Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Unu komuna Kredo

Elŝuti 183.95 Kb.

Unu komuna Kredo




paĝo2/3
Dato15.03.2017
Grandeco183.95 Kb.

Elŝuti 183.95 Kb.
1   2   3
metamorfozojn kaj ofte disvastiĝis kaj ankaŭ en foraj landoj riĉigis homajn vivojn.
Metamorfozo - de la greka μετα- (meta), kiu indikas ŝanĝon, kaj μορφή (morphè), formo- estas procezo, laŭ kiu objekto aŭ ento ŝanĝas laŭ formo; temas ĝenerale pri la signifoj aluditaj de la latina radiko, kiu aperigis la vorton transformo en la Latinida lingvaro kaj Esperanto.
Ke la hodiaŭaj socioj prezentas vastan gamon da tiaj fenomenoj tial neniel difinas fiksan kaj neŝanĝeblan identecon de iuj popoloj, sed nur montras kiun stadion certa populacio ĵus trapasas – aŭ ĝis antaŭ nelonge estis trapasanta. Krome ĉiuj tiuj kulturaj fenomenoj nun fluidiĝas sekve de la premado de la tutmonda integriĝo.

33 La religian vivon de la homaro, indikas Bahá’u’lláh, karakterizis simila evolua procezo. La difina malsimileco troviĝas en la fakto ke, pli ol simple reprezenti la hazardajn rezultojn de la daŭra historia metodo provi kaj erari, tiuj normoj estas eksplicite preskribitaj en ĉiu unuopa kazo kiel integra ero de unu aŭ alia Dia revelacio, estas enkorpigitaj en la skriboj kaj detale kaj skrupule konservataj tra jarcentoj. Dum certaj eroj de la unuopaj kondutkodoj iam estis plenumintaj sian rolon kaj ilin kun la paso de la tempo anstataŭis malsamaj moroj alportitaj de la socia disvolviĝado, la kodoj mem ne perdis sian aŭtoritaton dum longaj stadioj de homara progreso dum kiuj ili ludis esencan rolon je la trejnado de konduto kaj sinteno. „Tiuj ĉi principoj kaj leĝoj, tiuj ĉi firme starigitaj kaj potencaj sistemoj“, asertas Bahá’u’lláh, „devenas el unu Fonto kaj estas la radioj de unu Lumo. Ke ili diferencas unuj de la aliaj, devas esti aljuĝata al la variantaj postuloj de la epokoj, en kiuj ili estis proklamataj.“ 19

34 Argumenti ke malsamaj reguloj, moroj kaj aliaj praktikoj signife kontraŭdiras la ideon de la esenca unueco de la revelaciitaj religioj tial maltrafas la sencon de tiuj preskriboj. Pli serioze ankoraŭ, tia argumentado pretervidas la fundamentan distingon farendan inter la eternaj kaj la portempaj aspektoj de la funkciado de religioj. La esenca mesaĝo de religio neŝanĝeblas. Ĝi estas, en la vortoj de Bahá’u’lláh, „la neŝanĝebla Kredo de Dio, eterna en la pasinteco, eterna en la estonteco.“ 20 Estas ĝia rolo ebenigi por la animo la vojon al atingado de ĉiam pli matura rilato kun sia Kreinto kaj doti ĝin per ĉiam pli granda morala aŭtonomio je la disci-plinado de la animalaj impulsoj propraj al la homa naturo. Kaj tiu ĉi ĝia rolo neniel malkongruas kun ĝia kroma provizado de preskriboj por povi atingi progresojn sur la vojo de la civilizacia procezo.

35 La koncepto de progresanta revelacio metas la decidan emfazon sur la rekono de la revelacio de Dio tiam kiam ĝi aperas. Ke la homaro ne rekonis la novan revelacion je ĝia naskiĝo, tio de epoko al epoko kondamnis tutajn populaciojn al rita ripetado de ordonoj kaj praktikoj ankoraŭ longe post kiam ili estis plenumintaj sian taskon kaj plu nur vanigis moralan antaŭeniĝon. Triste, unu hodiaŭa sekvo de tia miso estas la bagateligo de religio. Je ĝuste tiu etapo de ĝia kolektiva evoluprocezo, kie la homaro komencis barakti kun la defioj de la moderno, la spiritaj resursoj, kiujn ĝi principe bezonus por morale fortiĝi kaj kleriĝi, rapide fariĝis celo de mokado, unue en tiuj cirkloj kiuj faras la decidojn pri la direkto de la socia evoluo kaj fine ĉiam pli vaste en la ĝenerala popolo. Povas apenaŭ mirigi tial ke tiu ĉi plej detrua el multaj fidotrompoj kiujn suferis la homa konfido, kun la paso de la tempo subfosis la fundamentojn de kredado mem. Pro tio Bahá’u’lláh ripete urĝas Siajn legantojn profunde cerbumi pri la leciono kiun instruis tiuj ripetaj misoj: „Pripensu momenton kaj meditu pri tio kio estis la kaŭzo de tia rifuzado ...“ 21 „Kio povus esti la kialo por tia rifuzado kaj evitado ...?“ 22 „Kio povis kaŭzi tian disputadon ...?“ 23 „Meditu, kio povus esti la motivo ...?“ 24

36 Ankoraŭ pli noca por la pozicio de religio estis teologia aroganteco. Persista trajto de la sektara pasinteco de la religio estas la domina rolo kiun ludis la klerikaro. Pro manko en la sanktaj skriboj de klare difinitaj nedisputeblaj instituciaj aŭtoritatoj, sukcesis klerikaj elitoj arogi al si ekskluzivan kontrolon super la interpretado de la Dia intenco. Kiel ajn malsamis eble la motivoj – la tragikaj efikoj estis obstrukco de la inspira torento, malkuraĝigo de sendependa intelekta aktiveco, fokusiĝo je detaloj de ritoj, kaj tro ofte semado de malamo kaj antaŭjuĝoj rilate tiujn, kiuj sekvis sektan padon malsaman al tiu de la sin mem enoficigintaj spiritaj gvidantoj. Ja nenio povis preventi la krean povon de la Dia interveno daŭrigi sian laboron pli kaj pli levi la konscion. Sed la amplekso de tio kio atingeblus en iu epoko pli kaj pli limiĝis per tiaj arbitre elpensitaj obstakloj.

