Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Tria karesma dimanco (abrahamo) enira antifono

Elŝuti 86.07 Kb.

Tria karesma dimanco (abrahamo) enira antifono




Dato20.10.2017
Grandeco86.07 Kb.

Elŝuti 86.07 Kb.

Karesmo3 - A - 1995-96


TRIA KARESMA DIMANCO (ABRAHAMO)

ENIRA ANTIFONO (Ps. 61, 8-9) (starante)
A. En Dio mia savo kaj mia gloro, Li estas la Dio de mia forto kaj mia espero estas Li. En Li esperu, vi ciuj ci-kunigintaj; malfermu vian koron antaù Dio, car estas la Sinjoro, Li estas tiu, kiu nin subtenas.
C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.

A. Amen.

C. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la amo de Dio Patro kaj la komuneco de la Sankta Spirito, estu kun vi ciuj.

A. Kaj kun via spirito.

KONFESO DE PEKOJ.
C. Gefratoj, la penso pri la kruco de Kristo, la plej grava signo de la amo de Dio, akompanu nin dum ci tiu liturgio. Renkonten ni iru, kun kredo kaj pregante, al la Elacetinto, Kiu forigas la pekojn de la mondo.
(mallonga silento)
C. Vi, Kiu surprenis niajn dolorojn, Kyrie, eleison.

A. Kyrie, eleison.

C. Vi, Kiu lasis, ke oni Vin gismorte humiligu, Kyrie, eleison.

A. Kyrie, eleison.

C. Vi, Kiu trapikita estis de niaj pekoj, Kyrie, eleison.

A. Kyrie, eleison.
C. Kompatu nin la Ciopova Dio, kaj pardoninte niajn pekojn, Li gvidu nin al la eterna vivo.

A. Amen.


JE LA KOMENCO DE LA LITURGIA ASEMBLEO.
C. Ni pregu. (silenta momento)

Ho Dio de kompatemo, Kiu pretigas la koron, kiun Vi renaskigis pere de la bapto al la retravivado de la Paskaj okazajoj por cerpi de tiuj la profundan efikon, permesu, ke ni fidele gardadu Vian gracon kaj, ke ni tiun humile meritu pere de pregado kaj pentofaro.

Per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro kaj nia Dio, Kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, dum ciuj jarcentoj da jarcentoj.

A. Amen.


LITURGIO DE LA PAROLO
L. Benu min, ho Patro.

C. La profeta legajo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.

UNUA LEGAJO
"Dio indulgema kaj kompatema, korfavora kaj verema".
L. El la libro de la Eliro (34, 4-10).
En tiuj tagoj Moseo skulptis du stonajn tabulojn kiel la unuaj;

kaj li levigis frumatene kaj suriris la monton Sinaj,

laù la ordono de la Sinjoro,

portante per siaj manoj la du stonajn tabulojn.

Kaj la Sinjoro mallevigis en nubo,

kaj Moseo starigis apud Li tie kaj alvokis la nomon de la Sinjoro.

Kaj la Sinjoro preteriris antaù li, kaj li ekkriis:

Sinjoro, Sinjoro, Dio indulgema kaj kompatema,

multpacienca, favorkora, kaj verema;

Kiu konservas favorkorecon por miloj,

pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon,

sed antaù Kiu neniu estas senkulpa;

Kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj

en la tria kaj kvara generacioj!

Kaj rapide Moseo klinigis gis la tero kaj faris adoron.

Kaj li diris:

Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro,

tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo,

car tio estas popolo malmolnuka;

kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn

kaj faru nin Via posedajo.

Kaj la Sinjoro diris: "Jen, Mi faros interligon;

antaù via tuta popolo Mi faros miraklojn,

kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek ce iuj gentoj;

kaj la tuta popolo en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Sinjoro;

car terura estos tio, kion Mi faros por vi."
- Jen la parolo de Dio!

A. Al Dio estu danko!


RESPONDA PSALMO (El Psalmo 105)
L. Savu nin, Sinjoro, nia Dio.

