Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Sub la vasta ĉielo

Elŝuti 252.88 Kb.

Sub la vasta ĉielo




paĝo4/5
Dato14.03.2017
Grandeco252.88 Kb.

Elŝuti 252.88 Kb.
1   2   3   4   5

Bambua fluto
Sur bubalo je posttagmezo,

sidiĝas knabo duone nuda.

El bambua fluto venas ario

bonvenanta la krepuskon.


La aero libere dancanta

en la tubo de juna flutisto

audiaŭas ja la sunsubiron,

kaj sububale li iras hejmen.


Noemuti-Timoro, januaro 2010
Hejmo
Sur la tero staras domoj

sed ne ĉiuj estas hejmoj,

tie la koro trovas pacon,

tie la korpo havas savon.


Birdo posedas sian neston,

formiko havas sian truon.

Se homo ne havas hejmon,

li ja perdas sian komforton.


Estas ja homoj sen domoj

trovantaj hejmojn ekterdome,

sub spacoj sen tegmentoj.

Eĉ tie oni sentas hejme.


Sur la tero troviĝas homoj

vivantaj en luksaj domoj

sed neniam troviĝas paco.

Domo ne ĉiam iĝas hejmo.


Noemuti-Timoro, februaro 2010
Oleo-lampeto
Ekzistas ankoraŭ en nia lando

domoj kun oleo-lampetoj.

Fadenoj tra mallonga tubeto

portas oleon al ĝia flameto

el spaco iĝanta korpo.

Kaj estas lumo en la domo

iluminanta tra la nokto.
Noemuti-Timoro, februaro 2010

Salero
Salero en sengustaĵo

estas sama kiel radieto

de fajro en mallumego—

ĉeesto inda en malpleno.


Io malgranda kiel salero

donus guston tre malgrandan.

Sed tio estas pli valora

ol negusto forlasita.


Dum ni vivas en la mondo

estas devo kiel persono.

Kvankam ŝajnas kiel salero,

nia ĉeesto donas sencon.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Oro kaj arĝento
Oron kaj arĝenton mi ne havas

sed mia volo ja ĉiam vivas.

Dum mi vivas mi spiras

kaj agante mi esperas.


Oron kaj arĝenton mi mankas

sed la spirito neniam mortas.

Malhoneste ni ĉiam trovas,

senhezite ni tial perdas.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Banana respubliko
Ne troviĝas en la mondo

volo krei por popolo

staton malfortan sen honoro,

kiel banana respubliko.


Ofte staras granda lando,

tre malriĉa en la planedo.

Kio do signifas liberoco

se ni vivas sen feliĉo?


Kaj libereco laŭ politiko

ne ĉiam estas en ekonomio.

Sendependecon sen honoro

havas banana respubliko.


Noemuti-Timoro, februaro 2010
Sukero kaj formiko
Ĉie estas iom da sukero,

troviĝas tie multaj formikoj.

‘Blankuloj’ venis al Timoro

ĉar kreskis multaj santaloj.


Kial iras granda nombro

de personoj al multaj urboj?

Ne bezonas esti profesoro

por ĝin klarigi al la homoj.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Ho, Kunulo
Ĉiutage vi estas kun mi, Kunulo,

dum mia marŝo sur la vojo

tra tagoj kaj noktoj sen timo,

ĉar mi ne estas soleca homo.


Kiam mi estas laca en vojaĝo

Vi estas preta kun helpa mano,

min akompanante al herbejo,

kie mi tuj ripozas sen ĝeno.


Ĝis nun ni estas kune, Kunulo.

Tro grava estas via ĉeesto,

ke por mi estus hontego

marŝi sole sur la vojo.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Fenestro
En domo krom la pordoj

estas fenestroj malfermitaj

dum senpluva posttagmezo

je la tria de Februaro.


Malfermante bluan kurtenon

vidata estas ia tapiŝo

de herbejo nun tre verda.

Apude estas granda vojo.


Sur mia tablo estas fenestroj

de mondo ankoraŭ mistera.

Paĝon post paĝo mi malfermas

ĝis kiam venas ripoztempo.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Valso
Dum tiu nokto ĝojoplena

neniu estis malfeliĉa,

sub larĝa tendo estis valso

kaj ni dancis en harmonio.