37 Kun la paso de la tempo la teologio sukcesis starigi en la centro de ĉiuj el la grandaj religioj aŭtoritaton paralelan – kaj eĉ laŭspirite malamikan – al la revelaciitaj instruoj sur kiuj la koncerna religio baziĝas. Tion ĉi kaj ĝiajn implikojn por la hodiaŭa tempo adresas la konata parabolo de Jesuo pri la agroposedanto kiu semis en sia agro: „Sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de tritiko, kaj foriris.“ 25 Kiam liaj servantoj proponis eltiri la lolon la agroposedanto respondis: „Ne, por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaŭ la tritikon. Lasu al ambaŭ kreski kune ĝis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj: Kolektu unue la lolon, kaj ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon.“ 26 Sur siaj paĝoj la Korano entenas severan kondamnon de la spirita noco kaŭzata de tiu ĉi hegemonio-rivalado: „Diru: Vere mia Sinjoro malpermesis la malbonajn agojn, ĉu publikajn, ĉu kaŝitajn, kaj la pekon kaj la maljustajn transpaŝojn kaj, ke estu aldonita al Allah kiel rivalo tio, por kio ne estis sendita iu ajn rajtigo, kaj ke vi diru pri Allah, kion vi ne scias.“ 27 Por la moderna menso estas la plej granda ironio ke generacioj da teologoj, kies trudoj formas precize tiun trompon kiun tiel forte kondamnas tiuj tekstoj, uzas ĝuste tiun averton mem kiel armilon por subpremi protestojn kontraŭ ilia uzurpado de Dia aŭtoritato.

38 Rezulte ĉiu nova stadio en la progrese disvolviĝanta revelacio de spirita vero kun la tempo rigidiĝis per laŭliteraj komprenoj kaj interpretadoj, el kiuj multaj estis luitaj el kulturoj kiuj mem estis morale elĉerpitaj. Kio ajn eble estis ilia valoro dum pli fruaj stadioj en la evoluado de la konscio: konceptoj de fizika resurekto, paradizo de karnaj plezuroj, reinkarniĝo, panteismaj mirindaĵoj kaj similaĵoj hodiaŭ starigas murojn de separo kaj konflikto en epoko dum kiu la Tero fariĝis fakte unu hejmlando kaj homaj estaĵoj devas ekkompreni sin kiel ĝiaj civitanoj. En tiu ĉi kunteksto oni povas aprezi kial Bahá’u’lláh tiel arde avertis pri la baroj kiujn dogmema teologio kreas sur la pado de tiuj provantaj kompreni la volon de Dio: „Ho religiaj estroj! Ne pesu la Libron de Dio per tiuj normoj kaj sciencoj kiujn vi favoras, ĉar estas la Libro mem la senerara Pesilo starigita inter la homoj.“ 28 Li en Sia epistolo al papo Pio IX komunikis al la pontifiko ke Dio en tiu ĉi tago „sekure konservis ... en la ujoj de justeco“ ĉion ajn konservindan en la religio kaj „ĵetis en fajron kio tion meritas.“ 29


La menso povas, se liberigita el la veproj per kiuj la teologio ĉirkaŭheĝis religian komprenon, esplori konatajn erojn el la sanktaj skriboj tra la okuloj de Bahá’u’lláh. „Senkompara estas ĉi tago“, asertas Li, „ĉar ĝi estas kiel okulo por epokoj kaj jarcentoj pasintaj kaj kiel lumo por la tempoj malhelaj.“ 30 La plej impona eltrovo, kiu rezultas el la avantaĝo de tiu perspektivo, estas tiu ke la sama celo kaj la samaj principoj tiriĝas tra precipe la Hebrea Biblio, la Evangelioj kaj la Korano – dum tamen ankaŭ facile troveblas iliaj eĥoj en la sanktaj skriboj de la aliaj mondaj religioj. La samaj kernaj temoj ripete percepteblas en la teksaĵoj el preskriboj, admonoj, rakontoj, simboloj kaj interpretadoj, en kiuj ili estas metitaj. El tiuj fundamentaj veroj la klare plej distingebla estas daŭra parolado pri kaj emfaza aserto de la unueco de Dio, Kreinto de ĉio ekzistanta, ĉu en la mondo sensebla, ĉu en la sferoj ĝin transcendantaj. „Mi estas la Eternulo“, deklaras la Biblio, „kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi“ 31, kaj tiu sama koncepto fundamentas la postajn instruojn de Jesuo kaj Mahometo.

40 La homaro – fokuso, heredanto kaj kuratoro de la mondo – ekzistas por koni sian Kreinton kaj por servi al Lia intenco. La ennaskita homa impulso respondi al tio plej altnivele esprimiĝas tra devot-ado, kondiĉo el kiu sekvas plenkora submetiĝo al potenco rekonita kiel meritanta tian adoradon. „Nun al la Reĝo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por ĉiam kaj eterne.“ 32 Neseparebla de la pietato mem estas ĝia esprimiĝo en servado al la Dia intenco por la homaro. „Diru: Vere la kredo estas en la mano de Allah. Li konsentas ĝin al kiu Li volas. Allah estas indulg-ema, ĉioscia.“ 33 Iluminitaj per tia kompreno la responsoj de la homaro klariĝas: „Virto ne signifas turni vin orienten aŭ okcidenten“, konstatas la Korano, „sed kredi je Allah ..., kaj doni monon por la parencoj kaj por la orfoj kaj por la malriĉuloj kaj por la vojirantoj kaj por la almozuloj.“ 34 „Vi estas la salo de la tero“ 35, Jesuo gravuras en la mensojn de tiuj respondintaj al Lia voko. „Vi estas la lumo de la mondo.“ 36 La profeto Miĥa, resumante ĉi temon, kiu ree kaj ree aperas en la Hebrea Biblio kaj sekve en la Evangelioj kaj la Korano, konstatas: „...kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.“ 37

41 Tiuj ĉi tekstoj same konsentas ke la kapablo de la animo akiri komprenon pri la intenco de sia Kreinto rezultas ne nur el propraj penadoj sed el Diaj intervenoj malfermantaj la vojon. Tion per memorinda klareco vortigis Jesuo: „Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.“ 38 Se en tiu ĉi aserto oni vidas ne nur dogmeman defion de aliaj etapoj de la unusola procezo de Dia gvidado, esprimas ĝi evidente centran veron de la revelaciita religio: ke aliro al tiu nekonebla Realo, kiu kreas kaj vivtenas, nur eblas tra la vekiĝo por la iluminado verŝita el tiu Regno. Unu el la plej ŝatataj suraoj de la Korano transprenas tiun metaforon: „Allah estas la lumo de la ĉieloj kaj de la tero. ... Lumo super lumo. Allah estigas similaĵon por la homoj, kaj Allah scias ĉion.“ 39 En la kazo de la hebreaj profetoj la Dia peranto, kiu pli poste en Kristanismo aperis kiel la personeco de la Filo de homo kaj en Islamo kiel la Libro de Dio, alprenis la formon de deviga Interligo establita de la Kreinto kun Abrahamo, patriarko kaj profeto: „Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.“ 40

