Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Sube mi verkis elsendajxon pri la Klubo de Romo kaj ties nova averto pri nia nuna civilizacio, kiu, simile al la

Elŝuti 29.9 Kb.

Sube mi verkis elsendajxon pri la Klubo de Romo kaj ties nova averto pri nia nuna civilizacio, kiu, simile al la




Dato19.03.2017
Grandeco29.9 Kb.

Elŝuti 29.9 Kb.

Karaj Samideanoj,
Sube mi verkis elsendajxon pri la Klubo de Romo kaj ties nova averto pri nia nuna civilizacio, kiu, simile al la Titanic en 1912, estas ankoraux stiranta sin al senprecedenta katastrofo.

Ni devas “sxangxi la direkton” de nia monda sxipo. Ni devas konstrui dauxrigxeblan Ter-Komunumon.

La elsendajxo estas mia persona verko, kaj sole mi respondecas por la enhavoj.
Sincere via en Ter-Komunumo,

John Dale

PS: Se vi ne vidas la pravajn Esperantajn literojn, iru, tipe, al "Vjuo" en via Interreta vju-programo kaj sercxu nacilingve por "Karaktra Enkodado". La literaj karaktroj de via Interreta programo devas esti koditaj laux Unikodo UTF-8. Se vi ankoraux havas problemojn kun vjuo de la teksto, kontaktu min, kaj mi sendos al vi version kun la "x"-metodo de trans-skribado.)
NOVAJX-ELSENDO
Klubo de Romo Denove Avertas la Homaron,

Lancxas Kampanjon, ke Aprilo 13 Estu

La Tago de ‘Sxangu la Direkton!’”


La Katastrofo de la RMS Titanic.

Aprilo 13, 2012 estis la tago antaux la 100-a datreveno de la sinko de la marsxipo RMS Titanic.

Je 11:40 ptm je Aprilo 14, 1912, dum sia unua vojagxo el Britio al Usono, la Titanic koliziis kun glacimonto. Varbita tiutempe kiel “nesinkigebla,” gxi sinkis en la fruaj horoj de la mateno de Aprilo 15 en la Nord-Atlantika Oceano 600 kilometrojn sude de Newfoundland, Kanado.

La plej granda kaj luksa sxipo en la mondo tiutempe, la Titanic portis kelkajn el la plej ricxaj personoj en la Okcidento kaj, entute, 2223 personojn. Perdis siajn vivojn 1517 personoj, multe da ili estantaj malricxaj enmigrantoj kaj pasagxeroj el la Tria Klaso.

La sinko de la Titanic estis unu el la plej grandaj pactempaj katastrofoj en la historio. Kaj gxi estis tute evitebla kaj nenecesa.

La Titanic, la plej fama sxipo en la historio, sinkis cxar gxi enhavis nesuficxajn sendangxerilojn kaj eskap-boatojn, kaj precipe cxar la sxipestro, urgxita fare de komercistoj kaj ricxaj pasagxeroj, ignoris radio-avertojn el alia proksima sxipo pri la cxeesto de glacimontoj. Malgraux tiuj klaraj avertoj, la sxipestro antauxeniris plenrapide.

La katastrofo de la Titanic, pro tio, estigxis ikono de tio, kio okazos, kiam estroj neglektas siajn superajn etikajn devojn kaj malobeas la Antauxzorgan Principon (Angleze, “Precautionary Principle”), ignoras spertulajn avertojn, kaj metas nur duarange la sekurecon kaj vivojn de la hom-estajxoj sub sia gvidado.
Nova Kampanjo de la Klubo de Romo.

Por helpi al la homaro lerni la nuntempan lecionon de la Titanic, la Klubo de Romo, grupo de sciencistoj el tra la mondo kiuj studas la dinamikojn de la tutmonda sistemo, lancxis novan kampanjon de edukado.

En tiu cxi klopodo, la Klubo urgxas al popoloj kaj grupoj tra la mondo komenci resoleni la daton de Aprilo 13 kiel la Tagon de “Sxangxu la Direkton!” (Angleze, “Change Course Day”).

Por vidi filmeton (en naciaj lingvoj) pri la afero, iru al http://www.change-the-course.org/?content=change-course.



