Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Tomo Maretić – grava kroata lingvisto, pri planlingvoj en 1891

Elŝuti 39.24 Kb.

Tomo Maretić – grava kroata lingvisto, pri planlingvoj en 1891




Dato10.11.2017
Grandeco39.24 Kb.

Elŝuti 39.24 Kb.

Tomo Maretić – grava kroata lingvisto, pri planlingvoj en 1891
Librorecenzo:


  • Velimir Piškorec kunlabore kun Sanja Janković: Tomo Maretić en interkruciĝo de filologio kaj lingvopolitiko. Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj, Zagreb 2015. ISBN 978-953-8110-00-9.

  • Velimir Piškorec uz suradnju Sanje Janković: Tomo Maretić na raskrižju filologije i jezične

politike. Udruga zagrebačkih esperantista, Zagreb 2015. ISBN 978-953-55418-9-9.
Tomislav (Tomo) Maretić estas elstara kroata lingvisto1 kiu en decembro 1891 legis sian prelegon „Pensoj pri artefarita mondlingvo“ en la solena sesio de la Jugoslava2 Akademio de Sciencoj kaj Artoj3. Jaron poste, en 1892, la prelego aperis kiel aparta kajero de la Akademio, la plej eminenta scienca eldonejo ĉe la sudaj slavoj. Gravas do, kaj la elstara lekcianto kaj la prestiĝa forumo, sed ankaŭ la tempo kaj cirkonstancoj de la evento mem.

Temas pri (internacie) nekonata frua kontribuo al interlingvistiko de influa lingvisto, persono kiu decide difinis la normigon de la moderna kroata lingvo (kaj iusence ankaŭ la serba kaj la bosna). Kiel filologo-lingvonormiganto li mem estis lingvoplanisto, kaj tre bone konsciis kiom gravas kaj kiom povas la konscia interveno en lingvaj aferoj. Li esprimas sin tre favore pri la lingvoplanado, speciale en la internaciaj rilatoj. Ĉiukaze: nepre konsultinda historia fonto, nun alirebla ankaŭ en Esperanto.

Ankaŭ Kroatuje la verko ne estis tro konata ĉar ĝi prezentas iom egzotan eksurson de la fama filologo, komplete ekster liaj ĉefaj agadkampoj, kie li meritis sian famon kiel (sud)slavisto, hind-eŭropisto, akcentologo, tradukisto, klasika filologo, litovisto ktp.

Iusence mi mem ekmovis la temon de la ĉi-koncerna eseo de Maretić per prelego ĉi-pria en la Simpozio «Esperanto kaj la kroata kultura identeco» (Zagrebo, novembro 2008). Tiu ĉi duobla eldono estas do «vostaĵo» de tiu evento.4 Piškorec kaj Pleadin faris fakte kion mi devis fari. Kaj feliĉe: ili faris tion pli bone ol mi mem kapablus fari.

Pripensante eventualan preparon de la eldonaĵo mi siatempe umis kiel solvi la duoblan karakteron de la temo: prezenti Maretić al la interlingvistoj kaj E-lingva publiko, sed samtempe atentigi la kroatan lingvistan komunumon pri tiu interlingvistika kontribuo de unu el la patriarkoj de la moderna kroata lingvo.

Tiun problemon la eldonanto – Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj – solvis duoble bone: oni simple eldonis du apartajn librojn (ĉ. 120-paĝajn) en du lingvoj. Tiom unika kiom duobla, kaj bonege plenumita en ambaŭ lingvoj, la verda kaj la blua.

Kiu volas tuj legi la prelegon de Maretić tiu iru al la fino de la libro: sur la lastaj dudek paĝoj ĝi troviĝas en la bonega traduko de Josip Pleadin (samkiel la cetero), ĉio lingve polurita de Tomasz Chmielik. Kun la aŭtoro Velimir Piškorec (kroatistike helpita de Sanja Janković) tiu triopo sonas kazaŭ recepto por bonega eldono. La libroj estas A-5 formataj, kun duraj kartonaj kovriloj en du koloroj (verda en Esperanto, blua en la kroata) kaj plaĉa titolpaĝo desegnita de Marko Maraković. Bibliofile nepra havendaĵo! Kiam mi elkovertigis la librojn, la unua impreso estis tiu de estetika plezuro. Belaj libroj, do, kion diri plie?

