Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Unua leciono : la vojaĝonto Vortprovizo

Elŝuti 145.35 Kb.

Unua leciono : la vojaĝonto Vortprovizo




Dato20.03.2017
Grandeco145.35 Kb.

Elŝuti 145.35 Kb.

Unua leciono : la vojaĝonto

Vortprovizo


deĵori = Plenumi sian servon laŭ difinita tempo  deĵoro, deĵorantoj (ĉe budoj ekz.)

laca  lac-ig-i  laciga

perlabori  perlabori po dekmil eŭrojn monate

halti  la trajno haltas. Mi haltigas la aŭton.

de ĉiam : attention à la différence entre « de » et « ekde »  de tri monatoj ≠ ekde junio

rajti ≠ povi

etoso (atmosphère, climat, ambiance)  la entuziasma etoso de la Bulonja Kongreso

parolema = kiu emas paroli, kiu ŝatas paroli, babili

for  fora, pli  plia

kutimi  alkutimiĝi (alkutmiĝo = accoutumance) Ju pli vi uzos la lingvon, des pli vi alkutimiĝos al la lingvo.



foj/o :

Ankoraŭ unu fojon.  Mi legis la artikolon du fojojn.


unu fojon = iam
Ĉiun fojon, ĉiufoje, kiam. Dufoja pago (farita du fojojn de la sama persono). Estis (tio estis) la unua fojo, ke  Estis la unua fojo, ke ministro parolis en Esperanto.

Foje Fojfoje = en kelkaj okazoj



La lastan fojon mi vidas lin ĉe vi ( neniam plu revidos lin}. La lastan fojon mi vidis lin ĉe vi (eble mi revidos lin ie).
Lingvo arta estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura.
Mi ne bezonu diri duafoje.
Ne pli ofte ol, unu fojon en kvin jaroj. okazo.
Per unu fojo: solvi ĉion, naski du infanojn. plian fojon. Solvi cion per unu fojo. Tio estas mil fojojn pli bona.
Unu fojon en ĉiu jaro. Unu fojon por ĉiam.

plurfoje  multfoje  kelk(a)foje

refoje = unu fojon plian

Gramatiko


la vojaĝanto estas tiu, kiu vojaĝas (nun) ekz. li estas en la trajno

la vojaĝonto estas tiu, kiu vojaĝos (baldaŭ) ekz. li atendas sur la kajo

la vojaĝinto estas tiu, kiu vojaĝis, ekz. li eliras el la stacidomo

Unua kompletiga leciono

Traduku


cindrujo = cendrier  Cendrulino = Cendrillon
Kiu povas rakonti koncize la rakonton pri Cendrulino?

sennuba = sans nuage  la vetero sennubiĝas = le temps se découvre

bruego = grand bruit, fracas, boucan, raffut, tintamarre, vacarme
 « Kia bruego! » mi ofte diras al miaj infanoj

lacega = rompu, mort de fatigue, fourbu, vanné  esti lacega = dormir debout, en avoir plein les jambes, en avoir plein le dos, ne plus en pouvoir, ne plus tenir sur ses jambes  esti subite lacega = avoir un coup de barre

onklino = tante

nervozigi = énerver (qn), porter sur les nerfs  tio nervozigas min = ça ménerve

rekomenci = recommencer  Julia jam lernis Esperanto, kaj ne plu lernis de kelka tempo. Nun ŝi rekomencas lerni. Kaj nun rekomenciĝas la ekzerco.

glaciaĵo = glace, crème glacée  glaciaĵo kun frago (persiko) kaj kremo = fraise (pêche) melba  glaciaĵo kun meringo  stanga glaciaĵo, suĉglaciaĵo = esquimau [PIV] melbo, parfeo, ŝorbeto

mendo = commande  [PIV] mendi veston al tajloro  mendi ĉambron en hotelo  mendi pladon en restoracio [UEA-vikio] Fari mendon de unu loĝio ĉe la unua balkono  Leĝo pri ofertado kaj mendado.

katido = chaton

mallaŭta = bas, faible (voix, bruit)  mi respondas al li mallaŭte en la orelon

vizitado = fréquentation (d’un lieu)  [PIV] vizitadi = ofte aŭ regule viziti

porkaĵo = viande de porc  pokaĵoj = cochonailles  bovaĵo, kokaĵo, fiŝaĵo… (la porko gruntas)

ofta = fréquent, répandu

kosto = coût, prix  kostoj = frais  por ĉia kosto = coûte que coûte  unuopa kosto = coût unitaire  kostokalkulo = note de frais [UEA] vivtena kosto = le coût de la vie  vivkosta indico = indice du coût de la vie  Je kia ajn kosto  Kostu, kiom ĝi kostos, mi defendos mian projekton.

malplena = vide

ekkrii = s’écrier, s’exclamer

dikulo = gros

flugeti = voleter, voltiger



premier = unua

accrocher = pendigi (pendigi bildon ĉe la muro) ; (al)kroĉigi ;  s’accrocher = algluiĝi, (al)kroĉiĝi

écouter = aŭskulti



parents = gepatroj

s’incliner = kliniĝi, klini sin  klini = incliner

possible = eblas (kun la fervojistoj, ĉio eblas)

tuer = mortigi  sin mortigi

buvable = trinkebla



ouvrir = malfermi  malfermo  [UEA] deklari la kongreson malfermita ; la malfermo de la kongreso  okuloj ronde malfermiĝas 

