Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Sumo kompensa por trajnmalfruiĝo kreskas

Elŝuti 23.02 Kb.

Sumo kompensa por trajnmalfruiĝo kreskas




Dato17.03.2017
Grandeco23.02 Kb.

Elŝuti 23.02 Kb.

El fervoja mondo 9/2013
Belgio: Sumo kompensa por trajnmalfruiĝo kreskas
Kompanio SNCB ricevis en jaro 2012 80 500 kompenspostulojn pro trajnmalfruiĝo. Kompare al jaro 2011 temas pri kresko je 16,7 procentoj. Sumo entuta de pagita kompenso kreskis al 1,3 milionoj da eŭroj, kio signifas plikreskon je 30 procentoj! Laŭ publikigo de SNCB la plikresko okazis dank´ al pli bona informiteco de vojaĝantoj kaj pli ofta uzo de ebla kompenso en kazo de malfruiĝo. Plikresko de kompenspostuloj estis notita plejofte en kazoj de ripetata malfruiĝo malpli longa ol 60 minutoj.
Britio: Pro kio fervojistoj kaj publiko solenas Tagon de la fervojo


Ĝi okazis antaŭ 188 jaroj sur britaj insuloj – George Stephenson tie ĉi konstruigis tute unuan fervojan linion en la mondo kun vapora trakcio. La linio estis konstruata inter urboj Stockton kaj Darlington, kaj estis solene malfermita 27-an de septembro en la jaro 1825. Pro tio kutime dum lasta semajnfino en septembro fervojistoj kaj publiko en plej multaj landoj de la mondo festas tiun ĉi jubileon kaj ovacias tiel fervojan trafikon.


Ĉeĥio: Trafika salono DVI en Brno prezentas ne nur novan trakaron


Trafika salono en Regiona centro por instruiteco de Trafika Instruiteca Instituto DVI en urbo Brno (Moravio) trairis en tempo de unuaj kvar monatoj en jaro 2013 vastan modernigon. Originan analogian trakaron anstataŭis tute novan ciferecan sistemon, kiu ebligas aŭtentikan simuladon de trafikreguligado fare de kelkaj tipoj de sekurecinstalaĵoj. DVI tiel nun disponas pri eblo instrui trafikajn dungitojn dank´ al kompleksa instrua tekniko, plenumanta ankaŭ forigon de okazantaj paneoj kaj perturboj. La trafika salono en Brno de la kompanio DVI al trafikaj dungitoj tiel malfermas eblon lerni taŭge reagi al neŝatataj kaj streĉaj momentoj sen minaco de fatala eraro en nepra trankvilo, en konsultiĝo kun spertaj lektoroj.

Danio: Livero de instalaĵoj GSM-R por 840 veturiloj


Dana ekspluatanto de infrastrukturo Banedanmark subskribis kontrakton kun kompanio Siemens por livero de instalaĵoj de radiofonio-reto GSM-R en 840 danajn fervojajn veturilojn en valoro 20 milionoj da eŭroj. Temas pri kondiĉo de trafikado de danaj trajnoj al Germanio kaj Svedio, kaj parto de granda registara projekto por modernigo de sekureca kaj komunikada sistemoj de la tieaj fervojoj. Ĝis jaro 2020 estos por ĝi investitaj entute 3,2 miliardoj da eŭroj. Siemens jam en la jaro 2011 liveris al danoj sekurecsistemon por urba fervojo en Kopenhago, kiu ebligis redukti trajnsinsekvan tempospacon de 120 al 90 sekundoj.
Francio: Konstruado de pliaj linioj
Franca administranto de infrastrukturo RFF daŭrigas konstruan aktivadon. Grave kreskis ĝiaj investaj elspezoj (5,3 milionoj da eŭroj, 18%), kaj por bontenado kaj riparoj de linioj (2,2 milionoj da eŭroj, 10%). Dank´ al tio en la jaro 2012 estis rekonstruataj mil kilometrojn da linioj, kaj komenciĝis kvar konstruadoj de grandrapidaj linioj: LGV Est Phase 2, Tours – Bordeaux, Le Mans – Rennes, kaj kunliga linio Nîmes – Montpellier. En jaroj 2016 kaj 2017 estos enservigataj 800 km da grandrapidaj linioj. Ŝuldoŝarĝo de RFF dum jaro kreskis de 28,6 al 31,5 miliardojn da eŭroj.
Germanio: Al flughaveno en Munkeno post kvin jaroj trafikos trajnoj
Kompanio Germana Fervojo (Deutsche Bahn) planas en kunlaboro kun federacia lando Bavario konstrui fervojan linion, kiu kunligos internacian flughavenon en Munkeno kun linio Munkeno – Regensburgo. Konstruado de la linio 2,3 km longa povus esti finita antaŭ fino de la jaro 2018. Supozataj elspezoj povos atingi 8,3 milionojn da eŭroj.
Hungario: Rapidtrajnaj pasaĝervagonoj ne volas fariĝi eksservigitaj
Veturilstoko de pasaĝera trafikisto MÁV-START ne ĉiam respondas al vivnivelo en 21-a jarcento. Ĉi tieaj fervojistoj do komencis ampleksan modernigon de la plej malnovaj rapidtrajnaj vagonoj. Modernigo ampleksas tri centojn da pasaĝervagonoj, kies aĝo estas ĉirkaŭ 30 ĝis 40 jara. La renovigo okazas en 2013 kaj finiĝos en 2014.
Nova sidlokremburaĵo, tabletoj, sed ankaŭ farbado kontraŭ ŝprucŝmirantoj (graffiti)

