Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


There’s Probably no Atheist

Elŝuti 377.27 Kb.

There’s Probably no Atheist




paĝo1/7
Dato20.03.2017
Grandeco377.27 Kb.

Elŝuti 377.27 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7

Vinko Ošlak


There’s Probably no Atheist

(Probable troviĝas neniu ateisto)

Klagenfurt / Celovec / Klaŭdiforumo

2015


Now Stop Worrying and Enjoy Your Life!

Nun ĉesu zorgiĝi kaj ĝuu vian vivon!

(Atheists from London / ateistoj el Londono)

Now Start Worrying and Examine Your Life in the Light of the Bible!

Nun komencu zorgiĝi kaj ekzamenu vian vivon en la lumo de la Biblio!

(Christians from all over the world / kristanoj el la tuta mondo)


Rimarko pri la ortografio: Mi uzas la majusklon ĉe la vorto »Dio«, kiam temas pri la vivanta Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, en kiun kredas la kristanoj – kaj mi uzas la minusklon – dio – kiam temas pri dio kiel filozofia koncepto aŭ kiel iu ajn pagana kaj tiel ne reale ekzistanta dio, tiu, kiun la ateistoj prave negas.

Rimarko pri la virinaj nomoj: En Esperanto ne estas jam optimume solvita la problemo de la virinaj nomoj, kiuj laŭfundamente devus ricevi la saman substantivan finaĵon -o kiel la viraj. Bedaŭrinde nek Z. nek aliaj granduloj en la kresko de la lingvo internacia tion konsekvence faris kaj tiel estiĝis la parta lingva kaoso. Mi prenu la al ĉiuj konatan biblian ekzemplon. Se oni procedas kiel la plimulto de esperantoskribantaj personoj, kaj el la latina, itala, germana ktp., la nomo »Maria« aŭ slavlingve »Marija« faras esperantlingvan nomon »Mario«, forgesante, ke en la latina, itala, slavaj lingvoj la finaĵo -a ĉe la virinaj nomoj ne signifas adjektivon, kiel en Esperanto, sed substantivon en la virina formo, oni per tio ignoras, ke la itallingva leganto tion povas kompreni kiel la italan kaj kroatan »Mário«, kiu estas la vira nomo. Tial mi decidis uzi kiel bazon de la esperantlingva nomo la kompletan nomon en la origina lingvo, kaj tiun kompletigi per la esperanta substantiva finaĵo -o, ricevante tiel la regule formitan esperantlingvan nomon Mariao, kiu klare diferencas de la itala virnomo Mario kaj samtempe elegante ebligas uzi akuzativon, kio per la nekonsekvenca kaj kontraŭregula uzo de la adjektiva finaĵo -a ne estas ebla. Mi konscias, ke la nomoj kiel: Mariao, Magdalenao, Martao, Elisabetao ktp. unuaaŭde iomete ŝokas, tamen kiel ĉio en la lingvo, temas pri alkutimiĝo, kiu baldaŭ sekvas kaj bone funkcias. Finfine oni havis, dum lernado de Esperanto, la precize saman problemon pro la akcento sur la antaŭlasta silabo, kiu multajn unuaaŭde ŝokas, sed per konsekvenca uzo la konsterno malaperas kaj la propra esperantlingva formo fariĝas »natura«.

(La aŭtoro)


Mi vere sendian homon dum mia tuta vivo ne jam renkontis.

Anstataŭ tian mi nur renkontis la senkvietan homon.“

Dostojevski: La Junulo


Enkonduko
Mia »ateisma« sperto estas kompreneble komplete alia ol tiu de la simpatia damo1 en Londono, kiu ekhavis ideon, propagandi principan eblecon kaj probablecon de Dia ne-ekzisto sur la fasadoj de londonaj publikaj amasveturiloj2. Jam ŝia decido, propagandi sur veturiloj kun cetere ne rekte uzita grekdevena vorto »ateismo«, almetas interesan demandon, ĉu tia agado kaj agadmaniero estas en kongruo kun la baza ideo de la vorto »ateismo«, pri kiu fakte temas, eĉ se esprimita per relativiga »probably«. Ĉar ŝia konsulanto estas la fama brita biologo profesoro Richard Dawkins, kies libro The God Delusion3 (Seniluziiĝo pri dio) ĵetis tiom da legantoj sen solida filozofia kaj biblia klereco en embarason kaj mondperceptan dilemon, ŝi ne formulis stulte, kiel tion faris ŝiaj senfantaziaj kaj eĉ pli senkleraj vienaj epigonoj, kiuj imite propagandas sur propraj veturiloj, ĉar la publikaj tion refutis: »Es gibt keinen Gott!« (Ne troviĝas Dio). Ŝi formulis saĝe, tre verŝajne sub la instrukcio de sia ateisma mentoro kaj guruo Richard Dawkins: »There’s probably no God!« (Probable Dio ne troviĝas).

