Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Unu komuna Kredo

Elŝuti 183.95 Kb.

Unu komuna Kredo




paĝo1/3
Dato15.03.2017
Grandeco183.95 Kb.

Elŝuti 183.95 Kb.
  1   2   3


Unu komuna Kredo
Publikaĵo de la Bahaa Mondcentro
One Common Faith

verkita kaj eldonita nome de La Universala Domo de Justeco

Bahaa Mondcentro, Haifa 2005
Esperantlingva traduko el la angla originalo

Bahaa Esperanto-Ligo

Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain

T 49-(0)6192-9929-16; F 49-(0)6192-9929-99

bel@bahai.de – www.bel.bahai.de
© Bahaa Esperanto-Ligo

Hofheim-Langenhain, 2008





Multkiale oni povas fidi ke la historia periodo nune malfermiĝanta estos multe pli akceptema por klopodoj disvastigi la mesaĝon de Bahá’u’lláh ol estis la jarcento ĵus finiĝinta. Ĉiuj signoj indikas ke profunda ŝanĝiĝo de la homa konscio survojas.

2 Komence de la dudeka jarcento materiisma interpretado de la mondo estis tiom komplete disvastiĝinta ke ĝi fariĝis la dominanta monda kredo pri la direktiĝo de la socio. La elformiĝado de tiu ĉi ideologio tiel perforte tordis la civilizadon de la homa naturo ke ĝi elpuŝiĝis el la orbito kiun ĝi estis sekvinta dum jarmiloj. Por multaj okcidentuloj la Dia aŭtoritato, kiu ĉiam estis la fokuso de orientiĝo, ŝajnis – kiel ajn malsamis la interpretadoj – simple dissolviĝinta kaj malaperinta. Grandskale nun estis ankoraŭ la individuo libera teni kun la mondo transcendanta la materian ekzistadon iun ajn rilaton pri kiu ĝi kredis ke konektus la vivon al ĝi. Sed la socio kiel tuto kun kreskanta konfido antaŭenpaŝis separante sin de dependo je tia koncepto pri la universo – koncepto kiun de nun oni konsideris en la plej bona kazo fikcio kaj aliekstreme opio. La homaro estis preninta sian sorton en la propran manon. Per racia eksperi-mentado kaj diskurso ĝi estis solvinta – tiel almenaŭ oni kredigis al la popolamasoj – ĉiujn fundamentajn problemojn de la socia disvolviĝado.

3 Tiun ĉi sintenon fortikigis la supozo ke la valoroj, idealoj kaj disciplinoj kultivitaj tra la jarcentoj estus nun firme fiksitaj kaj daŭraj ecoj de la homa naturo. Necesus nur ankoraŭ ilin plu rafini per edukado kaj plifortigi per leĝdonado. La morala legacio de la pasinteco estis simple tio: la netuŝebla heredaĵo de la homaro – bezonanta neniajn pliajn religiajn intervenojn. Estis koncedite ke sendis-ciplinaj individuoj, grupoj aŭ eĉ nacioj daŭre minacus la stabilecon de la socia ordo kaj necesigus korektadon. La universala civilizacio, al kies elformiĝo la fortoj de la historio estis kondukintaj la homaron, disvolviĝadus senresiste, inspirita de sekularaj konceptoj. Kiel la feliĉo de la homoj estis konsiderata la natura rezulto de pli bona sano, pli bona nutraĵo, pli bona edukado, pli bonaj vivkondiĉoj – kaj la realiĝado de tiuj ĉi evidente dezirindaj celoj ŝajnis nun atingebla por socio tute fokusita je ilia efektivigado.

4 Tra tiu mondoparto tamen kie vivas la plejmulto de la monda loĝantaro facilanimaj anoncoj ke „Dio mortis“ preterpasis plejparte nerimarkite. La sperto de la homoj en Afriko, Azio, Latinameriko kaj Pacifikio delonge estis konfirm-inta ilian konvinkon ke ne nur estas la homa naturo profunde influata per spiritaj fortoj sed ke ĝia identeco mem estas spirita. Sekve religio daŭris funkcii, kiel ĉiam tiel estis, kiel la fina aŭtoritato de la vivo. Kaj kvankam tiun ĉi konvinkon ne rekte trafis la ideologia revolucio okazanta en la Okcidento, la lasta tamen ĝin efike marĝenigis almenaŭ en la kampo de la interrilatoj inter popoloj kaj nacioj. Dogma materiismo, penetrinta kaj kaptinta ĉiujn signifajn centrojn de potenco kaj scio tutmonde, certigis al si ke restis al neniuj rivalaj voĉoj la eblo defii strebojn de tutmonda ekonomia ekspluatado. Al la kultura damaĝo jam kaŭzita de du jarcentoj da koloniado tiel aldoniĝis agoniiga separo inter la interna kaj la ekstera vivsperto de la trafitaj amasoj – kondiĉo kiu invadis praktike ĉiajn aspektojn de la homa ekzistado. Senigitaj de la kapablo iel vere influi la elformiĝadon de sia estonteco aŭ eĉ nur konservi la moralan bonstaton de siaj infanoj, tiuj ĉi popolamasoj estis ĵetitaj en krizon malsaman sed multrilate eĉ pli detruan ol tiu pli kaj pli afliktanta Eŭropon kaj Nordamerikon. Kvankam kredado tenis sian centran pozicion en la konscio, ĝi tamen montriĝis senkapabla plu efiki la iron de la eventoj.