La Titanic de hodiaux estas nia nuna tutmonda civilizacio, kiu, estrita fare de sistemo de konkurencantaj korporacioj kaj naci-sxtatoj, kaj kontraux multege da sciencistaj avertoj, ankoraux plenrapidegas al la tutmonda elcxerpigo de renovigeblaj kaj nerenovigeblaj rimedoj, al tutmondaj troecoj de poluado de ekologiaj sistemoj, kaj al ekonomia, agrikultura, kaj ekologia disfalo.

En 2011, kiel unu ekzemplo, la homaro kreskis preter la popolnombro de 7 bilionoj. Multaj biologistoj kaj ekologistoj, tamen, taksas, ke la Tero, je nunaj pohomaj niveloj de negativa ekologia efiko, povas dauxre subteni eble nur 2 aux 3 bilionojn.

Laux tiu sciencista opinio, la homa popolnombro de la Tero jam estas inter 200 al 300 procente tro granda.

Malgraux tio, la popolnombro ankoraux kreskas cxiujare je pli-malpli 70 milionoj.

Aldone, la penoj de la Unugxintaj Nacioj por provizi famili-planadajn servojn estas dauxre subfinancitaj, kaj, gxis nun, krom Cxinio, ekzistas neniu elstare videbla kaj sukcesa kampanjo de edukado pri popolnombroj kaj ekologia dauxrigxebleco fare de iu registaro, fare de la tutmonda komerca komunumo (kiu kompreneble profitas mallongtempe pere de ekonomia kreskado), aux fare de iu cxefa tutmonda religio.

La manko de sufficxe da sento de respondeco rilate al la tutmonda estonteco inter estroj kaj la grandaj institucioj de nia mondo devas esti renversita se la homaro havos civilizitan futuron.

Aprilo 13 estas tial bonega tago, je kiu levi niajn unuigxintajn vocxojn kaj diri al cxiuj estroj je cxiuj niveloj kaj en cxiuj grupoj kaj organizajxoj, “Sxangxu la direkton! For je aferoj-kiel-kutime! Stiru nian sxipon al dauxrigxebla Ter-Komunumo!”

Nova Raporto pri la Limoj de Kreskado.

Por helpi al la edukado de la publiko cxi-rilate, la Klubo de Romo eldonis novan raporton, kiu provizas 40-jaran gxisdatigon de sia originala raporto eldonita en 1972 kaj nomita La Limoj de Kreskado (Angleze, The Limits to Growth).

La nova raporto, uzante la komputilan modelon Mondon3 (World3) cxe la Instituto Jay Forrester cxe MIT (Massachusetts Instituto de Tehxnologio), kun nuntempaj datumbazoj, revalidigis la esencajn eltrovajxojn de la originala raporto de 1972 kaj ankaux de la 30-jara gxisdatigo de la raporto eldonita kiel libro en 2002 kaj titolita Limoj de Kreskado: La 30-Jara Gxisdatigo.

La nova raporto denove prognozas tutmondan ekologian kaj ekonomian disfalon antaux la dato 2030 kun grandaj perdoj de homaj vivoj kaj industria elmeto -- se estroj kaj popoloj ne sxangxos direktojn al “verda” energio kaj ekonomio.

La originala raporto de 1972 estis mokata fare de kresk-favoraj interesoj en la komercaj, registaraj, religiaj, kaj akademiaj kampoj. Institucioj de politika ekonomio kaj de alia decid-farado donis preskaux neniom da serioza atento al gxiaj avertoj.

Post 1972, tempon post tempo, grupoj de sciencistoj tra la mondo estas denove avertintaj la tiel-nomitajn estrojn de la homaro pri la aktuala kaj ada estonta kolizio inter la homara ekonomio kaj la dauxrigxebla biosfero de la Tero. Malgraux cxiom, kiom ili faris por averti nin, kaj malgraux multe da aktivismo inter Ne-Registaraj Organizajxoj, konferenco post oficiala konferenco pri disrompo de la tutmonda klimato, ekzemple, rezultis en preskaux nenia sxangxigxo de direkto. La Titanic de nia civilizacio ankoraux rapidegas al katastrofo.

Samkiel la Titanic je Aprilo 13, 1912, la tago antaux la kolizio, ni havas nur ege malgrandan fenestron de tempo, en kiu ni povas ankoraux peni sxangxi la direkton.

La nova raporto kaj kampanjo fokusas je kiumaniere ni povas sxangxi niajn direktojn kaj transiri al dauxrigxebla Ter-Komunumo.