A. Savu nin, Sinjoro, nia Dio.
L. Ni pekis kiel niaj patroj, ni malbonagis, ni malvirtis. Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, ne memoris Vian grandan bonecon.

A. Savu nin, Sinjoro, nia Dio.

L. Multajn fojojn Li ilin liberigis; sed ili obstinis laù siaj planoj. Tamen, Li rigardis ilian angoron, kiam Li aùdis ilian krion.

A. Savu nin, Sinjoro, nia Dio.

L. Li memoris pri sia interligo kun ili, Li ilin kompatis pro Lia granda amo. Li trovigis al ili favoron, ce tiuj, kiuj ilin forportis.

A. Savu nin, Sinjoro, nia Dio.

DUA LEGAJO
L. Benu min, ho Patro.

C. La apostola legajo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
"La virtulo vivos per fido."
L. El la letero de la Sankta Paùlo Apostolo al la Galatoj (3, 6-14)
Gefratoj,

tiel estis, ke Abrahamo kredis al Dio kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.

Sciu, do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abrahamo.

Antaùvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn,

la Skribo antaùpredikis la evangelion al Abrahamo, dirante:

Benigos per vi ciuj gentoj.

Tial do, tiuj, kiuj rilatas al fido, benigas kun la fidela Abrahamo.

Car ciuj, kiuj rilatas al faroj de lego, estas sub malbeno;

car estas skribite: Malbenita estas ciu, kiu ne persistos en cio,

kio estas skribita en la libro de la lego, por plenumi gin.

Sed, ke neniu pravigas antaù Dio per la lego, estas evidente;

car: la virtulo vivos per fido;

kaj la lego ne rilatas al fido;

sed: Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili.

Kristo elacetis nin el la malbeno de la lego,

fariginte malbeno pro ni;

car estas skribite: Malbenita estas ciu, kiu pendas sur lignajo;

por ke venu sur la nacianojn la beno de Abrahamo en Kristo Jesuo;

por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.
- Jen la parolo de Dio.

A. Al Dio estu danko!

AKLAMA KANTO (Joh. 8, 46-47) (starante)
A. Laùdo al Vi, Kristo, rego de eterna gloro!

L. Kredu al Mi, diras la Sinjoro;

kiu estas de Dio, aùskultas la vortojn de Dio!

A. Laùdo al Vi, Kristo, rego de eterna gloro!

EVANGELIO
C. La Sinjoro estu kun vi.

A. Kaj kun via spirito.

C. El la evangelio laù Johano (8, 31-59)

A. Gloro estu al Vi, Sinjoro.
("La vero vin liberigos.")
C. Tiam Jesuo diris al la Judoj, kiuj kredis al li:

Se vi restos en Mia vorto, vi estas vere miaj disciploj;

kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.

Ili respondis al Li:

Ni estas idaro de Abrahamo, kaj ankoraù al neniu ni estis sklavoj;

kial Vi diras: vi estos liberigitaj?

Jesuo respondis al ili: Vere, vere, Mi diras al vi:

Ciu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko.

Kaj la sklavo ne ciam restas en la domo, sed la filo ciam restas.

Se do la Filo vin liberigos, vi estos efektive liberaj.

Mi scias, ke vi estas idaro de Abrahamo;

sed vi celas mortigi Min, car Mia vorto ne progresas en vi.

Mi parolos tion, kion Mi vidis ce Mia Patro;

kaj vi ankaù faras tion, kion vi vidis ce via patro.

Ili respondis kaj diris al li:

Nia patro estas Abrahamo.

Jesuo diris al ili: Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abrahamo.

Sed nun vi celas mortigi Min, homon, kiu parolis al vi la veron,

kiun mi aùdis de Dio; tion Abrahamo ne faris.

Vi faras la farojn de via patro.

Tiam ili diris al Li:

Ni ne naskigis per malcasteco; unu Patron ni havas, Dion.

Jesuo diris al ili: Se Dio estus via Patro, vi min amus;

car de Dio mi elvenis, kaj estas veninta;

car mi ne venis de mi mem, sed Li Min sendis.

