Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Trarompo de la digo de Asvan en la jaro 2016 ± 1 post Kristo? Uzo de la biblia profetaĵo 31. 03. 2007 – 21. 11. 2015 Norberto Sudlando

Elŝuti 92.69 Kb.

Trarompo de la digo de Asvan en la jaro 2016 ± 1 post Kristo? Uzo de la biblia profetaĵo 31. 03. 2007 – 21. 11. 2015 Norberto Sudlando




paĝo1/3
Dato17.03.2017
Grandeco92.69 Kb.

Elŝuti 92.69 Kb.
  1   2   3

© Norberto Sudlando 2007-2015 paĝo /


  1. Trarompo de la digo de Asvan en la jaro 2016 ± 1 post Kristo?

Uzo de la biblia profetaĵo

© 31.03.2007 – 21.11.2015 Norberto Sudlando
1. Kunigo
La digo de Asvan estas plurfoje pritraktata en la bibliaj profetaĵoj, nome en Jesaja 19, Jeĥezkel 29-32, Ĥabakuk 1-4, la adiaŭaj paroladoj de Jesuo Kristo koncerne la restarigo de la regno Izrael, kaj la respektivaj referencoj en la profetoj.
En Jesaja 19 Asvan ne estas menciata, tamen la problemoj de la saliĝo de la akvo de la Nilo estas antaŭdiritaj. La libro de Jeĥezkel mencias plurfoje Sevenen (ĉi tio estas la malnova nomo de “Al Syene” = “Asvan” en la angla prononco). Krome estas dirite, ke la lando sude de Asvan dum 40 jaroj ne estos surpaŝata de homoj brutoj, kaj tio estos la daŭro de la fluego je la plej alta nivelo. Kiam oni festmalfermis la 15-an de Januaro 1971 (post Kristo) la digon, sed la plej alta nivelo de la lago estis ekde la jaro 19761 (post Kristo), tiam kalkuleblas do la malkresko de la plej alta nivelo en la jaro 2016 ± 1. La detruo de la digo per la Ĥaldeoj en Jeĥezkel eksplicite menciiĝas, sed ne datiiĝas. Ĝi povas okazi ankaŭ post la malkresko de la plej alta nivelo. En la profetaĵo de Ĥabakuk elmontriĝas, ke la evento elbe prokrastiĝos, sed certe venos. Post la reveno de la Egiptoj Jesaja mencias pacan ligon inter Egiptujo, Izraelo, kaj Asirujo, kio ne datiĝas. Jesuo Kristo plurfoje indikas al siaj disĉiploj, ke la dato de la restarigo de Izrael ne estas datebla antaŭe. Sed plue valoras organizi katastrofoplanojn kaj konzideri ilian financadon zorgeme. Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton (Sankta Mateo 5.7).
Valoras tralegi la bibliajn tekstojn detale. La vortoj de la Zamenhofa biblio estas plej malfrue de la jaro 1917 (post Kristo), el la Nova Testamento malfrue de la jaro 1930 (post Kristo).

2. La profetaĵo per Jesaja
La 19-a ĉapitro komenciĝas per la sekvontaj vortoj:
1. Profetaĵo pri Egiptujo: Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon. Kaj ektremos antaŭ Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la Egiptoj senkuraĝiĝos interne de ili.

2. Kaj Mi tumultigos Egiptojn kontraŭ Egiptojn; kaj militos ĉiu kontraŭ sia frato kaj ĉiu kontraŭ sia amiko, urbo kontraŭ urbo, regno kontraŭ regno.

3. Kaj malaperos la kuraĝo de la Egiptoj interne de ili, kaj Mi detruos iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj la sorĉistojn kaj la aŭguristojn kaj la antaŭdiristojn.
Kairo nuntempe estas la centro de la Araba mondo.
Araba mondo Oni aludas per la esprimo araba mondo (en araba, العالم العربي, al-`ālam al-`arabī) aŭ arabaj landoj (en araba, البلدان العربية, al-buldān al-`arabiyya) la aron de la landoj kie la parolantoj de la araba estas majoritato.
Iŝmaelo, la filo de Abraham kaj la prapatro de ĉiaj Araboj, havis Egiptan patrinon (Genezo 16.1-3,15-16) kaj Egiptan edzinon (Genezo 21,21). Tial la rilatoj inter la Araboj kaj la Egiptoj ankoraŭ estas bonegaj. La profeta eldiro pri Egiptujo rilatas al la Egiptaj idoloj, kiuj malgraŭ la kristanismo kaj la islamo rericevis plej malfrue ekde 1850 (post Kristo) grandan respekton kaŭze de la arkeologio. La interfrata kverelo en Egiptujo, kiu disvastiĝis en la tutan islaman mondon, estas priparolita en Jesaja 19.2. En Jesaja 19.3 menciiĝas, ke la Egiptoj adresados konsilpetojn ne al sia Dio, sed al la idoloj kaj aŭguristoj. La fondiĝo de la ŝtato Izrael en la jaro 1948 (post Kristo), kiu ekigis tian kverelon, preskaŭ tute prisilentiĝas ĉe Jesaja. Li mencias, kion la Dio de Izrael faras:
4. Kaj Mi transdonos la Egiptojn en la manon de kruela sinjoro, kaj senkompata reĝo regos super ili, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

