Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Tria karesma dimanĉO

Elŝuti 66.04 Kb.

Tria karesma dimanĉO




Dato20.10.2017
Grandeco66.04 Kb.

Elŝuti 66.04 Kb.

3.a karesma dimanĉo – jaro A – N.L.A.

TRIA KARESMA DIMANĈO
(aŭ “de Abrahamo”)

ENIRA ANTIFONO (Ps. 61, 8-9) (starante)

K. En Dio estas mia savo kaj mia gloro,
li estas la Dio de mia forto
kaj mia espero estas li.
En li esperu, vi ĉiuj ĉi-kuniĝintaj;
malfermu vian koron antaŭ Dio,
ĉar li estas la Sinjoro, li estas tiu, kiu nin subtenas.
!


C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.
K. Amen.

KONFESO DE PEKOJ

C. Gefratoj, por inde celebri la sanktajn misterojn, ni agnosku niajn pekojn.

(mallonga silento)

C. Vi, kiu ordonas pardoni unu la alian antaŭ ol veni al la altaro, Kyrie, eleison.
K. Kyrie, eleison.

C. Vi, kiu sur la kruco propetis la pardonon por la pekuloj, Kyrie, eleison.
K. Kyrie, eleison.

C. Vi, kiu konfidis al la Eklezio la oficon de la repaciĝo, Kyrie, eleison.
K. Kyrie, eleison.

C. Dio Ĉiopova kompatu nin, li pardonu niajn pekojn kaj nin konduku al la eterna vivo.
K. Amen.

JE LA KOMENCO DE LA LITURGIA ASEMBLEO

C. Ni preĝu. (silenta momento)

Ho Dio de kompatemo, kiu pretigas la koron, kiun vi renaskigis pere de la bapto, al la re-vivado de la Paskaj okazaĵoj por ĉerpi de tiuj la profundan efikon, permesu, ke ni fidele gardu vian gracon kaj ĝin humile reakiru pere de preĝado kaj pentofaro. Per Jesuo Kristo, via Filo, nia Sinjoro kaj nia Dio, kiu vivas kaj regas kun vi en unueco kun la Sankta Spirito, dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj.
K. Amen.

LITURGIO DE LA PAROLO

LEGAĴO (Eli 34, 1-10) (sidante)

L. Benu min, ho Patro.
C. La profeta legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

Dio malleviĝas sur Sinajon en nubo –


Mi faros mirindaĵojn kaj la popolo vidos la faron de la Sinjoro”


L. Legado de la libro de la Eliro

En tiuj tagoj la Sinjoro diris al Moseo: «Skulptu du ŝtonajn tabelojn kiel la unuaj. Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la unuaj tabeloj, kiujn vi rompis. Estu preta por morgaŭ matene: morgaŭ matene supreniru sur la monton Sinaj kaj stariĝu antaŭ mi sur la pinto de la monto. Neniu supreniru kun vi, kaj neniu montriĝu sur la tuta monto; eĉ ŝafo aŭ bovo ne paŝtiĝu antaŭ tiu monto».

Moseo skulptis du ŝtonajn tabelojn kiel la unuaj, leviĝis frue matene kaj supreniris sur la monton Sinaj kun la du ŝtonaj tabeloj, kiel ordonis al li la Sinjoro. Tiam la Sinjoro malleviĝis en nubo, haltis apud li kaj alvokis la nomon de la Sinjoro. La Sinjoro preteriris antaŭ li, ekkriante:
«La Sinjoro, la Sinjoro, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema, kiu konservas favorkorecon por miloj da generacioj,
pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed ne lasas sen puno; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, ĝis la tria kaj kvara generacioj».

Rapide Moseo kliniĝis ĝis la tero kaj adoris. Li diris: «Se mi akiris vian favoron, Sinjoro, tiam Sinjoro volu iri en nia mezo, ĉar ĝi estas popolo malmolnuka, sed pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin via posedaĵo».



