Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio

Elŝuti 242.32 Kb.

Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio




paĝo1/4
Dato19.03.2017
Grandeco242.32 Kb.

Elŝuti 242.32 Kb.
  1   2   3   4

Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio


PREAMBLO
LIA MOŜTO LA REĜO DE LA BELGOJ, LA PREZIDANTO DE LA ĈEĤA RESPUBLIKO, ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE DANLANDO, LA PREZIDANTO DE LA GERMANA FEDERACIA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA ESTONA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA GREKA RESPUBLIKO, LIA MOŜTO LA REĜO DE HISPANUJO, LA PREZIDANTO DE LA FRANCA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTINO DE IRLANDO, LA PREZIDANTO DE LA ITALA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA KIPRA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTINO DE LA LATVA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA LITOVA RESPUBLIKO, LIA REĜA MOŜTO LA GRANDDUKO DE LUKSEMBURGIO, LA PREZIDANTO DE LA HUNGARA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE MALTO, ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE NEDERLANDO, LA FEDERACIA PREZIDANTO DE LA AŬSTRA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA POLA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA PORTUGALA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA SLOVENA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA SLOVAKA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTINO DE LA FINNLANDA RESPUBLIKO, LA REGISTARO DE LA SVEDA REĜOLANDO, ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE LA UNUIĜINTA REĜOLANDO DE GRANDA BRITUJO KAJ NORD-IRLANDO,



INSPIRATE de la kultura, religia kaj humanisma tradicio de Eŭropo, el kiu disvolviĝis la netuŝeblaj kaj neforpreneblaj rajtoj de la homo, la libereco, la demokratio, la egaleco kaj la universalaj valoroj de la konstitucia ŝtateco,
KONVINKIĜINTE, ke Eŭropo reunuiĝinta post doloraj spertoj deziras – por la bono de ĉiuj siaj loĝantoj, inkluzive la plej malfortajn kaj helpobezonajn – iri ankaŭ estonte la vojon de la civilizo, progreso kaj prospero; ke ĝi volas resti kontinento malferma al la kulturo, scio kaj socia progreso; ke ĝi deziras pliintensigi la demokratan kaj travideblan karakteron de sia publika vivo, kaj tutmonde agadi por la paco, justeco kaj solidareco,
GVIDATE DE LA KONVINKO, ke la popoloj de Eŭropo decidis, restante fieraj pri siaj naciaj identecoj kaj historioj, superi siajn praajn dividiĝojn, kaj – unuiĝinte pli strikte ol iam ajn – ili aspiras elformi komunan destinon,
KONVINKIĜINTE, ke Eŭropo tiamaniere „unuiĝinta en diverseco” proponas la plej bonan ŝancon al efektivigo de tiu grandioza entrepreno, pro kiu ĉi tiu areo – ĉe respekto de la rajtoj de ĉiuj individuoj kaj konsciante sian respondecon pri la estontaj generacioj kaj pri la futuro de la Tero – fariĝas speciala areo de espero de la homaro,
KUN LA DECIDO, ke ili pluevoluigas la rezultojn atingitajn kadre de la traktatoj estigantaj la Eŭropajn Komunumojn kaj de la traktato pri la Eŭropa Unio, samtempe certigante la kontinuecon de la komunumaj atingaĵoj,
DANKANTE, nome de la civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo, la membrojn de la Eŭropa Laborgrupo pro la ellaboro de tiu ĉi konstitucio-projekto,
DELEGIS KIEL SIAJN PLENRAJTIGITOJN: LIA MOŜTO LA REĜO DE LA BELGOJ, ĉefministron Guy VERHOFSTADT, ministron pri eksteraj aferoj Karel DE GUCHT;
Eŭropa Unio  Membroj  Kandidatoj Aŭstrio Pollando Belgio Bulgario Kroatio Kipro Ĉeĥio Danio Estonio Finnlando Francio Germanio Grekio Hungario Irlando Italio Latvio Litovio Luks. Mak. Malto Ned. Portugalio Rumanio Slovakio Slo.
