Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Sube aperas pliaj vortoj de mi. Jes, estas longa teksto kun multaj rediroj. Mia precipa penso trovighas en la konkludo kelkvorta

Elŝuti 24.77 Kb.

Sube aperas pliaj vortoj de mi. Jes, estas longa teksto kun multaj rediroj. Mia precipa penso trovighas en la konkludo kelkvorta




Dato24.03.2017
Grandeco24.77 Kb.

Elŝuti 24.77 Kb.

www.ipernity.com/blog/gkp/1389260

K O N S C I U


=================================
Numero 74 22/07//2015
---------------------------------
Informilo por enprofundighi en
la E-movadon Afrikan
---------------------------------
Redaktas : Liberesko
================================

Estimataj geamikoj,

Sube aperas pliaj vortoj de mi. Jes, estas longa teksto kun multaj rediroj. Mia precipa
penso trovighas en la KONKLUDO kelkvorta. Tial mi petas, ke vi legu UNUE au NUR la
konkludon.
LA UNUA TASKO NIA estas ........
......... zorgi pri la disvastigo de Esperanto kun iom da atento al homeco en la homoj.

Nun estas via vico kompletigi. Kion vi metus ?

Sukceson !

********************
La kulpo estas mia
*********************
Vere, la kulpo estas mia, char mi ne pli frue ol nun komprenas la fundon de la afero.
Mi estas ege fremda al la deziro de UEA-gvidantoj, chefe de Osmo BULLER, la Ghenerala Direktoro de UEA . Kio gravas por mi, tio estas labori vere por Esperanto, neniam por mia gloro, nek por aliula. Ne, mi tute ne kontribuu al tiaj celoj. Char chiam hisi sin super la aliaj nestas en celaro de la korifeoj de UEA, estus pli bone al mi trovi
mian lokon inter la homoj, kiuj vere laboras por Esperanto kaj por Esperanto-organizajhoj kaj aparte por UEA, char de tiuj chi dependas la vera estonteco
de Esperanto.

Plejparto de gvidantoj de UEA de ties fondigho ghis nun, celas pli propran gloron ol


veran celon, per kiu Hector HODLER fondis UEA-n. Chiujn problemojn kiuj estis kaj
pluestas inter UEA kaj aliaj esperanto-organizajhoj naskis UEA-gvidantoj celantaj nur
propran gloron. Necesas iomete reiri al la fruaj jaroj de UEA, char tiam UEA-gvidantoj
rifuzis kunlabori pro la fakto, ke ili ne povos relektighi se UEA kaj aliaj
E-organizajhoj estos unuigitaj. Tiam UEA estis tre richa kaj chiu volas suchi ghiajn
mamojn. Ankau nun UEA pluestas plej richa el chiuj aliaj esperanto-organizajhoj, kaj
tial la batalon por elimini chiam homojn, kiuj shatus liberigi UEA-n, ke ghiaj
monrimedojn oni uzu preskau nur por veraj Esperanto-laboroj, forte kaj zorgeme flegas
UEA-gvidantoj gloramaj. Tial aperas du kategorioj de UEA-gvidantoj.

Hans BAKKER estis estrarano de UEA en la naudekaj jaroj. Kvankam li estis tre bona


estrarano de UEA kun tre efikaj ideoj por bone mastrumi la financojn de UEA, la
gloramaj minacis abdiki lin. Li simple silentis kaj poste distrete forlasis la
estraron de UEA. Plejparto de tiaj estraranoj ne gloramaj ne igas sin dumvivaj
estraranoj au superaj CO-oficistoj. Mi konas estraranojn de UEA kaj povas aserti, ke
ankau Renato CORSETTI estas ne de tiaj gloramaj UEA-gvidantoj. Tiaj estis ankau Kep ENDERBY kaj YU Tao. Jes, estas multaj aliaj. Gratulojn al Renee TRIOLLE, Ulla LUIN, Humphrey TONKIN, Petr CHRDLER, Andrej GRIGORJEVSKIJ, Ans BAKKER ten HAGEN kaj multaj aliaj, kies klpodaro rilatas pli al la celoj de UEA ol al aliaj. Ankau en la oficistoj eksaj au nunaj ekzistas tiuj du kategorioj : gloramaj kaj veraj laborantoj. Tio ne mankas ankau en la Afrika komisiono de UEA. Necesas legi intervenojn de anoj de la afrika komisiono de UEA por ion kompreni. Tiaj homoj gloramaj pli luktas por si ol por la laboroj por kiuj ili estas elektitaj. Kiom da membroj en la Afrika komisiono de UEA
nun intervenas en diversaj diskutoj ? Jes, la gloramaj trovighas inter (pli bone :
ESTAS) ili, kaj la veraj laborantoj en la afrika komisiono de UEA silente agadas por la
bona disvastigo de Esperanto en Afriko, kaj tial kunlaboras pri chiaj iniciatoj por
afrika agado. Sed alia fenomeno ekzistas, la lojaleco au panurgeco (por aludi pri
shafoj de Panurgo).

