Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Tři pohádky Boženy Němcové v esperantském překladu a českém originálu Punita orgojlo

Elŝuti 152.77 Kb.

Tři pohádky Boženy Němcové v esperantském překladu a českém originálu Punita orgojlo




paĝo1/3
Dato15.10.2017
Grandeco152.77 Kb.

Elŝuti 152.77 Kb.
  1   2   3

Božena Němcová (1820-1862) – TRI FABELOJ

en esperanta traduko kaj ĉeĥa originalo
Tři pohádky Boženy Němcové

v esperantském překladu a českém originálu
Punita orgojlo (Potrestaná pýcha) - en traduko de Josef Vondroušek

Diablo kaj Kaĉa (Čert a Káča) – en traduko de Jiří Patera

Saĝa oraĵisto (Moudrý zlatník) – en traduko de Jiří Patera

________________________________________________________________
Punita orgojlo (Potrestaná pýcha)
Esperantigis Josef Vondroušek
Al reĝa kastelo estis venigitaj pentristoj por fari portreton de reĝo Miroslavo. Nome, la juna reĝo ŝatus edziĝi. Inter multaj portretoj de princidinoj kaj princinoj, kiujn li de ili ricevis, estis unu tiom belega, ke Miroslav je la unua vido enamiĝis kaj neniun alian volis havi kiel reĝinon. Tial nun li igis sin pentri, por povi sendi al ŝi sian portreton kaj peti ŝian manon. Pentristoj kunvenis kaj la reĝo diris al ili: "Moŝtaj sinjoroj kaj majstroj! Mi kunvenigis vin, por ke Ĉiu unuope min pentru. Sed mi ne volas, ke vi aldonu al mi belon, kontraŭe, mi preferos, se la portreto estos malpli bela ol mi aspektas."

"Estas superflue, mastro kaj reĝo nia, aldoni belecon," diris la artistoj, "ni estos feliĉaj, se nia peniko kapablos bildigi realecon."

Ŝate eklaboris la pentristoj kaj post nelonge estis kelkaj reĝaj portretoj ekspoziciitaj en bela halo kaj la reĝo kun sia sekvantaro venis rigardi ilin, kiu plej konvenus por la misio.

"Mi opinias, reĝa majesto," diris iu kortegano, ke via vizaĝo superas ĉiujn ĉi portretojn, ĉar eĉ ne unu portreto egalas al vizaĝo de via majesto."

"Mi eĉ ne volis esti bone portetita. Mi opinias, ke la princidino ne koleros, se mi estos vere iom pli bela ol sur la portreto."

Tiel opiniante li elektis portreton malplej plaĉan, enkadrigis ĝin en kadron kun gemoj kaj sendis la plej altrangajn korteganojn kun granda sekvantaro kaj donacoj al patro de la bela princidino, por ke ili petu pri ŝia mano.

Kun neeldirebla sopiro li atendis ilian revenon. Post kelkaj semajnoj ili revenis, sed malgajaj kaj ĉagrenaj, do Miroslavo atendis de ili nenion ĝojigan.

"Mastro kaj reĝo nia!" diris la senditoj, post kiam ili aperis antaŭ la reĝo, "senkompara estas la ofendo, kiu okazis al ni kaj ni timas raporti ĉion al via majesto."

"Nur parolu, estu ĝi kio ajn."

"La reĝo akceptis nin afable kaj gastame, kaj la tuta kortego estis ĝojigita, ke via reĝa majesto volas edziniĝi al princidino Krasomila. La sekvintan tagon ni iris al la princidino omaĝi; ankoraŭ al neniu estis permesite tuŝi ŝian manon, do ankaŭ ni devis kisi nur orlon de ŝia robo. Malestime ŝi ekrigardis la portreton de via majesto kaj redonante ĝin al ni, ŝi diris: "Reĝo ĉi tie portretita eĉ ne indas laĉi miajn ŝuetojn."

"La honto nin brulis, sed la maljuna reĝo petis nin prisilenti la veran kaŭzon, ja li mem multe suferas pro sia filino, sed ke ĉio estas rebonigebla kaj la princidino tamen devas konsenti. Sed ni opiniis, ke tia reĝino ne estus vera patrino de la regatoj kaj prefere ni forveturis, atentante nenion plu."

"Jen la plej saĝa, kun via traktado mi estas tute kontenta. La ceteran mi mem aranĝos," diris la reĝo, sed liaj vangoj brulis pro kolero super la orgojla junulino. Longe li pripensis, kion fari, ĝis fine lia vigla intelekto trovis manieron, kiun sekvi ŝajnis al li plej konsilinde. Li venigis maljunan konsilianon kaj kastelmastron kaj al tiu sola li konfidis sian intencon, kiu estis de li aprobita.

La sekvintan tagon ĉio svarmis en la kastelo, ĉar la reĝo preparis sin por la vojaĝo; administradon de la lando li konfidis al la konsilantaro kaj la kastelon al la kastelmastro. La trian tagon li forvojaĝis. Sur limo de sia reĝolando li resendis sian sekvantaron kun ĉio cetera kaj preninte iom da mono kaj vestaro, li pluiris sola.

Estis bela printempa tago kaj princidino Krasomila promenis en ĝardeno. Belega ŝi ja estis kiel diino, sed ŝiaj vangoj estis rozo sen bonodoro, ĝardeno ne varmigata de sunradioj. Kaj tamen ŝi havis delikatan senton en la animo, ĉar ofte ŝi ploris super malfeliĉo de iu povrulo kaj abundajn almozojn ŝi donadis, sed neniu almozulo rajtis al ŝi alpaŝi, por ne tuŝi ŝin per sia malpura mano. Multaj regnestroj svatis ŝin, sed ĉiun ŝi malakceptis. Ŝiaj pensoj havis agloflugilojn kaj ŝatus ascendi al la suno. La maljuna reĝo ofte ŝin mentoris kaj minacis al ŝia orgojlo per dia puno. Sed ŝi respondadis al li: "Mia fianĉo devas per beleco, majesto, artoj kaj nobleco brili super ĉiuj, alie li neniam estos mia."

Dum ŝi promenis en la ĝardeno eniris ŝia patro kaj diris: "Mia filino, mi dungis junan viron kaj nomumis lin ĉefĝardenisto. Sed por tio li estas tre instruita; li scias bone same hortikulturon kiel literaturon kaj muzikon, tiel, ke mi eĉ miregis kaj ĝoje mi akceptis lin al mia kortego. Tiom eruditan viron ni ne havas. Kion vi opinias?

"Nenion mi povas diri, ĉar mi ne vidis lin. Sed mi opinias, paĉjo, ke vi bone faris, ĉar tia viro ĉe la kortego estas vera juvelo. Se li vere estas tiom instruita en la muziko, kiel vi diras, kaj de noblaj moroj, li povus fininstrui min en harpoarto; peze mi malhavas la mortintan instruiston. Venigu do la fremdulon!

La reĝo ŝate konsentis kaj la princidino eniris someran halon, en kiun post momento eniris Miroslavo.

"Plej profundan riverencon mi prezentas al vi, sinjorina moŝto kaj mi atendas viajn ordonojn," diris Miroslavo, kliniĝinte kaj kisante borderon de la multvalora robo kaj ekrigardis la princidinon per rigardo, kiun neniam ŝi spertis. Ekruĝis la orgojla junulino kaj fiksis rigardon al rozo, kiun ŝi antaŭ momento plukis en la ĝardeno. Ŝi neniel antaŭvidis, kian malfeliĉon alportos al ŝi burĝono ĵus malfermiĝinta. En la dolĉa lito, kvazaŭ en rozaj vindoj, sidis kruela Amoro kun streĉita pafarko, en kiu estis sago trempita en la plej akuta veneno, kaj kiam Krasomila ekrigardis en la fatalan rozon, la Amoreto pafis kaj ŝi eksentis en la koro doloron, kontraŭ kiu ne ekzistis medikamentoj.