LA PREZIDANTO DE LA ĈEĤA RESPUBLIKO, ĉefministron Stanislav GROSS, ministron pri eksteraj aferoj Cyril SVOBODA; ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE DANLANDO, ĉefministron Anders Fogh RASMUSSEN, ministron pri eksteraj aferoj Per Stig MØLLER; LA PREZIDANTO DE LA GERMANA FEDERACIA RESPUBLIKO, federacian kancelieron GERHARD SCHRÖDER, federacian ministron pri eksteraj aferoj kaj federacian vickancelieron Joseph FISCHER; LA PREZIDANTO DE LA ESTONA RESPUBLIKO, ĉefministron Juhan PARTS, ministron pri eksteraj aferoj Kristiina OJULAND; LA PREZIDANTO DE LA GREKA RESPUBLIKO, ĉefministron Kostas KARAMANLIS, ministron pri eksteraj aferoj Petros G. MOLYVIATIS; LIA MOŜTO LA REĜO DE HISPANUJO, la prezidanton de la registaro José Luis RODRÍGUEZ ZAPATERO, la ministron respondecan pri eksteraj aferoj kaj kunlaboro Miguel Angel MORATINOS CUYAUBÉ; LA PREZIDANTO DE LA FRANCA RESPUBLIKO, la prezidanton de la respubliko Jacques CHIRAC, ĉefministron Jean-Pierre RAFFARIN, ministron pri eksteraj aferoj Michel BARNIER; LA PREZIDANTINO DE IRLANDO, ĉefministron (Taoiseach-on) Bertie AHERN, ministron pri eksteraj aferoj Dermot AHERN; LA PREZIDANTO DE LA ITALA RESPUBLIKO, ĉefministron Silvio BERLUSCONI, ministron pri eksteraj aferoj Franco FRATTINI; LA PREZIDANTO DE LA KIPRA RESPUBLIKO, la prezidanton de la respubliko Tassos PAPADOPOULOS, ministron pri eksteraj aferoj George IAKOVOU; LA PREZIDANTINO DE LA LATVA RESPUBLIKO, prezidantinon de la respubliko Vaira VĪĶE FREIBERGA, ĉefministron Indulis EMSIS, ministron pri eksteraj aferoj Artis PABRIKS; LA PREZIDANTO DE LA LITOVA RESPUBLIKO, prezidanton de la respubliko Valdas ADAMKUS, ĉefministron Algirdas Mykolas BRAZAUSKAS, ministron pri eksteraj aferoj Antanas VALIONIS; LIA REĜA MOŜTO LA GRANDDUKO DE LUKSEMBURGO, ĉefministron, Ministre d’État-on Jean-Claude JUNCKER, vic-ĉefministron, ministron pri eksteraj- kaj enmigradaj aferoj Jean ASSELBORN; LA PREZIDANTO DE LA HUNGARA RESPUBLIKO, ĉefministron Ferenc GYURCSÁNY, ministron pri eksteraj aferoj László KOVÁCS; LA PREZIDANTO DE MALTO, ĉefministron Hon. Lawrence GONZI, ministron pri eksteraj aferoj Hon. Michael FRENDO; ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE NEDERLANDO, ĉefministron D-ron J. P. BALKENENDE, ministron pri eksteraj aferoj D-ron B. R. BOT; LA FEDERACIA PREZIDANTO DE LA AŬSTRA RESPUBLIKO, federacian kancelieron D-ron Wolfgang SCHÜSSEL, federacian ministron pri eksteraj aferoj D-rinon Ursula PLASSNIK; LA PREZIDANTO DE LA POLA RESPUBLIKO, ĉefministron Marek BELKA, ministron pri eksteraj aferoj Włodzimierz CIMOSZEWICZ; LA PREZIDANTO DE LA PORTUGALA RESPUBLIKO, ĉefministron Pedro Miguel DE SANTANA LOPES, ministron pri eksteraj aferoj kaj ministron respondecan pri la eksterlimaj portugalaj komunumoj António Victor MARTINS MONTEIRO; LA PREZIDANTO DE LA SLOVENA RESPUBLIKO, la prezidanton de la registaro Anton ROP, ministron pri eksteraj aferoj Ivo VAJGL; LA PREZIDANTO DE LA SLOVAKA RESPUBLIKO, ĉefministron Mikuláš DZURINDA, ministron pri eksteraj aferoj Eduard KUKAN; LA PREZIDANTINO DE LA FINNLANDA RESPUBLIKO, ĉef-ministron Matti VANHANEN, ministron pri eksteraj aferoj Erkki TUOMIOJA; LA REGISTARO DE LA SVEDA REĜOLANDO, ĉefministron Göran PERSSON, ministron pri eksteraj aferoj Laila FREIVALDS; ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE GRANDA BRITUJO KAJ NORD-IRLANDO, ĉefministron Rt. Hon Tony BLAIR, ministron pri eksteraj aferoj kaj pri aferoj de la Brita Naciaro Rt. Hon Jack STRAW;