Mi laboris kun Renato CORSETTI de 1999 ghis 2004 en la estraro de UEA. Oni povus memori kio okazis tiam.Jes, la tiel nomata AFERO F, kiun mi ne priskribu nun. Tiam aperis la unua shafo. Ne Renato estis tia, sed unu estrarano tre proksima al Osmo BULLER. Mi nun prisilentas lian nomon. Char Osmo BULLER vershis sian koleron sur Renaton pro la afero F, Renato devis poste esti dua shafo ekde 2005. Mi tre bone scias, ke li afektas tiel nur por komplezi al Osmo BULLER. Tra la jaroj multaj estraranoj tiel ighis shafoj de Osmo BULLER. Necesas iom funde sekvi la aferon por trovi la shafojn estraranojn de UEA de la naskigho de la asocio ghis nun. Ho, kompatindaj Etsu MIYOSHI, HORI Yasuo kaj LEE Jungkee vivas en alia mondoporto kaj ne povas tre bone scii la fundon de la aferoj. Kiuj ne volas shafi, tiujn oni (gloramularo) forigas kaj chiel klopodas, ke tiuj ne revenu al gvidaj aferoj de UEA. Jes, tio estas la kerna afero. Kiu suferas de tio ? Chiu UEA-membro povas doni sian respondas. Miaflanke, mi trovas, ke UEA estas la unua kaj la sola suferanto, char ghi perdas valorajn homojn, kiuj ja kapablas labori ke ghi atingu siajn celojn.

Kiuj volas helpi al UEA vere roli, kiel la tegmenta Esperanto-asocio en la esperantujo,
tiu devas ne silenti nur grumblante, sed devas agi por montri sian neaprobon de la
fenomeno. Mi asertas, ke nunaj UEA-estraranoj kaj membroj de la afrika komisiono de
UEA, kiuj batalas kontrau organizado de Esperantaj laboroj fare de afrikaj
esperantistoj, neniel povas konduki UEA-n al tiu tegmento. Kunlabori kun tiaj povas
konduki al du aferoj : oni povas shafighi ( tro lojalighi) au estis konsiderata kiel
ribelanto kaj eksigenda el la sistemo. Char mi jam estas eksigita kaj neniam povas
shafighi, mi trovas, ke mia loko estas ne inter la gloramaj. Mia nuna sinteno trovighas
sube.

*****************************


MALEBLA KUNVIVADO
*****************************
La elekto de la estraro de ILEI en Oostende antau kelkaj tagoj komprenigas chion al mi.
Gvidantoj de UEA kaj de ILEI konsistigas cirklon en kiun penetras nur homoj lojalaj al
la korifeoj. Tiuj chi tute ne konsideras la valorojn de homoj, sed nur la lojalecon al
ili. Vere, mi tute ne vidas la rolon de iuj en la estraro de ILEI, char ili jam pli ol
dek jarojn estraranas, sed nenion utilan alportis al la ligo.
Ion tian mi vidas ankau ene de UEA. Hans BAKKER reagis al mia reago pri la sistemo en UEA "Mi venigis vin en la estraron ke vi malkovru mem la sistemon kaj spertighu...." Mi povis VERE LABORI nun dum unu mandato, kaj dum la dua mi nur observis, atendante senpacience la mandatfinon por forlasi la estraron kiel Hans BAKKER. Nun chio estas klara. Gvidantoj de UEA luktas nur por propra gloro, kiun ili atribuas al UEA. Ne, tute ne tion bezonas UEA.