5 Kiam la dudeka jarcento proksimiĝis al sia fino, ŝajnis tial nenio malpli probabla ol subita releviĝo de la religio kiel temo kun decida kaj tutmonda signifo. Tamen, tio estas ĝuste kio nun okazas en la formo de ondo da timo kaj malkontento – ankaŭ se plejparte nur svagas la konscio pri la spirita vakuo ĝin kaŭzinta. Pratempaj sektaj konfliktoj, evidente surdaj je pacienca diplomatia arto, releviĝas pli virulente ol iam antaŭe. Temoj el la sanktaj skriboj, nerealaj fenomenoj kaj teologiaj dogmoj, kiuj ĝis antaŭ nelonge estis elmensigitaj kiel relikvoj de epoko malklera, nun ree trovas sin solene, ofte senkritike esplorataj en influhavaj medioj. En multaj landoj la religiaj konfesoj transprenas novan kaj decidan signifon je la kandidatiĝoj por politikaj oficoj. Tiu mondo, kiu supozis ke per la falo de Berlina Muro aŭroris epoko de internacia paco, estas nun avertata ke ĝi troviĝas en milito de civilizacioj kies difiniaj trajtoj estas nepacigeblaj religiaj antipatioj. Libro-vendejoj, magazinaj kioskoj, hejmpaĝoj kaj bibliotekoj penas kontentigi evidente nesatigeblan publikan apetiton je informoj pri religiaj kaj spiritaj temoj. La eble plej insista faktoro kaŭzanta tiun ĉi ŝanĝiĝon estas la hezito rekoni ke ne ekzistas kredinda anstataŭanto por religia kredo kiel forto kapabla generi memregadon kaj restarigi sindevigon al morala konduto.

6 Preter la atento, kiun formala religio ree akiras, reviviĝas vasta spirita serĉado. Esprimiĝanta plej kutime kiel strebadoj trovi personan identecon transcendantan nure fizikan, tiu evoluo nutras tre variajn klopodojn kaj pozitivajn kaj negativajn. Unuflanke la strebadoj al justeco kaj la apogado de la provoj starigi internacian pacon tendencas krome veki novan konscion pri la rolo de la individuo en la socio. Simile, kvankam fokusita je la mobilizado de subtenado por ŝanĝoj je la sociaj decidfaraj procedoj, movadoj kiel la ekologia kaj la feminisma instigas al rekonsiderado de memperceptoj kaj vivceloj. Novdirektiĝo okazanta en ĉiuj religiaj komunumoj estas la kreskanta transiro de kredantoj el tradiciaj branĉoj de sia origina kredo al sektoj donantaj prioritaton al la spirita serĉado kaj persona spertado de siaj membroj. Je la mala poluso eksterteraj vidaĵoj, mem-malkovraj praktikoj, retiriĝoj al sovaĝejoj, karismaj ekzaltiĝoj, variaj Nov-Epokaj entuziasmoj, kaj la konscionlevanta efiko atribuata al narkotikaĵoj kaj halucinaĵoj altiras adeptojn ege pli multnombrajn kaj pli diversecajn ol iam ajn siatempe spiritualismo aŭ teozofio sukcesis altiri je simila historia turnopunkto antaŭ jarcento. Por bahaano la dismultiĝo eĉ de kultoj kaj praktikoj, kiuj eble ĉe multaj vekas antipation, estas unuavide indiko por la evidento entenata en la praa rakonto pri Maĵnun, kiu kribris la polvon serĉante sian amatan Lejli kvankam konscia ke ŝi ja estas pura spirito: „Serĉadas ŝin mi ĉie ajn, ke bonŝance ie ajn mi ŝin trovos.“ 1


La revekiĝinta interesiĝo pri religio evidente ankoraŭ tute ne atingis sian kulminon – rilate nek la eksplicite religiajn nek la malpli difineblajn spiritajn manifestiĝojn. Male. La fenomeno estas produkto de historiaj fortoj konstante pli impetiĝantaj. Ilia komuna efiko estas eroziado de tiu certeco, kiun la dudeka jarcento heredis al la mondo, nome ke la realo estas fine nenio alia ol sole materia ekzistado.

8 La plej evidenta kialo por tiaj novpritaksadoj estas la bankroto de la materiisma entrepreno mem. Dum pli ol cent jaroj la ideo de progreso estis identigata kun ekonomia evoluo kaj kun ĝia kapablo generi kaj formi socian pliboniĝadon. Ekzistantaj opiniaj diferencoj ne defiis tiun mondpercepton mem sed nur unuopajn konceptojn pri kiel plej bone atingi ĝiajn celojn. Ĝia plej ekstrema formo, la fera dogmo de „scienca materiismo“, provis reinterpreti pere de siaj stretaj nocioj ĉiun aspekton de la historio kaj homa evoluo. Kiaj ajn homamaj idealoj eble inspiris iujn el ĝiaj fruaj favorantoj – la ĝenerala konsekvenco estis la starigo de totalismaj reĝimoj pretaj uzi ajnajn, ankaŭ perforte devigajn rimedojn por reguligi la vivojn de la de ili regataj malfeliĉaj popoloj. La altentenata celo uzata por pravigi tian misuzon estis la kreado de novspeca socio kiu garantius ne nur liberigon el povreco sed ankaŭ kontentigon de la homa spirito. Fine, post ok jardekoj da daŭre pliiĝanta stultaĵo kaj brutalo, kolapsis la tiumovada aspiro gvidi al la estonteco de la homaro.