"Via nomo?" ŝi demandis post momenteto afable Miroslavon.

"Miroslavo," li respondis.

"La paĉjo diris al mi, Miroslavo, ke vi komprenas muzikon, kaj jam delonge mi deziras havi instruiston, kiu fininstruus min harpludi. Ege dankema mi estus, se vi daŭrigus post mia mortinta instruisto."

"Se mia modesta arto kapablos plenumi la servon, mi opinios min feliĉa."

"La ceteran diros al vi la reĝo, diris poste la princidino kaj mansignis, ke li povas foriri. Ankoraŭ longe staris Krasomila kaj ne sciis, kio okazis al ŝi, en ŝia kapo susuris kaj muĝis logaj voĉoj, kiel dolĉa muzikado, kaj en ŝia koro brulis, kvazaŭ kiam arestiton post longa malluma nokto ekrigardas la suno la unuan fojon, kiu larĝe malfermas sian koron, por ke ĉiu ĝia anguleto estu lumigata de la ĉiela lumo. Aŭdiĝis paŝoj kaj Krasomila rekonsciiĝis. Tiu estis la reĝo.

"Nu," li demandis, "ĉu vi akceptis Miroslavon kiel instruiston?"

"Mi proponis tion al li, sed kie komenci, ĝuste mi pripensas."

"Faru laŭ via plaĉo. Kio min koncernas, lia nomo memorigas al ni nomon de reĝo Miroslavo kaj ĉiutage mi timas, ke vian ofendon li ne toleros kaj ekmilitos kontraŭ mi. Filineto, filineto, tiam vi ege misagis."

"Ne turmentu min, paĉjo! Mi estus malfeliĉa, se mi devus edziniĝi al tiu reĝo; mi restas ĉe mia decidiĝo."

La reĝo enpensiĝis kaj ĉagrene foriris. La alian tagon ĉio ordiĝis kaj la lecionoj komenciĝis. Miroslavo estis fervora instruisto, Krasomila atentema lernantino kaj la glacia krusto, per kiu orgojlo ĉirkaŭvolvis ŝian koron, ĉiutage pli kaj pli degelis. Ofte korteganoj flustris inter si: "Kio nur okazis kun nia princidino, neniam oni rajtis tuŝi ŝian manon kaj nun ŝi tute toleras, kiam Miroslavo forironte kisas ŝian manon."

La amo venkis la orgojlan junulinon. Jam longan tempon estis Miroslavo ĉe la kortego kaj ĉiuj lin amis, sed pleje Krasomila, kvankam eĉ al si mem ŝi neus tion. Veninte en la ĝardenon fiere ŝi salutis la ĉefan ĝardeniston, sed nenie aliloke ŝi sidiĝis nur sur sidilo aŭ en bonodora laŭbo, kiun por ŝi Miroslavo ordonis fari. Ŝi ne povis esti tiom malafabla kaj ne danki per bonvola vorto pruvon de lia estimo. El kelkaj vortoj fariĝis konversacio, ĉar la princidino havis multon por deziri kaj ordoni. Same estis kun la lernado; foje havante misajn kapricojn servisto devis malakcepti la instruiston, ke la princidino ne emas lerni. Post momento ĝi pasis kaj la servisto devis kuri, ke la instruisto venu. Ne malofte por serenigi sian vizaĝon ŝi donis al li la manon por kisi, tia honoro ne okazis eĉ al la plej altrangaj nobeloj.

Vesperiĝis, la princidino sidis ĉe apertita fenestro, harpis kaj kantis, apud ŝi Miroslavo, kun fiksita rigardo al ŝiaj vangoj, de la ora brilo de la subiranta suno surverŝataj. Subite ŝi ĉesis kaj donis la harpon al la instruisto.

"Se via majesto permesos, ĉu mi kantu mian kanton?" demandis Miroslavo kaj Krasomila kapjesis.

Li komencis; sed kia melodio ĝi estis. Tuj opiniis Krasomila aŭdi sonoradon de arĝentaj sonoriloj vokantaj al Didomo por pia preĝo, tuj logadon de velura najtingala voĉo en la ombran laŭbon en ĉirkaŭbrakon de l' amanto. La suno subiris post alta monto; ĝia lasta ekbrilo ekflugis al fenestro kaj forŝiris la lastan glacian vualon, kiu ankoraŭ kiel araneaĵo en katenoj tenis la orgojlan koron de la princidino. Silente ŝi klinis la kapon al Miroslavo kaj larmo falis sur lian manon. Kvazaŭ li tion ne rimarkus, diris Miroslavo: "Jen la adiaŭkanto, mia moŝta reĝino! Morgaŭ mi devas for de ĉi tie."

"Kion vi diras, Miroslavo? Vi ne rajtas de ĉi tie, ne, ne!" ekkriis Krasomila per tremanta voĉo kaj ekkaptis la manon de Miroslavo. Jen malfermiĝis pordo kaj eniris la patro.

"Li estas tiu viro, kiun vi amas?" demandis li malvarme la embarasitan filinon.

"Jes, paĉjo, mi amas lin," respondis Krasomila kaj fiere rektiĝis.

"Kaj ĉu vi scias, ke mankas al li unu el la kvalitoj, kiu estis kondiĉo ĉe via estonta edzo?"

"Mi scias, ke al Miroslavo mankas nobela deveno, sed tamen mi lin amas, eĉ se li ankoraŭ de pli malalta deveno estus."

"Do, bone, li estu via edzo ankoraŭ en ĉi tiu horo. Kaj pli longe vi ne restos en mia kastelo por ne ridindigi min ankoraŭ pli multe."

"Via reĝa majesto!" diris nun Miroslavo kaj genuis antaŭ la reĝo, "mi ne povas konsenti, ke la princidino estu malfeliĉa pro mi. Mi foriras kaj ĉio estu forgesita."

Sed la reĝo ne atentis. Post tempeto li alkondukis pastron kaj post horeto estis Krasomila, orgojla princidino, edzino de malriĉa Miroslavo kaj staris en sia plej simpla vesto antaŭ la kastelo, peze adiaŭante kun la patro, kiu tiom malafable adiaŭis ŝin kaj el la domo ŝin elpelis kiel malriĉan servistinon. Sed baldaŭ ŝi kuraĝiĝis, prenis la edzon je la mano kaj ensaltis kaleŝon, kiu estis veturigonta ilin al limo de la reĝolando.

Kiam ili venis al la limo de la lando, kie Krasomila estus foje regantino, ili descendis de la veturilo kaj pluiris piede.

"Edzinjo, mia kara," diris Miroslavo al Krasomila, "kion nun fari? En la ĉefurbo mi havas ja fraton, kiu estas ĉe la kortego kaj tiu havigos al mi okupon, sed ĝis tiu tempo apenaŭ ni eskapos mizeron."

"Iom da mono ja ni havas, dume mi laboros por homoj kaj klopodos faciligi viajn zorgojn," konslis Krasomila la malgajan edzon, kvankam estis peze ĉe ŝia koro.

En la plej proksima urbeto luis Miroslavo denove veturilon, por ke la al piedirado ne alkutimiĝinta edzino ne devu plu piediri.

Kiam ili alveturis en la reĝan ĉefurbon, luis Miroslavo etan ĉambreton kaj tie kun Krasomila ekloĝis. Ili interkonsentiĝis, ke ĉiujn belajn vestojn ili vendos kaj aĉetos simplajn, kion ili fakte faris, jes eĉ la unusolan ringon, kiun Krasomila surhavis, ŝi oferis por la vivtenado.

