Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Tiu teksto aperis en Scienca revuo 3/2009 Ekonomia Esperanto faktoro 20

Elŝuti 40.27 Kb.

Tiu teksto aperis en Scienca revuo 3/2009 Ekonomia Esperanto faktoro 20




Dato19.03.2017
Grandeco40.27 Kb.

Elŝuti 40.27 Kb.

Tiu teksto aperis en Scienca revuo 3/2009


Ekonomia Esperanto faktoro 20

Hans B. Welling



Kiom facila estas Esperanto?
Esperanto estas tre facila, tion ni ĉiuj scias. Sed kiom facila?

Rare oni aŭdas precizajn ciferojn.

Kion vi persone opinias?
Esplorado per Google rezultis:
serĉvortoj respondoj anglaj germanaj

Esperanto facila 1 840 000 123 000

Esperanto facila faktoro 212 000 9 520
Inter tiuj respondoj la kapvorto “faktoro” plejofte, ĉe pli ol 95%, ne temas

pri la demando, kiom pli facila estas Esperanto ol naciaj lingvoj.


Kelkaj trovitaj respondoj pri la facileco:

- tre facila

- relative facila

- kvar oble pli facila

- kvin oble pli facila

- ĝis dek oble pli facila

- “himmelweiter Unterschied”, ĉiellarĝa diferenco

Relative detala dokumento de Corsetti 1) rilatas al la facileco tiel:



  1. “…question remaining today is how easy

Esperanto is to learn” (restas nuntempe la demando, kiom

facile estas lerni esperanton),



  1. “… is, relatively, a very easy language” (estas relative tre facila lingvo).

Li ne donas ciferon, faktoron.
Inter 17 titoloj de literaturo aldonita al tiu dokumento

estas neniu, kiu traktas nian demandon de faktoro de facileco.


Malgraŭ ke la facileco de nia lingvo ofte estas akcentita,

evidente ni evitas precizecon.


Ĉu ni malkaŝe traktu la aferon?

Sed unue mi volas provi klarigi iom pli tiun "faktoron".




Tempo bezonata por lerni la anglan lingvon:

Kalkulo por germana lernanto.

1 jaro lernejo: 4 horoj po semajno x 40 semajnoj 160 horoj

5 jaroj (mezlernejo) 800 horoj

8 jaroj (gimnazio) 1 280 horoj

kostoj po lernanto: x 10 €/horo 12 800 €


Post tiuj 1280 horoj oni devus povi flue legi libron en angla lingvo, kun rara uzo de vortaro. Kaj oni devus povi fari ĉiutagan konversacion kaj negocojn en la angla.
Rimarkoj:

La facileco estas malsama inter diversaj lingvoj. Ĝi dependas de la



lingva distanco, angle linguistic distance.
La lingva distanco inter la germana kaj la angla lingvoj estas relative

malgranda. La lingva distanco inter la ĉina lingvo kaj la angla estas

multe pli granda.
La faktoro de facileco estas alia por ĉiu paro de lingvoj.
Tempo bezonata por lerni Esperanton:

Ĉirkaŭ 40 horoj 2)

Kostoj po lernanto x 10 €/horo 400 €
Ankaŭ en tiu kazo mi juĝas la konojn de lernanto bona, se li povas

flue legi librojn kun nur rara uzo de vortaro.


La faktoro de facileco

Por komparo ni dividas 1280 per 40. Rezulto: 32



La rilato inter la bezonataj tempoj estas faktoro 32

Vere tre alta faktoro, surprize alta.
Oni povas pridubi tiun faktoron, aŭ relativigi ĝin.

a) La kutima, klasika lerneja sistemo de la instruado de lingvoj ne estas

tre efika. Relative multaj lernhoroj estas spezataj por legi komplikajn

literaturajn tekstojn. Tro malmulte da tempo estas uzata por gravaj

lingveroj por ĉiutaga lingvo kaj por negocoj.

Eble oni povus lerni la anglan en 30% malpli da tempo.


b) Relative multaj esperantistoj ne parolas aŭ skribas bonan Esperanton.

Ekzistas relative multaj “eternaj komencantoj”. Tial kelkaj opinias, ke

Esperanto estas fakte malfacila. Ĉu tio veras?
Mi taksas tion tiel:

Esperantistoj ne ĉiam ricevas bonan instruon.

- Parte ili studas nian lingvon per memstudado. Tio nur eblas je Esperanto,

ne eblas je nacia lingvo.