Ĉe la fino troviĝas la notoj pri la du aŭtoroj. Velimir Piškorec estas profesoro pri ĝermanistiko, kiu kadre de sia katedro en Zagrebo instruas ankaŭ interlingvistikan kurson (ĉio en la germana, kiel decas en Agram!). En Kroatujo ankoraŭ ekzistas bona kutimo el la socialisma erao ke ĉiu scienca eldonaĵo havu almenaŭ du seriozajn recenzantojn; tio preventas ke ĉia rubaĵo aperu (kio ja tamen okazas, kiel ĉie). La recenzantoj estas du membroj de la Kroata akademio de sciencoj kaj artoj, mem renomaj filologoj-kroatistoj – Dubravka Sesar kaj Mario Grčević. Ili nur helpas rekonfirmi la nune jam 115-jaran kroatan tradicion laŭ kiu pri Esperanto ĉiam okupiĝas seriozaj sciencistoj kaj aparte lingvistoj. Kroatuje oni mokas pri tiuj kiuj primokas Esperanton. Tiel ankaŭ restu, ni esperu, kvankam eĉ tie E-o ja perdas teron sub la piedoj. Esperanto en Kroatujo estas serioza konsiderindaĵo.

Ĉio kune: tiuj ĉi du eldonoj ege bonvenas kaj tre gravas por ambaŭ lingvaj komunumoj. Eĉ se mi riproĉetus tion aŭ alion, kiel ĉiu deca recenzanto ja devas fari, mi volas unuavice substreki tiun principan gravon. Post tiuj du libretoj la historio de interlingvistiko en ambaŭ lingvokomunumoj ne plu povas resti la sama.

Do, ni jam avertis ke la sukeraĵo troviĝas ĉe la librofino, la Maretiĉa artikolo mem. En la kroata ĝi estas represita en la lingvaĵo kaj ortografio de sia tempo, kio impresas almenaŭ same arkaike kiom la Zamenhofa lingvaĵo nun. Sed samsimile evidente temas pri la esence sama lingvo, kies fundamentojn Maretiĉ cementigis tiom firme ke eĉ la hodiaŭaj generacioj ne povas liberiĝi de liaj modoj kaj katenoj, eĉ se ili tion foje arde volus.

Tion mirinde ilustras la unua parto de la libro, ties biografia kaj slavistika parto, kiu sin vringas kvazaŭ dolora piedo en streĉa ŝuo, nesciante kion fari per tiu brila, giganta, meritoplena, ankoraŭ influa (eĉ interlingvistema!) kroato kiu sian lingvon tamen konsideris sinonima kun la serba: kion la serboj siavice digne rifuzis, asertante ke la eminenta profesoro malbone konas la serban.5

Pri la sama problemo luktis la (cetere brila) preparanto, la germanisto Piškorec, tiom ke li devis aparte dungi kroatistan koleginon Sanja Janković, verŝajne por senti sin pli sekura je tiu glita tereno. Tio donis interesan rezulton - miaopinie iom unuflankan, historie kaj sociologie manketan - iom tro ankritan en la nuntempa kompreno de la problemaro. Sed, nu ja – ĝi simple estas tia temo pri kiu eblas enorme malsamopinii. Feliĉe diversajn disajn opiniojn prezentas ankaŭ la du aŭtoroj, tiel ke ĉiu ja mem povas veni al propraj konkludoj, depende de onia fona scio kaj kompreno.

Mi tamen timas ke la tuta prezento - temas ja pri tri kvaronoj de la libro! – estos tro peza kaj konfuziga por la averaĝa leganto en Esperanto. Fakte, mi jam scivolas kiel ili reagos kaj postkomentos! Tiu parto ja povintus esti tiom konciza kiom necesa por kompreni la interlingvistikan parton (ĉar ja pri tio ĉefe devus temi!) kaj iom priskribe neŭtrala. Des pli ke tiuj serbo-kroataj temoj estas komplikaj, ofte tro subjektive traktataj, kaj plej ofte sen sufiĉa scio de gravaj lingvaj kaj historiaj detaloj, sen vera kompreno pri la tiutempaj rilatoj. (Provizore, kiel la plej bona enkonduko en la balkanaj lingvaj kaj interetnaj rilatoj restas la esperantlingva postparolo de Dalibor Brozović al la libro 'Por la makedona lingvo').