La Sinjoro diris: «Jen mi faros interligon: antaŭ via tuta popolo mi faros mirindaĵojn, kiaj neniam ekzistis sur la tuta tero nek ĉe iuj gentoj:
la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la la Sinjoro,
ĉar terura estos tio, kion mi faros por vi
».

- Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko!

PSALMO (Psa 105 (106))

L. Savu nin, Sinjoro, nia Dio.
K. Savu nin, Sinjoro, nia Dio.

L. Ni pekis kiel niaj patroj,
ni malbonagis, ni malvirtis.
Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis viajn miraklojn,
ne memoris vian grandan bonecon
.
K. Savu nin, Sinjoro, nia Dio.

L. Multajn fojojn li ilin liberigis;
sed ili obstinis laŭ siaj planoj.
Tamen, li rigardis ilian angoron,
kiam li aŭdis ilian krion
.
K. Savu nin, Sinjoro, nia Dio.

L. Li memoris pri sia interligo kun ili,
kaj ilin kompatis pro sia granda amo.
Li trovigis al ili favoron, ĉe tiuj, kiuj ilin forportis
.
K. Savu nin, Sinjoro, nia Dio.

EPISTOLO (Gal, 3, 6-14)

L. Benu min, ho Patro.
C. La apostola legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

Tiu, kiu havas fidon, estas benata kune kun Abrahamo, kiu kredis”



L. Letero de la Sankta Apostolo Paŭlo al la Galatoj

Gefratoj, tiel estis, ke Abrahamo «kredis al Dio kaj tio estis kalkulita al li kiel virto». Sciu, do, ke filoj de Abrahamo estas tiuj, kiuj alvenas el la fido.


Antaŭvidante do, ke per fido Dio pravigos la paganojn, la Skribo antaŭpredikis la evangelion al Abrahamo, dirante: «Beniĝos per vi ĉiuj gentoj».
Tial do, tiuj, kiuj rilatas al fido, beniĝas kun la fidela Abrahamo. Ĉar ĉiuj, kiuj rilatas al faroj de Leĝo, estas sub malbeno; ĉar estas skribite: «Malbenita estas ĉiu, kiu ne persistos en ĉio, kio estas skribita en la libro de la Leĝo, por plenumi ĝin». Sed, ke neniu praviĝas antaŭ Dio per la Leĝo, estas evidente;
«ĉar: la virtulo vivos per fido». Sed la Leĝo ne baziĝas sur la fido, male ĝi diras: «Kiu plenumas ilin, vivos en ili». Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la Leĝo, mem fariĝinte malbeno pro ni; ĉar estas skribite: «Malbenita estas ĉiu, kiu pendas sur lignaĵo», por ke venu sur la paganojn la beno de Abrahamo en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

- Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko!

KANTO ĈE LA EVANGELIO (Kp. Joh. 8, 46-47) (starante)

K. Honoro kaj gloro al vi, ho Kristo!
L. Kredu al mi, diras la Sinjoro;
kiu estas de Dio, aŭskultas la vortojn de Dio!

K. Honoro kaj gloro al vi, ho Kristo!

EVANGELIO (Joh 4, 5-42)

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

"Abrahamo ĝojegis en la espero vidi mian tagon; li ĝin vidis kaj pleniĝis je ĝojo"