42 La sinsekvo de Diaj revelacioj aperas ankaŭ kiel implicita – kaj kutime eksplicita – trajto de ĉiuj ĉefaj religioj. Unu el ĝiaj plej fruaj kaj plej klaraj esprimoj troveblas en la Bagavadgito: „Kvankam estas Mi eterna, sennaskiĝa mond-sinjoro, Mi per Mia fort’ mistera kaj per Mia vol’ naskiĝas. Ĉiam kiam maljusteco tromultiĝas en la mondo kaj virtoj senfortiĝas, tiam Mi Min mem generas. Por defendi la bonulojn, detrui la malbonulojn kaj firmigi la justecon, diverstempe Mi naskiĝas.“ 41 Tiu ĉi daŭranta dramo ankaŭ konsistigas la bazan strukturon de la Biblio, kies vico da libroj rakontas pri la misioj ne nur de Abrahamo kaj de Moseo – „kiun la Eternulo konis, vizaĝon kontraŭ vizaĝo“ 42 –, sed ankaŭ de la vico de minoraj profetoj kiuj ellaboris kaj solidigis la verkon kiun tiuj primaraj Aŭtoroj de la procezo lanĉis. Simile la spekulativoj pri la preciza karaktero de Jesuo, kiom ajn disputemaj kaj fantastaj, ne sukcesis Lian mision separi de la transforma influo kiun havis Abrahamo kaj Moseo je la civilizacia procezo. Li mem avertas ke ne estas Li kiu kondamnos tiujn kiuj malakceptas Lian mesaĝon, sed Moseo „... al kiu vi esperas. Ĉar se vi kredus al Moseo, vi ankaŭ kredus al mi, ĉar li skribis pri mi. Sed se vi ne kredas liajn skribojn, kiel vi kredos miajn vortojn?“ 43 Kun la revelacio de la Korano la temo de la sinsekvo de la Mesaĝistoj de Dio fariĝis centra: „Diru: Ni kredas je Allah kaj je tio, kion Li sendis al ni, kaj je tio, kion Li sendis al Abraham kaj Iŝmael kaj Isaak kaj Jakob ..., kaj je tio, kio estis donita al Moseo kaj al Jesuo, kaj je tio, kio estis donita al la profetoj de ilia Sinjoro.“ 44

43 Por komprenema kaj objektiva leganto de tiaj ekstraktoj elmergiĝas rekono de la esenca unueco de religio. Tiel la termino „Islamo“ (laŭlitere „submetiĝo“ al Dio) signas ne nur la apartan periodon de la Providenco inaŭguritan de Mahometo sed, kiel nemiskompreneble klarigas la vortoj de la Korano, ankaŭ religion mem. Dum prave oni povas paroli pri la unueco de la religioj necesas tamen bone kompreni la kuntekston. Je la plej profunda nivelo, kiel emfazas Bahá’u’lláh, estas nur unu religio. Religio estas religio kiel scienco estas scienco. Unu perceptas kaj esprimas la valorojn progrese efektiviĝantajn tra Dia revelacio; la alia estas la instrumentaro per kiu la homa menso esploras kaj kapablas ĉiam pli precize influi la senseblan mondon. Unu difinas la celojn de la evolua procezo; la alia asistas je ilia atingo. Kune ili konsistigas la duecan sciosistemon kiu antaŭenpelas la civilizacian progreson. Ilin ambaŭ la Majstro aklamis kiel „brilego de la Suno de l’ Vero“.45

44 Estas tial neadekvata rekono de la unika rango de Moseo, Budho, Zoroastro, Jesuo, Mahometo – aŭ de la sinsekvo de avataroj kiuj inspiris la sanktajn skribojn de Hinduismo – vidi ilian verkon kiel fondon de apartaj religioj. Pli ĝuste aprezataj estas ili per la rekono kiel spiritaj edukantoj tra la historio, kiel la animantaj fortoj je la leviĝo de civilizacioj tra kiuj ekfloris la konscio: „Tiu estis en la mondo“, deklaras la Evangelio, „kaj la mondo per li estiĝis ...“ 46 Ke iliaj personecoj estas adorataj senfine pli intense ol iuj aliaj historiaj figuroj respegulas la provon esprimi la aliel neesprimeblajn sentojn vekitajn en la koroj de sennombraj milionoj da homoj pro la benoj kiujn ili donis. Per la amo al ili la homaro pli kaj pli lernis kion signifas ami Dion. Ne estas, realisme, alia vojo tion fari. Ilin ne honoras fuŝaj klopodoj kapti la esencan misteron de ilia naturo per dogmoj inventitaj de la homa imago; kio ilin honoras estas ke animo senkondiĉe sian volon submetas al la transforma influo kiun ili peras.


Konfuzo same regas la komprenon de la plejmulto pri la kontribuo de religio al la formado de socio kaj pri ĝia rolo je la kulturado de morala konscio. La eble plej evidenta ekzemplo estas la malplivalora socia statuso kiun la plej multaj sanktaj tekstoj atribuas al virinoj. Dum la el tio rezultintaj avantaĝoj ĝuataj de viroj sendube signife kontribuis al la solidiĝo de tiu koncepto, ĝi tamen evidente ricevis moralan pravigon el la ĝenerala percepto de la intenco de la skriboj mem. Kun malmultaj esceptoj tiuj tekstoj direktiĝas al viroj kaj atribuas al virinoj servan kaj obean rolon en kaj la socia kaj la religia vivo. Bedaŭrinde tia percepto plorinde simpligis kulpigi ĉefe virinojn por malsukcesoj je grava aspekto de morala progreso, nome la disciplinado de la seksa impulso. El moderna perspektivo facilas rekoni ke tiaj sintenoj estas antaŭjuĝaj kaj maljustaj. Je tiuj stadioj de socia evoluo je kiuj aperis la grandaj Kredoj, iliaj skriboj ĉefe provis kiom eble civilizi tiujn rilatojn, kiuj estis formiĝintaj rezulte de ne plu spureblaj historiaj cirkonstancoj. Facile rekoneblas ke defius la esencan religian celon de la pacienca kulturado de moraleco se oni volus hodiaŭ plu teniĝi je iuj primitivaj normoj.