être accroché = pendi



écouteur = aŭskutilo

rapidement = rapide



ruelle = strateto

heureusement = feliĉe

prier (qn de) = peti  bonvolu= je vous en prie  mi petas = je vous prie, svp  petegi = supplier

mort = mortinto, mortinta  morta = mortel, défunt  morta akvo ; morta sezono ; morta peko

vendable = vendebla

traverser en voiture = traveturi

miette de gâteau = kukero  panero = miette de pain

supplier = petegi

enclin à boire = drinkema

peut-être = eble



  1. La tagoj pasas. Ŝi pasigas la feriojn en Italio. (pasi – pasigi)

  2. La aŭto (veturilo) haltas. Li haltigas la aŭton (veturilon) antaŭ la domo.

  3. La laboro komenciĝas je la sepa. Li komencas sian laboron je la sepa.

  4. Ana promenas. Ŝi promenas sian hundon

  5. Marko enuas. La instruisto enuigas siajn lernantojn.

  6. La lernantoj silentas. Li silentigis la lernantojn.

  7. Le kato dronis. Li dronigis sian katon.

  8. Les infanoj banas sin. La patrino banas sian bebon.

  9. La papero brulas. Li bruligas paperon.  [PIV] la afero ne brulas (= ne urĝas)

  10. Maja memoras pri la akcidento. La kuracisto memorigas lin pri lia akcidento.1  enmemorigi

  11. La infanoj sidas sur seĝo. Panjo sidigas ka infanon sur seĝon

  12. La suno lumas. Li lumigas la lampon.

  13. La diskuto ĉesis. Le prezidanto ĉesigis la diskuton.

  14. Ana kuŝiĝas. Nun ŝi kuŝas.

  15. Ana ĝojas. Tiu donaco ĝojigas Anan.

Priparoli la bildojn


bildo 1 : pendigi bildon ĉe la muro – la virino ridas – la fingro doloras lin – dolorigi al si la fingro – kriego de doloro – senti doloron en la fingro – kvietigi la doloron – la muro estas fendita pro la mallerteco de la viro – li devos ripari aŭ riparigi la muron (ĉar videble li ne estas bona hejmlaboranto) - suferi de la varmo, pro la varmo

Kio okazis ? Ĉu la virino helpas la viron ? Laŭ vi, ĉu ŝi kapablas pendigi la bildon ? Eble la viro staris sur la seĝon kaj la seĝo rompis.



titolo : kial pendigi bildon ĉe la muro

bildo 2 : saŭvaĝuloj – en fora lando – kanibalo antropofago  antropofagismo (= hommanĝanto) – kuirlibro – salo – pepero – spicoj

Kiom da personoj vi vidas sur tiu bildo ? Kiuj ? Kial la esploristo estas en la marmito ? Eble li deziras bani sin en varma akvo, ĉu ? Kion faru la esploristo ? Kiun recepton li trovis ?



titolo : kial pretigi eŭropan esploristo

bildo 3 : la patrino banas sian bebon – la bebon krias – li ne ŝatas bani sin – li malamas akvon – la akvo estas tro malvarma / varma – li ne ŝatas ŝaŭman banon – la tolaĵo pendas je fadeno, de la plafono
Kio estas en la banujo ? plastika aŭ kaŭĉuka anaseto Ĉu la patrino estas kontenta ?

bildo 4 : ulo promenas apud rivero – alia homo dronas en la rivero – la promenanto ne helpas lin – li promenas kun sia hundo – farmulino – li ne estas helpema – l

Kion diras la virino ? Ĉu la viro ŝajnas simpatia ? Kion diras la virino ? Kion respondas la viro ? Se vi promenus apud tiu rivero kaj aŭdus personon, kiu dronas, kion vi farus ? La virino deziris dronigi sian edzon. Mi timas, kle vokas siajn gepatrojn.



bildo 5 : kverelo – interbatiĝi – policisto – spektanto, gapanto (badaud), scivolemulo – li vokis la policiston – li venigis la policiston. la policisto fajfas – la homoj ludas rugbeon en la strato

bildo 6 : la kuiracistino bruligis la manĝaĵon – fiŝaĵo – la pato (poêle) – ŝi bedaŭras

Kion la kuiristino kuiras ?

La termino fiŝaĵo aludas al fiŝoj uzataj kiel manĝaĵo. Tiuj fiŝoj povis esti fiŝkaptitaj el akvo -oceanoj, maroj, riveroj, lagoj-, sed ankaŭ povas esti breditaj pere de teknikoj de akvokulturo. Depende el la diversaj tipoj de fiŝoj, oni akiras distingajn tipojn de fiŝaĵoj.
Kial la manĝaĵo brulas ? Eble la virino parolis tro longe ĉe en telefono kaj dumtempe la manĝaĵo brulis (aŭ eble ŝi estis ĉe la komputilo babilante esperante kun ret-amikoj) Kiom da personoj manĝos ? Kion ŝi faru nun ?


exercices


 pour la prochaine fois, exercice sur les verbes –ig / -iĝ

Dua leciono : Kien li estas vojaĝonta ?

 faire parler les élèves sur les images de la 1a kompletiga leciono


 correction exercice sur ŝi / li / si

 texte p. 10 : questions

 exercice oral : lire le texte phrase par phrase et reformuler les phrases du texte

reformulation

Verŝajne vi demandas vin, kien Marko estas vojaĝonta  kien Marko baldaŭ vojaĝos

La japana samideano ja estis invitinta lin  li jam invitis lin

… li ne vizitos tiun landon, ekzemple post kiam li estos finstudinta  post kiam li finstudis

li estas malkovronta Eŭropon  li baldaŭ malkovros Eŭropon

la gepatroj jam estas finmanĝantaj de longe  la gepatroj jam finmanĝis de longe

Marko jam de longe estis decidinta  Marko jam de longe decidis…

 explication de texte : Mia unua U.K.


demandoj pri la teksto (mia unua UK)


  • Al kiu lando Marko deziras vojaĝi ? Ĉu al Japanio ? Kial

  • Laŭ vi, kiam okazas tiu rakonto, (en kiu monato de la jaro)

  • Kion li faros post sia vojaĝo? (li studos en universtitato)

  • Kion signifas « ano de esperanto-asocio »?

  • Ĉu vi scias, kio estas la Pasporta Servo?

  • En kiu loko okazas la kongreso?