El vizaĝoj kreskis rideto

mi vin tenis kun delikato

dum ni marŝis sur la tero

laŭ la ritmo de muziko.


El viaj haroj kaj via korpo

blovata estis de venteto

malpeza aromo de nokto

veninte unue al mia nazo.


Dum tiu nokto ĝojoplena

ĉiu gesto estis delikata,

antaŭ la domo estis valso

kaj ni moviĝis sen hezito.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Preĝeja sonorilo
Ĉiudimanĉe en mia vilaĝo

sonis la preĝeja sonorilo

el urbeto tre malnova,

kie troviĝas preĝejo antikva.


Vokata estas mia vilaĝo

de la preĝeja sonorilo.

Homoj marŝas transrivere

por la savo de animo.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Sriviĵaja
Je la mezo de la sepa jarcento

staris regno nomiĝinta Sriviĵaja

en Sumatra lando, laŭ I-tsingo:

ĉina monaĥo tiam vojaĝinta.


Dum preskaŭ sep jarcentoj

ja flugis flagoj trans la maroj

ekde la epoko de Ĵajanasa

ĝis la tagoj de Balaputra.


Venis homoj el multaj landoj

por kaj komerco kaj studado,

sub la gvido de saĝaj patroj

laŭ la klereco de Gaŭtamo.


Poste venis fortegaj homoj

atakintaj laŭvice el direktoj.

Kiam Maĵapahit iĝis venkinto,

foriris Sriviĵaja el mondomapo.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Kamadhatuo
En la piedo de viva templo

troviĝas kamadathua stado—

pejzaĝo riĉa de malbono

laŭ la volo de la mondo.


Trovante ĝojon en Kamadathuo,

marŝi alten al Rupadhatuo

ĝis la supro en Arupadhatuo

postulas pli ol parolado.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Maĵapahit
Ĉirkaŭ Rivero Brantas en Javo

je la dektria jarcento

ekaperis regno ĉiam fama

dank’ al la fondito Viĵaja.


Dum la tagoj de Hajam Vuruko

staris ĉefministro Gaĵah Mada

unuiginta insularon de mil insuloj

sub la flagoj de granda regno.


Kreskis rizo en vastaj rizkampoj,

vivis la popolo en bona kondico.

Staras ĝisdate multaj temploj

kiel provoj de ĉi tiu gloro.


Restas ankaŭ kelkaj libroj,

trezoregoj de tiamaj saĝuloj.

En Sutasoma estas la frazo

“Unueco en Diverseco”.


Venis la fino de tiu regno

pro perdo en ĝentilmilito

kaj unueco jam dividita.

Leciono neforgesita.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Voĉo de senvoĉuloj
Estas voĉo ĉiam aŭdebla

je la nomo de justeco

por la bono de senvoĉuloj.
Noemuti-Timoro, februaro 2010

Pilgrimanto
Tagon post tago mi min trovas

en tre longa vojo al via urbo,

kie problemoj neniam estas

kaj mi sidiĝas nur por preĝo.


Al via templo mi nun marŝas

tage kaj nokte kiel vagabundo.

La suno kaj la luno klare markas

la ĝustan direkton de mia irado.


Kvankam silento ofte mankas,

mi povas mediti dum vojaĝo,

kiam la birdoj ne brue kantas

kaj en vojo ne estas kriego.


Antaŭ nelonge kiam mi eksciis

ke mi estis vere pilgrimanto,

vojaĝspiriton mi konservis

por mia pilgrimo ĝis la fino.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Via volo
Ho, posedanto de sciaro!

Plurfoje mi ne scias

kion vi volas ke mi faru.
Certe mi ne estas ĉefpastro

portanta robon de efodo

kun Urimo kaj Tumimo.
Do mi petegas ke vi parolu

per tre direkta maniero

en simplega lingvaĵo.
Noemuti-Timoro, februaro 2010

Ŝlosilo
Ĉie troviĝas ŝlosilo

granda aŭ malgranda,

nova aŭ eble malnova

por fermi aŭ malfermi.


Ĉiu havas sian ŝlosilon

por fermi aŭ malfermi.

Fermante ni malhelpas

la eniron al certa loko.


Ĉiu havas sian ŝlosilon

por fermi aŭ malfermi.