En tiu ĉi kunteksto, do, mi trovas la biografian-historian proporcion iom troa, kaj ne la plej sukcesa parto de la libro. Aliflanke mi ne vere riproĉas ke ĝi ja enestas sed mi preferus ke la diskuttemo estu emfaze interlingvistika, pli ol serbokroatistika (foje tro laciga eĉ por la koncernaj nacioj!).

Sed, se ni jam parolas pri tio, en la liston de literaturo pri la temo mankas iuj nepraj kaj relevantaj fontoj kaj aŭtoroj. Forestas referencoj al nia samideano, la karmemora Dalibor Brozović, kiu estas LA slava aŭtoro pri la temo (ĉefe lia libro 'Standardni jezik' - Normlingvo), kvankam li verkis centojn da aliaj gravaj artikoloj pri la temo (oni ja citas unu sed esence marĝenan artikolon). El la sociolingvistikaj gravaĵoj absolute mankas la libro de Ivo Banac, Main Trends in the Croatian Language Question (Zagreb 1990) kaj pluraj aliaj. Aliflanke, oni citas diversajn verkojn de malasama kvalito kaj ekvilibro kaj (miaopinie) tro apogiĝas je verkoj de unu aŭtoro (Samardžija), kiu estas aŭtoro kontestata, foje ekstreme unuflanka.

Se oni volis – eĉ se iel preterpaŝe – samtempe fari kvazaŭ etan monografion pri Maretić, pri tio oni nur parte sukcesis kaj ne vere faris la merititan omaĝon al Maretić kiel kroatisto (ja, unuavice tio). Eĉ se ni hodiaŭ povas plene malsamopinii pri liaj tiamaj ideoj, liaj brikoj en la kroata lingvo nuntempe estas tiom firme cementitaj ke ili ne forigeblas.

Eraros iu kiu komprenos la suprajn vortojn kiel tro grandan riproĉon al la aŭtoroj. Simple estas tiel ke la recenzisto malsame opinias pri tiuj temoj, kvankam ne en vere gravaj detaloj: pli temas pri emfazoj kaj kelkaj eventuale bonvenaj ekvilibrigoj. Kaj fine mi trovus domaĝe se fine la diskuto temus pri la damnaj serboj kaj kroatoj (ne ja denove!). Devus ja temi pri la interlingvistiko.

Nun ni venas al la vere brila parto de la libro, al kiu apenaŭ eblas ion riproĉi, eĉ el la pozicio de verva recenzanto. Ĝi ja temas pri interlingvistiko, kaj tial ĝi estas nepre leginda. La inteeresitoj komencu legi tuj de la 4-a ĉapitro. Piškorec iom sisteme priplugas la kampon de la interlingvistika historio ĉe kroatoj. Li publikigis kelkajn bonegajn studojn ĉi-prie, kroate kaj germane. Ne nur (kaj ĉefe ne!) pri Esperanto, sed ankaŭ pri volapuko kaj Spelin de Juraj Baŭer, romaneskan kaj bonege dokumentitan monografion pri Mavro Špicer, la kroata pioniro de Esperanto kaj de diversaj aliaj temoj de la kroata, hungara kaj aŭstra kulturo.

La enkonduka parto de lia artikolo estas superba, speciale se ni konsideras ke li faris sian prelegon multe pli frue ol Nikolaj Trubetzkoj, la fondinto de fonologio, verkis sian artikolon Kiel devus aspekti la sonsistemo de artefarita lingvo (1939), kaj antaŭ la polemiko de B. de Courtenay kun Brugmann kaj Leskien (la lasta estis persona amiko de Maretić, kvankam pri la temo de artefaritaj lingvoj ili tute malsame opiniis).

