Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Udine, moderna urbo ĉe historia kruciĝO

Elŝuti 7.75 Kb.

Udine, moderna urbo ĉe historia kruciĝO




Dato11.11.2017
Grandeco7.75 Kb.

Elŝuti 7.75 Kb.

UDINE, MODERNA URBO ĈE HISTORIA KRUCIĜO
Udine situas en la nordorienta parto de Italio kaj kuŝas inter maro (sude) kaj montoj (norde). Historia centro de Regiono Friulo, ĝi nombras pli ol naŭdek mil loĝantojn.

Kiel dua instru-kultura centro de la regiono, post Triesto, la urbo estas sidejo de multnombraj altlernejoj kaj de sep universitataj fakultatoj.

En la cirkaŭaĵo aktivas pluraj industrioj pri maŝinoj, meblaro, teksaĵoj, kemiaĵoj, trinkaĵoj ktp, sed agrikulturo restas ĉiam la plej grava sektoro en la regiono. Ankaǔ turismo kaj metilaboro ludas aparte gravan rolon.

Ĝiaj pranomoj, laŭ la etimologoj, estas VedinumAtina latine, Weiden (paŝtejoj, herbejoj) laŭ la pragermana kaj Viden ( videbla loko) laŭ la praslava lingvoj. Fakte la urbo situas ĉe la kruciĝo de tiuj tri civilizoj kaj pro tio la tiurilataj eventoj grave influis ĝian historion.

Sekve de arkeologiaj esploroj oni povas certigi, ke la loko estis loĝata jam dum la dua jarmilo a.K. Tamen la unua certaj informoj pri Udine datiĝas nur de la jaro 983, kiam unue ĝin mencias diplomo, per kiu la imperiestro Ottone la Dua feŭdis la kastelon de Udine, kune kun aliaj kvar en la cirkaŭaĵo, al Rodoaldo, Patriarko de Aquileia (elp. Akuileja).

La plej antikva monumento en la urbo estas la Preĝejo de Sankta Maria de l’ Kastelo, kie videblas belegaj restaĵoj de freskoj (12a jc). El Mezepoko tre bone ankoraŭ konserviĝas la pordegoj kaj turoj de la muregoj (13a jc), la gotika Katedralo kaj la Preĝejo de Sankta Francisko.

Ekde la jaro 1420, Udine kaj la tuta Friulo apartenis al Venecia Respubliko, kiu dum pli ol 300 jaroj donis al la urbo neforviŝeblan stampon. El tiu epoko restas la gotika Loggia del Lionello (Loĝio de Lionelo), ekkonstruita en 1448 kaj nuntempe parto de la urbodomo; la Loggia di San Giovanni (Loĝio de Sankta Johano); la horloĝturo (1527) kaj la fontano el 1542.

Staranta sur la monteto preskaŭ en la centro de la urbo, rimarkinde imponas la Kastelo, kies multegaj ĉambroj entenas riĉan muzeon kun prahistoria kaj romia fakoj, kaj aparta sektoro pri armiloj kaj militaĵoj. Admirinda la Parlamenta Salonego, kie kunsidis la Parlamento de la Friula Patrio, en kiu partoprenis tri civitanaj ordenoj: klerikaro, feŭda nobelaro kaj komunumaj reprezentantoj. Pluraj ĉefverkoj de la fama pentristo G. B. Tiepolo (18a jc) estas admireblaj en la Katedralo, en la Preĝkapelo de l’ Pureco kaj interne de la Ĉefepiskopejo.

Post la Venecia estrado, la urbo, en 1798, transiris sub regadon de Aŭstrio ĝis la jaro 1866, kiam fine Udine estis aneksita al Italio.

Piedirante en la historia centro, oni ĝuas vidadon de gotikaj kaj renesancaj palacoj kaj belaj statuoj, inter kiuj tiu nomita “de la paco”, kiun la Aŭstria Imperiestro Francisko la Unua donacis al la urbo en 1819, kiel rememoron pri la Paco de Campoformido (Kampoformido). Sur la norda glaciso de la Kastelo belaspektas marmortabulo kun arta mozaiko prezentanta Zamenhofan portreton, kiun la udina esperantisto Achille Tellini komisiis kaj postlasis donace al sia urbo.



Udine estas provizita per multaj kaj sortimentriĉaj vendejoj kaj butikoj, kie plezure eblas butikumi kaj aĉeti altkvalitajn varojn. Nepre gustumindaj la tipaj regionaj manĝaĵoj: minestrone (legomsupo el hordeo kaj fazeoloj) – brovada (acidaj rapoj) – polenta (majzkaĉo) – frico (friko) (tre bongusta fritita kaĉo el fromaĝo kaj terpomoj) – gubana (ruldolĉaĵo farĉita). Ilin akompanas la nun jam renomaj friulaj vinoj: ruĝaj – Refosco, Merlot, Cabernet – kaj blankaj – Tocaj, Sauvignon, Pinot k.a.


Elŝuti 7.75 Kb.


Elŝuti 7.75 Kb.