Malfermante ni havas

la eblecon por libereco.


Ĉie troviĝas ŝlosilo

preciza aŭ nepreciza,

uzata aŭ eble neuzata,

por helpi aŭ malhelpi.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Memoro pri Lago Toba
Staras gastejo apud lago

el kiu mi vidis boatojn

venintajn al la insuleto

en la centro de ia maro.


Tie, en la sino de Sumatro,

pasinte kvin semajnojn,

mi ĝuis tagon post tago

aranĝi ĉion en vortaro.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Malespero
Tagon en nia surtera vivo

formus en nia propra ĉielo

nuboj turniĝantaj nigraj

blokantaj ĉiun sunradion.


En tiuj nuboj malaperas espero,

la energio de vivo kaj prospero.

Kaj sub la vualo de dubeco

ni perdus kredon je estonto.


Ni imagu vivi sen espero

eĉ dum horo sur la tero

kvazaŭ spiro egalus morto

kaj tago fariĝus nokto.


Tagon dum nia surtera ĉeesto

troviĝus nebuloj sur la vojo.

Estus perdo resti senmova

ĉar estas ĉiam eĉ elirejeto.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Ripozo
Nun jam alvenas la tempo

ripozi silente en medito

donante al ĉi tiu korpo

komforton tra la nokto.


Kun maizoj en la kampo,

mi esperas ke el oriento

alvenas la sumo laŭ mapo

pri la vojaĝo al okcidento.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Forĝisto
Ekzistas homo, kiu formas

belecon el certa feraĵo.

Frapon post frapo ekaperas

la frukto de persistenco.


Fajron kaj aeron li bezonas

por tre bona fera bruligo.

Kaj el varmo li akiras

spiriton por sia laboro.


Eĉ el ŝtalo li produktas

belecon laŭ homa volo.

Varmon li do mezuras

ĝis kiam estas matureco.


Prokraston li neniam faras

kiam en faro estas varmo.

Ĉar se malfrue oni forĝas,

frapo post frapo estos vano.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Nova paĝo
Kiel malfermi novan paĝon

de taglibro ankoraŭ dika,

mi komencas novan tagon

jam sen vi, ho beleta mia.


Mi ne povas pagi la prezon

de la ĉeesto de sento riska.

Do mi petas vian komprenon

forgesi ĝin kvankam peza.


Neniam mi sentas feliĉon

pro decido korrompiginta.

Sed ni devigis tuj fari ion

malgraŭ prezo tre kosta.


Kiel daŭrigi longan vojaĝon

el stacio neniam atendita;

kvankam mi ne trovas ĝojon,

la radoj turniĝas, beleta mia.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Al gajnado
En kurado al gajnado

homoj pensadas pri la premio

do ili forgesas rapidecon—

la ŝlosilon de ĉiu kurado.


En kurado al gajnado

homoj ignoras konkuranton

tre malrapidan sur la vojo

kvazaŭ ŝanco estus certaĵo.


Noemuti-Timoro, februaro 2010
Libroj sur ĉevaloj
Sur ĉevaloj tra montatoj

venis libroj al nia vilaĝo.

Fariĝis ili bonaj amikoj

en la tagoj de knabeto.


Alveninte al nia hejmo,

kilometroj de la urbeto,

fariĝis libroj miaj kunuloj

krom la bonaj ludamikoj.


Tagon en maldika libro

mi estis plena je mirego

pro la alveno de fremduloj

el planedo preter la tero.


Sur ĉevaloj tra montatoj

venis libroj al nia valego.

Fariĝis ili fontoj de miroj

krom la radio, nia informilo.


Noemuti-Timoro, februaro 2010


Pantalono
Vere antaŭ multe da jaroj

al ni, tre simplaj knaboj,

pantalono ja estis revo

kaj la origino de povo.


Tamen post multaj jaroj

jam estante plenaĝuloj,

ni vidas ke ne el pantalono,

povo venas sendube el mono.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Glaca palaco
Se vi min postulas, belulino,

konstrui grandiozan palacon

el glaco en tropika lando,

certe mi ne havos voĉon.


Sed kio signifas grandeco

certe ne havantan eternecon?

Estus pli valore simpla domo,

kie ni amas kaj havas pacon.


