Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Suplemento 1: Resumo De Bazaj Bibliaj Doktrinoj dio

Elŝuti 45.54 Kb.

Suplemento 1: Resumo De Bazaj Bibliaj Doktrinoj dio




Dato21.03.2017
Grandeco45.54 Kb.

Elŝuti 45.54 Kb.


SUPLEMENTO 1: Resumo De Bazaj Bibliaj Doktrinoj
1. DIO

    1. Estas persona estaĵo, nomita Dio,

    2. Kiu estas kaj justa kaj indulgema,

    3. Kaj havas realan personan ekziston,

    4. Kies bildon ni portas.

    5. La anĝeloj estas Liaj senditoj,

    6. kiuj ne povas peki,

    7. kiuj partoprenas Lian naturon.

    8. La kristana Espero estas ricevo de la naturo de Dio en korpa formo ĉe la reveno de Kristo.



2. LA SPIRITO DE DIO

    1. La Spirito de Dio estas Lia potenco, spiro kaj menso,

    2. per kiu Li efektivigas ĉion

    3. kaj estas ĉieĉeestanta.

    4. La Sankta Spirito ankaû estas uzata por efektivigi specialajn celojn.

    5. En diversaj tempoj en la pasinteco homoj posedis la miraklajn donacojn de la Spirito.

    6. Nuntempe ili ne estas haveblaj,

    7. la potenco de Dio nun estas elmontrata al ni per Lia Vorto.

    8. La Sankta Spirito ne devigas homojn esti spirituloj kontraû ilia volo.

    9. La Biblio estas tute inspirita de Dio per la Spirito.

    10. La Biblio estas nia sola aûtoritato en niaj rilatoj kun Dio.


3. LA PROMESOJ DE DIO

    1. La Evangelio estis predikita per la promesoj, faritaj al la patroj de judoj.

    2. La semo de la virino en Gen 3:15 reprezentas Kriston, kiu portempe estis frapita de peko, t. e. de la semo de la serpento.

    3. Plenume de la Diaj promesoj, la planedo Tero neniam estos detruita.

    4. La semo de Abraham kaj de David estis Kristo;

    5. ni povas esti en Kristo per kredo kaj baptiĝo,

    6. por ke ĉi tiuj promesoj povu rilati ankaû al la veraj kredantoj.


4. DIO KAJ MORTO

    1. Laû sia naturo homo estas pekema kaj mortema,

    2. malbenita pro la peko de Adam.

    3. Kristo havis tiun homan naturon.

    4. La “animo” rilatas al ni, al nia korpo, menso aû persono.

    5. La spirito rilatas al nia viva forto/spirito kaj karaktero.

    6. Morto estas stato de senkonscieco.

    7. Ĉe la reveno de Kristo, korpe relevigitaj estos nur tiuj, kiuj sciis pri la vera Evangelio kaj respondecas pri sia respondo.

    8. Ni estos juĝataj laû nia scio pri, kaj obeo al la vorto de Dio.

    9. Senmorteco estos donita ĉe la tribunala seĝo.

    10. La puno por la respondecaj pekuloj estos eterna morto.

    11. “Infero” estas la tombo.

    12. “Gehena” estis loko apud Jerusalem, kie oni bruligadis rubojn kaj krimulojn.


5. LA REGNO DE DIO

5.1 En la pasinteco la regno de Dio estis la popolo de Izrael.

5.2 Nune ĝi ne ekzistas, sed kiam revenos Kristo, ĝi estos restarigita

5.3 kiel la tutmonda Regno sur la tero, kiun regos Kristo je la nomo de Dio.

5.4 Dum la unuaj 1000 jaroj de la Regno ordinarajn mortemulojn regos Kristo kaj la veraj kredantoj.

5.5 Sekve, la Regno ne estas nun politike starigita.



5.6 Ni estas savitaj per graco pro nia fido, ne pro niaj agoj.
6. DIO KAJ MALBENO

    1. La vorto “diablo” signifas falsan akuzanton aû kalumniulon.

    2. “Satano” signifas “kontraûulo”,

    3. kiu povas rilati kaj al bonaj kaj al malbonaj homoj.

    4. Simbole la diablo kaj satano povas signifi pekon kaj la karnon, aû la homan naturon.

    5. La serpento en Eden estis laûlitera besto;

    6. la skribojn en Genezo pri la kreado kaj falo de la homo necesas kompreni laûlitere, ne simbole.

