Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Triakta komedio de jaroslav vrchlický, tradukita de miloš lukáŠ

Elŝuti 351.93 Kb.

Triakta komedio de jaroslav vrchlický, tradukita de miloš lukáŠ




paĝo1/2
Dato21.03.2017
Grandeco351.93 Kb.

Elŝuti 351.93 Kb.
  1   2

NOKTO EN KARLŮV TÝN.

TRIAKTA KOMEDIO DE JAROSLAV VRCHLICKÝ, TRADUKITA DE MILOŠ LUKÁŠ.
(LUDlTA OKAZE DE LA XIIIa UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN PRAHA.)

ELDONIS: LOKA KONGRESA KOMlTATO DE LA XIIIa.


REDAKTIS: A. PITLÍK KAJ J. ŠUPICHOVÁ.

1 9 2 1.


ĈIUJ RAJTOJ REZERVITAJ.
Presis A. Reis.
KARLŮV TÝN.

Kastelo Karlův Týn (15 km okcidenten de Praha) estis elkonstruita sur alta roko inter montetoj en la 14 jc. de bohema reĝo Karolo IV. laŭ planoj de Mathieu d'Arras. Ĝis la j. 1420 estis tie gardataj la bohema krono kaj insignoj de la ger­mana imperio. Ruinigite de svedaj trupoj, ĝi estis renovigita en la 19 jc. Ĉi tiu mezepoka belega monumento estas vidindaĵo unuaranga. Vizito de la kapeloj de St. Katarino kaj St. Kruco restas pro iliaj unikaj arkitekturaj trezoroj neforgesebla.


JAROSLAV VRCHLICKÝ, *)

(* 1853- 1912)

aŭtoro de Nokto en Karlův Týn“, estas la plej eminenta ĉeĥa poeto, kies literatura verkaro ne havas rivalon inter la ĝisnunaj ĉeĥaj verkistoj. En sia grandioza laboro - pli ol 250 libroj de originaloj kaj tradukoj li donis al ĉeĥa nacio - Vrchlický ĉirkaŭprenis la tutan mondon kaj speguligis ĉiujn gravajn ideojn de la historio. En liaj lirikaj kaj same epikaj cikloj montriĝas grandega amo al homaro kaj profunda kompatemo kun sufe­rantoj. Per la multenombraj tradukoj malfermis Vrchlický al siaj samlandanoj plenlarĝe la fenestrojn en la tutmondan literaturon. Prave oni nomas lin restariganto de la ĉeĥa literaturo“.
*) Vrchlický = Vrĥlicki
PERSONOJ.
KAROLO IVa, Roma imperiestro kaj reĝo de Bohemujo. ELIZABETO, lia edzino.

STEFANO, duko de Bavarujo.

PETRO, reĝo de Cipro kaj Jerusalemo.

ERNESTO DE PARDUBICE, ĉefepiskopo de Praha.

Ješek DE WARTENBERG, kastelestro de Karlů Týn.

ALENA, lia nevino.

PEŠEK HLAVNĚ, vinverŝisto de l'imperiestro.

TURGARDlSTO de Karlův Týn.

Sinjoroj de l'imperiestra kortego. Paĝioj kaj soldatoj. La agado havas lokon en Karlův Týn en junio 1363.
AKTO UNUA.
La unua korto de Karlův Týn. Malantaŭe la kastelo. Dekstre pordego, maldekstre enirejo al la domo de l' kastelestro. Apud la pordego branĉlarĝa tilio, sub ĝi benko.
Sceno unua.
(Dum la leviĝo de l'kurteno oni aŭdas trumpetadon. El la kastelestrejo elpaŝas sinjoro Ješek de Wartenberg, kontraŭ li Pešek Hlavně.)
La KASTELESTRO. Pešek.

PEŠEK, eniras tra la pordego. - Gastoj alvenas sen ĉeso, kvazaŭ al grava kongreso! De la mateno ĝis la sunsubiro senhalte leviĝas la ponto.

LA KASTELESTRO, eliras el la pordo. - Ĉu al­veturas jam Lia Majesto? Ho ne, ne eble. Lia Majesto nun verŝajne forlasas Praha'n. Kiu do venis?

PEŠEK. - Gasto. - Stefano, duko de Bavarujo.

LA KASTELESTRO. - Ĉu vi parolis kun li, sin­joro verŝisto?

PEŠEK. - Hazarde mi ĉeestis, kiam li desaltis de la ĉevalo, kiu estis tute kovrita de blanka ŝaŭmo, kvazaŭ ĝi portus duoblan ĉabrakon. Ŝajnas, ke la sin­joro duko tre rapidas.

L a k a s t e 1 e s t r o. - Nu, kaj kion li diris?

PEŠEK. - Li demandis koncize, ĉu Lia Majesto sin trovas en la kastelo.

­LA KASTELESTRO. - Kaj vi respondis?

PEŠEK. - Kion mi sciis: ke nun Ii ne ĉeestas, sed ke hodiaŭ vespere certe li venos ĉi tien.

LA KASTELESTRO. - Kaj li diris?

PEŠEK. - Ke li restos, ke li devas ĝisatendi la alvenon de Lia Majesto.

LA KASTELESTRO. - Nebone vi agis, sinjoro verŝisto. Duko Stefano venas certe pro politikaj aferoj. Vi scias ja, ke Lia Majesto nevolonte sin okupas ĉi tie per la politiko.

PEŠEK. - Kaj kion mi povis fari?

LA KASTELESTRO. - Sendi lin al Praha.

PEŠEK. - Kiam la imperiestro vojaĝas ĉi tien? Ili renkontus sin meze de la vojaĝo. Kaj, cetere, ne estas mia tasko tie ĉi akceptadi gastojn, kaj ankaŭ mi ricevis nenian ordonon.

LA KASTELESTRO. - Ho, jen junulo! Unu vorto lin jam ekscitas! Tamen mi devas persisti. Lia Majesto veturas ĉi tien sole por du aŭ tri tagoj; - li volas tie ĉi havi trankvilon, li volas ripozi; ankoraŭ li ne estaŝ ĉi tie, kaj jam lia trankvilo estas minacata! Por tio ja ne estas konstruita Karlův Týn! Diplomatiaj in­trigoj implikiĝu aliloke - tie ĉi volas la imperiestro kviete ĝui nur la fruktojn de sia laboro.

PEŠEK. - Nu, kaj kiu scias, sinjoro kastelestro, ĉu la duka moŝto ne venas, por sukeri al li la fruktojn?

LA KASTELESTRO. - Malsprita ŝerco, sinjoro verŝisto! La duko de Bavarujo scias ion sukeri al iu! Mi vere dubas, ĉu Lia Majesto la alvenon de la duka moŝto ŝatos. Prefere povis la sinjoro duko en Praha atendi Lian Majeston. Eble li tie pli bone sin amuzus ol tie ĉi. PEŠEK. - Ĉion ĉi vi mem povas al li ankoraŭ diri, sinjoro kastelestro. Jen li ja venas.

LA KASTELESTRO. - Nu, li estas jam ĉi tie. ­Kia helpo! (Turnas sin renkonte al la venanta duko.) Bonvenon en Karlův Týn, moŝta sinjoro!


Sceno dua.

STEFANO. La ANTAŬAJ.

STEFANO. - Dankon, sinjoro kastelestro, por via saluto. Mi esperis trovi ĉi tie Lian Imperiestran Moŝton. Rekte el Salzburg mi venas pro grava ŝtata afero. La sinjoro verŝisto afable diris al mi, ke Lia Majesto alveturos ĉi tien certe hodiaŭ vespere; mi petas, ke vi montru al mi kaj mia sekvantaro kiel ajn simplan gastejon. Mi volas, eĉ devas ĝisatendi la im­periestron.

LA KASTELESTRO. - En tempo ĝusta kaj tamen nekonvena venis Via Moŝto al Karlův Týn.