"Nun mi iras," diris la alian tagon Miroslavo, "trovi laboron por vi kaj okupon por mi, al kiu eble mia frato helpos min."

Li iris kaj tagmeze li revenis kun eta ligaĵo. Li malligis ĝin kaj eligis suplan tolaĵon kaj iom da frukto.

"Jen, mia koro, mi alportis al vi laboron, kiun oni bone pagos al vi, kiam ĝi estos preta; la fruktojn mi ricevis ĉe mia frato. Ho, kara edzino! Kiel mi povis vin, reĝan filinon, tiel mizerigi? Vi, al ĉiuj ĝuoj kutimiĝinta devas nun labori por homoj kaj toleri mankon. Ho, mi malfeliĉulo!" tiel veis Miroslavo kisante la manojn de sia edzino, al kiu nur post la edziĝfesto li diris, kiom li amas ŝin.

"Kial vi plendas," ŝi respondis kaj la okuloj ridis je li, "ja mi mem tiel volis. Via amo ĉion kompensos al mi."

Ĝoje ŝi prenis la suplan batiston kaj plezure ŝi eklaboris. Diligente ŝi kudris, ne ripozante ankaŭ nokte kaj nur tiam forirante por prepari al la edzo manĝon. Kiam la laboro estis preta, ŝi surmetis simplan blankegan kufeton kaj iris kun Miroslavo, por transdoni la laboron. Domo, kiun Miroslavo montris al ŝi, estis bela domo, kaj servisto kondukis ŝin tra belegaj ĉambroj ĝis ĉambristino. Tamen ŝi sentis angoron, kiam la ĉambristino trarigardis la laboron, poste tion kaj tion riproĉis kaj fine volis malaltigi la pagon. Ŝiaj vangoj ruĝiĝis kaj larmoj aperis en la okuloj, kiam malfermiĝis pordo kaj enpaŝis nobla sinjorino. Ŝi demandis la ĉambristinon, kio okazas kaj rigardinte la laboron, ordonis elpagi salajron al la kudristino. Krasomila dankante riverencis kaj rapidis el la domo. Al Miroslavo eĉ ne per unu vorto ŝi diris, kio okazis al ŝi. Ŝi rememoris, ke versimile ankaŭ ŝiaj propraj ĉambristinoj same traktis la povrajn kudristinojn kaj aliajn laboristojn.

Ĉirkaŭ post du tagoj Miroslavo denove venis kaj proponis al ŝi okupon ĉe iu nobla sinjorino, kie ŝi fartus bone. Krasomila estis kontenta, vualis sian vizaĝon kaj iris servi al tiu sinjorino. De la kapo ĝis la piedoj rigardis ŝin la sinjorino, poste ŝi demandis, kion ŝi scias, kaj kiam Krasomila tion diris al ŝi, diris la sinjorino, ke ŝi restu prove je du tagoj.

Sed tio estis du amaraj tagoj. Nun ŝi vidis, kion tia servistino devas toleri ĉe kapricaj patricioj kaj kiom malŝate oni traktas ŝin. Kiom da vestado, kurado, alportado, kiom da kriado kaj mallaŭdo, se iu harstrio ne estis precize egala al la alia, se la korsaĵo nur iomete malglatiĝis. Kaj tamen tia kreitaĵo ne estas pli bona dia kreitaĵo ol la aliaj; tion Krasomila ne povis toleri kaj post du tagoj ŝi revenis.

"Ĉu vi scias, kio nova, edzinjo?" diris Miroslavo kelkajn tagojn poste, enirante kun la serena vizaĝo en la pordon. "Nia reĝo alveturigis al si fianĉinon kaj morgaŭ estos granda festeno en la kastelo, ĉe kiu li ŝin al la nobeloj prezentos. Necesas multaj kuiristoj kaj kuiristinoj kaj ĉiu ricevos por tiu tago kelkajn dukatojn. Vidu, vi scias kuiri kaj ne estos multe da laboro, ĉu vi irus kiel kuiristino?"

"Kial ne, mi iros. Tiom da mono en unu tago ne tiel facile mi perlaboros," respondis Krasomila.

Frumatene ŝi vestis sin, surmetis kaptukon kaj kun la edzo ŝi iris en la reĝan kastelon.

"Ankaŭ mi klopodos ion perlabori kaj vespere mi venos por vi," diris Miroslavo forirante el la kuirejo, kien li alkondukis sian edzinon.

Krasomila verve eklaboris, laŭ instrukcioj de la ĉefkuiristo kaj nenion alian en la kastelo atentis pro nostalgio. Ĉio bone sukcesis, la gastoj alveturadis, aro da kaleŝoj ne havis finon. Ĝuste kuris Krasomila trans koridoron, kiam enkuris la vojon iu sinjoro, plena de oro kaj arĝento, ke pro nura brilo li estis neekkonebla.

"Mi petas," li diris basvoĉe al Krasomila, "venigu iun, kiu laĉus mian ŝuon."

Krasomila duonrigardis lin kaj vidante laŭ la vesto, ke mem la reĝo li estas, kliniĝis kaj mem laĉis al li la ŝuon. La reĝo dankis al ŝi kaj foriris. Post momento venis reĝa servisto kaj demandis, kie estas la kuiristino, kiu laĉis ŝuon de la reĝo, ke ŝi iru en suprajn salonojn al sinjorino ĉambristino. Krasomila faris, kiel estis ordonite.

Ŝi eniris al la ĉambristino, tiu riverencis kaj petis, ke ŝi iru en pluan ĉambron. Mire rigardis Krasomila luksegajn salonojn, kiuj memorigis al ŝi la hejmon. Tio estis sinjorinaj ĉambroj kaj Krasomila opiniis, ke tie certe loĝos la juna reĝino, sed kion ŝi tie faros, ĝis nun ŝi ne sciis. Ŝi venis en vestejon, kie estis amasoj da multekostaj roboj, aro da juveloj.

"Elektu iun robon kaj juvelon al tio; mi vestos vin. Nia reĝo volas vin por la farita ĝentilaĵo rekompenci kaj preni vin al danco."

"Mia Dio," ektimis Krasomila, "kion dirus mia edzo! Mi danci kun reĝo kaj surmeti tiun robon? Ne, ne, tion mi ne faros!"

"Eĉ se mi petos vin?" demandis voĉo post ŝi kaj ŝi vidis ĉe si la reĝon - ekkonis sian Miroslavon!

Krasomila ektimis kaj mirege kaj tamen dolore demandis: "Kaj kial vi ĉion ĉi faris kaj tiel traktis min?"

"Eble vi memoras, kun kia orgojla respondo vi resendis miajn senditojn kun la portreto? Tiam mi ĵuris, ke mi humiligos vian orgojlon. Via patro firmigis min en tio kaj via amo helpis al mi. Sed mi ne provus tiel longe, se via patro ne ordonus; mi suferis kun vi."

Jen malfermiĝis la pordo kaj la maljuna reĝo eniris; ĉiuj tri kore ĉirkaŭbrakis sin.

"Filinjo, la ekzameno estis iom amara, sed kredu al mi, ke ĝi estos bonfara por vi kaj viaj infanoj!" diris la patro.

Jam envenis gastoj kaj vidante la novan reĝinon en valora orbrodita robo kaj reĝa diademo, estis ĉiuj ĉarmitaj de ŝia beleco, des pli ĉar aldone al ŝia beleco anstataŭis la fieron kaj orgojlon afableco kaj boneco.