5. Kaj sekforiĝos la akvo el la maro, kaj la rivero senakviĝos kaj sekiĝos.

6. Kaj senhaviĝos la riveroj, elĉerpiĝos kaj sekiĝos la kanaloj de Egiptujo, kano kaj junko velkos.

7. La herbejoj apudakvaj, super la akvo mem, kaj ĉio semita apud la akvo velkos, sekiĝos, kaj malaperos.

8. Kaj malĝojos la fiŝkaptistoj, kaj ploros ĉiuj, kiuj ĵetas fiŝhokojn en la akvon, kaj la etendantoj de retoj surakvaj estos malfeliĉaj.

9. Kaj hontos la prilaboristoj de lino kombita kaj la teksistoj de blanka tolo.

10. Kaj la pilastroj de la lando estos disbatitaj; ĉiuj dungatoj estos malgajaj.
La “kruela sinjoro” Naser ne estas menciata pernome, sed nur lia krueleco. Li igis milojn da Nubianoj el de la supra valo de la Nilo forlasi siajn loĝlokojn. La sekvo de ĉi tia kruelaĵo estas la forsekiĝo de la Nilo, la saliĝo de la riverakvo, malkresko de la fiŝkaptado, kaj malfaciliĝo de la kotonoproduktado, precipe por la dungatoj. La tuton profetis Jesaja ĉirkaŭ 700 jarojn antaŭ Kristo. La komento ne forestas:
11. Malsaĝaj estas la princoj de Coan; la saĝaj konsilistoj de Faraono fariĝis senkonsilaj. Kiel vi diros al Faraono: Mi estas filo de saĝuloj, ido de antikvaj reĝoj?

12. Kie do nun estas viaj saĝuloj? ili do diru al vi kaj sciigu, kion la Eternulo Cebaot decidis pri Egiptujo.

13. Malsaĝiĝis la princoj de Coan, trompiĝis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj.

14. La Eternulo verŝis en ilin spiriton de konfuzo; kaj ili erarigis Egiptujon en ĉiuj ĝiaj faroj, kiel ebriulo ŝanceliĝas vomante.

15. Kaj estos en Egiptujo nenia faro, kiun farus kapo aŭ vosto, branĉo aŭ kano.

16. En tiu tempo Egiptujo estos kiel virinoj; ĝi tremos kaj timos antaŭ la moviĝo de la mano de la Eternulo Cebaot, kiun Li svingos super ĝi.

17. Kaj la lando de Jehuda fariĝos teruraĵo por la Egiptoj; ĉiu, kiu rememoros ĝin, ektimos, pro la decido de la Eternulo Cebaot, kiun Li decidis pri ili.

18. En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj la lingvon Kanaanan kaj ĵurantaj per la Eternulo Cebaot; unu havos la nomon Urbo de Detruo.
La versego de Jesaja 19.12 kunsonas al tio de Jesaja 41.21-29, kie japano nomigita “Nordo” estas indikata, kiu proklamos la nomon de Dio. En Jesaja 19.17 menciiĝas la lando de Jehuda. Tial ĉi tia profetaĵo ne povis plenumiĝi inter la jaroj 70 kaj 1948 (post Kristo). En Jesaja 19.18 kvin Egiptaj urboj estas nomataj tre diotimaj, ke ili eĉ parolos la lingvon de Kanaano, do la hebrean lingvon. Unu el tiaj urboj nomiĝis “Irheres” (Zamenhof: “Urbo de Detruo”), kio laŭ la opinio de kelkaj lingvistoj2 nomiĝis greke “Heliopolis” kaj nun estas urboparto de Kairo.
Jesaja plue montras la vojon por la estonteco:
19. En tiu tempo estos altaro por la Eternulo meze de la lando Egipta, kaj monumento por la Eternulo apud ĝia limo;

20. kaj ĝi estos signo kaj atesto pri la Eternulo Cebaot en la lando Egipta; ĉar ili krios al la Eternulo pro la premantoj, kaj Li sendos al ili savanton kaj potenculon, kiu savos ilin.