46 Kompareblaj konsideradoj fareblas je la rilatoj inter socioj. La longa kaj arda preparado de la hebrea popolo por la misio postulata de ĝi ilustras kiel kompleksa kaj obstina estis la koncernataj moralaj defioj. Por ke povis vekiĝi kaj flori la spiritaj kapabloj kiujn envokis la profetoj necesis ĉiakoste rezisti la delogojn de la najbaraj idolistaj kulturoj. La en la sanktaj tekstoj priskribataj adekvataj punoj, kiuj trafis kaj la regantojn kaj la regatojn malobservintaj la principojn, ilustras kian gravecon atribuis al ili la Dia intenco. Io komparebla montriĝis en la baraktoj de la novnaskita komunumo fondita de Mahometo por transvivi provojn de paganaj arabaj triboj ĝin estingi – kaj en la barbara kruelo kaj la senkompata, vendeta sinteno de la atakantoj. Neniu kiu bone konas la historiajn detalojn havas problemojn kompreni la severecon de la tiurilataj koranaj ordonoj. Dum estis respektataj la monoteismaj kredoj de la judoj kaj kristanoj estis idoladorado nepermesata kaj netolerata. Tiel ene de relative mallonga periodo tiu drakona leĝo sukcesis unuigi la tribojn de la araba duoninsulo kaj starigi la novforĝitan komunumon, kiun dum pli ol kvin jarcentoj karakterizis moralaj, intelektaj, kulturaj kaj ekonomiaj progresoj antaŭe kaj de tiam neatingitaj laŭ kaj rapideco kaj amplekso. Historio emas severe juĝi. Fine el ĝia senindulga perspektivo la konsekvencoj por tiuj kiuj blinde strangolis en iliaj luiloj tiajn entreprenojn klare distingeblas disde la profito kiun la mondo kiel tuto gajnis el la triumfo de la biblia vizio por la homaro kaj la progresoj ebliĝintaj per la genio de la islama civilizacio.

47 Inter la plej disputataj temoj rilate la konceptojn por la socia evoluo al spirita matureco troviĝas tiu de krimo kaj punado. Ankaŭ se ili malsamis je detaloj kaj gradoj – la punoj preskribitaj de la plej multaj sanktaj tekstoj por lezoj de aŭ la komuna bono aŭ la rajtoj de aliuloj kutime estis rigoraj. Krome ili ofte ankaŭ permesis al la damaĝitoj aŭ membroj de ilia familio venĝi sin kontraŭ la kulpintoj. El historia perspektivo oni tamen sin serioze demandu kiaj praktikeblaj alternativoj ekzistis. Mankis ne nur la hodiaŭaj programoj por psikologie modifi kondutojn, sed eĉ ne ekzistis tiaj sankciaj opcioj kiel prizono kaj polico. La zorgo de la religio estis en la ĝeneralan konscion neforviŝeble enskribi la moralan neakcepteblon – kaj la praktikajn konsekvencojn – de konduto kies efiko demoralizus strebojn al socia progreso. La tuta civilizacio de tiam profitis kaj estus nehoneste tiun fakton ne agnoski.

48 Tiel okazis en ĉiuj religioj kies originoj skribe transvivis. Almozpetado, sklavismo, aŭtokratio, konkerado, etnaj antaŭjuĝoj kaj aliaj nedezirindaĵoj en socia interagado povis okazi sensankcie – aŭ estis eksplicite indulgataj – dum la religio provis efektivigi plibonigon de tiaj kondutmanieroj, kiuj estis konsiderataj pli urĝaj kaj esencaj je certaj stadioj de la progreso de la civilizacio. Kondamni religion ĉar iuj el ĝiaj sinsekvaj revelacioj ne sukcesis adresi la tutan gamon da sociaj misoj signifus ignori ĉion lernitan pri la karaktero de homa evoluado. Neeviteble tiaspeca anakronisma pensado ankaŭ kaŭzas severajn psikologiajn malhelpojn je la aprezado kaj alfrontado de la bezonoj de la propra tempo.

49 La temo tamen ne estas la pasinteco sed la implicoj por la hodiaŭo. Problemoj leviĝas tie kie adeptoj de unu el la mondaj Kredoj ne kapablas distingi inter la eternaj kaj la portempaj aspektoj de ilia religio kaj provas altrudi al la socio kondutregulojn kiuj jam antaŭlonge estis plenumintaj sian devon. Tiu principo estas fundamenta por kompreni la socian rolon de religio: „La rimedo kiun la mondo bezonas dum sia hodiaŭa afliktiĝo neniel povas esti la sama kiel tiu kiun onta epoko eble bezonos“, klarigis Bahá’u’lláh. „Okupiĝu vi zorge pri la bezonoj de la epoko en kiu vivas vi kaj koncentru viajn pripensadojn je ĝiaj urĝoj kaj postuloj.“ 47


La postuloj de la nova epoko de homa evoluo kiujn alfronti Bahá’u’lláh alvokis la politikajn kaj religiajn gvidantojn de la deknaŭa jarcento estas hodiaŭ plejparte rekonitaj, almenaŭ kiel idealoj, de iliaj posteuloj kaj de progresemaj mensoj ĉie ajn. Kiam venis al sia fino la dudeka jarcento centraj temoj de la tutmonda diskurso estis principoj, kiujn oni ankoraŭ nur malmultajn jardekojn pli frue konsideris esti pure viziaj kaj senespere nerealismaj. Apogitaj per la eltrovoj de scienca esplorado kaj la konkludoj de influaj komisionoj – ofte lukse financataj – tiuj principoj nun gvidas la laboron de potencaj institucioj je la internacia, nacia kaj loka nivelo. Vasta scienca literaturo en multaj lingvoj sin dediĉas al la esplorado de praktikaj rimedoj por ilin efektivigi kaj tiaj programoj povas kalkuli je la atento de la amaskomunikiloj sur kvin kontinentoj.