Vere estas malfacile al tiuj homoj kunlabori kun mi, char kiel ili deziras ke mi shafu,


ne tiel mi reagas. Kiu pensas per sia propra kapo kiel mi, ne kun tiaj ili deziras
kunlabori.La tuta sistemo en UEA kaj ILEI putras. Ne la nunaj gvidantoj povas ion
shanghi.Ili tre bone scias, ke mi multon plibonigos rilate dezirojn de multaj
esperantistoj nun malproksimaj al tiuj organizajhoj.Mi nun ege ghojas, ke mi ne eniris
tiun cirklon kaj neniam eniros. Mi daure luktos, ke shanghoj aperu nun au iom
poste.Antauen, Mireille GROSJEAN pro via dua mandato en la prezidanta segho de ILEI, kvankam vi povos nenion novan alporti. Pliajn laborjarojn mi deziras, ke Radojica
Petrovic pasigu aldone al pli ol dek kvin jam pasigitaj.Chiu iru sian vojon!

Jes, chiu iru sian vojon, kion mi ne frue komprenis jam en 2000, kiam Osmo BULLER


ekatakis min, ke mi ne blinde sekvas lin. Mi vere ne estos en mia propra hauto, kiam mi eniros tiun cirklon. Tial la pordon al la cirklo la naturo hermete fermas al mi. Multe
mi klopodis eniri, char tiam mi ne komprenis, ke tia estas la afero. Jes, mi estis en
ghi, sed rapide la koriferoj de la cirklo forpelis min. Laute mi kriis nenion
komprenante. Nun CHIO ESTAS KLARA. Mi tute ne eniru la cirklon. Mi atendos ghis okazos vera shangho en la sistemo kaj certe tiam la sistemo mem kuntrenos min kun si.Ghis iam !Sube aperas lastaj miaj mesaghoj al Osmo pri la temo. Unu el tiuj mesaghoj respondis Mark FETTES.

**************


MESAGHOJ
**************

1- Unua mesagho de GBEGLO Koffi al Osmo BULLER kun kopio al Mark FETTES


==========================================================================

Date: Mon, 6 Jul 2015 08:08:16 +0000


Subject: LASTE, por la historio
From: "Afrika Centro Esperantista"
To: "Osmo Buller" Cc: "Mark Fettes" ,
"Koffi GBEGLO"

Kara Osmo,


Saluton !


Baldau vi pensiighos, sed plu evoluos UEA. Mi kreskis esperantiste apud Hans BAKKER. Tio donis al mi okazon esti pli proksima al idearo de Zamenhof kaj rekte rilati kun la Esperanto-movado kaj aparte kun UEA, kies estrarano mi estis ses jarojn (1998-2004). Miaj klopodoj estis kontribui en la disvastigho de Esperanto, kaj certe partopreni en la realigo de projektoj de Esperanto-organizajhoj. Tiun chi vojon mi iras ghis nun.


Certe vi scias chion pri la volo de ACE vere kunlabori kun la afrika komisiono de UEA. Kvankam estas kontraustaroj ACE neniam militos. Ghi pluetendas manojn. Ghis nun la estraro de UEA tute ne volas tion. Chu la estraro ne nun kompromitas sian pozicion en Afriko ?


Per tiu chi mesagho, mi laste petas de la estraro, ke ghi reviziu sian pozicion koncerne la agadon de ACE/UETA. Eble tiu chi mesagho estas la lasta pri la kunlaboro. ACE havas rimedojn por gvidi ege bone la movadon en Afriko, sed tute ne volas konkurenci. Tial ghi chiam petas kunlaboron. La rifuzo fare de la estraro montras, ke ghi volas iel konkurenci nin au subtaksas niajn kapablojn por ion organizi en nia Afriko. Ne, ghi eraras. ACE jhus trovis vere malfacile elcherpeblan fonton de rimedoj, kiujn ghi shatus meti je dispono de la tuta afrika esperanto-movado. La rifuzo de la estraro de UEA kunlabori egalas malhelpon al ACE kontribui en la klopodojn de UEA en Afriko.


