Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Triesto historie

Elŝuti 29.02 Kb.

Triesto historie




Dato22.03.2017
Grandeco29.02 Kb.

Elŝuti 29.02 Kb.

Triesto historie

450.000 a.K. – Homa ĉeesto en karsta teritorio. En Mezolitiko kaj Neolitiko: vivado en kavernoj.

1500 a.K – Sur la montetoj, fortikigitaj vilaĝoj (castellieri), loĝataj de prapopoloj (Ilirioj kaj Karnioj). Tergeste (elp. Terĝeste, nomo el probabla proto-veneta origino) establiĝas sur la monteto dediĉita al Sankta Justo (itale: San Giusto).

52-46 a.K. – Romia kolonio, tre prospera dum la imperia epoko. En 32a a.K. La imperiestro Aŭgusto ĉirkaŭigas la urbon per impona muraro. La diversaj eltrovaĵoj pruvas pri granda ekonomia evoluo en la 1a-2a jc p.K.

Fine de la 2a jc p.K. – Disvastigo de Kristanismo – La unuaj triestaj martiroj pro romia persekutado: Sanktuloj Justo kaj Serĝo (itale: Sergio). La karsta altebenaĵo estis scenejo de kruelaj bataloj, kiuj kontribuis al dekadenco de la Romana Okcidenta Imperio.

5a-6a jc-oj – Invadoj de Gotoj, Longobardoj kaj Bizancoj, ĝis kiam en la jaro 788, Karlo la Granda unuigas Friulon, Karston kaj Istrion: Austriae Italiae, limprovinco de la Sankta Romana Imperio.

948 – Lotario la 2a, reĝo de Frankoj, rekonas la episkopan aŭtoritaton. Tiam komenciĝas la triesta municipismo. En la postaj periodoj la urbo restis sendependa, malgraŭ la premo de la najbaraj potencoj: Venecio, graflandoj de Duino kaj Gorizia, karstaj nobeloj, duklando de Karintio.

1368 – Pro la atako de Venecio, Triesto sin turnas por helpo al la Aŭstria duko Leopoldo la 3a. Ĉio finiĝas per la “Paco de Torino” (1381), kiam oni cedas la urbon al la Patriarko de Aquileia.

1382 – Denove Triesto, pro minacoj de Duinanoj, direktiĝas al Leopoldo, kiu anstataŭigas la urban komunumestron per Imperiestra Kapitano. Sub regado de la Habsburga Frederiko la 3a, triestanoj ribelas kontraŭ li kaj malrekonas lian aŭtoritaton, pro la fakto ke li ne intervenis defende de la urbo, okaze de la milito kontraŭ venecianoj. Sekve de tio, en

1469, Triesto estis detruita kaj prirabita de aŭstria armeo kaj definitive ree devis submetiĝi al la Habsburga imperiestro.

Ekde 1509 – Sub la regado de la imperiestro Maksimiliano la 1a.

De la duono de la 16a ĝis la fino de la 17a jc – Obskura periodo karakterizata de ekonomia stagnado, kultura malevoluado, epidemioj de pesto kaj bataloj kontraŭ Venecio. Fine, nur komence de 1700, pro la bezono de maraj kaj riveraj kunligoj de la Habsburgoj, Triesto iĝas grava pro sia haveno.

1719 – Karlo la 6a, per la proklamado de Sendogana Haveno, kontribuas al komerca disvolviĝo de Triesto. Ekas laboroj de enterigado de la salejoj kaj de konstruado de nova kvartalo, ekster la mezepoka muraro.

1740 – Maria Terezo iĝas imperiestrino de Aŭstrio. Tre grave ŝi kontribuas al prosperado de la kultura, sociala, instru-eduka, institucia, politika vivo de Triesto.

1780 – Surtroniĝo de ŝia filo Jozefo la 2a. Iom da stagnado, sed, pli poste, sub regado de Leopoldo (1790-92), la urbo kun sia haveno ree vigle aktivas.