KIUJ, interŝanĝinte siajn plenrajtigilojn agnoskitajn en bona kaj konvena ordo, konsentis pri la sekvantaj dispozicioj:

I-a PARTO


I-a TITOLO: DIFINO KAJ CELOJ DE LA UNIO
I-1-a artikolo: La kreo de la Unio
(1) Gvidate de la deziro de civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo konstrui sian komunan estontecon, per ĉi tiu Konstitucio kreiĝas la Eŭropa Unio, al kiu la membroŝtatoj havigas agosferojn por atingi siajn komunajn celojn. La Unio kunordigas la membroŝtatajn politikojn direktiĝantajn al efektivigo de tiuj ĉi komunaj celdifinoj, kaj la ricevitajn agosferojn praktikas laŭ komunuma maniero.
(2) La Unio estas malfermata antaŭ ĉiuj tiaj eŭropaj ŝtatoj, kiuj respektas ĝiajn valorojn, kaj engaĝas sin al komuna efektivigo de tiuj valoroj.
I-2-a artikolo: La valoroj de la Unio
La Unio baziĝas sur la valoroj de respekto de la homa digno, la libereco, la demokratio, la egaleco, la konstitucia ŝtateco, kaj respekto de la homaj rajtoj, -inkluzive la rajtojn de personoj apartenantaj al minoritatoj. Tiuj ĉi valoroj estas komunaj en la membroŝtatoj, en la socio de plurismo, malpermeso de diskriminacio, toleremo, justeco, solidareco, kaj de egaleco inter virinoj kaj viroj.
I-3-a artikolo: La celoj de la Unio
(1) La celo de la Unio estas antaŭenigi la pacon, siajn valorojn kaj la bonstaton de siaj popoloj.
(2) La Unio proponas al siaj civitanoj areon de libereco, sekureco kaj justo sen internaj limoj, kaj unuecan internan merkaton, kie la konkurenco estas libera kaj ne difektita.
(3) La Unio laboras por la daŭrigebla disvolvo de Eŭropo, kiu baziĝas sur ekvilibrigita ekonomia kresko, prezo-stabileco kaj sur sociala merkatekonomio kun alta konkurenca kapablo, kiu difinas kiel celon la plenan dungitecon kaj socian progreson, kaj kiu kunligiĝas kun altnivela defendo kaj plibonigo de kvalito de la vivmedio. La Unio antaŭenigas la sciencan kaj teknikan progreson.
La Unio luktas kontraŭ socia ekskludo kaj diskriminacio, kaj antaŭenigas la socian justecon kaj protekton, la egalecon inter viroj kaj virinoj, la solidarecon inter la generacioj kaj la defendon de la rajtoj de infanoj.
La Unio antaŭenigas la ekonomian, socian kaj teritorian koherecon, kaj la solidarecon inter la membroŝtatoj.
La Unio respektas sian riĉan diversecon kulturan kaj lingvan, kaj certigas la konservon kaj pluan riĉigon de la eŭropa kultura heredaĵo.
(4) En siaj rilatoj al aliaj partoj de la mondo la Unio defendas kaj efektivigas siajn valorojn kaj interesojn. Ĝi kontribuas al la paco, al la sekureco, al la daŭrigebla disvolvo de la Tero, al la solidareco kaj reciproka respekto inter la popoloj, al la libera kaj honesta komerco, al la eliminado de malriĉeco kaj al la defendo de homaj, precipe infanaj rajtoj, krome al la rigora plenumo kaj evoluigo de la internacia juro, precipe al respekto de principoj troviĝantaj en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.
