Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Tabelvortoj: Ekzercoj da jaroj havis la bela Helena ŝi revenis en la Sparto? «marĉas matene sur kvar piedoj, tage sur du, kaj vespere sur tri?»

Elŝuti 8.47 Kb.

Tabelvortoj: Ekzercoj da jaroj havis la bela Helena ŝi revenis en la Sparto? «marĉas matene sur kvar piedoj, tage sur du, kaj vespere sur tri?»




Dato07.12.2017
Grandeco8.47 Kb.

Elŝuti 8.47 Kb.

Hejmtasko

Tabelvortoj: Ekzercoj
1. _______ da jaroj havis la bela Helena _____ ŝi revenis en la Sparto?

2. «_______ marĉas matene sur kvar piedoj, tage sur du, kaj vespere sur tri?»

«_______ povas scii _____», respondis ulo kiu ne estis Edipo, «_____ vi demandas?»

«_____!» diris la sfinkso maĉante lin.

*3. _______ vojoj kondukas al Romo.

4. «_______ naztuko blanka kuŝas sur la planko? » demandis Iago.

5. «______ malligi ____ nodon?» diris Aleksandro, «Mi ne povas _____, do mi ĝin dishakos.»

*6. _____ kulpas? ______ fari? Kiam _____ finos?

*7. _____ putras en la ŝtato de Danio.

8. ______ da mono sufiĉus por feliĉigi min.

9. Mi ne scias kiel, sed _____ ni ja devas pasi.

10. «La tero estas ______!» diras la komunisto.

«La tero estas ______!» respondis la anarĥiisto.

« La tero estas mia,» konkludis la kapitalisto.


11. Mi faros ______ por helpi vin; mi helpos vin ______.

*12. «Unu por _____, kaj _______ por unu!»

13. Mi _____ revis vojaĝi, kaj _____, malantaŭ la ĉielarko, mi trovis la landon de Ozo. ______, mi komprenis ke mi amas mian domon.

14. Vi forgesis min ____ mi ekmizeriĝis! _____ amiko vi estas? Mi ne bezonas _____ amikojn!


*15. Ili faris _____, _____ homoj povas, kaj suferis _______, _______ homoj devas.

L. L. Zamenhof

Pluvo

Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas
senĉese, senfine, senhalte,
el ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter'
are gutoj frapiĝas resalte.

Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo


murmurado penetras mistera,
mi revante aŭskultas, mi volus kompreni,
kion diras la voĉo aera.

Kvazaŭ ia sopir' en la voĉo kaŝiĝas


kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,
en mi batas konfuze la koro.

Ĉu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,


rememore en mi reviviĝis,
aŭ mi revas pri l' sun', kiu baldaŭ aperos
kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis?

Mi ne volas esplori la senton misteran,


mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras;
ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas,
al la freŝo la koro min tiras.



Elŝuti 8.47 Kb.

  • L. L. Zamenhof

  • Elŝuti 8.47 Kb.