Inter 1797 kaj 1813 trifoja okupado fare de Napoleono, kio bonŝance ne postlasis negativaĵojn kaj ne influis malfavore al la urba progresado.

19a jc – Sinsekvas notindaj eventoj, influantaj la ekonomion de Triesto: fondo de Ĝenerala Asekur-kompanio kaj Riunione Adriatica di Sicurtà (Adriatika Sekurec-Unuiĝo); transformo de Asekur-Kompanio Lloyd Austriaco al navigacia societo.

Post la duono de la 19a jc, du okazaĵoj favoras la ekonomian disvolviĝon de Triesto: inaŭguro de suda fervoja linio, kunliganta Trieston kun Venecio kaj Vieno, kaj la malfermo de la Kanalo de Suez. Sed la burokrateco kaj ferma politiko de Aŭstrio maturigas en la konscienco de la triestaj patriotoj la deziron unuiĝi al Italia regno. La atenco kontraŭ la Aŭstria imperiestro fare de Guglielmo Oberdan (procesita kaj mort-kondamnita – okt. 1882) favoras la unuiĝon de italaj kaj slavaj kontraŭaŭstriaj movadoj.

1915-18 – Partopreno de triestaj iredentistoj en la vicoj de la itala armeo.

3 novembro 1918 – La militŝipo Audace [Aŭdaĉe] albordiĝas ĉe Moleo Sankta Karlo kaj Triesto unuiĝas al Italia Regno (oficiale nur en 1921).

Sekvas la malfacilaj jaroj de faŝismo, de la 1930aj jaroj kaj de la Imperio ĝis la eksplodo de la Dua mondmilito. Ekonomie la urbo ricevas grandan baton: ĝi perdas sian privilegian pozicion akiritan sub la Aŭstria Imperio kaj iĝas periferia haveno en Italio.

10 junio 1940 – Ekmilito de Italio.

Ekde 9 sept. 1943 – Okupado de germana armeo, kio daŭras 20 monatojn.

1 majo 1945 – Okupado de la urbo fare de jugoslavia liberig-armeo dum 40 tagoj.

12 junio 1945 – Interkonsento pri kontrolo de Triesto kaj limigita parto de ĝia ĉirkaŭa teritorio fare de Angla-usona Milit-Gubernio (AMG).

10 februaro 1947 – Subskribo en Parizo de pactraktato: la kvar aliancitaj potencoj (Anglio, Francio, Sovetunio, Usono) fiksas la landlimon inter Italio kaj Jugoslavio. Interalie estas starigita la Libera Teritorio de Triesto (de Duino ĝis Cittanova). Tiu Libera Teritorio estas dividita en du partojn: “Zonon A”, kiu restas submetita al la angla-usona administrado, kaj “Zonon B”, kiu estas submetita al la jugoslavia administrado. La italoj, loĝantaj en “Zono B”, unuafoje migras amase al Italio.

5 oktobro 1954 – Estas subskribita en Londono Interkonsenta Memorando, laŭ kiu “Zono A” definitive estas submetita al italia administrado kaj “Zono B” al tiu jugoslavia. La loĝantoj en “Zono B” povis denove elekti, ĉu resti aŭ foriri. Tiamaniere okazis la dua eliro: en la daŭro de dek jaroj ĉirkaŭ 350.000 homoj forlasis la istrian teron por enmigri Italion.

1965 – Starigo de Aŭtonoma Regiono Friulo Julia Venetio, kies ĉefurbo estas Triesto.

1975 – Traktato de Osimo – la demarkacia linio inter zonoj A kaj B iĝas Ŝtata landlimo.