En pasaĝervagonoj estas komplete ŝanĝataj internaĵo, planko, interna tegaĵo, inkluzive de alifarbado. Samtempe okazas ankaŭ renovigo de sidlokremburaĵo. Percepton de komforto pligrandigas ankaŭ instalataj longaj speguloj en kupeoj kaj ŝanĝataj tabletoj sub fenestroj. Kadre de modernigo estas ŝanĝataj ankaŭ ŝtopgarnaĵo ĉe fenestroj kaj pordoj, inkluzive de termika izolado, kiu ŝirmas vagonojn ankaŭ kontraŭ ŝprucŝmirantoj (graffiti). Modernigaj laboroj estas farataj en laborejoj MÁV-Gépészet. Tiel „humanigitajn“ rapidtrajnajn vagonojn la vojaĝantoj povas renkonti sur linioj Budapeŝto – Miskolc – Szerenc kaj Sátoraljaújhely, Budapeŝto – Szolnok – Debrecen – Nyíregyháza, aŭ Budapeŝto – Szolnok – Békécsaba – Lőkösháza, kaj Budapeŝto – Cegléd – Kecskemét – Szeged.



Iuj serioj da pasaĝervagonoj trapasas jam trian modernigon


Modernigo koncernas plejparte vagonojn duaklasajn de serio Bp 29-05 (H-START), kiuj estis fabrikataj en jaro 1972 en Dunakeszi. El fabriklaborejoj ili tiam forveturis kiel vagonoj unuaklasaj grandkupeaj (serio Ap 19-05). Dum sia ekzisto ili jam dufoje trapasis grandan ĝeneralan riparon, lastfoje inter jaroj 2002 kaj 2005, kiam ili estis markitaj kiel duaklasaj (aranĝo de sidlokoj 2 1 kun koridoro meza, kaj estis prioritate destinitaj por trajnoj de kategorio ekspresa. Ekde tiu tempo vagonoj de serio Bp iom-post-iome transiris ankaŭ en rapidtrajnojn.

Modernigataj estas ankaŭ pasaĝervagonoj unuaklasaj de serio A 19-30 (H-START), fabrikitaj kun origina markado Am 19-41 en jaro 1971 en Győr. Ilia unua modernigo okazis jam en jaroj 1983-1986 en Dunakeszi. Plibonigataj estas ankaŭ unua- kaj dua-klasaj pasaĝervagonoj serio AB 39-30 (H-START), devenantaj ankaŭ el Győr. Ilia unua modernigo okazis ankaŭ en jaroj 1983-1986 en Dunakeszi, sed kun diferenco, ke en jaro 1990 sekvis ilia dua, baza modernigo. Nun estas ekspluatataj 13 de tiuj vagonoj – precipe en rapidtrajnoj el Budapeŝto al Szeged.

Lasta grupo de modernigataj rapidtrajnaj vagonoj estas duaklasaj vagonoj de serio B 20-30 (H-START) el jaroj 1970-1971 (fabrikitaj en Győr kiel serio Bm 20-41). Ankaŭ ilia modernigo okazis en jaroj 1983-1986 kaj en 1990. Oni povis renkonti ilin ekzemple en en rapidtrajnoj Amicus Pannonia.
Kroatio: Kroatio – nova membro de EU
Ekde 1-a de julio 2013 Kroatio fariĝis 28-a membroŝtato de Eŭropa Unio.

