Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Štimec, Spomenka

Elŝuti 12.79 Kb.

Štimec, Spomenka




Dato15.10.2017
Grandeco12.79 Kb.

Elŝuti 12.79 Kb.
ŠTIMEC, Spomenka. Kroatino. Membro de Esperanta Akademio. Membro de Akademio Internacia San Marino. Membro de Esperantlingva Verkista Asocio. Naskiĝis la 4-an de januaro 1949 en Orehovica ĉe Čakovec. Post lernejaj jaroj en Varaždin, studis en Zagreb, kie ŝi ankaŭ diplomiĝis en 1972 pri germana kaj franca lingvoj. Samjare enposteniĝis en Internacia Kultura Servo, profesie laborante por Esperanto ĝis la jaro 1994. Ŝi esperantistiĝis en Varaždin en 1964, en la kurso kiun en la varaĵdina Gimnazio gvidis Zdenka Ivek. Sian unuan UK partoprenis en Budapeŝto en 1966. En la movado pli aktiva post ekstudo en Zagreb kaj membriĝo en Studenta Esperanto-Klubo (1967). Ŝi helpis en organizo de Pupteatra Internacia Festivalo inter 1968 kaj 1982, komence volontule kaj poste ĝis 1988 profesie, kiel PIF-sekretariino kadre de sia laboro en IKS. Sekretariis ĉe TEJO-kongreso en Sarajevo en 1973 kaj en Münster en 1974. Gvidis plurajn E-kursojn en elementaj lernejoj de Zagreb kaj Velika Gorica. Publikigitaj artikoloj: Esperanto-kurso en porjunulina revuo “Tina” (Zagreb, ekde la 21-a de novembro 1972, poste broŝurforme; represita ankaŭ en “Esperanto” en Beograd en 1981. felietonon “Esperanto - jezik i pokret” (en “Vjesnik” 1977, represita en la maribora ĵurnalo “Večer” en 1978, kaj aperinta broŝurforme ĉe IKS en 1979, 1980 kaj 1981), “Klerigo kaj Prikalkulado” (Paderborn, 1976 - kuneldone kun Hermann Behrmann), “Udžbenik esperanta” (Esperanto-lernolibro por komencantoj, Zagreb, 1978 - kunaŭtoris Tišljar, Špoljarec, Sović, Imbert; la 2-a kroata eldono en 1979, la 3-a en 1980, la 4-a en 1982, la 5-a en 1983, la 6-a en 1984, la 7-a en 1987, la 8-a ne 1999, la 9-a en 2000; alilingvaj eldonoj: la makedona en Skopje 1980, la hungara en Varpalota 1983, la kirunda en Zagreb 1983, la itala en Milano 1986, la angla en Zagreb 1986, la unua germana en Hamburg 1981, la dua germana en Graz 1984, la tria germana en Maribor 1995, la unua japana en Jokohamo 1989, la korea en Seulo, la dua japana en Jokohamo 1990, la finna en Kuopio 1989, la bulgara en Sofio 1991, la franca en Zagreb 1991, la unua slovena en Zagreb 1981, la dua slovena en Maribor 1993, la portugala en Brazilio 1993, la nederlanda en Maribor 1999, Esperanta en Maribor 2001, la pola en Bielsko Biala 2002, la rumana en Cluj-Napoca 2003, la rusa en Kaliningrad, 2003), la kroata en la brajla 2005 “Tito” (Zagreb, 1980 - kuntradukis kun R. Imbert kaj Lj. Rašo). Televido Zagreb publikigis televidelsendojn de pupteatraĵoj kun ŝiaj tradukoj: “Guignol” (1976), “Geamikoj de Lucia” (de A. Popovici, 1977), “Ula el unua b” (1975), “Tri sekretoj de la sorĉistino” (H. Paukšs, 1981). Kunlaboris en “Jes,sed...”, “Heroldo de Esperanto”, “Esperanto”, “El Popola Chinio”, “Tempo”, “Monato”, “Norvega Esperantisto”, “Mezmara Stelo”. Pri Esperanto ŝi publikigis en “Vjesnik”, “Večernji list”, “Večer”, “Vikend”, “Studio”, “Svijet”, “Oko”, “Arena”, “Modra lasta” kaj Radio Zagreb (poste Hrvatski Radio). Dum la laboro en IKS ŝi redaktis antologion “Kroatia poezio” (1983), specialan jugoslavian numeron de “Fonto” en 1986, la kroatan eldonon de “Ne nur leteroj de plumamikoj” de Marjorie Boulton eldonita en Kroatio sub la titolo “Esperantska književnost - jedinstven