Kial vi ne komprenas Mian parolon? Tial, ke vi ne povas aùdi Mian vorton.

Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro.

Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero,

car vero ne estas en li.

Kiam li parolas mensogon, li parolas sian proprajon,

car li estas mensoganto, kaj la patro de gi.

Sed tial, ke Mi parolas la veron, vi ne kredas al Mi.

Kiu el vi pruvas kontraù Mi pekon?

Se Mi diras la veron, kial vi ne kredas al Mi?

Kiu estas de Dio, tiu aùskultas la vortojn de Dio;

vi ne aùskultas, car vi ne estas el Dio.

La Judoj respondis kaj diris al Li:

Cu ne prave ni diras, ke Vi estas Samariano kaj havas demonon?

Jesuo respondis: Mi ne havas demonon;

sed Mi honoras Mian Patron, kaj vi Min malhonoras.

Sed mi ne sercas Mian gloron: estas Unu, kiu sercas kaj jugas.

Vere, vere, Mi diras al vi:

Se iu observos Mian vorton, tiu la morton neniam vidos.

La Judoj diris al Li: Nun ni scias, ke Vi havas demonon.

Mortis Abrahamo, kaj la profetoj;

kaj Vi diras: Se iu observos Mian vorton, tiu la morton neniam gustumos.

Cu Vi estas pli granda ol nia patro Abrahamo, kiu mortis?

kaj la profetoj mortis; kiu Vi pretendas esti?

Jesuo respondis: Se Mi gloros Min mem, Mia gloro estas nenio;

Tiu, kiu Min gloras, estas Mia Patro; pri kiu vi diras, ke Li estas via Dio;

kaj vi Lin ne konis, sed Mi Lin konas; kaj se mi diros, ke mi Lin konas,

mi estos kiel vi, mensoganto;

sed Mi Lin konas, kaj observas Lian vorton.

Via patro Abrahamo gojegis vidi Mian tagon, kaj li vidis kaj estis ravita.

Tiam la Judoj diris al li:

Vi ankoraù ne estas kvindekjara, kaj cu vi vidis Abrahamon?

Jesuo diris al ili: Vere vere, Mi diras al vi:

Antaù ol naskigis Abrahamo, mi ekzistas.

Tiam ili prenis stonojn, por jeti sur lin;

sed Jesuo Sin kasis kaj eliris el la templo.
- Jen la parolo de la Sinjoro.

A. Al Kristo estu laùdo!

KANTO POST LA EVANGELIO

A. Vidu, Sinjoro, kiom malfortika estas la homo! Li sercas la vundojn, kiujn Vi flegis; tiom indulgema Vi estis al ni, sed ankoraù Vi trovos ion pardonotan. Etendu Viajn manojn, kiuj sanigas, resanigu la malsanajn membrojn, plivigligu nian malfortecon, gardu tion, kio estas sendifekta laù fidela persisto.

(Sidante, oni aùskultas la homilion)


C. Laùdata estu Jesuo Kristo.

A. Ciam li estu laùdata.

UNIVERSALA PREGO
C. Gefratoj, ne konfidante en niaj fortoj sed en la fideleco al la Sinjoro, ni levu al Li nian propeton, cele, ke Li al ni bonvole donu tion, kio utilas por plenigi nian povrecon.
L. Ni pregu kune kaj diru: "Subtenu, Sinjoro, tiujn, kiuj en Vin metas sian esperon".

A. Subtenu, Sinjoro, tiujn, kiuj en Vin metas sian esperon.

L. Por ciuj, kiuj diras sin kredantoj: cele, ke ilia kredo bazigu sur la vero evangelia, plene akceptita kaj farita normo de vivo: ni pregu.

A. Subtenu, Sinjoro, tiujn, kiuj en Vin metas sian esperon.

L. Por la homoj senigitaj je iliaj rajtoj: Cele, ke - en ilia suferado - ili ankoraù kuragu kredi, ke neniu povos sufoki la liberon, kiun Dio donas al Siaj filoj: ni pregu.