  • Kion faras la kongresanoj dum la tago? kaj dum la nokto?

vortoj


 exercices sur les formules pour remercier, accueilir, annoncer…2004-10-30 Akcepti la partoprenantojn.doc

exercice


exercice sur les suffixes

exercice sur koni / scii / scipovi


koni

 memori, kie oni jam aŭdis, vidis, legis ion : mi konas lian nomon tiu libro estas vaste konata

 havi, el propra sperto, pli-malpli klaran ideon pri io aŭ pri la enhavo, uzado de io : koni instrumenton (= esti kapabla ĝin distingi de similaj, diri ĝian utilon)

 havi ideon pri ies identeco : Sinjoro, ĉu vi min konas?

 havi, el sia propra volo, interrilatojn kun iu


  • havi, el propra sperto, pli-malpli kompletan ideon pri ies karaktero, valoro ks. : _ni reciproke nin konas

[UEA-vikio] : Kiom mi konas mian infanon, li sukcesos  Mi konas vin pli bone, ol vi mem konas vin.  Oni konas lin kiel blankan lupon.  Tie oni rekonas la manon de la artisto.

mi konas tiun poemon = mi ĝin legis kaj iom scias pri ĝia enhavo

mi scias tiun poemon = mi povas ĝin laŭvorte reciti



scii

 (ion) havi precize kaj senmanke en mensa posedo : koni lingvon, sian lecionon neniu konas ĉion

 ( subordigita propozicio) havi precize certan ideon pri io : mi ne sciis, kion farimi ne konas kio –aŭ- Dio konas…

 ( inf) esti instruitan ekzercita, kapabla por io : mi scias legi, skribi kaj kalkuli

 (ion, pri io) havi informon, ke io ie ekzistas : ŝi ne niam sciis, pri tiu peomo de Heine

[UEA-vikio] Bedaŭre ekscii pri ies morto. Eĉ stultulo tion scias.  Juneco ne scias, maljuneco ne povas.  Li ne scias sur kiun piedon stariĝi.  Li ne scias, ĉu plori aŭ ridi.  Libraj scioj.  Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.



scipovi : havi teorian scion, kia donas la povon fari : scipovi paroli, pretigi saŭcon

vortlisto


retrouver les mots d’après leur définition

vojaĝi  iri, veturi por atingi malproksiman urbon aŭ landon

Japanio  Ekstrem-orienta regno, konsistanta el insularo en norda Pacifiko, kies ĉefurbo estas Tokio

universitato  centro de supra instruado, dividita en fakoj, dediĉita al instruado kaj esplorado enj la diversaj branĉoj de la sciancoj kaj artojn

Eŭropo  la plej malgranda el la kvin partoj de la mondo, okcidente de Azio kaj Norde de Afriko

studi  diligente labori por akiri la posedon de ia scienco

grupo  Aro da samspecaj objektoj, kunigitaj por sama celo  Aro da personoj, kiujn io komuna kunigas

konsilo  indiko donita al iu pri tio, kion oni opinias, ke li devus fari

dorso  Malantaŭa parto de la homa korpo, de ŝultroj ĝis pelvo  Malantaŭa parto de objekto

gasto  vizitanto, amike kaj senpage akceptata de dommastro ĉe la hejmo aŭ ĉe la tablo

kunveno  Veno de pluraj personoj al unu loko por komuna afero

pluvo  akvo gute teren defalanta de la densiĝintaj nubvaporoj

kompati  Senti kortuŝon pro ies malfeliĉo kaj deziron ĝin malakrigi

konsenti  Samopinii pri vereco, praveco aŭ taŭgeco de io; havi komunan manieron senti aŭ pensi pri io

petveturi  Vojaĝi en aŭto aŭ kamiono, kies kondukanton oni haltigis sur la vojo kaj petis pri transportado.

fiaski  Plene malsukcesi.

malkovri  Fine trovi ion kaŝitan aŭ nekonatan

ŝpari  Kolekti provizon de io, precipe de mono, danke al modera elspezo aŭ uzo

averti  Antaŭsciigi kaj atentigi iun pri io

diversaĵoj

kiam


 demanda morfemo = "en kiu tempo" : Kiam mi povos reparoli al vi ?

  • … enkondukantan dependan demandon : skribu, kiam vi alvenos

  • subjunkcio, siginfanta "en la tempo, en kiu" : kiam oni estas riĉa, oni havas multajn amikojn

Ĉiun fojon, ĉiufoje, kiam.

De post tiu tempo, kiam.

Estas la horo, kiam la infanoj iras dormi.

Formeti ĝis la grekaj kalendoj, kiam la kokinoj ricevos dentojn.

iam, kiam, tiam, neniam, ĉiam.

Pasis jam plenaj du jaroj de kiam ni renkontiĝis.



kiam “en kiu(j) tempo(j), en kiu(j) fojo(j)”

tiam “en tiu(j) tempo(j), en tiu(j) fojo(j)”

iam “en iu(j) tempo(j), en iu(j) fojo(j)”

ĉiam “en ĉiu(j) tempo(j), en ĉiu(j) fojo(j)”

neniam “en neniu(j) tempo(j), en neniu(j) fojo(j)”

Sed kiam tio okazis? Demanda kiam pri tempo pasinta.

Kaj kiam vi reiros? Demanda kiam pri tempo estonta.

Li skribis al mi, ke li intencas ĝin eldoni, sed li ne skribis ankoraŭ kiam li ĝin eldonos.

Demanda kiam (subfraza demando) pri estonta tempo.



En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. Rilata kiam.

Kiam mi venis al li, li dormis. Rilata kiam.

Dua kompletiga leciono : Kien li estas vojaĝonta ?

traduko (p.56)


skii = skier

parkejo = parking

gvidisto = guide

boligi = faire bouillir


 boligi la poton (faire bouillir la marmite)

kampadisto = campeur

benzinujo = réservoir d’essence

motorciklo = moto

skianto = skieur

remilo = rame, pagaie

ŝipestro = capitaine

rajdanto = cavalier

poŝtkarto = carte postale

dizelmoroto = moteur diesel

gastejo2 = auberge, restaurant, séjout (lieu)

kampadejo = camping

stampilo = cachet, timbre (appareil à composter)

hotelestro = tenancier d’hôtel

panei3 = tomber en panne

policisto = policier

leterportisto = facteur




réception (local) = akceptejo

se mettre debout = stariĝi, ekstari

conseil = konsilo

camionnette = kamioneto4

quatrièmement = kvare

cycliste = biciklanto, biciklisto

une pompe = pompilo (benzina pompilo)

compatissant = kompatema

se coucher = kuŝiĝi, enlitiĝi

salle de réunion = kunvenejo

directeur d’école = lernestro

agréablement = agreable, plezurige

démarrer = ekfunkcii, starti

s’asseoir = sidiĝi, eksidi

continuer (faire durer) = daŭrigi (tr)