51 La plej multajn el tiuj principoj oni tamen ankaŭ vaste ridindigas, ne nur inter evidentaj malamikoj de socia paco sed ankaŭ en cirkloj kiuj sin profesie al ili devontigas. Kio mankas estas ne kredeblaj pruvoj pri ilia bezonateco sed la potenco de morala konvinkiteco kiu povas ilin efektivigi, potenco kies sola evidente fidinda fonto tra la historio estis religia kredo. Ĝis la komenco de la misio de Bahá’u’lláh religia aŭtoritato ankoraŭ havis signifan socian influon. Kiam la kristana mondo estis instigita rompi kun miljara senduba tradicio kaj finfine ĉesigi sklavismon, estis bibliaj idealoj al kiuj la fruaj britaj reformantoj provis apelacii. Sekve en sia decida parolado pri la centra rolo, kiun ĉi tiu temo okupis en la granda amerika konflikto, la usona prezidento avertis ke se „ĉiu sangoguto kaŭzita de la vipo estu pagata per alia per la glavo, kiel estis dirita antaŭ tri mil jaroj, necesas tamen diri: ‚La juĝoj de la Sinjoro estas pravaj kaj justaj.’“ 48 Tiu epoko tamen rapide finiĝis. Dum la renversiĝoj kiuj sekvis la Duan Mond-militon eĉ tiel influhava personeco kiel Mohandas Gandhi montriĝis nekapabla mobilizi la spiritan forton de Hinduismo por apogi siajn klopodojn estingi sektan violenton sur la hinda subkontinento. Nek estis iel pli efikaj tiurilate la gvidantoj de la islama komunumo. Kiel aŭguris la metafora vizio de la Korano pri „la tago, en kiu Ni kunrulos la ĉielon kiel kunruliĝas la skribvolvaĵoj“,49 la iam nedefiebla aŭtoritato de la tradiciaj religioj ĉesis determini la sociajn rilatojn de la homaro.

52 En tiu ĉi kunteksto oni povas aprezi la metaforon elektitan de Bahá’u’lláh pri la volo de Dio por la nova epoko: „Ne pensu vi ke Ni revelacias al vi nuran kodon da leĝoj. Ne, pli ĝuste malsigelis Ni la vinon elektindan per la fingroj de l’ povo kaj potenco.“ 50 Per Lia revelacio la principoj bezonataj por la kolektiva maturiĝo de la homaro ricevis tiun povon kiu kapablas penetri ĝis al la radikoj de homaj motivoj kaj kondutoŝanĝo. Por tiuj kiuj Lin renkonas la egalrajteco de viroj kaj virinoj estas ne sociologia aksiomo sed revelaciita vero pri la homa naturo kun implicoj por ĉiu aspekto de interhomaj rilatoj. La samo validas por Lia instruo de la principo de homara unueco. Ĝenerala edukado, libereco de pensado, la protektado de homaj rajtoj, rekono ke la vastaj resursoj de la tero estas donaĵo por la tuta homaro, la responso de la socio por la bonfarto de ĝiaj civitanoj, la akcelado de scienca esplorado, eĉ tia praktika principo kiel internacia helpa lingvo antaŭenigonta la integriĝon de la popoloj de la mondo – por ĉiuj kiuj akceptas la revelacion de Bahá’u’lláh tiuj ĉi kaj similaj preceptoj havas la saman devontigan aŭtoritaton kiel la ordonoj en Liaj skriboj malpermesantaj idolkulton, ŝteladon kaj falsan atestadon. Dum aludoj pri kelkaj percepteblas en pli fruaj sanktaj skriboj, devis ilia difinado kaj preskribo atendi ĝis kiam la heterogenaj populacioj de la planedo ekkapablis komune malkovri sian naturon de unusola homaro. Tra la spirita rajtigo generita de la revelacio de Bahá’u’lláh aprezeblas la Diaj normoj ne kiel izolaj principoj kaj leĝoj sed kiel facetoj de unusola, ĉionampleksanta vizio por la estonteco de la homaro – kun revolucia intenco kaj ravantaj eblecoj prezentiĝantaj.

53 Integra ero de tiuj instruoj estas principoj por la administrado de la kolektivaj aferoj de la homaro. Vaste citata ekstrakto el la epistolo de Bahá’u’lláh al reĝino Viktorino emfaze laŭdas la principon de demokratia kaj konstitucia regado, sed ankaŭ admonas pri la kunteksto de tutmonda responso en kiu devas funkcii tiu principo se ĝi realigu sian celon en la nuna epoko: „Ho vi, la elektitaj reprezentantoj de la popoloj en ĉiuj landoj! Interkonsiliĝu vi kaj koncentriĝu vi nur je tio el kio profitos la homaro kaj kio bonigos ĝiajn kondiĉojn – se do vi apartenas al tiuj kiuj zorge ekzamenas. Konsideru la mondon kiel la homan korpon, kiun, kvankam kompleta kaj perfekta je ĝia kreo, diverskiale afliktas seriozaj perturboj kaj malsanoj. Eĉ ne unu tagon pasigis ĝi en trankvilo, ne, ĝia malsaneco serioze kreskis, ĉar ĝi falis en la manojn de ignorantaj kuracistoj, kiuj senbride lasis regi siajn proprajn dezirojn kaj kiuj ĉagrene eraris. Kaj se, iam, pro la prizorgo de kompetenta kuracisto iu membro de la korpo estis sanigita, la cetero kiel antaŭe restis malsana.“ 51 En aliaj ekstraktoj Bahá’u’lláh nomas iujn el la praktikaj implicoj. La registaroj de la mondo estas alvokataj kunvenigi internacian konsultan korporacion kiel fundamenton, en la vortoj de la Gardanto, de „monda federacia sistemo“ 52 rajtigita gardi la aŭtonomion kaj teritorion de siaj membroŝtatoj, solvi naciajn kaj regionajn disputojn kaj kunordigi programojn de tutmonda evoluado por la bono de la tuta homaro. Signifoplene Bahá’u’lláh atribuas al tiu ĉi sistemo, kiam estos ĝi efektivigita, la rajton perforte subpremi agresojn de unu ŝtato kontraŭ alia. Alparolante la siatempajn regantojn Li asertis la klaran moralan aŭtoritaton de tia agmaniero: „Se iu el vi levos armilojn kontraŭ alia leviĝu vi ĉiuj kontraŭ li ĉar tio evidente estas nura justeco.“ 53


Unueco estas la forto per kiu tiuj celoj iom post iom realiĝos. Kvankam por bahaanoj ĝiaj implicoj por la nuntempa civilizacia krizo estas la plej evidenta vero, ili tamen ŝajnas plejparte eskapi la aktualajn diskursojn. Ke estas malunueco la ĝenerala malsano sapeanta la bonfarton de la homaro, tion nur malmultaj kontestas. Ĝiaj manifestiĝoj ĉie kripligas politikan volon, senfortigas kolektivajn urĝojn al ŝanĝado kaj venenas naciajn kaj religiajn rilatojn. Kiel strange do ke unueco estas konsiderata kiel celo atingebla, se iam, nur en dista futuro post kiam tuta aro da malordoj en la socia, politika, ekonomia kaj morala vivo estos traktataj kaj iel aŭ tiel eliminitaj. Sed tiuj malordoj ja esence estas simptomoj kaj flankefikoj de la problemo kaj ne ĝia funda kaŭzo. Kiel povis vaste akceptiĝi tiel fundamenta inversiĝo de la realo? La respondo supozeble estas: ĉar oni pensas ke estas tute ekster la kapablo de la ekzistantaj sociaj institucioj atingi veran unuecon mensan kaj koran inter homoj kies vivmaniero kaj vivperceptoj tiel profunde malsamas. Dum tiu ĉi silenta konfeso estas bonvena progreso rilate la komprenon de socievoluaj procezoj – kompare kun tia reginta ankoraŭ antaŭ kelkaj jardekoj – ĝi tamen praktike helpas malmulte je la solvado de la defio.

