Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


[unua flanko #eo niaj celoj

Elŝuti 12.7 Kb.

[unua flanko #eo niaj celoj




Dato17.03.2017
Grandeco12.7 Kb.

Elŝuti 12.7 Kb.

[UNUA FLANKO

#EO Niaj celoj

1.) EO Plifortigi sentojn de frateco, komunajn al geskoltoj kaj geesperantistoj, inter gejunuloj el diversaj nacioj.

2.) EO Doni alireblon al internacia justa komunikado al ĉiulandaj geskoltoj, sendepende de ilia socia deveno kaj eduknivelo disvastigante esperanton.

3.) EO Diskonigi la geskoltajn idealojn per esperanto, memorigante pri la internacia amplekso de geskoltismo.

4.) EO Antaŭenigi interkulturan geskoltismon, konscia pri riĉeco de lingva kaj kultura diverseco kaj respektanta ĉiujn lingvojn

#EO Ĉu vi sciis?

1.) EO En 2006, okaze de JOTA (per onda ĵamboreo), la ĝenerala sekretario de TOSM (Eduardo Missoni) eldiris sian oficialan paroladon en la angla, franca, hispana kaj... en esperanto

2.) EO La insigno pri centjariĝo ankaŭ disponeblas en esperanto

3.) EO Ankaŭ ekzistas retbabilejo en esperanto dum JOTI (interreta ĵamboreo).

4.) EO Malgorzata Handzlik, esperantlingva iama skolta respondeculino en Pollando estas pola deputitino ĉe la eŭropa parlamento

5.) EO SEL estis la unua geskolta internacia organizaĵo, fondita 2 jarojn antaŭ TOSM

6.) EO En 1930, Harold Wilson, tiam estonta ĉefministro de Britio partoprenis kiel skolto esperantlingvan tendumadon de SEL

7.) EO En la tutmonda ĵamboreo de Gödöllö en Hungario (1933), 1% el la partoprenantoj estis esperantlingvaj (ĝis 10% por iuj naciaj ĉeestantaroj). Esperanto estis unu el la 3 oficialaj lingvoj de la renkontiĝo kaj ĝin oni uzas en manlibroj, komunikaĵoj, gazetoj, mikrofonaj anoncoj, dum vesperkunvenoj...

#EO Por plua informiĝo...
1.) EO Lerni esperanton
2.) EO Kontakti


#EO Ĝenerala sekretario de SEL maldekstre (Guido Ricci) kun la antaŭa de MOSM dekstre (Eduardo Missoni)

#EO Tutmonda ĵamboreo en 2007: skolta grupo lernanta esperanton.

#EO Ne forlasu sur la strato

[DUA FLANKO]

#EO Jam en 1908, Baden Powell konsilis al geskoltoj uzadi esperanton kiel sekretan lingvon de la trupo. Post lia forpaso, lia edzino Olave skribis sian esperon ke Usono akceptigu esperanton en la tuta mondo per ties enkonduko la programojn de ĉiuj lernejoj kaj organizaĵoj, ĉar tio estus tre utila por bona interpopola interkompreniĝo.

#EO Viva lingvo

EO Esperanto prezentas fenomenon unikan en la homara historio. Lanĉita Ludwig Zamenhof antaŭ pli ol unu jarcento, esperanto estas kohera plilongigaĵo de jarmila lingva heredaĵo.
Estas lingvo pli kaj pli videbla ĉe interreto, ĉeesta en ĉiuj lingvokampoj. Temas pri lingvo, pri kiu ni havas jarcentan sperton kaj retrotakseblon. Ekzistas miloj da libroj, radioelsendoj, muziko, miloj da retejoj, rettaglibroj en esperanto... Cento da esperantlingvaj renkontiĝoj okazas ĉiujare en la mondo. Tiu lingvo ja transstatusiĝis laŭ ne dubinda fakto al vivanta lingvo.


#EO Demokratia kaj justa

EO Dank al ĝia neŭtraleco kaj ĉar ĉiu paŝas duonon de la vojo al aliulo, esperanto estas justa lingvo, kiu donas al plejmulto alireblon al internacia komunikado, fundamenta rajto pri kiu, ĉiu rajtas esperi sendepende de sia edukiteco, devena lingvo, intelektaj kapabloj aŭ socia medio.

  1. EO Ĉu vi sciis?


1.)EO La esperantlingva sekcio de la fama interreta enciklopedio Vikipedio estas unu el la plej aktivaj kiel atestas la 15an rangon laŭ nombro de artikoloj skribitaj en esperanto.


2.)EO UNESKO jam du fojojn faris rekomendojn favorajn al esperanto en 1954 kaj 1985.

3.)EO Kvindeko da universitatoj en la mondo instruas esperanton, en Hungario eĉ eblas trapasi ĝin kiel abituran studobjekton.

4.)EO Ekzistas esperanto-lernometodo elpensita specife por geskoltoj.

5.)EO Paske kaj kristnaske, Johano Paŭlo la dua ekde 1994 diris sian benon Urbi et Orbi en esperanto. Lia posteulo pluigas la tradicion.

6.)EO Ĉe italaj geskoltoj AGESCI, eblas aljuĝi fakinsignon specifan al esperantaj lingvokapabloj.

#EO Pedagogia trezoro
EO Esperanto, laŭ la pedagogia vidpunkto estas trezorlingvo. Sen troige dediĉi tempon, temas pri rimedo konkreta kaj alirebla de ĉiuj por teksi amikajn ligojn, malfermiĝi al aliuloj, sperti internaciecon, malkovri la mondajn kulturojn, enfakte vere respekti lingvan kaj kulturan diversecon, kaj preter vortoj, eduki je paco... kion geskoltismo celas favorigi.


#EO Kaj en via grupo ?

EO Esperanto estas luda lingvo, kial ne uzi ĝin en via grupo:


1.)EO por organizi internaciajn tendarojn dum kiuj partoprenantoj lernas kaj uzas la lingvon
2.)EO kiel sekretan lingvon en via imagfadeno, geskoltoj ekzemple devas laŭlonge de ludo trovi paperojn kun gramatikaj reguloj kaj vorttrezoro kiuj ebligos malĉifri mesaĝojn
3.)EO en vespervigladoj dum kiuj eblas lerni fremdlingvajn kantojn, inkluzive en esperanto
4.)EO traduki vian retejon en esperanto aŭ tradukigi ĝin en multe da lingvoj per esperanto kiel pontolingvo
5.)EO disvolvi rilatojn en esperanto kun geskoltoj el eksterlandaj urboj ĝemelitaj al via
6.)EO organizi korespondadon kun aliaj geskoltoj per esperanto


Elŝuti 12.7 Kb.


Elŝuti 12.7 Kb.