9 Aliaj sistemoj de socia eksperimentado ja rifuzis utiligon de malhomecaj metodoj sed tamen derivis sian moralan kaj intelektan impeton el same limigitaj konceptoj pri la ekzistado. Enradikiĝis la opinio ke, ĉar homoj estus esence egoismaj aktoroj rilate al sia ekonomia bonfarto, la konstruado de justaj kaj prosperaj socioj certigeblus per iu aŭ alia sistemo priskribita kiel moderniga. La finaj jardekoj de la dudeka jarcento tamen dronis sub peziĝanta ŝarĝo kiu evidentigis la malon: la kolapso de la familia vivo, daŭre multiĝantaj krimoj, misfukciantaj edukaj sistemoj kaj tuta katalogo da aliaj sociaj malsanoj memorigas la tristan averton de Bahá’u’lláh pri la minacanta kondiĉo de la homa socio: „Tia estos ĝia sorto ke malkovri ĝin nun ne konvenus nek decus.“ 2

10 La sorto de tio kion la mondo eknomis socia kaj ekonomia evoluado ne lasas dubon ke eĉ la plej idealismaj motivoj ne kapablas korekti la fundamentajn difektojn de materiismo. Naskiĝinta el la postmilita kaoso de la Dua Mondmilito „evoluado“ fariĝis la multe plej vasta kaj plej ambicia kolektiva entrepreno kiun iam ajn la homaro provis realigi. Ĝiaj homamaj motivoj samgrandis kiel ĝiaj enormaj materiaj kaj teknikaj investoj. Kvindek jarojn poste, dum agnoskendas la impresaj rezultoj de evoluado, la entrepreno, se juĝi ĝin laŭ siaj propraj normoj, devas esti konsiderata kiel senkuraĝiga malsukceso. Tiu ĉi kolektiva fortostreĉo ekiĝinta kun tiel altaj esperoj ne nur ne sukcesis malgrandigi la breĉon inter la bonfarto de la eta parto de la homaro ĝuanta la avantaĝojn de moderneco kaj la larĝaj popolamasoj troviĝantaj en la marĉo de senespera malriĉeco – ĝi devis observi kiel male tiu breĉo plivastiĝis al abismo.

11 La konsumisman vivstilon, la nuntempe pro manko de io alia postrestinta heredanto de la materiisma evangelio de la plibonigado de la homaj aferoj, ne ĝenas la efemera karaktero de la ĝin inspirantaj celoj. Por la eta minoritato, kiu povas ilin al si permesi, la avantaĝoj estas tujaj kaj ĝi ne vidas la neceson ilin pravigi. Aŭdaciĝinta pro la disfalo de tradicia moralo, la antaŭeniĝo de la nova kredo esence estas nenio alia ol la triumfo de animalaj impulsoj, instinktaj kaj blindaj kiel manĝemo, kaj nune senkatenitaj el la restriktoj de transnaturaj sankcioj. Ĝia plej evidenta viktimo estas la lingvaĵo. Inklinoj, iam ĝenerale riproĉataj kiel morale misaj, mutaciis al antaŭkondiĉoj por socia progreso. Ego-ismo fariĝis aprezata komerca resurso; mensogado sin reinventis kiel publika informado; diversspecaj perversoj senhonte arogas al si la statuson de homrajto. Kamuflitaj sub respektivaj eŭfemismoj akiras avaro, avido, nenifaro, orgojlo – eĉ perforto – ne nur vastan akcepton sed socian kaj ekonomian valoron. Kaj kiel perdis sian sencon la vortoj tiel, ironie, ĝin ankaŭ perdis tiuj materiaj komfortoj kaj atingoj por kiuj la vero estas senzorge ofertata.

12 Klare, la eraro de la materiismo ne estas la laŭdindaj klopodoj plibonigi la vivkondiĉojn sed la etmensa kaj malprava memfido kiu ĝian mision difinis. La graveco de materia prosperado kaj de la scienca kaj teknologia antaŭeniro necesa por ĝin atingi estas temo vaste traktata en la skriboj de la Bahaa Kredo. Tamen, kiel dekomence neeviteblis, el la arbitraj klopodoj separi tian fizikan kaj materian bonfarton disde la spirita kaj morala evoluo de la homaro rezultis la perdo de la lojaleco kaj fideleco de ĝuste tiuj popolamasoj al kiuj pretendas servi la materiisma kulturo. „Atestu kiel la mondon ĉiutage afliktas freŝa katastrofo“, avertas Bahá’u’lláh. „Ĝia malsano proksimiĝas al stato de plena malespero, ĉar la vera Kuracisto estas malhelpata apliki sian kuracilon dum stultaj fuŝuloj konsideratas favore kaj ricevas plenan liberon agi.“ 3


