Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉu la animo estas eterna?

Elŝuti 11.78 Kb.

Ĉu la animo estas eterna?




Dato15.10.2017
Grandeco11.78 Kb.

Elŝuti 11.78 Kb.
Ĉu la animo estas eterna Kees Ruig, Nederlando Skribi aŭ paroli pri ĉi-tiu temo estas danĝera afero. Tiom oftege oni pritraktis ĝin, ĉiam el diferenca vidpunkto: kristana, islama, budhisma, taoisma,humanisma, scienca, parapsikologa ktp. ktp. Kelkfoje tolereme, ofte dogme. Kiu pravas, kiu malpravas Surbaze de komparado, deduktado kaj asociado, praktika envidpovo kaj raciado mi atingis konvinkon, kiun mi volonte metas antaŭ vin. Ne kiel alia, ekstera teorio flanke de la multaj jam ekzistantaj, sed kiel provo de sintezo en klu ĉiu rekonu sian propran konvinkon, kredon. Ni vivas en universo de relativeco. Tiu mondo estas 3-dimensia kaj ĝi dependas de la tempo. En ĉi-tiu realeco ne ekzistas akceptebla klarigo por la ekesto kaj evoluo de la kosmo. Ekz. la universo estas ĉio ekzistanta. La universo disvastiĝas. Tio signifus, ke troviĝas la spaco en kiu la universo povas disvastiĝi. Ĉu do tamen ekzistas iu spaco ekster la universo kaj sekve la universo ne estas universa La klarigo estas, ke ekzistas alia realeco ekster nia 3-dimensia realeco. Alidirite: la 3-dimensia realo estas nur parto de la entuta realeco. Preter la relativa realeco ekzistzas absoluta realeco, kelkfoje nomita 4 dimensia Ĉar ni, homoj, estas estuloj de la relativa mondo, ni ne povas klarigi la veran universecon. Kiel relativa nia ekzistado estas, klare montris Einstein. Se ni ŝanĝas la rapidecon (kiu estas funkcio de la tempo), ŝanĝiĝas la longeco de la koncerna objekto, ĝia maso, ĝia energio. Se ni vojaĝus per rapideco de la lumo, nia longo estus 0, niaj maso kaj enerĝio (E=mc2) senfinaj kaj la (relativa) tempo 0. Ekzistas grava (Newtona) leĝo: Energio neniam perdiĝas. Kia kuranta aŭto bremsiĝas, la kineta energio (1a rapideco) ne perdiĝas, sed ŝanĝiĝas en varmon. Tiu leĝo ankaŭ al homo aplikiĝas, ne nur fizike, sed ankaŭ mense kaj spirite. La fizika energio post nia morto eniras la teron aŭ la atmosferon en la formo de varmo, sterko aŭ nutralo. Sed kien iras la mensa kaj spirih enerĝioj La mensa enerĝio povas esti konsiderah fuinmateria, do ĝi estas iel fina, t.e. sanĝigebla. Sed kio okazas al la spirita enerĝio Kiom oni investis en nian spiritan evoluon Ĉu vane Ĉu ĉio malaperas en varmon aŭ ion similan sen utila, evolua efiko Por povi respondi tiun demandon, ni devas unue difini kio estas spirito. Ofte ni povas lerni multon de niaj prageavoj kiuj kreis sian lingvon. En ĝi ili montris grandegan saĝecon. Kaj ĉi-tie ankaŭ Esperanto al ni indikas la vojon tre klare: SPIRITO=spirito. La spirado estas por ni en nia relativa mondo absolute vivesenca. La aero en-, tra- kaj influas nin. Dum tiu spira procedo nia korpo kaptas la uzeblan energion kaj redonas uzitan kaj uzeblan ŝanĝitan enerĝion. Oni imagis, ke simila procedo okazas sur spirita nivelo. Kiel aero ĉie surtere ĉirkaŭas kaj trafluas nian korpon, tiel la