Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Sub la vasta ĉielo

Elŝuti 252.88 Kb.

Sub la vasta ĉielo




paĝo1/5
Dato14.03.2017
Grandeco252.88 Kb.

Elŝuti 252.88 Kb.
  1   2   3   4   5


Sub la vasta ĉielo

Por memori la tertremon de Jogjakarto

Hodiaŭ, tie kaj tie, sub la vasta ĉielo,


ni havas nur tiujn plastikajn domojn
kaj ni sentas la vermegon de la tago.
La nokto kolorigas niajn ruinojn.

Antaŭ la hejmo mi ekvidas doloron.


La beleco estas evidenta memoro.
Kie ni trovus la veran feliĉon?
En la profundeco de la koro!

Ĝi estis alia leciono kiu venis


en la monato de mia naskotago
por ke ni lernu kiel ĝi nin vizitis
kaj ni vivu je la nomo de la Kreinto.

Jogjakarto, junio 2006


La nokto, la silento

Mi ŝategas la nokton, la silenton,


kiel ermito, kiu admiras groton
kaj muzikon de la naturo.
Sed mi ne havas kialon
por malami la taglumon –
la dunaskiton de la nokto.

Kiam venas la nokto, la silento,


mi trovas trankvilan tempon,
mi estas vera noktogardo
kun plumo en la mano
por skribi el mia koro
Viajn vortojn, Sinjoro.

Jogjakarto, novembro 2006


Nia mondo sen milito

Mi demandis min frumatene pri la senco de la vorto “paco”,


kiu estas tro sankta dum la milito, tre dolĉa en la vortoj,
tre bona en la afiŝoj, sed ŝajne pala en la homa koro.

La konfliktoj iĝas fruktodonaj kiel la rizoplantoj tre verdaj


en la vasta rizkamparo proksime al longa rivero sen plasto.
Oni rikoltos nenion, sed militon – la malamikon de la paco.

Jogjakarto, novembro 2006






Li mem estas poeto

La Eternulo decidis kun granda plezuro


krei estaĵon, kiu nomiĝas poeto.
Tiam la estaĵo mem ankaŭ decidis
bone skulpti eternecon per vortoj.

Oni neniam konas poeton sen vortoj;


ĉar nur per vortoj ekzistas poetoj,
kiuj vivas pro kaj por la vorta beleco
en la universo, kiu naskiĝis el vortoj.

Estas ankaŭ multe da novaj vortoj,


kiuj bezonas la manon de la poetoj
kaj la pravan plumon kun vera inko.
Neniu estos vera poeto sen vortoj.

Jogjakarto, novembro 2006






Ĉe la sojlo de belaj ĉielarkoj

La granda pluvo, kiun ni estis atendantaj,


jam venis kiam la nokto proksimiĝis
kaj la mondo estis serĉanta neston
en la komenco de la lasta monato.

La soifo de la tero, kiun ni ekvidis;


la varmeco de la suno, kiu nin regis
malrapide malaperos, kiel ni esperis.
Baldaŭ venos al ni belaj ĉielarkoj.

Kristalaj gutoj de akvo tuŝis la teron


kaj donis al velkantaj folioj esperon.
Mi aŭskultis la ritmon de la pluvo
akompananta la fluon de la vortoj.

Ĉiu tempo estas pli necerta la vetero


kvazaŭ ĉio estus enigmo sur la tero
malgraŭ nia tuta bonega teknologio.
Tamen, la Kristnasko estas eterneco.

Jogjakarto, novembro 2006






Humila Reĝo de Lumo

Rigardu, ne en palaco Li naskiĝis
Sed nur en ĉevalejo kiun Li elektis.
Tie, el simpleco venas la vera lumo,
Kiu iluminas la vojojn de la mondo.

Ĝoju, ĝoju, ĉiuj nacioj en la tero.


Renkontu vian reĝon kun tuta koro
Ĉar per Li la benoj malsupreniras
Al ĉiu estaĵo, kiu ĉiam esperas.

Jogjakarto, decembro 2006


Nur unu lingvo
Die Grenzen meiner Sprache

bedeuten die Grenzen meiner Welt.

(Ludwig Wittgenstein)


Kelkfoje mi provas min meti

en la malnovaj ŝuoj de avino,

kiu parolas nur enlandan lingvon

kaj simplan parolmanieron,

por bone kompreni ŝin

kaj ŝian propran mondon,

kiu ŝajnas mistero al mi.
Oni timas ke estus malfacile tie,

en tiu vera monolingva mondo,

ĉar ni uzus tro malmultajn vortojn

por akurate priskribi oceanon de ideoj.

Eble ni vivas en la amaso de lingvoj

tiel ni ne povas ekvidi la feliĉon

de vivi monolingve sub la ĉielo.
Nun mi estas en mondo de Babel

kun lingvaj brikoj ĉirkaŭ mi.

Iuj estas fortaj, iuj estas malfortaj.

Bonŝancaj brikoj por reĝa palaco

havas gloron, prestiĝon kaj benon.

Sed nura peco en la mano de avino

bezonas amon de nova generacio.
Kvankam ni havas fortajn brikojn

por libere konstrui novajn turojn

kaj konstruaĵojn en la tuta tero,

simpla enlanda lingvo de avino,

malgraŭ ĝiaj evidentaj limoj,

bezonas zorgon por postvivi

en la mondo de lingva kuro,

kiu fariĝas pli kaj pli forta.


Jogjakarto, marto 2007

Malsatego
La folioj de la arboj

tuj fariĝas purpulaj

dum la tagoj tiel longaj

sen nutraĵo, sen trinkaĵoj.
Grano de rizo estas oro,

panero fariĝas perlo,

viando restas revo

kiam venas malsatego.
Almozistoj en la strato

povas rakonti historon

pri la stomako sen rizo

kiu atendas kontentigon.
Se vi volas scii la veron

pri ne havi nenion en la mano,

vi ne intervjuu la riĉulon

ĉar troviĝas ĉio en lia domo.

Jogjakarto, aprilo 2007



Amiĝi kun doloro
La doloro ne estas malproksima

de tiu ĉi vivo treege delikata.

Belaj revoj venas je la nokto,

dolora karpo aperas je la tago.
Se vi volas venki la doloron,

eble vi ne bezonas militon.

Amikeco estus bona rimedo

se vi nomiĝas vera saĝulo.

  1   2   3   4   5


Elŝuti 252.88 Kb.

  • La nokto, la silento 
  • Nia mondo sen milito 
  • Li mem estas poeto 
  • Ĉe la sojlo de belaj ĉielarkoj
  • Humila Reĝo de Lumo
  • Nur unu lingvo
  • Amiĝi kun doloro

  • Elŝuti 252.88 Kb.