    7. “Demonoj”, kiel pekaj spiritoj, foririntaj animoj aû fortoj de peko, ne ekzistas.

    8. “Elpelo de demonoj”, kiun Kristo okazigis, signifas la resanigon de mensmalsanuloj.

    9. La nomo Lucifero ne signifas pekeman anĝelon.

    10. Dio estas ĉiopova. Li ne dividas sian povon kun iu ajn pekema estaĵo, kiu kontraûstaras al Liaj vojoj.

    11. Ĉiuj feliĉoj kaj malfeliĉoj en la vivo de kredantoj devenas de Dio, ne de pekema estaĵo, nomata la diablo.


7. JESUO KRISTO

    1. La vaste kredata en kristanismo doktrino pri la Triunuo ne trovas subtenon en la Biblio.

    2. Kristo naskiĝis de la virgulino Maria,

    3. kiu estis virino havanta normalan homan naturon.

    4. Jesuo havis homan naturon,

    5. sed perfektan, senpekan karakteron,

    6. Jesuo mortis, kiel perfekta oferdono pro niaj pekoj, laû sia propra volo.

    7. Jesuo estis relevigita post sia morto sur la kruco.

    8. Jesuo ne fizike ekzistis antaû sia naskiĝo;

    9. kvankam li estis en la menso/intenco de Dio de la komenco.

    10. Jesuo mortis kiel oferdono pro niaj pekoj

    11. por gajni savon kaj por si mem kaj por ni,

    12. sed ne anstataû ni, kiel instruas kristanisma doktrino.

    13. Jesuo mortis kiel nia reprezentanto.

    14. La leĝo de Moseo ne validas ekde la morto de Kristo,

    15. pro tio ni nun ne devas observi ĝin, inkluzive la sabaton.


8. BAPTIĜO

    1. Sen baptiĝo ni ne havas esperon pri savo;

    2. Per kredo kaj baptiĝo ni partoprenas la promesojn, donitajn al Abraham, kaj ricevas la pardonon de pekoj.

    3. Baptiĝo estas tutplena subakviĝo

    4. de plenkreskulo, kiu scias pri la Evangelio.

    5. Homoj, subakvigitaj sen scio de la vera Evangelio, devas esti baptitaj denove, post plena scio.

    6. Nur kompreno de la vera Evangelio faras baptiĝon valida.


9. LA VIVO EN KRISTO

    1. Post baptiĝo kredanto devas apartiĝi de la vojoj de tiu ĉi peka mondo

    2. kaj en ĉio sekvi la ekzemplon de Kristo.

    3. Partopreno en agoj kaj plezuroj, kiuj kondukas al malobeo al la ordonoj de Dio, estas nekunigebla kun vera kristana vivo.

    4. Baptitaj kredantoj devas uzi ĉiujn eblecojn por renkontiĝi unu kun aliaj.

    5. Baptitaj kredantoj devas regule dispecigi panon kaj trinki vinon por rememoro pri la oferdono de Kristo.

    6. Regulaj preĝado kaj legado de la Biblio estas necesaj por baptitaj kredantoj.

    7. Baptita kredanto devas havi kunulecon nur kun tiuj, kiuj sekvas la veran doktrinon kaj penas praktike realigi ĝin.

    8. Kaj pro tio la veraj kredantoj devas ĉesi havi kunulecon kun tiuj, kiuj ĉesis kredi kaj sekvi la veron en praktikaj agoj.


Rimarko: Formalan “Statuto pri la vera kredo”-n, kiu validas jam dum 100 jaroj, oni povas ricevi ĉe la eldonistoj.

SUPLEMENTO 2: Nia Rilato Al Studo De Biblia Vero
Oni povas trastudi ĉiujn bazajn doktrinojn de la Biblio, sed ne apliki ilin al si mem. Tiu ĉi fakto povas esti ĉagreniga por tiuj homoj, kiuj uzas tiun ĉi lernolibron por instrui homojn, kiuj poste ne povas kompreni la formulitajn en ĝi principojn.

En la unua jarcento respondo al la predikado pri la Evangelio estis sincera kaj ĝoja. Homoj, “kiuj akceptis lian parolon, baptiĝis” (Ag 2:41). Sen sincera respondo al la mesaĝo, sen volonta akcepto de ĝi, baptiĝo perdas sian sencon. Tiuj, kiuj akceptas ĝin sub premo de siaj parencoj kaj amikoj, ĉu povas ili elteni la novan vivon? Ni celas konduki al savo novajn homojn, sed al baptiĝo homoj devas aliri kun vera kompreno de la Evangelio. Kaj ni devas senlace prediki ĝin.

