Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Skizo de kultur-centro en rumonge, burundo

Elŝuti 30.41 Kb.

Skizo de kultur-centro en rumonge, burundo




Dato16.03.2017
Grandeco30.41 Kb.

Elŝuti 30.41 Kb.

SKIZO de KULTUR-CENTRO en RUMONGE, BURUNDO

Burundo estas la tria plej malriĉa lando de la mondo, situanta inter Ruando (norde), Tanzanio (eoste) kaj Kongio (ueste), kie lago Tanganjiko faras la limon. Ĝia areo estas 28.000 km2 kaj la enloĝantaro ampleksas ok milionojn.

Rumonge estas urbo en la sudo de Burundo. Fiŝkaptado estas loke grava industrio, dum en la regiono kultivatas kotono, kafo kaj palmoleo. Popolnutraĵoj estas manioko, fazeoloj kaj bakbananoj.

Ĝis 2005 en Burundo estis dekjara terura milito inter malamikaj partioj. Tiu ekestis sub 'inspiro' de la genocido en Ruando en 1994 kaj estis parto de la tiel nomata Afrika omndmilito, en kiu partoprenis naŭ afrikaj landoj. Seksaj perfortoj, mutilacioj aŭ deviga rekrutado de infansoldatoj estis tagaj okazaĵoj. Nur en Burundo pli ol 300.000 homoj mortis. Multaj infanoj perdis la gepatrojn kaj la cirkonstancoj ĝis hodiaŭ estas teruraj. La eduka sistemo, la ekonomio kaj la infrastrukturo estis tute detruita.

La 4an de decembro 2008a ekestis interkonsento inter la registaro kaj la "Partie pour la Liberation du Peuple Hutu" (Palipehutu) kaj "Forces Nationales de Libération" (FNL) pri liberigado de politikaj prizonuloj. Ili sekvas nun integradan programon kun la nacia armeo. Politikaj gvidantoj klopodas sentivigi la membrojn de Palipehutu ŝanĝi la nomon de sia partio en ne-etnorilatan nomon, kiel postulate de la konstitucio.

Malmultaj povas imagi la malriĉecon en tiu parto de la mondo. La meza individua enspezo por monato estas proksimume € 50,=. En certaj regionoj de la lando premas nutraĵmanko, ĉefe ĉar la kultivado de baza nutraĵo ne povas teni paŝojn kun la denseco de loĝantoj.

Grava problemo estas la edukado: 48 % de la ina loĝantaro ne kapablas legi kaj skribi kaj la homoj nur scias malmulton pri baza higieno, protekto kontraŭ aidoso aŭ aliaj danĝeraj malsanoj (tuberkulozo), kiujn oni povus eviti facile.

 

Kiel komenciĝis nia projekto ?



Johan Derks kaj Svetlana Milanović en 2009 estis en Burundo por doni kurson de Esperanto. Ili iris tien, ĉar la interesiĝo pri Esperanto en Burundo estas tre granda. En 1999 la unua burundano de ĉiam eklernis Esperanton, kiam li estis en rifuĝejo en Tanzanio por savi sin de la kruelaĵoj en sia lando. Reveninte al Burundo li interesis aliajn samlandanojn pro la specialaj kvalitoj de tiu lingvo: ekstreme logika, kun baza vortaro kiu prenas multe el la franca lingvo kaj ne altrudita de iu ekstera kolonia potenco. Tiu lingvo povos peri ne nur facilan komunikadon, sed ankau mesaĝon de pacemo.

La rezulto de ilia instruado estis rimarkebla, Johan rakontas:

Mi povis doni privatan diplomon al dek ok progresantoj kaj dek instrukapabluloj, dum Svetlana povis disdoni atestilon al okdek komencantoj.

Nia restado en Rumonge havis ankoraŭ tute alian rezulton. Ni spertis la ege malaltan nivelon de la afrikana vivo: manko de akvo kaj sapo por certigi minimuman higienon, manko de manĝaĵo, tiom ke ofte homoj manĝas nur unufoje en tago, manko je litoj: oni simple dormas sur mato sur grundo, ktp. Tial kun niaj lokaj partneroj-esperantistoj ni faris planon por helpi ke la homoj en Rumonge havu futuron. Ni decidis konstruigi en Rumonge per malmulte da mono kulturcentron por doni al la tiea loĝantaro okazon por renkontiĝoj, interŝanĝoj kaj havi kurson rilate al diversaj temoj. Oni devas pensi pri kursoj en kiuj virinoj povas lerni legi kaj skribi, kursoj pri evitado de gravediĝo aŭ kiel eviti infektiĝon je aidoso, kursoj pri baza higieno. Ankaŭ estu ejo kun komputiloj kaj interretkonekto, ke la junuloj lernu labori kun tiuj teknikaj rimedoj. Eta biblioteko kun bazaj edukaj verkoj ne manku.