énergie = energio

solaire = suna

quatrième = kvara

dépasser = preterpasi, preteriri (doubler)  transpasi ; transiri (une limite)  superi (une dimension)

pomper = pompi



daŭri (ntr) = (se) continuer

 ekzisti pli longe ol unu momenton ; estadi dum pli-malpli longa tempo (lia kolero daŭris  nek ĝojo nek malĝojo daŭras eterne  kiel longe daŭros la kunveno?  la sieĝo daŭris tri jarojn)

 konserviĝadi dum longa tempo ; ne forpasi dum longa tempo (lia gloro daŭros tra la jarcentoj)  vivi

 esti plue; ekzisti plu kiel antaŭe; restadi en la sama stato; ne ĉesi, ne halti (pluvo daŭras  la diskuto daŭris ankoraŭ, kiam li alvenis)



daŭre5 = plue estante en sama stato, kiel antaŭe; ne finiĝante (daŭre resti  daŭre suferi)

daŭrigi (tr) = continuer, faire durer

 fari ke io daŭru (la vento daŭrigis la froston  daŭrigi la atendadon)

senhalte fari, ne ĉesigi, ne interrompi (daŭrigi la laboron, sian karieron  daŭrigota = formulo, je la fino de parto de felietono, de popece aperanta artikolo ks)

demandoj (bildo p.57)


  • kion vi povas rakonti pri tiu bildo ? (poŝtkarto)

  • ĉu vi povas vidi la adreson ? De kies estas tiu adreso?

  • kie la sceno okazas ?  haveno (ŝipoj)

  • kiom da veturioj vi vidas en tiu bildo? (pli ol dek veturiloj : aŭtoj, kamionoj, kamioneto, motorciklo, postveturilo, bicikloj)

  • iu tendumas meze de la placo. Ĉu li rajtas? Kial? Ĉu vi ŝatus tendumi meze de tiu placo?

  • kial estas helikoptero?

  • kion oni aĉetas ĉe “Sumo” ?  benzinon (benzina pumpilo) tendarfajro (feu de camp)  palpebruma lumo (feu clignotant)  trafiklumo

grammaire : la forme réfléchie


  • utilisation de la leçon de ABC-gramatiko exercices




Tria leciono

Reformulation du texte


Jen! Marko estas sidanta (sidas) en la luksa veturilo (aŭto) , kiu ekveturas (komencas veturi) silente (sen bruo, senbrue), nur la regula bruo de la glacoviŝiloj estas aŭdebla. (oni povas aŭdi nur la bruon de la glacoviŝiloj). La ŝoforo (kondukisto / aŭtomobilisto) kaj lia edzino ŝajnas ignori (ne atenti pri /preterlasi) sian gaston (vizitanton / pasaĝeron), kiu sin demandas, ĉu li ekparolu (devas ekparoli/komenci paroli), ĉar li komencas enui (ekenuas). Pri kio oni parolas (babilas) en tiaj momentoj (okazoj): pri la vetero. “Kia veteraĉo (aĉa vetero/ malbela vetero/malbona vetero)!” ekdiras (komencas diri) Marko.

Neniu respondo (rimarko / parolo) ! “Feliĉe (bonŝance) vi alvenis (venis) , ” li daŭrigas (plu diras), “alie (alikaze / alimaniere) mi (tute) estus malsekiĝinta (malsekiĝintus) ĝis mia haŭto (ĝisoste). Se mi estus sciinta (sciintus), ke tiom pluvos, mi estus atendinta (atendintus) plian (kroman) tagon, antaŭ ol ekvojaĝi (ekveturi / komenci vojaĝi)”. Ambaŭ (ĉiuj / la du uloj) daŭre (plu) silentas (neparolas) kaj Marko ne plu kuraĝas (aŭdacas) paroli (babili). “Strangaj birdoj ” (uloj) li pensas kaj rigardas la pejzaĝon. (eksteren)

Du horoj tiel pasas sen ununura (unu) vorto (parolo). Subite la sinjoro (viro) haltigas sian aŭton (veturilon) kaj diras: “Ni ne plu veturas (vojaĝas). Bonan ŝancon (sukceson)!” Marko dankas kaj elaŭtiĝas (iras el la aŭto/elveturiĝas) . “Vere strangaj (kuriozaj / originalaj) birdoj (uloj)” li denove (plian fojon / plifoje/ unu plian fojon / ree) pensas; “oni ĉiam diris al mi, ke petveturi estas bona okazo (rimedo) por havi interesajn diskutojn (babiladojn) kun la homoj (personoj)! ”

Intertempe la pluvo estas ĉesinta (ĉesis). Tial estas pli agrable atendi, ĝis alia aŭtomobilisto (ŝoforo) konsentas (akceptas) halti por veturigi (kunpreni) lin pli malproksimen (foren). Tutan horon li ree (plu) atendas. Fine dika (grasa), malgranda (eta) viro konsentas (akceptas) halti. Vere bonan ŝancon havas Marko (Marko estas feliĉa) , ĉar la sinjoro veturas rekte al Strasburgo. Ĉi-foje, ne estas necese (ne necesas / ne bezonas) paroli (babili) , ĉar la dika (grasa) viro estas tre parolema (babilema), post cent kilometroj Marko scias ĉion pri lia familio (familianoj), la nomon (antaŭnomon/ aĝon) de lia edzino (kunulino), de lia bopatrino, de lia patro, avo kaj praavo. Eĉ ne unu vorton (parolon/frazon) Marko povas diri. La veturado iĝas (estas) tiel teda (enuiga) kiel antaŭe, kaj nia amiko jam sopiras je la fino (atendas la finon) de la vojaĝo (veturado). Bedaŭrinde (malfeliĉe) restas ducent kilometroj ... !


Tria kompletiga leciono

Zozo, la dek-sepa regulo de la la Fundamento (Louis Beaucaire)


voir texte dans « Vojaĝo en Esperanto-Lando »

  1. Pri kio temas la tria regulo ? (vidu en via Fundamento kaj klarigu en Esperanto)
     Tiu regulo temas pri adjektivo, komparativo kaj superlativo.

Adjektivoj estas formataj per aldono de a al la radiko. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe substantivoj. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej. Post la komparativo la vorto « que » (France), « than » (Angle), « als » (Germane), « ĉem » (Ruse), « niz » (Pole) tradukiĝas per ol, kaj post la superlativo la vorto « de » (France) tradukiĝas per el.
Ekz. pli blank|a ol neĝ|o; mi hav|as la plej bel|a|n patr|in|o|n el ĉiu|j; mi hav|as la plej bon|a|n patr|in|o|n.

