Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Sub la vasta ĉielo

Elŝuti 252.88 Kb.

Sub la vasta ĉielo




paĝo3/5
Dato14.03.2017
Grandeco252.88 Kb.

Elŝuti 252.88 Kb.
1   2   3   4   5

Fino de la jaro
Morgaŭ venos la fino de la jaro

kaj baldaŭ alvenos nova jaro

kun ĝiaj dek du samaj monatoj.

Sed kion mi devos fari por tio?


La tempo ĉiam venas kaj pasas

kaj ĉiu ŝajnas tute normala,

ke kelkfoje ni mankas rimarki

eĉ diferenceton inter la tagoj.


Certe neniu povas nei la veron,

ke la radoj de tempo daŭras

movi sur la vojoj bone faritaj

de la sola eterna inĝeniero.


Morgaŭ venos la fino de la jaro

kaj baldaŭ alvenos nova jaro

kun ĝiaj historioj kolorplenaj.

Mi ankaŭ ĝuos ilin kun la aliaj.


Kupang-Timoro, decembro 2009


Kie estas vi?
Tagoj jam pasis sen viaj mesaĝoj

do mi min demandas kie vi estas.

Se vi aŭdas min, kiam mi vokas,

ne atendu ĝis mi perdos voĉon.


Ĉu vi volas provi mian paciencon?

Nu, vi gajnos kion vi volas gajni.

Sed la silento mem povas mortigi,

se vi bone uzas ĝin kiel murdilo.


Jes, restas ankaŭ pacienco en mi.

Sed se vi jam ne volas respondi,

mi komprenos kion vi intencas

kaj mi devos jesi kaj respekti.


Kupang-Timoro, decembro 2009

Adiaŭa kiso
Jam venis la nokto

en la lasta monato

kiam mi estis forironta

el via ĉambro, beleta.


Tie, apud la pordo,

okazis tuj la afero

kiam mi estis paŝonta

el via vizaĝo, beleta.


Kvazaŭ haltis la tempo

kaj regis tie silentego,

ni iĝis paro,unuigita

de niaj lipoj, beleta.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Dormo
Ĉio havas limon, ĉu ne?

Krom la Eternulo senlima.

Por ĉio estas bona tempo.

Do estas tempo por dormo.


Eble oni povas aĉeti liton

sed ne povas aĉeti dormon.

Kiam oni volas ripozi la korpon

ni dormu kiel filozofo eksiĝinta.


Ĉio ja havas sian limon

krom la Eternulo senlima.

Sed por ĉio estas tempo

kaj estas tempo por dormo.


Por tio ni povus aĉeti liton

sed ne povas aĉeti dormon.

Do kiam estas tempo por dormo

ni dormu kiel filozofo eksiĝinta.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Verda sezono
Al Timoro, nia insulo
Nia insulo ŝajnas tute verda

nur dum la monatoj de pluvsezono,

kiam la vegetaĵoj estas freskaj

dank’ al la terakvo sufiĉa.


En la lingvo de niaj prapatroj,

nia insulo signifas lando seka.

Eĉ nia lingvo signifas seka lingvo

kaj oni nomas nin popolo seka.


Kiam daŭras la tagoj de pluvoj

la okuloj kaptas verdan vidaĝon

de etaj maizkampoj apud monteto

kaj de vegetaĵoj kreskantaj sezone.


Nia insulo ŝajnas tute verda

nur dum la monatoj de pluvsezono,

kiam la insulanoj estas pretaj

por alia sezono langa kaj seka.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Esperanto-poeto
Esperantlingve vi verkas poemojn

por mondo nomiĝanta Esperantujo,

kie la lingvo ja estas Esperanto—

ilo mirinda por interkompreno.


Esperantlingve vi sentas kaj pensas

laŭ la ordo de via poeta universo,

kie eĉ artefaritaĵo havas belecon,

kiun havas Esperanto ekde la komenco.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Fremdaj transportiloj
Tra ĉi tiu lando amata, Amiko,

troviĝas multegaj transportiloj

fabrikitaj tie, en kia ajn lando,

kun iuj nomoj eksterlandanaj.


Mi ne estas hipokritulo, Amiko,

motociklo mia ja estas fremda,

ankaŭ farita en kia ajn lando.

Al vi mi parolas pri realeco.