C. Legado de la Evangelio laŭ Johano
K. Gloro estu al vi, Sinjoro.

C. En tiu tempo. Jesuo diris al la Judoj, kiuj kredis al li:
«Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj; kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos».
Ili respondis al li:
«Ni estas idaro de Abrahamo, kaj ankoraŭ al neniu ni estis sklavoj; kial vi diras: “Vi estos liberigitaj”?
».
Jesuo respondis al ili:
«Vere, vere, mi diras al vi: Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de la peko. Nu, la sklavo ne ĉiam restas en la domo, sed la filo ĉiam restas. Se do la Filo vin liberigos, vi estos efektive liberaj. Mi scias, ke vi estas idaro de Abrahamo; sed vi celas mortigi min, ĉar mia vorto ne progresas en vi. Mi parolos tion, kion mi vidis ĉe mia Patro; kaj vi ankaŭ faras tion, kion vi vidis ĉe via patro
». Ili respondis kaj diris al li: «Nia patro estas Abrahamo».
Jesuo diris al ili: «Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abrahamo. Sed nun vi celas mortigi min, homon, kiu parolis al vi la veron, kiun mi aŭdis de Dio; tion Abrahamo ne faris. Vi faras la farojn de via patro
».
Tiam ili diris al Li: «Ni ne naskiĝis per malĉasteco; unu Patron ni havas, Dion».
Jesuo diris al ili:
«Se Dio estus via Patro, vi min amus; ĉar de Dio mi elvenis, kaj estas veninta; ĉar mi ne venis de mi mem, sed li min sendis. Kial vi ne komprenas mian parolon? Ĉar vi ne povas aŭdi mian vorton. Vi havas kiel patron, la diablon, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hom­mortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, ĉar la vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian propraĵon, ĉar li estas mensoganto, kaj la patro de mensogo. Sed tial, ke mi parolas la veron, vi ne kredas al mi. Kiu el vi pruvas kontraŭ mi pekon? Se mi diras la veron, kial vi ne kredas al mi? Kiu estas de Dio, tiu aŭskultas la vortojn de Dio; vi ne aŭskultas, ĉar vi ne estas de Dio
».
La Judoj respondis kaj diris al li:
«Ĉu ne prave ni diras, ke vi estas Samariano kaj havas demonon?
».
Jesuo respondis:
«Mi ne havas demonon; sed mi honoras mian Patron, kaj vi min malhonoras. Sed mi ne serĉas mian gloron: estas Unu, kiu serĉas kaj juĝas. Vere, vere, mi diras al vi: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos
».
La Judoj diris al Li:
«Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abrahamo, kaj la profetoj; kaj vi diras: “Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam gustumos”. Ĉu Vi estas pli granda ol nia patro Abrahamo, kiu mortis? kaj la profetoj mortis; kiu vi pretendas esti?
».
Jesuo respondis: «Se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio; Tiu, kiu min gloras, estas mia Patro; pri kiu vi diras: “li estas nia Dio!”, kaj vi lin ne konis, sed mi lin konas. Se mi diros, ke mi lin ne konas, mi estos kiel vi, mensoganto; sed mi lin konas, kaj observas lian vorton. Via patro Abrahamo ĝojegis en la espero vidi mian tagon, kaj li vidis kaj estis ravita
».
Tiam la Judoj diris al li:
«Vi ankoraŭ ne estas kvindekjara, kaj ĉu vi vidis Abrahamon?
Jesuo diris al ili:
«Vere vere, mi diras al vi: Antaŭ ol naskiĝis Abrahamo, mi estas
».
Tiam ili prenis ŝtonojn, por ĵeti sur lin; sed Jesuo sin kaŝis kaj eliris el la templo


Jen la parolo de la Sinjoro.
K. Al Kristo estu laŭdo!

—— o0o ——



C. Laŭdata estu Jesuo Kristo.
K. Ĉiam li estu laŭdata.

(sidante, oni aŭskultas la homilion)

POST LA EVANGELIO

K. Vidu, Sinjoro, kiom malfortika estas la homo!
Li serĉas la vundojn, kiujn vi flegis;
tiom indulgema vi estis al ni,
sed ankoraŭ vi trovos ion pardonotan.
Etendu viajn manojn, kiuj sanigas,
resanigu la malsanajn membrojn,
plivigligu nian malfortecon,
gardu tion, kio estas sendifekta laŭ fidela persisto
.


UNIVERSALA PREĜO

C. Gefratoj, ni levu fidoplene niajn petojn al Dio “Patro de Abrahamo”, por ke, en lia filo fariĝinta homo, li konduku nin sur la vojo de la vera libereco.

L. Elaŭdu nin, Patro bona

K. Elaŭdu nin, Patro bona

L. Por papo Francisko, de kiu ni hodiaŭ memoras la komenciĝon de lia ofico de universala Pastoro de la Eklezio: ni preĝu.