(5) La Unio realigas tiujn celojn per konvenaj rimedoj, kadre de la agosferoj havigitaj al ĝi en tiu ĉi Konstitucio.
I-4-a artikolo: La fundamentaj liberecoj kaj malpermeso de diskriminacio
(1) Laŭ la Konstitucio la Unio sur sia teritorio certigas la liberan moviĝon de personoj, servoj, varoj kaj kapitalo, tiel same la liberecon de ekloĝo.
(2) En la aplikokampo de la Konstitucio kaj sen ofendo de la specialaj dispozicioj fiksitaj en ĝi, estas malpermesata ĉiu diferencigo surbaze de ŝtataneco.
I-5-a artikolo: La rilato inter la Unio kaj la membroŝtatoj
(1) La Unio respektas la egalecon de membroŝtatoj antaŭ la Konstitucio, ilian nacian identecon, kiu estas nedisigebla parto de iliaj bazaj politikaj kaj konstituciaj strukturoj, inkluzive la regionajn kaj lokajn aŭtonomiojn. Ĝi respektas la bazajn ŝtatajn funkciojn, inter ili la certigon de la teritoria integreco de la ŝtato, la konservadon de la publika ordo kaj la defendon de la nacia sekureco.
(2) La Unio kaj la membroŝtatoj sekvante la principon de lojala kunlaboro reciproke respektas kaj helpas unu la alian en la efektivigo de la taskoj devenantaj el la Konstitucio.
La membroŝtatoj faras konvenajn ĝeneralajn aŭ specialajn disponojn por plenumi siajn devojn devenantajn el la Konstitucio kaj el agoj de la institucioj de la Unio.
La membroŝtatoj helpas la Union plenumi ĝiajn taskojn kaj evitas ĉiun tian disponon, kiu povas endanĝerigi la efektivigon de la celoj de la Unio.
I-6-a artikolo: La unia juro
La Konstitucio, kaj la juro kreita fare de la institucioj de la Unio dum la praktikado de la agosferoj havigitaj al ili, ĝuas prioritaton antaŭ la propraj juroj de la membroŝtatoj.
I-7-a artikolo: Jura personeco
La Unio estas jura persono.
I-8-a artikolo: La simboloj de la Unio
La standardo de la Unio konsistas el rondo de dekdu oraj steloj sur blua fono.
La himno de la Unio estas fragmento de la Odo al ĝojo de la IX-a simfonio de Ludwig van Beethoven.
La devizo de la Unio estas: "Unuiĝinte en diverseco".
La mono de la Unio estas la eŭro.
Eŭropa tago estas celebrata la 9-an de majo en la tuta Unio.
II-a TITOLO: LA FUNDAMENTAJ RAJTOJ KAJ LA UNIA CIVITANECO
I-9-a artikolo: La fundamentaj rajtoj
(1) La Unio agnoskas la rajtojn, liberecojn kaj principojn fiksitajn en la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj formanta la II-an parton de ĉi tiu Konstitucio.
(2) La Unio aliĝas al la eŭropa konvencio pri la defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Tiu ĉi aliĝo ne tuŝas la agosferojn de la Unio fiksitajn en la Konstitucio.
(3) La fundamentaj rajtoj, certigitaj de la eŭropa konvencio pri defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, kaj sekvantaj el la komuna konstitucia tradicio de la membroŝtatoj, konsistigas parton de la unia jura ordo, kiel ties ĝeneralaj principoj.
I-10-a artikolo: La unia civitaneco
(1) Unia civitano estas ĉiu, kiu estas civitano de iu el la membroŝtatoj. La unia civitaneco kompletigas kaj ne anstataŭas la nacian civitanecon.