Iam rakontis al mi maljunulo,

ke antaŭ la sendependeco,

estis multege da alilandanoj

sed vere mankis transportiloj.


Hodiaŭ per tro malpeza kredito

iu ajn kun nur sumeto de mono

povas tuj aĉeti novan motociklon.

kaj certe pligrandigis la nombron.


Laŭ kalkulo de tiu maljunulo, ho ve,

plej multe da homoj mortis nuntempe

ol dum la tempo antaŭ sendependeco.

Tiu maljunulo nur rankontis pri realeco.


Kefa-Timoro, januaro 2010


Vorto sufiĉas
Iam mi estis en butiko

je la centro de mia urbo.

Kaj subite eniris virino

simila al anĝelo el ĉielo.

Belega! estis mia vorto.
Kefa-Timoro, januaro 2010

Pluvas
Ĉi-nokte denove pluvas ĉi tie,

en la ĉefurbo de nia distrikto.

Dum mi verkas tiun ĉi poemo,

la pluvakvo estas mia muziko.


Mi sentas malsame kiam pluvas

kaj en mi estas via neĉeesto.

La parfumo de la grundo malseka

min memorigas pri via korpo.


Eta papilio sur la dekstra brako

kvazaŭ petus al mi protekton.

Kaj mi imagas vin en miaj brakoj

serĉanta varmon dum la pluvo.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Kastelo de koro
Jam tre longe ke mi volas kontrui

belan palacon de pura oro por ni,

kie vi estas reĝino kaj mi reĝo,

vivantaj feliĉe en lando de oro.


Sed nur vera riĉulo povas konstrui

palacon tiel belan kiel Taĵ Mahalo

por provi mian puran amon al vi.

Por vi mi konstruis kastelon de koro.


En tiu ĉi kastelo ni ambaŭ vivos

kaj ni vivu laŭ la leĝo de koro,

kie nenio estas pli bela ol amo.

Ni serĉu nenion pli inda ol feliĉo.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Urbeto tra la nokto
Nun venas ankoraŭ la nokto

ekkovranta tiun ĉi urbeton

per sia tre larĝa kurteno.

La urbeto falas en silenton.


Marŝante laŭlonge la strato,

el kuirejoj vi eble vidas fumon

serxanta vojon tra la mallumo.

Tie patrinoj preparas ĉefmanĝon.


Mankas nokto-vivo de urbego,

sed la urbetanoj trovas manieron

por pasigi noktotempon kun ĝojo.

La urbeto trovas ankaŭ feliĉon.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Pluveto en vilaĝeto
Falas la nokto

regas la mallumo

en tiu vilaĝeto.
Daŭras pluveto

kun sia eta bruo

en la tegmento.
Dume en strato

marŝas farmisto

el sia maizkampo.
Kefa-Timoro, januaro 2010

Tra aeraj ombroj
Mi ankoraŭ ne estas

vojaĝanto al eksterlando

sed mi ĉiam lernas

multe pri la mondo.


Tra aeraj ombroj mi sekvas

kion okazas tra la globo.

Freŝdate oni jam raportis

pri la tertremo en Haitio.


Strangaj voĉoj min helpis

agnoski, ke estas diverseco

en la planedo, kiun ni heredas.

Estu eterna inter ni respekto.


Tra aeraj ombroj mi konas

lokojn unikajn en la mondo

kvankam mi neniam vojaĝas,

ĝis kie troviĝas la horizonto.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Vojaĝi norden
Al Oekusi-Ambeno
Vojaĝante norden de Kefa,

oni trovos landon apartan.

Vivante sole kiel iu orfa,

ĝi bezonadas najbaron bonan.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Libera komerco
Marŝante en la novan jaron

ni krucis la sojlon de nova epoko

en kiu ni ekenspiras la aeron

de libera komerco en Azio.


Hodiaŭ matene mi aŭdis voĉon

petinta protekton al registaro,

kiu devas garantii la daŭrigon

de ĉiu produktaĵo el nia lando.


Se ni ne produktas kudrilon,

ĝi povas veni al ni el Ĉinio.

Kvankam la homoj ĝuas facilecon,

estu senfina por ni justeco.


Marŝante en la novan jaron

ni krucis la sojlon de nova epoko

en kiu ni devas formi novan fortecon

por sane konkuri en libera komerco.