universa spirito (dai-qi = granda spiro) ĉirkaŭas kaj trafluas nian animon. Kiel televido aŭ radio kaptas la elektromagnetajn frekvencojn, tiel nia psiko kaptas la vibradon de la universa spirito. Dependas de la kristaloj, diodoj, desegno kian signalon, kiun frekvencon la radio kaptas. Certe vi konas ankaŭ resonancan fenomenon: tiu dependas de la materialo kaj formo de la objekto. Samtiel dependas de niaj fiziko kaj psiko kiajn frekvencojn, t.e. kiajn partojn (radiojn, vibrojn) de la universa spirito ni kaptas.
Diodo (de greka Di - du, kaj Hodos - vojo) funkcias kiel elektronika versio de unu-direkta valvo. Per restriktado de la direkto de movado de ŝarĝoportantoj, ĝi allasas elektran kurenton flui en unu direkton, sed blokas ĝian fluon en la alian direkton.
Vibrado estas mekanika fenomeno laŭ kiu oscilado okazas ĉirkaŭ ekvilibra punkto. La vorto derivas el la latina vibrationem ("skuado, svingado"). Tiuj osciloj povas esti periodaj, kiel ĉe la movado de pendolo - aŭ hazarda, kiel ĉe la movo de rado sur gruza ŝoseo.
Tiu antologio estas nia persona spirito, nia ANIMO. Reciproke la animo tra- kaj influas niajn fizikon kaj psikon. Ĉiuj tri estu en ekvilibro: Ghi estas Triunuo. Grava fakto ankaŭ por la homa sanstato! Tiuj tri kune kreas nian personecon! Tiu procedo farigas nin INDIVIDUO (=.nevidebla). Kiel jam menciita antaŭe, la karaktero de la universa spirito, do ankaŭ de la animo, ne estas klarigebla el nia 3-dimensia optiko. Kiel la konciza etimologio demonstracias, niaj praantaŭuloj tamen jam konsciis pri la esenco kaj efiko. La nomo de tiu praesenco fakte ne gravas, ĉu dio ĉu spirito, ĉu praenergio, ĉu viviga spirblovo, ktp. Kaj fakte esence ĉiuj tiuj diferencaj vortoj havas saman signifon kiel la etimologio montras. Ankaŭ reenkarniĝo nun iĝas pli klara.Ĉar animo ne estas pakedo aparta de la universa spirito, sed parto nedividebla de ĝi. Estas facile kompreneble, ke persono kiu kaptas saman parton de la spirita vibrado kiel kunhomo kiu vivis antaŭe, povas esti rigardata kiel reenkarniĝo de tiu mortinto. La animo ne nur tra- kaj influas nin, sed nia persono (individuo) povas influi reciproke la animon, t.e. plifortigi (resonanci) iujn vibrojn kaj plilarĝigi sian spiritan spektron. Tiel ni kontribuas kreive al la universo spirita evoluo. Ni povas fari tion per diversaj jogo-metodoj, meditado ktp. Memkompreneble ankaŭ nia sanstato estas ege influata de ĉi-tiu percepto kaj same la diversaj kuracoj. Post nia morto niaj fiziko kaj psiko ne plu povas kapti kaj prilabori nian animon de la spirito kiel antaŭe. Ni povus diri, ke la animo forlasas la korpon, ke ĝi reiris al sia prafonto. Sed envere la spirito restas kie ĝi jam estis, nome ĉie en la universo. Nun oni povas ankaŭ kompreni, ke neniam estas tro aŭ maltro da animoj por la homaro. Same kiel via najbaro povas ricevi la saman televidan sendilon kiel vi, ĉar tiu frekvenco trafluas ĉie en la etero, sen aparteni al iu certa televidio. La universa energio ne apartenas al unu sola homo. Ni do ne