STEFANO. - Mi - en nekonvena tempo?

LA KASTELESTRO. - Pardonu mian sincerecon, sinjoro duko. En tempo nekonvena, se vi volas poli­tikajn aferojn pritrakti kun Lia Majesto - kaj en tempo ĝusta, se vi volas uzi la gastamecon, kiun povas doni Karlův Týn.

STEFANO. - Dankon por via klarigo, sinjoro kastelestro. La urĝeco de l' afero pardonigos mian vi­ziton ĉe Lia Majesto. Por la gastameco mi antaŭdan­kas. - Ŝajnas, ke mi ne estas la unua gasto en Kar­lův Týn?
LA KASTELESTRO. - Lia Moŝto Petro, reĝo de Cipro kaj Jerusalemo, estas ĉi tie depost la mateno.

STEFANO. - Ĉu li venis sola?

LA KASTELESTRO. - Akompanate de ta hono­rinda patro, ĉefepiskopo Ernesto.

STEFANO. - Kaj kie estas reĝo Petro? (Al si mem.) Tiu ne malhelpas min!

LA KASTELESTRO. - Li trarigardis la kastelon - mi ne scias, sinjoro verŝisto. . .

PEŠEK. - Ĵus nun li estis en la kapelo de Sta Nikolao, kie la ĉefepiskopo al li montris la pentraĵojn de sinjoro Zbyšek de Trotina. . .

STEFANO, ridetante. - Kiuj verŝajne ne tro interesis la reĝon de Jerusalemo.

LA KASTELESTRO, rigardas al la dekstra kuliso. - Jen li ja ĵus venas.

Sceno tria.

PETRO. ERNESTO de PARDUBICE. STEFANO. La KASTELESTRO. PEŠEK.



(Reciprokaj riverencoj.)

ERNESTO.- Sinjoro duko!

STEFANO.- Estu salutata, respektinda patro!

ERNESTO, al Petro.- Lia Moŝto, la duko de Bavarujo.

PETRO.- Ha, kia renkontiĝo! Bone mi rememoras la sinjoron dukon.

STEFANO.- Depost la solenoj en Krakow...

PETRO. - Certe, certe. Belege pasis tie la tempo, sinjoroj! Tiel gajaj ni estos neniam plu.- Sed, mi petas vin, kion vi diras pri tio, ke mi estas ankoraŭ en Bohemujo?

LA KASTELESTRO.- Ni ĝojas, ĉar Via Reĝa Moŝto sin sentas kontenta ĉe ni.

PETRO. - Kontenta.- Nesufiĉa esprimo, sinjoro kastelestro. Mi adoras vian landon kaj vian imperiestron. Vere mi ne scias, kiu estas pli feliĉa: ĉu li, havante tian landon, au ĝi, havante tian reĝon. Mi ne povas vin adiaŭi. Mi volis jam -- tute certe trifoje forveturi; la unuan fojon oni neniam pensas serioze pri la foriro - Sed kiel forveturi, se unu festo sekvas alian kiel pluvoj en aprilo! Feliĉa lando!

ERNESTO. - Dankon al la Ĉiela Sinjoro, ke festoj nuntempe tiel ofte okazas ĉe ni. Multe pli malbone estis ja ankoraŭ antaŭ nelonge. Pesto, malsato kaj tertremado alternis ĉi tie senĉese. Nun vere komenciĝas feliĉa epoko por nia patrujo. Ni, kiuj travivis tagojn malbonajn, des pli multe ŝatas la nunan bonstaton.

PETRO.- Kaj sekve ni havas gravan kialon por esti gajaj: ĉar kiel alie oni montru sian dankemon ol per gajeco? Tial mi estas ĉiam gaja kaj tial mi lasis min reteni, ĉar oni tie ĉi vivas tiel gaje! Mi ripetas: trifoje mi intencis forveturi, sed Lia Majesto eĉ ne volis tion aŭdi; li ne permesis, persvadis min, kaj mi estas malfortulo, sinjoroj, mi restis kun la espero, ke Cipro dume ne falos en la maron.

ERNESTO, iom riproĉe. - Kaj la tombo de l'Savinto restos ja ankaŭ plue en posedo de la idolanoj.

PETRO.- Vi estas prava, patro. Ankaŭ pri tio mi parolis kun Lia Majesto; nur preterpase, inter la kvara kaj kvina pokalo da vino.

ERNESTO.- Kaj vane vi klopodis. La orminejon de Jílová oni elĉerpus pli frue, ol oni sukcesus ŝanĝi la konkvinkon de Lia Majesto. Ĉi-rilate li estas obstina, kaj kvankam koro de kristano ne povas konsenti kun liaj opinioj, spirito de prudenta patrioto komprenas ilin.

PETRO.- Mi do restis. Mi vidis Praha'n,Vyŝehradon kaj Novan Urbon de Karolo, kiu preskaŭ mirakle kreskas antaŭ la okuloj de fremdulo. Mi vidis la ponton, templojn, monaĥejojn kaj kolegiojn de l' universitato, kaj hodiaŭ Karlův Týn ravas min per siaj mirindaĵoj. La sinjoro ĉefepiskopo estas ĉi tie mia zorgema, modela gvidanto.

STEFANO.- Kaj liberigas vin eĉ ne de unu ĉeflitero en la misaloj kaj psalmaroj. (Ironie) Ho, eminenta arto de sinjoro Zbyšek, reĝoj admiras cin!

ERNESTO. - Jes, eminenta ĝi estas, sinjoro duko, pli eminenta, ol ĝi komence ŝajnas al la potenculoj de ĉi tiu mondo, kiuj per kronoj kaj sceptroj priludas la feliĉon de popoloj! (Al Petro.) Sed ni ne perdu la altvaloran tempon, Via Reĝa Moŝto, atendas nin ankoraŭ la kapelo de Sta. Katarino, kvankam ĝis nun ne komplete ornamita.

PETRO.- Pardonu, respektinda patro! Dum kvin horoj ni jam rigardas pentraĵojn, sanktajn restaĵojn kaj ĉiujn trezorojn, kiujn per riĉa mano amasigis ĉi tie la granda regnestro kaj nobla frato mia. Vere, vi havas

en Praha kaj ĉi tie la duan regnon ĉielan, posedante relikvojn de ĉiuj sanktaj konfesintoj kaj martiroj, monaĥoj kaj episkopoj, virgulinoj kaj vidvinoj. Cetere mi opinias kaj esperas, ke mi ne estas ĉi tie la lastan fojon.

STEFANO.- Via Reĝa Moŝto deziras ripozi. Mi komprenas tion. Mi scias laŭsperte, kiel laciga estas la senĉesa sinklinado al libroj kaj bildoj. Tio vere estas pli malbona ol batalmarŝo aŭ ĉaso.

PETRO.- Kaj plej multe lacigas la pentraĵoj plafonaj, honorinda patro; mi sentas jam doloron en la nuko kaj dorso kaj petas, ke vi kompatu min almenaŭ ĝis morgaŭ.

ERNESTO. - Nepre mi ne intencas ĝeni per mia komplezo la alteŝatatan gaston de mia reĝo. Via Moŝto bonvolu uzi 1a tempon kaj miajn servojn laŭplaĉe. Mi iros al vesperpreĝo en la kapelon de sta. Nikolao; tie vi trovos min ĉiam preta akcepti viajn pluajn ordonojn.

(Li salutas ĉiujn.) Por nun adiaŭ, sinjoroj. (Foriras.)

PETRO. - Mi dankas, respektinda patro! (Al Stetano.) Kaj nun ni ĝuos la belan vesperon, sinjoro duko.


Sceno kvara.

La ANTAŬAJ sen ERNESTO.


LA KASTELESTRO. - Ĉu mi povas fari ian servon al la altestimataj gastoj?

PETRO.- Vi estas la komplezeco mem, sinjoro kastelestro.