Eble mi devus – estante biblifidela kristano – pro tiel unuavide aŭdaca slogano skandaliĝi, kiel multaj, ĉu nur laŭnomaj (ili kutime deĵore pro io skandaliĝas) aŭ veraj, do novnaskitaj kristanoj (se ili estas ankoraŭ novicoj, ne sufiĉe kleraj, ne jam bone konantaj la Biblion), tion faras. Sed se mi la sloganon iomete sublupee observas, mi devas agnoski, ke ĝuste tiel statas la afero kaj la juna damo per sia aserto logike pravas. Kion ŝi vere diras? Ke la eventuala ne-ekzisto de Dio estas probabla. Por esti en klaro: nur probabla! Sed kio pri Lia ekzisto? Ŝi ne esprimas sin tiurilate. Ŝi povus sin esprimi, sed verŝajne pro timo, tro larĝe malfermi la pordon de teismo kaj simetrii ĝin kun la propra ateismo, ŝi al sia afero ne faris bonan komplezon. Tiel ŝi falis en logikan falilon, kiun ankaŭ ŝia sufloranto ne registris, estante tamen biologo kaj ne vere filozofo – ke ŝi ne atentigis pri supoza simetrio inter ambaŭ eblecoj, sed ĝuste preparis por la teisma vidpunkto la terenon por povi diri, ke la ekzisto de Dio ne estas kaj ne povas esti io »probabla«, sed nepre io certa. La neekvacia rilato inter ambaŭ principaj eblecoj de ekzisto kaj ne-ekzisto, sekve estas tia, ne laŭ mi sed jam laŭ la propaganda slogano en Londono: Se Dio ne ekzistas, tio estas afero probabla; sed se Dio ekzistas, tio estas afero certa. Inter ambaŭ eblecoj do ne troviĝas simetrio, egalvaloro, egalpezo; oni ankaŭ povas diri: egala intelekta grado! Ke la granda franca kristana pensulo, filozofo, fizikisto kaj matematikisto Paskalo (Pascal) en sia konata »veto de Paskalo« proponis principan rilaton de verŝajno ke Dio ekzisatas aŭ ne ekzistas per 50 : 50, tio estis lukso, kiun povas riski homo fidanta. Li povus riski eĉ multe pli maloportune por sia afero, ekzemple tiel, ke 99,999… da percentoj favore je ateisma hipotezo lasus nur plu mikran, konkrete ne plu imageblan teorian verŝajnon, ke Dio ekzistas – kaj tamen restus kaj ĝis niaj tagoj estus absolute saĝe veti favore je kredo, ke Dio ekzistas, ja inter la konsekvencoj de ambaŭ vetelektoj troviĝas nenia racia rilato.

Kompreneble, simpla kristana kredanto povus obĵeti: Kiamaniere vi kiel mia frato en kredo kaj en Kristo povas, eĉ se nur principe kaj teorie, permesi al vi kaj al viaj legantoj eblecon, ke Dio, en kiun mi kaj supoze kaj espereble ankaŭ vi firme kredas, probable ankaŭ povus ne ekzisti? Kaj al tia supoza simpla kaj sincera kristana animo mi respondas anticipe jenon: Se vi, kara frato aŭ fratino, ŝatas vian kredon en Dion – kaj por mi ĝi estas la plej valora trezoraĵo en mia vivo – tiam vi devas permesi teorian probablon, ke Dio probable ne ekzistas. Ĝuste tiu probablo faras la tiel esencan diferencon inter »kredi en Dion« kion faras la kristanoj, kaj »scii pri Dio«, kion arogas al si dogmistoj, fanatikuloj kaj ĉiuj, kiuj kredas sin, esti komisiitaj uzi perforton por devigi aliajn homojn same »scii« pri ekzisto de Dio, kiel ili pretendas tion »scii«. Sed, kara frato aŭ fratino, »scion« pri Dio havas ekskluzive nur Dio mem. Eĉ demonoj ne scias pri Dio, kvankam antaŭ sia falo ili Lin povis vidi, sed: »La demonoj ankaŭ kredas kaj tremas« (Jak 2,19). La Biblio nenie provas »pruvi« ekziston de Dio; ĝi suverene, ĉar mem la vorto de Dio, rakontas el la vidpunkto de Lia certa ekzisto – sed la homan percepton de tiu ekzisto la Biblio ne nomas »scio«, sed humile kaj kun la homa intelekta kaj eĉ multe pli spirita kapacito kongrua »fido« aŭ »kredo«.

Vi vidas, mi vere ĝojas, ke sinjorino Ariane Sherine ne formulis simetrion de sia slogano, dirante: »Probably there’s a God« (Probable Dio troviĝas) kaj ŝi tiel sammaniere kiel la granda kristana filozofo Anselmo de Kanterbero agnoskis, ke al la esenco de Dio apartenas Lia certa ekzisto, eĉ se Imanuelo Kant tion ne povis kompreni.

Tamen… Se ne ekzistas simetrio inter la certa ekzisto kaj probabla ne-ekzisto de Dio, ekzistas aliflanke la simetrio, ke ambaŭ principaj eblecoj estas prenitaj per kredo. Ne per scio, sed per kredo. Tiel la diferenco inter la teismo kaj la ateismo ne koncernas kredon, sed nur la objekton de la ĉiama kredo. La ateisto ne diferencas de la teisto per tio, ke la unua scius, sed ne kredus, kaj la dua kredus, sed ne scius – eĉ se kelkaj primitivaj ekzempluloj de ateismo tiel ŝajnas opinii. Oni ne povas diri: »Mi scias, ke Dio ekzistas,« sed ĉiam nur: »Mi kredas, ke Dio ekzistas.« Sed tute same oni ne povas – krom se en aroga pretendo – diri: »Mi scias, ke Dio ne ekzistas,« sed analogie al la teisma deklaro nur: »Mi kredas, ke Dio ne ekzistas.« Tiel la fenomeno »ateismo« ne forigas kredon aŭ fidon; estas nur tiel, ke la kredo kaj fido de la ateisto koncernas alian objekton ol la kredo kaj fido de la teisto. Ni, kredantaj, ne estu tro ĝenataj, se niaj amikoj ateistoj preskaŭ konsekvence kondutas kaj sin esprimas, kvazaŭ tiu tiom grava diferenco ne troviĝus, kaj arogas al si, negante ekziston de Dio, scion, kvankam ili disponas nek per unu nura pruvo, kion eĉ profesoro Dawkins, tamen estante protestantdevena kaj ne ortodoksdevena ateisto, en sia verkaro larĝanime agnoskas kaj meritas nian laŭrokliniĝon! La entuziasmo faras ilin blinda por observi tiun esencan diferencon, ĝuste tiu entuziasmo, kiu al ni, ĵurantaj je evangelio, ofte mankas.