Noemuti-Timoro, februaro 2010
Reĝino mia
Figuro de humila virino

elektita de la Ĉiela Patro

antaŭ ol la vera komenco

de la universo kaj tempo.


Reĝino de tuta homaro,

kronita de la anĝeloj

pro ŝia vera humileco

kiel servinto de Dio.


Beatulino de generacioj,

patrino de ĉiuj popoloj,

preĝu por ni pekuloj

al nia Reĝo Eterna.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Manplata mano
Iu povas firme kredi

ke estas mapo sur la korpo

indikanta la vivan vojaĝon

el la komenco ĝis la fino.


Troviĝas la mapo en manplato

konsistanta en diversaj linioj

el kiuj oni proponas ŝancon

laŭ la kvanto de mondo.


Noemuti-Timoro, februaro 2010
Lingvoj en danĝero
En partoj de la mondo

nun vivas en danĝero

inter diversaj popoloj

trezoroj nomitaj lingvoj.


Tre granda estas la ondo

de la lingva hegemonio

ke eĉ nativparolantoj

mankas multege da vortoj.


Daŭras la efero sur la tero

plena je severa konkuro

inter potencaj popoloj

favore al kelkaj lingvoj.


Kion povas fari la homaro

por savi el danĝero

lingvojn por generacioj—

konservontoj de niaj vortoj?


Noemuti-Timoro, februaro 2010
Tagmeza venteto
Dum mi estas sub temarindo

skribanta ion kun plezuro

blovas tagmeza venteto

malrapide kaj delikate.


Jen moviĝas nun maizfloroj

kun folioj ankoraŭ verdaj

kiel paroj ĝoje valsantaj

dum la muziko malrapidas.


Noemuti-Timoro, februaro 2010
Universa mastro
Kreinto de l’ universo,

Mastro de tuta abundo,

Reĝo de l’ vasta ĉielo,

Savanto de la tero.


Ĉio naskiĝis el vi

laŭ via libera volo,

kaj ĉio fariĝis el vi

per via eterna vorto.


Ĉion vi metis en ordo

kun la plej alta intelekto.

Vi donis ĉion al homaro

kun mandato sen eraro.


Pro via desegno estas mi,

nur guteto en via marego.

Spiron vi donas al mi

el via senlima aero.


Noemuti-Timoro, februaro 2010
Kruco
Ŝarĝo de maldigneco,

stango por krimulego

en la tempo de l’ Sinjoro,

suferinta por homaro.


Alinomo de respondeco,

simbolo de granda venko,

eterna fiero de savitinto

en la vivo de kredanto.


Tamen kruco estas objekto

kun signifo laŭ posicio.

Estas posicio de savanto,

estas ankaŭ de mortiganto.


En la mondo de simbolaro

havas signifon ĉiu gesto.

Kruco restos nura signo

se jam mortas ĝia spirito.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Profesoro honesta
La vero estas via torĉo,

ho supera instruisto.

Kaj la vivo estas serĉo

gvidata de honesteco.


Ĉar laborado estas feliĉo,

vi donas al ĉiu studento

el via intelekta riĉeco

spiriton por vera rikolto.


Tagon post tago kreskas feĉo

el la fluego de via ĉeesto.

Espereble en ĉiu kruĉo

troviĝus gutoj de vero.


El via buŝo eliras voĉo

kun eĥo de magneto

ĉar ne estas riproĉo

sed vortoj de respekto.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Historia libro
Homoj skribis en libroj

pro malforta memoro

okazaĵojn de popoloj

marŝintaj sur la tero.


Jam pasis generacioj;

ĉiu tempo kun sia afero.

Eĉ libro kun mil paĝoj

ne fariĝas sufiĉa aro.


Sed kio estas por homoj

en ĉiu farita historia libro?

Lecionoj kun ekzemploj

por plibonigo de homaro.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Reveno mia
Mi jam revenis al ĉi tiu urbo

post longa restado en Timoro.

Mi sidas en mia ĉambro

tiel libera kiel kolombo.


Reveninte al mia najbarejo,

mi sentas ĝojon je la koro,

ĉar min salutas ĉiu najbaro

demandinte pri mia restado.


Hejmo troviĝas en iu parto

kie por homo estas feliĉo.

Semoj ĝermas en semejo

sed kreskos en la grundo.