Tiel finiĝas ĉi tiu kronologia, tre konciza, historio pri Triesto. Ni esperas, ke ĝi utilos al vi por iom pli bone kompreni nian urbon kaj ties loĝantaron.
Triesto geografie

La provinco de Triesto estas la plej malgranda itala provinco: terlango larĝa ekde 5 ĝis 10 km kaj longa 30, etendiĝas inter la maro kaj karsta altebenaĵo (je 400 m. super la marnivelo). Ĝi landlimas oriente kun Slovenio, nord-okcidente kun la provinco de Gorizia, kaj en la suda parto ĝi kuŝas ĉe la Adriatika maro. La provinca areo egalas al 212 km2, tiu urba al 84,50 km2; provinca loĝantaro nombras 236.320, dum la urba 205.228 personojn.


Triesto Vin atendas!

Triesto. Urbo enigma, fascina, iom malfacile komprenebla. Kun aspiro al malfermo mediteranea. Kaj ĉefe mezeŭropa. Ĝi ne estas tiel artaĵoriĉa egalebla al Romo, Florenco aŭ Venecio, sed historie grandvalora, jes! Spuroj romiaj ĝin pavimas ekde kiam ĝia nomo estis Terĝeste, por poste paŝadi, en tempoj pli proksimaj al ni, la vojojn komercajn, alportantajn favorajn vivkondiĉojn, danke al ĝia rolo privilegia kiel marelirejo de la danuba-habsburga landinterno.

Triesto, vojkruciĝo kie kulturoj kaj religioj de la centra kaj orienta Eŭropo renkontiĝas kun okcidenta mondo, kie la latinaj lingvoj sin komparas kun tiuj germanaj kaj slavaj, celante trovi komunan fruktodonan grundon por reciproka pliriĉiĝo.

Triesto, vigla kaj entreprenema kaj energioplena, prezentas siajn stratojn kaj palacojn memorantajn Vienon kaj Budapeŝton, la imperiajn ĉefurbojn.

Triesto, la urbo de Svevo, Saba kaj Joyce, kun kultura agado intensa kaj fervora, kies atesto estas la teatroj, la bibliotekoj kaj librejoj, la historiaj kafejoj, tiuj literaturaj salonetoj - ardaj forĝejoj de pasioj kaj ideoj.

Triesto, urbo mara kaj roka, urbo venta kaj taŭzita, urbo monumenta kaj nostalgia, malfermata al ĉio sed samtempe malriskema kaj timema…

Dum via restado en Triesto, klopodu ĉion ĉi esplori kaj sperti: certe pliaj surprizoj malkaŝiĝos al vi!



Kelkaj el la vizitindaj lokoj en Triesto

Kasteloj

Kastelo de Sankta Justo: historia emblemo de Triesto, kiu de la samnoma monteto gardas la urbon, sube kuŝantan.

Kastelo de Miramare: reĝa rezidejo, la taŭga kadro por la romantika aventuro de arkiduko Maksimiliano de Habsburgo, frato de la imperiestro Francisko Jozefo, kaj lia edzino Carlotta el Belgio.

K
Kastelo de Sankta Justo
astelo de
Duino: sepcentjara reĝejo, dronanta en parko densa je rozoj kaj begonioj, ankoraŭ nuntempe loĝata de la Princoj von Thurn und Taxis, riĉa je gravaj artaj ĉefverkoj kaj historiaj memoraĵoj.

Urbaj Muzeoj pri Arto

Muzeo Revoltella: historia vilao el la 18a jarcento, aparteninta al Barono Pasquale Revoltella, en kiu troviĝas verkoj de la plej gravaj italaj artistoj.

Muzeo pri Historio kaj Arto, Ŝtongravuraĵa ĝardeno: kolekto de praepokaj arkeologiaj iloj, de egipta, greka kaj romiaj valoraj trovitaĵoj, kaj, en salono aparte dediĉita, objektoj el Majaa kulturo.

Muzeo Sartorio: historia rezidejo de la familio Sartorio, el la 17a jarcento, kun kolektoj de italaj ceramikaĵoj, pentro- kaj skulpto-artaĵoj, ekde la antikva arto ĝis 1900.