21. Kaj la Eternulo fariĝos konata al la Egiptoj; kaj la Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, kaj alportos buĉoferojn kaj farunoferojn, kaj faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos.

22. La Eternulo frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al la Eternulo, kaj Li aŭskultos ilian peton kaj resanigos ilin.

23. En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la Egiptoj servados kune kun la Asirianoj.

24. En tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio; estos beno sur la tero.

25. La Eternulo Cebaot benos ilin, dirante: Benataj estu Mia popolo la Egiptoj, kaj Asirio, verko de Miaj manoj, kaj Mia heredaĵo Izrael.
La plenumiĝo de ĉiaj tiaj promesoj de Dio estas ankoraŭ malfacile imagebla nuntempe, kvankam la saliĝo de la riverakvo jam okazis. En Jesaja 19.24.25 estas menciata Izrael, kiu verŝajne travivis unuiĝon laŭ Jeĥezkel 37 – sen dato. Asirujo ja forkondukis en la jaro 722 antaŭ Kristo dek el la dudek triboj de Izrael al la ekzilo, kio daŭras ĝis nun. Ankoraŭ ne klariĝas, ĉu la vojo en Jesaja 19.23 estos fervojo aŭ aŭtovojo. La fervojo taŭgas plie por traveturado de dezerto, sed por traveturi valojn kaj altaĵojn (Jerusalemo situas ĉirkaŭ 800 metrojn super la marnivelo) pli taŭgas aŭtovojo. Sed Jerusalemo ne menciiĝas en ĉi tia ĉapitro.
3. La profetaĵo per Jeĥezkel
La teksto de la profeto Jeĥezkel estas pli detala kaj preciza. Ĝi devenas el la ekzilo de la domo de Jehuda en Babel (dume la jaroj 607 antaŭ Kristo ĝis 537 antaŭ Kristo).
La 29-a ĉapitro komencas kun la sekvontaj vortoj:
1. En la deka jaro, en la deka monato, en la dek-dua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2. Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj profetu pri li kaj pri la tuta Egiptujo.

3. Parolu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Faraono, reĝo de Egiptujo, granda drako, kiu kuŝas meze de siaj riveroj, kaj diras: La rivero estas mia, kaj mi faris ĝin por mi.

4. Mi metos hokojn en vian buŝon, Mi alkroĉos la fiŝojn de viaj riveroj al via skvamaro, kaj Mi eltiros vin el viaj riveroj kune kun ĉiuj fiŝoj de viaj riveroj, kiuj estas alkroĉitaj al via skvamaro.

5. Mi ĵetos vin en la dezerton, vin kaj ĉiujn fiŝojn de viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos kaj ne enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la ĉielo Mi transdonos vin kiel manĝaĵon.

6. Kaj ekscios ĉiuj loĝantoj de Egiptujo, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke ili estis kana apogo por la domo de Izrael:

7. kiam ili kaptis vin per la mano, vi fendiĝis kaj trapikis al ili la tutan flankon; kaj kiam ili apogis sin sur vi, vi rompiĝis kaj traboris al ili la tutajn lumbojn.

8. Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venigos sur vin glavon kaj ekstermos ĉe vi la homojn kaj la brutojn.

9. Kaj la lando Egipta fariĝos dezerto kaj ruinoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke li diris: La rivero estas mia, kaj mi ĝin faris.

10. Tial jen Mi iras kontraŭ vin kaj kontraŭ viajn riverojn, kaj Mi faros el la lando Egipta ruinojn, absolutajn ruinojn, de Migdol ĝis Sevene, ĝis la limo de Etiopujo.

11. Ne trairos ĝin piedo de homo, nek piedo de bruto trairos ĝin, kaj ĝi ne estos loĝata dum kvardek jaroj.

12. Kaj Mi faros la landon Egiptan dezerto inter la aliaj dezertaj landoj, kaj ĝiaj urboj inter la aliaj ruinigitaj urboj estos dezertaj dum kvardek jaroj; kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la popolojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn.