Kefa-Timoro, januaro 2010
Revo
Vivas revo en la menso

kiel floroj en ĝardeno.

Revo neniam iĝos realeco

se mankas ĉiam agado.


Revo estas rozo de menso—

forteco de viva homo.

Revo estas nur mensa ombro

se dum vivo ne estas provo.


Kefa-Timoro, januaro 2010


La angla
Hodiaŭ en la tuta mondo

kiam vi demandas pri la lingvo,

estanta potenca kaj internacia,

iu respondus ke estas la angla.


Se poste venas alia demando:

“Kio estas la hodiaŭa lingvo

plej uzata en la mondo civilizata?”

Tio ja estas la angla rompita.


Mi estas el Insulo Timoro

kaj ŝatas paroli al la mondo.

Kvankam mia lingvo estas la davana,

tre ofte mi ĝin faras en la angla.


Dum mi studis en la universitato,

mi eklernis pri la lingva universo.

Mia mundo estas ja malfermita

dank' al la angla aktive uzata.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Orienta Timoro
Lando de la suno levanta;

lando de la duona krokodilo,

troviĝanta en la orientparto

de la amata Insulo Timoro.


Vi jam lernis el la pasinteco

por saĝe vivi en la estonteco.

En la okcidento estas preĝo

ke daŭru vivo ĉiam benata.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Haitio freŝdate
Antaŭ nelonge venis al ni

ondoj da informoj detalaj

pri lando plena de larmoj.

Mia preĝo iras al ĉielo por vi.


Kio estas la kulpo de Haitio

ke ĝi suferas tian katastrofon?

Ĉu estas kulpo la sola kialo?

Estu saĝeco nia bona spegulo.


Tra la senlima aero venis al ni

diversaj raportoj internaciaj

pri la homoj vivaj kaj senvivaj.

Mia preĝo iras al ĉielo por ili.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Bildo de koro
Ekde la tre unua fojo

kiam ni renkontis nin,

mi trovos en via figuro

freŝan bildon de koro.


Ĝis nun en ĉiu mesaĝo,

kiun vi ĝoje sendas al mi,

mi trovas en via literoj

freŝan bildon de koro.


Eĉ ciufoje en mia sonĝo

kiam vi subite lasas min,

mi trovas en via ombro

freŝan bildon de koro.


Kefa-Timoro, januaro 2010
Sopiro
De tempo al tempo ĉi tiu sento

fariĝas parto de miaj tagoj

kaj via vizaĝo ovala

sentede tentas min.


Estas erare kaŝi la veron,

ke ankaŭ en mi ĉi tiu sento

movas kiel vaporo en vaporŝipo

min puŝante al vi, ho virino.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Marmora monteto
En iuj partoj de Timoro

staras marmoraj montetoj

destruitaj kaj forlasitaj

kiel virino jam sen honoro.


Monteto en nia kulturo

enhavas multe da aferoj,

pli ol ŝtonoj kaj arboj.

Al ĉielo ĝi iĝis ia turo.


En monteto troviĝas trezoro

konservataj dum generacioj.

Bedaŭrinde estas iuj homoj

ignorantaj la saĝecon de naturo.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Nelaca vojaĝanto
Dum ni spiras, ni vojaĝas

eble rapide aŭ malrapide

tra arbaro aŭ dezerto

trans lando aŭ marego.


Ambaŭ en tempo kaj spaco

ni komencas esti lernanto

prenante lecionojn dum voĝajo,

korektante erarojn sur la vojo.


Tage kaj nokte ni vojaĝas

same kiel nelaca vojaĝanto

sur longa vojo trans kontinento

al la loko jam promesita.


Kefa-Timoro, januaro 2010
Legomvendisto
Ĉiutage vi marŝas sur la strato

proponante legomojn al la homoj

loĝantaj malproksime de la vendejo.

Vokante vi informas pri via veno.


En korbo aŭ du korboj portataj

troviĝas legomoj kolorplenaj

ofte proponataj kun diskonto

dum la sezono de legomoj.


Ĉar estas postulego de vivo

vi marŝas ĉiutage sur la strato

por provi antingi iom da feliĉo

en ĉi tiu vivo baraktoplena.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Esperanto
Espero jam venas en la mondon

Skulptita profunde en la homa koro.