Ŝanĝa forto subfosanta la miskonceptojn pri la realo kaj portinta la homaron en la dudekunuan jarcenton estas, krom la seniluziiĝo pri la promesoj de la materiismo, la tutmonda integriĝo. Sur la plej simpla nivelo tiun konsistigas progresoj komunikteknologiaj kiuj malfermas la vojon al vasta interagado inter la diversaj popoloj sur la planedo. La ĝenerala aliro al informoj, krom faciligi interpersonan kaj intersocian interŝanĝon, transmutacias la historie akumulitan lernadon, kio ĝis antaŭ nelonge estis privilegio rezervita por elitoj, al posedaĵo heredata de la tuta homa familio – sen distingoj laŭ nacio, etno aŭ kulturo. Malgraŭ ĉiaj krudaj maljustecoj konservataj – fakte intensigataj – per la tutmonda integriĝo, ĉiu boninformita observanto devas agnoski ke tiu transformado stimulis repripensadon de la realo. Kaj kun la pripensado venis priduboj: kritike ekzamenatas ĉiaj establitaj aŭtoritatoj, ne plu nur religiaj kaj moralaj, sed ankaŭ registaraj, akademiaj, komercaj, amaskomunikilaj kaj, pli kaj pli, sciencaj.

14 Multe pli rekte ol teknologiaj faktoroj nian pensadon influas la unuiĝo de la planedo. Ne trotakseblas ekzemple la efiko de amasa tutmonda vojaĝado je la elformado de tutmonda konscio. Pli grandaj ankoraŭ estis la konsekvencoj de enormaj migradoj kiujn vidis la mondo dum tiu jarcento kaj duono ek de kiam la Báb deklaris Sian mision. Milionoj da rifuĝantoj provantaj eskapi perse-kutadon kiel tajdaj ondoj dise inundis aparte Eŭropon, Afrikon kaj Azion. Apud la suferoj kaŭzitaj de tiaj tumultoj ekvideblas la pliiĝanta integriĝo de la mondaj etnoj kaj kulturoj al nova civitanaro de unu sola tutmonda hejmlando. Rezulte ĉiadevenaj homoj devas fronti kulturojn kaj normojn, pri kiuj iliaj antaŭuloj sciis apenaŭ ion aŭ nenion, kaj estas pro tio neeviteble instigataj serĉi komprenon kaj sencon.

15 Ne eblas imagi kia malsama la historio de la pasinta jarcento kaj duono estintus se iu el la gvidaj estroj de la mondaj aferoj, al kiuj sin turnis Bahá’u’lláh, prenintus la tempon pripensadi la mondkoncepton pravigitan per la morala legitimaĵo de ĝia Aŭtoro, legitimaĵo kian ili pretendis alte estimi. Bahaano ne povas pridubi ke la transformadoj anoncitaj en la mesaĝo de Bahá’u’lláh, spite tion ke la mondestroj Lin malatentis, nerezisteble efektiviĝas. Tra kunhavataj malkovroj kaj partoprenado en suferoj de aliaj, nun homoj el diversaj kulturoj malkovras la komunan homaron troviĝantan rekte sub la surfaco el imagitaj identecaj malsamecoj. Ĉu obstine rifuzata en kelkaj socioj aŭ bonvenigata aliloke kiel liberiĝo el sensencaj kaj sufokaj limiĝoj – la sento ke la enloĝantoj de la Tero estas fakte „la folioj de unu arbo“ 4 malrapide fariĝas la normo laŭ kiu estas juĝataj la kolektivaj fortostreĉoj de la homaro.

16 La perdo de kredo je la promesoj de materiismo kaj la akceliĝanta tutmondiĝo de la homa spertado reciproke sin fortigas je tio ke ili vekas novan deziron kompreni la mondon kaj vivon. Bazaj valoroj estas pridubataj; parokaj apartenoj ne plu ligas; iam nepenseblaj postuloj akceptatas. Estas tiu ĉi universala renversiĝo, klarigas Bahá’u’lláh, kiun la skriboj de pasintaj religioj metafore nomis „la Tagon de Resurekto“: „La voko laŭtis kaj la popoloj eliĝas el siaj tomboj kaj leviĝante ĉirkaŭrigardas.“ 5 Preter ĉiaj distaŭz-adoj kaj suferadoj la procezo estas esence spirita: „La brizo de l’ Ĉio-Kompata blovetis kaj estas vigligataj la animoj ene de siaj korpaj tomboj.“ 6


Tra la historio la primaraj faktoroj de spirita evoluado estis la grandaj religioj. Por la plejmulto de la tutmonda populacio la skriboj de ĉiu el tiuj kredosistemoj servis, en la vortoj de Bahá’u’lláh, kiel „la Urbo de Dio“ 7, kiel fonto de scio plene ampleksanta la konscion kaj tiel konkera ke ĝi dotis la sincerulojn per „nova okulo, nova orelo, nova koro kaj nova menso“ 8. Vasta literaturo, al kiu kontribuis ĉiuj kulturoj, atestas pri la transcendado kiun spertis kaj raportis generacioj da serĉantoj. Tra la jarmiloj la vivoj de tiuj respondintaj al la voĉo de l’ Dia inspiris en muziko, arkitekturo kaj aliaj artoj al senspirigaj atingoj senfine eĥantaj al milionoj da iliaj kunkredantoj la spertadon de la animo. Neniu alia forto ekzistanta kapablis eltiri el la homoj kompareblajn kvalitojn heroajn, sinoferajn kaj memdisciplinajn. Socinivele la rezultantaj moralaj principoj ripete tradukiĝis al universalaj leĝaj kodoj reguligantaj kaj levantaj interhomajn rilatojn. El tiu perspektivo la ĉefaj religioj konsistigas la primaran impeton de la civiliza procezo. Aserti alion nur pruvas ignoradon de historiaj evidentoj.