STEFANO. - Dankon, mi vere ne scias -

LA KASTELESTRO. - Tiam mi ne ĝenos plu per mia ĉeesto; venu, sinjoro Pešek! (Riverencoj. Li foriras kun Pešek en la gardistejon.)


Sceno kvina.

PETRO. STEFANO.


PETRO.- Fine ni estas solaj.

STEFANO.- Eĉ gastameco kelkafoje ĝenas.

PETRO. - Mi ĝojas, ke mi renkontis vin, sinjoro duko.

STEFANO.- Ankaŭ min tio ĝojigas. Kiel vi amuzas vin en Bohemujo?

PETRO. - En Praha bone. . .

STEFANO. - Kaj ĉi tie?

PETRO. - Ĉi tie la ĉefepiskopo turmentas min senĉese. Belaj objektoj ĉirkaŭe, ravaj! Mirindajo de l' mondo kaj de l' epoko estas tiu ĉi Karlův Týn, sed -

STEFANO. - Sed?

PETRO. - Ni ambaŭ konas kaj komprenas nin bone, sinjoro duko. Al ĉi tiu perfekteco kaj pompo mankas la krono.

STEFANO. - Mi ne komprenas, Via Reĝa Moŝto. .

PETRO. - La pompo, la brilego kaj lukso, ĉio ĉi ŝajnas esti kreita por io alia ol por brakosto de Sta. Vito aŭ skapolo de Sta. Agneso.

STEFANO. - Mi ne scias, kien vi celas. .

PETRO. - Mi konkludas kiel homo kaj asertas kuraĝe: la pompo kaj lukso, la brilego kaj riĉaĵo estas ĉi tie por - virino aŭ virinoj!

STEFANO. - Sekve vi ne konas la imperiestron. . .

PETRO. - Min ne trompos ĉefepiskopo Ernesto per siaj paroloj. (Ambaŭ eksidas sur la benko.) Por kronjuveloj oni konstruas kutime fortikan turon, sed ne kastelon, en kiu lukso de l' Nordo kuniĝas kun fantazio de l' Oriento! Por relikvoj de sanktuloj oni konstruas belajn kapelojn, sed ne apud ili hejmecajn ĉambrojn, tiel malgrandajn kaj malvastajn, kiel hirundaj nestoj. Por du personoj ili nature sufiĉas! Kaj plue, la du ŝtuparoj, unu ornamita per marmoro kaj oro por ĝene­rala uzado; la alia helika, kaŝita, kruta kiel sekreta vojo de pasio, kondukanta al paradizo de l' amo, kie en ĉirkaŭprenon de senspira migranto sin ĵetas la reĝino de liaj pensoj kaj revoj. Ho, sinjoro duko! Karlův Týn estas kaptilo por knabinoj, kie la paŝojn mallaŭtigas oraj tapiŝoj kaj kie okulon heziteman kaj ebrian de feliĉo ĉe reciproka renkonto blindigas la brilo de gemoj!

STEFANO. - Vi eraras, sinjoro. Famaj estas ja la pieco kaj abnegacio de Karolo.

PETRO. - Ĉu do pieco rifuzas lokon al amo? Male: la amo estas ankaŭ pieco, sinjoro duko!

STEFANO. - Lasu vin konvinki; Karlův Týn estas unue destinita por la ŝtataj juveloj kaj due ĝi estas rifuĝejo por la imperiestro, kiam lin premas zorgoj pri la regado.

PETRO, leviĝas. - Same mistifikis ankaŭ min la ĉefepiskopo dum la tuta tago, sinjoro duko! Sed bon­volu ne koleri, se mi konfesas, ke mi kredas nek lin nek vin. Mi konas la mondon kaj homojn. Trairante la luksajn ĉambrojn, mi ĉiam atendis, ke subite moviĝos la peza kurteno ĉe kontraŭa pordo kaj el post ĝi ekri­gardos buklohara kapo kun rideto anoncanta la plej altan ĝŭon de ravo kaj amo - sed vane. Kaj nun, laca de la rnigrado kaj trarigardado de misaloj kaj psalmolibroj, bildoj de Dětřich kaj Wurmser, ĉu pretaj ĉu nefinitaj, mi staras antaŭ vi kun fantazio senkvieta, aŭ, pli ĝustadire, soifa kaj avida de novaj aventuroj kaj konkeroj.

STEFANO, ankaŭ leviĝas. - Ĉu do Via Reĝa Moŝto opinias, ke Karlův Týn estas ia haremo, kiajn priskribas la aventuraj kantoj krucmilitaj? Ĉe vi nature ekzistas aliaj moroj. La oro de cipraj vinberoj nun ja ne boligas vian sangon.

PETRO. - La vino de Mělník enhavas ankaŭ sorĉan povon, sinjoro duko; kvankam ĝi estas maldolĉa, same kiel mia senreviĝo inter la muroj de Karlův Týn, tamen ĝi scias varmigi la koron kaj vigligi la okulojn. (Rigardas ĉirkaŭen.) Sed ĉi tie oni trovas ne­nion - krom nuraj relikvoj!

STEFANO. - Permesu, Reĝa Moŝto, kiel povis al vi veni tia ideo! La imperiestro edziĝis antaŭ kelke da monatoj, li estas viro jam maturaĝa kaj serioza, preskaŭ griziĝinta en la politika arto, kiu estas esenco de lia vivo - kaj knabinoj - kaj eĉ haremo! Ne, ne, via fantazio forvagas tro orienten, reĝo de Jeruzalemo.

PETRO. - Eble sinjoro duko - sed mi ne cedos tiel facile. Mi vidis kaj tio estas decida. Propraokule mi vidis. . .

STEFANO. - Ĉu eble eĉ virinon en Karlův Týn? Vi eraras; severa malpermeso estas proklamita kaj konata en la tuta lando, ke virino ne rajtas pasigi nokton inter tiuj ĉi muroj. Kaj nun proksimiĝas la vespero - pri tio ja nepre scius la kastelestro.

PETRO. - Ĉu eĉ la reĝino ne estas esceptata el la malpermeso?

STEFANO. -- Eĉ ne la reĝino; tiel sankta estas la loko, kie oni konservas la landajn juvelojn. Krome la imperiestro ne volas esti ĝenata dum la preĝado ­eĉ ne de sia propra edzino. Mi estas fremdulo, sed tion ĉi mi tamen jam scias.

PETRO. - Strangajn morojn havas vi norduloj.

STEFANO. - Certe ĝi estas iom stranga, sed ni du apenaŭ povas tion aliigi.

PETRO. - Sed mi vidis ja. . .

STEFANO. - Kion - ĉi tie?

PETRO, kondukas lin en la mezon de la scenejo; sekrete. - Tie ĉi ne. Sub la kastelo. Domaĝe, ke la ĉef­episkopo estis ĉe mi kaj sekvis ĉiun mian paŝon. Mi vidis en la arbaro sub la kastelo virinon sur blanka ĉevalo. Rapidege ŝi preterpasis, kiel sunradio, en la malhela verdaĵo - sed tamen mi rimarkis en tiu momento, kiel ĉarma ŝi estas. Se ne ĉeestus la ĉefepiskopo, eĉ diablo ne estus povinta min reteni, ke mi ne per­sekutu ŝin tra la arbaro.

STEFANO. - Kaj ĉu vidis ŝin ankaŭ la ĉefepiskopo?

PETRO. - Pri tio mi ne zorgis; la ĉefaĵo estas, ke mi ŝin vidis. - Ho, sinjoro duko!

STEFANO. - Ĉu ŝi tamen ne transrajdis kun vi aŭ post vi la ponton?

PETRO. - Ŝi malaperis en la arbara duonlumo, sed ne ŝia bildo en mia koro. Diru do, kion pensus ĉiu prudenta mortemulo? Ĉu ŝi venis al Karlův Týn sole por vidi ĝin de malproksime?