posedas animon! Ni povas imagi, ke nia animo ĉe la naskiĝo ne estas sama ĉe nia morto. Dum nia vivo surtera ni evoluis ĝin (sukcesis kapti pli da vibrofaskoj). En sekvonta vivo tiu evoluinta animo estos nia naskiĝa animo. La kombinalo de vibrofaskoj estas por ĉiu unika, do tiel ni povas konsideri nian animon persono (individua). Sed ju pli la animo evoluiĝas, do ju pli da vibrofaskoj ĝi ampleksas, des malpli personeca ĝi estiĝos (komp.sanskrite:avatara). Fine ĝi ampleksos la universan spiriton (do kaptas ĉiujn frekvencojn), ĝi do ne plu estos personeca, sed ĉionampleksa - universa. Aŭ kiel Jesuo diris: Mi estas Alfa kaj la Omega. Nun ankaŭ kompreneblas, ke bestoj same havas animon, sed ĝi ege diferencas de la nia, ĉar iliaj fiziko kaj psiko tute diferencas. Samo aplikiĝas je plantoj. Tiel ĝustas diri, ke dio estas ĉie en la mondo, universo (panteismo; 3-dimensia vidpunkto), aŭ ke ĉio estas en dio (monismo; 4-dimensia vidpunkto). La kaŝita vero restas grandparte mistera por ni. Tiu ĉi mistero ricevis multajn nomojn por indiki pri kio oni parolas. La deus otiosu aŭ Pramaljuno de la Tagoj de la primitivuloj, la Nun de la Egiptoj, la Daŭo, la plej supera Brahman sen ecoj, La Memo, la Ne-esto, la Budhisma Dharmakaya (korpo de la Leĝo), la kosmo Ne-Menso de Zen (Suzuki), la Ain-Sof (la senfina) de la juda Kaba-lah, la Ungrund (ne-grundo) de Boehme (beume) ktp. Ghi estas percepto kun senfinaj dimensioj kaj ĝia sperto estas preskaŭ sama ĉie en la mondo kaj en ĉiuj tempoj. Tiuj kiuj spertas tiun misteron, ŝanĝiĝas fundamente, ĉar montriĝas, ke ne estas distingiĝo inter la kosmo kaj ni mem. Centras la unueco (advaita.) dum ke ni normale vivas en la fragmentita mondo de dueco,dualeco. Ni, normalaj homoj ne zorgumu pri tio. Nia vivo, nia tasko estas ĉi tie en la dueca, tridimensia mondo. Nia surtera vivo estas nia (elementa) lernejo. Ne zorgumu pri kion ni lernos iam en la universitato de la estonta vivo. Fakte ni estas protektataj kontraŭ tiu absoluta vero per la ŝildo de nekompreneblo. Ni facile povus freneziĝi (ekz. skizofreniĝi). Laŭ matureco kelkfoje iom leviĝas la kurteno mistera. Tamen fenomenoj penetras nian ekziston de tempo al tempo la plej grava karakteristiko estas, ke mankas la pricinpo de sinsekvo, de kaŭza ligo, fenomeno de 3-dimensia tempo. Ghin anstataŭas la fenomeno de sentempeco: la sinkroneco. Granda ekzemplo de tiu sinkronisma principo estas la I-Ghing la ĉina libro de ŝanĝiĝoj. Do resume: kiel diferencaj la konceptoj de la diversaj religioj kaj filozofioj ŝajnas, fakte la diferencoj ne ekzistas, ĉar estas diferencaj nomoj por la sama afero. Aŭ, kiel la libro Daŭ-DeGhing (Tao-Te-King) de laŭ Laŭ Dz diris: Nomi la nomon ne estas la ĝusto nomo.. Ni vidas, ke la multaj konceptaj diferencoj en religioj, filozofioj kaj vivkonceptoj estas nur fenomene diferencaj (maja la laŭ Hinuistoj), sed fundamente samaj. La relativeco estas la granda mistifikanto en nia surtera vivo. http:www.ina-asocio.infoanimo.htm


Elŝuti 11.78 Kb.


Elŝuti 11.78 Kb.