Post tri tagoj en ĉi tiu urbo,

jam min lasis tute la laceco

pro tiu longdistanca vojaĝo

malferminta vojojn al dubo.


Jogjakarto, marto 2010


Plagiaristo
Al la verko de alia persono

vi neniam montras respekton.

En vi ne estas honesteco

kiel fidinda intelektulo.


Al vi jam estas kutimo

komforte meti nur vian nomon

super la verko de alia homo

kvazaŭ vi estus la kreinto.


Kvankam jam estas provo

klare indikanta vian krimon,

vi serĉas eblecon kun preteksto.

Sed vivas eterne la vereco.


Hodiaŭ en la komputila mondo

oni uzas la “kopi-movan” metodon

eĉ por kontraŭleĝa afero.

Regas jam nun tuja spirito.


Kiam mortas jam la koro,

la menso perdas konsilanton.

Estas pli ĝoje vivi sen nomo

ol kun videbla dunokta famo.


Jogjakarto, marto 2010
La angla por infanoj
Antaŭ momento en la radio

oni informadis pri la plano

instrui la anglan en bazlernejo,

komence ekde tre juna aĝo.


Mi tre miris pri tia politico

fermanta la pordon al la junularo

frue koni sian gepatran lingvon—

la identecon de unika popolo.


Malgraŭ la graveco de iu valoro

tra la partoj de nia planedo,

estas belega la diverseco,

sed kun homara unueco.


Pro la forto de iu valoro,

je la nomo de moderneco,

ni donas al nia junularo

nescion de riĉa trezoro.


Estas bona la entuziasmo

lerni ion de alia mondoparto.

Sed bona skalo de antaŭeco

nin savos el komuna bedaŭro.


Jogjakarto, marto 2010

Tri orkideoj
Apud nia domo simpla

pandas en unu arbo viva

kun radikoj en kokosfibroj

tri orkideoj nun kreskantaj.


Venis el arboj apud rivereto,

kie fluadas kristala akvo,

la orkideoj nun estas floroj

kreskantaj inter la maizoj.


Kvankam ili estis en la naturo

vivintaj sovaĝe en la arbaro,

nun ĉi tiuj belaj floroj

trovas hejmon apud bananoj.


Jogjakarto, marto 2010


Ideo postvivas
Venas radieto en la menson,

same kiel akva guto falanta

tiel klara kiel kristalo, kaj

tiemaniere naskiĝas ideo.


La ideo ludas en mensa ĝardeno

dum ĝi esperas maturecon.

Per ideo ekzistas la universo—

senlima spaco de galaksiaro.


En ni nun postvivas la ideo

senpage donacita de la Majstro—

la Kreinto de la tuta boneco—

per blovado de Spirito.


Ne estas eterna la homa vivo,

same kiel la folioj de arbo.

Sed ideo superas dimension

kaj libere flugas tra la tempo.


Jogjakarto, marto 2010
Venka provo
Iam en la piedo de monteto

kolektiĝis grupoj de viroj

antaŭ ol marŝi al batalo

kaj bonvenigi al militistoj.


Viroj bravaj marŝis sen timo

sub la protekto de la Plejaltulo

kaj la beno de l’ “granda domo”.

Homa kapo estis glora provo.


Atendis grupo en forira loko

bonveniginta al la revenintoj

kun sankta danco kaj kriego

markinta venkon en batalo.


Sidis viroj ĉirkaŭ kameno

rostinta kapon de malamiko.

Ŝmirinte cerbon sur maizo,

ili preparis venkan nutraĵon.


Ne povinte ĉasi en batalo

kapon de homo konkerita,

povis interŝanĝi viro

sian landon kun kapo.


Jogjakarto, marto 2010

Cum grano salis
Vi estas la salo de la tero (Mat. 5:13)
Oceanoj havas multe da salo,

la Morta Maro havas pli multe

kaj fariĝas la plej sala el ĉiuj

kie vi eblas legi flosante.


Sed por kio marego de salo

kun ĝia akvo eterne densa,

se el ĝi ne venas eĉ grajno

faranta nutraĵon bongusta?


Kun sala grajno en mano

kaj arta sento en la menso

ni povas servi al la mondo

ion pli bonan je mateno.