Se oni legas tiujn gravegajn germanlingvajn artikolojn oni kvazaŭ ricevas impreson ke ili simple kopiis de Maretić! Aŭ ke Maretić legis la artikolon de Zamenhof «Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia» verkitan ok jarojn poste en 1898! Aŭ efektive: ke Zamenhof danke paŭsis la ideojn de Maretić!? Nu ĉiukaze, la koincidoj estas belaj: Maretić ja tutcerte sintenas en la spirito de la epoko.

Poste Maretić analizas kelkajn ĝeneralajn problemoj de la «lingva inĝenierado» ekz. ke la planlingvo devas estis simpla kaj regula, pli facile ellernebla ol kiu ajn natura lingvo. Ĝi devas posedi taŭgan sonsistemon facile alproprigeblan por parolantoj de ĉiuj lingvoj kaj facilan koncizan gramatikon. Kiel la grandan problemon de la lingvoplanado Maretić vidas ĝuste la vorttrezoron, konkludante ke ne indas inventi vortojn kiel en Volapuko, sed transpreni ilin el iu konata fonto. Surbaze de ĉio-ĉi li montras simpation por la latinida direkto en la internacia lingvoplanado, vidante ke tio havas plejan logikon kaj ŝancojn je sukceso. Fine Maretić komparas diversajn projektojn – Volapukon de J. M. Schleyer, Pasilingua de P. Steiner, Spelin de la kroato J. Baŭer – cetere ege sukcesan planlingvon siatempe, Weltsprache de J. Eichorn, Lengua cátolica de A. Liptay, Lingua de G. Henderson, Komos de la germano Eŭgen A. Laŭda, Esperanto de Zamenhof kaj Nov-Latin de D. Rosa.

Parolante pri Esperanto Maretić kritikas ĝian sonsistemon pro tro granda riĉo je diversaj palataj sonoj (la supersignitaj literoj plus lj kaj nj) kaj diras ke ĝi emas esti latinida sed ne sukcesas pli ol nur proiksimiĝi al tiu celo, ĉefe pro sia mallatinida sonsistemo. Maretić tute ne rimarkas la aglutinan sistemon de Esperanto kaj ĝiajn potencialojn je libera vortfarado, kio estas domaĝo, se konsideri ke li tute brile analizis la temaron de la leksiko de planlingvoj kiel ĝeneralan problemon. Estas klare ke Maretić, kiel homo kun klasika eduko kaj mem latinisto, inklinas al la latinismaj solvoj kaj siajn simpatiojn donacas al Nov Latin de Daniele Rosa, kiel la plej perfekta projekto. Maretić finas ke ne eblas antaŭvidi ĉu fine la homaro alprenos la tutmondan lingvon aŭ ne kaj certe oni ne povas profeti ion pri la de li preferata lingvoprojekto. Li tamen notas ke «la neceso kaj utilo de la artefarita mondolingvo sentiĝas en Eŭropo» sed ke la fina solvo estos eventuale la decido de la fora estonteco.

Tiom do pri la enhavo de la libro kaj precipe de la artikolo de Maretić. Por ekscii pli necesas mem legi la libro(j)n, kion mi plene rekomendas.
Nikola Rašić

Roterdamo

1. La persono

Tomo Maretić (Virovitica 1854 - Zagreb 1938) estis la gvida lingvisto en Kroatio, kiu tiam havis statuson de aŭtonoma reĝlando ene de Aŭstro-Hungara imperio, estinte en monarka unio kun la hungara krono. La 19-a jarcento estis la jarcento de revekiĝo de etnoj ĉie en Eŭropo, kaj certe en la plurlingva kaj multetna Aŭstro-Hungario. Kroata nacia renaskiĝo komenciĝis en la kvara jardeko de tiu jarcento kaj ĝis la tempo de intelekta maturiĝo de Maretić la kroata lingvo jam ekhavis fortan pozicion en la kroataj landoj, kie ĝis tiam dominis la lingvoj germana, hungara, itala kaj latina.