Popoloj revintaj pri interkompreno

Eniras nun en vivan harmonion

Regatan de amo kaj solidareco

Al ĉiuj kiel samuloj de homaro,

Neniam rigardataj sen respekto.

Tiu espero ja estas Esperanto—

Ondo forta kreita de Zamenhof.
Kefa-Timoro, januaro 2010

Preĝeto
Estu laŭdata via nomo, ho Dio!

Donu al mi sanon kaj feliĉon;

Igu min homo saĝa kaj humila.

Amen.
Kefa-Timoro, januaro 2010



Ĝojo en pluvego
Sur la strato en libera aero

revenas instruatoj el lernejo,

kiam la ĉielo sendas al la tero

akvajn gutojn ĵuste je tegmeze.


Al iuj instruatoj sur la strato

alvenas la tempo por ludi kun akvo

kvankam en saketoj estas libroj

penetrataj de akvo dum pluvego.


Estas ĝojo en ĉiu momento

eĉ dum la horoj sen sunlumo.

Samkiel por la instruatoj ludantaj,

estas momentoj por ĉiu dum la vivo.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Mistika Rozo
En tera ĝardeno promesita

vere kreskis mistika rozo

jam elektita de la Ĉielo

adorata de la anĝeloj,

amata de mil popoloj

jam el ĉiuj generacioj.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Fraŭlo
Vi ankoraŭ estas sola

kaj spiras liberan aeron.

Tiel libera kiel birdo fluganta,

neniu malebligas vian iradon.


Estas kialo por esti sola

dum via nedefinitiva atendo.

Estas ĝeno pro via soleco

sed vi ŝajnas tre kvieta.


Dum estas multe da tempo,

ĝuu ĉiun minuton kun ĝojo

ĉar eble en la estonteco

minuto bezonus iom da peno.


Vi ankoraŭ estas serĉanta

dum periodo de kelkaj jaroj.

Simile al ŝipo en la maro,

estas haveno por via serĉo.


Kefa-Timoro, januaro 2010

Martiro
Frato, kio signifas martiro

en la hodiaŭa mondo

kie estas tre facile forgesi

aferon nin halpanta vivadi?


Estas homoj pensantaj praktike

ke inter kuraĝo kaj frenezeco

estas diferenco tre malgranda.

Ĉu ambaŭ havas martiro?


Jam estas multege da martiroj

nomitaj subite aŭ plimalfrue.

Sed ni miros se malgraŭ mortigo

oni kronas krimulegon martiro.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Lumo de kandelo
En la nokto estas mallumo

reganta spacojn sen lumo.

Dume blovas vento kun pluvo

tuŝanta foliojn sen polvo.


En la domo estas kandelo

metita sur malnova tablo.

Oferante sin, troviĝas lumo

sufiĉa por verko de poemo.


El la kandelo venas lumo

helpanta poeton kun lia plumo.

El la plumo ekfluas vortoj

ĝis la anguloj de mil mensoj.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Signo
Estas signo de ĉio,

estas signo de nenio.


Se ĉio estas signo,

iu devas lerni ĉion.


Se nenio estas signo,

neniu devas scii ion.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Nia ĉeesto
Kial vivas homoj en la mondo?

Tia povus esti ordinara demando

pri la vera ĉeesto en la universo,

kie ĉiu devas vivi laŭ ia sistemo.


Vivi signifas ĉeesti kiel individuo

komplete kun korpo kaj animo

laŭ ordo decidita de la Kreinto

kaj leĝo farita de homa grupo.


Sed ĉeesto fariĝos nura vano

se per ĝi ne ekzistas agnosko

por la ĉeesto de homara vivo

en certa tempo kaj vivespaco.


Kial vivas homoj en la mondo?

Tiu demando ne estas serĉo

ĉar ne troviĝas pli grava afero

dum ni ĉeestas en la universo.


Noemuti-Timoro, januaro 2010
Verda trezoro
En la komenco Dio kreis homon

en ĝardeno plena de mil arboj.

Al homoj Dio ja donis ordon

prizorgi ĉion, kiun Li kreis.


En tuta mondo troviĝas arbaroj—

ĝardenoj vastaj riĉaj en vivoj,

trezoroj de multaj generacoj.

Arbara vivo estas mandato.


Bedaŭrinde en la unua ĝardeno

naskiĝas avido en homa koro.