K. Elaŭdu nin, Patro bona

L. Por nia ambrozia Eklezio, la vizito kaj la instruo de papo Francisko konfirmu nian fidon kaj estigu la sindevigon por renoviĝinta misiista elano: ni preĝu.

K. Elaŭdu nin, Patro bona

L. Por la tuta homaro, sopiranta al la justeco kaj paco: ni preĝu.

K. Elaŭdu nin, Patro bona

L. Por ĉiu el ni, kiu portas en si la donacon kaj la taskon sin eduki laŭ la sentoj de via Filo Jesuo: ni preĝu.

K. Elaŭdu nin, Patro bona

(aliaj intencoj)



KONKLUDE DE LA LITURGIO DE LA VORTO

C. Gardu, ho Patro, vian familion kun amo senlima kaj, ĉar ĝi estas subtenata nur de la espero de via helpo, donu al ĝi la eblecon ĉiam almarŝi kun ĝoja sekuro al la eterna patrujo. Per Kristo nia Sinjoro.

K. Amen.

EŬKARISTIA LITURGIO

RITO DE LA PACO

C. Laŭ la instigo de la Sinjoro, antaŭ prezenti sur la altaro niajn donacojn, ni interŝanĝu pacosignon.

DONACOFERO (sidante)

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi panon por ke ĝi fariĝu la korpo de Kristo, via Filo.
K. Amen.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi vinon por ke ĝi fariĝu la sango de Kristo, via Filo.
K. Amen

APOSTOLA KREDO-KONFESO (starante)

C. Gefratoj, kunvenigitaj de la Spirito mem de Kristo, ni konfesu sincerakore la simbolon de nia kredo:

C. MI KREDAS JE DIO,

C.K. la Patro ĉiopova, kreinto de la ĉielo kaj de la tero;
kaj je Jesuo Kristo, lia unu-nura Filo, nia Sinjoro,
koncipita per la Sankta Spirito, naskita el Maria la Virgulino,
suferinta sub Poncio Pilato, krucumita, mortinta kaj entombigita, sobirinta en la regnon de la morto.
La trian tagon li releviĝis el la mortintoj, supren-iris al la ĉielo,
sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova,
de kie li venos, por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
Mi kredas je la Sankta Spirito, la sankta katolika Eklezio,
la komuno de la sanktuloj, la pardono de la pekoj,
la releviĝo de la mortintoj,
kaj la vivo eterna. Amen.


ORACIO PRI LA DONACOJ

C. Al vi ni oferas kun ĝojo, ho Dio, ĉi donacojn per kiuj vi nin konsolas dum la tempoj kaj per kiuj nin vi instruas esperi je viaj eternaj promesoj.
Per Kristo nia Sinjoro
.

K. Amen.

PREFACO

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

C. Leviĝu viaj koroj!
K. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K. Estas inde kaj juste.

Vere estas bone kaj juste, nia devo kaj fonto de savo, vin ĉiam danki, ĉi tie kaj ĉie, Sinjoro, Patro Sankta, Dio ĉiopova kaj eterna. Vi, dum la antikvaj jarcentoj, benante la futuran idaron de Abrahamo, revelaciis inter ni la venon de Kristo, via Filo. La multenombro de la popoloj, antaŭ­anoncitaj al la patriarko kiel lia idaro, estas ja via ununura Eklezio, kiu ĉerpas el ĉiu tribo, lingvo kaj nacio. En ĝi ni feliĉaj kontempladu tion, kion vi promesis al niaj patroj. Laŭ la ĝojo de ĉi tiu profetaĵo, kiu fine plenumiĝis, ni levu, kune kun ĉiuj ĉielaj legiaroj, la himnon de via gloro:



C.K. SANKTA, SANKTA, SANKTA estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!