55 Unueco estas kondiĉo de la homa spirito. Edukado povas ĝin subteni kaj antaŭenigi same kiel leĝfarado. Sed ili povas tion nur se ĝi mem elmergiĝis kaj establiĝis kiel deviga forto en la socia vivo. La tutmonda intelektularo, kies receptojn larĝe determinas materiismaj miskonceptoj de la realo, tamen firme sin kroĉas al la espero ke inventemaj sociaj reformadoj subtenataj de politikaj kompromisoj senfine prokrastos la latentajn katastrofojn, kiuj minacas – kiel nur malmultaj neas – la estontecon de la homaro. „Ni povas tre bone rimarki kiel la tuta homaro estas ĉirkaŭata de grandaj, nekalkuleblaj afliktoj“, konstatas Bahá’u’lláh. „Tiuj, kiuj sin venenis per aroganteco, trudis sin inter la homojn kaj la Dian, neerareman Kuraciston. Vidu, kiel ili implikis ĉiujn homojn inkluzive de si mem en la maŝojn de siaj intrigoj. Ili povas nek malkovri la kaŭzon de la malsano nek havas ili ian ideon pri kuracilo.“ 54 Unueco estas la kuracilo por la malsanoj de la mondo kaj ĝia sola certa fonto estas renovigi la influon de la religio sur la homaj aferoj. La leĝoj kaj principoj revelaciitaj de Dio estas hodiaŭ, kiel deklaras Bahá’u’lláh, „la plej potencaj instrumentoj kaj la plej certaj el ĉiuj rimedoj por ke povos aŭrori la lumo de unueco inter la homoj.“ 55 „Kio ajn estas konstruita sur ĝia fundamento – nek la ŝanĝoj kaj hazardoj de la mondo povos iam difekti ĝian forton nek la sinsekvo de sennombraj jarcentoj degenerigi ĝian strukturon.“ 56

56 Centra por la misio de Bahá’u’lláh tial estis la starigo de tutmonda komunumo respegulanta la unuecon de la homaro. La fina atesto, kiun la bahaa komunumo povas prezenti por pravigi Lian mision, estas la ekzemplo de unueco kiun Liaj instruoj produktis. Enirante la dudek unuan jarcenton la bahaa afero estas fenomeno kian la mondo ankoraŭ ne vidis. Post jardekoj da klopodoj, dum kiuj ondoj da kreskado alternis kun longaj periodoj da konsolidiĝo, kiujn ofte ombris malprogresoj, la bahaa komunumo hodiaŭ ampleksas kelkajn milionojn da homoj reprezentantaj efektive ĉiun etnan, kulturan, socian kaj religian fonon surtere kaj administrantaj siajn kolektivajn aferojn sen klerikaro tra demokrate elektitaj institucioj. La multaj miloj da lokoj kie ĝi enradikiĝis troviĝas en ĉiu lando, teritorio kaj signifa insularo, de la arkto ĝis Fuegio, de Afriko ĝis la Pacifiko. Apenaŭ iu konanta la faktojn pridubos la aserton ke tiu ĉi komunumo jam nun konsistigas eble la plej diversecan kaj geografie plej disvastiĝintan el ĉiuj similaj homaj organizaĵoj sur la planedo.

57 Tiujn atingojn necesas kompreni. Kutimaj klarigoj – dispono de grandaj financaj rimedoj, la patronado de potencaj politikaj interesoj, la uzado de kaŝitaj aŭ agresaj prozelitigaj programoj semantaj timon pri Dia kolero – neniel rolis en tiuj disvolviĝoj. La adeptoj de la Kredo akiris identecon kiel membroj de unusola homaro, identecon kiu formas la celon de ilia vivo kaj kiu neniel pretendas ian imanentan moralan superecon: „Ho popolo de Bahá! Ke estas neniu kiu povus kun vi rivali estas signo de korfavoro.“ 57 Justa observanto estas devigata agnoski almenaŭ la eblecon ke tiu fenomeno montras la efikon de influoj – kiujn eblas nur priskribi kiel spiritaj kaj laŭ sia naturo komplete malsamaj ol konataj – kapablaj generi je ordinaraj homoj de ĉia fono eksterodinarajn bravaĵojn de sinoferado kaj komprenado.

58 Aparte frapa estas la fakto ke Bahaismo kapablis vivteni la tiel atingitan unuecon, nerompita kaj sendifekta, tra la plej vundeblaj fruaj stadioj de sia ekzistado. Oni vane serĉos alian homan asocion tra la historio – politikan, religian aŭ socian – kiu sukcese transvivis la daŭran stigmaton de skismo kaj splitiĝo. La bahaa komunumo estas, je ĉia ĝia diverseco, unusola ligo de homoj, unueca en sia kompreno pri la intenco de la revelacio de Dio kiu ĝin naskis, unueca en sia sindediĉo al la administra ordo kiun ĝia Aŭtoro kreis por gvidi ĝiajn kolektivajn aferojn, unueca en sia sindono al la tasko dissemadi Lian mesaĝon tra la tuta planedo. Tra la jardekoj de sia leviĝo kelkaj individuoj, iuj el ili altrangaj kaj ĉiuj motivitaj de personaj ambicioj, pleje klopodis akiri propran sekvantanaron lojala al ili mem aŭ al la personaj interpretoj kiujn ili trudis al la skriboj de Bahá’u’lláh. Je pli fruaj stadioj en la evoluado de religio similaj provoj sukcesis spliti la novnaskitajn kredojn en rivalantajn sektojn. En la kazo de Bahaismo tamen tiaj intrigoj senescepte malsukcesis produkti pli ol efemerajn salvojn da polemikoj kies neta efiko estis plifundigi la komprenon de la komunumo pri la celo de ĝia Fondinto kaj sian sindonon al ĝi. „Tiel potenca estas la lumo de unueco“, certigas Bahá’u’lláh tiujn kiuj rekonas Lin, „ke ĝi kapablas ilumini la tutan mondon.“ 58 Konsciigante al si kia estas la homa naturo oni povas facile aprezi ke laŭ anticipo de la Gardanto tiu puriga procezo longe daŭros esti – paradokse kaj necese – integra trajto de la maturiĝo de la bahaa komunumo.