Do nun daŭras en nia mondo

destruo de arbaroj tre valoraj.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Radoj je la nokto
Ĝis nun je la noktomezo

kiam mi laboras en la ĉambro

ankoraŭ turniĝas radoj

sur la vojo antaŭ nia domo.


Radoj daŭras labori nokte,

tuŝante la vojon, kiel paroj

serĉanta varmon savantan

dum vojaĝo plena de amo.


Sur la vojo kun mil kurboj

tra arbaroj, vilaĝoj kaj urbetoj

la radoj moviĝas kun espero

por sendanĝera nokta vojaĝo.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Persona non grata
Al vi estas nenio

eĉ rideto malkosta.

Via ĉeesto estas io

ĉiam bedaŭrita.


Kio signifas vivo

estante iu sen honoro?

Kio estas la valoro

de ĉeesto ĉiam ingnorita?


Esti persono neŝatita

estas same kiel ĉielarko

perdinta ŝiajn kolorojn

antaŭ monteto kaj valo.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Ĉeneroj perditaj
Ni konfesis ke estas volo

krei centron de interesoj,

kie ni estos du personoj

unugitaj de sama esenco.


Sed nun ni estas okupataj

serĉi ĉenerojn perditajn.

Kiel sukcese tiri liniojn

en nekonataj zonoj inter ni?


Ankoraŭ estas tempo por ni

koni ĉiun ĉeneron perditan

esplori nekonatajn zonojn,

kaj lerni kiel bone tiri liniojn.


Noemuti-Timoro, januaro 2010
Se vi min amas
“Se vi min amas,

amu mian hundon!”

“Se vi min amas,

amu la maron!”


Laŭdire kiam vi amas,

amu kiel blindulo

ĉar la amo estas blinda

kaj devas esti nekondiĉa.


Sed mi ne estas anĝelo,

nur homo sub la ĉielo,

kie ankoraŭ estas stipuloj—

kondiĉaj aferoj humanaj.


Noemuti-Timoro, januaro 2010
Flugiloj
Ĉiufoje mi vidas birdon,

mi imagas havi flugilojn

min helpantaj flugi alten,

al la nuboj en la ĉielo.


Vojaĝinte per aeroplano

mi estis sur blankaj nuboj,

sed jam ne estis kontentigo

ĉar fakte mi neniam flugis.


Estinte knabo mi ĉiam miris

kiam mi vidis bildon de anĝelo

kun siaj flugiloj tre blankaj.

Mi imagis havi flugilojn.


Certe mi ne povas flugi

eĉ mi ne povas salti alte.

Sed mi ĉiam preĝi kaj esperi

ke miaj vortoj flugu malproksime.


Noemuti-Timoro, januaro 2010
Heliko
Ne estas malofte trovi helikon

en la ĝardeno apud mia domo.

Nenio estas nova pri ĝia aspekto—

ĝi restas besto malrapidega.


Ambaŭ malrapido kaj memsavo

estas normalaj en helika mondo.

Se homoj vivas kun tiu kutimo,

ne esperu rapidan progreson.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Itala en la oriento
En nia lando Indonezio

ni parolas la indonezian,

lingvon vivan tre belsonan,

tra insularo de smeraldo.


Ĝi estas riĉa en vokaloj,

tre dolĉa en mil langoj.

Do al iuj fremdaj maristoj,

ĝi estas itala en la oriento.


Nia insularo estas paradizo

por lingvistoj tra la mondo

ĉar troviĝas en nia lando

lingvoj de sablera kvanto.


Do pro nia lingva diverso

fariĝas por interkompreno

ĉi tiu itala en la oriento

nacia kaj oficiala lingvo.


Noemuti-Timoro, januaro 2010
Bedaŭro
Je certa momento

aperas en la koro

sento pri pasinteco

lasanta iom da vundo.


Tempo pasas iam rapide

dum nia agas malrapide.

Ĉar ni dormis tro longtempe,

restas bedaŭro nuntempe.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Malnova skribmaŝino
En skatolo estas skribmaŝino

malnova sed respektata

kvazaŭ ĝi estus maljunulo

eksiĝinta sed honorata.


Estas bona tempo por ĉio.

Hieraŭ estis via epoko,

hodiaŭ estas por komputilo.

Kaj por morgaŭ ni atendas.