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Feino ŝi ja ne estis. . .

STEFANO. - Eble iu el la sekvantinaro de la reĝino. Kastelo Karlík ne troviĝas malproksime..

PETRO.- Ŝi estu kiu ajn. Kuraĝe mi asertas, ke la knabino estas en la kastelo, aŭ se ne ankoraŭ, ŝi venos tre baldaŭ. Je tio mi volus preni hostion aŭ abdiki la tronon.

STEFANO. - Vi farus sakrilegion kaj perdus kronon facile laŭ mia opinio.

PETRO. - Kion do serĉis la knabino sur blanka ĉevalo sub la kastelo en verdaĵo de l' arboj? Ŝi atendas la krepuskon, kaj poste ŝi venos.- Post kelke da horoj venos ankaŭ la imperiestro - malsprita estus ja ĉiu, kiu ne komprenus. Mi ripetas, sinjoro duko: la knabino aŭ estas ĉi tie aŭ venos, post nelonge.

STEFANO.- Dume oni devas atendi...

PETRO.- Kaj atenti kaj serĉi. - Sinjoro duko, ĉu mi povas fidi al via helpo?

STEFANO.- Mi venis pro aferoj politikaj - sed neniam mi evitis aventuron de dolĉa amo, kiam ĝi mem sin prezentis.

PETRO. - Tio plaĉas al mi, vi estas perfekta viro, sinjoro duko!

STEFANO.- Sincere dirite, ĝi estas vana peno - sed iel ni devas pasigi la tempon antaŭ la alveno de l' imperiestro. Kaj ĉar la misaloj kaj bildoj vin jam tedas...

PETRO. - Supermezure, kara amiko kaj ligano, supermezure!

STEFANO.- Nu, ni vidos. Sed ni agu singarde!



(Ili foriras dekstren.)
Sceno sesa.

(Paŭzo.) Poste tra la pordego eniras ELIZABETO.

ELIZABETO.- Fine mi estas ĉi tie! - Kiel mi tremas! La konscienco diras al mi, ke mi ne agas bone, sed la voĉo de l' koro ĝin supersonas vokante: Vi devas! Vi devas! (Ĉirkaŭrigardas.) Jen do Karlův Týn!



(De ekstere oni aŭdas tintadon de pontaj ĉenoj.) Nun mi ne povus foriri, eĉ se mi volus.- Estas malfrue. - Kion mi entreprenas, estas frenezaĵo, mi scias tion. Sufiĉan tempon mi havis por pripensado, kiam tie mal­supre, nerimarkate en ombro arbara, mi serĉis taŭgan momenton, en kiu mi povus transpasi la ponton. ­Kuraĝo nun estas necesa. (Iras tien kaj reen.) Kion nun fari? Mi agas neprudente, senplane. Ĉiumomente povas min iu ekvidi, kaj ĉio estos perdita. - Kion mi faros, kion mi nur diros? - Sed kio estis farebla, se mi lin tiel freneze amas? (Haltas.) Kiajn motivojn mi do havas, por ne konfidi lin? - al mi ŝajnas, ke eĉ nura ombro de suspekto estas peko ĉi tie; sed sam­tempe mi sentas, ke la trankvilo de mia animo bezo­nas tiun ĉi provon. Tiel longe mi ne vidis lin! Senĉese la kortegaj ceremonioj, regnestraj zorgoj kaj laboroj! - ­Kio estas mi ĉe tio? (Rigardas maldekstren al la en­irejo.) Ho ve, jen venas ĉefepiskopo Ernesto, kaŝi min mi ne povas - mi iros al li renkonte kaj konfesos al li la aferon. Li estas ja bona kaj eble li komprenos min. (Iras al li renkonte.)
Sceno sepa.

ERNESTO. ELlZABETO.

ERNESTO, eniras. - Kion mi vidas - Via Ma­jesto ĉi tie?

ELIZABETO. - Ne mirigas min via miro, hono­rinda patro. . .

ERNESTO. - Kaj en tiu ĉi momento?

ELIZABETO. - Mi scias, ke veni vespere al Karlův Týn virino ne rajtas, sed la edzino kaj reĝino eble.

ERNESTO. - Vere mi timas, ke eĉ tiu ne estos esceptita. La imperiestro estas severa koncerne la plenu­madon de siaj ordonoj, kaj due. . .

ELIZABETO. - Due?

ERNESTO. - Pardonu mian scivolecon, majesta reĝino, sed mi ne povas kompreni, kio kondukis viajn paŝojn en tiu ĉi momento en la kastelon?

ELIZABETO. - Kio kondukis miajn paŝojn? ­Kaj tion vi diras tiel kviete, honorinda patro! Ah, mi vidas tion klare: virino ĉiam suferas kaj plej multe, se ŝi amas.

ERNESTO. - La amo do kondukis vin al Karlův Týn! Pro ĝi vi malobeas tiel trankvile la malpermeson de l' imperiestro!

ELIZABETO. - Vi miras, patro honorinda, vi estas ja p a s t r o; sed vi estas ankaŭ granda h o m o, Ernesto - kaj tamen vin surprizas tiu vorto, tamen vi opinias, ke la amo estas por mia ago motivo baga­tela kaj nesufiĉa!

ERNESTO. - Vi eraras, sinjorino mia! Mi scias, kion signifas la amo por la homaro, kvankam mi mem ne ekkonis la roson de ĝia feliĉiga ĝuo! Sed mi ne komprenas bone, kiel la amo povas esti kaŭzo de via malfrua vizito?

ELIZABETO. - Vi ne komprenas. . . .Certe - vi ne ekkonis la amon. . . Ho, mi estas duoble kom­patinda kaj malfeliĉa, jam tial, ke vi estis la unua, kiun mi renkontis inter la muroj de tiu ĉi malfeliĉa kastelo!

ERNESTO. - Malfeliĉa ? - Vi tremas, reĝino! Larmoj en via okulo? - Pro Dio, kio okazis?

ELIZABETO. - Nenio, honorinda patro; nenio alia, ol ke mi estas senforta, neprudenta virino, nenio alia, ol ke mi amas mian edzon ĝis frenezeco! Tio estas nature bagatelaĵo kompare kun la politika intrigado, pro kiu mia edzo sin enfermas en tiu ĉi kastelo, tio estas nature peka malfortaĵo kompare kun la heroaj agoj de abnegacio kaj kristana humileco, kiujn li ĉi tie plenumas.

Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Mi sentas tion, kiel naiva kaj malsaĝa mi estas! Mi foriros, mi ne scias, kion plu mi serĉus tie ĉi. (Volas foriri.)

ERNESTO. - Vi ne foriros, filino mia! Vi estas malsana, via animo estas profunde ekscitita. Antaŭ mi ne staras plu reĝino, sed nur suferanta virino. Vi restos, vi konfesos ĉion.

ELIZABETO, dolore ridetante. - Sed se vi ne komprenos, patro. . .

ERNESTO. - Mi ekkomprenis, jam antaŭ ol mi vidis viajn larmojn. Vi sopiras, ĉu ne vere? - Kaj ne nur tio, vi eĉ ĵaluzas!

ELIZABETO. - Kaj ĉu tio estas - peko, patro?

ERNESTO. - Peko ĝi ne estas, se oni havas motivojn, sed malfortaĵo ĉiam. - Ĉu vi havas kaŭzojn por tio, filino?

ELIZABETO. - Ĉu do mia edziniĝo ne estis re­zulto de nura politika kontrakto?

ERNESTO. - Kaj ĉu tio ne estas feliĉa signo por amo, fariĝi paca anĝelo inter malpaciĝintaj nacioj?

ELIZABETO. - Ah, patro, ĉu koro de amanta virino demandas pri nacioj, pri iliaj bataloj kaj ilia re­paciĝo? Mem estante metita en la plej kruelan batalon, ĝi baraktas, ĝis kiam ĝi trovas en reciprokeco de l' amo sian veran kaj solan pacon?