  1. La Vojo estas poemo de Ludoviko Zamenhof.

  2. Kio estas la Fundamento ?
     estas libreto, kiu priskibas la ĉefajn regulojn de la lingvo. Ĝi estis proponita en la unua Universala Kongreso de L.Zamenhof en 1905. Konsistas el 4 partoj : Antaŭparolo, Plena Gramatiko en dekses reguloj, Ekzercaro kaj Universala Vortaro.

  3. Kio faras S-ro Lavojo en sanatorio ?
     li estas malsana
    PIV: sanatorio = kuracdomo, situanta en montaro, ĉe marbordo k.a. kie oni traktas per pure higienaj rimedoj malsanulojn trafitajn de kronikaj malsanoj (ekz. pulma k. osta tuberkulozo, nervaj aŭ koraj afekcioj) aŭ provas plene resanigi debilulojn post malario, disenterio ks.  preventorio

  4. Pri kio temas la deksesa regulo ?

16. La finiĝo o de substantivoj kaj la a de la artikolo povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco. Ekz. Ŝiller’ (Schiller) anstataŭ Ŝiller|o; de l’ mond|o anstataŭ de la mond|o; dom’ anstataŭ dom|o.

  1. kion signifas ekskursi ?  vojaĝi, promenadi  ekskurso = longa plezura aŭ esplora promenado

  2. pri kio pensigas vin la dek-sepa regulo ?

  3. en kiuj ludoj oni uzas ĵokeron ? kiel aspektas ĵokero  kroma ludkaro, ofte senemblema, kalkulata kiel laŭvola anstataŭaĵo aŭ kiel atuto en kelkaj ludoj

  4. kial la aliaj reguloj aplaŭdis la novan regulon ?

  5. pri kio temas la naŭa regulo ? Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj.

  6. kio estas Babelo ?  estis ĉefurbo de la antikva ŝtato Babilonio (sur la nuna teritorio de Irako), kie laŭ la Biblio, la homoj ekkonstruis turon ĝis la ĉielo. Por malhelpi tion, Dio punis ilin per multigo de lingvoj, pro kio ili ne plu povis interkompreni kaj finkonstrui la turon.

  7. kial la aŭtoro komparas tiu nova lingvaĉo kun volapuko ?

  8. kiel aspektas, laŭ vi, la akademia kostumo ?

  9. kio estas la Librotago ?  la 15an de decembro.

thème p.59


  1. La nova jaro komenciĝas je la unua de januaro / la unuan de januaro.. Ĝi finiĝas je la 31a de decembro / La 31an de decembro.

  2. Printempo estas la plej bela sezono.

  3. Se mi aĉetintus biciklon, mi povus promeni.

  4. Merkrede Marko ripozas.

  5. Antaŭ ol paroli, pripensu.

  6. En la arbaro ili silentas, por aŭdi la kantadon (/ kanton) de la birdoj (= birdajn kantadojn)

  7. Li grimpas sur arbon por pli bone vidi la pejzaĝon.

  8. Pluvas kaj neĝas. Anstataŭ diskuti ( / paroli / babili) kun Marko la aŭtomibilisto parolas pri sia familio.

  9. En aŭtumo, la vento ofte blovas.

  10. Kia aĉa vetero !

  11. Tuj kiam li estos fininta sian laboron, li promenos.

  12. En somero (somere) estas agrable bani sin.

  13. Ĉu vi scias, ĉu la vetero pliboniĝos morgaŭ ? Ne mi ne scias, sed mi diros al vi morgaŭ vespere.

  14. Ĉu vi havas ion por diri ? / Ĉu vi havas dirindaĵon ?

complément


  • lecture texte « Pitono en la necesejo »

hejmtasko


  • exercices se rapportant au texte « Pitono en la necesejo »

  • préparer « Paŝoj » ĉ. 5 « La unua kongreso de Esperanto »


Kvara leciono

grammaire (participes)


exercices oraux sur les participes (Metodo12)

compréhension : Malavara junulo (parto 1)


exposé oral des réponses écrites à la maison sur les questions sur le texte

  1. Kion en praktiko signifas «ĉirkaŭiri la mondon», «vidi la vastan mondon» k.s. ?

Tio signifas vojaĝi tra la mondo, viziti multajn landoj, eble eĉ vere rondiri ĉirkaŭ la mondo.

  1. Kio en la rakonto montras, ke temas pri fabela mondo?

La bestoj parolas, oni renkontas reĝo en lia palaco.

  1. Kio aspektas al ni eksterordinara en la konduto de la junulo?

  2. Ĉu vi pritaksas lian konduton bona aŭ malbona?
    Ĉu havus sencon en la normala mondo doni akvon al «soifanta» fiŝo, panon kaj viandon al malsataj formikoj kaj agloj?
    Viando estas la karno de besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo. Ĝi estas biologie muskola maso aŭ histo, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de breditaj bestoj, mortigitaj en buĉejo. Temas pri populara kaj komerca klasigo (ne scienca) kiu aplikiĝas nur al surteraj animaloj -normale vertebruloj: mamuloj, birdoj kaj reptilioj-, ĉar, spite la fakton ke oni povas apliki tiun difinon al la maraj animaloj, tiuj eniras en la kategorio de fiŝaĵo, ĉefe ĉe fiŝoj -la krustuloj, moluskoj kaj aliaj grupoj kutime ricevas la nomon de marfruktoj-. Trans ties ĝusta biologia klasigo, aliaj animaloj, kiaj la marmamuloj, estis foje konsiderataj viando kaj foje fiŝaĵo.

grammaire : les compléments de lieu


 révision des prépositions

 excercice


Kvina leciono

kompreno


  • aŭskultado de la rakonto “La malavara junulo” (dua parto)

  • respondo al la unuaj demandoj (buŝe)

  • reaŭskultado de la rakonto  restos respondoj (hejmtasko)

kvina leciono


 lecture et remplacement des mots par d’autres expressions.

Ĉu vi legis la rakonton de la kvara leciono ? Ni relegu ĝin, anstataŭante kelkajn vortojn per aliaj.