18 Kial, do, tiu ĉi riĉega heredaĵo ne servas kiel la centra bazo por la hodiaŭa revekiĝo de spirita serĉado? Periferie seriozaj provoj faratas cele al reformulado de tiuj instruoj kiuj fundamentis la respektivajn kredojn kun la espero ke tiel ili reakiras altirpovon; sed plejparte tiu serĉado de signifo kaj senco estas difuza, individuisma kaj nekohera. La skriboj tamen ne ŝanĝiĝis; la moralaj principoj entenataj en ili sian validon ne perdis. Neniu sincere turniĝanta al la Ĉielo, kaj persistanta, malsukcesos detekti respondan voĉon en la Psalmoj aŭ en la Upaniŝadoj. Iu ajn nur iome spertanta la Realecon transcendanta tiun ĉi materian realon estos kore tuŝata de la vortoj per kiuj Jesuo aŭ Budho tiel intime parolas pri ĝi. La apokalipsaj vizioj de la Korano plu provizas konvinkan konfirmon al ĝiaj legantoj ke la efektiviĝo de justeco estas kerna Dia intenco. Ankaŭ estas, en siaj esencaj trajtoj, la vivoj de la herooj kaj sanktuloj hodiaŭ ne malpli signifoplenaj ol kiam antaŭ jarcentoj ili estis vivataj.
Psalmoj (helena psalmos - laŭda kanto) estas himnoj de la hebrea religia poezio kaj preĝoj (el la Malnova testamento). Ili konsistigas la deknaŭan libron de la Malnova testamento, la Psalmaron. Oni atribuas la aŭtorecon de la psalmoj al la reĝo Davido (ĉirkaŭ 1000 a.K.)
Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Por multaj religiuloj tial la plej dolora aspekto de la nuntempa civilizacia krizo estas ke la serĉado de vero ne konfide direktiĝas al la bonkonataj vojoj religiaj.

19 La probleme estas, evidente, duflanka: La per racio dotita animo ne nur okupas privatan sferon sed estas aktiva partoprenanto en socia ordo. Kvankam la veroj ricevitaj el la grandaj religioj restas validaj, la ĉiutagaj travivaĵoj de individuo dudekunujarcenta estas tamen neimageble malsamaj ol tiuj kiujn li aŭ ŝi travivintus en iu el la epokoj en kiuj tiu vivgvido estis revelaciita. Demokrataj decidprocedoj ĝisfunde transformis la rilaton de la unuopulo al aŭtoritato. Kun kreskanta konfido kaj sukceso virinoj juste insistas pri la rajto de plena egaleco kun viroj. Sciencaj kaj teknologiaj revolucioj ŝanĝas ne nur la funkciadon de sed ankaŭ la koncepton pri la socio, fakte de la ekzistado mem. Universala edukado kaj eksploda estiĝo de novaj kampoj da kreado malfermas la vojon al ekkonoj kiuj stimulas socian mobilecon kaj integriĝon kaj generas eblecojn al kies plena eluzado kuraĝigas la civitanojn la sekureco garantiata per leĝaro. Hemoblasta esplorado, nuklea energio, seksa identeco, ekologia streso kaj la demando kiel utiligi la financajn rimedojn rezultigas, almenaŭ, sociajn demandojn senprecedencajn. Tiuj, kaj la ceteraj sennombraj ŝanĝiĝoj influantaj ĉiun sferon de la homa vivo, estigis novan mondon da ĉiutagaj ebloj elekti por kaj la socio kaj ĝiaj membroj. Kio ne ŝanĝiĝis estas la neeskapebla bezono elekti kaj decidi – ĉu al bono ĉu al malbono. Jen kie plej klare fokusiĝas la spirita karaktero de la nuntempa krizo, ĉar la plej multaj decidoj necesaj estas ne nur praktikaj sed ankaŭ moralaj. Grandparte tial la perdo de tradicireligia kredo estas neevitebla konsekvenco el la malsukceso trovi en ĝi la gvidadon bezonatan por vivi en la moderno sukcese kaj kun certeco.

20 Dua barilo al restariĝo de la hereditaj kredosistemoj responde al la spirita sopirado de la homaro estas la jam menciitaj efikoj de la tutmonda integriĝo. Sur la tuta planedo homoj edukitaj en certa religia referenckadro abrupte sin trovas en rekta najbareco kun aliaj kies kredoj kaj praktikoj unuarigarde ŝajnas esti tiel malsamaj ke neakordeblas kun la propraj. La diferencoj povas kaŭzi kaj fakte ofte kaŭzas defendiĝemon, flagrantan rankoron kaj akutajn konfliktojn. Tamen, multkaze ja la efiko estas ne tio sed rekonsiderado de transprenitaj doktrinoj kaj ekkuraĝo klopodi komunajn valorojn trovi. Sendube multo el la apogo kiun ĝuas variaj interreligiaj aktivecoj ŝuldiĝas al tiaspecaj reagoj ene de la ĝenerala publiko. Neeviteble el tiaj aliroj rezultas pridemando de tiaj religiaj doktrinoj kiuj malhelpas interamikiĝon kaj interkompreniĝon. Se homoj kies kredo ŝajnas esti fundamente malsama de la propra malgraŭ tio kondukas vivon tiel moralan ke tio meritas admiron – kio do igas la propran kredon supera? Kaj ĉu ne riskas sektecaj sintenoj nur plifortigi nedeziratajn barojn inter individuoj kaj iliaj najbaroj, se, alternative, ĉiuj grandaj religioj dividas kune certajn bazajn valorojn?