El la forlaso de la kredo je Dio logike rezultis paralizo de la kapablo efike fronti la problemon de la malbono aŭ, en multaj kazoj, eĉ nur agnoski ĝin. Dum bahaanoj ne atribuas al tiu ĉi fenomeno objektivan ekziston, kiel okazis dum pli fruaj stadioj de la religia historio, severe kripligan efikon havas la neado de la bono – kiel ĉe malhelo, malscio aŭ malsano. Pasas nur malmultaj eldonsezonoj dum kiuj al la klera leganto ne estas ofertata tuta aro da novaj kaj inventemaj analizoj de la karaktero de iuj el la monstraj figuroj kiuj dum la dudeka jarcento sisteme torturis, malnobligis kaj ekstermis milionojn da iliaj kunhomoj. Por provi kompreni la obsedojn nutrintajn ilian evidente senfundan homarhaton oni estas invitata de scienca aŭtoritato konsideri la gravecon havintan jen patra mistraktado, jen socia malakceptado, profesia seniluziiĝo, povreco, maljusteco, travivo de milito, ebla gentika difekto, nihilisma literaturo – aŭ variaj kombinoj de tiuj. Okulfrape mankanta inter tiaj nuntempaj spekulativoj estas kion kleraj komentistoj antaŭ nur unu jarcento ankoraŭ estus rekonintaj kiel spirita malsano – kio ajn ĝiaj akompanaj trajtoj.

60 Se unueco fakte estas la lakmusa testo de homa progreso, nek la historio nek la Ĉielo pretos pardoni tiujn kiuj intence levas sian manon kontraŭ ĝi. Homoj fidantaj reduktas siajn defendojn kaj sin malfermas al aliaj. Sen fari tion ili povas neniel sin tutkore devontigi al komunaj celoj. Nenio tiel ruinigas kiel subita malkovro ke la propraj devontigoj bonfide faritaj por aliulo estis por tiu nenio ol gajnita avantaĝo, rimedo por akiri kaŝitan celon malsaman ol aŭ eĉ malamikan al tio kion oni pretendis fari kune. Tia trompado persiste fadenas tra la homa historio kaj la pratempa rakonto pri la ĵaluzo de Kaino kontraŭ sia frato, kies kredon Dio konfirmis, estas unu el ĝiaj plej fruaj registritaj esprimiĝoj. Se la konsterniga suferado eltenata de la popoloj de la mondo dum la dudeka jarcento postlasis lecionon, estas la fakto ke la sistema malunueco, heredita el malhela pasinteco kaj veneninta rilatojn en ĉiuj vivsferoj, povis en nia epoko malfermi la pordon al demona konduto pli besta ol io ajn kion la menso konsideris ebla.

61 La malbono havas nomon. Ĝi certe estas la intenca atenco kontraŭ la pene starigitaj pacemaj kaj akordiĝemaj interligoj per kiuj homoj bonvolaj provis eskapi el la pasinteco kaj konstrui kune novan estontecon. Laŭ sia naturo unueco postulas sinoferadon. „Mem-amo“, konstatas la Majstro, „estas knedita en la argilon de la homo mem.“ 59 La egoo, por kiu Li uzis la terminon „insista memo“ 60, instinkte rezistas kontraŭ limigoj truditaj al kion ĝi konsideras esti sia libereco. La individuo, por vole rezigni pri la kontentigoj kiujn donas la ebleco senlime povi fari kion oni volas, devas konvinkiĝi ke vera kontento atingeblas aliel. Lastinstance atingeblas ĝi, kiel ĉiam estis, per tio ke la animo submetiĝas al Dio.

62 Tia submetiĝo estas defio, sed el la malsukceso fronti ĝin tra la jarcentoj sekvis aparte detruaj konsekvencoj perfidantaj la Mesaĝistojn de Dio kaj la de ili instruitajn idealojn. Ĉi tie ne estas la loko por prezenti la karakteron kaj la provizojn de tiu specifa Interligo per kiu Bahá’u’lláh sukcese konservas la unuecon de tiuj kiuj Lin rekonas kaj sin al Lia intenco dediĉas. Sufiĉas noti la severecon de la lingvaĵo kiun Li rezervas por tiuj kiuj ĝin intence malobservas dum samtempe ili pretendas lojali al ĝi: „Tiuj turniĝintaj for de ĝi estas kalkulataj de la Sinjoro, la Ĉiopova, la Nedevigata inter tiuj troviĝantaj en la fajro plej profunda.“ 61 La kialo por la severeco de tiu ĉi kondamno estas evidenta. Nur por malmultaj homoj ne facilas vidi la danĝeron kiun kaŭzas por la socia bonfarto tiaj konataj krimoj kiel murdo, rabo aŭ fraŭdo, aŭ la neceson ke la socio aplikas efikajn memprotektajn rimedojn. Sed kion pensu bahaanoj pri perverseco kiu, se ne malhelpata, detruus la rimedon mem per kiu esence estas generata unueco kaj kiu fariĝus, en la senkompromisaj vortoj de la Majstro, „toporo dishakanta la radikon mem de la Benita Arbo.“ 62 Tie ĉi ne temas pri intelekta malkonsento aŭ eĉ pri morala malforteco. Multaj homoj hezitas akcepti aŭtoritaton ian aŭ tian kaj fine fortiriĝas el cirkonstancoj kiuj ĝin postulas. Personoj kiujn iam altiris la Bahaa Kredo sed kiuj decidas ĝin forlasi – pro kiu ajn kialo – estas tute liberaj tion fari.