Hejmenveninte mi starigis fondaĵon kun estraranoj el tri eŭropaj landoj por asisti en la projekto de kulturcentro kaj varbi monon por ĝi. Danke al la interreta korespondado kaj la komuna lingvo Esperanto la kontakto inter la burundaj partneroj kaj la eŭropanoj estas facila kaj vigla.

Por la konstruo de la centro ni bezonas nur 250 donacantojn, kiuj donas "konstruŝtonon". Ĉiun personon ni eternigos poste, menciante lin kun nomo sur ŝildo en la centro. "Konstruŝtono" kostas 75 eŭrojn. Tutklare ni ankaŭ tre ĝojas pri pli malaltaj donacoj. Laŭ nia buĝeto la totala sumo de € 18 750,= sufiĉas por ankaŭ krei la bibliotekon, aĉeti komputilojn kaj simplajn meblojn de la kulturcentro.

Tre bonvenaj estas ankaŭ materiaj donacoj, ekzemple libroj pri baza edukado en la franca lingvo, higieno, plene funkciantaj komputiloj ktp, kondiĉe ke la transportkostoj ne superas ilian netan valoron. 

 

Priskribo de la centro:



monsumo





MBUF

eŭroj

grundo

8000

5000

konstruaĵo

9000

5625

loĝigaj provizaĵoj

3200

2000

elektromezurilo

320

200

akvomezurilo

160

100

meblaro

1120

700

ŝedo

480

300

komputiloj

6000

3750

rezervoj kontraŭ riskoj

1720

1075




30000

18750

La vandoj inter la biblioteko kaj la komputilejo kaj tiu inter kursosalono kaj komputilejo estu formoveblaj, tiel ke pli granda homkolektiĝo povu kunveni. Ankaŭ sur la ĉirkaŭanta tereno homoj povas kunveni.


Taksaĵo de buĝeto pri ekspluatado de la Kulturcentro:

La kontkalkulo de enspezoj kaj elspezoj ankoraŭ estas sufiĉe ne-certa, sed povus aspekti jene:







monataj elspezoj

monataj enspezoj




MBUF

eŭroj

MBUF

eŭroj

sekretariaj servoj







300,=  

187,50

profito je vendoj







100,=  

62,50

luigado







200,=  

125,=  

salajro oficisto

64,=  

40,=  







salajroj de 1 aŭ 2 gardistoj

40,=  

25,=  







konsumo de elektriko/akvo

40,=  

25,=  







imposto pri konekto

32,=  

20,=  







abono al interreto

200,=  

125,=  







ĝeneralaj entreprenkostoj

48,=  

30,=  







deskribo de aparatoj: 1%

60,=  

37,50







saldo

116,=  

72,50










600,=  

375, =  

600,=  

375,=  

La unua fazo de la projekto:

Ĉar la kolektado de € 18 750,= verŝajne prenos pli ol tri jaroj kaj ni volas estableti sperton pri mastrumado de kulturcentro ĉe niaj esperantaj amikoj en Rumonge ni volas realigi en 2010 la unuan fazon de la projekto, kiu konsistas el ekfunkciigo de komputilejo kun interretkonekto en la centro de Rumonge.

2 300 eŭroj estas kolektitaj kaj kun aldonaj 3 200 eŭroj ni povas kovri ĉiujn kostojn dum la unua jaro de ekspluatado, kondiĉe ke la sekretariaj servoj al klientoj enspezigas ĉ. € 2 500,=.


ses tekokomputiloj € 2500,=

aldona aparataro € 1000,=

transportkostoj € 500,=

softvaro € 700,=

jarluprezo de lokalo € 900,=

konektiĝado al interreto € 1500,=

salajro oficisto € 540,=

salajroj gardisto 360,=



€ 8000,=


Elŝuti 30.41 Kb.


Elŝuti 30.41 Kb.