Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Stefan' Esel' ( Stéphane Hessel ) asertis, ke unu el la kernaj defioj de nia epoko estas

Elŝuti 12.03 Kb.

Stefan' Esel' ( Stéphane Hessel ) asertis, ke unu el la kernaj defioj de nia epoko estas




Dato11.11.2017
Grandeco12.03 Kb.

Elŝuti 12.03 Kb.

Alvoko al multobligado de la alimondismaj vilaĝoj

“Stefan' Esel' (Stéphane Hessel) asertis, ke unu el la kernaj defioj de nia epoko estas “la klimata ŝanĝiĝo kaj la difektadoj pro homaj faroj dum la tri lastaj jarcentoj. La pertubado de la klimato pliakriĝas kaj plirapidiĝas, kio igas la plej malriĉajn loĝantarojn barakti kaj mezperspektive minacas la kondiĉojn de civiliza vivo sur la Tero.

Ĉiuj alarmsignaloj ruĝe lumas. La perturboj de la klimato multobliĝas kaj aparte trafas la plej malriĉajn loĝantarojn de la Sudo, sed ankaŭ tiujn de la Nordo: senpluvecoj, dezertiĝado, sezonŝanĝiĝoj, inundoj, tropikaj ciklonoj, arbaraj fajregoj, fandiĝado de glaciejoj kaj bankizo… Ĉu ni restadu sen ion fari? Ĉu ni spektadu la planedon bruli?

La defio estas klara: draste malpliigi la ellasadon de forcej-efikaj gasoj por ne transpasi la danĝerajn eĉ ne retrotranspaŝeblajn limojn de la klimata plivarmiĝo kaj malstabiliĝo.

La masiva, abrupta perturbo en tiel mallonga tempoperiodo de la klimatsistemo estas senprecedenca defio en la homara historio.

Sed Alternatiba, tiu mirinda tago, igu konservi al ni esperon: la solvoj ekzistas, ili jam estas aplikataj de miloj da asocioj, da lokaj komunumoj, da individuoj. Plibone: tiuj alternativoj konstruas socion pli vivagrablan, pli bonetosan, pli solidaran, pli justan kaj pli humanan.

Kampula agrikulturo, reproksimigo de la ekonomio, defi-kongrua teritoria aranĝkapablo kaj la disvolvado de opcioj aliaj ol ĉiea ŝose-konstruado, energia modero, ekologia loĝmaniero, obeigo de la financo, sociala kaj ekologia transformado de la produktiva sektoro, respondeca konsumado, pli bona divido de la laboro kaj de la riĉeco, interhelpo, malpliigo kaj recikligo de la ruboj, protektado de la komunaj havaĵoj tiaj kiaj akvo, kamparo aŭ arbaroj : ĉio ĉi montras al ni la vojon… La batalo kontraŭ la klimatŝanĝiĝo ne limigas perspektivojn sed estas plejbona impeto por konstrui pli humanan estonton.
Bedaŭrinde, la registaroj, la potenculoj de ĉi tiu mondo sekvas alian vojon. La internaciaj traktadoj pri la klimato vadas kaj misvojas. La plurnaciaj entreprenoj kaj la ekonomiaj premgrupoj  faras ĉion por, ke tiuj alternativoj ne estu aplikataj ĉar ili minacas iliajn profitojn kaj povon.

Eĉ pli fie, ili trudas siajn falsajn solvojn, senefikajn kaj danĝerajn: atomenergion, agrokarburaĵojn, GMO-ojn, kompensmeĥanismojn, surmerkatigon de la naturo, klimatinĝenierarton, ktp. Tiuj ebligas la plutenadon de modelo en kiu la Nordo kaj la plej riĉaj loĝantaroj de la planedo forrabas la naturon, akaparas la riĉecon kaj detruas la medion, notinde en la Sudo.

La civita engaĝiĝo, la mobilizado de la loĝantaroj kaj la realproprigo de nia estonto estas nepraj por kontraŭpezi tiun sabotadon. La engaĝiĝo de ĉiu el ni, kiun Stefan’ Esel’ tiel laŭte alvokis, estas nuntempe prioritato por respondi la klimatan defion.

Stabiligo de la klimato estos rezulto de nia unuiĝo, de nia kolektiva inteligento, de nia solidareco kaj de nia soifado je sociala justo, de nia kapablo ekigi la ŝanĝojn tie kaj tuj, komenci la transiron, sen plua atendo.

Fine de 2015 okazos COP21, la 21-a konferenco de UNO pri klimatŝanĝiĝo. Ses jarojn post la tre amasinformile diskonigita konferenco de Kopenhago, COP21 devus esti sammulte prilumita ĉar la ŝtatestroj publike engaĝiĝis por tie alpreni novan internacian interkonsenton pri luktado kontraŭ la klimatŝanĝiĝo post 2020. La horizonto de 2020 estas indikita de la sciencista komunumo tutmonda kiel limo ĝis kiam nia ellasado de forcej-efikaj gasoj estu signife komencintaj malkreski se ni volas eviti plejan malbonon.

Por ke tiuj promesoj ne restu sensekvaj kiel okazis post Kopenhago, endas ke gecivitanoj, popolanoj mem engaĝiĝu kaj agadu por starigi verajn solvojn. Des pli ke tiu COP21 okazos en… Parizo, en la flughaveno de Burĝeto (Le Bourget)!

La popola mobilizado en Francujo kaj Eŭropo pri temoj kiel klimata urĝo kaj sociala justo reiĝas do celoj kun aparta aktualeco.

La sukceso kaj hom-kuniga kapablo de Alternatiba, tiu ĉi vilaĝo de alternativoj starigita dank' al la engaĝiĝo de ĉiu el ni ĉi tie en Bajono (Bayonne), montras al ni unu el la vizaĝoj, kiujn povus alpreni tiu eŭropa civitana mobiliziĝo.

Ni alvokas ĉiujn urbojn kaj ĉiujn Eŭropajn teritoriojn prepari siavice kaj ekde nun siajn proprajn Vilaĝojn de alternativoj pri klimatŝanĝiĝo kaj pri sociala kaj ekologia krizo.

Temos tiom pri atentigi la regantojn pri dramaj konsekvencoj de manko de internacia akordo ambicia, efika, deviga kaj justa pri klimato, kiom pri alvoki loĝantarojn ekigi sen plia atendo socialan, energian kaj ekologian transiron necesan por eviti profundan kaj neinversigeblan misreguligon de la klimataj meĥanismoj.



La celo ankaŭ estos unuigi ĉiujn, kiuj iamaniere, per la alternativoj aŭ la bataloj kiujn ili kondukas, kontribuas, foje senscie, al protektado de la klimato. Kion faris Alternatiba en Bajono, tion ni povos reprodukti ĉie, laŭ la plej diversaj formoj.

Por vidi ekfloradon de dek, cent, mil Alternatiboj, ni kune disvastigu ĉi tiun Alvokon ĉirkaŭ ni. Arigu ni maksimumon da agantoj de la ŝanĝiĝo por ekde nun prepari la Vilaĝojn de novfaraĵoj, kiuj disfloru ĉie en Francujo kaj Eŭropo, ĝis la Pariza COP21.


Unuiĝintaj kaj firme decidaj, ni povas venki ĉi tiun batalon en la Nordo samkiel en la Sudo. Por ni kaj la sekvaj generacioj. Por ke eblu diri, hodiaŭ tiel kiel morgaŭ: “ni engaĝiĝis kiam ankoraŭ tempo estis!”


Elŝuti 12.03 Kb.


Elŝuti 12.03 Kb.