ERNESTO. - Kaj vi pensas, ke tia homo, kia estas la imperiestro, povus sen amo edziĝi?. . .

ELIZABETO. - Tion mi ne pensas. Sed li estas samtempe politikisto, kaj al tiuj estas ĉio permesita.

ERNESTO. - Laŭ opinio de la popolo eble, sed neniam antaŭ ilia propra konscienco. Viaj konjektoj estas malpravaj, reĝino, kaj la vojo, kiun vi elektis, estas -

ELIZABETO. - Ho, eldiru nur, kion mi mem sentas en la profundaĵo de mia animo! La vojo, kiun mi elektis, estas malinda, nekonvena por reĝino! ­Sed amanta virino posedas aliajn rajtojn, ol kiajn aprobas la kortega etiketo. - Kaj due, kion fari nun? Estas malfrue. - Kial mi ne parolis kun vi pli frue, honorinda patro!

ERNESTO. - Tamen en la fundo de via animo vi ne estus konvinkita pli bone ol ĵus nun. Kie foje ekĝermas semo de malkonfido, tie ĝi rapide fariĝas arbo, kiun la venteto de saĝa prudento ne povas jam ekskui kaj des malpli elradikigi. Mi estas malnova amiko de Lia Reĝa Moŝto, akompanas ĉiun lian paŝon kaj tamen mi ne kuraĝas kredigi al mi mem, ke mia vorto povus vin konvinki. Vi estas vundita, necesa estas kuracilo por via vundo. Vi mem devas konvinkiĝi, kiel malĝustaj estis viaj konjektoj, propraokule vi devas vidi, kiel vin ŝatas la imperiestro, kiel li adoras vin. . .

ELIZABETO, reve. - Kiel li min adoras. . . (Riproĉe.) Kaj kiom da tagoj li dediĉis al mi depost nia geedziĝo?

ERNESTO. - Ne forgesu, filino, ke li estas la ĉefa regnestro en Eŭropo. . .

ELIZABETO, indigne. - Kaj dume la koro de lia edzino devas peti almozon. - Unue la bruaj festoj en Krakow, poste la glora vojaĝo ĉi tien, la bonvenigo, prezentado de pastroj kaj nobelaro, kaj intertempe eĉ ne unu momento da ripozo. La imperiestro fordonas sin al siaj ŝtataj laboroj aŭ al konstruado - la ceteran tempon konsumas la vizitado de preĝejoj kaj monaĥejoj.

ERNESTO. -- Eĉ kontraŭ tiuj vi estas ĵaluza?

ELIZABETO, pasie. - Kiu vere amas, tiu ĵaluzas ĉion! - Ho, infane mi ĝojis je mia provinca kasteleto, mi esperis forveturi el Praha kune kun li - sed ve, kia senreviĝo! Oni ekspedis min antaŭe kun mia kortegestrino, la korpe kaj spirite malgrasa sinjorino Ofka, al Karlík - kaj la imperiestro vojaĝis en sia veturilo, en kiu li laŭdire senĉese laboras, ĉi tien al Karlův Týn. Tie ĉi li sin enfermas kiel ermito, kaj virino ne rajtas transpaŝi lian sojlon. Kaj tiam vi diras, ke li adoras min. - Ho, kiam mi vidos lin refoje?

ERNESTO, post momento. - Ankoraŭ hodiaŭ, mia filino, ankoraŭ hodiaŭ.

ELIZABETO, vivece. - Kaj ĉi tie, patro - ne vere? Vi helpos min ĉe tio? Vi persvados lin, ke li nuligu la sensencan ordonon, ke virino ne rajtas dum­nokti en Karlův Týn! Ho, dankon al vi, dankon!

ERNESTO. - Ne, tio estas malebla. - La impe­riestro estas konsekvenca kaj la leĝojn, kiujn li donis, li mem obeas plej skrupule. - Sed la vundo en via koro, reĝino, estas tiaspeca, ke oni devas almeti akran tranĉilon tuj, senprokraste. Mi estas malamiko de trompo kaj ruzo - sed ĉi tie. . . kia helpo!

ELIZABETO.- Vi intencas?

ERNESTO. - Ĉu vi estas preta submeti vin al ĉio, fordoni vin tute al mia gvidado?

ELIZABETO. - Danke mi sekvos vin. Faru kion ajn, nur redonu al mi la imperiestron!

ERNESTO. - La unua kondiĉo estas malfacila, reĝino. Neniu eksciu, ke vi estas tie ĉi. La imperiestro ne tolerus tiel evidentan kaj okulfrapan malobeon de sia ordono. Neniu ekvidu vin ĉi tie.

ELIZABETO. - Sed ĉu mi povas igi min nevidebla?

ERNESTO.- Preskaŭ - almenaŭ por la okuloj de la korteganoj. Venu, gastoj troviĝas en la kastelo, kaj Lia Majesto povas alveni ĉiumomente. Venu en mian ĉambron, kie mi diros al vi la ceteraĵojn. Dio estos kun ni. Ĝi estas la unua trompo, per kiu mi en mia vivo kulpiĝas, sed mi faras ĝin trankvile; mi volas ja redoni kvieton al via koro kaj vin redoni al la koro de mia amiko.

ELIZABETO.- Kiel mi benas vin, patro!

ERNESTO. - Nur poste, filino mia... eble pentos ni ambaŭ... Sed la tempo rapidas, kaj nia entrepreno estas bona.

ELIZABETO, forirante kun Ernesto.- Kiel la amo mem!


Sceno oka.

De la alia flanko eniras reĝo PETRO kaj duko STEFANO.

STEFANO.-- Senĉese ni ĉirkaŭmigras, kvazaŭ transpaŝinte vagigan radikon - kaj ni iras vane.

PETRO. - Ĉar vi volas ja nenion vidi nek supozi...

STEFANO.- Kaj male, Via Reĝa Moŝto vidas kaj supozas troe...

PETRO.- Tamen vi ne konvinkos min, sinjoro duko, ke la paĝio, kiu antaŭ momento transiris la ponton al la kastelo estas efektiva paĝio. Tia li estas verŝajne simile, kiel mi estas reĝo de Jerusalemo: li aspektas kiel paĝio, eble li lasas titoli sin paĝio, ­sed paĝio li ne estas.

STEFANO. - Kaj vi opinias, ke li estas knabino! Via Reĝa Moŝto vidas ĉie kaj en ĉio filinojn de Heva; eble finfine eĉ la maljuna kastelestro de Karlův Týn aŭ ĉefepiskopo Ernesto estas nur maskitaj knabinoj!

PETRO. - Diru kion ajn, mian suspekton vi ne forigos.

STEFANO. - Kaj kie subite malaperis la ĉarma akiraĵo?

PETRO. - Li iris en la gardistejon -

­STEFANO. - Sendube li estas paĝio; cetere mi ekvidis lin ankaŭ, li portis koloron de la kastelestro - ­vi devas konfesi, ke vi eraras.

PETRO. - Koloron de la kastelestro? - Tiam mi des pli certe ne eraras! Jen ja la ĉefa pruvo! Kompa­tindulo - kiel embarasite li rigardis ĉirkaŭen, kaj la irado. . . ho, paĝio en koloro de sinjoro de Wartenberg kondutus iom pli hejmece en Karlův Týn!

STEFANO. - Nu, eĉ se jes - kion vi intencas nun?

PETRO. - Atendi, ĝis kiam li forlasos la gardistejon ĝis la mateno li ne restos ja tie.

STEFANO. - Kaj se li restus?

PETRO. - Ni sekvos lin en la gardistejon kaj li devos konfesi, kiu li estas. Ni estas gastoj ĉi tie kaj povas ĉien libere eniri. Tempon ni havas sufiĉe, kial ni ne distru nin!

STEFANO. - Jes la tempo sufiĉas. Kaj la impe­riestro ankoraŭ ne venas. (Trumpetado en malproksimo.)