 Membroj  Kandidatoj Aŭstrio Pollando Belgio Bulgario Kroatio Kipro Ĉeĥio Danio Estonio Finnlando Francio Germanio Grekio Hungario Irlando Italio Latvio Litovio Luks. Mak. Malto Ned. Portugalio Rumanio Slovakio Slo.
Ĝia aliĝo estas rezulto de dekjara procedo ekde transdono de formala peto pri aniĝo en jaro 2003, statuto de kandidatlando en jaro 2004 tra komencitaj aliraj traktadoj en jaro 2005.

Post Slovenio, Kroatio do kiel dua ŝtato de iama Jugoslavio sukcese aniĝis en Eŭropan Union. Kroatio pene fortostreĉis por plenumi ĉiujn alirajn kriteriojn, kiujn postulas eŭropa juro kaj normoj de EU. Senteblan progreson ĝi atingis en sfero de juraj normoj, batalo kontraŭ korupto, protektado de homrajtoj kaj naciaj malplimultoj.

Kvankam membrolandoj de EU plimultiĝis per Kroatio la 1-an de julio 2013, Kroataj Fervojoj kiel plene integra kompanio fariĝis membro de CER (Komunumo de Eŭropaj fervojoj kaj infrastrukturaj entreprenoj kun sidejo en Bruselo) jam en la jaro 2003 kune siaj unuopaj filioj HŽ Cargo, HŽ Persontransporto kaj Infrastrukturo. En transportoj kaj trajnvojaĝoj en Kroation ekde 1-a de julio 2013 eblas plene uzi pliajn transportajn simpligojn. Pro tio, ke Kroatio fariĝis parto de Unueca doganspaco de Eŭropa Unio, ĉesis tuta dogankontrolo pri importo de varoj inter Kroata respubliko kaj ceteraj membrolandoj de la Unio. Nuligo de dogankontrolo kaj doganaj formalaĵoj tamen ankoraŭ ne signifas, ke nuliĝis ankaŭ ĉiuj policaj landlimaj kontroloj, ĉar per aliĝo al Eŭropa Unio Kroatio aŭtomate ne fariĝis parto de Ŝengen-a teritorio, sed en transira periodo (ekzemple en kazo de Ĉeĥa respubliko tio estis du jaroj) restas valida kuranta landlima polica inspekto. Malgraŭ kompleksa preparo eblas laŭ spertoj atendi en komenca periodo „sedimentadon“ de novaj kondiĉoj kaj sistemoj (IT sistemoj, elektronika komunikiĝo, „digestado“ de novaj juraj normoj).

Por eŭropaj vartransportaj kompanioj kaj iliaj klientoj estas tiel kreitaj supozoj kaj kondiĉoj por simpligo de transportaj formalaĵoj en eksporto kaj importo de varoj, ebleco profiti pro disvastigo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter ili kaj Kroatio.

Do konklude: „Dobro došli!
Svisio: Centjariĝo de svisa fervojo BLS trans Alpoj
Svisa privata kompanio BLS en junio 2013 solenis centjariĝon. Trafiko sur t.n. Lőtschbergbahn, kiu iras tra alpa masivo, ja komenciĝis la 28-an de junio 1913. Montara linio en linisekcio Frutigen – Brig longas sesdek kilometrojn. Ĝi iras tra tiom pretendema tereno, ke ŝtatorganoj subtenis ĝian konstruon nur de malgranda sumo, kaj plimulton de financaj rimedoj devis disponigi privata franca societo. Dominanto de la linio estas 35 km longa tunelo Lőtschberg.

Konstruado de Lőtschbergbahn antaŭ cent jaroj komenciĝis dank´ al iniciato de kantono Berno. Tiu ĉi post malfermo de fervoja linio tra montpasejo Gőtthard sentis sin iomete forpuŝita de la ĉirkaŭa mondo. Konstruadon subtenis ankaŭ Francio, kiu en jaro 1871 devis transdoni tutan Alzacon al Germanio. Ĝi do interesiĝis pri nova, pli okcidente situanta kunligo kun Italio. La 27-an de julio 1906 Granda konsilio de kantono Berno definitive decidis pri konstruado, kaj sekvan monaton jam estis fondita kompanio BLS, plennome Berner Alpenbahngesellschaft Bern – Lőtschberg – Simplon.