Marko nun troviĝas en la stacidomo. Li plu vojaĝas al Bavario, kie okazos renkontiĝo de junaj esperantistoj. Por ke li alvenu akurate, li decidis veturi per la trajno. Dum li atendas sur la kajo, li pensas pri la mirinde bela ekskurso organizita de Henriko. Subite li ekaŭdas malantaŭ si: "Saluton samideano! Mi nomiĝas John . Verŝajne vi veturas al Bavario Cu ni vojaĝu kune?" diris tiun juna anglo, kiu estis vidinta la verdan stelon gluitan sur la dorso-sako de Marko.

Ambaŭ nun sidas en kupeo kaj vigle babiladas : esperantistoj estas tre parolemaj . Multnombraj kaj diversaj estas la diskutataj temoj . Car ili ambaû estas sportistoj, eble estontaj ĉampionoj ili ne forgesas priparoli plej ŝatatan temon, t.e. sporton ! Estas ĉiam interese aŭdi la opinion de alilandano. Krome Marko konstatas, ke la lingvo parolata de John estas tute pura, sen iuj anglismoj. Ĉu li estas denaska esperantisto?

La aliaj vojaĝantoj videble cerbumas kaj sin demandas, kiun lingvon tiuj junuloj parolas tiel flue . Finfine iu maljuna sinjoro ne plu kapablas rezisti kontraŭ sia scivolemo kaj demandas germane, pri kiu lingvo temas . Marko provas respondi germane, sed lia scio de tiu lingvo bedaŭrinde ne estas sufiĉa aliaj vojaĝantoj provas diskuti angle kun John, sed ili komprenas lin nur malfacile.La konkludon tiras la maljuna sinjoro : "Jen la pruvo, ke facila internacia lingvo estas bezonata. Oni devas postuli, ke ĉiuj lernantoj ĝin lernu kiel duan lingvon. Mi estas konvinkita de tiuj du junuloj : Esperanto estas tre taŭga komunikilo, tuj mi ĝin lernos . Kiel eksĵurnalisto mi certe povos helpi por ĝin konigi al multe da homoj."

Marko kaj John estas fieraj!

Kvina kompletiga leciono

La malavara junulo – partoj 3 kaj 4


  1. La lasta ruzaĵo konsistas en la fakto diri, ke la junulo povos retrovi fingroringon perditan delonge.

  2. Fingroringo, kiu apartenis al la avo de la reĝo

  3. la fiŝo(al kiu la junulo donis akvon) helpis lin

  4. granda fiŝo posedas nun la ringon. Ili redonos ĝin al la eta fiŝo

  5. la junulo sin venĝas tre malafable. Lia venĝo estas sufiĉe kruela

  6. La maljunulon oni bruligis

  7. kaj la junulo iĝis la novan servisto de la reĝo

5a kompletiga leciono


buŝa = oral, vocal surdeco = surdité blindeco = cécité

gustumi = goûter laciga = fatigant ungego = griffe

plekreskulo = adulte ekkrii = s’écrier atingebla = atteignable

frenezigi = rendre fou esperantismo = espérantisme paleco = pâleur

lipharoj = moustaches homaro = humanité blondulino = blonde

dikventrulo = pers. ventrue

nudeco = nudité

suferigi = faire souffrir

kvarpieduloj = quadrupède

talon = kalkanumo (  kalkano) maturité = matureco

hépatique = hepata pâlot = paleta

pâlir = paliĝi pleurer à chaudes larmes = ploregi

enclin à s’évanouir = ŝvenema larmes = larmoj

pleurnicher = ploraĉi maux de tête = kapdoloro

sourire = rideti col = kolumo

corporel = korpa mûrir = maturiĝi

sifflet = fajfilo faire éternuer = ternigi

rhume = malvarmumo marine = ŝiparo

rire= ridi

jeter une œillade = vidumi


pri la bildo


priskribu la bildon. Kie okazas tiu sceno ? Kiam ?

Kia estas la vetero ?  suna, ĉar oni povas vidi (= videblas) sunombrelo.

Kiom da homoj estas en la maro ?  du

Kion ili faras en la akvo ? Ĉu la akvo estas agrabla ?

 ne, ĉar la virino estas malvarma kaj la viro ternas. Li baldaŭ malvarmiĝos.

Do kial ili ne surmeris siajn mantelojn se ili estas malvarmaj ?

Bebo ludas per pilko (= ŝveligebla balono). La alia bebo ludas kun la hundo, kiu havas oston en sia faŭko (= buŝo).

Kiam oni restas ĉe la suno, la haŭto (sun)bruniĝas.

Kiom da homoj estas sub la sunombrelo ?  du : unu serioza (eĉ iom severa) virino kun grandaj mamoj kaj unu nekontenta viro.

Kial tiu viro ne estas kontenta ?  ĉar lia apudulo aŭskultas la radion kaj la bruo ĝenas lin.

La du infanoj konstruas sablan kastelon.

Kion vi faras, kiam vi estas sur la plaĝo ? sunbruniĝi, lacertumi (= fari kiel lacerto), nenion fari, zorgi pri la infanoj, legi dikajn librojn, aŭskulti la radion, pikniki.

Krabo pinĉas la junulon dekstre de la bildo.

Funde de la bildo estas viro kun dikaj muskuloj, li estas (dik)muskola. Belata junulino alprosimiĝas al li. Kial ? Eble ŝi intencas amvarbi, amindumi lin.

Kio fluas en la vejnoj kaj ka arterioj ? sango

Kiel nomiĝas la haroj ĉe la frunto super la okuloj ? brovoj

Kio signifas vangokisi ?