Jeĥezkel 29.1 datiĝas la tekston precize, temas pri la jaroj en la ekzilo de Jeĥezkel. “Sevene” en la biblio de Zamenhof estas nomata en Jeĥezkel 29.10 korekte. La hebrean vorton “migdol” en Jeĥezkel 29.10 tradukis Lutero kaj la ellaborintoj de la angla traduko sub la reĝo Jakobo kiel “turo”, temas pri aparte granda fortikaĵo, nome digomurego alta da 111 metrojn kaj longa pli ol 3 kilometrojn. La vorto “migdol” troveblas en la hebrelingva biblio ĉe jenaj lokoj: Eliro 14.2, Nombroj 33.7, 2. Samuel 22.51, Jeremia 44.1, Jeremia 46.14, Jeĥezkel 29.10, Jeĥezkel 30.6.


Inter la digo de Asvan kaj la limo de la negrolando troviĝas nuntempe la lago de Naser. Ĉi tia landoparto laŭ Jeĥezkel 29.11 ne estos trairata de homo aŭ bruto dum 40 jaroj. La fluego de la lago de Naser komenciĝis plej malfrue je la 15-an de Januaro 1971 (post Kristo), sed la plej alta nivelo de la lago atingiĝis nur en la jaro 1976 (post Kristo). La tutmonda disĵetiĝo de la Egiptoj, kio same daŭros 40 jarojn, menciiĝas en Jeĥezkel 29.12. Inter ambaŭ tempospacoj povas esti tempo de la malkresko de la lago de Naser ĝis la detruo de la Asvana digo. Ĉi tia ebleco intertempe per Etiopa digo ĉe la Blua Nilo3 klarigis, kio antaŭvidebla zorgos, ke la limo ĝis la Sudano ne plu antingiĝas per la lago de Naser ekde la jaro 2016 ± 1 (post Kristo). Tie komencas la negrolando de “Kuŝ ”, la frato de Micraim (Genezo 10.6), de kiu devenis la Egiptoj. Kiam elfluos la lago de Naser post la detruo de la Asvana digo, ne nur la cetero de Egiptujo estos ŝlimokovrita, sed ankaŭ la saloplena kondensita akvo de la lago pro sia plia pezo pli malfacile flosos sur la Mediteraneo ol pura nesala akvo. Tial la aera refluo4 provizore ĉesos, kio transportas laŭ Salomono (Predikanto 1.7) la akvon reen al Ugando kaj Etiopujo. La konsekvenco estas la forsekiĝo de la rivera oazo Egiptujo kaj de la konektita Sahela zono, kiu jam nuntempe spertas akvomankegon pro la ekzistado de la lago de Naser. Jeĥezkel 29.8 parolas pri milita konflikto antaŭ la elsekiĝo de Nilo. Ĉi tia sciigo kongruas kun Jesaja 19.2. Jeĥezkel 29.3 kaj Jeĥezkel 29.9 parolas tute klare pri akvoprovizado preparita per homoj.
La plano de Dio sekvas plue, nome por finiĝi la tutmondan disĵetiĝon de la Egiptoj post la paso de 40 jaroj:
13. Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Post paso de kvardek jaroj Mi kolektos la Egiptojn el inter la popoloj, kien ili estis disĵetitaj;

14. kaj Mi revenigos la forkaptitajn Egiptojn, kaj revenigos ilin en la landon Patros, en la landon de ilia deveno, kaj ili tie estos humila regno.

15. Ĝi estos humila inter la aliaj regnoj, kaj ĝi ne plu sin tenos alte super la nacioj; Mi faros ĝin malgranda, por ke ĝi ne regu super la nacioj.

16. Kaj ĝi ne plu estos por la domo de Izrael fidataĵo, rememoriganta iliajn malbonagojn, kiam ili sin turnadis al ĝi; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
Ĉi tia teksto kongruas kun la fino de Jesaja 19. Krome menciigu, ke Jesuo Kristo pretendas por si la titolon “Sinjoro, Sinjoro” laŭ Sankta Mateo 7.21 (Zamenhof: “la Sinjoro, la Eternulo”). En la historia Lutera biblio aperas ĉi tia esprimo foje kiel “Sinjoro, Sinjoro”, la skribo sen la komo inter la du vortoj pli ofte. La angla traduko estas “Lord GOD” (“Dio, la Sinjoro”), kio konformas al la germana formulado “Herrgott” kaj jam ekde la 15-a jarcento aplikiĝas al Jesuo Kristo. Post la reveniĝo de la Egiptoj en ilian hejmlandon ili ne plu havos gvidadrolon en la mondo. Nun Kairo estas la plej granda urbo de Afriko.
La sekvonta profetaĵo per Jeĥezkel rilatas al tute alia tempo, kio ĉiam denove kaŭzas la ĝustan komprenon de la profetaj diroj esti malfacila:
17. En la dudek-sepa jaro, en la unua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

18. Ho filo de homo! Nebukadnecar, reĝo de Babel, ŝarĝis sian militistaron per granda laboro kontraŭ Tiro, tiel, ke ĉiuj kapoj senhariĝis kaj ĉiuj ŝultroj defrotiĝis; kaj tamen nek li nek lia militistaro ricevis rekompencon antaŭ Tiro pro la laboro, kiun li faris antaŭ ĝi.

19. Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi donos al Nebukadnecar, reĝo de Babel, la landon Egiptan, por ke li forportu ĝiajn riĉaĵojn kaj faru en ĝi rabadon kaj diskapton; kaj tio estos rekompenco por lia militistaro.

20. Rekompence pro la laboro, kiun li faris, Mi donis al li la landon Egiptan; ĉar ili laboris por Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

21. En tiu tempo Mi elkreskigos kornon al la domo de Izrael, kaj al vi Mi donos liberecon de parolado inter ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Laŭ Jeĥezkel Tiro jam antaŭ la 27-a jaro de la ekzilo de Jeĥezkel estis detruita per Nebukadnecar. Li post la detruo de Jerusalem ankoraŭ venkobatis Egiptujon, kiel ĉi tio ankaŭ la profeto Jeremia (Jeremia 46) anoncis. Pro Jesaja 23.15-17 Tiro estis rekonstruita denove 70 jaroj post sia detruo sur najbara insulo kaj malfrue ekstermita per Aleksandro la Granda, kio substrekas la malnovan kverelon inter la maristoj el Grekujo kaj Fenicujo. Ĉar Tiro apartenas al la heredaĵo de la domo de Izrael, ekzistas ankoraŭ promeso por ĉi tia urbo el Jesaja 23.18.
Jeĥezkel 30 komencas jene:
1. Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2. Ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Plorkriu: Ve al la tago!

3. Ĉar proksima estas la tago, jes, proksima estas la tago de la Eternulo, malluma tago; venas la tempo de la nacioj.

4. Venos glavo sur Egiptujon, kaj tremo atakos Etiopujon, kiam mortigitoj falos en Egiptujo kaj oni forprenos ĝiajn riĉaĵojn kaj detruos ĝiajn fundamentojn.

5. La Etiopoj, la Putidoj, kaj la Ludidoj, kaj ĉiuj diversgentaj popoloj, kaj Kub, kaj la filoj de la lando de interligo kune kun ili falos de glavo.

6. Tiele diras la Eternulo: Falos la helpantoj de Egiptujo, kaj malaltiĝos la fiereco de ĝia forto; de Migdol ĝis Sevene oni falos en ĝi de glavo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

7. Kaj ĝi dezertiĝos kiel la aliaj dezertaj landoj, kaj ĝiaj urboj estos inter la aliaj ruinigitaj urboj.

8. Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi aperigos fajron en Egiptujo kaj ĉiuj ĝiaj helpantoj estos frakasitaj.

9. En tiu tempo senditoj de Mi iros sur ŝipoj, por ektimigi Etiopujon, kiu estis ekster danĝero; kaj tremo ilin atakos, kiel en la tempo de Egiptujo; ĉar la tempo venas.

10. Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos la homomulton en Egiptujo per Nebukadnecar, reĝo de Babel.

11. Li kune kun sia popolo, la plej terura el la nacioj, estos venigitaj, por pereigi la landon; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraŭ Egiptujon kaj plenigos la landon per mortigitoj.

12. Kaj la riverojn Mi faros sektero, kaj la landon Mi transdonos en la manojn de homoj malbonaj; kaj Mi ruinigos la landon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, per la manoj de fremduloj; Mi, la Eternulo, tion parolis.

13. Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ekstermos la idolojn kaj neniigos la malverajn diojn en Nof, kaj ne plu estos princo el la lando Egipta, kaj Mi venigos timon sur la landon Egiptan.

14. Mi ruinigos Patroson, Mi ekbruligos fajron en Coan, kaj Mi faros juĝon en No.

15. Mi elverŝos Mian koleron sur la Egiptan fortikaĵon Sin, kaj Mi ekstermos la homomulton en No.

16. Mi ekbruligos fajron en Egiptujo; forte ektremos Sin, No estos trarompita, kaj Nof havos ĉiutagan angoron.

17. La junuloj de Aven kaj de Pi-Beset falos de glavo, kaj la virinoj iros en forkaptitecon.

18. En Taĥpanĥes mallumiĝos la tago, kiam Mi rompos tie la jugon de Egiptujo, kaj malaperos en ĝi la fiereco de ĝia forto; mallumo ĝin kovros, kaj ĝiaj filinoj iros en forkaptitecon.