Kun fiera frunto kondukis Miroslavo la amatan edzinon en la halon, kie la kunveninta sinjoraro kun jubilado bonvenigis la junan reĝinon.

POTRESTANÁ PÝCHA (Punita orgojlo)

Na hrad královský byli povoláni malíři, aby vymalovali podobiznu krále Miroslava. Mladý ten král byl by se rád oženil. Mezi mnohými obrazy, které od princezen a kněžen dostal, byla jedna takové krásy, že pro ni Miroslav od prvního pohlédnutí milostí zahořel a žádnou jinou za královnu sobě zvoliti nechtěl. Proto se dával teď malovat, by jí obraz svůj poslati a spolu o její ruku žádati mohl. Malíři se sešli a král jim pravil takto: „Slovutní pánové a mistři! Dal jsem vás proto svolati, aby mne každý jednou vymaloval. Nechci však, abyste mi krásy přidávali, spíše si nechám líbit, bude-li obraz škaredější, než je moje tvář.“

„Nač tobě, pane a králi náš, krásy dodávat?“ pravili umělci, „my budeme rádi, když štětec náš s to bude, aby skutečnost vyobrazil.“

Chutě se pustili malíři do práce a v krátkém čase bylo několik podobizen králových v pěkné síni postaveno a král se svou radou přišel je prohlížet, která ze všech by se nejlépe k poslání hodila.

„Já myslím, milostivý králi,“ řekl dvořenín, „že vaše tvář všecky ty podobizny předčí, neboť se mi nezdá ani jedna z těchto všech býti docela taková, jako je tvář Vaší Milosti.“

„Nechtěl jsem ani, abych byl dobře trefen. Myslím, že se princezna hněvat nebude, když budu skutečně o něco hezčí než na obraze.“

V tom domnění vybral také obraz, který se mu nejméně líbil, dal ho do zlatého rámu s drahými kameny vsadit a poslal své nejprvnější dvořeníny s velkým komonstvem a dary k otci krásné princezny, aby o její ruku žádali.

S nevýslovnou toužebností očekával jich návrat. Za nějaký týhoden přišli ovšem, ale všickni byli smutni a mrzuti, takže Miroslav nic potěšitelného z úst jejich neočekával.

„Pane a králi náš!“ řekli vyslancové, když před krále předstoupili, „neslýchaná jest ta urážka, která se nám stala, a bojíme se Vaší Milosti vše vyjevit.“

„Jen mluvte, ať je to cokoliv.“

„Od krále jsme byli vlídně a hostinně přijati a celý dvůr byl potěšen, že Vaše královská Milost princeznu Krasomilu za paní míti chce. Druhý den jsme šli k princezně s poklonou; žádnému nebylo ještě dopřáno ruky její se dotknouti, a tudy i my toliko lem roucha jejího políbiti jsme museli. Pohrdlivě pohlédla na obraz Vaší Milosti a nám ho zpátky podávajíc řekla: „Král zde vyobrazený není hoden, aby mi obuv mou zavazoval.’

Krev nás hanbou pálila, ale starý král nás prosil, abychom pravou příčinu zamlčeli, že on sám mnoho od své dcery zkusí, ale že se to dá vše snad napravit a princezna že musí přece svolit. Avšak se nám taková královna nezdála býti pravou matkou svých poddaných, a my raději odjeli, nedbajíce na nic.“

„To bylo nejmoudřejší, jsem docela s jednáním spokojen. O ostatní se postarám sám,“ odpověděl král, ale líce mu hořely hněvem nad pyšnou pannou. Dlouho přemýšlel, co má nyní dělat, až konečně bystrý jeho rozum cestu našel, po níž kráčeti se mu zdálo býti nejradněji. Zavolal svého starého radu a správce a tomu jedinému svůj záměr svěřil, kterýž od něho schválen byl.

Druhý den se to v hradu jen rojilo, neboť se chystal král na cestu, správu země odevzdal svým radám a hrad starému správci. Třetí den odejel. Na pomezí svého království poslal všecku svou družinu se vším všudy nazpátek, a vezma jen něco šatstva a peněz, šel samojediný dále.

Byl krásný jarní den a princezna Krasomila se procházela po zahradě. Krásná byla arci, jako bohyně Lada, ale tvář její byla růže bez vůně, zahrada nerozhřátá paprsky slunečními. A přece měla v duši jemný cit, neboť často nad neštěstím chudého zaplakala a hojné almužny dávala; než blíže k ní žádný žebrák přistoupiti nesměl, aby se jí špinavou svou rukou nedotknul. Množství vladařů se již o její ruku ucházelo, ona však každým pohrdla. Její myšlénky měly perutě orličí a rády by se až k slunci byly vznesly. Starý král ji často káral a hrozil přílišné hrdosti trestem božím. Na to mu ale odpovídala: „Můj ženich se musí krásou, vznešeností, uměním a šlechetností nad jiné skvíti, sice nikdy mým nebude.“

Když se tak v zahradě prochází, vejde k ní otec a praví: „Dcero moje, já jsem přijal do služby mladého muže a udělal ho vrchním zahradníkem. Ale zdá se mi k tomu úřadu příliš učeným býti: on se zná tak dobře v zahradnictví jako v literním umění, v tom jako v hudbě, takže jsem nad ním až ustrnul a s radostí jej na svůj dvůr přijal. Tak učeného muže nemáme. Co míníš?“

„Nemohu nic říci, protože jsem ho neviděla. Ale myslím, že jsi, otče, dobře udělal, neboť takový muž je při dvoře jako drahý klenot. Je-li v hudbě opravdu tak cvičen, jak povídáš, a jinak člověk mravů ušlechtilých, mohl by mne doučit na harfu; nerada pohřešuji zemřelého učitele svého. Pošli tedy pro cizince.“

Král byl k tomu ochoten a princezna vešla do letní síně, do níž v malém okamžení Míroslav vstoupil. „Nejhlubší poklonu skládám k vašim nohoum, milostivá paní, a čekám na vaše rozkazy,“ řekl Míroslav, poníživ hlavu k jejím nohoum, a políbil lem drahého roucha, při čemž pohleděl k princezně okem, s jakýmž se ona posud nebyla potkala. Zarděla se hrdá panna a upřela zrak na růži, kterouž si před chvílí v zahradě utrhla. Nenadála se, jaké neštěstí jí z poupěte teprv rozvitého nastane. V tom sladkém loži, jako v růžových plénkách zavité, sedělo zlé bůže s napjatým lukem, na němž byl šíp v nejjedovatějším jedu omočený, a jakmile se Krasomila do osudné růže podívala, bůže spustilo a ona cítila bolest v srdci, proti níž žádných léků není.

„Jaké vaše jméno?“ ptala se hlasem přívětivým po chvíli Míroslava.

„Míroslav,“ odpověděl onen.

„Otec mi řekl, Míroslave, že se znáte v hudbě, a já si již dávno přála míti učitele, který by mne na harfu hráti doučil. Velký vděk by se mi stal, kdybyste vy místo mého zemřelého učitele nastoupil.“

„Bude-li moje skrovné umění s to, aby službu tu zastat mohlo, budu se za šťastného pokládati.“

„Ostatní vám král poví,“ řekla na to princezna a pokynula rukou na znamení, že je cizinec propuštěn. Dlouho stála ještě Krasomila a nevěděla, co se to s ní stalo, v hlavě jí to šeptalo a šumělo jako vábné hlasy, jako sladké hraní hudby, a v srdci jí to pálilo, jako když se na vězně po dlouhé temné noci po prvé slunéčko zasměje, otevře{ on dokořán brány srdce svého, aby se každý kouteček světlem nebeským naplnil. Ozvaly se kroky a Krasomila se z myšlének probrala. Byl to král.