Sed mi volas reveni al mia persona sperto pri la ateismo. Fakte temas pri du spertoj. La unua sperto, kiun bonŝance sinjorino Ariane Sherine ne devis travivi, estis la sperto de ateismo kiel la religio de la komunisma ŝtato, en kiu mi vivis ĝis mia 35-jara aĝo. La komunismo ne estis, kiel facilanime emas kredi – denove kredi, ĉar scias ili kun certeco tion ne! – la tn. »salonmaldekstruloj«, do tiuj materie bone prizorgitaj okcidenteŭropaj kaj nordamerikaj burĝaj gefiloj, kiuj praktike ĝuas ĉiujn avantaĝojn de kapitalisma kaj parlamentdemokratia jura ŝtato, sed samtempe teoriumas kaj fantasmas pri »komunisma socio« kvazaŭ paradizo sur la tero. Tiuj bonstataj »proletarioj« simple ignoras ĉiun krimon, kiu estas esenca konsista parto de ĉiu komunisma ŝtato, kiel tion tiel evidente faras ankaŭ Richard Dawkins komence de sia libro, kie li parafrazas la kanzonon de Beatlo Lennon kaj surlistigas revojn pri surtera paco, se ne estus… religia kredo kaj Dio – kaj li simple forgesas aldoni, kio estus, se ne estus la ateisma kredo: Lenino kun sia »katekismo de Neĉajev«, do pervertita moralinstruo en la senco: Morale permesita estas ĉio, kio utilas al la revoloucio; se ne estus Stalino, kies »marksisma altlernejo« estis junaĝa prirabado de bankoj por financi la partion de Lenino; se ne estus pakto inter Stalino kaj Hitlero, kiu ebligis atakon kontraŭ Pollando kaj tiel komencon de la dua mondmilito; se ne estus Mao kun milionoj da likviditaj ĉinoj; se ne estus Pol-Poto, kiu likvidis du milionojn da kampuĉeanoj ktp. Senfina serio preskaŭ.

Mi jam indikis, koncerne la anglan profesoron Dawkins, ke ateismo ne estas egala al ateismo. Ĉar mensa parazito, kion montras jam la nomo, kies kerna, pozitiva parto tamen estas la teismo, konsumita de la parazita vokalo a-, ĝi alprenas la karakteron kaj konduton de la teismo, sur kiu ĝi gastumas kaj parazitumas. Tiel ne estas mirige, se en la sovetia komunismo oni baldaŭ rekonis bazajn tipajn trajtojn de la ortodoksa eklezio, en kiu diskuto kaj kritiko ne okazas. En pli larĝanima kaj tolerema tipo de komunismaj partioj en la iama Jugoslavio, eĉ pli en Pollando, oni rekonis trajtojn de malpli rigoroza kaj monologa katolikismo. Sed tiuj landoj estis sub tro forta premo de la sovetia komunisma doktrino, por ke tiu diferenco povu montriĝi en plena amplekso, escepte de Pollando, kie ne estis skandalo, se oficiro de la pola armeo, membro de komunista partio, dimanĉe kun sia familio frekventis la katolikan meson. La veran karakteron montris la »katolika ateismo« en komunistaj partioj sub demokratiaj cirkonstancoj, kiel en Italio, Francio kaj poste en Hispanio kaj Portugalio, kie la ateismo tute ne estis deviga mondpercepto de partianoj. Kio do pri la »protestanta ateismo«, ĉu ĝi estis sur tiu ĉi skalo la plej libereca kaj agrabla? Tute ne. Ĉar la teisma bazo por protestante difinita ateismo estis la severa pietisma kredo, multe pli strikta ol la katolika, tiel ankaŭ la ateismo en la protestanta medio alprenis ties pietisman kaj severan karakteron. La diferenco kompare al la ortodokse difinita ateismo en la orienta Eŭropo estas donita per tio, ke la protestanta medio tamen apartenis al klere kaj kulture alte evoluita tipo, kion oni por la ortodokse difinita Oriento ne povas diri. Tial la orienta ateismo heredis kaj eĉ plifortigis la primitivan pensmanieron kaj krudan senkompatan agmanieron, kia povis estiĝi en sklavaj cirkonstancoj de la rusa imperio, dum la pietisma severo kaj rigoro tamen havis alte evoluitan kleran, kulturan kaj moralan bazon, el kiu profitis ankaŭ la tie estiĝinta ateismo. Se oni komparas eĉ la tiel entuziasman batalanton kontraŭ ĉio religia, kiel profesoro Dawkins, kun la eĉ moderaj komisaroj de la rus-komunisma tipo, oni komprenas, pri kio mi parolas.