- Parte iliaj instruistoj ne estas spertaj, sed nur bonvolaj amatoroj.

- Multaj lernantoj ne laboras intense por lerni nian lingvon.

Rekalkulante la kvanton da horoj, oni trovas, ke ili ĉesis vere

lerni post la duono de minimume bezonataj horoj.


Kalkuloj de tempo bezonata estu kompareblaj

En plimulto de tekstoj aperas kvantoj neprecizaj, ekzemple:


- mi lernis Esperanton dum tri monatoj

- mi lernis la francan dum 5 jaroj

- iu instruis E-on dum tri monatoj

Nur rare tio estas precizigita per ekz. „du horoj po semajno“.


Kiel kalkuli?

Por fari ciferojn kompareblaj mi kalkulis la longecon de la lernado en horoj.


Por esti je la certa flanko, mi dirus, ke faktoro 20 estas realista.

Sed la kvanto de 40 horoj de lernado por atingi kapablon legi

kompletajn librojn (kun nur rara uzo de vortaro) ŝajnas al mi tute

realista.



Ekonomiaj argumentoj por Esperanto
La faktoro 20 estas tre forta ekonomia argumento.
Nia globeca mondo produktas kreskantan konkurencon inter popoloj.

Multaj kompanioj importas kaj eksportas kreskantan parton de iliaj

produktoj. Kreskanta nombro de homoj devas tial koni la lingvojn

de iliaj liverantoj kaj klientoj.


La plej ofte uzata lingvo en internacia komerco estas nun la angla.

Ĉirkaŭ 10% de la homaro parolas la anglan kiel gepatra lingvo.

Pliaj 10% lernas ĝin en lernejoj kaj kursoj. Ĉirkaŭ 80% ne parolas

la anglan.


Por la menciitaj 20% “sciantoj” tamen ekzistas problemoj interkompreni:

ne povas apliki ĝin en komerco sen problemoj

  • multaj forgesis siajn konojn post jaroj

  • tre stranga, sed tamen grava problemo:

Diversaj angloj kaj usonanoj uzas strangan lingvon,

dialektecan aŭ tro komplikan. 3)

Politikistoj kaj pedagogoj ofte postulas, ke ĉiu lernu pli ol unu fremdan

lingvon. Samtempe ni devas konstati en mia lando germanio, ke nia

lerneja sistemo havas kreskantajn problemojn doni bonan edukon al

nia junularo. Eĉ la germana estas ne sufiĉe bone regata, ne nur de

idoj de migrantoj, sed ankaŭ de idoj de germanaj gepatroj.

Des pli granda estas la problemo akiri bonajn konojn de

fremdaj lingvoj.
En Japanio mi devis konstati, ke surprize malgranda parto de la

japanoj efike regas la anglan. Tio, malgraŭ ĉ. 90% de ili ricevis

gimnazian edukon kun 100% longjara instruo de la angla.

Des pli malbonaj estas la konoj en malpli riĉaj landoj. Ilia junularo

havas ege pli malbonajn ŝancojn en la monda ekonomio.

Tio koncernas plej ege la plej malriĉajn landojn en Afriko, meza kaj

suda Ameriko kaj Azio 4)
Do ĝenerale agnoskite la kono de fremda lingvo estas tre grava por

ekonomia sukceso, kono de individuoj kaj kono de nacioj.

Ankaŭ estas fakto, ke multaj tute ne kapablas lerni alian lingvon.

La homoj kun angla kiel gepatra lingvo havas nejustan

avantaĝon.
Mi opinias, ke ni Esperantistoj devus argumenti kun niaj ekonomiaj

avantaĝoj.

Faktoro 20 valoras por la tempo bezonata.

Ĝi same valoras por la kostoj.


La propedeŭtika efiko de Esperanto

Ankaŭ tio estas grava ekonomia argumento. Diversaj studoj 5) montris,

ke la lernado de Esperanto


  • plifaciligas klare la postan lernadon de aliaj lingvoj

  • estas efike senkosta

  • plibonigas ankaŭ la konon de la gepatra lingvo


Aŭtomata tradukado

Post elspezo de ĉ. 10 milionoj da nederlandaj guldenoj (?)

la projekto DLT 6) finis.

Kompanioj kaj ŝtatoj elspezis eble dekoblon de tio por

solvi la problemon. Sen bona rezulto, parte kun ridindaj rezultoj.