fernomen” en 1988, “Rumanan antologion” en 1990, “Izolulon”, poemaron de kroataj verkistoj en dekkvin lingvoj en 1993. En 1994 premiita per Premio FAME en Aalen (Germanio), kune kun “Heroldo de Esperanto”. Post unujara laboro en Ambasadejo de Malajzio en Zagreb (1994), ŝi revenis al profesia laboro pri Esperanto, enposteniĝinte kiel profesia sekretario en Kroata Esperanto-Ligo, ĉefe okupiĝante pri preparoj por Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb 2001. Redaktoro de “Tempo” post 1996 kaj redaktoro de KEL-eldonaĵoj “Antologio de unuaktaj dramoj” (el kiu la irana esperantistino Achtar Etemadi persigis dramon de Ulderiko Donadini en 2002 kaj de Miro Gavran en 2003), “Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić” (1998 - premiita kiel infanlibro de la jaro 1999 ĉe Belartaj Konkursoj, en 1999 tradukita en la persan de Achtar Etemadi kaj en la japanan en 2004 de Sakeguĉi Ken, en la bengalan de Probal Dasgupta 2005, “Slavonia arbaro” (1999), “Lernolibro pri Esperanto laŭ la Zagreba metodo” (1999). Sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio. Por EVA ŝi redaktis broŝuron “Poezio Interancia” (1998, originala E-poezio en francaj tradukoj de Jean-Pierre Danvy). Organizanto, kun la respektivaj E-societoj de kvar unuaj kongresoj de kroataj esperantistoj en Zagreb, Varaždin, Osijek kaj Đurđevac (1997-2000). Gastprelegis en multaj landoj (Francio, Svedio, Irano, Koreio, Japanio). Gastinstruisto pri Esperanto en usonaj universitatoj Hartford kaj San Francisco (1993-2000). Ŝia familia bieno (Njeguš) en vilaĝo Hrašćina-Trgovišće plurfoje servis por E-programoj ekde 1995. Ŝia unua libroforma verko aperis en la kroata sub pseŭdonimo Darija Simić (“Darija”, IKS, 1975). En Esperanto aperis “Ombroj sur interna pejzaĝo” (Pizo, du eldonoj, la dua aperis en 1996), “Australio” (novelo kun kasedo, Nagoya, 1988), “Tibor Sekelj - Biografia Eseo” (Vieno, 1989), “Nesenditaj leteroj el Japanio” (Hukuoka, 1990, tri eldonoj, la tria en 1990), “Nesenditaj leteroj el Japanio” (Hukuoka, 1990, japana eldono), “Nesenditaj leteroj el Japanio” (ĉina eldono), “Vojaĝo al disiĝo” (Budapeŝto, 1990), “Geografio de miaj memoroj” (Vieno, 1992), “Kroata milita noktlibro” (Vieno, 1993), “Kroata milita noktlibro” (japana eldono, 1993), “Kroata milita noktlibro” (germana eldono, 1993), “Tena - Hejmo en Mezeŭropo” (Esperanta eldono) kies japana versio aperis en 1999 en Tokio sub la titolo “Kroata rakonto”. La verko estis dramigita kaj kiel radio-dramo en la japana lingvo elsendita ĉe radio NHK en 2000 kaj 2001. Ŝi verkis teatraĵojn “Gastamo” (surscenigita en 1982 en UK Antverpeno, fare de la Drama grupo de SEK Zagreb kaj en Kultura Esperanto-Festivalo en Helsinki 2000, prezentita de Teatra grupo Variantoj), “Virino kiu flustis en uragano” prezentita de Vida Jerman en UK Pekino 1986 (reĝisoro Radovan Marčić), la teatraĵo gastis en Varsovio 1987, Graz 1987). La afiŝo de la teatraĵo kreita de Nenad Dogan en 1997 estis elektita por 100 plej belaj afiŝoj de la mondo, en elekto de UNESCO. Kontribuis al “Kio ni estas kaj kion ni celas” (komentoj pri la manifesto de la movado por la internacia lingvo, UEA, 1999). ŝiaj verkoj estas reprezentitaj en “La Trezoro” (antologio de la Esperanta prozo, Budapeŝto, 1996) kaj en “Ek al leg” (krestomatio, Sofio). En 2002 aperis romano Tilla (japanigita de Mori Singo en 2004, eldonita en sonformo por japanaj blinduloj en 2006). Ŝi surbendigis siajn verkojn “Kroata milita noktlibro” kaj “Tena - hejmo en Mezeŭropo”. Al lernolibro pri la Zagreba Metodo ŝi kontribuis kiel kunaŭtoro de la baza lernolibro kaj ŝi aŭtoris broŝuron “Esperanto ne estas nur lingvo” (2-a eldono en 1985, 3-a eldono en 1993, 4-a eldono en 2002 kaj ĉinlingva traduko publikigita en Interna Mongolio, 2001) kaj daŭrigan, B-kurson (1984).