Do, mi infanaĝis nek sub ia serioza, tamen kulture altnivela protestanta, nek sub ia rigoroza, sed barbare primitiva kaj kruda ortodoksa, sed en la modera kaj tamen iom primitiva, sed ne ĝis ekstemoj de Stalina imperio opresa tutjugoslavia Tito-komunisma ŝtatateismo. Kompare kun la orientblokaj sovetsatelitaj ŝtatoj – escepton de Pollando mi menciis – la eklezioj kaj religiaj komunumoj en Jugoslavio estis certagrade liberaj. Kompreneble, precipe en la unua kvaronjarcento post la milito, la opresa aparato ankaŭ en Jugoslavio persekutis pastraron. Simplaj eklezianoj sentis maltoleremon de la komunisma ŝtato nur ĉe certaj profesioj, kie estis postulita »scienca mondpercepto«, kio signifis marksismon en jugoslavpartia simpligo, redukto kaj redakto. Oni ekzemple ne povis esti eĉ simpla milicano sen esti partiano; simpla instruisto oni eventuale povis esti sen fariĝi partiano – sed se tia instruisto estis vidita frekventante preĝejon, tiu rapide perdis sian oficon, eĉ se tio estis en kontraŭdiro kun la ŝtata konstitucio. Kompreneble oni kiel ne-komunisto ne povis fari karieron en armeo, ŝtata administrado kaj en gravaj etaĝoj de ekonomia, kultura, scienca kaj amaspublikila vivo. Tiel la homoj kun religia konvinko povis sian kredon malantaŭ la muroj de propra domo kaj de preĝejo relative libere vivi, sed ili devis rezigni pri ajna ŝtata kaj socia kariero. Estis egaleco, sed la ateistoj en la kompartia kaj tiel ankaŭ ŝtata senco estis »pli egalaj«, kiel la angla verkisto George Orwell tion brile esprimis en sia romano La bestofarmo. La ateismo, tute specifa kompreneble, kribrita particentrale, estis la religio de la komunisma jugoslavia ŝtato. Tiu religio iel toleris apud si ankaŭ aliajn religiojn, sed ĝi ĝuis apartan statuson de unuarangeco, kaj la adeptoj de ĝi ricevis »diplomon« de la »scienca mondpercepto«. Tiel ekzemple en mia naskiĝlando Slovenio troviĝis 100.000 komunistoj, kio laŭ la statuso de la primitivmarkisisma ateismo donis 100.000 da »sciencistoj«, eĉ se granda parto de ili estis preskaŭ analfabetoj. Nome, en la statuto de la partio estis difinite, ke alpreni la »sciencan mondpercepton« estas la nepra kondiĉo por esti akceptita membro de la kompartio. Ĉar komunistoj ne observis multe la logikon – Marx prunteprenis por sia sistemo »dialektikon« de Hegel – ili pretervidis, ke science mondpercepti verdire povas nur tiu, kiu mem estas scientisto. Ĉiuj aliaj povas alpreni filozofiajn kaj eĉ ideologiajn sistemojn nur laŭ la maniero de religia kredo. Sekve: se kamaradoj komunistoj ne volas esti ironie prenitaj por sciencistoj, eĉ se analfabetoj, ili devas akcepti, ke oni prenas ilin por religiaj kredantoj. Ili do havas elekton.

Malgraŭ la fakto, ke la jugoslavia ŝtatateismo ofte kaŭzis pro sia vere primitiva nivelo kaj sinesprimado hontosenton ĉe iom pli kleraj partianoj mem kaj en tiu senco ĝi ne distingiĝis disde la ŝtatateismo en aliaj »socialismaj«, fakte komunismaj ŝtatoj, tiu tipo de ateismo praktike atingis la kontraŭon de sia intenco kaj programo: la plifortiĝon de la religia kredo ĉe tiuj, kiuj ĝin havis, kaj embarason kaj hontiĝon ĉe propravolaj ateistoj ekster la ŝtata ateismo, ĉar neniu sincera kredanto resp. perceptanto fartas bone, se ties kredo aŭ mondpercepto estas oktroita de diktatoreca reĝimo. Mi supozas, ke simile troviĝis en embaraso kaj profunda hontiĝo ĉiuj sinceraj katolikoj en la tempo de la kontraŭreformacio, kiam la romkatolika religio estis helpe de la ŝtata perforto oktroita al miloj kaj eĉ milionoj da tiuj, kiuj antaŭe propradecide fariĝis kristanoj surbaze de la Biblio. Tiel ankaŭ mi pro la opresa karaktero de la ŝtate oktroita ateismo en la publika vivo pli malfrue mem fariĝis ateisto ol mi tion farus, se la ŝtato ne altrudus sian primitivan mondpercepton eĉ en okuloj de iom klera propravola ateisto; kaj poste, kiam mi pro aliaj motivoj tamen ĉesis kredi en la senco de la hejme kaj eklezie edukita katolika religio, mia ateismo forte distingiĝis de tiu, kian predikis kaj altrudis la komunisma ŝtato. Verŝajne pro tio mi dum ĉiuj proksimume 10 jaroj de mia ateisma periodo ne ĉesis interesiĝi pri religiaj demandoj, ne ĉesis legi prireligiajn librojn kaj eĉ la Biblion. Sed por la adeptoj de la reĝimo estis suspekte, ke mi en diskutoj ĉiam demandis, pro kio oni ne povas esti komunisto, eĉ se oni persone kredas en Dion. Neniu povis doni al mi kontentigan respondon, sed la reĝimoreloj bone registris mian demandon kaj mian starpunkton. Tiel mi, kvankam ateisto, kvankam entuziasmiĝinta pri Marx, neniam fariĝis ano de Ligo de komunistoj, kiel la kompartio nomiĝis en Jugoslavio. La ŝtata primitiva ateismo do havis, rigardate de mia hodiaŭa pozicio, sur mian spiritan vojon absolute pozitivan influon. Se mi vivus en demokratia ŝtato, kie ĉe kelkaj partioj almenaŭ tuj post la milito ateismo estis rekomendita kaj foje propagandita, sed neniam perforte altrudita, mi probable ĝis nun restus ateisto de propra elekto kaj tipo, blinda por ĉiuj kontraŭdiroj de tiu mondpercepto.