Ni petas de vi, kara Osmo, ke vi interkonsilighu kun la estraro, ke ili reviziu sian pozicion ege malbonfaran al ghia reputacio. Kion tuj la estraro faru, tio estas ke ghi respondu nian peton pri kunlaboro.


Kun la espero, ke vi baldau rilatos kun la estraro de UEA kaj poste respondos tiun chi mesaghon, mi deziras chion bonan al vi.


Por ACE


La administranto

2- Respondo de Mark FETTES


============================

Date: Mon, 6 Jul 2015 12:47:21 -0700


"Mark Fettes"
Cc: "Osmo Buller" ,
"Koffi GBEGLO" ,
"ADJE Adjevi" ,
"estraro-2013-kaj-observantoj"
To: "Afrika Centro Esperantista"

Koffi,

mi volas shpari al Osmo la penon respondi al via mesagho. Mi volas koncize ripeti, kion mi jam provis komuniki al vi, eble ne sufiche klare:

- La estraro ne rifuzas kunlabori kun ACE/UETA, sed ghi ne akceptas iliajn (au viajn) pretendojn paroli por la afrika movado.


- La Afrika Komisiono en diversaj okazoj montris sin malfermita al kunlaboro kun vi, sed char vi shajne estas kontenta nur en la rolo de estro, tiuj provoj fiaskis, kaj mi ne antauvidas ke tio povos shanghighi.


- Via obstineco utiligi la nomon “6a Afrika Kongreso” por arangho en Togolando, kiu okazas malkonforme al la decidoj en la 5a AK kaj al kutimaj normoj de kontinenta kunlaboro en la movado, konfirmas vian nekapablon kompreni au sekvi la normalan etikon inter esperantistoj.


En tia situacio mi ne estas optimisma pri la ebleco starigi ian normalan kunlaboran rilaton kun vi au kun la organizoj, sub kies etikedoj vi elektas agi.


En tia situacio mi ne estas optimisma pri la ebleco starigi ian normalan kunlaboran rilaton kun vi au kun la organizoj, sub kies etikedoj vi elektas agi.

Bedaure sed sincere,

Mark

D-ro Mark Fettes
Prezidanto
Universala Esperanto-Asocio

3- Reago de GBEGLO Koffi al la mesagho de Mark FETTES


====================================================

Date: Tue, 07 Jul 2015 11:49:07 +0000


To: "Mark Fettes" , "Afrika Centro Esperantista" From: GBEGLO Koffi
Subject: Re: LASTE, por la historio
Cc: "Osmo Buller" , "ADJE Adjevi" , "estraro-2013-kaj-observantoj" , uetakonsilio

Kara Mark,

Koran dankon pro viaj vortoj !

Via letero estas la konfirmilo, kiun bezonas ACE/UETA por daurigi sian laboron. Tamen mi shatus aldoni vortetojn, char vi rekte alparolis ne ACE/AUETA-n sed min.


- La Afrika Komisiono en diversaj okazoj montris sin malfermita al kunlaboro kun vi, sed char vi shajne estas kontenta nur en la rolo de estro, tiuj provoj fiaskis, kaj mi ne antauvidas ke tio povos shanghighi.


Tion chi vi pruvos iam. Bonvolu zorge konservi la pruvilojn.


- Via obstineco utiligi la nomon "6a Afrika Kongreso" por arangho en Togolando, kiu okazas malkonforme al la decidoj en la 5a AK kaj al kutimaj normoj de kontinenta kunlaboro en la movado, konfirmas vian nekapablon kompreni au sekvi la normalan etikon inter esperantistoj.

Chu AK au AKE ?

Konklude, ACE/UETA iras sian vojon en sia Afriko, dum aliaj, ekster Afriko, diktas al aliula Afriko.

Sukceson al chiuj !

