Ĝi delonge estas simbolo de la juneco, vigleco kaj pureco. Kvankam Birutė enhavas konsiderindan kvanton da solvitaj mineraloj (akva mineral-riĉeco atingas 2,7 g/l), ĝi gustas leĝere kaj milde. La malforte alkala mineralakvo (pH 7,5) venas el la 54-metra profundo.


Sanatorioj

La sanatorio Eglė, konsistanta el du loĝdomoj kaj kurac-centro, lanĉitaj en 2013, troviĝas en pinarbaro ĉe la bordo de Nemano. La sanatorio proponas al la vizitantoj pli ol 100 sanigajn procedurojn kaj servojn.

En la sanatorio Eglė estas plej atentataj proceduroj terapiaj kaj rehabilitaj. La mineralakvoj Gintaras, Birutė, Rūta, blanka kaj kuracefika ŝlimoj, ricevataj el ŝlimtavoloj kaj mineralakvaj ŝaktoj de la sanatorio, en la sanigejoj estas uzataj laŭ moderna teknologio. Al la gastoj estas donataj servoj rehabilitaj kaj kuracaj. Samtempe en la sanatorio Eglė povas kuraci sin 450 homoj.

Algirdo strato 22, LT-59204 Birštonas

Tel. + 370 319 42 142

Retpoŝto: birstonas@sanatorija.lt
La sanatorio Versmė instalis sin en la urbocentro. Ĝi estas sanatorio kun speciala kuracado kaj ripozo donanta servojn rehabilitadajn, tiujn de ambulatoria rehabilitado kaj sanatoria kuracado al civitanoj de Litovio kaj al eksterlandanoj dum la tuta jaro. En ĝiaj 187 ĉambroj povas samtempe loĝi 340 homoj. Por la klientaro estas renovigitaj kaj rekonstruitaj sanigejoj kun moderna medicina instalaĵo. Prioritato de la kuracado kaj sanigado estas naturaj kuracefikaj faktoroj – kuraca ŝlimo kaj mineralakvo. En la sanatorio estas proponata granda sortimento de la servoj: unufojaj proceduroj de SPA-terapio, kelktagaj programoj de sanigado kaj kuracado, semajnfinaj ripozprogramoj, sanatoria kuracado.

B. Sruogos str. 9, LT-59209 Birštonas

Tel. + 370 319 65 662

retpoŝto: versme@is.lt
La sanatorio Tulpė povas akcepti ĝis 120 klientojn samtempe. Ĝi estas la unua sanatorio en Birštonas kun multjaraj tradicioj pri kuracado per mineralakvo kaj kuraca ŝlimo. La loĝdomoj kaj kuracejoj de la sanatorio lokiĝas en la plej pitoreska loko de la banurbo – en la malnova parko de la urbo. Ĉi tiu unika ĉirkaŭaĵo ebligas al la klientoj de la sanatorio ĝui ne nur procedurojn, sed ankaŭ la belegan pejzaĝon kun Nemano, kuniĝi kun la naturo, eksenti kuracefikajn povojn de la banurba naturo. La sanatorio estas tre taŭga loko por individua kvieta ripozo kaj kuracado. La kuracado estas plenumata kun uzado de la altgrade mineralriĉa mineralakvo Vaidilutė, kiu ricevis orajn medalojn en la konkurso La Produktaĵo de la Jaro 2005.

En la sanatorio estas ofertata larĝa spektro de servoj – unufojaj SPA-terapiaj proceduroj kun la kosmetikaĵoj Phytomer kaj Pevonia, kelktagaj programoj por sanigado kaj kuracado, semajnfinaj ripozprogramoj, sanatoria kuracado.



B. Sruogos str. 4a, LT-59541 Birštonas

Tel. + 370 319 65 525, 65 517

Retpoŝto: registratura@tulpe.lt

Hoteloj, gastejoj, ripozdomoj

Hotelo Royal Spa Residence 4*

Pakalnės str. 3, 59206 Birštonas


Tel. +3 70 319 62 030
Fakso: + 370 319 62 031
Retpoŝto: info@royal-spa.lt
Hotelo Nemuno slėnis 4*

Kampiškių str. 8, 59107 Birštonas


Tel. + 370 319 56 493
Port. tel.. + 370 699 64 028
Fakso: + 370 319 61 213
Retpoŝto: info@nemunoslenis.lt
Hotelo Audenis 3*

Lelijų str. 3, 59207 Birštonas


Tel. + 370 319 61 300
Port. tel. + 370 600 88 829
Fakso: + 370 319 61 301
Retpoŝto: info@audenis.lt
Hotelo Sofijos rezidencija 3*