„Nuže,“ ptal se, „přijmula jsi Míroslava za učitele?“ „Já mu to navrhla, ale kdy bych začíti měla, o tom právě přemejšlím.“

„Učin dle libosti. Co se mne týče, já si při jeho jménu připomínám krále Míroslava a denně se strachuji, že tu urážku od tebe nesnese a vojnu mi vypoví. Dcero, dcero, tehdáž jsi velice chybila.“

„Netrap mne, otče! Já bych byla nešťastna, kdybych si musela krále toho vzíti; pročež zůstanu při svém mínění.“

Král se zamyslil a mrzutě odešel.

Druhý den se vše urovnalo a hodiny se začaly.

Míroslav byl horlivý učitel, Krasomila byla pozornou žákyní, a ledová kůra, kterouž pýcha okolo srdce jejího obložila, denně více a více se rozhřívala. Často si panny její šeptaly: „Co se to jen s naší princeznou stalo, nikdy se člověk nesměl opovážit ruky její se dotknouti, a nyní si z toho nic nedělá, když jí při odchodu Miroslav ruku políbí.“

Láska přemohla hrdou pannu. Již to bylo drahný čas, co byl Míroslav při dvoře; všickni ho milovali, nade všecky ale Krasomila, ač by to byla ráda sama sobě zapřela. Tu přišla do zahrady, hrdě pozdravila vrchního dohlížitele sadů, ale přece jinam nesedla než na sedátko aneb do vonné besídky, kterou jí k vůli Míroslav přes noc udělati kázal. Nemohla býti tak nelaskavá a vlídným slovem nepoděkovati za ten důkaz úcty jeho. Z několika slov rozpředla se rozmluva, protože se měla princezna mnoho co ptáti a rozkazovati. S učením to bylo právě tak; časem když ji napadly zlé rozmary, musel sloužící učitele odbýt, že nemá princezna chuti k učení. Za chvíli ji to zase rozešlo, a opět musel sloužící běžet, aby učitel přišel. Začasté, aby zamračenou tvář rozjasnila, podala mu ruku k políbení, jaková čest se ani těm nejvyšším šlechticům nestala.

Bylo navečer, princezna seděla u otevřeného okna, hrála na harfu a zpívala, vedle ní Míroslav, maje oko upřené na její líce, zlatou září zapadajícího slunce polité. Najednou se zarazila a podala harfu učiteli.

„Jestli Milost Vaše dovolí, zazpívám teď píseň svou,“ pravil Míroslav a Krasomila přisvědčila.

Začal; ale jaký to zpěv! Brzy se zdálo Krasomile, že slyší sezvánění stříbrných zvonů, které ji do chrámu Páně k zbožné modlitbě volají, brzy zase, že ji láká táhlý, vábný hlas slavičí do stinného loubí v náruč milencovu. Slunce zapadlo za vysokou horu; poslední jeho blesk zalítl do okna a strhl ledovou roušku, která ještě jako pavučina srdce hrdé princezny v poutech držela. Tiše sklonila hlavu k Míroslavovi a slza padla na jeho ruku.

Jako by to nepozoroval, řekl Míroslav: „Ta píseň byla na rozloučenou, milostivá královno moje! Zejtra musím odtud pryč.“

„Co mluvíš, Míroslave? Ty nesmíš odtud pryč, ne, ne tak!“ vykřikla Krasomila třesoucím se hlasem a uchopila Míroslava za ruku. Tu se otevřely dvéře a přes práh vkročil otec.

„To je tedy muž ten, kterého miluješ?“ ptal se chladně zaražené dcery.

„Ano, otče, miluji ho,“ odpověděla Krasomila a hrdě se vztýčila.

„A víš-li pak, že mu chybí jedna z těch ctností, které jsi u tvého budoucího manžela sobě vymínila?“

„Vím, že chybí Míroslavu vznešený rod, ale proto jej přece miluji, a byť by ještě níže postaven byl.“

„Dobře tedy, ať je tvým manželem ještě tu hodinu. Ale déle v mém zámku nezůstaneš, abys větší posměch na mou hlavu nesvedla.“

„O milostivý králi!“ řekl nyní Míroslav a uklonil se před králem na koleno, „nemohu svolit, aby byla princezna skrze mne nešťastna. Já jdu odtud a vše buď zapomenuto.“

Avšak král na to nedbal. Vkrátce přivedl svého zpovědníka a za nějakou hodinu byla Krasomila, hrdá princezna, ženou chudého Míroslava a stála v svých nejsprostších šatech před hradem, těžce se v duchu loučíc s otcem, který tak nevlídně s ní se rozžehnal a z domu ji vyhnal jako chudou děvečku. Brzy se ale vzmužila, vzala manžela svého za ruku a skočila s ním do vozu, který je měl až na královské hranice dovézt.

Když přijeli až na pomezí země té, kde měla býti někdy Krasomila panovnicí, slezli s vozu a šli pěšky dále.

„Ženo, moje drahá duše,“ řekl Miroslav Krasomile, „co nyní počneme? Já mám sice v hlavním městě bratra, který je u dvora a k službě mi dopomůže, ale do té doby se ledva nouzi vyhneme.“

„Vždyť něco peněz ještě máme, zatím budu pro lidi pracovat a vynasnažím se, abych starostem tvým ulevila,“ těšila Krasomila zarmouceného muže, ač jí nebylo u srdce volno.

V nejbližším městečku najal Míroslav zase vůz, aby nemusela chůzi nezvyklá žena dále pěšky jíti.

Když přijeli až do královského hlavního města, najal Míroslav malou sedničku a tam se s Krasomilou ubytoval. I umluvili se, že všecky nádherné šaty prodají a že sprostší koupí, což opravdu učinili, ano i jediný prsten, který měla Krasomila na ruce, obětovala na výživu.

„Nyní půjdu,“ řekl druhý den Míroslav, „zjednám ti práci a sobě službu, ku které mi bratr snad dopomůže.“

Šel a v poledne se s malým uzlíčkem vrátil. Rozvázal ho, vyndal hebké plátno a něco málo ovoce.

„Hleď, srdce moje, tu ti nesu práci, která ti, když ji dohotovíš, dobře zaplacena bude; ovoce jsem dostal u mého bratra. O ženo milá, jak jsem tebe, královskou dceru, do takového živobytí vtrhnouti mohl? Všem rozkošem zvyklá, máš nyní pro lidi dělat a nouzi snášet. O já nešťastník!“ tak bědoval Miroslav a líbal ruce své ženy, které teprv po svatbě řekl, jak velice ji miluje.

„A což naříkáš,“ odpověděla a oko její se na muže smálo, „vždyť jsem tomu sama tak chtěla. Tvoje láska mi za všecko odplatí.“

S radostí vzala hebký kment a chutě se pustila do práce. Pilně šila, nedajíc si pokoje ani v noci, a jen tu chvíli odběhla, co muži jídlo chystala. Když měla dílo hotové, vzala bělounký sprostý čepeček na hlavu a šla s Miroslavem, by práci odvedla. Byl to pěkný dům, do něhož jí Miroslav ukázal, a sloužící ji vedl skrze nádherné pokoje až ke komorné. Přece jí bylo ouzko, když komorná práci prohlížela a potom ledacos vystavovala a na penězích jí utrhovat chtěla. Již se tváře zapalovaly a slze jí vstupovaly do očí, tu se dvéře otevřely a vážná dáma do nich vstoupila. Ptala se komorné, oč se tu jedná, a když práci prohlédla, poručila, aby se švadleně mzda vyplatila. Krasomila se s poděkováním uklonila a pospíchala z domu ven. Míroslavu neřekla ani slova, co se jí přihodilo. Vzpomněla, že to asi také tak její vlastní komorné s ubohými švadlenami a jinými dělníky dělávaly.