4- Dua letero de GBEGLO Koffi rekte al Osmo BULLER


===================================================
Date: Tue, 14 Jul 2015 17:10:02 +0000
To: osmo
From: GBEGLO Koffi
Subject: reviziu
Cc:
Bcc:

Kara Osmo,

En 2000 mi informighis pri via diro, kiun mi resumas jene :"Ni chion faru, ke tiu ulo ne havu estontecon en la esperanto-movado". Tion vi diris al Rentao CORSETTI en novembro 2000, se mi bone memoras.Min vi nomis TIU ULO. Poste mi notis viajn agojn al mia persono. Tie chi mi tute ne malkash ion. Tamen io menciindas.

Esperantistoj, kaj precipe estraranoj de UEA kaj de aliaj organizajhoj proksimaj al UEA malfacile akceptas mian kunlaboron. Vi mem rekte rifuzis tion en 2008, kiam dum la tiama UKo en Roterdamo estis propono pri kunlaboro inter AO kaj ACE. UEA-gvidiantoj kiuj, shafe sekvas vin, tute ne hezitas malakcepti mian kunlaboron. Tiel strangaj aperas iliaj reagoj al intervenoj miaj. laste estis respondo de Mark FETTES al mesagho mia al vi.

Mi pli kaj pli konvinkighas, ke UEA-gvidiantoj ege timas vin. Se ne, kial do Mark respondu mesaghon kiun mi sendis al vi ? Certe por komplezi al vi. Kion tio solvos ?

Mi konfesu al vi, ke la pozicion en kiun vi kaj aliaj UEA-gvidantoj metas UEA-n de jaroj, tute ne profitigos al ghi. Kion vi faru nun ?

Bonvolu reiri al via sindevigo FARI CHION KE TIU ULO (GK) NE HAVU ESTONTECON EN ESPERANTO. Homoj sekvas vin blinde por atingi sian celon. Jes, ja ! ili neniam atingos sian celon, sed male, anstataue, malutilos al la organizajho, por kiuj ili tiel kondutas. Kion mi petas de vi, tio estas klarigi al homoj vian nunan pozicion, chu vi chion faras por ke mi ne havu estontecon en Esperanto, au vi alie kondutas ne plu kampanjante tra la mondo, ke mi ne havu estontecon en Esperanto. Bonvolu rapide reagi, ke esperantistoj tra la mondo sciu pri via nuna pozicio, chu vi plu klopodas ke mi ne havu estontecon en Esperanto au vi nun pli humane kondutas al mi.

Kun la espero audi ion de vi, mi deziras chion bonan al vi.

5- Tria letero rekte de GBEGLO Koffi al Osmo BULLER
====================================================

Date: Wed, 15 Jul 2015 22:20:35 +0000


To: Osmo
From: GBEGLO Koffi
Subject: Chesu, Osmo chesu ......

Kara Osmo BULLER,

Chesu, jes chesu persekuti min, Osmo. Kion mi faris, ke vi ekde 1999 perskutas min ghis nun ? Chu pro la koloro de mia hauto ?
- Jam en 1998 vi akuzis, ke mi ne malhelpis togolandanojn reagi pri rasisma tendenco en gvidilo de ILEI-ekzamenoj.
- En 1999 vi admonis min, ke mi aperigis intervjuon en OVO pro via sinteno kontraustara al Afrika Agado de Hans BAKKER.
- En 2000 vi deklaris, ke vi faros chion, ke mi ne havu estontecon en la Esperanto-movado; tial vi rifuzis aperigi en GK (Gazetaraj Komunikoj) anoncon de la kreo de Afrika komisiono de UEA fare de mi.
- En 2001 vi atakis la tutan estraron tiaman pro la afero F. Vi aparte akuzis min, ke mi ne subtenis F kaj vin.
- En 2004 vi akuzis min ke mi kunlaboras kun Giorgio SILFER. Samjare vi eksigis min de IEK (Internacia Ekzamena Komisiono)
- En 2005 vi eksigis min de la afrika komisiono de UEA kaj movis la afrikan Oficejon (kiun mi kunfondis kun Hans BAKKER) de Togolando al Benino.
- En 2006 vi blokis monon de mi kolektitan por Afrika Agado, kaj tiam blokis chiujn kontojn miajn che UEA, kaj baris la vojojn al mesaghoj miaj aperi en retlistoj diversaj pri UEA. Samjare vi koleris kontrau mi, char mi malkashis, ke vi misuzas monon de UEA propracele donante pli ol 100 000 guldenojn al la projekto Indighenaj Dialogoj.
- En 2007 vi eksigis min de la posteno de Chefdelegito de UEA en Togolando
- En 2008 vi postulis, ke UTE (Unuigho Togolando por Esperanto) eksigu min de la A-komitataneco
- De 2004 ghis 2014 vi malpermesis al redaktoroj de la revuo Esperanto aperigi artikolojn miajn en la revuo.
- En tiu chi jaro 2015 mia kandidatigho al la posteno de ghenerala direktoro de UEA estas eliminita. Mi tute ne malpravus, se mi pensus, ke vi partoprenas en tiu elimina procezo, char vi jam taskas al vi chion fari, ke mi ne havu estontevon en la esperanto-movado, ke mi farighu la nova direktoro ghenerala. Plie,vi organizas alian kampanjon kontrau min uzante nunajn estraranojn de UEA.
Unue la prezidanto Mark FETTES adresis maldecajn vortojn al mi. Sekvis poste Martin Schaffer kaj LEE Jungkee..., ne forgesante la afrikajn esperantistojn el kiuj citindas Jean CODJO kaj ADJE Adjevi, kiuj publike sapeas mian agadon. Nun vi organizas tutmondan kampanjon kontrau min, kaj nun vi kontaktigas la estraron de UTE, ke ili deklaru, ke ili ne subtenas min.
- Jes, multas aliaj agoj viaj kontrau min, ke vi atingu vian celon "fari tion, ke tiu ulo (tiel vi nomas min) ne havu estontecon en Esperanto.