Alia afero estis mia persona kaj privata ateismo. Ĉi tie mi ne volas ĵeti respondecon por ĝia estiĝo al iu ajn alia, mi mem plene respondecas por ĝi. Certe mia oportuneco ludis sian rolon, kvankam tio verŝajne ne estas mia tipa kaj elstare forta miskarakteraĵo. Sed oni devas konsideri, ke eĉ la plej ribelantaj homoj, ŝajne la plej aŭdacaj kaj kuraĝaj, finfine tamen restas oportunemaj, tiel mi same. Ankaŭ nepovo de la katolikaj sacerdotoj, konvinke respondi miajn ĉiam pli tiklajn kaj laŭtajn demandojn, kontribuis, ke mi pli facile perdis mian infanan kredon. La motivo kaj admono, kiun mi aŭdis hejme: »Kredu por esti sekura…«, kiu en si mem tute ne estas falsa, estante popolsimpla fariaĵo de la Veto de Paskalo, efikis en miaj oreloj kiel oportunismo de la plej malnobla speco. Sed la ĉefa motivo por fariĝi ateisto estis ĉe mi la sama, kian oni finfine trovas ĉe ĉiu homo, kiu negas ekziston de la sankta kaj justa Dio: fuĝi el la kaĝo de la religio por esti libera por esperitaj ĝuoj, kiujn la religia kaj same la revelaciita kristana kredo prenas por peko.

Resume: mia persona ateismo estis sub la vidpunkto de demokratia kaj jura ŝtato kaj same sub la vidpunkto de humanisma toleremo kaj reciproka respekto, multe pli bona ol la oktroita ŝtata pseŭdmarksisma ateismo. Sed sub la vidpunkto de mia kaj de aliaj homoj savo kaj tiel konvertiĝo, mia ateismo estis senkompare pli danĝera ol tiu, kiun altrudis la kompartio kaj la ŝtataj organoj kaj la ŝtata opreso.

Pro kio mi skribas tiun ĉi libron? Por polemiki kontraŭ ateistoj? Kredu min, mi povus havi pli distrajn kaj amuzajn hobiojn. Por pruvi, kiel mi pravas kompare kun multaj aliaj? Antaŭ 20 jaroj tio povus esti mia motivo aŭ almenaŭ kunmotivo. Nun mi scias kun Kierkegaard, kiu diras en sia ĉefverko Aŭ-aŭ: »Nek pravas vi nek pravas mi. Dio pravas« – ke mi neniam povas vere pravi; mi povas nur permesi, ke Dio pravas en mi kaj ĉiam kontraŭ mi…

Mi eble neniam ĝisfunde scios, kial mi tion faras, sed laŭ mia konscio mi povas diri, ke mia motivo estas iomete helpi al tiuj, kiuj troviĝas antaŭ simila aŭ sama disvojiĝo, kiel mi staris, estinte ankoraŭ ateisto, kvankam jam ĵetinte rigardon ekster mia tiama ateisma kaj marksisma horizonto.

Sed ĉu mi vere iam ajn estis ateisto? Nu, tio estas unu el ĉefaj demandoj ankaŭ de tiu ĉi libro. Ne nur pri mi, sed pri iu ajn, kiu sin prenas por ateisto. Probable mi skribas seriozmienan libron pri io, kio verdire tute ne ekzistas. Anstataŭ pentri aŭtobuson per nova demando, ĉu probable la ateismo ekzistas, mi tion skribas en la kajeron, kiun la bonvola leganto tenas en siaj manoj…

La manuskripton mi finis en la jaro 2009, kiam la aŭtobusa ateisma komunikado en Londono kaj imite ankaŭ en Vieno aktualis. Nun, kiam mi denove legas la manuskripton kaj utiligas la okazon elsarki la tajpajn kaj lingvajn erarojn, kompletigi tie kaj tie unuopajn teksterojn, antaŭ mi certe aperas demando: Ĉu havas sencon serioze pritrakti okazintaĵojn, kiuj venis kiel julia neĝo kaj samtiel rapide degelis kaj nun, en la jaro 2015, kiam mi tion ĉi revizias, apenaŭ iu rememoras la okazintaĵojn kaj eĉ malpli la nomojn? Ĉu ne estus pli saĝe kaj ankaŭ pli praktike lasi la aŭtobusajn ŝercojn trankvile kuŝi en forgeso kaj sengraveco? Certe troviĝas bonaj argumentoj por ĉion forgesi, ja Eŭropo nun havas tute aliajn grandajn temojn kaj timojn kaj la sama larĝa publiko kaj eĉ pli la intelektula kaj politika klasoj profunde reverencas, se ne rekte al la luna diaĵo de islamanoj, tamen antaŭ la revekiĝinta islamo mem. Sed ĝuste la unuavide neklarigebla paradokso, ke la plej grandan pretecon akcepti la amasan kontraŭleĝan, do perfortan invadon de islamanoj en Eŭropon montras la samaj sociaj tavoloj kaj grupoj, kiuj cetere ne estis pretaj same tolereme kaj amike akcepti la proprajn kuncivitanoj kune kun ilia kristana kredo, kvankam ili kondutas laŭ la ŝtataj leĝoj kaj en la paca kaj solidara spirito de la kristana instruo, faras pli intensan analizon, kio pri ateismo, tamen aktuala pli ol iam ajn antaŭe.