63 Rompi la Interligon estas fenomeno laŭ sia naturo funde malsama. La impulso kiun ĝi incitas en tiuj troviĝantaj sub ĝia influo ne estas simple la emo libere sekvi ian ajn padon pri kiu ili kredas ke ĝi kondukas ilin al persona kontento aŭ ebligas al ili kontribui al la socio. Pli ĝuste tiajn personojn pelas evidente neregebla persista emo trudi al la komunumo sian personan volon per ajna rimedo al ili havebla – ne konsiderante la damaĝon kaŭzatan kaj sen respekto por la solene gravaj taskoj, kiujn ili kuntransprenis per sia akceptiĝo kiel membro de tiu komunumo. Finfine la memo fariĝas la superreganta aŭtoritato ne nur en la propra vivo de la individuo sed ankaŭ en ĉiu ajn alia vivo kiu estas sukcese influata. Kiel longa kaj tragika sperto demonstris pli ol klare, eblas jungi tiajn dotojn kiel distinga deveno, intelekta kapablo, klero, pieco aŭ gvida socia pozicio egale bone al la servado de la homaro aŭ al tiu de la persona ambicio. En pasintaj tempoj, kiam la Dia intenco fokusiĝis je alikarakteraj spiritaj prioritatoj, la konsekvencoj de tia ribelado ne kapablis difekti la centran mesaĝon de iuj el la sinsekvaj revelacioj de Dio. Hodiaŭ tamen, kiam la fizika unuiĝo de la planedo alportis tiel grandegajn eblecojn kaj terurigajn danĝerojn, fariĝis la devontigo al la postuloj de unueco la kriterio por ĉiuj pretendoj sindoni al la volo de Dio aŭ, samĝuste, al la bonfarto de la homaro.


Ĉio en ĝia historio ekipis Bahaismon por fronti la nunan defion. Eĉ je tiu ĉi relative frua stadio de sia disvolviĝo – kaj kun siaj ankoraŭ relative limigitaj resursoj – la bahaa entrepreno plene meritas la respekton akiritan. Observanto ne devas akcepti ĝiajn pretendojn je Dia origino por aprezi kion ĝi atingas. Ankaŭ konsiderataj kiel pure imanenta fenomeno estas mem la karaktero kaj la atingoj de la bahaa komunumo sufiĉa ĝustigo por la atento, kiun iu ajn serioze koncernata kun la civilizacia krizo donas al ili pro tio ke ili evidentigas ke povas lerni la popoloj de la mondo kun ĉia sia diverseco vivi kaj labori kune kaj trovi kontenton kiel unusola homaro en unusola tutmonda hejmlando.

65 Tiu ĉi fakto substrekas – se bezonatas ia plia emfazo – la urĝon de la sinsekvaj planoj ellaboritaj de la Universala Domo de Justeco por la ekspansio kaj fortikiĝo de la Kredo. La cetera homaro havas ĉian rajton esperi ke grupo da homoj, kiu vere kaj sincere sin devontigas al la vizio de unueco kiel ĝi estas enkorpigita en la skriboj de Bahá’u’lláh, fariĝos pli kaj pli vigla kontribuanto al programoj de socia plibonigado, kiuj por esti sukcesaj dependas ĝuste de la forta efiko de unueco. Por plenumi tiun esperon la bahaa komunumo devos kreski ĉiam pli rapide, devos vaste multigi la homajn kaj materiajn resursojn investatajn en ĝian laboron, kaj devos ankoraŭ pli diversigi la gamon da talentoj kiuj ĝin ekipas por esti utila partnero de similcelaj organizaĵoj. Krom la sociajn celojn de la klopodoj necesas vidi ankaŭ la milionojn da same sinceraj homoj, kiuj ankoraŭ ne konscias pri la misio de Bahá’u’lláh, sed kiujn inspiras multaj ĝiaj idealoj kaj kiuj sopiras trovi eblecon je vivo de servado havanta daŭran sencon.

66 La kulturo de sistema kreskado en-radikiĝanta en la bahaa komunumo ŝajnas tial esti la vere plej efika respondo, kiun la amikoj povas doni al la defio diskutata sur tiu ĉi paĝoj. La intensa kaj daŭra mergiĝo en la Krea Vorto pli kaj pli liberigas onin el la stringo de la materiismaj premisoj – kiujn Bahá’u’lláh nomas „la aludoj de la enkorpiĝoj de satana kaprico“ 63 – trapenetrantaj la socion kaj paralizantaj impulsojn al ŝanĝo. Ĝi generas en oni la kapablon asisti siajn amikojn kaj konatulojn je tio ke ilia strebado al unueco trovas maturan kaj inteligentan esprimiĝon. La karaktero de la kernaktivecoj de la nuntempa plano – klasoj por infanoj, preĝkunvenoj kaj studcirkloj – permesas al plimultiĝanta nombro da personoj ankoraŭ ne konsiderantaj sin kiel bahaanoj senti sin libera partopreni en la procezo. La rezulto estas la stariĝo de tio kio estas taŭge nomata „komunumo de interesiĝo“. Kiam aliaj profitas el la partopreno kaj sin identigas kun la celoj de Bahaismo ili, kiel montras la spertoj, ankaŭ emas sin plene devontigi al Bahá’u’lláh kiel aktivaj agantoj por Liaj intencoj. Tial povas tutkora efektivigado de la plano – krom realigi ĝiajn konkretajn celojn – enorme plivastigi la kontribuon de la bahaa komunumo al la publika diskurso pri tio kio fariĝis la plej urĝa problemo frontata de la homaro.

67 Tamen, se la bahaanoj volas plenumi la mandaton de Bahá’u’lláh evidente esencas ke ili ekkomprenas, ke ne estas konkurencaj aktivecoj la paralelaj klopodoj antaŭenigi socian plibonigon kaj konvinki pri la Bahaa Kredo. Pli ĝuste estas ili reciprokaj eroj de unu kohera tutmonda programo. Malsamajn alirojn ĉefe kaŭzas la malsamaj bezonoj kaj malsamaj gradoj da interesiĝo kiujn la amikoj renkontas. Ĉar la libera volo estas imanenta donitaĵo de la animo, devos ĉiu persono, kiu estas altirata esplori la instruojn de Bahá’u’lláh, trovi sian propran lokon en la neniam finiĝanta kontinuo de spirita serĉado. Ĉiu devos mem, en la privateco de sia propra konscio kaj sen premo, decidi kiuj spiritaj responsoj sekvas el tiu malkovro. Por povi tiun aŭtonomion inteligente apliki necesas tamen ke homo akiras kaj perspektivon pri la ŝanĝoprozeco en kiu ĝi, kiel la cetera homaro, estas implikita kaj klaran komprenon pri la sekvoj por la propra vivo. La devo de la bahaa komunumo estas fari ĉion kion ĝi kapablas por asisti la homaron je ĉiuj stadioj de sia universala moviĝo voje al reunuiĝo kun Dio. La Dia Plano kiun la Majstro testamentis estas la instrumento per kiu tiu ĉi laboro plenumatas.

68 Tial – kiel ajn centra la idealo de la unueco de religio sendube estas – la tasko dividi la mesaĝon de Bahá’u’lláh evidente ne estas interreligia projekto. Dum la menso serĉas inte-lektan klarecon la animo sopiras akiri
1   2   3


Elŝuti 183.95 Kb.


Elŝuti 183.95 Kb.