PETRO. - Ree proksimiĝas iu al la kastelo - ni iru al li renkonte.

STEFANO. - Nu, se Via Reĝa Moŝto deziras, kial ne. Mi promesis al vi esti via ligano, mi do jam per­sistos.

PETRO. - Sed nur singarde, nur singarde! (Ko­mencas krepuskiĝi. Ili foriras tra la pordego.)
Sceno naŭa.

De la alia flanko eniras PEŠEK HLAVNĚ, post li ALENA, alivestita kiel paĝio en koloro de sinjoro de Wartenberg.

PEŠEK. - Strange estas konfuzita via lango, fraŭlo. Kiu do sendis vin kaj al kiu vi portas leteron?

ALENA. - Ĉu mi ne diris al vi klare, ke al sinjoro verŝisto Pešek? Se vi estas tiu, prenu ĝin senhezite. (Donas al li leteron.)

PEŠEK, prenante la leteron. - Kaj en kies servo vi estas, ĉarma knabo?

ALENA, ridas. - Dankon por la komplimento, ­sed vi povus koni la koloron de l' sinjoro kastelestro.

PEŠEK, incitite. - Vi estas petolulo, knabo - sed aminda petolulo. Nu, kaj kion deziras via estro de mi? Stranga ŝerco ĝi estas, antaŭ momento mi parolis ja kun li, kial do li sendas nun paĝion kun letero...?

ALENA, faras geston, ke ŝi volas la leteron repreni. ­Ĉu vi do ne akceptas la leteron? - Bone, donu ĝin al mi. Se por vi ne estas grava ĝia enhavo, des malpli por mi.

PEŠEK. - Do atendu ĝis kiam mi almenaŭ tralegos la strangan komunikon. (Malfermas la leteron kaj legas.) Al ĉiuj legantoj saluton, kaj ĉion plej bonan per Dio la plej kara ni deziras kaj homojn de bona volo ni sciigas, prenante ilin samtempe kiel atestantojn, ke en la hodiaŭa tago ni dece kaj honeste skribis tiun ĉi kontrakton, per kiu ni promesas doni nian filinon Alena kiel edzinon al la vinverŝisto de Lia Reĝa Moŝto, sin­joro Pešek Hlavně, sen la devo, ke li akiru - kiel mi komence diris - spronojn de kavaliro, kondiĉe, ke nia suprenomita filino Alena sukcesos malgraŭ la malper­meso de nia plej majesta imperiestro kaj reĝo Karolo, tiunome la Kvara, kiun Dio por ĝojo kaj gloro de ĉiuj fidelaj Bohemoj dum longaj jaroj bonvolu ŝirmi, pasigi unu nokton en ties kastelo Karlův Týn sen akcidento kaj sen puno. Kompense ni pagos, se ŝi ne sukcesos, cent sesdekojn da groŝoj arĝentaj kaj dek barelojn da vino de Mělník al la brava kaj nobelsanga sinjoro Ctibor de Fuchsberg, la plej supera ĉasestro kaj kaste­lestro en Dobříš, kara amiko nia, aŭ male, se Alena sukcesos, li donacos al ŝi tiun ĉi sumon okaze de ŝia edziniĝo. . .“

ALENA, ridas. - Nu, kion vi diras pri tio, brava sinjoro verŝisto?

PEŠEK. - Kia freneza ŝerco? Kion ĝi signifas knabo? Kiu skribis tion?

ALENA. - Bonvolu do, saĝa sinjoro, legi la subskribojn!

PEŠEK, legas. - Efektive - sinjoroj Ctibor de Fuchsberg kaj Nikolao de Wartenberg subskribis kaj almetis siajn sigelojn (Rigardas esplore Alena'n, kiu laŭte ridas antaŭ lia vizaĝo.) Aŭ ĉu estas freneza ankaŭ mi? Ĉu mi povas kredi al miaj okuloj? Alena! Jen ja vi!?

ALENA. - Nu, fine vi rekonas min! La provo suk­cesis bonege. Vi povis min trapiki per via rigardo, kaj nenion vi rimarkis. Oni vidas, ke al mi bone konvenas la koloro de l' onklo.

PEŠEK. - Kion vi intencas?

ALENA. - Ĉu vi ne legis, ĉu vi ne komprenas? Via amo estas tre miopa, sinjoro Pešek! Kion mi inten­cas? Kiel vi vidas mi estas ĉi tie kaj volas de ĉi tie venke foriri, ĉar la afero koncernas la manon de tre ĝentila, sed iom nekomprenema sinjoro, kiu antaŭ mo­mento nomis min ĉarma knabo. (Ridas.) La voĉo de l' koro restis muta, sinjoro Pešek, tio estas malĝoja signo!

PEŠEK. - Tie ĉi vi volas resti - pro la veto? Jen stranga ŝerco, Alena, kiu al nia amo neniom utilos.

ALENA. - Stranga ŝerco, kiu sole nin savos. Diru vi mem, kion ni nur entreprenu, por ke ni fine apartenu al ni! Jen tio mem sin metas antaŭ vian vizaĝon. ­Nu, prenu ĝin sen pripensado kaj sen hezito.

PEŠEK. - Esprimu ĉion klare, Alena. Parolu rapide, ĉar ĉiumomente povas eksoni trumpeto, anoncanta la alvenon de Lia Majesto.

ALENA. - La imperiestro dumnoktos hodiaŭ en la kastelo? - Bone! Nun estos mia venko des pli per­fekta! (Eksidas sur la benko. Pešek apud ŝi.) Aŭskultu do, mia malkuraĝa kavaliro. Mia patro, kiel vi scias je via malĝojo, foje obstine decidis, ke vi devas akiri spronojn de kavaliro, antaŭ ol vi kondukos min al la altaro. Sed, mia Dio, tio estas facile direbla, ĉu ne? Akiri spronojn - kiel? En Italujon la imperiestro ne vojaĝas plu, por ke vi povu savi lian vivon ĉe ia komploto; militoj ne okazas. Kion fari? Mi petis, ploris tiom, ke vi tion eĉ ne meritas. . .

PEŠEK. - Ho, ora koro.

ALENA. - Nenio helpis. . Subite hieraŭ vespere vizitis nin sinjoro Ctibor de Fuchsberg, malnova amiko de mia patro, bona, gaja ŝerculo. Li eksidis kun la patro ĉe tablo, ili trinkis, ludis ĵetkubojn, parolis pri Lia Ma­jesto, pri la lando, pri la regno kaj intrigoj translimaj, tiel, ke mi jam oscedis kaj volis foriri en mian ĉambron. Ĉi momente komencis sinjoro Ctibor rakonti pri la nova leĝo, laŭ kiu neniu virino rajtas pasigi nokton en Kar­lův Týn. Mia patro ridis, frapis la tablon, eksaltis kaj diris, ke li volus vidi la ŝercon, se iu tamen sukcesus tion fari. Sinjoro Ctibor rezonis, ke tio estas malebla - ­la patro asertis indigne, ke oni povas tion fari, unu vorto sekvigis alian, kaj fine ili faris veton, kiel vi ĵus legis, Mi kisus la knabinon, kiu tion entreprenus“, diris mia patro, kaj de rido fluis al li larmoj en la pokalon. Mi mem volas tion entrepreni“, vokas mi. ­Kiel? Vi, infano mia?“ ekkriis kun pasia ĝojo la patro, bone, provu tion kaj tiam postulu kion ajn“. - La manon de sinjoro Pešek, malgraŭ la manko de spronoj kavaliraj“, respondas mi, ĉu vi permesas?“ - Bone, eĉ tion mi permesas“, diris la patro vigle. - La veto estis kontraktita - vi vidas, ke mi forĝis feron, dum ĝi estis varmega. - Nun mi do estas ĉi tie. Kaj mi fidas al via helpo, sinjoro Pešek. La alivestiĝo estas mia ideo. Kiel? - Vi silentas? - Ĉu mi do ne plaĉas al vi? (Levas sin kaj transiras maldekstren.)