19. Kaj Mi faros juĝon kontraŭ Egiptujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Ĉi tie la fortikaĵo “Sin”, konata ankaŭ kiel “Sevene” aŭ “Syene” alinome “Asvan”, menciiĝas en Jeĥezkel 30.6 kaj Jeĥezkel 30.15. Krome menciiĝas militaj konfliktoj. Jeĥezkel 30.10 parolas pri Nebukadnecar, la reĝo de Babel. Jam Sadam Husein deklaris sin kiel ties posteulo. Ankaŭ la profetaĵoj per la profeto Ĥabakuk, kie aparte menciiĝas la militaviadiloj de la Ĥaldeoj, devas do ankoraŭ plenumiĝi.
Diversaj tekstopartoj parolas pri tio, ke la loko mallumiĝos, kio en la preskaŭ sennuba Egiptujo ĉiam signifas katastrofon. Sufiĉe ofte menciiĝas la apartena fajro. Evidente la profetaĵo per Jeĥezkel priskribus eksplodon de atombombo por detrui la digon, speciale la multaj nuboj estus sekvo de akvofluo sur la restoj de la atombombo. Oni esperu, ke ia malpli terura bombospeco estos uzata. La plej sekuriginda loko en Egiptujo sendube estas la granda digo de Asvan.
La atakado kontraŭ Egiptujo el la Irako ne plu estas dubinda laŭ la jeno el Jeĥezkel 30:
20. En la dek-unua jaro, en la unua monato, en la sepa tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

21. Ho filo de homo! Mi rompis la brakon de Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj jen ĝi ne estas bandaĝita, por resaniĝi, kaj ĝi ne estas ĉirkaŭligita, ke ĝi ricevu forton, por teni glavon.

22. Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iros kontraŭ Faraonon, reĝon de Egiptujo, kaj Mi frakasos liajn brakojn, la sanan kaj la rompitan, kaj Mi elfaligos la glavon el lia mano.

23. Kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la naciojn, kaj Mi dispelos ilin en diversajn landojn.

24. Kaj Mi fortigos la brakojn de la reĝo de Babel kaj metos Mian glavon en lian manon; sed la brakojn de Faraono Mi frakasos, kaj ĉi tiu ĝemos antaŭ li, kiel ĝemas morte-vundito.

25. Mi fortigos la brakojn de la reĝo de Babel, sed la brakoj de Faraono falos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi metos Mian glavon en la manon de la reĝo de Babel kaj li eltiros ĝin kontraŭ la landon Egiptan.

26. Kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Jeĥezkel 30.23 kaj Jeĥezkel 30.26 mencias la tutmondan disĵetiĝon de la Egiptoj, kio ankoraŭ ne okazis. Ne estas ekskludita, ke Usono nun armigas Irakon por ĉi tia atako – per Eŭropa mono? Intertempe evidente la Ĥaldeoj gajnas sendependecon.
Jeĥezkel 31 enhavas pluan profetaĵon:
1. En la dek-unua jaro, en la tria monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2. Ho filo de homo, diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta popolo: Al kiu vi similigas vin en via grandeco?

3. Jen Asirio estis kiel cedro sur Lebanon, kun belaj branĉoj, kun densa foliaro, kun alta kresko, kaj ĝia supro estis inter la nuboj.

4. Akvo elkreskigis ĝin, la profundo altigis ĝin, ĉirkaŭante ĝian junan trunkon per siaj riveroj kaj sendante siajn fluojn al ĉiuj arboj de la kampo.

5. Tial ĝi fariĝis pli alta ol ĉiuj arboj de la kampo; ĝi ricevis multe da branĉoj, kaj ĝiaj branĉoj longiĝis, ĉar ĝi havis multe da akvo, por disetendiĝi.

6. Sur ĝiaj branĉoj havis siajn nestojn ĉiaj birdoj de la ĉielo, sub ĝiaj branĉoj naskis idojn ĉiaj bestoj de la kampo, kaj sub ĝia ombro loĝis ĉiaj grandaj popoloj.

7. Kaj ĝi estis bela per sia grandeco kaj per la longeco de siaj branĉoj, ĉar ĝiaj radikoj troviĝis apud abunda akvo.

8. La cedroj en la ĝardeno de Dio ne estis pli altaj ol ĝi, la cipresoj ne estis egalaj al ĝiaj branĉoj, la platanoj ne povis sin kompari kun ĝiaj branĉoj; neniu arbo en la ĝardeno de Dio estis simila al ĝi per sia beleco.