Antaŭ nelonge Unuiĝintaj Nacioj lanĉis multlingvan projekton,

kun buĝeto de 100 milionoj da dolaroj.

Rezultoj estas ankoraŭ nekonataj.

Tiu projekto uzas kiel centra pontolingvo konstruon el formuloj

simila al HTML (ekzemplo: #2340k!esprimo), do ne komprenebla al homoj.

Mi pensas, ke tiu projekto de UN

- estos multe pli kosta ol buĝetita

- ne produktos bonajn rezultojn

Ni vidu!


Mi pensas, ke valorus investi 50 milionojn da dolaroj en

renovogitan DLT, nome projekton kun Esperanto kiel pontolingvo.

Ni trovu ulon aŭ grupon kiu povas investi tian sumon.
Por trovi iun riĉulon kaj konvinki lin ni devas pli efike organizi

niajn argumentojn. Li devas esti konvinkita, ke li ne forĵetas sian monon,

sed povos vendi la produkton sukcese kaj gajni monon per ĝi.

Pensludo "Esperanto-Projekto Eŭropa Unio"



  1. Kiom da tempo estus bezonata por instrui Esperanton

al ĉiuj parlamentanoj kaj dungitoj?
Eŭropa Unio  Membroj  Kandidatoj Aŭstrio Pollando Belgio Bulgario Kroatio Kipro Ĉeĥio Danio Estonio Finnlando Francio Germanio Grekio Hungario Irlando Italio Latvio Litovio Luks. Mak. Malto Ned. Portugalio Rumanio Slovakio Slo.

Rimarko: ni supozu, ke tiuj estas ĉiuj inteligentaj kaj

diligentaj. 7)

Respondo: 40 horoj, do unu semajno. Pesimistoj pri tio

povas kalkuli la duoblon.

Post tiu(j du) semajno(j) oni povus demandi, ke ĉiuj

proponoj pri leĝoj kaj prelegoj estu en Esperanto.

Tuj poste grandaj spezoj estos ŝparataj. Kelkaj supozeble

ankoraŭ bezonos la kutiman tradukadan servon, sed speciale

la „malgrandaj landoj“ kiuj ja nun havas lingvajn problemojn

probable volonte akceptus la novan ŝancon. Por ili la enkonduko

de Esperanto ne estus aldona laboro. Kvazaŭ ili nur devus puŝi

butonon de alia cellingvo tradukenda.

La kostoj por unu aldonita lingvo nur estus 1/24, do 4%, la ŝparoj

estus multe pli grandaj.


  1. Por asisti la diligentecon de la partoprenantoj, oni povus

pagi 100 € pli po monato al ĉiuj, kiuj sukcese pasis la ekzamenon

je la fino de la Esperanto-kurso.

Adreso de la aŭtoro:

Hans B. Welling

Zum Ortenbrink 42

DE-49205 Hasbergen / Germanio


dj4pg@t-online.de


1 http://.springboard2languages.org/documents/springboard_rationale.pdf

2 Rezulto el enketo inter 15 esperantistoj

3 Tiu problemo estis prezentita i.a. dum la simpozio ĉe la

Eŭropa Parlamento 2003



What language policies for a multilingual Eŭropean

Union?

4 Citaĵo el Japan Times 2007-08-14 : Pri Filipinio:

English is widely considered an advantage in global competitiveness …

English is an official language here, along with the native Tagalog.

Yet the U.S. State Department in its

2007 Investment Climate Statement, concluded

English-language proficiency, while still better than in other



Southeast Asian nations, is declining in the Philippines”


5 Vidu la piednoton 1 je p. 1 En tiu dokumento: p. 3 17 field studies

Certe valorus trastudi tiujn studojn. Tre probable ili entenas multajn



datojn kiuj povas subteni ekonomiajn argumentojn por ni.

6 Distributed Language Translation

7 reago de la publiko: rido


Elŝuti 40.27 Kb.

  • Tempo bezonata por lerni la anglan lingvon
  • Rimarkoj
  • Tempo bezonata por lerni Esperanton
  • Vere tre alta faktoro, surprize alta.
  • Kalkuloj de tempo bezonata estu kompareblaj
  • Kiel kalkuli
  • Ekonomiaj argumentoj por Esperanto
  • La propedeŭtika efiko de Esperanto

  • Elŝuti 40.27 Kb.