Latino estis ĝis 1843 la oficiala lingvo de la Kroata Parlamento (Hrvatski sabor) - cetere unu el la plej fruaj parlamentoj en Eŭropo - per kio Kroatio estis la lasta eŭropa lando kiu retenis latinon kiel oficialan idiomon. Tio klariĝas ĉefe per la fakto ke latino estis lingvo neŭtrala, kompare kun la hungara aŭ germana. Ĉiukaze, dank al la laboro de kelkaj generacioj de kroataj patriotoj, en la dua duono de la 19-a jarcento oni uzas la kroatan praktike en ĉiuj niveloj kaj ĉiuj sferoj de la socia vivo, inkluzive la Universitato. Maretić profesoris tie ekde 1886 pri „slava filologio, kun speciala respekto al la historio de lingvo kaj literaturo kroata kaj serba“.

Tomo Maretić estis klera persono kun kono de multaj lingvoj. Kroma la latina, helena kaj kroata, li bone regis sanskriton, la litovan kaj la gotan, sed ankaŭ la anglan, francan kaj la italan, kiel multaj kleruloj de lia epoko. Liaj ĉefaj „fremdaj“ lingvoj estis tamen la germana kaj la rusa, sed li ja konis ankaŭ aliajn slavajn lingvojn, inkluzive de la malnovslava (eklezislava). Jam studentaĝe li elstariĝis kiel brila tradukanto el al latina, helena, rusa kaj franca, inter kio elstaras la majstra traduko de la Homera „Odiseo“ kaj „Eneido“ de Vergilo, klasika eĉ hodiaŭ, speciale pro lia invento de la kroata/serba (štokava) heksametro, kie rolas ne tiom la longeco de vokaloj kiom la specifa akcenta kaj tona strukturo štokava.

Kiel filo de malriĉa provinca peltisto, kiu cetere frue mortis, Tomo Maretić unue studis en la katolika seminario sed poste rezignis pri la pastra profesio kaj ekstudis slavan filologion kaj klasikajn lingvojn, latinan kaj helenan, doktoriĝis pri slavistiko en 1883 kaj en 1885 habilitiĝis pri la temo „Konjunkcioj en slavaj lingvoj“. Ekde 1886 li ankaŭ anas en la Jugoslava Akademio de Sciencoj, tiam la plej prestiĝa scienca institucio en Kroatio6 . Ekde tiam li publikigos ĉiuj siajn sciencajn verkojn praktike nur en la eldonaĵoj de la Akademio. Tie li ankaŭ prezentis la prelegon pri la artefaritaj lingvoj, kie li traktas interalie Esperanton, en la jaro 1891. Per tio li apartenis al la nemultaj renomaj lingvistoj de sia tempo kiuj dediĉis seriozan atenton al la temo de artefaritaj lingvoj kaj al la temo de interetna kaj internacia komunikado ĝenerale.

Antaŭ ol profesoriĝi en la Zagreba universitato Maretić dum iom da tempo stude rondiris kelkajn famajn universitatojn en tiama Eŭropo. Dum semestro li studis en la Praga Universitato, dum tri monatojn lernis sankriton en Leipcigo ĉe prof. Windisch kaj la litovan ĉe la famega profesoro A. Leskien, unu el al plej elstaraj lingvistoj de jungramatikista skolo, kiu tiutempe estis la skolo de „moderna“ kaj scienca lingvistiko. Kun Leskien ligis lin persona kaj sincera amikeco.



Temas pri la sama A. Leskien kiu en 1907, kunaŭtore kun sia same fama kolego K. Brugmann, verkos broŝuron „Zur Kritik der künstlichen Weltsprachen“ kaj en 1908 „Zur Frage der Einfürung einer künstlichen internationalen Hilfsprache“. La lasta broŝuro estis respondo al severe polemika reago de rusuj-pola lingvisto Jan Miecislaw Baudoin de Courtenay.7 Maretić studis en Leipcigo en 1885., do du jarojn antaŭ la apero de Esperanto, sed ses jarojn post la apero de Volapuko en 1879. kaj en periodo kiam ĝuste komenciĝis la populariĝo de tiu lingvo. Sian prelegon li faros ses jarojn post sia restado ĉe Leskien, kaj 16 jarojn antaŭ la arda polemiko inter Leskien kaj De Courtenay. Maretić do estis inter la unuaj eŭropaj lingvistoj kiuj okupiĝis pri la temo de artefaritaj lingvoj.