9. Mi faris ĝin bela per la multo de ĝiaj branĉoj; kaj ĉiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la ĝardeno de Dio, enviis ĝin.

10. Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke ĝi tro altiĝis kaj levis sian supron inter la nubojn kaj ĝia koro fieriĝis pro ĝia alteco –

11. pro tio Mi transdonos ĝin en la manon de la plej potenca el la nacioj, kiu agos kun ĝi konforme al ĝia malboneco kaj elpuŝos ĝin.

12. Kaj elhakos ĝin fremduloj, la plej teruraj el la nacioj, kaj disĵetos ĝin; sur la montojn kaj sur ĉiujn valojn falos ĝiaj branĉoj, kaj ĝiaj branĉetoj rompiĝos sur ĉiuj torentoj de la lando, kaj ĉiuj popoloj de la tero foriros el sub ĝia ombro kaj forlasos ĝin.

13. Kaj sur ĝia renversiĝinta trunko sidos ĉiaj birdoj de la ĉielo, kaj sur ĝiaj branĉoj sidos ĉiaj bestoj de la kampo,

14. por ke neniu el la arboj apudakvaj fieriĝu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo leviĝu super ilin; ĉar ĉiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.

15. Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam ĝi iros en Ŝeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro ĝi la abismon, Mi haltigos ĝiajn riverojn, ke stariĝu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro ĝi Lebanonon, kaj ĉiuj arboj de la kampo estos afliktitaj.

16. Per la bruo de ĝia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi puŝos ĝin en Ŝeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoliĝos en la profundo subtera ĉiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, ĉiuj akvonutrataj.

17. Ĉar ankaŭ ili iros en Ŝeolon, al tiuj, kiuj estis mortigitaj de glavo, kaj ĝiaj kunuloj, kiuj sidis sub ĝia ombro inter la nacioj.

18. Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos ĵetita en la profundon subteran; kaj vi kuŝos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Miriga estas, ke Aŝur kaj ĝia pereo priskribiĝas tiom detale en ĉi tia rilato. La rilato al Egiptujo baziĝas sur nur unu demando adresita al Faraono en Jeĥezkel 31.18. La pereon de Sadam Husein ni jam vidis. Por la disĵetiĝo de la Egiptoj plej frue estas atentenda la fino de la 40-jara plej alta fluega nivelo de la lago de Naser, prokrasto estas ebla post la malkresko de la akvonivelo je la ĝusta dato. La detruo de Egiptujo minimume tiel drasta okazos, kiel en Aŝur, ĉe kio la Egiptoj disĵetiĝos tutmonde. La Nilo mem elsekiĝos, kio estas atendenda post la detruo de la digomuro.
Sekvas du plorkantoj el Jeĥezkel 32:
1. En la dek-dua jaro, en la dek-dua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2. Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj diru al li: Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.

3. Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ĵetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.

4. Kaj Mi ĵetos vin sur la teron, sur nekovritan kampon Mi vin ĵetos, kaj Mi sidigos sur vi ĉiajn birdojn de la ĉielo, kaj Mi satigos de vi la bestojn de la tuta tero.

5. Mi disĵetos vian karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via kadavraĵo.

6. La landon de via naĝado Mi malsekigos per via sango ĝis la montoj, kaj la valoj estos plenaj de vi.

7. Kiam vi estingiĝos, Mi kovros la ĉielon kaj senlumigos ĝiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon.

8. Ĉiujn fontojn de lumo en la ĉielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

9. Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne konis.

10. Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj reĝoj ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaŭ iliaj vizaĝoj, kaj ĉiu el ili ĉiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via falo.

11. Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La glavo de la reĝo de Babel venos sur vin.

12. Per la glavo de fortuloj Mi faligos vian multenombran popolon; ĉiuj ili estas la plej teruraj el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de Egiptujo, kaj ĝia tuta homomulto estos ekstermita.

13. Mi pereigos ĉiujn ĝiajn brutojn apud la abundaj akvoj, kaj ilin ne plu malklarigos piedo de homo nek la hufoj de bruto.