(oni surgenuiĝu)

C. Vere Sankta vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco. Ni petas do: sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de via Spirito, por ke ili fariĝu por ni la Korpo + kaj la Sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Kiam li estis fordononta sin memvole al la Pasiono, li prenis la panon kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj: ĉar tio estas mia korpo, kiu por vi estos oferdonata.

Simile post la vespermanĝo, prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante, li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj: ĉar tio estas la kaliko de mia sango, de la nova kaj eterna testamento, kiu por vi kaj por ĉiuj estos verŝata por forigo de la pekoj. Faru tion je mia rememoro.



ANAMNEZO

C. Jen la mistero de la kredo!

K. Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per via kruco kaj resurekto, savu nin.

C. Memorante pri lia morto kaj resurekto, ni oferas al vi, Sinjoro, la panon de vivo kaj la kalikon de la savo, dankante, ke vi konsideris nin indaj stari antaŭ vi kaj servi al vi. Kaj humile ni petegas ke, partoprenante en la korpo kaj la sango de Kristo, ni unuiĝu per la Sankta Spirito.

Rememoru, Sinjoro, vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo kaj perfektigu ĝin en la karitato kune kun nia Papo ............ nia Episkopo ............., kaj la tuta klerikaro.

Memoru ankaŭ niajn gefratojn, kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto, kaj ĉiujn, kiuj mortis en via kompato; kaj akceptu ilin en la lumon de via vizaĝo.

Kompatu nin ĉiujn, ni petas, ke kun la beata Dipatrino virga Maria, kun la beata Jozefo ŝia fianĉo, kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj, kiuj surtere plaĉis al vi, ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭdi kaj glori vin. Per via Filo Jesuo Kristo.



Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo, al vi, Dio Patro ĉiopova, en unueco kun la Sankta Spirito, estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K. Amen.

RITO DE KOMUNIO

JE LA DISPECIGO DE LA PANO (Kp. Ger. 31,3.10; Ps. 125, 4)

K. Kun amo fidela, vi nin amis, Sinjoro,
nin al vi logante kun bonvolemo.
Revoku nin, Patro, el la ekzilo;
kolektu, kiel paŝtisto, vian ŝafaron
kaj ĝin gardu unuiĝinta.


C. Gvidataj de la Spirito de Jesuo kaj lumigitaj de la saĝo evangelia, ni kuraĝas diri:

C.K. PATRO NIA, Kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo.
Venu via regno. Fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.


C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj; donu favore pacon en niaj tagoj, por ke, helpitaj de via kompato, ni estu ĉiam liberaj de la peko kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero, atendante la beatan esperon kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.
K. Ĉar via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.

C. Sinjoro Jesuo Kristo, Kiu diris al viaj apostoloj: "Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi", ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de via Eklezio; kaj degnu laŭ via volo pacigi kaj unuigi ĝin. Vi, Kiu vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

C. La paco kaj la komunio de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, estu kun vi ĉiam.
K. Kaj kun via Spirito.

C. Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido. Jen la Ŝafido de Dio,
jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.


C.K. Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi eniru sub mian tegmenton,
sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo.


KANTO DUM LA KOMUNIO (kp. Joh. 11,52; Ps. 105,47; Ap. 19,17)

K. La Kristo al ni estas donita
por kunvenigi la disperdiĝintajn filojn de Dio
kaj ilin restarigi kune en la unueco de la amo.
Savu nin, Sinjoro Jesuo:
kunigu ĉiujn popolojn por la eterna bankedo.


ORACIO POST LA KOMUNIO (starante)

C. Ni preĝu: (silenta momento)
La sakramentoj de la nova interligo, je kiuj ni partoprenis, permesu al ni, ho Dio, ke ni esprimadu per vivo justa la figuron de Kristo, por ke en la gloro de la releviĝo, ni iam plene konformiĝu al li, kiu vivas kaj regas en la jarcentoj da jarcentoj.

K. Amen.

KONKLUDAJ RITOJ

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via Spirito. Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.

C. Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K. Amen.

C. Ni foriru en paco.
K. En la nomo de Kristo.



Elŝuti 66.04 Kb.


Elŝuti 66.04 Kb.