Spiritismo Allan Kardec Spiritismo, aŭ spiritisma doktrino estas filozofia doktrino sistemigita de Allan Kardec, franca edukisto, kiu lasis sin konviki ĉeesti seancojn, kadre de kiuj okazis komuniko kun la t.n. spiritoj de mortintoj.

Kompreneble la kelkjara »ripozo« al neniu manuskripto, ĉu beletra, ĉu filozofia, ĉu faka, damaĝas, sed tute kontraŭe ĉiam tre utilas. Nur per certa tempa kaj prizorga distanco oni povas vidi multajn mankojn, erarojn kaj bezonojn la tekston plibonigi. Ankaŭ tio ne garantias optimuman rezulton, sed tamen reduktas la mankojn.




  1. La signifo de la vortoj »ateisto« kaj »agnostikulo«



La leksika problemo
La unua problemo, kiun la ateisto havas, estas jam la nomo de lia mondpercepto. Li ne havas propran nomon por esprimi tion, kion li kredas kaj pensas. La vorto »ateismo« kaj tiel ankaŭ ĝia derivaĵo por persono, kiu tiun mondpercepton havas, esprimas kaj certagrade ankaŭ praktikas (vivas), estas kunmetaĵo de du malnovgrekaj vortoj: a- kun signifo: kontraŭ, sen – kaj theos kun signifo dio. Ateismo tiel estas simple negado de la baza greka nocio »teismo«, do konvinko, ke dio ekzistas kaj estas la unua nekaŭzita kaŭzo (Aristotelo) de ĉio ekzistanta kaj la unua nemovigita moviganto de ĉiu moviĝo. Jam la vorto mem, kunmetita de negado kaj ĝia enhavo, klare montras, ke ateismo ne havas propran originon, substancon kaj nocion; ĝi aperas sekundare, parazite, ekspluatante la jam ekzistantan nocion de la teismo. Tio signifas, ke la nura origina substanco de ateismo estas la unufonema prefikso a-. Tio diras, ke la konvena kaj aŭtenta nomo de ateistoj devus esti »a-oj«! Se la teistoj iun tagon kunvokus sian tutmondan kongreson kaj decidus ne plu kredi en ekziston de dio, tio estus ekstreme malamika ago kontraŭ la ateistoj, ja ili perdus la kernan parton de sia nomo, la pruntitan aŭ eble pli adekvate, ŝtelitan kernvorton »teisto« – kaj ili efektive devus plu nomiĝi unufoneme: a-uloj!

Nu, ĉiu ateisto havas ankoraŭ unu fundamentan problemon. Lia korpo vivas en la 21-a jarcento, en kiu pli kleraj homoj, aparte sciencistoj, fariĝis singardaj, kiam ili uzas la nociojn kiel »scii«, se tamen verŝajne temas pri »kredi« aŭ eĉ nur »opinii« aŭ »supozi«; pri »pruvo«, se en vero oni disponas nur pri indicoj, partaj argumentoj, verŝajnoj ktp.; pri »scienco«, se temas nur pri »doktrino«, »tezo«, eĉ »ideologio« aŭ simple »tradicia imago« kaj »antaŭjuĝo«. Sed lia kapo vivas daŭre en la unua duono de la 19-a jarcento, kiam regis »sciencoptimismo«, laŭ kiu mankas nur plu iom da tempo kaj la homaro suverene disponos pri naturo kaj ĝiaj leĝoj kaj ilin laŭ sia bontrovo kaj bezono manipulos; kiam la Scienco – majuskle, ĉar koncipita preskaŭ diino – komplete klarigos ĉiujn sekretojn de la naturo kaj de la vivo kaj tiel por ĉiam forigos la bezonon klarigi al si la mondon helpe de »religiaj mitoj kaj legendoj«. Tial neniu ateisto diras, kiel la vera sciencisto estus dirinta: »Surbaze de miaj esploroj kaj iliaj rezultoj … … mi starigas la antitezon kontraŭ la cetere normala konvinko de la granda plimulto de la homaro, ke la naturo kaj ĉiuj ĝiaj vivoformoj, inkluzive la homa specio, estis iam kreitaj de la supera estaĵo, kiun oni en religiaj sistemoj kaj ankaŭ en ĉiuj plej gravaj filozofiaj sistemoj nomas dio; supozante, ke probable ĉio troviĝanta de ĉiam ekzistas el si mem kaj el si mem produktas, surbaze de blinda hazardo, plej diversajn materiajn formojn, kiujn la homo nomas vivo, kaj tiel ekzisto de la ekstermateria kaŭzo, nomata dio, probable tute ne ekzistas.« Se la ateisto sin tiamaniere esprimus, tiam li procedus almenaŭ sur la unua nivelo de sia pensmaniero konforme al la reguloj de la scienca pensado – sed tiukaze li samtempe ĉesus esti ateisto kaj fariĝus simpla ne-kredanto. Li eĉ ne povus tiamaniere fariĝi agnostikulo, ĉar vera agnostikulo, nome tiu, kiu sufiĉe bone komprenas la signifon de tiu ĉi malonovgreka kunmetaĵo, ne povas plu pensi kaj procedi science, ĉar li, se vere agnostika, ne povas supozi, ke la mondo ekster lia konscio tute ekzistas; li eĉ ne povas supozi, ke lia konscio mem pensas en la kategorio de vero aŭ tute ne referencas ĝin. Sed pri agnostikuloj pli post kelkaj alineoj…