En Berea “ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj ĉiutage esploris la Skribojn” (Ag 17:11) por kontroli, ĉu Paûlo diras la veron laû la Skriboj. Tiu ĉi libro estas nur provo ĝuste speguli Biblian instruon. Por ke estu vera respondo al la Evangelio, devas esti menso, sentema al la Vorto, vere deziranta esplori la Skribojn je persona nivelo. Tion la predikanto ne necese povas efektivigi; li povas nur allogi atenton al la rilataj tekstopartoj. La kredantoj en Romo “fariĝis kore obeemaj al tiu tipo de instruado”, al kiu ili estis kondukataj antaû ol ili estis baptitaj (Rom 6:17).

Tiuj, kiuj obstine sekvas la vojon de sia karno, neniam povos en deca grado percepti la Evangelion; tiuj homoj “havante ŝajnon de pieco, sed neinte ĝian potencon... ĉiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero” (2 Tim 3:5-7). Ni neniam povos kompreni, kiel ni devas vivi, se ni ne havas veran amon al pieco, se ni ne havas veran deziron meti nian vivon sub la kontrolo de Dio; ni neniam povos atingi la scion de la vero, malgraû ĉiuj niaj penoj por lernadi la Biblion, kaj ĉiuj niaj penoj lerni la Biblion estos nur akademia ekzerco.

Ofte homoj legas la Biblion sen efektiva kompreno. Tio estas larĝskala malsano. La judoj en la tempo de Kristo aspiris al scio de la Vorto de Dio; ili entuziasme fidis al la skriboj de la Malnova Testamento (Joh 5:45; Ag 6:11); kaj opiniis, ke sciante la Skribojn, ili ricevos eternan vivon (Joh 5:39), kaj tial ili ĉiusemajne publike legis la skribojn en sinagogoj (Ag 15:21), iuj el ili aldone al tio ĉiame profunde studis ĉapitrojn de la Skriboj, tamen ili ne havis plenan komprenon de tiuj lokoj en la Skriboj, kiuj diras pri Kristo. Jesuo malkaŝe diris al ili: “Vi esploras la Skribojn... Se vi kredus al Moseo, vi ankaû kredus al mi, ĉar li skribis pri mi. Sed se vi ne kredas liajn skribojn, kiel vi kredos miajn vortojn?” (Joh 5:39, 46, 47; Lk 16:29-31).

Ni povas imagi la indignon de la judoj, dirantaj: “Ni ja legas la Biblion! Ni kredas ĝin!”, sed fakte, pro sia malvasta spirito, ili legis, tamen ne komprenis; ili rigardis, sed ne vidis. Ne estas pli blindaj homoj, ol tiuj, kiuj ne volas vidi.

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Dum nia vivo en ĉiuj niaj agoj ni devas atenti por ne similiĝi al tiuj judoj.


SUPLEMENTO 3: La Baldaûa Reveno De Kristo
En Mt 24:36 Kristo diras, ke neniu scias pri la tempo, kiam li revenos: “Sed pri tiu tago kaj horo scias neniu, eĉ ne anĝeloj de la ĉielo... sed la Patro sola”. (kmp. Ag 1:7). Tamen, kiam la disĉiploj demandis Jesuon: “Kio estos la signo de via alesto?” (Mt 24:3), Jesuo ne diris, ke al tiu ĉi demando ne estas respondo. Li donis al ili signojn, kiuj estos videblaj ĝuste antaû lia reveno. Li ne farus tiel, krom se li volis, ke antaû lia reveno homoj povu kompreni, ke ili ja vivas en la “lastaj tagoj”. Do, ni havas esperon kaj kredon, ke ĝuste ni estas tiuj, kiuj vivas en tiuj lastaj tagoj.
La signoj De La Reveno De Kristo

En Mt 24 kaj Lk 21 Jesuo diras pri tempo, kiam


1) Aperos falsaj profetoj, deklarantaj sin Kristo

2) Militoj kaj perfortoj plenigos la teron

3) “Estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj”

4) Homoj apostatos for de la Vero

5) “Homoj malfortiĝos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon, ĉar la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos” (Lk 21:26).
Necesas rimarki, ke tiuj ĉi problemoj plenigis la mondon en ĉiuj tempoj. Jesuo bone sciis tion kaj plejverŝajne, li diris pri tiu tempo, kiam tiuj ĉi problemoj pligrandiĝos tiom, ke aperos minaco de ruiniĝo de la tero. Sendube, ĉiu klare pensanta observanto povas diri, ke temas pri nia tempo. La optimismo de homa naturo kaj nedeziro reale vidi nian situacion malhelpas ĝuste taksi la staton de la mondo.