14. Tiam Mi ripozpurigos iliajn akvojn, kaj iliajn riverojn Mi fluigos kiel oleon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15. Kiam Mi faros la landon Egiptan dezerto, kaj la lando perdos ĉion, kion ĝi havis, kiam Mi mortigos ĉiujn, kiuj loĝas en ĝi, tiam oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

16. Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos; la filinoj de la nacioj ĝin kantos, pri Egiptujo kaj pri ĝia tuta grandnombra popolo ili ĝin kantos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

La plenumiĝo de ĉi tiaj diroj estas pli multe imagebla en tempo, kiam la novaĵoj atingas ĉiajn homojn iel ajn rapide ol en tempoj, kiam novaĵo bezonis semajnojn por disvastiĝi eĉ en la malgrandan Germanujon.


La dua plendo, siatempe ricevita du semajnojn post la unua, substrekas la tragikon, kio certe ŝanĝos la tutan islaman mondon:
17. En la dek-dua jaro, en la dek-kvina tago de la sama monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

18. Ho filo de homo, priploru la popolon de Egiptujo, kaj puŝu ĝin kaj la filinojn de potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

19. Ĉu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kuŝu kun la necirkumciditoj.

20. Inter tiuj, kiuj mortis de glavo, ili falos; al la glavo ĝi estas transdonita; oni tiros ĝin kaj ĝian tutan grandnombran popolon.

21. Ekparolos al ĝi la potencaj herooj el meze de Ŝeol, kiuj kune kun ĝiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkuŝis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo.
En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.


22. Tie estas Asirio kaj ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe de ĝi estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili estas mortigitaj, falis de glavo.

23. Ĝiaj tomboj estas en la profundo de la terinterno, kaj ĝia homomulto estas ĉirkaŭ ĝia tombo; ĉiuj ili estas mortigitaj, falintaj de glavo, ili, kiuj ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.

24. Tie estas Elam kaj ĝia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

25. Meze de mortigitoj estas donita kuŝejo al ĝi kun ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo; ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn.

26. Tie estas Meŝeĥ kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo, ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.

27. Ili ne kuŝas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en Ŝeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, ĉar kiel fortuloj ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.

28. Kaj vi ankaŭ estos frakasita meze de la necirkumciditoj, kaj kuŝos kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo.

29. Tie estas Edom kun siaj reĝoj kaj kun ĉiuj siaj princoj, kiuj malgraŭ sia forteco estas ĵetitaj al tiuj, kiuj falis de glavo; ili kuŝas kun la necirkumciditoj, kaj kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

30. Tie estas ĉiuj princoj de la nordo, kaj ĉiuj Cidonanoj, kiuj malsupreniris kune kun la mortigitoj; ili hontas pri la teruro, kiun ĵetadis ilia forto; ili kuŝas necirkumciditaj kun tiuj, kiuj falis de glavo, kaj ili portas sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

31. Ilin Faraono vidos, kaj li konsoliĝos pri sia tuta popolo, mortigita de glavo, Faraono kaj lia tuta militistaro, diras la Sinjoro, la Eternulo.

32. Ĉar Mi ĵetos Mian teruron sur la teron de la vivantoj; kaj inter la necirkumciditojn, kune kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo, estos metita Faraono kun sia tuta homomulto, diras la Sinjoro, la Eternulo.
La lasta versego de ĉi tia profetaĵo estas la plej grava. Ne estas ebla refuti eksperimente la profetaĵojn de la ĉiopova Dio. Ĉi tiaj vortoj kaŭze interpretiĝis al Sadam Husein, kiu intencus ataki Egipton. Same nun des pli post la pereo de Sadam Husein konfirmiĝas la ĝusteco de la parolo de Dio. Sekvonta reganto, kiu en Irako plifortiĝos, same proklamos sin kiel posteulo de Nebukadnecar kaj plenumos la profetaĵojn per Jeĥezkel kaj Ĥabakuk. Malgraŭ ĉio estas skribita plue (La Sentencoj de Salomono 12.20):
20. Malico estas en la koro de malbonintenculoj;

Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo.
Ĉi tia versego pruvas Usonan prezidanton kiel mensoginto, kiu atakis la Irakon pretekstinte malhelpi kontraŭ pli granda malbono. Nun klariĝas eĉ plie ol antaŭe, ke la maljuna Dio ankoraŭ vivas kaj tenas en Siaj manoj ĉiujn destinojn de la mondo. Kaj la Egiptoj agus saĝe, se ili turnus sin al Li anstataŭ turni sin al siaj aŭguristoj kaj idoloj por elpeti konsilon.
  1   2   3


Elŝuti 92.69 Kb.

  • 2. La profetaĵo per Jesaja
  • 3. La profetaĵo per Jeĥezkel

  • Elŝuti 92.69 Kb.