Ĉu la ateisto scias aŭ kredas?
Bone, la ateisto do faras precize la samon, kion faras la teisto: li kredas, ke dio ne ekzistas kaj ĉio, de la kredantoj atribuita al dio, jam troviĝas en la materio mem – kiel la teisto kredas, ke dio ekzistas, ĉar li konstatas el la observado de la materia mondo kaj de sia propra vivo, ke en la materio, eĉ speciale en tiu, kiun oni perceptas viva, la plej nepraj elementoj de la materia mondo mem kaj eĉ speciale de la vivaj estaĵoj ne povas troviĝi kaj tiel la kreanta superestaĵo, kutime nomata »dio« estas logike nepra. La ateisto povus troviĝi nur kiel ateisto en kredo, sed neniam kiel ateisto en scio. Sed ĝuste tion la ateisto ne volas, ĉar li tion probable ne povas envidi kaj akcepti. Li volas sian negativan kredon prezenti scienco, forgesante, ke tiamaniere li arogas al si mem esti sciencisto, ja nur sciencisto, kiel mi jam enkonduke diris, povas havi, formuli kaj per argumentoj kaj eventuale pruvoj sian tezon defendi. Tio ne signifas, ke la ateisto principe ne povus sur iu scienca kampo esti sciencisto. Temas nur pri tio, ke li sur la kampo de la baza filozofi-religia, do metafizika demando, ne povas esti sciencisto kaj samtempe ateisto. La aŭstra-brita filozofo Sir Karl Popper en sia verko pri la eblecoj kognadi, do trovi filozofiajn verojn Objektive Erkenntnis (1973), klare argumentis, ke oni principe povas ion ekkoni, se oni la samon principe, do laŭmetode, povas, se tio ne ekzistas, falsifi, do malrekoni. Ateistoj pravas dirante, ke la ekziston de dio oni principe ne povas pruvi. Tiel ili samtempe diris, ke oni ankaŭ la neekziston de dio ne povas pruvi! Ateisto oni tiel povas esti ekskluzive nur ekster ĉia scienca pensado; sed ĉar la ateisto pretas rezigni pri ĉio, nur ne pri sia scienca statuso, por li restas nur la lasta ebleco. Lia mondpercepto ne estas scienca, ĉar mankas la tuta sistemo de vere scienca pensado, por tute ne paroli pri pruvoj; ne estas kredo, ĉar tion li eĉ speciale ne estas preta akcepti – do restas la plej senrelevanta nivelo de la homa menso: la superstiĉo. Ateismo, per la insisto de la ateistoj mem, estas simple superstiĉo kaj nenio alia!

Kompreneble, la tiel akre obĵetita ateisto ne eksilentos pro tio. Kaj mi estas dankema pro lia fervoro, ja ĝi aldone ebligas al ni prilumi la veran problemaron de tiu ĉi mondpercepto. Li preskaŭ certe estus argumentanta: »Diru al mi, estimataj gesinjoroj kredantoj en dion: ĉu via kredo estas pli scienca ol mia ne-kredo? Kiel vi povas primoki mian arogon preni mian mondpercepton por scienca kaj tiel ankaŭ min mem por sciencisto, kaj ignori, ke vi troviĝas en la sama kaĉo. Ankaŭ via kredo en dion havas neniun komunan punkton kun vera scienca pensmaniero kaj procedregularo. Kio do, pri ĉio-ĉi?«

Do, la komparo, farita de la supoza ateisto, ne sekvas faktojn. Tipa karakterizaĵo de ateistoj. La kredanto scias kaj konscias, ke lia Dio ne estas »objekto« de scio, sed de la kredo! Li do ne timas agnoski sian nescion kaj li volonte prezentas sian manieron percepti la supernaturan realon inkluzive Dion – kredo! En iu punkto la ateisto tamen pravas. Inter la kredantoj nur tiu ne estas samtempe superstiĉulo, kiu kredas konforme al la supernatura realo. Ĉiuj aliaj kredantoj estas samtempe superstiĉuloj, ĝuste kiel la ateistoj! Dume la ateisto ne havas aldonan elekton: li objektive ne perceptas science kaj li laŭ propra insisto ne volas percepti per kredo, kaj eĉ se li estus kredanta, la objekto de lia kredo estus io neekzistanta, do la malpleno, tiel por li restas nur plu la superstiĉo. Ne nur epistemologie, ĉar lia pensado havas nek la pruvojn de la scienco nek la konfirmojn de la kredo, sed ankaŭ ontologie, ja la superstiĉo estas difinita per »kredi en nerealon«. La ateisto nun probable obĵetus denove: »Diru do, ĝentilaj kredantoj, ĉu mia superstiĉo estus superstiĉa, do rilatanta nerealon ankaŭ, se mia tezo tamen pravus kaj via dio ne ekzistus?«