Pli sube sekvas kelkaj ekzemploj, kiuj atestas, ke la vortoj de Kristo efektiviĝas jam nun:


1) Preskaû sur ĉiuj kontinentoj estas multe da ĉarlatanoj kaj mensoguloj, kiuj gvidas homojn al falsaj doktrinoj.
2) La sekva statistika informo de la Instituto de Studo de Konfliktoj en la Universitato de Londono montras akran plinombriĝon de militoj, malgraû fokusitaj penoj de ĉiuj pacemaj fortoj haltigi tiujn ĉi militojn:
Jarcento Viktimoj Kvanto de ĉefaj militoj

(mln)

17-a 3.3 ?

18-a 5.0 ?

19-a 5.5 ?

1900-1945 40.5 19

1945-1975 50.7 119


3) Ĉiuj ni scias pri vastiĝintaj problemoj de malsato kaj malsanoj. Al la mondo minacas epidemio de A.I.D.S, kiu povas akre redukti la nombron de homoj sur la tero. Ankaû tertremoj. Krom Mt 24, kaj Lk 21 en la Biblio estas aliaj lokoj, kiuj montras al ligo de tertremoj kun la reveno de Kristo: Jes 2:19-22; Jer 38:20; Joel 3:16; Ĥagaj 2:7; Zeĥ 14:34). La lastjaraj tertremoj, okazintaj en tute neatenditaj lokoj kaj kaûzintaj senprecedentan kvanton da viktimoj, ankaû povas esti antaûsigno de baldaûa alveno. La sekva statistika informo pri tertremoj, aperigitaj de la Departemento pri Internaj Aferoj de USA ankaû estas atentindaj:
Jaro Kvanto da registritaj tertremoj

  1. 620

  2. 1152

  3. 2023

  1. 5154

  2. 6686

  1. 7180

4) Nuntempe pli kaj pli da homoj apostatas de Biblia vero. La filozofio pri la tutmonda unuiĝo de homoj per ajnaj manieroj, kiu ĉirkaûkaptas nun la tutan homan socion, plirapidigas tiun ĉi procezon.


5) La impetaj forkuroj for de realeco, kiuj nun estas rimarkeblaj en ĉiuj socioj, servas kiel konvinka pruvo pri homara timo antaû la estonteco. Sciencistoj, ekonomistoj kaj ekologistoj – ĉiuj konsentas, ke la mondo ne povas esti en sia nuna stato. Konsumo de naturaj provizoj, malpurigo de la aero kaj akvo, difektigo de la azona tavolo kaj aldone danĝero de epidemioj kaj nuklea detruado – ĉio tio avertas pri neevitebla pereo de la nuna mondo. Tamen Dio promesis, ke tio neniam okazos (vidu Komenton 9). Por plenumi tiujn promesojn, Dio baldaû sendos Kriston, kiu ŝanĝos nian planedon kaj restarigos sur ĝi la Regnon de Dio.
Reviviĝo De Izrael
Jesuo finis la liston da signoj, dirante per kuraĝigaj vortoj: “Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro” (Lk 21:27). La sekva verso kuraĝigas tiujn, kiuj estas baptitaj kaj vivas kun pura konscienco antaû Dio: “Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas” (Lk 21:28).

Al tiuj profetaĵoj pri sia dua alveno Jesuo aldonis la parabolon pri la figarbo: “Rigardu la figarbon kaj ĉiujn arbojn; kiam ili ekkreskigas foliojn, vi ekvidas, kaj el vi mem scias, ke la somero jam estas proksima. Tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima (kaj sekve, la dua alveno de Kristo). Vere mi diras al vi: ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio plenumiĝos” (Lk 21:29-32). Kiam printempe ni vidas ekflorantajn arbojn, ni scias, ke baldaû venos somero. Simile al tio, kiam “figarbo” ekfloros, ĉe ni aperos certeco, ke nia generacio ekvidos la duan alvenon. La figarbo estas simbolo de la Izraela nacio (Joel 1:7; Hoŝ 9:10; Miĥa 7:1; Jer 42:2, kmp. Jeĥ 36:8). Kaj ekfloro de figarbo signifas restarigon de la Izraelo. La gravaj eventoj, okazintaj en Israelo post ĝia restarigo kiel nacio en la jaro 1948 estas signifoplena en tiu ĉi kunteksto.