Asi za dva dni přišel zase Míroslav a nabídl jí službu u jedné vznešené dámy, kde by se měla velmi dobře. Krasomila byla spokojena, zastřela tvář a šla k té paní na službu. Od hlavy do paty si ji paní prohlídla, potom se ptala, co všecko umí, a když jí to Krasomila pověděla, řekla dáma, aby zůstala dva dni na zkoušku.

Ale to byly trpké dva dni! Nyní viděla, co taková služka od rozmarných urozených zkusí, jak pohrdlivě se s ní zachází. Tu bylo strojení, běhání, snášení, a co křiku a vády, jestli nebyl jeden kroužek vlasů zrovna tak jako druhý, jestli se živůtek dost málo krčil. A přece není takové stvoření boží lepší než jiné; to nemohla Krasomila vydržet a za dva dni šla zpátky.

„Víš-li co nového, ženuško?“ řekl Miroslav za několik dní nato, když s rozjasněnou tváří do dveří vstupoval. „Náš král si přivezl nevěstu a zejtra bude veliká hostina v zámku, při které ji svým poddaným pánům představovati bude. Jedná prý se mnoho kuchařek a kuchařů a každý dostane za ten den několik kusů dukátů. Hleď, ty umíš vařit a mnoho na práci mít nebudeš, nešla bys tam za kuchařku?“

„Proč ne, půjdu. Tolik peněz za den tak snadno nevydělám,“ odpověděla Krasomila.

Ráno časně se ustrojila, uvázala na hlavu po sprostu šátek a šla s mužem do královského hradu.

„Já si budu také nějakého výdělku zatím hledět a večer pro tebe zase přijdu,“ řekl Miroslav, když odcházel z kuchyně, kamž byl ženu dovedl.

Krasomila se měla chutě k práci, kterou jí nejprvnější kuchař na celý den k obstarání vykázal, a ničeho si pro tesknost v zámku nevšímala. Všecko se dobře dařilo, již se hosté sjížděli a nebylo vozů ani konce. Právě běžela Krasomila přes chodbu, tu jí vběhne přes cestu pán samé zlato a stříbro, takže ho pro lesk ani znáti nebylo.

„Prosím vás,“ povídá hlubokým hlasem ku Krasomile, „zavolejte někoho, aby mi střevíc zavázal.“

Krasomila se na něho po očku ohlédla a vidouc dle šatů, že to sám král, shýbne se a zaváže mu střevíc sama. Král jí poděkoval a odešel. V malé chvíli přijde sloužící králův a ptá se, kde je ta kuchařka, co vázala králi střevíc, aby šla do hořejších pokojů k paní komorné. Krasomila učinila, jak jí bylo nařízeno.

Vejde ke komorné, ta se uklonila a prosila ji, aby vešla do druhých pokojů. S podivením ohlížela se Krasomila po skvostných komnatách, kde ji vše na domov upamatovalo. Byly to pokoje pro paní zřízené a Krasomila si pomyslila, že tu bude jistě mladá královna zůstávat, ale co ona zde dělat má, to posud nevěděla. Tu přišla až do oblékárny, kde ležely plné stolice drahých šatů, plné stolky klenotů.

„Zde si máte vybrat jedny šaty a k tomu klenoty; já vás ustrojím. Náš král chce vás za tu zdvořilost, kterou jste mu proukázala, jednou vzít k tanci.“

„Probůh,“ lekla se Krasomila, „co by řekl můj muž! Já s králem tančit, do těch šatů se ustrojit? Ne, ne, to neudělám.“

„Ani když já tě prosit budu?“ ptal se za ní hlas, a ona viděla u sebe krále – poznala svého Míroslava!

Krasomila se lekla a v úžasu ptala se přece jaksi bolestně: „A proč jsi to vše učinil a tak se mnou jednal?“

„Pamatuješ se snad, s jakou hrdou odpovědí jsi moje dvořeníny s obrazem mým nazpět poslala? Tenkráte jsem přísahal, že chci tvou hrdost ponížit. Tvůj otec mě v tom potvrdil a tvoje láska mi byla nápomocna. Avšak bych tě nebyl tak dlouho zkoušel, kdyby tvůj otec nebyl přikázal; já trpěl s tebou.“

Tu se otevřely dvéře a starý král vešel; všickni tří se srdečně objímali.

„Dcero, ta zkouška byla sice trochu trpká, ale věř mi, že bude blahodějná pro tebe a pro tvé děti!“ řekl otec.

Vtom přicházeli hosté, a vidouce novou královnu v drahém, zlatem vyšívaném rouše a královském diadému, byli vesměs její krásou okouzleni, neboť při vší spanilosti zastoupila místo hrdosti a pýchy teď přívětivost a dobrota.

S hrdým čelem vedl si Míroslav milovanou ženu do síně, kde panstvo shromážděno bylo a s jásáním mladou královnu uvítalo!


Diablo kaj Kaĉa (Čert a Káča)

Esperantigis Jiří Patera
En iu vilaĝo estis maljuna sevistino, nomata Kaĉa. Ŝi havis dometon, ĝardenon kaj al tio ankoraŭ kelkajn orajn monerojn, sed se ŝi tuta en oro sidus, eĉ la plej malriĉa fraŭlo ne edziĝus al ŝi, ĉar ŝi estis kiel diablo malbona kaj kverelema. Ŝi havis maljunan patrinon kaj fojfoje ŝi servon bezonis, sed eĉ se krejcero iun povus savi kaj ŝi per dukatoj pagus, neniu eĉ bagatelaĵon farus por ŝi, ĉar ŝi tuj pro ĉiu vorto disputis kaj kverelis, ĝis tio estis je cent metroj aŭdebla. Al tio ĉio ŝi ne estis bela, kaj tial ŝi restis fraŭlino, ĝis ŝi estis preskaŭ kvardekjara. Kiel kutime en vilaĝoj estas, ke ĉiudimanĉe posttagmeze estas muziko, okazis ankaŭ ĉi-loke; kiam aŭdiĝis ĉe vilaĝestro aŭ en gastejo sakfajfilo, la ĉambro estis tuj plena de junuloj, en antaŭĉambro kaj sur trotuaro staris junulinoj kaj ĉe fenestroj infanoj. Sed la plej frua inter ĉiuj estis Kaĉa; la junuloj al junulinoj kapsignis kaj tiuj moviĝis al la dancplaco, sed Katerina – tio estis ŝia nomo, nur moke oni diris al ŝi Kaĉa – dum sia tuta vivo tiun bonŝancon eĉ unufoje ne havis, kvankam al la sakfajfisto ŝi eble mem ŝatus pagi, tamen spite al tio ŝi ne ellasis eĉ unu dimanĉon. Unu fojon ŝi iras ankaŭ kaj dumvoje ŝi pensas: „Tiom aĝa mi jam estas, sed kun knabo mi ankoraŭ ne dancis, ĉu tio ne estas kolerinda? Vere, hodiaŭ mi dancus eble kun diablo.“

Kolerplena ŝi venas en la gastejon, eksidas ĉe hejtforno kaj rigardas, kiu kiun al danco prenas. Subite eniras tra pordo sinjoro en arbarista vesto, sidigas sin nemalproksime de Katerina ĉe tablon kaj mendas trinkaĵon. Servistino aplortas bieron, la sinjoro ĝin prenas kaj portas al Katerina por tosti. Katerina momenteton enmense miris, ke la sinjoro esprimas al ŝi tian honoron, momenteton ŝi honteme hezitis, sed fine ŝi volonte ektrinkis. La sinjoro la kruĉeton surtabligas, elpoŝigas dukaton, ĵetas ĝin al la sakfajfisto kaj krias: „Solon, knaboj!“ Junuloj faras lokon kaj la sinjoro prenas Kaĉan por danci.