A. Subtenu, Sinjoro, tiujn, kiuj en Vin metas sian esperon.

L. Por la homoj, kiuj sentas sin nekapablaj vivi laù la lego de la Sinjoro kaj subpremataj estas de iliaj propraj kulpoj: cele, ke ili ne forgesu, ke Dio estas senlime pardonema kaj cele, ke ili fide en Lia patra amo: ni pregu.

A. Subtenu, Sinjoro, tiujn, kiuj en Vin metas sian esperon.

L. Por ci tiu nia asembleo: cele, ke ciun fojon kiam ni kunigas por la Eùkaristio, ni sincere renovigu nian decidon sekvi la volon de la Sinjogo: ni pregu.

A. Subtenu, Sinjoro, tiujn, kiuj en Vin metas sian esperon.
(aliaj intencoj)
KONKLUDE DE LA LITURGIO DE LA VORTO
C. Ni pregu:
Gardu, ho Patro, Vian familion kun amo senlima kaj, car gi estas subtenata de la espero de Via helpo, al gi donu la eblecon ciam almarsi kun goja sekuro al la eterna patrujo. Per Kristo nia Sinjoro.

A. Amen.

EUKARISTIA LITURGIO - RITO DE LA PACO.
Laù la instigo de la Sinjoro, antaù prezenti sur la altaro niajn donacojn, ni intersangu pacosignon.

DONACOFERO (sidante)
A. Benata la Sinjoro en jarcentoj.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ci panon por ke gi farigu korpo de Kristo, Via Filo.

A. Amen.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ci vinon por ke gi farigu sango de

Kristo, Via Filo.

A. Amen.

KREDO-KONFESO (starante)
C. Gefratoj, vokitaj por partopreni je la sama pano kaj je la sama kaliko, en komuneco kun la tuta Katolika Eklezio, ni konfesu nian kredon:
C.MI KREDAS JE UNU DIO:

C.A. la Patro Ciopova, Kreinto de la cielo kaj de la tero,

de ciuj ajoj videblaj kaj nevideblaj.

Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,

ununaskita Filo de Dio,

kaj el la Patro generita antaù ciuj jarcentoj.

Dio el Dio, Lumo el Lumo,

Dio vera el Dio vera,

generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro:

per Kiu cio estas farita.

Kiu por ni homoj kaj por nia savo

descendis de la cieloj.
(Oni klinas la kapon, gis: "farigis homo")
Kaj per la Sankta Spirito Li enkarnigis

el Maria, la Virgulino, kaj farigis homo.

Krucumita por ni sub Poncio Pilato,

Li mortis kaj estis entombigita.

La trian tagon Li resurektis laù la Skriboj,

ascendis al la cielo kaj sidas dekstre de la Patro.

Kaj Li revenos kun gloro,

jugi la vivantojn kaj la mortintojn,

kaj Lia regno estos senfina.

Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,

kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.

Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata;

Kiu parolis per la profetoj.

Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola.

Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.

Kaj mi atendas la revivigon de la mortintoj,

kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.

ORACIO PRI LA DONACOJ
C. Ni pregu:
Al Vi ni oferas kun gojo, ho Dio, ci donacojn per kiuj Vi nin konsolas dum la tempoj kaj per kiuj nin Vi instruas esperi je Viaj eternaj promesoj. Per Kristo nia Sinjoro.

A. Amen.

EUKARISTIA LITURGIO - PREFACO
C. La Sinjoro estu kun vi.

A. Kaj kun via spirito.

C. Levigu viaj koroj!

A. Ni havas ilin ce la Sinjoro.

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.