Estonta Invado En Israelon
Multaj profetaĵoj de la Biblio priskribas grandan invadon de Israelo, kiu okazos antaû la reveno de Kristo. En Ps 83:4,12 estas skribite, ke nacioj, kiuj ĉirkaûas Israelon komencis unuiĝi, dirante: “Ni iru, kaj ni ekstremu ilin el inter popoloj, ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael... Ni ekposedu la loĝejojn de Dio!”. Ni rimarku, ke la lasta invado okazos, kiam Izraelo fariĝos nacio. Sekve, la nuna reviviĝo de la nacio Izraelo estas necesa preludo de tiu lasta granda invado. Homoj, atente studantaj la Biblion, antaûdiris reviviĝon de Izraelo kiel nacio, multaj jaroj antaû tiam, kiam ĝi komenciĝis (vidu John Tomas “Elpis Izrael”, aperigita en 1848; eblas peti ĝin ĉe la eldonistoj de tiu ĉi libro). La intencoj de la invadantoj, priskribitaj en Ps 83, ĝuste konvenas al la intencoj de la arabaj najbaroj de Israelo. Ili ĉiame deklaras pri sia senkompromisa malamo al Israelo, kaj postulas al si Jerusalemon, kiel ilian sanktan islaman urbon. La psalmo priskribas la finon de la invado kaj la restarigon de la Regno de Dio tutmonde (Ps 83:13-18).
Psalmo Psalmoj (helena psalmos - laŭda kanto) estas himnoj de la hebrea religia poezio kaj preĝoj (el la Malnova testamento). Ili konsistigas la deknaŭan libron de la Malnova testamento, la Psalmaron. Oni atribuas la aŭtorecon de la psalmoj al la reĝo Davido (ĉirkaŭ 1000 a.K.)

Multaj aliaj profetaĵoj diras pri la sama sinsekvo de eventoj: la invado de la araboj kaj aliaj nordaj malamikoj en Israelon, enmiksiĝo de Dio, Kiu sendos Kriston establi la Regnon (Jeĥ ĉap. 38-40; Dan 11:40-45). Atenta studado de tiuj profetaĵoj post nia baptiĝo helpos al nia spirita kresko. La plej klara el ili estas en Zeĥ 14:2-4: “Mi kolektos ĉiujn naciojn milite kontraû Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita (kmp. Lk 21:24), la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj... Sed la Eternulo eliros kaj militos kontraû tiuj nacioj, kiel iam Li militis en tago de batalo (t. e. Li miraklmaniere intervenos en mondaferojn same, kiel Li faris pli frue). Liaj peidoj en tiu tempo stariĝos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaû Jerusalem oriente”.

Tiu ĉi granda invado povas okazi ĉiumomente. Konsiderante la nunajn rapidajn ŝanĝojn de politikaj kaj militaj eventoj, tute eblas, ke ĝuste en tiu momento, kiam leganto legas tiujn ĉi liniojn, arabaj raketoj flugas al Israelo. Memoru la vortojn de Paûlo: “Dum oni diras: Paco kaj sendanĝereco, tiam subita detruo venas sur ilin” (1Tes 5:3). Ni ne povas scii la ĝustan daton de la reveno de Kristo, ni nur scias, ke ĝi okazos post invado en Israelon el nordo kaj ke ĝi povas okazi eĉ nun. Tamen tute eblas, ke okazos aliaj invadoj en Israelon antaû ol okazos tiu, pri kiu diras la profetaĵoj. Tiuj, kiuj studas la Biblion devas atenti pri eventoj en Israelo. Ni scias, ke fine Dio enpaŝos per la piedoj de Kristo sur la Monton de Olivoj. Ĝuste de sur tiu ĉi monto Jesuo supreniris al la ĉielo kaj tien ĉi li revenos: “ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la ĉielon” (Ag 1:11), - diris la anĝeloj al la disĉiploj, starantaj sur la monto kaj rigardantaj al supreniranta Jesuo.