Ĝenerale, kie oni surmetas furladon ? ĉirkaŭ la kolo


Sesa leciono

Metodo 12 : ĉapitro 4


  • legu la rakonton  demandoj  kompletigaj lecionoj

  • thème d'imitation

grammaire : les compléments de lieu


 révision des prépositions

 excercice


Sesa kompletiga leciono

vortprovizo


kvarope = à quatre

miskompreno = malentendu


Sepa kompletiga leciono

Metodo 12 – paĝo 32


 exercices oraux sur l’attribut du COD

7a kompletiga leciono

composés avec tuko


buŝtuko = serviette de table  mantuko = serviette de toilette  poŝtuko = naztuko = mouchoir  tualettuko = serviette de toilette  tukpeco = chiffon  tukpinĉilo = pince à linge  tukportilo = porte-serviette  tuksekigilo = sèche-linge  tukviŝi = essuyer (la vaiselle)  viŝtuko = torchon  antaŭtuko = tablier  antaŭtuketo = salivtuko = brustotuko = bavoir  subtuko = alaise  tukaĉo = loque  mortotuko = linceul  telertuko = torchon à vaisselle  tablotuko = nappe  vindotuko = vindaĵo = couche  bantuko = serviette de bain  kaptuko = foulard  polvotuko = chiffon à poussière  koltuko = écharpe  mantuko = essuie-main  ŝirmtukego = bâche  ŝultrotuko = fichu, écharpe

Fari nodon sur sia tuko (por ne forgesi pri io)  svingi per la naztuko = fari salutan signon  ŝanĝi la tukojn de sia lito.


questions sur le vocabulaire


  • kion vi surhavas (kiujn vestojn) ?

  • kion vi havas en via poŝo ?

  • kion vi surmetas sur viajn manojn kiam frostas ekstere ?

  • per kio oni trikas puleveron ?

  • kion oni faras per silko ?

  • kion oni faras per ŝtofo ?

  • kio estas polvosuĉilo ?

  • kion vi faras per sapo ?

  • kion mi metas en tirkestoj ?

  • ĉu vi havas sitelojn en via domoj ? Kion vi faras per sitelo ?

  • ĉu mi surmetas ŝelkon ? Kial ? Al kio tio utilas ?

  • kio estas funelo ? Kion vi faras per funelo ?

  • ĉu estas matracoj en via domo ? Kie ?

traductions


  1. Mi vidas ion, kion mi neniam vidis.

  2. Mi trovas / opinias vian robon tre eleganta.

  3. Demandu ŝin, ĉu ŝi jam aĉetis la jupon, pri kiu ŝi parolis hieraŭ.

  4. Ŝi estas ege koketa / koketega ; mi devas konfesi, ke ŝi ĉiam estas elegante vestita (/ vestata)

  5. Ĉu vi jam vidis ŝian novan ĉapelon ? Ŝi aĉetos alian ĉar ŝia najbarino havas la saman.

  6. Se ŝi vidintus sian najbarinon antaŭ ol ŝi aĉetis sian ĉapelon, ŝi tuj aĉetintus / estus aĉetinta alian.

  7. Ĉio, kio plaĉus al mi estas tro multekosta.

  8. La dommastrino metas la tablotukon sur la tablon. La familio manĝu post duonhoro.

  9. La puloveron trikis la avino, kiu sidas apud la radiatoro. (la pulovero estis trikita de la avino)

  10. Li surmetas ĉemizon lavitan kaj gladitan de sia edzino.

  11. Pli bone kudri per kudrilo ol per trikilo.

  12. Ŝi laboris dum la ferioj por povi aĉeti si mem siajn vestojn.

  13. Lia dormosako ruliĝas surtere.

  14. Mi ŝatus, ke vi surmetu vian bluan robon ; ĝi pensigas min (/ memorigas min) pri nia unua renkontiĝo.

  15. Li forgesis faldi sian pantalonon. Nun ĝi havas plurajn faldojn.

Deka leciono: flua parolado dan’ak ĉiama praktikado

vorprovizo


retrouver les racines dans le texte à partir de la définition

gasto : iu, kiu vizitas iun aŭ dum iom da tempo loĝas ĉe iu (amike)

partopreni : ĉeesti kaj kunfari (ekskurson, kongreson, duskuton, …)

kongreso : granda kunveno por iu celo aŭ de iu asocio

vojaĝi : iri aŭ veturi al malproksima loko, aŭ de loko al loko (dum pluraj tagoj)

decidi : ne plu diskuti, sed diri « tiel estu », « tiel okazu »

profesio : okupo por vivteni sin

loko : tie, kie io/iu estas ; spaco por io ; urbo aŭ vilaĝo

grupo : (malgranda) aro da homoj, bestoj aŭ aĵoj

asocio : grava aŭ granda grupo da homoj, kuniĝintaj por komuna celo (kutime kun estrato kaj regularo)

ekster : ne en ; ne inter ;

plezuro : agrabla, ĝoja, gaja sento

amiko : ŝatata, kara homo

paroli : diri vortojn aŭ frazojn

demandi : diri ion al iu por ekscii ion

ekskursi : fari (longan) plezuran aŭ esploran promenadon aŭ vojaĝon

lingvo : ĉio, kion holmoj diras (malsama en malsamaj lokoj) ; skribaĵoj kaj paroloj, per kiuj homoj komprenas unu la alian

ĉiam : en ĉiuj tempoj

babili : paroli pri ne (tre) seriozaj aferoj

progresi : antaŭeniri, atingi pli kaj pli

hejmo : la porpra aŭ familia loĝejo

kutimo : tio, kion oni faris, faras kaj faros same

regiono : parto de lando kun certaj (naturaj aŭ sociaj) ecoj

valo : malalta parto inter altaĵoj

lando : tero, kie loĝas homoj kune, kun unu registaro

kulturo : ĉio, kio ne estas naturo ; kiel homoj rilatas al sia ĉirkaŭaĵo kaj ŝanĝas ĝin: prilaborado de tero, kreskigo de plantoj, bredado de bestoj; organisado de kaj vivado en socio, kun normoj kaj kutimoj, metiojn kaj industrio kaj la iloj uzataj


Dek-unua kompletiga leciono

traduku


duonigi : doubler triobligi = tripler

naŭ minus tri estas ses : 9 moins 3 = 6 enhavo : contenu

Ludovika la 14-a : Louis XIV mondomapo : carte du monde

inkomakulo : tache d’encre bretaro : rayonnage

lernenda : à apprendre lernejestro : directeur d’école

centoblo : centuple tri plu kvar estas sep : 3 4 = 7

duoble kvin estas dek : 2 fois 5 = 10 lernantaĉo = cancre

muzikilo : instrument de musique sliparo : fichier

liniilp : règle sciindaĵo : chose intéressante

prononcebla : prononçable



l’instruction : instruado, edukado supériorité : supereco électricité : elektro

facilité : facileco analyse : analizo un cinquième : kvinono

troisièmement : trie par cinq : kvinope solution : solvo

faciliter : faciligi, ebligi donner raison : pravigi punition : puno

mécanicien : mekanikisto obéissant : obeema dictionnaire : vortaro

devoir : tasko, hejmtasko

vingtaine : dudeko

se couber : kurbiĝi

aimanté : magna


traduku Esperanten


Si j'avais autant d'argent que lui, je ne travaillerais plus.  Se mi havus tiom da mono, kiom li, mi ne plu laborus.