Ni devas agnoski: tio estas verŝajne la plej bona kaj profunda argumento, kiun la ateisto momente posedas. Do ni devas respondi vere fundamentpripense! Ĉu oni povus ankaŭ por ateistoj enkonduki analogian distingon, kiel ni faris koncerne la kredantojn: en la plimulton, kiu kredas superstiĉe, ĉar tia transcendo kaj tia dio, en kian ili kredas, reale ne ekzistas, kaj en relative etan grupon da kredantoj, kiuj kredas reale, ĉar tia transcendo kaj tia Dio, kian ili kredas, en realo ekzistas – do por ateistoj: ke troviĝas grupo da superstiĉaj ateistoj, kies tezo iam montriĝos falsa, ĉar la mondo sen sia kreinto kaj transcenda perspektivo tamen reale ne ekzistas; kaj aliflanke, la grupo de supozite realaj ateistoj, ĉar iam povus montriĝi, ke ili tamen pravis kaj la transcendo kaj ia ajn supernatura kreinto, nomata kutime dio, fakte ne ekzistus…?

Mia homa simpatio troviĝas flanke de ateistoj, jam pro tio, ke dum dek miaj plej perspektivaj jaroj (16-26) mi mem estis doktrina ateisto; kaj dum mia tuta vivo, eĉ nun, naskita denove, mi estas kaj estos dum certaj momentoj – pri tio pli poste – praktika ateisto, do mi tre ŝatus trovi argumenton por tia simetria distingo favore al ateistoj. Tamen, sorry Ariane, sorry Richard & Consortes – tia ebleco ne troviĝas. Kial ne? Ĉu miakaprice? Kiel dirite, se temus pri mia prefero, mi kun ĝojo nun skribus: Jes, tamen ankaŭ tio estas ebla. Sed ni konsideru la donitaĵojn!

Ni supozu, ke la ateisto pravas kaj la transcenda mondo ne ekzistas, ke tiel ankaŭ Dio ne ekzistas kaj la eterna vivo de la homo samtiel ne – ĉu do la mortinta ateisto povus ĝojkrie kaj fiere mesaĝi al kompatindaj kredantoj en Dion, ke li do tamen pravis, ĉar postmorte evidentiĝis, ke ia ajn postmorta vivo ne ekzistas, ke ia ajn transcenda mondo ne ekzistas kaj ke ia ajn supera estaĵo, kutime nomata dio, ne ekzistas? Kompreneble ne. Se la ateisto pravus, li sian aristotelecan ĝojon pri profunda kogno, pri kia oni povas legi sur la unua paĝo de lia Metafiziko, aŭ almenaŭ sian heurekon de la inventino Arĥimedo ne povus senti kaj same ne mesaĝi al siaj dikredantaj kontraŭuloj el simpla, vere tre simpla kaj espereble eĉ por la plej ĝisostaj ateistoj evidenta donitaĵo, ke li mem en nenia formo plu ekzistus kaj per lia morto fakte finiĝus ĉio, kiel li kredis dum sia tuta vivo. Sed kredi en ion, kion oni principe neniam – estu skribite ankoraŭfoje: neniam! – povus sperti, pruvi kaj atesti, klare signifas kredi en ion neekzistantan, do superstiĉan.

Bone, ni prenu alian kazon, eble ĉi tie troviĝas iometa ŝanco, ke ankaŭ la ateisto spertu pravecon aŭ malpravecon de sia kredo. Ni supozu, ke li en sia kredo ne pravis, ke la surtera morto detruas nur lian fizikan korpon, sed ne ankaŭ lian animon kaj spiriton. Tio signifas, ke la ateisto same kiel lia polemika kolego teisto spertos la trancendan realon kaj povos konstati, kio pri praveco de lia negativa kredo. Jes, la mortinta ateisto, se lia negativa kredo estas falsa, per sia surtera morto ne ĉesos vivi kaj ekzisti, do li persone spertos la realon de la transcenda mondo, de Dio kaj de propra senmorteco. Nur, samtiel, kiel li negative kredis, dum li vivis sur la tero, tiel li ankaŭ la transcendan realon spertos de ĝia negativa flanko, nome, kiel la perdita animo, kiu en infero devos atendi la duan releviĝon de la mortintoj – la unua koncernos tiujn, kiuj mortis en Kristo kaj Jesuo lin vokos en novajn ĉielajn, apoteozitajn korpojn, kiam li la duan fojon venos sur la teron kiel la Reĝo – kaj la lastan juĝon kaj por finfine, kiel diras la Biblio, esti kun Satano, Antikristo kaj falsa profeto ĵetita en la fajran lagon por esti tie turmentita dum eternoj sen fino (Apo 20,10). Li kredis negative, do superstiĉe, tial ankaŭ lia poreterna destino estos superstiĉa, eĉ se lia animo, post la lasta juĝo denove kunigita kun korpo, neniam ĉesos ekzisti.

  1   2   3   4   5   6   7


Elŝuti 377.27 Kb.

  • Now Start Worrying and Examine Your Life in the Light of the Bible!
  • Rimarko pri la virinaj nomoj
  • La signifo de la vortoj »ateisto« kaj »agnostikulo« L a leksika problemo
  • Ĉu la ateisto scias aŭ kredas

  • Elŝuti 377.27 Kb.