La profetaĵoj koncerne mondajn eventojn proksimajn al la reveno de Kristo estis donitaj por kuraĝigi tiujn, kiuj jam konfidis sin al Kristo per baptiĝo. Samtempe la evidenta konformeco inter ili kaj la nuna situacio en la mondo, sendube, devas esti granda stimulo por tiuj, kiuj nun pretigas sin al tiu ĉi paŝo. Sed nia obeemo al la vortoj de Dio ne devas esti bazita nur sur timo pro la neevitebla reveno de Kristo. Nur tiuj, kiuj vere kaj sincere “amas lian aperon” (2 Tim 4:8), ricevos la rekompencon.


SUPLEMENTO 4: La Justeco De Dio
Ĉe studantoj de la Biblio ofte aperas samspecaj demandoj. Precipe tio rilatas al la justeco de Dio. Ekzemple:
“Ĉu estas juste, ke ne ĉiuj homoj estas alvokitaj de Dio por scii la Evangelion?”
“Kial Dio permesis al Adam kaj Eva peki kaj pro tio milionoj da iliaj posteuloj havas suferojn kaj malfeliĉojn?”
“Kial Dio elektis Izraelon esti Lia popolo, kial Li ne donis tiun ŝancon al ĉiuj?”
Similaj demandoj aperas ĉe ĉiu el ni sendepende de la grado de nia scio pri la Biblio. Kaj kvankam tiuj demandoj estas tre komplikaj por kompreni, ni ne devas deflankiĝi de la alvoko de Dio. Ni ne scias la ĝustajn respondojn al tiuj ĉi demandoj same, kiel ni ne scias la ĝustan daton de la reveno de Kristo. Antaû du mil jaroj homo ekkriis: “Mi kredas; helpu mian nekredemon” (Mk 9:24). Ĉiuj ni havas la similan disduiĝon de pensoj. Ni estas kredantoj, sed aliflanke ni havas “nekredemon” kaj ege bezonas helpon de Dio. Antaû baptiĝo homon plenigas similaj emocioj, kiuj iugrade restas kun li dum tuta lia vivo.

Nia “nekredemo” elmontriĝas forme de demandoj al Dio, indikitaj pli supre. Tamen sensence estas kulpigi Dion pri maljusteco kaj krueleco. Farante tion, ni juĝas la Ĉiopovan Dion laû nia kompreno. Ni diras, se ni estus Dio, ni agus alimaniere. Kaj tio estas unu el plej grandaj difektoj de homoj – malkapableco kompreni la gradon de homa pekemeco kaj la absolutan justecon de Dio. Se Dio ne estus absolute senpeka, ne estus iu ajn kriterio en la tuta ekzistanta mondo. Ne estus kriterio de bono kaj malbono. La ideo mem pri religio (kun-ligo) kun Dio fariĝus sensenca. Kiel infanoj kontraûdiras al plenaĝuloj nur laû sia nematura menso kaj sia mondpercepto, tiel same agas ankaû ni, infanoj de Dio, kontraûdirante al sia Patro. Sed ni antaû Li estas nur polvo. Jeremia diris, penante pli profunde kompreni la vojojn de Dio, kiun li opiniis absolute prava: ”Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco (Jer 12:1, kmp. Ps 89:19, 34,39,52).

Supozi, ke Dio povas esti ne prava, signifas, ke ni havas iujn rajtojn, kiujn Li rompas. Sed tiu fakto, ke Dio estas nia Kreinto kaj nia ĉiama subtenanto, signifas, ke ni havas neniun rajton. Eĉ se ni ne pekas, ni vivas nur dank’ al Lia favoro. “Homaj rajtoj” estas homa koncepto, farita de homoj por pravigi sin mem. Ni venas en tiun ĉi mondon, havante nenion, kaj ni forpasos ankaû kun nenio. Ĉio, kion ni havas, estas nur donaco, donita al ni por mallongdaûra tempo, por scii, kiel ni uzos tiun ĉi donacon. Se Dio alvokas nin al pli intimaj rilatoj kun Li, kun ĝojo ni devas obei al tiu ĉi voko. Rifuzi tiun ĉi vokon nur pro tio, ke aliaj homoj ne estas alvokitaj, kaûzus doloron al Dio.