Urbaj Muzeoj pri Historio

R
Funebra monumento al Winkelmann

- Muzeo pri Historio kaj Arto -
isiera San Sabba
(“Riz-senŝeligejo” S. Sabba): la nura kaptitejo kaj nazia deportejo en Italio, deklarita en 1965 Nacia Monumento.

Muzeo pri Milito por la Paco: eksterordinare ampleksa kolekto de la triesta klerulo Diego de Henriquez, konsistas el militaj kaj civilaj transportiloj, peza kaj malpeza artilerioj, el riĉa biblioteko kaj arkivoj militaj, civilaj kaj kartografiaj.

Poŝta kaj Telegrafia Muzeo: diversaj sekcioj pri poŝto, telegrafio, poŝtaj kartografio kaj arkitekturo, filatelo ekde Aŭstria periodo ĝis modernaj epokoj.

Urba Muzeo pri Teatro

Muzeo Carlo Schmidl: fondita danke al heredaĵo de la triesta muzikeldonisto Carlo Schmidl. Pro riĉa dokumentaro, muzikinstrumentaro kaj tiutema objektaro, ĝi lokiĝas duavice en tuta Italio, post tiu de Teatro Alla Scala en Milano.

Ankoraŭ plurajn muzeojn ĉi tie indus envicigi, inter kiuj la Nacia Muzeo pri Antarkto, la Mara Muzeo kaj Akvario, la Magazeno de la Ventoj, Speleovivarium, sed … kial ne vi mem malkovru aliajn vidindaĵojn? Kaj fine:



Diverskultaj Preĝejoj

La ensemblo de kultaj konstruaĵoj, arkitekture malsamaj, grupiĝantaj en la urbocentro laŭ egaleca gravec-rilato, donas al Triesto specialan econ, atestantan ĝian historian evoluon. La establiĝo de la diversaj komunumoj, kiuj aldoniĝis iom post iom al la origina urba kerno, post la proklamado de sendogana haveno, kreis situacion danke al kiu grekoj, ilirioj, serboj, germanoj, svisoj, angloj kaj judoj alportis kultajn konstruaĵojn en stilo kiu inspiriĝis al siaj propraj kulturo kaj devenlando.

La “rajtigilo” de Maria Terezo, kiun sekvis la Edikto de toleremo de Jozefo la 2a en 1781, donis impulson al tiu ĉi konstruado laŭ la stiloj novklasika, novbizanca, novgotika, eklektika, florstila ekde la fino de la 18a ĝis la komenco de la 20a jarcentoj, kio esprimas la konkretan realigadon de tiuj klarvideco kaj eksterordinara intuicio, ke libero kaj toleremo kreas la plej fruktodonan grundon por paca kunvivado, en kampoj religia kaj kultura, cele al elflorado de tuturba ekonomio.



Jen kelkaj ekzemploj:



Katedralo Sankta Justo



Serbo-ortodoksa

Preĝejo Sankta Spiridiono






Evangelia Preĝejo

Izraelida Templo





Greko-ortodoksa Preĝejo

Sankta Nikolao

Valdisma Preĝejo

Sankta Silvestro


Elŝuti 29.02 Kb.

  • Triesto Vin atendas! Triesto
  • Triesto
  • K elkaj el la vizitindaj lokoj en Triesto Kasteloj
  • K Kastelo de Sankta Justo astelo de Duino
  • Muzeo pri Historio kaj Arto, Ŝtongravuraĵa ĝardeno
  • Urbaj Muzeoj pri Historio R Funebra monumento al Winkelmann - Muzeo pri Historio kaj Arto - isiera San Sabba
  • Muzeo pri Milito por la Paco
  • Muzeo Carlo Schmidl
  • Katedralo Sankta Justo Serbo-ortodoksa
  • Evangelia Preĝejo Izraelida Templo
  • Greko-ortodoksa Preĝejo Sankta Nikolao Valdisma Preĝejo Sankta Silvestro

  • Elŝuti 29.02 Kb.