Malnova skribmaŝino laborema,

nun vi ripozas en skatolo

kiel maljuna soldato hejme

post sia longtempa devo.


Nuntempe laboras komputiloj

kaj jam ĉesis skribmaŝinoj.

Sed malgraŭ via eksiĝo,

vi ĉiam vivas en historio.


Noemuti-Timoro, januaro 2010
Luno super vilaĝo
Malaperis blanka rondo

ĉirkaŭ la klarega luno.

Estis ŝtelo en la rondo

markinta tagojn sen pluvo.


La suno estas super nia vilaĝo

sed jam perdis iom da beleco.

Estas nuboj apud la sama luno.

Sube, la vilaĝo estas en silento.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Mi petegas Vin
En ĉi tiu ĉambro malgranda

mi vin petegas, ho Eternulo,

ke vi donu al mi, via servisto,

sanon kaj feliĉon senliman.


En ĉi tiu mondo neprudenta

mi vin petegas, ho Eternulo,

ke vi donu al mi, via instruato,

kaj sageĉon kaj humilecon.


Por ĉi tiu familio ofte tentata,

mi vin petegas, ho Eternulo,

ke vi donu al ni, viaj gefiloj,

ĉion bonan tra vivo longa.


Por la homaro kaj la mondo,

mi vin petegas, ho Eternulo,

ke vi donu al ĉiuj popoloj

pacon kaj amon reciprokan.


Noemuti-Timoro, januaro 2010
Glaso malplena
Estas normale esperi glason

plenan de trinkaĵo atendita

kiam soifo postulegas al ni

dum longa tago varmega.


Estus nekutime pensi pri glaso

malplena sur malnova tablo.

Kiam glaso ne havas enhavon,

ĝi estas nura vitra objekto.


Kvankam estante malplena

bela glaso estas pli valora

ol io malplena sen beleco.

Neniu volas perdi ambaŭ.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Infano
Mi jam ne estas infano

laŭ la signifo en vortaro.

Nun mi jam estas viro

kun aferoj en la mano.


Sed vere mi estas infano

antaŭ la viva mistero

tiel granda kiel marego,

neatingebla kiel la horizonto.


Kiam mi rigardas al infano

mi sopiras je infana vivo

sen aferoj en la mano.

Sed mi jam estas viro.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Turtoj en nia ĝardeno
Venas ĉiutage al nia ĝardeno

du turtoj kantantaj tre ĝoje.

Ĉar ni ne estas ĉasantoj,

ili manĝas kun la kokidoj.


Kelkfoje ambaŭ venas unue

kaj poste amikon invitas.

Baldaŭ proksime al nia domo,

komencas concerto de turtoj.


Kreskas maizoj en nia ĝardeno

malebligantaj tute la okulojn

rigardi tiujn birdojn visitantajn.

Sed ni aŭskultas rekantaĵon.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Kamparaj donacoj
Vivante en la kamparo

mi estas malproksima

el la bruo de la urbo

kaj ĝia aero malpura.


Apud kamparo estas arbaro,

el kiu fluas rivero pura

pasanta tra nia vilaĝo

al rizkamparo mallarĝa.


La kamparanoj vivas simple,

konante unu la alian.

Inter domoj ne estas muroj,

sufiĉas viva palisaro.


Vivante en la kamparo,

sunleviĝo kaj sunsubiro

estas okazoj ege perfertaj.

Lunlumo estas bela donaco.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Insulara knabo
Naskita en ĉi tiu insularo,

kie sunlumo estas senpaga

kaj lunlumo estas donaco,

mi estas ja insulara knabo.


La insularo estas patrolando,

al kiu mi donas mian amon.

Malgraŭ ventego kaj tertremo,

mi restadas insulara knabo.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Fremdulo
Ne parolu al fremduloj!

Tio estas utilega konsilo

en lando plena de danĝero,

kie eĉ redeto estus fajro.


En alia lando sen danĝero

fremdulo iĝas ia najbaro

donanta koloron al popolo

vivanta aparte en insulo.


Donu ion al fremdulo!

Tio estas saĝa konsilo

en lando plena de medito

tiranta animojn el konflikto.


Noemuti-Timoro, januaro 2010
1   2   3   4   5


Elŝuti 252.88 Kb.

  • Esperanto E
  • Persona non grata 

  • Elŝuti 252.88 Kb.