Laû naturo ni ĉiuj estas bestoj (Pred 3:18-20). Ni povus diri: “Kial por interrilatoj kun Dio estas elektita homo, sed ne iu ajn alia besto?”, sed ni ne povus kompreni la kialojn, eĉ se oni malkaŝus ilin al ni. Tio sama rilatas al la priskribo de la kreado en Genezo. Kiel Dio estigis la materion kaj transformis ĝin je la mirinda miraklo de nia universo ankaû estas ekster nia kompreno. Pro tio Dio priskribas Sian kreadon per lingvo, kiun povus kompreni ĉiuj, eĉ infanoj. La saman oni povas diri pri la moralaj dilemoj, kiujn ni citis en la komenco de tiu ĉi Suplemento. Tiu ĉi libro estas provo klarigi la doktrinon de la Biblio rilate al la menciitaj demandoj. Nia naturo, nia menso ne povas tute obei al la vorto de Dio, tial ni kun malfacilo akceptas tion, kio estas skribite en la Biblio. Sed ni devas kompreni, ke tio estas nia problemo, ne Dia. Ni devas kompreni, ke niaj menskapabloj estas ne idealaj kaj ni emas erari, kaj ke ili estas tute ne kompareblaj kun la menskapablo de Dio. Nia menskapablo estas ne nur iugrade pli sube, ĝi estas tute alispeca. Ĝuste pro tio ni devas simile al Kristo akordigi nian pensadon kun la Vorto de Dio, kaj kompreninte la pensmanieron de Kristo, fari ĝin nia propra.

Ni ĉiuj rekonas, ke en la Dia kreaĵo multaj elementoj estas tre bonaj, ke en la kreaĵo de nia Kreinto evidentiĝas ia koncepto de justeco. La problemo estas, ke laû nia homa sperto estas aliaĵoj, kiuj estas malbonaj kaj negativaj. Bedaûrinde, tio povas kaûzi dubon rilate al la justeco de Dio kaj eĉ pri Lia ekzisto. Ĉu ne estas pli bone rekoni, ke Dio estas ĉiam prava kaj justa, kiel Li deklaras en Sia Vorto, kaj ke ni havas problemojn kompreni la rolon de bono kaj malbono en tio de Li kreita?

“La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj” (Read 29:29). La Evangelio estas la elmontrita “scio pri Dio” (Rom 1:19), sed tiuj vortoj indikas, ke estas multe da tio, kion ni ne povas scii, ne kapablas kompreni. En la Vorto de Dio ni vidas multe da certaj principoj de Dio kaj Lian multfacetan karakteron, sed estas aliaj sennombraj “kaŝitaĵoj” pri la vojoj de Dio, al kiuj ni ne havas aliron. Tiele, Paûlo povis diri, ke iusence li konis Kriston kaj Dion, kiel povas scii ankaû ni (2 Tim 1:12; 2 Kor 5:16; Gal 4:9; Heb 10:30; 1 Joh 2:13), precipe per persona sperto de la Dia amo kaj responda sento al ĝi (1 Joh 4:7,8); sed aliflanke li sciis nur “laûparte” (1 Kor 13:9,12), sopirante pri la reveno de Kristo “por ke ni sciu lin kaj la potencon de lia releviĝo” (Fil 3:10).



Pri la justeco de Dio ni ekkonas, studante Lian vorton, kaj ni senpacience atendas la alvenon de Lia Regno, kiam finfine foriĝos ĉiuj duboj kaj klare estos elmontritaj Liaj karakterizoj laû maniero, kiun Lia popolo ĝoje komprenos kaj amos. Kaj tiam resaniĝos ĉiuj niaj nunaj vundoj - intelektaj, moralaj kaj korpaj: “nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laûparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaû mi estas konita” (1 Kor 13:12,13).


Elŝuti 45.54 Kb.

  • Rimarko: Formalan “Statuto pri la vera kredo”-n, kiu validas jam dum 100 jaroj, oni povas ricevi ĉe la eldonistoj. SUPLEMENTO 2: Nia Rilato Al Studo De Biblia Vero
  • SUPLEMENTO 3: La Baldaûa Reveno De Kristo
  • La signoj De La Reveno De Kristo
  • Jarcento Viktimoj Kvanto de ĉefaj militoj (mln)
  • Jaro Kvanto da registritaj tertremoj
  • Estonta Invado En Israelon
  • SUPLEMENTO 4: La Justeco De Dio

  • Elŝuti 45.54 Kb.