Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Skolta kaj Tenduma Terminaro

Elŝuti 179.86 Kb.

Skolta kaj Tenduma Terminaro




paĝo1/8
Dato19.03.2017
Grandeco179.86 Kb.

Elŝuti 179.86 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7   8


Skolta kaj Tenduma Terminaro


Kompilita de L.K. Hammer
Eldono de Skolta Esperanto-Ligo,
1963, 1974.

Antaŭparolo


En 1963 J.K. Hammer kompilis la unuan eldonon de “Skolta kaj Tenduma Terminaro”, ĉar li sentis la mankon pri taŭga terminaro por skoltoj, kiuj lernis la internacian lingvon.

Post kiam li komencis kolekti la esprimojn kaj vortojn, li eltrovis, ke jam en 1936 aperis kelkaj terminoj en “Skolta Bulteno”. Plue la tiama redaktoro George Rust verkis plurajn artikolojn en la jaro 1959 por “La Skolta Mondo”.

Jam baldaŭ la unua eldono elĉerpiĝis. Tial J.K. Hammer preparis la duan eldonon. Ĝi aperis 1974.


Ĉar intertempe ankaŭ la dua eldono ne plu haveblas, la Skolta Esperanto-Ligo decidis 2006 kompili la trian. Por vaste disvastigi ĝin, ĝi aperu en interreto.

Kiel komenco, vi nun povas enrigaridi la unuaj ĉapitroj. Por malhelpi tro grandan dosieron, la terminaro estas subdividata en diversaj dosieroj. Ĉiu enhavas tiom da ĉapitroj, kiom necesas plenumi per presi unu folio en la dimensio A4).



La vortoj kaj esprimoj grandparte aperas en frazoj kaj artikoletoj, per kiuj klariĝas la signifon. Pro tio la eldono ne nur estas terminaro, sed samtempe lernilo pri la ecoj kaj celoj de la Skolta Movado! Pro multaj petoj estas aldonita alfabetan registron.

Enhavo


  1. Skolta Movado

  2. Celoj de la Movado

  3. Principoj

  4. Tutmonda Organizo

  5. Nacia Organizo

  6. Skolta grupo

  7. Svarmo

  8. Trupo

  9. Roveroj

  10. Specialaj Skoltoj

  11. Estroj

  12. Skolta Leĝaro

  1. Moderna Leĝaro

  2. Skolta Promeso

  3. Skolteta Leĝo

  4. Skolteta Promeso

  5. Devizoj

  6. Emblemoj

  7. Honor-insignoj

  8. Skolta Saluto

  9. Diversoj

  10. Skoltina Movado

  11. Skolta Esperanto-Ligo

  12. Uniformo

  1. Arbarega Libro

  2. Patrolaj Bestoj

  3. Religio

  4. Preĝo de la Sinjoro

  5. Fak-insignoj

  6. Ludoj kaj Okupoj

  7. Tranoktado

  8. Partoj de Tendo

  9. Kuirejo

  10. Tendarrajroj

  11. Aliaj Objektoj

  12. Varmo kaj Lumo

  1. Mapo

  2. Kompaso

  3. Marŝi

  4. Unua Helpo

  5. Pionirarto

  6. Signali

  7. Diversaj Iloj

  8. Biciklo

  9. Nodoj

  10. Ĉe la tendarrajro

  11. Ĉifroj

  12. Alfabeta Registro



Skolta kaj Tenduma Terminaro

1. La Skolta Movado


En la jaro 1908, Lordo Baden Powell of Gilwell fariĝis fondinto de la skolta movado aŭ frataro, per la publikigo de libro “Skoltado por Knaboj”. Poste li verkis i.a. ankaŭ: “Skoltinado”, “Roverado al Sukceso”, “Lupida Lernolibro” el kiuj la lasta speciale por la plej junaj skoltoj. Ĉiu, kiu ligas sin per la triobla promeso estas skolto. Sed la plej junaj skoltoj faras pli simplan promeson.


Lordo Baden Powell of Gilwell


dum la 6a SEL-tendaro,
Hispanio,1927

2. La Celoj de la Skolta Movado.


La celoj de la Movado estas eduki junulojn ke ili estos bonaj civitanoj, per ekzercado de la rimarkemo, obeemo, memfido, lojaleco, helpemo al aliaj homoj, la progresigo de fizikaj, spiritaj kaj intelektaj kapablecoj, en grupoj, kiuj estas kiel eble plej aŭtonomaj, kaj per eksterdoma vivo.

3. La Principoj de Skoltado


La fundamentaj principoj de Skoltado, kiel donitaj de la fondinto, estas:

  1. Devo al Dio / Religio.

  2. Lojaleco al la propra lando.

  3. Fido en tutmonda amikeco kaj frateco.

  4. Servo al aliuloj.

  1. Akcepto de, kaj fideleco al la skoltaj kaj leĝoj.

  2. Libervola aliĝo.

  3. Sendependeco de politika influo.

  4. La sistemo de laŭgrade pli aŭtonomaj grupoj kaj patroloj, progresanta edukado, kaj eksterdomaj ci aktivecoj.
  1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 179.86 Kb.

  • Antaŭparolo
  • Enhavo
  • Skolta kaj Tenduma Terminaro
  • 2. La Celoj de la Skolta Movado.
  • 3. La Principoj de Skoltado

  • Elŝuti 179.86 Kb.