(2) La uniaj civitanoj ĝuas la rajtojn kaj havas la devojn difinitajn en ĉi tiu Konstitucio. Tiel la uniaj civitanoj:
a) rajtas en la teritorio de la membroŝtatoj libere moviĝi kaj restadi;
b) ili havas elektorajton, kaj ili estas elekteblaj en la eŭropaj parlamentaj kaj municipaj elektoj de la membroŝtato, kie estas ilia loĝloko, laŭ samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato;
c) ili rajtas uzi la protekton de la diplomatiaj aŭ konsulaj instancoj de iu ajn membroŝtato en la teritorio de tia tria lando, kie la membroŝtato, kies civitanoj ili estas, ne posedas reprezentejon, laŭ la samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato;
d) ili rajtas prezenti peticion al la Eŭropa Parlamento, turni sin al la eŭropa mediaciisto, krome ili rajtas turni sin skribe en iu ajn lingvo de la Konstitucio al iu ajn institucio aŭ konsilanta organo de la Unio, kaj en la sama lingvo ricevi respondon.
Tiuj ĉi rajtoj estas praktikeblaj laŭ la kondiĉoj kaj limigoj fiksitaj en ĉi tiu Konstitucio kaj en la disponoj akceptitaj por ĝia efektivigo.
III-a TITOLO: LA AGOSFEROJ DE LA UNIO
I-11-a artikolo: Bazaj principoj
(1) La limojn de la uniaj agosferoj difinas la principo de la agosfero-transdono. La praktikadon de la uniaj agosferoj difinas la principoj de la subsidiareco kaj proporcieco.
(2) Konvene al la principo de agosfero-transdono la Unio agas ene de la limoj de la agosferoj havigitaj al ĝi en la Konstitucio fare de la membroŝtatoj, por efektivigi la tie fiksitajn celojn. Ĉiuj agosferoj, kiujn la Konstitucio ne transdonis al la Unio, restas ĉe la membroŝtatoj.
(3) Konforme al la principo de subsidiareco en tiuj kampoj, kiuj ne apartenas al ĝia ekskluziva agosfero, la Unio agas nur tiam kaj tiamezure, kiam kaj kiamezure la celoj de la intencita dispono estas kontentige efektivigeblaj de la membroŝtatoj nek je centra, nek je regiona, nek je loka nivelo, sed pro la amplekso aŭ efiko de la planita dispono ili estas pli bone realigeblaj je la nivelo de la Unio.
La institucioj de la Unio praktikas la principon de subsidiareco laŭ la normoj difinitaj en la protokolo pri la aplikado de la principoj de subsidiareco kaj proporcieco. La naciaj parlamentoj zorgas pri la respekto de tiu ĉi principo konforme al la proceduro fiksita en la menciita protokolo.
(4) Konforme al la principo de la proporcieco la agoj de la Unio nek laŭ enhavo, nek laŭ formo povas superi tion, kio estas necesa por atingi la celojn de la Konstitucio.
La institucioj aplikas la principon de la proporcieco laŭ la protokolo pri la aplikado de la principoj de subsidiareco kaj proporcieco.
I-12-a artikolo: La tipoj de agosferoj
(1) Se sur difinita kampo la Konstitucio havigas ekskluzivan ago-sferon al la Unio, sur tiu ĉi kampo nur la Unio rajtas krei kaj akcepti devigan juran akton, la membroŝtatoj nur en tiu okazo, en kiu la Unio rajtigas ilin ĉi-rilate, aŭ en kiu ĝia celo estas la efektivigo de juraj aktoj alprenitaj fare de la Unio.
(2) Se sur difinita kampo la Konstitucio havigas al la Unio agosferon dividitan kun la membroŝtatoj, sur tiu ĉi kampo kaj la Unio, kaj la membroŝtatoj rajtas krei kaj alpreni devigajn jurajn aktojn. La membroŝtatoj agas en ĉi tiu agosfero nur tiagrade, kiagrade la Unio ne praktikis sian agorajton, aŭ decidis rezigni pri la praktikado de sia agorajto.
(3) La membroŝtatoj kunordigas siajn ekonomiajn kaj dungado-politikojn laŭ reguloj difinitaj en parto III-a, je kies determinado la Unio havas agorajton.
(4) La Unio havas agosferon por difini kaj efektivigi komunan eksteran kaj sekurecan politikon, inkluzive la laŭgradan elformadon de komuna defenda politiko.