1 Kion oni tiam prefere nomis «filologo». Lingvistiko en la nuna senco de la vorto ne ekzistis aŭ enhave identis kun filologio (Sprachwissenschaft = Philologie). La moderna lingvistiko komenciĝas per la agado de la ĝeneva lingvisto Ferdinand de Saussure, kiu difinis lingvosciencon kiel teorion de lingvaj strukturoj, studadon de lingvoj kiel semiotikaj sistemoj. Filologio okupighas pri tekstoj.

2 Jugoslava = «Sudslava» slavlingve. La sudaj slavoj estas bulgaroj, makedonoj, slovenoj, kroatoj, bosnoj, serboj, kaj montenegranoj. La unua slava literatura lingvo estis la Slavono, origine dialekto de nuna greklanda Makedonio, kodigita kiel liturgia lingvo de sankuloj-fratoj Cirilo kaj Metodo, grekoj el Tesaloniko, kie la lingvo estis vaste parolata. Tiu lingvo decide influis la evoluon de ĉiuj ceteraj slavaj lingvoj (orientaj: rusa, ukrajna, belorusa, rutena (rusyn) kaj okcidentaj: slovaka, ĉeha, pola, la du sorabaj lingvoj [supra kaj malsupra] kaj la kashuba (kaj kelkaj jam malaperintaj idiomoj).

3 Nuntempe nomata Kroatia Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Terminologie konfuziga, ĉar tiu instanco ekde fondiĝo en 1866 nomiĝis «jugoslava» sed fakte estis la kroata nacia akademio. Nur dum la dua mondmilito ĝi estis kvarjare (1941-1945) «kroata» kaj post la 2-a mondmilito denove «jugoslava» ĝis 1991. En Jugoslavio ĉiu respubliko havis propran akademion de sciencoj kaj artoj. Do ekzistis akademioj slovena, serba, makedona, kosova ktp. sed ne la kroata ĉar tiu nomiĝis ne kroata sed «jugoslava». Ĉiukaze ĝia influo radiis tra ĉiuj landoj de la Sudaj Slavoj. Ne ekzistis federacia, tutlanda, akademio de sciencoj por tuta Jugoslavio.

4 Plurajn prelegojn eblas aŭdi kroate sur la retpaĝoj de KEL (http://www.esperanto.hr - aŭdio) inkluzive de la du miaj pri Maretić kaj Brozović (iel teme ligita).

5 Por la nesudslavaj legantoj gravas mencii ke la normlingvoj kroata, serba, bosna kaj montenegra, estas ĉiuj bazitaj je la sama dialekto (la t.n. štokava) tiel ke fakte havas sencon paroli pri ili kiel variaĵoj de la sama lingva sistemo. Sed kiel nomi ĝin tiam? La termino serbo-kroata hodiaŭ estas tute forlasita kaj politike neakceptebla. Cetere tiuj variaĵoj socie funkcias ĝuste kiel naciaj lingvoj de serboj, kroatoj ktp. – simile kiel la indonezia kaj la malaja, la urdua kaj la hindia, kaj pluraj similaj kazoj kie unu lingvistika materialo estas normita diversmaniere. Pri tio plej multe okupiĝis ĝuste nia samideano Dalibor Brozović (interalie la fama libro Standardni jezik – Normlingvo).

En tia situacio facile klarigeblas ke estis (hazarde aŭ ne) serbo Vuk Stefanović-Karadžić kiu proponis normlingvan bazon kiu plene taŭgis ĝuste por la kroatoj (kiuj havis komplikan lingvan problemon uzante tri malsamajn dialektojn) kaj multe mapli por la serboj, kiuj ja havis sian literaturan lingvon bazitan je la eklezislava idiomo; esence artefarita sed kun plena subteno de la serba eklezio, tiam ĉiusence domina socia institucio ĉe la serboj. La pastraro neniel volis la popolan lingvon kiel la norman, samkiel neniu saĝa en Svislando nun volus tion koncerne la alemanajn dialektojn: ili preferas la lingvaĵon de Lutero kiu ja estas tute fremda al la popolo, sed tamen estas plene akceptinda kaj plurfunkcia kiel ĝenerala komunikilo ankaŭ por la alemanlingvaj svisoj.