A. Estas inde kaj juste.

C. Vere estas bone kaj juste, nia devo kaj fonto de savo, Vin ciam danki, ci tie kaj cie, Sinjoro, Patro Sankta, Dio ciopova kaj eterna. Vi, dum la antikvaj jarcentoj, benante la futuran idaron de Abrahamo, revelaciis la venon inter nin de Kristo, Via Filo. La multenombro de la popoloj, antaùanoncitaj al la patriarho kiel lia idaro, ja estas Via ununura Eklezio, kiu cerpas el ciu tribo, lingvo kaj nacio. En Gi ni felicaj kontempladu tion, kion Vi promesis al niaj patroj. Laù la gojo de ci tiu profetajo, kiu fine plenumigis, ni levu, kune kun ciuj cielaj legiaroj, la himnon de Via gloro:

C.A. SANKTA, SANKTA, SANKTA estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la cielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!
(oni surgenuigu)

(Kun etenditaj manoj, la celebranto diras:)
C. Vere Sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ciu sankteco.
(La celebranto kunigas la manojn, kaj, etendante poste ilin super la pano kaj la kaliko, diras:)
Ni petas do: sanktigu ci tiujn donacojn per la roso de Via Spirito,
(Li kunigas la manojn kaj krucosignas la oferajojn, aldonante:)
por ke ili farigu por ni la Korpo + kaj la Sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
(La celebranto kunigas la manojn. En la sekvaj formuloj la vortoj de la Sinjoro estu prononcataj klarvoce, laù la postulo de ilia signifo.)
Kiam Li estis fordononta sin memvole al la Pasiono,
(La celebranto prenas la panon, kaj tenante gin super la altaro, daùrigas:)

Li prenis la panon

kaj dankante rompis kaj donis gin al siaj disciploj,

dirante:

(li iomete klinigas)


Prenu kaj mangu el gi vi ciuj:

car tio estas mia korpo,

kiu por vi estos oferdonata.
(La celebranto montras al la popolo la konsekritan hostion, remetas gin sur la patenon, kaj surgenue adoras. Poste li daùrigas:)
Simile post la vespermango,

(li prenas la kalikon kaj, tenante gin iomete super la altaro, aldonas:)


prenante ankaù la kalikon kaj denove dankante,

Li donis gin al siaj disciploj, dirante:

(li iomete klinigas)


Prenu kaj trinku el gi vi ciuj:

car tio estas la kaliko de mia sango,

de la nova kaj eterna testamento,

kiu por vi kaj por multaj estos versata

por forigo de la pekoj.
Faru tion je mia rememoro.
(La celebranto montras la kalikon al la popolo, remetas gin sur la korporalon, kaj surgenue adoras. Poste li diras:)
C. Jen la mistero de la kredo!

A. Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, gis kiam Vi revenos en gloro.
(Etendante la manojn, la celebranto diras:)
C. Memorante pri Lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro,

la panon de vivo kaj la kalikon de la savo,

dankante, ke Vi konsideris nin indaj

stari antaù Vi kaj servi al Vi.

Kaj humile ni petegas

ke, partoprenante en la korpo kaj la sango de Kristo,

ni unuigu per la Sankta Spirito.
Rememoru, Sinjoro,

Vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo

kaj perfektigu gin en la karitato

kune kun nia Papo ......................................

nia Episkopo ................................, kaj la tuta klerikaro.
----------
(En la meso por mortintoj oni povas aldoni:)
C. Memoru pri via servant(in)o ...............................

kiun Vi hodiaù vokis al Vi el ci tiu mondo.

Bonvolu, ke li (si),

kiu estis similigita al Via Filo en la morto,

ankaù similigu en lia resurekto.
Memoru ankaù niajn gefratojn,

kiuj endormigis en la espero pri la resurekto,

kaj ciujn, kiuj mortis en Via kompato;

kaj akceptu ilin en la lumon de Via vizago.
Kompatu nin ciujn, ni petas,

ke kun la beata Dipatrino virga Maria,

kun la beataj apostoloj kaj kun ciuj sanktuloj,

kiuj surtere placis al Vi,

ni meritu partopreni la eternan vivon, laùdi kaj glori Vin.
(La celebranto kunigas la manojn)
Per Via Filo Jesuo Kristo.
(Tiam la celebranto prenas la patenon kun la hostio kaj la kalikon kaj, ambaù levante, diras:)
Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,

al Vi, Dio Patro Ciopova,

en unueco kun la Sankta Spirito,

estu ciu honoro kaj gloro eterne.