(5) Sur difinitaj kampoj kaj ĉe kondiĉoj fiksitaj en la Konstitucio la Unio havas agosferon por efektivigi agadojn subtenantajn, kunordigantajn aŭ kompletigantajn la disponojn de la membroŝtatoj, sen tio ke ĝi forprenus la agosferojn de la membroŝtatoj sur tiuj ĉi kampoj.
La devigaj juraj aktoj de la Unio – alprenitaj surbaze de dispozicioj fiksitaj en la parto III-a kaj koncernantaj tiujn ĉi kampojn – ne povas rezultigi la harmoniigon de leĝaj, dekretaj aŭ administraciaj dispozicioj de la membroŝtatoj.
(6) La amplekso kaj detalaj reguloj de praktikado de la uniaj agosferoj estas fiksitaj en la III-a parto de la Konstitucio, en apartaj dispozicioj koncernantaj difinitajn kampojn.
I-13-a artikolo: La kampoj de la ekskluzivaj agosferoj
(1) La Unio disponas pri ekskluziva agosfero sur la la sekvantaj kampoj:
a) doganunio,
b) starigo de konkurencaj reguloj necesaj por funkciigo de la interna merkato,
c) mona politiko koncerne la membro- ŝtatojn, kies mono estas la eŭro,
d) konservado de maraj riĉaĵoj biologiaj en la kadro de komuna fiŝkaptada politiko,
e) komuna komerca politiko.
(2) La Unio disponas ankaŭ pri ekskluziva agosfero por ligi internacian interkonsenton, se ties ligon preskribas unia leĝdona akto, aŭ se tio estas necesa por la interna praktikado de agosferoj de la Unio, aŭ se tio povas tuŝi la komunajn regulojn aŭ ŝanĝi ilian aplikosferon.
I-14-a artikolo: La kampoj de la dividitaj agosferoj
(1) La Unio disponas pri agosferoj dividitaj kun la membroŝtatoj en la okazoj, kiam la Konstitucio havigas al ĝi tian agosferon, kiu ne apartenas al la kampoj listigitaj en la artikoloj I-13-a kaj I-17-a.
(2) La agosferoj dividitaj inter la Unio kaj la membroŝtatoj rilatas al la sekvantaj ĉefaj kampoj:
a) interna merkato,
b) sociala politiko rilate la aspektojn fiksitajn en la III-a parto,
c) ekonomia, socia kaj teritoria kohereco,
d) agrikulturo kaj fiŝkaptado, escepte de la konservado de maraj riĉaĵoj biologiaj,
e) vivmedio,
f) protekto de konsumantoj,
g) trafiko,
h) transeŭropaj retoj,
i) energiaj aferoj,
j) areo de libereco, sekureco kaj juro,
k) komunaj sekurecaj riskoj sur kampo de la sanitaraj aferoj, priskribitaj en la parto III-a.
(3) Sur la kampoj de esploro, teknologia evoluigo kaj kosmoesploro la Unio havas agosferojn por gvidi difinitajn agadojn, precipe por ellabori kaj realigi programojn, sed la praktikado de tiu ĉi agosfero ne povas malhelpi la membroŝtatojn en la praktikado de iliaj propraj agosferoj.
(4) Sur la kampoj de evoluiga kunagado kaj humaneca helpo la Unio havas agosferon por entrepreni agadojn kaj realigi komunan politikon; sed la praktikado de tiu ĉi agosfero ne povas malhelpi la membroŝtatojn en la praktikado de iliaj propraj agosferoj.
I-15-a artikolo: Kunordigo de la ekonomiaj kaj dungado-politikoj
(1) La membroŝtatoj kunordigas siajn ekonomiajn politikojn interne de la Unio. Tiucele la Konsilio de Ministroj alprenas disponojn, precipe ĝeneralajn gvidliniojn koncerne ĉi tiujn politikojn.
Apartaj dispozicioj koncernas la membroŝtatojn kies mono estas la eŭro.
(2) La Unio faras disponojn por kunordigi la dungado-politikojn de la membroŝtatoj, precipe per difino de gvidlinioj koncerne ĉi tiujn politikojn.