21 Tial hodiaŭ malmultaj el tiuj certagrade familiaraj kun tiu situacio tenas la iluzion ke iu el la establitaj religiaj sistemoj de la pasinteco kapablos transpreni la rolon de finfina gvidanto de la homaro tra la problemoj de la moderna vivo – eĉ ne en la neprobabla kazo ke ĝiaj malsamaj sektoj tiucele kuniĝus. Ĉiu unuopa el tiuj kiuj ĝenerale konsideratas kiel sendependa religio trovas sin certaforme modlita per siaj aŭtoritataj skriboj kaj sia historio. Ĉar ili ne povas simple reskulpti sian kredosistemon en maniero legitimebla el la aŭtoritataj vortoj de siaj Fondintoj, ili same ne povas adekvate respondi la multajn demandojn rezultantajn el la socia kaj intelekta evoluado. Tio eble multajn ĉagrenas; sed ja estas nenio alia ol imanenta eco de la evoluada procezo. Iaj provoj de perforta renversado povas nur konduki al ankoraŭ pli granda seniluziiĝo pri religio mem kaj nur pliseverigos sektajn konfliktojn.

La dilemo estas kaj artefarita kaj memproduktita. La mondan ordon, se tiel ĝi nomeblas, ene de kiu bahaanoj hodiaŭ klopodas dividi kun aliaj la mesaĝon de Bahá’u’lláh, karakterizas konceptoj pri la homa naturo kaj pri socia evoluado tiel fundamente misaj ke ili severe malhelpas eĉ la plej inteligentajn kaj bonintencajn penadojn antaŭenigi la homan ekzistadon. Aparte tio validas koncerne la konfuzon regantan ĉirkaŭ praktike ĉiuj aspektoj de la religio. Por ke ili povos adekvate respondi al la spiritaj bezonoj de siaj proksimuloj, bahaanoj devas akiri profundan komprenon pri la rilataj problemoj. La por tiu defio bezonata mensa streĉiĝo takseblas se oni konsciigas al si la eble plej ripete kaj urĝe rediratan admonon en la skriboj de ilia Kredo: ke ili „meditu“, „cerbumu“, „pripensu“.

23 Estas banala populara opinio ke la nocio „religio“ staras por la multaj nuntempe ekzistantaj sektoj. Ne povas surprizi ke tiu opinio tuj ĉe iuj vekas la proteston ke religio pli ĝuste staras por unu aŭ alia el la grandaj, sendependaj historiaj kredosistemoj, kiuj formis kaj inspiris tutajn civilizaciojn. Tiu ĉi vidpunkto siavice tamen konfrontiĝas kun la neevitebla demando kie do en la nuna mondo oni trovu tiujn historiajn kredojn. Kie, precize, troviĝas „Judismo“, „Budhismo“, „Kristanismo“, „Islamo“ kaj la aliaj? Ĉar, evidente ili ne povas esti identigataj kun la nepacigeble inter si oponantaj organizaĵoj kiuj pretendas ilianome paroli aŭtoritate. Sed tie ankoraŭ ne finiĝas la problemo. Preskaŭ certe ankoraŭ alia respondo al tiu demando estas ke religio simple staras por certa vivsinteno, certa rilato al Realeco kiu transcendas la materian ekzistadon. Religio, tiel komprenata, estas atributo de individuo, impulso ne organiziĝema, spertado universale havebla. Al tia sinteno por plimulto el la religiemuloj tamen mankas ĝuste tiuj discipliniga aŭtoritato kaj unuiga efiko kiuj donas signifon al religio. Iuj obĵetantoj eble eĉ argumentas ke male religio estas vivstilo de personoj kiuj, kiel ili mem, obeas severan reĝimon de ĉiutaga ritaro kaj abnegacio, kio lokas ilin tute ekster la ceteran socion. Komunas je ĉiuj tiuj malsamaj konceptoj la iom-post-ioma provo enprizonigi fenomenon – malgraŭ ke oni ja agnoskas ke ĝi komplete transcendas la homan perceptkapablon – per konceptaj limoj home inventitaj, ĉu organizaj, teologiaj, empiriaj aŭ ritaj.

24 La instruoj de Bahá’u’lláh tiun ĉi implikon el nekoheraj opinioj tratranĉas kaj, tiel farante, reformulas multajn verojn kiuj, ĉu eksplicite aŭ implicite, medolis ĉe ĉiuj Diaj revelacioj. Kvankam tio neniel komplete redonas Lian intencon, Bahá’u’lláh klarigas ke provoj enkateni kaj priskribi la Realon de Dio en katekismoj aŭ konfesioj estas nenio alia ol simple memtrompado. „Al ĉiu perceptanta kaj lumigita koro estas evidente, ke Dio, la nekonebla Esenco, la sankta Estaĵo, estas altege ekzaltita super ĉiu homa atributo kiel korpa ekzisto, ascendo kaj descendo, eliro kaj eniro. Fore de Lia gloro estu, ke homa lango povus celebri adekvate Lian laŭdon aŭ homa koro kompreni Lian nesondeblan misteron.“9 La instrumentoj tra kiuj la Kreanto de ĉiuj aferoj interagas kun la daŭre evoluanta kreaĵo kiun Li estigis estas la aperigado de profetaj Figuroj kiuj manifestas la atributojn de nealirebla Dieco: „Ĉar la pordo al la ekkono de la Prahonora de l’ Tagoj estas fermita antaŭ la vizaĝo de ĉiuj estaĵoj, la Fonto de senfina graco ... faris, ke tiuj lumaj Gemoj de Sankteco aperadis el la regno de la spirito en la nobla formo de la homa templo kaj manifestiĝis al ĉiuj homoj, por ke ili komuniku al la mondo la misterojn de la neŝanĝebla Estaĵo kaj rakontu pri la subtiloj de Lia nepereonta Esenco.“ 10