A. Amen.

KOMUNIAJ RITOJ - DISPECIGO DE LA PANO (Kp. Ger. 31,

3.10; Ps. 125, 4)
A. Kun amo fidela, Vi nin amis, Sinjoro, nin al vi logante kun bonvolemo. Revoku nin, Patro, de la ekzilo; kolektu, kiel pastisto, Vian safaron kaj gin gardu unuiginta.
C. Gvidataj de la Spirito de Jesuo kaj lumigitaj de la sago evangelia, ni kuragas diri:
PATRO NIA, Kiu estas en la cielo,

sanktigata estu Via nomo.

Venu Via regno.

Farigu Via volo, kiel en la cielo, tiel ankaù sur la tero.

Nian panon ciutagan donu al ni hodiaù

kaj pardonu al ni niajn suldojn,

kiel ankaù ni pardonas al niaj suldantoj.

Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
(Kun etenditaj manoj, la celebranto daùrigas:)
C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ciuj malbonoj;

donu favore pacon en niaj tagoj,

por ke, helpitaj de Via kompato,

ni estu ciam liberaj de la peko

kaj sekuraj kontraù ciu dangero,

atendante la beatan esperon

kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.

A. Car Via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.
C. Sinjoro Jesuo Kristo, Kiu diris al Viaj apostoloj:

"Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi",

ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de Via Eklezio;

kaj degnu laù Via volo pacigi kaj unuigi gin.

Vi, Kiu vivas kaj regas eterne.

A. Amen.
C. La paco kaj la komunio de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, estu kun vi ciam.

A. Kaj kun via spirito.
C. (mallaùte)

La akcepto de Via Korpo kaj Sango, Sinjoro Jesuo Kristo,

ne farigu por mi jugo kaj kondamno,

sed pro Via kompato, gi utilu al mi

kiel gardilo kaj kuracilo por mia animo kaj korpo.
(La celebranto genufleksas, prenas la hostion kaj, tenante gin iom super la pateno, sin turnas al la popolo kaj diras klarvoce:)
C. Jen la Safido de Dio,

jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.

Beataj la alvokitaj al la festeno de la Safido.
(Kaj, kun la popolo, li aldonas unufoje:)
C.A. Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton,

sed diru nur unu vorton kaj resanigos mia animo.
C. La korpo de Kristo gardu min por la eterna vivo.

C. La sango de Kristo gardu min por la eterna vivo.
(Tiam la celebranto prenas la patenon aù hostiujon, iras al komuniigontoj kaj montras al ciu el ili hostion iom levitan, dirante:)
C. La korpo de Kristo.
(La komuniiganto respondas:)
K. Amen.
C. Tion, kion ni prenis per la buso, Sinjoro, ni akceptu per pura menso;

kaj la portempa donaco farigu por ni la eterna savilo,

KOMUNIA ANTIFONO (Kp. Joh. 11, 52; Ps. 105, 47; Ap. 19, 17)
A. La Kristo al ni estas donita por kunvenigi la disperdigintajn filojn de Dio kaj ilin restarigi kune en la unueco de la amo. Savu nin, Sinjoro Jesuo: kunigu ciujn popolojn por la eterna bankedo.

ORACIO (starante)
C. NI pregu: (silenta momento)
La sakramentoj de la nova interligo, je kiuj ni partoprenis, al ni permesu, ho Dio, ke ni esprimadu per vivo justama la figuron de Kristo, por ke en la gloro de la relevigo, ni iam plene konformigu al Li, Kiu vivas kaj regas en la jarcentoj da jarcentoj.

A. Amen.

KONKLUDAJ RITOJ
C. La Sinjoro estu kun vi.

A. Kaj kun via spirito. Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.
C. Vin benu Dio Ciopova, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

A. Amen.
C. Ni foriru en paco.

A. En la nomo de Kristo.




Elŝuti 86.07 Kb.


Elŝuti 86.07 Kb.