PEŠEK. - Ĝi estas frenezaĵo, Alena! Alena, ĝi estas evidenta malsaĝaĵo, kiu nin malutilos kaj de nia celo nin senbezone nur malproksimigos. Mi nepre ne povas konsenti.

ALENA. - Nu, vi estas brava helpanto!

PEŠEK. - Ĉu ne ekpensis via patro pri la kolero de l' imperiestro? Vin mi ne miras, vi estas senpru­denta, sed li. . .

ALENA. - Dankon por la komplimento! La kolero de l' imperiestro - ĉu nia amo valoras eĉ ne tiom? Lia Majesto ja eĉ ne ekvidos min - se vi volas, mi restos inter la soldatoj en la gardistejo - simple: mi estos kie ajn, mi faros ĉion, kio al vi plaĉos, sed mi restos tie ĉi. Ĉu mi ne valoras tion, malĝentila sinjoro? Se ne, do adiaŭ kaj bonan nokton!

PEŠEK. - Kia malprudenta, freneza ideo! Ni pe­reigos nin!

ALENA. - Precipe, se ni ĉiam nur ĝemos kaj plen­dos. Mi estas ĉi tie kaj ne intencas foriri.

PEŠEK. - Sed kion ni faros?

ALENA. - Zorgu vi, sinjoro verŝisto! Vi kondukos min en la gardistejon. Vi men ne rekonis min, des pli certe min ne rekonos la aliaj. Mi ludos kun ili damojn kaj trinkos, kaj se vi deziras, mi eĉ skermos laŭplaĉe! Prezentu min kiel vian pli junan fraton aŭ kuzon; mi portas la koloron de l' onklo - ĝi estos des malpli suspekta. Sed ĉio ĉi estas via afero - nu, penigu do iomete ankaŭ vian cerbon!

PEŠEK. - Malfeliĉa, freneza ideo, Alena!

ALENA. - Ripetata parolo pri la sama titolo! Vi estas vere teda kunulo, sinjoro Pešek; pli frue vi estis pli gaja, sed la ĉirkaŭaĵo de la imperiestro devas esti treege malĝoja, se mi konkludas laŭ vi, kiel vi estas serioza, prudenta kaj malvigla. Miaparte, mi estos gaja hodiaŭ! Ĝi estas ja tamen aventuro, nokto en gardi­stejo, inter paĝioj kaj soldatoj ĉe plena pokalo, kiom da rakontoj kaj ŝercoj mi aŭdos tie! - Nokto en tia alteco, proksime al la steloj kaj al vi! - Nu mi esperas, ke vi lasos vin ankaŭ vidi, vi marmora fianĉo?!

PEŠEK. - Mi? Vi ja scias, ke mi ne povas min formovi de Lia Majesto.

ALENA. - Ĉu li do trinkas dum la tuta nokto ĝis la mateno?

PEŠEK, riproĉe. - Alena!

ALENA. - Nu, mia Dio, la demando estas ja tute natura. Vi estas lia verŝisto; kion alian vi do faras, krom verŝadi al li vinon? - Mi esperas ja, ke Lia Majesto ankaŭ dormas.

PEŠEK. - Tiam mi gardestaras apud li en la antaŭ­ĉambro.

ALENA. - Sekve vi povas foriri, kiam li ekdormis. .

PEŠEK. - Tion mi nepre ne povas!

ALENA. - Tian postenon mi rezignus. Gardi lin dum la dormado, kaj verŝi al li vinon, kiam li maldormas. (Obstine) Domaĝe ke mi ne sciis tion antaŭe - ­tiam mi ne estus irinta ĉi tien - mi frenezulino; vi estas prava, mi ĝojis kiel infano, ke ni estos unu ĉe la alia, ke ni ĉion priparolos - kaj vi eĉ por momento ne volas veni. .

PEŠEK. - Ĉar mi ne povas. . .

ALENA. - Memoru, Pešek: Kiu volas, tiu povas. Al mi ankaŭ povis iu diri, ke ne estas eble entrepreni, kion mi entreprenas, kaj vidu, mi estas ĉi tie, ĉar mi volis. .Vi konas min, ke mi estas necedema. (Energie.) Mi esperas, ke ĉi-nokte ni vidos nin.

PEŠEK. - Nu, mi do provos tion.

ALENA. - Kaj kie?

PEŠEK. - Tie ĉi sub la tilio. - Sed, Alena, pri­pensu ankoraŭfoje, kion vi riskas! Tiom da gastoj estas hodiaŭ en Karlův Týn!

ALENA. - Des pli facile mi malaperos inter ili.

PEŠEK. - Kaj plue, la onklon mi tute forgesis. La kastelestro rekonos vin, kaj vi scias, kiel li estas severa!

ALENA. - Mi scias ankaŭ, kiel li min amas. Kaj estas bone: ĝuste la onklon ni bezonos.

PEŠEK. - La kastelestron?

ALENA. Al mia patro kaj al sinjoro Ctibor de Fuchs­berg ja devos tria persono pruvi, ke mi estis ĉi tie, nek min, nek vin ili kredus, ili dirus simple, ke ni volas ilin trompi. Sed se la onklo, la kastelestro de Karlův Týn mem, donos sian vorton kaj sigelon. .

PEŠEK. - Kaj samtempe la plej belan ateston pri si mem, kiel zorge li gardis la reĝajn ordonojn. . .

ALENA. - Pri tio nun ne estas la demando, sinjoro Pešek. La onklo devas scii, ke mi estas ĉi tie, por povi tion pruvi kaj atesti.. Kaj por iom puni vin pro via malvigleco, hezitemo kaj ne tro granda ĝentileco, mi komisias kaj ordonas al vi, ke vi tion singarde, sed tamen decide al li diru.

PEŠEK. - Kiajn maleblaĵojn vi postulas de mi, Alena! Mi venos nokte ĉi tien, kvankam ĝi estos treege riska por mi, sed al la kastelestro mi diros nenion, ĉar unue li ĉion perfidus, kaj due. . .

ALENA. - Nu, kaj due?

PEŠEK. - Due li opinius, ke ĉion aranĝis mi. Per spronoj kavaliraj mi volas vin gajni - sed ne per ruzo.

ALENA. - Mi do vidas, ke mi mem devas agi. Volu aŭ ne volu, diru aŭ ne diru, venu vespere aŭ ne - mi scias pri vi nenion kaj vi pri mi same. Sola mi faros mian aferon, kiel mi ĝin komencis.

PEŠEK. - Vi koleras, Alenjo.

ALENA. - Male, mi amas vin plie ol vi min - jen ĉio.

PEŠEK. - Alena, ĉu vi povas dubi. . . ? (Prenas ŝian manon kaj volas ŝin kisi. - Trumpetado de mal­supre.)

ALENA, liberigas sin kaj kuras dekstren. - Por tio, sinjoro verŝisto, ni ne havas nun tempon. Vi konas vian rolon - estas necese agi decide.

Pešek. - Malsupre svarmas torĉoj - jen venas certe Lia Majesto, mi devas iri renkonte al li.

ALENA. - En via rigardo mi legas, ke vi faros ĉion laŭ mia volo. Do, ĝis revido vespere, ĉi tie sub la tilio! (Ŝi foriras en la gardistejon. Pešek forpaŝas al la alia flanko; subite eniras ĉefepiskopo Ernesto kaj meditante ekstaras, Peŝek haltas ĉe la konfraŭa flanko ankaŭ enpensiĝinte. En la unua momento ne rimarkas unu la alian.)
Sceno deka.

ERNESTO. Pešek.