Pioniroj en elektrizado


Jam en la jaro 1906 estis decidita, ke la linio ekde ekspluat-apertigo estos elektrizita. Ni emfazu, ke plejmultaj trajnoj en Svisio tiam estis gvidataj ankoraŭ per vaportrakcio. La linio al Lőtschberg montris ascendon ĝis 27 promiloj, tio do postulis fortajn lokomotivojn, kiujn oni devis antaŭe konstrui. En kunlaboro kun lokomotivfabriko SLM Winterthur kaj maŝinfabriko MFO Oerlikon estis evoluigataj alternkurentaj elektraj lokomotivoj, tiutempe la plej fortaj en la mondo. Temas pri legendaj lokomotivoj de serio Be 5/7, kiuj sur tiu ĉi linio sukcesis treni ŝarĝon ĝis 330 tunoj per rapido 50 km/h. Rezultoj de elektrizado estis tiom konvinkaj, ke konkurencaj federaciaj fervojoj SBB decidis en la jaro 1916 elektrizi montarlinion tra Gotthard per la sama kurentsistemo. Ankaŭ pli poste BLS estis pionira en evoluo de elektraj lokomotivoj. En la jaro 1939 ĝi kiel unua aĉetis lokomotivojn de serio Ae 6/8, kiuj estis ekipitaj de pli bona transmisia povumo al radaksoj.

Jam en komenco de sia ekzisto BLS rezistis grandajn malfacilaĵojn. Malgraŭ la unua mondmilito kreskis vartrafiko, internacia pasaĝertrafiko tamen estis minimuma, kaj tio eĉ post malfermo de landlima stacio Delle. Post la jaro 1919, kiam Alzaco revenis sub administradon de Francio, signifo de landlima transirejo Delle malkreskis. Male plikreskis signifo de Lőtschbergbahn kaj de la samnoma tunelo, tra kiu ekde 1950-aj jaroj estis transportataj per fervojo pasaĝeraŭtomobilojn en specialaj duonremorkaj kamionoj.



Subteno de la ŝtato estas sentebla


Dank´ al plikreskanta transita vartrafiko al Italio svisa federacia registaro decidis en 1970-aj jaroj pri dutrakigo de fervojlinio tra Lőtschberg. La konstruado finiĝis en jaro 1994. Svisio tiam decidis transporti plimulton de transitvaroj sur trakoj. La registaro do komisiis filian kompanion BLS Alptransit AG, komenci konstruadon de 34,6 km longa baza tunelo Lőtschberg. Tiu ĉi estis malfermita al trafiko en junio 2007. Ekde tiam la kompanio BLS Alptransit AG ekspluatas fare de ŝtata komisio tiun ĉi parte dutrakan tunelon. Oni povas tie ĉi vidi trajnojn de surtraka ŝoseo (RoLa) transportantaj inter Germanio kaj Italio ŝarĝitajn duonremorkajn kamionojn.

En la jaro 1997 okazis fuzio kun komune ekspluatataj, sed jure memstaraj fervojoj BN (Bern – Neuchâtel), GBS (Gürbental – Bern – Schwarzenburg) kaj SEZ (Spiez – Erlenbach – Zweisimmen) en kompanion BLS Lőtschbergbahn AG. Okaze de ŝanĝo de trajnhoraro en la jaro 2004 estis krom la kompanio SBB transprenitaj linia trafiko de urba fervojo S-Bahn Berno (interŝanĝe je longdistanca trafiko).



BLS tiel fariĝis la dua plej granda trafikisto de apudurbaj linioj S-Bahn en Svisio. Plie, en la jaro 2006 okazis fuzio de BLS Lötschbergbahn AG kun regiona trafiko Mittelland AG en unu firmaon kun nomo BLS AG, kiu nuntempe estas la plej granda svisa privata fervojo.

Teksto al aldonitaj fotoj:



Inter la unua kaj lasta interurba relvojinterligoj de BLS pasis jam tuta jarcento.
Preparis Jindřich Tomíšek

Reviziis Heinz Hoffmann


Elŝuti 23.02 Kb.

  • Iuj serioj da pasaĝervagonoj trapasas jam trian modernigon
  • Pioniroj en elektrizado
  • Subteno de la ŝtato estas sentebla

  • Elŝuti 23.02 Kb.