Novaj Retlokoj kaj Videoj.

La Klubo de Romo, fondita en 1968, estas grava fonto de alt-kvalitaj pristudoj kaj informo pri dauxrigxebleco kaj la “malkreskigo” de la negativa homara “piedsigno.”

La retloko de la Klubo mem estas http://www.clubofrome.org/.

Nova Angleza surlinia vidprogramo, “Kio Estis la Mesagxo de La Limoj de Kreskado?” (Angleze, “What Was the Message of The Limits to Growth?”), aperas cxe http://www.clubofrome.org/flash/limits_to_growth.html.

Pli detala pres-versio sub la sama titolo aperas cxe http://connect.clubofrome.org/ecms/files/resources/What_was_the_message_of_Limits_to_Growth.pdf.

Por pli da informo pri la Tago de ‘Sxangxu la Direkton!” (Angleze, “Change Course Day”), vidu http://www.clubofrome.at/news/index.html#changecourse.



Vidu ankaux la novan retlokon http://www.change-the-course.org/?content=change-course.

Ke Ni Cxiujare Solenu la Daton Aprilon 13.

La simbola tauxgeco de Aprilo 13 faras gxin bona kandidato por cxiujara observado, kaj ne nur dum 2012.

Post la katastrofo de la Titanic, multaj bonkoraj personoj donacis monon kaj energion por helpi al la familioj de la viktimoj. Multe de la viktimaj familioj estis perdintaj siajn solajn mon-subtenantojn, aux, inter la multaj travivantoj en la Tria Klaso, cxion, kion ili posedis. Sed tiuj lauxdeblaj penoj ne povis, kompreneble, restarigi la mortintojn.

Same hodiaux, se ni neglektos la neceson “sxangxi la direkton” de nia civilizacio kaj ekonomio, cxiom de la post-katastrofa bonkoreco en la mondo ne povos restarigi la ekologion de la Tero aux la sanon aux estontecon de niaj disfalintaj socioj.



La Katastrofo de la Titanic kaj Gxia “Forgesita Travivanto.”

Kiel rakontita Angleze en la Huffington Post de Aprilo 12, 2012, (http://www.huffingtonpost.com/rainn-wilson/abdul-baha_b_1419099.html), por membroj de la Bahaa mondkomunumo, la katastrofo de la Titanic havas specialan signifon.

La historio estas, ke ‘Abdu’l-Baha, kiun Baha'u'llah, la fondinto de la Bahaa komunumo, estis nominta en sia testamento esti la sekvanta cxefo de la nova komunumo, evitis kaj tial “travivis” la katastrofon de la Titanic. Malgraux la fakto, ke la tiamaj Bahaanoj entuziasme donacis al li multe da mono por vojagxi sur la Titanic dum lia unua vojagxo al Usono, li intuicie sentis ion esti ne gxuste. Pro tio, li almoze fordonis la monon al la malricxaj kaj prenis malpli faman sxipon, tiele evitanta la katastrofon.

Pro tio, kaj nur pro tio, ekzistas hodiaux la Bahaa mondkomunumo kiel nuntempe organizita.

Laux la originale Angleza artikolo pri ‘Abdu’l-Baha en Wikipedia: ‘Li alvenis en Nov-Jorkon je 11 Aprilo 1912 post rifuzo de monoferto al li por vojagxi sur la RMS Titanic, dirante al la Bahaanoj, anstatauxe, “Donacu tion cxi al almozfondajxo.” Li tiam vojagxis sur pli malrapida sxipo, la S.S. Cedric, kaj citis preferon de pli longa marvojagxo kiel la kialo. Dum li estis en Nov-Jorko, li arangxis privatan kunvenon kun la travivantoj de la sortacxita Titanic, kiuj demandis al li, cxu li sciis, ke la Titanic estus detruita, al kio ‘Abdu'l-Baha respondis, “Dio donas al la homo sentojn de intuicio.”’

Bahaaj Metodoj de Socia Mem-Regado kaj la Konstruado de Ter-Komunumo.