25 Arogi al si juĝi inter la Mesaĝistoj de Dio, levi unu super alian, signifus sindono al la iluzio ke la Eterna kaj Ĉion-Entenanta povus esti objekto de la kapricoj de homaj preferoj. „Klaras kaj evidentas al vi“, estas la precizaj vortoj de Bahá’u’lláh, „ke ĉiuj Profetoj estas la Temploj de la Afero de Dio, Kiuj aperis vestitaj en diversaj kostumoj. Se rigardas vi kun okulo distinga, ekkonos vi ke Ili ĉiuj loĝas en la sama tabernaklo, soras en la saman ĉielon, sidas sur la sama trono, eldiras la saman parolon kaj proklamas la saman Kredon.“ 11 Imagi, krome, ke eblas – aŭ necesas – la naturon de tiuj ĉi unikaj Figuroj limigi al teorioj luitaj el la empirio estas same aroga. La signifo de „koni Dion“ estas, klarigas Bahá’u’lláh, scii pri la Manifestiĝoj, Kiuj rivelas Liajn volon kaj atributojn. Kaj ĝuste tiel la animo intime renkontas Kreanton Kiu aliel troviĝas ekster kaj priskribeblo kaj percepteblo: „Mi atestas“, asertas Bahá’u’lláh pri la stato de la Manifestiĝo de Dio, „... ke tra Via beleco la beleco de la Adorato senvualiĝis kaj tra Via vizaĝo la vizaĝo de la Dezirata disradias...“ 12

26 Religio, tiel komprenata, vekas en la animo latentajn eblojn aliel neimageblajn. Individuo povas pli kaj pli elmontri la atributojn de la Dia mondo laŭ la grado laŭ kiu li lernas utiligi la influon de la revelacio de Dio por lia epoko: „Per la Instruoj de tiu ĉi Tagstelo de Vero“, klarigas Bahá’u’lláh, „ĉiu homo antaŭeniĝos kaj evoluos ĝis kiam li ... povas manifesti ĉiujn latentajn kapablojn per kiuj lia plej interna vera memo estas dotita.“ 13 Ĉar la destino de la homaro enkludas la antaŭenportadon de „ĉiam progresanta civilizacio“ 14, estas ne la plej malgranda el la eksterordinaraj povoj kiujn posedas religio ĝia kapablo liberigi el la limigoj de eĉ la tempo tiujn kiuj kredas, igante ilin fari oferojn favore al generacioj de jarcentoj venontaj. Fakte la vekiĝo de la animo al sia vera naturo donas al ĝi, ĉar ĝi estas senmorta, la forton servi al la evolua procezo ne nur en tiu ĉi mondo sed pli rekte eĉ en la mondoj venontaj: „La lumo kiun tiuj animoj disradias“, asertas Bahá’u’lláh, „estas responsa por la progreso de la mondo kaj la antaŭeniĝo de ĝiaj popoloj... Ĉiuj aferoj necese devas havi kaŭzon, impetan forton, vivigan principon. Tiuj ĉi animoj kaj simboloj de abnegacio provizis kaj daŭre provizos la plej altan ŝanĝan impulson al la mondo de l’ estado.“ 15

27 Kredi tiel estas necesa kaj neelradikebla bezono de nia specio. Influa moderna pensanto ĝin priskribis kiel „evoluado konsciiĝinta pri si mem“ 16. Se, kiel tion triste kaj konvinke pruvas la eventoj de la dudeka jarcento, la natura esprimiĝo de kredado estas arbitre blokata, ĝi inventas adorobjektojn kiel ajn maldecajn – aŭ eĉ malnobligajn – por per tiuj iagrade kontentigi la sopiradon je certeco. Estas impulso kiun ne eblas nei.

28 Kurte, tra la daŭranta procezo de revelaciado Tiu Kiu estas la Fonto de tiu sciosistemo, kiun ni nomas religio, demonstras la integron de la sistemo mem kaj ke ĝi malhavas la kontraŭdirojn kiujn al ĝi trudas sektaj ambicioj. La laboro de ĉiu Manifestiĝo de Dio havas aŭtonom-econ kaj aŭtoritaton kiuj transcendas prijuĝon; ĝi ankaŭ markas stadion en la senlima disvolviĝo de unusola Realeco. Ĉar la intenco de la sinsekvaj revelacioj de Dio estas veki en la homaro ĝiajn kapablojn kaj responsojn kiel kuratoro de la kreit-aĵo, tial la procezo ne simple estas ripetiĝanta sed progresanta kaj estas plene aprezata nur kiel tia.