Jaunimo str. 6, 59206 Birštonas


Tel. + 370 319 45 200
Fakso: + 370 319 45 201
Retpoŝto: info@sofijosrezidencija.lt
Hotelo Sonata 3*

Algirdo str. 34, 59204 Birštonas


Tel./fakso: + 370 319 65 825
Port. tel.. + 370 680 83 285
Retpoŝto: seklytele@sonatahotel.lt
Hotelo Pušynė 4*

Tylioji str. 3, 59206 Birštonas


Tel. + 370 319 52 566
Port. tel.. + 370 640 19 007
Retpoŝto: info@pusyne.lt
www.pusyne.lt

Vilao Klasika

B. Sruogos str. 2A, 59209 Birštonas


Port. tel. + 370 682 08 626, + 370 670 16 079
Retpoŝto: info@vilaklasika.lt
www.vilaklasika.lt 
Ripozdomo Birštono banginukas

Birutės str. 29, 59217 Birštonas


Port. tel. + 370 626 21 337
Retpoŝto: info@birstonobanginukas.lt 
www.birstonobanginukas.lt 

Ripozdomo Birštono Tulpė

Birutės str. 21, 59217 Birštonas


Tel. + 370 319 56 275
Port. tel. + 370 699 97 011
Retpoŝto: info@birstonotulpe.lt
www.birstonotulpe.lt 
Manĝado en Birštonas
Restoracio Kurhauzas

B. Sruogos str. 2, 59209 Birštonas


Port. tel. + 370 687 23 801
Retpoŝto: kurhauzas@yahoo.com
Hotelo–restoracio Nemuno slėnis

Kampiškių str. 8, 59107 Birštonas


Tel. + 370 319 56 493
Port. tel. + 370 699 64 529
Fakso: + 370 319 61 217
Retpoŝto: restoranas@nemunoslenis.lt
Hotelo–restoracio Royal SPA Residence

Pakalnės str. 3, 59206 Birštonas


Tel. + 370 319 62 030
Port. tel. + 370 617 01 505
Fakso: + 370 319 62 031
Retpoŝto: info@royal-spa.lt
Hotelo–restoracio Sofijos rezidencija

Jaunimo str. 6, 59206 Birštonas


Tel. + 370 319 45 200
Fakso: + 370 319 45 201
Retpoŝto: info@sofijosrezidencija.lt
Hotelo–restoracio Sonata

Algirdo str. 34, 59204 Birštonas


Tel. + 370 319 65 825
Port. tel. + 370 680 83 285
Fakso: + 370 319 65 825
Retpoŝto: seklytele@sonatahotel.lt
Restoracio Seklytėlė

Prienų str. 10, 59204 Birštonas


Tel. + 370 319 65 800
Fakso: + 370 319 65 825
Retpoŝto: seklytele@sonatahotel.lt

Hotelo–kafejo Audenis

Lelijų str. 3, 59207 Birštonas


Tel. + 370 319 61 300 
Port. tel. + 370 600 88 829
Retpoŝto: info@audenis.lt
Kafejo de la Kultura Centro

Jaunimo str. 4, 59206 Birštonas


Port. tel. + 370 600 36 233
Retpoŝto: info@audenis.lt

Kafejo de kuracejoj


Sanatorio Tulpė

Birutės str. 35, 59217 Birštonas

Tel. + 370 319 45 128

Retpoŝto: Jokimas@gmail.com


Kafejo Sušinė

Birutės str. 1, 59217 Birštonas


Port. tel. + 370 622 22 079
Kafejo Safari

Prienų str. 25, 59202 Birštonas


Port. tel. + 370 650 88 922, + 370 685 50 766


Elŝuti 32.37 Kb.

  • Urbestro de Birštonas Nijolė Dirginčienė
  • Pri la historio de Birštonas
  • Inform-Centro pri Turismo de Birštonas (ICT)
  • Sanatorioj
  • B. Sruogos str. 9, LT-59209 Birštonas Tel. + 370 319 65 662 retpoŝto: versme@is.lt La sanatorio Tulpė
  • B. Sruogos str. 4a, LT-59541 Birštonas Tel. + 370 319 65 525, 65 517 Retpoŝto: registratura@tulpe.lt
  • Hotelo Nemuno slėnis 4*
  • Hotelo Sofijos rezidencija 3*
  • Manĝado en Birštonas Restoracio Kurhauzas
  • Hotelo–restoracio Royal SPA Residence
  • Hotelo–restoracio Sonata
  • Hotelo–kafejo Audenis
  • Sanatorio Tulpė

  • Elŝuti 32.37 Kb.