La profeta fondinto de la Bahaa mondkomunumo, Baha'u'llah, vivis inter 1817 kaj 1892, kaj ‘Abdu’l-Baha (1844-1921) estis lia plej agxa filo. Pro tio, ke ‘Abdu’l-Baha, obeante al siaj spiritaj valoroj kaj al sia intuicio pri la Titanic, “travivis” la katastrofon, li savis la futuron de la nuna Bahaa mondkomunumo kaj povis porti la instruojn de sia profeta patro al Usono, kiu estigxis unu el la gravaj administraj bazoj de la Bahaa mondkomunumo. La komunumo estas nun centrita en la Bahaa Monda Centro en Haifa, Israelo sur Monto Karmelo.

La vorto ‘baha’ en la Araba lingvo signifas baze “radiecon,” “gloron.” La titolo ‘Baha'u'llah’ signifas “Gloron de la Sinjoro.” La titolo ‘‘Abdu’l-Baha’ signifas “Servanton al Baha.”

Pro la instruoj de Baha'u'llah kaj ‘Abdu’l-Baha, la 5 milionoj da Bahaanoj tra la nuntempa mondo estas dedicxitaj al servado al la unuanimeco de la tuta homaro kaj al la konstruado de tio, kion oni, inter nuntempuloj, povus priskribi kiel “dauxrigxeblan Ter-Komunumon.”

Kvankam ili persone estas certe neperfektaj, ili mem ofertas la Bahaan modelon de mem-regado al la mondo por studado kiel ekzemplon de tia komunumo kaj de gxiaj principoj.

Por helpi en la starigado de la unuanimeco de la homaro, la Bahaaj instruoj donas al la Bahaa komunumo specialajn metodojn de interkomunikado, konsultado, kaj ne-adversula demokratia mem-regado.

Bahaanoj vidas tiujn cxi metodojn esti ligitaj kun la plenumo de la Reveno kaj la Renovigo promesitaj en cxiu religio, inkluzive Kristanismon, kaj kiel esencajn por la sukceso de la projekto de Ter-Komunumo kaj de la regno kaj rego de virtoj kaj justeco kaj ekvilibro sur la Tero.

Tiuj cxi metodoj resanktigas la vocxon kaj partoprenadon de cxiu individuo en la socia mem-regada procezo.

Ili forigas entute de la tiel-konstituciita komunumo en la elektado de gxiaj estroj la influacxon de individua aux partiana kampanjado kaj de korporacia aux alia privata mono. Alivorte, ili forprenas de la demokratia procezo la elementon de adversula kampanjado. La elekto de estroj okazas surbaze de nenio krom la konscieco kaj konscienco de cxiu individua vocxdonanto.

La instruoj ankaux starigas, ke grupoj, ne individuoj, estos la decid-farantoj por la komunumo. Ie, kie estas naux Bahaanoj, povas estigxi Bahaa komunumo. El la loka grupo, tiuj, kiuj estas elektitaj cxiujare por administri la komunumon, faras la deciojn post konsuktado kun la komunumo kaj surbaze de ka etikaj kaj Interligaj principoj de la tutmonda Bahaa komunumo. Ili reprezentas (kaj aplikas) tiujn principojn en tiu loka komunumo.

Aldone, ekzistas nun neniu individua supera estro de la Bahaa Komunumo. La supera estraro de la komunumo estas la naux membroj de la tutmonde demokratie elektita korpo nomita la Universala Domo de Justeco, kies sidloko estas en Haifo.

La Bahaa mondkomunumo, nun nombranta je 5 milionoj, estas disvastigxinta preskaux tutmonde. Por pli da informo (nacilingve) pri la Bahaa mondkomunumo kaj sia modelo de ne-adversula demokratia mem-regado, iru al www.bahai.org kaj al la retloko de la Bahaa Esperanto-Ligo, http://www.bahaaeligo.bahai.de/. Vidu ankaux pregxojn el la Bahaaj skribajxoj en diversaj lingvoj inkluzive Esperanton cxe http://www.bahaiprayers.org/.

Por naci-lingve legi pri kaj vidi per fotoj la vivon de Baha'u'llah, iru al www.bahaullah.org.

Bahaanoj kaj Esperanto.