29 Neniel bahaanoj povas aserti ke je tiu ĉi frua horo jam ili komprenas pli ol nur etan onon el la veroj entenataj en la revelacio sur kiu baziĝas ilia Kredo. Referante, ekzemple, al la disvolviĝo de la Afero, la Gardanto diris: „Kion ni nur povas racie provi estas klopodi brileton kapti de la unuaj lumstrioj de la promesita Aŭroro kiu, kiam venintos la tempo, devos nepre forpeli la mallumon kiu envolvis la homaron.“ 17 Tiu ĉi fakto, krom postuli humilon, ankaŭ servu kiel konstanta rememorigo ke Bahá’u’lláh ne starigis novan religion kiu enviciĝu inter la nuntempa multeco da sektaj organizaĵoj. Pli ĝuste Li reformulis la tutan koncepton de religio kiel la primara forto instiganta evoluadon de la konscio. Ĉar la homaro malgraŭ ĉia sia diverseco estas tamen unusola specio, tial la interveno, per kiu Dio kultivas la mensajn kaj korajn kvalitojn kiuj latentas en tiu ĉi specio, estas same unusola procezo. Ĝiaj herooj kaj sanktuloj estas la herooj kaj sanktuloj de ĉiuj stadioj kaj scenejoj de tiu penado kaj ĝiaj sukcesoj tiuj de ĉiuj stadioj kaj scenejoj. Tiun normon demonstris per Sia vivo kaj laboro la Majstro kaj ĝin hodiaŭ ekzem-plodone elmontras bahaa komunumo kiu fariĝis la heredanto de la tuta spirita legaco de la homaro, legaco egale alirebla por ĉiuj popoloj de la mondo.

30 La ripetiĝanta pruvo de la ekzisto de Dio tial estas ke ekde tempo nememorebla Li ree kaj ree Sin manifestis. Pli larĝasence, kiel klarigas Bahá’u’lláh, la vasta epopeo de la homara historio religia reprezentas la plenumiĝon de la „Interligo“, de tiu daŭra promeso per kiu la Kreanto de ĉio al la homaro certigas la perfektan gvidadon esencan por ĝia evoluado spirita kaj morala kaj per kiu Li ĝin alvokadas internigi kaj elmontri tiujn valorojn. Ĉiu povas, se tiel li volas, per historieska interpretado disputi pri kiomgrada estis la influo de la unika rolo de iu aŭ alia el la Mesaĝistoj de Dio, sed tia spekulativado ne helpas je pritakso de tiuj disvolviĝoj kiuj decide por la socia evoluo transformis la pensadon kaj ŝanĝis la homajn interrilatojn. Je intervaloj tiel maloftaj ke la konataj fingre nombreblas la Manifestiĝoj de Dio aperis. Neniu el Ili lasis dubojn pri la aŭtoritato de Siaj instruoj kaj Ili ĉiuj elmontris je la antaŭeniĝo de la civilizacio tian influon ke ĝi nekompareble superas tiun de iu ajn alia historia fenomemo. „Vidu la horon, kiam la plejalta Manifestiĝo de Dio revelacias Sin al la homoj“, atentigas Bahá’u’lláh: „Antaŭ ol venas tiu ĉi horo, la Praglora Estaĵo, Kiu estas ankoraŭ nekonata al la homoj kaj ankoraŭ ne proklamis la Vorton de Dio, estas Mem la Ĉioscia en mondo, en kiu ekzistas neniu, kiu konas Lin. Li vere estas la Kreanto sen kreaĵo.“ 18


La plej ofta obĵeto kontraŭ la konzepto de progresanta religio estas la aserto ke la diferencoj inter la revelaciitaj kredoj estas tro fundamentaj ol ke eblus ilin prezenti kiel stadioj aŭ aspektoj de unusola unueca verosistemo – tio perfortus la faktojn, estas la obĵeto. Kompreneblas tia reago pro la konfuzo pri tio kio entute estas religio. Ĉefe, tamen, tia obĵeto por bahaanoj estas invito la tie ĉi prezentatajn principojn pli eksplicite meti en la evoluo-kuntekston provizitan en la skriboj de Bahá’u’lláh.

32 La asertataj diferencoj estas aŭ praktikaj aŭ doktrinaj. Kaj pri ambaŭ diferencoj oni opinias ke ili estas intencataj en la rilataj skriboj. Koncerne la religiajn kutimojn, kiuj direktas la personan vivon, helpas komprenigi tion al si antaŭ la fono de kompareblaj vivaspektoj materiaj. Ja oni apenaŭ plu serioze konsideras diversecon – kiel ajn evidenta ĝi eble estas – de higieno, vestado, manĝado, transporto, militado, konstruado aŭ ekonomiaj aktivecoj kiel pruvon de teorio ke la homaro ne estas fakte unu specio, unusola unika popolo. Ĝis la komenco de la dudeka jarcento tiaj simplismaj argumentoj estis normalaj, sed historia kaj antropologia esplorado nun provizas klaran panoramon de la kulturevolua procezo per kiu tiuj kaj sennombraj aliaj esprimiĝoj de la homa kreivo estiĝis, transdoniĝadis tra la sinsekvaj generacioj, trapasis
  1   2   3


Elŝuti 183.95 Kb.


Elŝuti 183.95 Kb.