ERNESTO eniras, al si mem. - Ĝi estas entute bone preparita! - Kiel nur forigi sinjoron Pešek? Estas ne­cese, ke la reĝino gardestaru en la antaŭĉambro de la reĝa dormejo. Pešek malhelpas min. Kion fari? Li devas malaperi, li devas malsaniĝi.

PEŠEK, al si mem. - Jes, estas facile diri: ĝis revido sub la tilio! Sed kiel nur malaperi el la antaŭĉambro de la reĝa dormejo - jen alia kaj iom malpli facila demando - se nur venus en mian kapon ia ideo! - Malsaniĝi - malnova rimedo, sed ĉiam bona; mensogo naskas mensogon, mi devas iĝi malsana. (Ekvidas Erneston.) Ha, la ĉefepiskopo, bone, mi diros tion al li tuj.

ERNESTO, rimarkas en la sama momento Pešek'on. - Ĵus mi serĉis vin, sinjoro Pešek. Vi venas kvazaŭ vokita.

PEŠEK. - Vi deziras, honorinda patro?

ERNESTO. - Ĉu vi ne klopodas, sinjoro verŝisto, atingi spronojn de kavaliro?

PEŠEK. - Patro - nepre mi klopodas. Ĝi estas almenaŭ nun la unusola celo de mia ambicio.

ERNESTO. - Sekve obeu mian ordonon, kaj mi ga­rantios ilin al vi.

PEŠEK. - Senpacience mi atendas. . .

ERNESTO. - Hodiaŭ vi devas esti malsana, sinjoro verŝisto. Ĉi vespere vi ne priservos Lian Majeston nek gardestaros en la antaŭĉambro de lia dormejo.

PEŠEK, flanken. - Brave! Gajnite! (Laŭte.) Sed mia ofico, patro. . . (Flanken) Kial mi nun cedu tiel facile?

ERNESTO. - Nenion kontraŭdiru, se vi entute volas akcepti mian proponon, nek demandu pri ties kaŭzoj kaj motivoj. Pretekstu malsanecon kaj ne forlasu la lo­ĝejon de l' kastelestro.

PEŠEK, flanken. - Tiu ĉi kondiĉo ne tro plaĉas al mi. (Laŭte.) Vere mi ne scias, patro. . .

ERNESTO. - Ĉu mi povus postuli ion je via malfe­liĉo aŭ je via malutilo?

PEŠEK, post nelonga pripensado. - Volonte mi obeos vian ordonon, patro!

ERNESTO. - Vi do estas hodiaŭ malsana, sed ne forgesu tion, ne forgesu! (Forirante returnas sin.) Ne forgesu! (Foriras.)
Sceno dekunua.

(La scenejon plenigas brilo de subiranta suno.)
PEŠEK, sola. - Nun mi estas tenata en duobla kap­tilo. De la imperiestro mi povas malproksimiĝi, sed veni al Alena mi ne povas. Tamen mi gajnas ambaŭ­okaze. Aŭ sukcesos la plano de Alena kaj mi ricevos ŝin laŭ la veto de ŝia patro - aŭ la plano ne sukcesos, kaj ree ŝi apartenos al mi pro la kavalira rango atingita helpe de la ĉefepiskopo. La afero finiĝu kiel ajn, cia ŝanco, Pešek, estas pli bona, ol ci meritas. Se mi ne venos sub la tilion, Alena certe koleros, sed nenia domaĝo, almenaŭ estos punita la facilanimeco, kun kiu ŝi aranĝis la tutan ludon! - Aŭ ĉu prefere mi elserĉu pli frue Alenjon inter la servistaro - kaj donu al ŝi sciaĵon? Tion mi ne povas; de nun mi estas jam mal­sana. - Antaŭen do, al la kastelestro! - (Post momento.) Aŭ se mi nokte tamen por momento venus al Alena. . . Kiu tion vidus? - Kaj kion intrigas la ĉe­fepiskopo? (La trumpetado ĉiam pli proksimiĝas.) Nun estas nature malfrue, por konsideri ĉion - la impe­riestro venas. - Mi do estas malsana, nenia helpo. Bonan nokton, Alenjo! (Foriras.)
Sceno dekdua.
(Dum trumpetado venas en la scenejon paĝioj, gardi­staro kaj bohemaj nobeloj, en kies mezo imperiestro Karolo IVa, post li la kastelestro de Karlův Týn, Er­nesto, reĝo Petro, duko Stefano, la sekvantaro, inter kiu kelke da pastroj kaj ekleziaj altranguloj. La trum­petoj eksilentas.)
KAROLO IVa, ERNESTO. La KASTELESTRO. PETRO. STEFANO. La SEKVANTARO.
KAROL IVa, rigardas ĉirkaŭen. - Fine mi denove spiras libere! Dankon al Dio kaj sankta Venceslao! - Mia Karlův Týn!

LA KASTELESTRO, antaŭpaŝas. - Estas por mi ple­zuro kaj ĝojo, bonvenigi la majestan regnestron post tempo tiel longa.

KAROLO IVa. - Mi dankas Vin, sinjoro kastelestro. Tie ĉi mi lasas min volonte bonvenigi. Tie ĉi mi sentas en la koro la koron de mia nacio. Tie ĉi mi trovas min inter la miaj! (Rigardas ĉiujn ĉirkaŭe kaj salutas ilin per afabla mansigno; ekvidante dukon Stefanon, li faras malseveran mienon.) La sinjoro duko? Bon­venon! (La duko senvorte riverencas.) Mi esperas, ke nur amika vizito venigis vin al Karlův Týn! (Li rimarkis reĝon Petron.) Kaj jen nia ŝatata kaj kara gasto, reĝo Petro! Nu, vi trarigardis la kastelon, sinjoro frato - ­diru do sincere, kiel ĝi plaĉas al vi? Sciu, ĝi estas ankoraŭ nepreta, ĝí estas nur komenco de mia ideo, kaj mi petas, ke vi juĝu indulge. La tuta Karlův Týn estas mia verko, ĉi tie mi realigas miajn proprajn projektojn (ridetas), kaj kredu, ke ofte eĉ malgraŭ malplaĉo de miaj arĥitekturistoj kaj de la eminentaj majstroj de l' arto pentrista.

PETRO, riverencas. - Kun admiro mi rigardis, gvi­date per modela klarigo de patro Ernesto, vian verkon, kaj se mi silentas, kaŭzas tion nur la senlima sur­prizego, ne trovanta trafajn vortojn por laŭdi kaj glori.

KAROLO IVa. - Mi ĝojas, se ĝi almenaŭ iom plaĉas al vi, sinjoro frato. Lukson de l' Oriento vi nature ne trovos ĉi tie - ĝi estas nur rifuĝejo de ermito, nur fortika ujo por niaj sanktaj kronjuveloj. Ho, sinjoroj, kiel libere oni spiras post plenumita laboro! Mi venas el Praha, mi laboras kiel ordinare dum la tuta vojaĝo en la veturilo, subite mia okulo ekvidas la amatajn de­klivaĵojn super Berounka. Vane! Mi devas elrigardi el la fenestro de l' veturilo, la regiono centfoje travojaĝita logas min per nova plezureco kaj elspiras miloblan ĉar­mon! La arbaroj vastiĝas, mi distingas la oblikvan su­pron de Ostrý kaj la revan deklivon de Plešivec, mi observas la bordon de la rivero, mi konas ĉiun fendon en la rokaro, kie nestas hirundoj! Mi ne vidas ankoraŭ mian kastelon, tiel bone mi ĝin kaŝis al mi mem, sed mi supozas ĝin en proksimeco, sinjoroj, mi atendas, kiam cedos la lasta verda kurteno de la arbaraj montoj kaj kiam aperos la tegmento de l' preĝejo de Sta Pal­macio inter la arboj! Fine mi venas ĉi tien, kie ĉio estas mia, tiel kvietiga, senbrua, invitanta al ripozo. Kaj plue Beroun -

  1   2


Elŝuti 351.93 Kb.


Elŝuti 351.93 Kb.