Kvankam ne estas legxe devige, ke Bahaanoj lernu Esperanton, Baha'u'llah forte subtenis la principon de internacia help-lingvo, kaj ‘Abdu’l-Baha, lia filo, ecx lernis iom da Esperanto, lauxdis D-ron Zamenhof, kaj urgxis, ke Bahaanoj subtenu Esperanton kaj helpu gxian disvastigon. Multaj famaj fruaj Bahaanoj sekvis lian konsilon. Post ‘Abdu’l-Baha, lia sekvinto kiel estro de la Bahaa komunumo, Shoghi Effendi, iom lernis la lingvon kaj ade subtenis, ke Bahaanoj lernu kaj uzu Esperanton. Post li, la Universala Domo de Justeco estas ade subteninta la saman principon. Honeste, tamen, malgrau ĉiom de la oficiala kuraĝigo, tro da Bahaanoj ankoraux persone pensas pri Esperanto nur en la kadro de iu ebla estonta oficiala internacia help-lingvo. Pro tio, ili ofte emas pensi, ke ili komencos lerni Esperanton (aux alian lingvon) nur kiam la komunumo de naci-sxtatoj estas jam aginta por oficialigi ĝin. Pro tia emo, kaj ankaux pro la fakto, ke la Angleza estas nun tiel forta kiel internacie konata lingvo, ili ofte restas nekonsciaj pri la tutmonda disvastigxo de Esperanto, pri la agadoj de la Esperanta Movado, kaj pri la nunaj bonaj efikoj kaj avantagxoj de Esperanto kiel, ekzemple, helpo al la edukado de iliaj infanoj rilate al la konceptoj de Ter-Komunumo kaj de la Kulturo de la Paco. Bedauxrinde, ili ne konscias, ke Esperanto estas jam aktuala, utila, kaj funkcianta lingvo eĉ sen oficialigo fare de registaroj.

Je tiu cxi 125-a datreveno de Esperanto, do, la komunumo de Bahaanaj Esperantistoj tra la mondo reduobligas siajn klopodojn por disvastigi inter aliaj Bahaanoj pli da scio kaj entuziasmo pri Esperanto kaj gxiaj nunaj avantagxoj. Se vi estas Bahaano scipovante Eperanton, bonvole anigxu kun la internacia diskutgrupo por la Bahaa Esperanto-Ligo cxe http://de.groups.yahoo.com/group/BELanaro/ kaj, se vi deziras, ankaux kun la nova diskutgrupo por Esperantistoj en Usono kiuj estas Bahaanoj aux Baha-amikecaj cxe http://groups.yahoo.com/group/Bahaa-Esperanto-Ligo-USA.

Retlokoj por la Ter-Komunuma Kalendaro kaj por Ter-Komunumaj Diskutoj

Por publika retloko kaj diskutgrupo temanta pri mia kompleta listo de tutmondaj specialaj okazajxoj starigitaj kaj solenitaj fare de la Unuigxintaj Nacioj aux de Ne-Registaraj Organizajxoj, bonvole iru al kaj anigxu kun http://groups.yahoo.com/group/United-Nations-Earth-Community-Calendar. La Kalendaro estas nun en la Angleza sed finfine ankaux estos en Esperanto.

Por paralela diskutgrupo temanta pri la ada kaj progresema plibonigado de la procezoj de homa mem-regado je cxiuj niveloj kaj pri la konstruo de dauxrigxebla Ter-Komunumo, bonvole iru al kaj anigxu kun http://groups.yahoo.com/group/Build-Earth-Community (Angleze) aux http://groups.yahoo.com/group/Per-Esperanto-al-Ter-Komunumo (Esperantlingve).

Por respondi al tiu cxi elsendajxo, bonvole uzu la e-posxtadreson jtd368@yahoo.com.



# # #

[Verkita fare de John Dale, kiu persone kaj sole respondecas por gxiaj enhavoj.]





Elŝuti 29.9 Kb.

  • NOVAJX-ELSENDO Klubo de Romo Denove Avertas la Homaron, Lancxas Kampanjon, ke Aprilo 13 Estu
  • Nova Kampanjo de la Klubo de Romo .
  • Nova Raporto pri la Limoj de Kreskado .
  • Novaj Retlokoj kaj Videoj .
  • Ke Ni Cxiujare Solenu la Daton Aprilon 13 .
  • La Katastrofo de la
  • Bahaaj Metodoj de Socia Mem-Regado kaj la Konstruado de Ter-Komunumo .
  • Retlokoj por la Ter-Komunuma Kalendaro kaj por Ter-Komunumaj Diskutoj

  • Elŝuti 29.9 Kb.