Interna Mongolio aŭ Interna Mongolujo (mongole: , Öbür mongγol, Өвөр Монгол; ĉine: 内蒙古; pinjine: Nèi Měnggǔ) estas aŭtonoma regiono de la Ĉina Popola Respubliko. Termino "Interna Mongolio" aperis el kontrastigo kun la "Ekstera Mongolio" - termino, kiun antaŭaj registaroj de Ĉinio uzis por la tereno de la nuntempaj Mongolio kaj rusia aŭtonoma regiono Tuvio (Tuva).
Kunaŭtoris kun Nikola Rašić kaj Zlatko Tišljar broŝuron “Esperanto - jezik i pokret” (1980, 1985). Multjara membro de UEA. Sekretario de Esperanto-societo “Bude Borjan” en Zagreb, ĝis 2006. Sekretario de Kroata Esperanto-Ligo ekde 1995. Estrarano de Universala Esperanto-Asocio inter 1989 kaj 1992. Sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio de 1997. Kelkaj ŝiaj verkoj estis tradukitaj en aliajn lingvojn sed neeldonitaj: “Ombro sur interna pejzaĝo” en la svedan de Gunnar Nilsson, en la slovenan de Vinko Ošlak, fragmento en la italan de Anna Cosenza, fragmento en la persan de Achtar Etemadi; “Kroata milita noktlibro” en la anglan de Sally Lawton, en la francan de Ginette Martin, parte en la italan; “Tena - Hejmo en Mezeŭropo” en la anglan de J. C. Braman. La noveloj eldonitaj alilingve estas: “Australio” tradukita de Will Firth (por The Canberra Times), “Nokta vojaĝo al la kastelo Bosa” en la svedan de Gunnar Nilsson (por “Elektrikern, 41984); “Alian fojon” en la bulgaran de Atanas Ilkov (por Panorama Esperanto, 11990); “Vojaĝo al disiĝo” en la hungaran de István Nemere (por “Gyöngy”); “Sendita letero al Japanio” en la japanan de Mori Singo (por “Niŝinihon”). Pluraj noveloj tradukitaj kaj neeldonitaj: “Serĉado de sulemo” (anglen de Meva Maron); “Nokta vojaĝo al la kastelo Bosa” (italen de Pier Giorgio Soranzo”; “Lingvo” (de Martin Weichert por Interreto). Premioj ĉe Belartaj Konkursoj de UEA: 1978 - unua premio por prozo (“Nepagipova lando”), 1981 - tria premio por teatraĵo “Gastamo”, 1983 - honora mencio por “Nokta vojaĝo al la Kastelo Bosa”, 1986 - tria premio por “Pruntitaj veroj”. Premio de la konkurso Clelia Conterno por “Vojaĝo al disiĝo” en 1985. Premio La Pira (Italio) por “Pacekzerco” en 1986. La premiitaj noveloj (kaj aliaj) aperis en novelaro “Vojaĝo al disiĝo”. Ŝi zorgis pri starigo de la monumento La Futuro de la dana skulptisto Jesper Neergaard su la Kennedy-placo en Zagrebo en 2001. Aperigis esperantorilatan novelon “Bukedo por fraŭlino Antonija” en Vjesnik 22005. En Kroata Radio publikigis plurajn Esperanto-rilatajn vojaĝimpresojn.: ekz. “Zagrebački solisti u Buenos Airesu ” (Zagrebaj solistoj en Bon-Aero), “Češki Krumlov- zlatno zrno u meandru Vltave “, ( Česky Krumlov- orero en meandro de Vltava), presita en Revuo Marulić 12005. Kroata Radio elsendis en 2006 “Vilnius, prijatelj teret i talisman” (“Vilnius – amiko, ŝarĝo kaj talismano”). En 2006 aperis verko “Samideanoj” (Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj kun ŝia “Gastamo”.)


Elŝuti 12.79 Kb.

  • Interna Mongolio

  • Elŝuti 12.79 Kb.