Jogjakarto, marto 2010
Poeta nascitur
Alfabeto de lingvo,

gramatika sciaro,

provizego de vortoj

ne farigas iun poeto.


Poeto ja estas naskita

kaj ludas per alfabeto

formanta vorton post vorto

laŭ sia poezia gramatiko.


Poeta naskiĝo estas liberigo

por la bono de homa lingvo.

Naskiĝas poeto per sia verko,

resonas poste vorta muziko.


Jogjakarto, marto 2010

Poeta urbo
Al Jogjakarto
Poeto naskiĝis en ia loko,

kie jam estas decidita.

Kaj la urbo de mia loĝejo

fariĝas naskiĝloko benata.


Ĉi tie naskiĝis poetoj,

ĉi tie burĝonas poemoj.

Eĉ el urba trotuaro

poemo iras al poemaro.


Naskiĝis Rendra en Jogja,

ankaŭ Ebiet, la tre konata.

Antaŭ jaroj en Malioboro

poetoj vivis en poetaro.


En ĉi tiu poeta naskiĝloko

staras elegante palaco forta,

peco de kultura mozaiko,

iama skribejo de pujangga.


Naskiĝis ĉi tie mia unua poemo

inspirita de hispanlingva poeto.

Ĝis nun Jogja fariĝas hejmo

por mi, poezio-memlernanto.


Jogjakarto, marto 2010

Silente mi ekkaptas la tagon
Kiam turniĝas ankoraŭ la tero

ĉirkaŭ la suno en la universo

kaj estas spirito en la korpo,

eblas ĉiutage surtera feliĉo.


Ekzistas momentoj de ĝojo

donataj de la ĉielo al la tero

por ke iu memoru kiel homo

la antaŭzorgon de la Kreinto.


Kiam venas jam la momento,

estas libereco por ĉiu persono

elekti kiel pasigi tiun ĉi okazon,

kiel al la momento doni signifon.


Estas bona tempo por ĉiu afero,

estas mil eblecoj por ĉiu okazo.

Havante senpostule liberecon,

silente mi ekkaptas la tagon.


Sufiĉas kandeleto por lumeto

kaj ofera donaco el malsufiĉo.

Estas ja preĝeto por bonstato

kaj diaj versoj por ĉiama feliĉo.


Fotoj en albumego por memoro,

bufedo en restoracio por honoro

ne estas elektoj celitaj de la jaro.

La okazo postvivos en poemaro.


Jogjakarto, majo 2010

Dudek Poemetoj
I
Sonas longa sireno

Alvenas tiu trajno

Regos la distanco
II
Venas inspiro en la menson

Kaj ĝi fluas ĝis la koro

Poste naskiĝas vortoj
III
Antaŭ groto mi troviĝas

Silenco kunuleto estas

Rosero rozarion karesas
IV
De ŝtono al ŝtono

Duone kovrata de akvo

Libeloj libere flugas
V
En vasta rizkamparo

Kiam ĉio estas flava

Paseroj zorge manovras
VI
Post pluvego ĉe la urbo

La ŝuoj de iuj knabinoj

Fariĝas poŝoj de akvo
VII
Je longa nokto

Mi fariĝos atentega

Se estas aromo de kafo

VIII
Simioj apud ĉefvojo

Atendas iujn pasaĝerojn

Kiuj ĵetos bananojn
IX
Tra folioj de maizoj

Mi vidas malnovan barakon

Flanke de brua golfeto
X
Nova tago komenciĝas

Kun tre tipa sono

De importitaj motorcikloj
XI
Subite la maro fariĝas seka

Fiŝoj estas proksimaj

Tsunamio alvenos

1   2   3   4   5


Elŝuti 252.88 Kb.

  • Sriviĵaja 
  • Kamadhatuo 
  • Maĵapahit 
  • Voĉo de senvoĉuloj Estas voĉo ĉiam aŭdebla je la nomo de justeco por la bono de senvoĉuloj. Noemuti-Timoro, februaro 2010 Pilgrimanto
  • Via volo 
  • Cum grano salis 
  • Poeta nascitur 
  • Silente mi ekkaptas la tagon 
  • Dudek Poemetoj I Sonas longa sireno Alvenas tiu trajno Regos la distanco II

  • Elŝuti 252.88 Kb.