(3) La Unio povas fari iniciatojn por kunordigi la socialan politikon de la membroŝtatoj.
I-16-a artikolo: Komuna ekstera kaj sekureca politikoj
(1) La agosfero de la Unio koncerne la komunan eksteran kaj sekurecan politikojn ampleksas ĉiujn kampojn de la ekstera politiko, kaj ĉiujn demandojn koncernantajn la sekurecon de la Unio, inkluzive la laŭgradan elformadon de komuna defenda politiko, kiu povas konduki al komuna defendo.
(2) La membroŝtatoj aktive kaj senrezerve subtenas la eksteran kaj sekurecan politikojn de la Unio en la spirito de lojaleco kaj reciproka solidareco, kaj respektas la agadon de la Unio sur tiu ĉi kampo. Ili detenas sin de ajna agado kontraŭa al interesoj de la Unio aŭ povanta malhelpi ĝian efikecon.
I-17-a artikolo: La kampoj de subtenantaj, kunordigaj kaj komplet-igaj disponoj
La Unio havas agosferon fari subtenantajn, kunordigajn kaj komplet-igajn disponojn. Tiuj ĉi disponoj sur eŭropa nivelo ampleksas la sekvajn kampojn:
a) protekto kaj plibonigo de la homa sano,
b) industrio,
c) kulturo,
d) turismo,
e) edukado, junularo, sporto kaj profesia trejnado,
f) civila defendo,
g) administra kunlaboro.
I-18-a artikolo: Klaŭzo de fleksebleco
(1) Se en la kadro de la politikoj difinitaj en la III-a parto montriĝas ke necesas ago de la Unio por atingi iun el la celoj fiksitaj en la Konstitucio, kaj ĉi tiu ne certigas la necesan agorajton, la Konsilio de Ministroj, surbaze de propono de la Eŭropa Komisiono kaj post aprobo de la Eŭropa Parlamento, alprenas la konvenajn disponojn per unuanima decido.
(2) En la kadro de proceduro, menciita en alineo (3) de artikolo I-11-a, kiu utilas por kontroli la aplikiĝon de la subsidi-areca principo, la Eŭropa Komisiono estas devigata alvoki la atenton de naciaj parlamentoj al proponoj baziĝantaj sur tiu ĉi artikolo.
(3) La disponoj baziĝantaj sur tiu ĉi artikolo ne povas rezultigi harmoniigon de leĝaj, dekretaj kaj administraciaj dispozicioj de la membroŝtatoj sur la kampoj, kie la Konstitucio ekskludas tian harmoniigon.
IV-a TITOLO: LA INSTITUCIOJ KAJ ORGANOJ DE LA UNIO
I-a ĉapitro – Instituciaj kadroj
I-19-a artikolo: La institucioj de la Unio
(1) La Unio disponas propran institucian kadron, kies celo estas:
– validigo de ĝiaj valoroj,
– antaŭenigo de ĝiaj celdifinoj,
– servo de interesoj de la Unio kaj de ties civitanoj kaj membroŝtatoj,
– certigo de kohereco, efikeco kaj kontinueco de ĝiaj politikoj kaj disponoj.
Tiu ĉi institucia kadro konsistas el:
– la Eŭropa Parlamento,
– la Eŭropa Konsilio,
– la Konsilio de Ministroj (en la pluaj: la Konsilio),
– la Eŭropa Komisiono (en la pluaj: la Komisiono),
– la Kortumo de la Eŭropa Unio.
(2) Ĉiuj institucioj agas en la kadro de la agosferoj havigitaj al ili en la Konstitucio, laŭ la proceduroj kaj kondiĉoj tie difinitaj. La institucioj bonafide kaj reciproke kunlaboras inter si.
I-20-a artikolo: La Eŭropa Parlamento
(1) La Eŭropa Parlamento, komune kun la Konsilio, praktikas leĝdonajn kaj buĝetajn funkciojn. Ĝi plenumas politikajn, kontrolajn kaj konsultiĝajn taskojn laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la Konstitucio. La Eŭropa Parlamento elektas la prezidanton de la Komisiono.