Tel père, tel fils  Kia patro, tia filo.

La voiture dont nous entendons le moteur, roule à l'essence.  La aŭto, kies motoron ni aŭdas, funkcias (veturas) per benzino.

Le maître a trouvé le devoir très bon. Comme papa m'avait aidé, il me donna tout de même une mauvaise note.  La instruisto trovis (opiniis) la taskon tre bona. Ĉar paĉjo helpis min, li tamen donis al mi malaltan (malbonan) noton.

J'ai oublié tout ce que j'ai appris à l'école il y a dix ans.  Mi forgesis ĉion, kion mi lernis en lernejo antaŭ dek jaroj.

Ayant oublié de contrôler le niveau d'eau de ma batterie, je ne pus démarrer.  Forgesinte kontroli la akvan nivelon de mia baterio, mi ne sukcesis starti.

J'ai demandé à un mécanicien s'il pouvait m'aider.  Mi petis de mekanisto, ĉu li povos (povus) helpi min.

Il chauffe toute sa maison à l'électricité. Il dit que c'est lénergie la moins polluante.  Li hejtas sian tutan domo per elektro (elektre). Li diras, ke estas la malplej polua energio.

Pour qu'il ait une bonne note, il copie en cachette ce qu'il avait écrit sur une toute feuille feuille avant de venir en cours.  Por ricevis bonan noton, li kaŝe kopias ĉion, kion li skrivis sur etetan folion antaŭ ol veni al la kurso.

La maître a trouvé la petite feuille qu'il avait cachée dans sa manche, et il a été puni.  La instruisto trovis la folieton, kiun li kaŝis en sia maniko kaj li estis punita.

Dans notre brochure se trouve également la fiche d'adhésion à notre association, qui essaie de faire connaître la langue internationale.  En nia broŝuro troviĝas ankaŭ la aliĝilo por nia asocio, kiu provas konigi la internacian lingvon.

Les parents veulent que leurs enfants travaillent en classe pour qu'ils trouvent un jour une profession qui leur plaît.  Gepatroj volas, ke iliaj infanoj (gefiloj) laboru en la lernejo, por ke ili iam trovos profesion, kiu plaĉas al ili.

Il vient de se réveiller ! Quelle heure est-il ? Il est déjà neuf heures. Qu'il reste au lit ! De toute manière, il est trop tard pour arriver à l'heure à l'école.  Li ĵus vekiĝis. Kioma horo estas? Jam la naŭa. Li restu en sia lito! Ĉiukaze estas tro malfrue por alveni en la lernejon akurate.

Mon devoir avait été corrigé par deux professeurs.  Mia tasko estis korektita de du profesoroj. (instruistoj)

Dehors il neige! Si les élèves pouvaient choisir, ils ne resteraient pas dans cette salle de classe.  Ekstere neĝas! Se la lernantoj povus elekti, ili ne restus en tiu klasĉambro.

Priskibo de la bildoj


  1. en la klasĉambro

instruisto – lernanto (eĉ lernantaĉo) – li estas ĉe la nigra tabulo

Perkiu oni skribas sur la tabulo ?  per kreto, kaj nuntempe per feltkrajono sur blanka viŝeblatabulo.

Ĉu la instruistino ŝajnas afabla ? Kion vi vidas sur la skribotablo?  librojn, vortaron, kajeron, notlibro, liniilo, ortilo

Ĉe la muro pendas mapoj, skeleto. Kial skeleto? Por instrui al la lernantoj la nomon de la ostoj.

Ĉu vi vidas la kajeron de la lernanto? Kia gi estas?  makulita per inkomakuloj., do estas malbona lernanto. Skribilojn. skrapgumo


  1. en la laborejo

la lernanto faris sciencan eksperimento. Sed la eksperimento fiaskis. La estro ne estas kontenta. Kion oni vidas sur la tablo? rompitan materialon. magneto. fajrilo. provtubo.

La lernanto petas de la instruisto, ke li subskribas lian diplometon.





1 laŭ Bertilo :
La objekto povas esti tiu, kiu ekmemoras ion: Tio memorigas min pri mia infaneco. La objekto povas alternative esti la memoraĵo: Tio memorigas al mi mian infanecon.
Oni ne povas uzi ambaŭ eblojn samtempe. Ne eblas diri: Mi sciigos vin malbelan fakton. Nek eblas diri: Tio memorigas min mian infanecon.

2 gastejo : (PIV) negranda, sen luksa hotelo aŭ restoracio

3 1. (mar.) aranĝi la velojn, ne brajlante ilin, por ke la ŝipo haltu dum iom da tempo. 2. halti aŭ ĉesi funkcii pro paneo (la komputilo paneis)

4 kamiono = ŝarĝaŭto  kamioneto (PIV) : malgranda kamiono, kies utila ŝarĝo ne superas 1500 kg

5 daŭre ne estas sinonimo de plu : daŭre labori signifas longtempe labori sed ĝi ne povas signifi daŭrigi la laboron, plu labori




Elŝuti 145.35 Kb.

  • Unua kompletiga leciono Traduku
  • Dua kompletiga leciono : Kien li estas vojaĝonta traduko (p.56)
  • Tria kompletiga leciono Zozo, la dek-sepa regulo de la la Fundamento (Louis Beaucaire)
  • Kvara leciono grammaire (participes) exercices oraux sur les participes (Metodo12) compréhension : Malavara junulo (parto 1)
  • Kvina kompletiga leciono La malavara junulo – partoj 3 kaj 4
  • Sesa leciono Metodo 12 : ĉapitro 4
  • Sepa kompletiga leciono Metodo 12 – paĝo 32  exercices oraux sur l’attribut du COD 7a kompletiga leciono
  • Deka leciono: flua parolado dan’ak ĉiama praktikado vorprovizo
  • Dek-unua kompletiga leciono traduku

  • Elŝuti 145.35 Kb.