Kara Osmo, kial vi agas tiel al via proksimulo, homo kiel vi ?


Osmo BULLER, chu vi tiel estas kontenta en via hauto, ke vi tiel dum jaroj persukutas samhomon ?

Dankegon, kara Osmo.


Sciu, ke mi pluiras mian vojon, neniam permesante ke vi profitu de UEA-forto por nigrigi UEA-n. Mi chiel defendos UEA-n, kiaj ajn estos viaj rimedoj por atingi vian celon.

Sukceson !

Via persekutato
Meditu :

<>

***************


KONKLUDO
***************
Se UEA-gvidantoj ne povas akcepti miajn etendatajn manojn por kunlabori, mi komprenas, ke la sistemo nuna en UEA tute ne estas tauga por tio, au mi tute ne taugas por tio. Tial ne UEA-gvidantoj, sed la naturo baras al mi tiun chi vojon pere de UEA-gvidantoj. Kion mi faru nun, tio estas iri propran vojon chiam kunlaborante kun chiuj samcelanoj, ghis aperos komuna punkto de ambau vojoj, kaj nur tiam komuna agado aperos.
Ghis iam !

Kommentare

rughulo

rughulo

kie estas la mesagho?

vor 2 Monaten.

rughulo



rughulo

Mi trovas la respondon de Mark Fettes prezidanto de UEA , ne akceptebla !

Chu eblus fondi novan UEA sen la prezidanto Fettes?

Kara Gbeglo - ech se vi estas estro de lernejo kaj amiko de via shtata reghimo - vi ankau akceptu kritikon de via personeco. Foje ankau vi eraras , malpravas, misagas.

vor 2 Monaten.

bardhyl selimi



Bardhyl Selimi

Gratulojn karaj, amike Bardhyl

vor 2 Monaten.

koffi gbeglo



Koffi Gbeglo

Karaj,
Koran dankon pro viaj vortoj !

Tute pravas RUIGHULO. Mi neniam diras, ke mi chiam agas bone, char chiuj scias, ke NE JAM NASKIGHIS SUR TIU CHI TERGLOBO LA HOMO KIU NENIAM ERARAS.
Mi akceptas la kritikojn, kaj tial tute konsentas pri viaj diroj. Nun, estus bone, ke vi diru ion al mi, chu ne ?

Char mi shatus ion lerni de la kritikoj, estus bone, ke vi diru al mi iujn erarojn/misagojn. Mi estos tre dankema al vi kaj korektos min.



Anticipan dankon pro viaj vortoj !

vor 2 Monaten.


Elŝuti 24.77 Kb.


Elŝuti 24.77 Kb.