„Kia strangaĵo, kiu li estas?“ demandas maljunuloj kaj kunigas la kapojn; junuloj grimacas kaj junulinoj kaŝas la kapojn unu post alian kaj kovras la buŝojn per antaŭtuko, por ke Kaĉa ne rimarku, ke ili mokas ŝin. Sed Kaĉa vidis neniun, ŝi ĝojis, ke ŝi dancas, eĉ se la tuta mondo mokus ŝin, por ŝi tio neniom gravus. Tutan posttagmezon, tutan vesperon dancis la sinjoro nur kun Kaĉa, aĉetadis marcipanon kaj ankaŭ dolĉan vodkon, kaj kiam venis la tempo por iri hejmen, li akompanis ŝin tra la vilaĝo.

„Mi deziras, ke mi povu ĝismorte danci kun vi kiel hodiaŭ,“ diris Kaĉa, kiam ili estis disirontaj.

„Do tio povas okazi al vi, iru kun mi.“

„Kaj kie vi loĝas?“

„Prenu min ĉirkaŭ la kolo, mi tion diros al vi.“

Kaĉa kaptis lin, sed en tiu momento la sinjoro transformiĝis en diablon kaj forflugis kun ŝi rekte en la inferon. Ĉe pordego li haltis kaj frapis, kamaradoj venis, malfermis kaj vidante la kunulon, ke li estas tute elĉerpita, ili volis senpezigi lin kaj Kaĉan depreni de li. Sed ŝi tenis sin kiel iksodo kaj per neniu forto ŝi lasis sin fortiri; vole-nevole devis la diablo kun Kaĉa surdorse iri al la sinjoro Antikristo.

„Kiun vi portas?“ demandis lin la sinjoro.

Kaj tiam rakontis la diablo, ke irante sur la tero li ekaŭdis la ĝemon de Kaĉa pro dancanto, kaj intencante ŝin iom timigi, li ekdancis kun ŝi kaj poste por momento li volis montri al ŝi ankaŭ la inferon. „Mi ne sciis,“ li finis, „ke ŝi ne volos min delasi.“

„Ĉar vi estas stultulo kaj instruojn miajn vi ne memoras,“ vortatakis lin la maljuna sinjoro. „Pli frue, ol vi ekrilatos kun iu, vi devas koni liajn intencojn; se vi pri tio ekmemorus, kiam Kaĉa akompanis vin, vi ne kunportus ŝin. Nun malaperu el mia vidkampo kaj penu senigi vin de ŝi.“

Plena de ĉagreniĝo ŝoviĝis la diablo kun la fraŭlino Katerina sur la teron. Li promesis al ŝi orajn montojn, verdajn valojn, se ŝi lasos lin, li malbenis ŝin, sed ĉio neniel utilis. Plenlacega, kolerplena li venas kun sia ŝarĝo sur iun herbejon, kie juna ŝafpaŝtisto en grandega peltmantelo volvita ŝafojn paŝtis. La diablo transformiĝis en ordinaran homon, kaj tial la ŝafpaŝtisto ne rekonis lin. „Kiun do vi portas, amiko?“ li demandas familiare la diablon.

„Aĥ, kara homo, apenaŭ mi spiras. Imagu, mi iris mian vojon pri nenio pensante, jen saltas tiu ĉi virinaĉo sur mian dorson kaj neniel volas de mi desalti. Mi volis porti ŝin en la plej proksiman vilaĝon kaj tie ŝin iel formeti, sed mi ne estas kapabla, miaj kruroj malfortiĝas sub mi.“

„Nu, atendu iom, mi helpos vin de tiu trudulino, sed ne longe, ĉar mi devas ree paŝti; almenaŭ por duona vojo mi forportos ŝin.“

„Mi tre ĝojos.“

„Ĉu vi aŭdas, vi, kaptu min,“ kriis la ŝafpaŝtisto al Kaĉa.

Apenaŭ tion Kaĉa ekaŭdis, ŝi delasis la diablon kaj kaptis la vilan peltmantelon. Nun la svelta paŝtisto portis grandan pezon, Kaĉan kaj la terure grandan mantelon, kiun li matene prunteprenis de kortmastro. Sed ĝi baldaŭ komencis tedi lin kaj li ekpensis, kiel senigi sin de Kaĉa. Li venas al fiŝlago, kaj jen li havas ideon ĵeti ŝin tien. Sed kiel? Se li povus la peltmantelon eĉ kun ŝi demeti. Ĝi estis sufiĉe malstrikta kaj tial li malrapide provis, ĉu eblus demeti ĝin. Kaj jen, li eltiras unu brakon, Kaĉa scias nenion, li eltiras la alian, Kaĉa ankoraŭ scias nenion, li demetas la unuan maŝeton de butono, li forigas la duan, la trian kaj plaŭd – Kaĉa kuŝas en la fiŝlago eĉ kun la peltmantelo.

La diablo ne iris post la ŝafpaŝtisto, li sidis sur kampolimo kaj paŝtis ŝafojn, rigardante ĉu la paŝtisto kun Kaĉa baldaŭ revenos. Li ne devis longe atendi. Kun la malseka mantelo surŝultre rapidis la ŝafpaŝtisto al la herbejo opiniante, ke la fremdulo jam estas eble ĉe la vilaĝo kaj la ŝafoj restis solaj. Kiam ili ekvidis sin reciproke, ili rigardis unu la alian. Diablo, ke la ŝafpaŝtisto iras sen Kaĉa, kaj la paŝtisto, ke la sinjoro tie sidas plu. Kiam ili ekparolis, diris la diablo al la ŝafpaŝtisto: „Mi dankas al vi, vi faris al mi grandan servon, ĉar mi devus probable ĝis la lasta juĝo porti Kaĉan. Neniam mi forgesos pri vi kaj iam mi riĉe rekompencos vin. Sed por ke vi sciu, al kiu vi helpis el mizero, mi diros al vi, ke mi estas diablo.“ Tion li findiris kaj malaperis. La ŝafpaŝtisto restis momenton stari kiel senkonsciigita, poste li diris al si: „Se ĉiuj diabloj estas tiom stultaj kiel li, tiam estas bone.“

En tiu lando, kie vivis la ŝafpaŝtisto, regis juna princo. Riĉaĵojn li havis multajn; estante libera mastro super ĉio, li ĝuis ĉion plenmezure. Tagon post tago li ĝuis la plezurojn, kiujn nur la mondo povas disponigi, kaj kiam venis nokto, el la princaj salonegoj aŭdiĝis kantado de senbridaj diboĉemaj junuloj. La landon administris du intendantoj, kiuj ne estis pli bonaj ol la princo mem. Kion ne fordiboĉis la princo, lasis al si ili du, kaj la povra popolo ne sciis, kie preni pluan monon. Kiu havis belegan filinon aŭ monon, tiu ne havis feliĉan tempon, ĉar kun certeco li povis atendi ordonon, ke la princo tion plenrajte por si postulos, kaj dio favoru tiun, kiu lian volon oponus! Kiu povus tian reganton ami? Tra la tuta lando la popolo malbenis la princon kaj la landintendantojn. Iun tagon, ne sciante plu kion pensi, la princo venigis astronomon kaj ordonis, ke li al li kaj al la du intendantoj legu planedojn. La astronomo obeis kaj esploris en la steloj, kian finon havos la vivo de la tri prodigemuloj.