(2) La Eŭropa Parlamento konsistas el deputitoj de civitanoj de la Unio. Ilia nombro ne povas esti supera al sepcent kvindek. La reprezentado de la civitanoj realiĝas laŭ proporcie malkreskanta maniero, kun fiksita sojlo de minimume ses membroj por ĉiu membroŝtato. Neniu el la membroŝtatoj povas havi pli ol naŭdek ses deputitojn.
La Eŭropa Konsilio, laŭ iniciato de la Eŭropa Parlamento kaj kun ties aprobo, respektante la bazajn principojn menciitajn en la unua subalineo, alprenas unuaniman eŭropan decidon por difini la konsiston de la Eŭropa Parlamento.
(3) La membroj de la Eŭropa Parlamento estas elektataj surbaze de rekta kaj ĝenerala balotrajto, per libera kaj sekreta voĉdono, por kvinjara mandato.
(4) La Eŭropa Parlamento elektas el inter siaj membroj siajn prezidanton kaj funkciulojn.
I-21-a artikolo: La Eŭropa Konsilio
(1) La Eŭropa Konsilio donas al la Unio la necesajn instigojn por ĝia evoluo, kaj difinas ties ĝeneralajn politikajn direktojn kaj prioritatojn. La Eŭropa Konsilio ne havas leĝdonan funkcion.
(2) La Eŭropa Konsilio konsistas el la ŝtat- aŭ registarestroj de la membroŝtatoj, el sia prezidanto kaj el la prezidanto de la Komisiono. En ĝia laboro partoprenas la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj.
(3) La Eŭropa Konsilio, kunvokate de sia prezidanto, kunsidas ĉiun kvaronjaron. Kiam la tagordo tiel postulas, ĝiaj membroj povas decidi, ke unu ministro po ĉiu membro, aŭ kaze de la prezidanto de la Komisiono, iu komisionano helpu ilian laboron. Se la situacio tiel postulas, la prezidanto rajtas kunvoki la Eŭropan Konsilion al eksterordinara kunsido.
(4) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la Eŭropa Konsilio decidas per komuna konsento.
I-22-a artikolo: La prezidanto de la Eŭropa Konsilio
(1) La Eŭropa Konsilio elektas sian prezidanton per kvalifikita plimulto por tempodaŭro de du jaroj kaj duono; lia mandato estas unufoje renovigebla. Kaze de malhelpateco aŭ de grava neglektado de la oficaj taskoj la Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi la mandaton de la prezidanto laŭ la sama proceduro.
(2) La prezidanto de la Eŭropa Konsilio:
a) prezidas dum la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio kaj donas impeton al ĝia laboro,
b) kunlaborante kun la prezidanto de la Komisiono kaj surbaze de laboro plenumita en Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj prizorgas la konvenan preparadon kaj kontinuecon de laboro de la Eŭropa Konsilio,
c) strebas por atingi koherecon kaj konsenton interne de la Eŭropa Konsilio,
d) post ĉiu kunsido de la Eŭropa Konsilio prezentas raporton al la Eŭropa Parlamento.
La prezidanto de Eŭropa Konsilio reprezentas la Union – sur sia nivelo kaj en tiu ĉi funkcio sia, kaj sen damaĝo de la agosfero de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj – en aferoj apartenantaj al la komuna ekstera kaj sekureca politikoj.
(3) La prezidanto de la Eŭropa Konsilio rajtas plenumi nenian nacian oficon.
I-23-a artikolo: La Konsilio de Ministroj
(1) La Konsilio, kunlabore kun la Eŭropa Parlamento, plenumas leĝdonan kaj buĝetan taskojn. Ĝi plenumas la taskojn de determino de la politiko kaj kunordigo, laŭ la kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio.
(2) La Konsilio konsistas el po unu ministro-nivela reprezentanto de ĉiu membroŝtato, kiu rajtas akcepti devontigon en la nomo de la registaro de la koncerna membroŝtato kaj voĉdoni.
(3) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la Konsilio decidas per kvalifikita plimulto.
I-24-a artikolo: Formacioj de la Konsilio de Ministroj
  1   2   3   4


Elŝuti 242.32 Kb.

  • Eŭropajn Komunumojn

  • Elŝuti 242.32 Kb.