Serboj do estis en situacio de diglosio, dulingvismo kun funkcia kaj klasranga distingo. Tial la reformoj de Vuk estis akceptitaj en Serbujo nur post kvar jardekoj sed en Kroatio tuj entuziasme aplikitaj, kun diversaj lokaj adaptoj. Tamen en la kroata medio tio neniel signifis revolucian paŝon: ĉe la štokavaj kroatoj, precipe en Bosnio, Slavonio, Vojvodino kaj Dubrovnik, tiu lingvaĵo ja havis jarcentan tradicion. La laboro de Vuk S-K. nur finis kaj rapidigis tiun procezon. En Serbio, male, necesis komplete detrui la sistemon kaj konstrui ekde nulo. Kaj kiam oni faris tion - memevidente ne plu povante neglekti la sukceson de la kroatoj kaj imitante ilian lingvan modelon – ili tamen ne povis sekvi la lingvan modelon de Vuk. La serboj elektis por sia normlingvo la varianton de la štokava kiun oni parolas en Serbujo mem (la ekava) kaj bazis sin je lingvaĵo de verkistoj el Vojvodino, provinco esence ekster Serbujo (ĝis 1914 hungara kaj kroata). La serboj ekster Serbujo (ĉiuj ijekavaj: en Bosnio, Montenegro, Kroatio), restis fidelaj al la štokava-ijekava lingvaĵo de Vuk, samkiel la kroatoj kaj la aliaj etnoj štokavlingvaj.

Ankaŭ por la tiama aŭstra kaj poste aŭstro-hungara reĝimo gravis ke la serboj, kroatoj kaj bosnoj havu la saman lingvon. La situacio en kiu serboj uzis la rusan varianton de la eklezislava (malnova slav/on/a) neniel taŭgis ĉar ĝi donis tro da inluo al Rusujo super la multnombraj serboj de la kronaj landoj. La ilirisma kaj la jugoslava movadoj, kiuj estiĝis tiam, celis plej ofte organizi la sudajn slavojn ajn sub la aŭstra krono (kelkfoje kun sendependismaj ideoj). Interalie pro tiu temo pafis la pistolo en Sarajevo en 1914, kiel anonco de la terura milito.

Kaj ĝuste tio estas la ĉefa peko de Maretiĉ ĉe la kroatoj: li estas senkompromisa Vuk-ano kaj bazis sian korpuson praktike nur je verkoj kaj eldonaĵoj de Vuk kaj lia posteŭlo Daničić. La problemo estas ke ĉe tio oni ja devis preni rezolutan adiaŭon de jarcentaj kroataj literaturaj tradicioj (ekz. Marulić, Gundulić, bosnaj kaj slavoniaj franciskanoj kaj jezuitoj kun ilia literaturo, la literaturo de la Dubrovnika respubliko k.s.). Jam sufiĉis ke oni tute forlasis la du dialektojn, la kajkavan kaj la ĉakavan, kun siaj riĉaj literaturoj! Eĉ hodiau ili literature viglas, ĉefe en la aŭstra Burgenlando, kie la literatura kroata lingvo estas ja ĉakavbaza). Plej multaj kroataj verkistoj verkas ja ankaŭ en dialektoj.

En sia batalo por unueca lingvo kroato ĉiam devas ion malgajni, kaj tial la ĉiama grumblado: kroato neniam kontentas pri la lingvo kiun oni havas. Mi nomas tion la kroata lingva malkomforto. Persone mi ne sentas la problemon ĉar mi konscias ke nia lingva realo estas kompleksa kaj postulas samtempan kunekziston de diversaj idiomoj. La kroatoj estas laŭdifine plurlingvaj, la ceteraj sudaj slavoj ne.

6


"do, kio estas domagho se konsdi kaj legi la libro(j)n, kion mi plene rekomendas.tamen notas ke "do, kio estas domagho se kons

7



Elŝuti 39.24 Kb.

  • 1. La persono

  • Elŝuti 39.24 Kb.