„Pardonu, princa Moŝto,“ li diris fininte la esploradon, „al via vivo kaj ankaŭ al viaj intendantoj minacas tia danĝero, ke mi timas tion eldiri.“

„Nur parolu, ĝi estu kio ajn! Sed vi devas resti ĉi tie kaj se ne plenumiĝos viaj vortoj, vi perdos vian kapon.“

„Mi tre volonte subigas min al via justa ordono. Aŭskultu do: antaŭ ol estos la dua lunkvarono, venos por ambaŭ intendantoj diablo, je tiu kaj tiu horo, je tiu kaj tiu tago, kaj dum la plenluno li venos ankaŭ por vi, princa Moŝto, kaj ĉiujn vin tri vivantajn li en inferon forportos.“

„En prizonon forkonduku tiun ĉi mensogan ĉarlatanon!“ ordonis la princo kaj la servistoj faris laŭ la ordono. En la koro ne sentis sin bone la princo, kiel li ŝajnigis; la vortoj de la astronomo skuis lin kiel juĝa voĉo. Unuafoje aŭdigis sin en li la konscienco! La intendantojn oni forveturigis hejmen duonmortajn, neniu el ili ion manĝis. Preninte ĉiun sian havaĵon ili sidiĝis en veturilojn, forveturis en siajn bienojn kaj ordonis la kastelojn de ĉiuj flankoj ĉirkaŭbari, por ke diabloj ne povu veni por ili. La princo konvertiĝis al la ĝusta vivo, li vivis silente kaj trankvile kaj iom post iom li komencis administri la landon esperante, ke verŝajne tamen la kruela sorto ne plenumiĝos.

Pri tiuj ĉi aferoj la malriĉa ŝafpaŝtisto havis neniun ŝajnon; ĉiutage li paŝtis sian gregon kaj zorgis neniom, kio okazas en la mondo. Iun tagon subite staras antaŭ li la diablo kaj diras al li: „Mi venis, paŝtisteto, por rekompenci al vi vian servon. Kiam estos la lunkvarono, mi devos forporti en la inferon la iamajn landintendantojn, ĉar ili priŝteladis la malriĉan popolon kaj al la princo ili malbone konsilis. Sed ĉar mi vidas, ke ili pliboniĝos, mi lasos ilin ĉi tie kaj ĉe tio mi tuj rekompencos vin. Kiam estos tiu kaj tiu tago, eniru en la unuan kastelon, kie estos multe da homoj. Kiam en la kastelo komenciĝos kriado, servistoj malfermos pordegon kaj mi gvidos for la mastron, do tiam alpaŝu al mi kaj diru: „Foriru ĉi-momente, aŭ estos malbone!“ Mi obeos vin kaj iros. Sed post tio igu la mastron doni al vi du sakojn da oro, kaj se li ne volos, diru nur, ke vi alvokos min. De tie iru al la dua kastelo kaj faru same kaj la saman pagon postulu. Sed kun la mono bone mastrumu kaj utiligu ĝin por bono. Kiam estos la plenluno, mi devas forporti la princon mem, sed mi ne rekomendas al vi liberigi lin, ĉar vi devus propran haŭton oferi.“ Tion li findiris kaj foriris.

La ŝafpaŝtisto memoris ĉiun vorton. Kiam estis la lunkvarono, li maldungiĝis kaj iris al la kastelo, kie unu el la du intendantoj loĝis. Li venis tien ĝustatempe. Homamasoj staris tie kaj rigardis, ke diablo la sinjoron portos. Jen aŭdiĝas en la kastelo malespera kriego, la pordego malfermiĝas kaj nigra diablo tiras la mastron eksteren, palan kaj duonmortan. Jen elpaŝas el la homamaso la ŝafpaŝtisto, prenas la mastron je la mano kaj la diablon forŝovinte vokas: „Foriru, aŭ estos malbone al vi!“ Tiumomente la diablo malaperas kaj la ĝojanta mastro kisas la manon de la paŝtisto demandante lin, kion li postulas rekompence. Kiam la paŝtisto diris, ke du sakojn da oro, la mastro ordonis, ke oni tuj tiun kvanton donu al li.

Kontenta iris la ŝafpaŝtisto al la dua kastelo kaj tie ankaŭ same bone kiel ĉe la unua li sukcesis. Estas memkompreneble, ke la princo sufiĉe rapide eksciis pri la ŝafpaŝtisto; ĉar li cetere ĉiam demandadis, kiel la mastroj finiĝis. Kiam li ĉion tion ekaŭdis, li sendis veturilon kun kvar ĉevaloj por la kara ŝafpaŝtisto kaj kiam oni alveturigis lin, li insiste petis lin, ke li kompatu lin kaj el la inferaj ungegoj liberigu lin.

„Mia sinjoro,“ respondis la ŝafpaŝtisto, „tion mi promesi al vi ne povas; temas ĉi-foje pri mi. Vi estas granda pekulo, sed se vi volus plibonigi vin, juste kaj saĝe vian popolon regi, kiel por princo decas kaj konvenas, mi provus fari tion, eĉ se mi mem anstataŭ vi devus iri en la ardantan inferon.“ La princo kun klara menso ĉion promesis kaj la ŝafpaŝtisto foriris, promesinte al li, ke en la certa tago li aperos.

Kun timo kaj teruro oni ĉie atendis la plenlunon. Kiel oni komence tion deziris al la princo, tiel oni lin nun kompatis, ĉar ekde tiu momento, kiam li pliboniĝis, neniu povis deziri al si pli bonan princon. Tagoj pasas, eĉ se oni ilin kun ĝojo aŭ kun ploro kalkulas! Antaŭ ol la princo atendis, sur la sojlo estis la tago, en kiu li devis adiaŭi ĉion, kio lin ĝojigis. Nigre vestita, tute mortanta, sidis la princo kaj atendis aŭ la ŝafpaŝtiston, aŭ la diablon. Subite malfermiĝas la pordo kaj la nigra diablo staras antaŭ li.

„Preparu vin, moŝta princo, la tempo forfluis, mi estas ĉi tie por vi.“

Eĉ vorton ne respondante la princo leviĝis kaj paŝis post la diablo en la korton, kie senmezura kvanto da homoj staris. Jen tra la amaso faras al si vojon la ŝafpaŝtisto tute elĉerpita kaj kuras rekte al la diablo, vokante de malproksime: „Forkuru, forkuru, aŭ vi finiĝos malbone.“

„Kiel vi povas aŭdaci min reteni? Ĉu vi ne scias, kion mi diris al vi?“ sufloris la diablo al la paŝtisto.

„Frenezulo, ne temas pri la princo, sed pri vi. Kaĉa vivas kaj demandas pri vi.“ Kiam la diablo ekaŭdis pri Kaĉa, tuj li malaperis kaj lasis la princon trankvila. La ŝafpaŝtisto enmense mokis lin kaj ĝojis, ke per la ruzo li liberigis la princon. Pro tio la princo nomumis lin sia la plej unua kortegano kaj kiel propran fraton li amis lin. Sed li ankaŭ bone decidis, ĉar la malriĉa paŝtisto estis sincera konsilanto kaj prava kortegano. El la kvar sakoj da oro li retenis al si eĉ ne krejceron; li helpis per ĝi al tiuj, de kiuj la intendantoj ĝin ekspluate gajnis.


  1   2   3


Elŝuti 152.77 Kb.

  • Čert a Káča)
  • POTRESTANÁ PÝCHA ( Punita orgojlo)
  • Diablo kaj Kaĉa (Čert a Káča)

  • Elŝuti 152.77 Kb.