Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Sinprezento por la projekto “InterEspero”

Elŝuti 18.9 Kb.

Sinprezento por la projekto “InterEspero”




Dato22.03.2017
Grandeco18.9 Kb.

Elŝuti 18.9 Kb.



Sinprezento por la projekto “InterEspero”

Saluton, estimataj samlingvanoj!

Mi estas Irina Gonĉarova – la homo, kiu staras antaŭ vi ĉe la malfermita pordo de la nova instrua projekto de “InterEspero” – kaj ĉe la sojlo de la propra nova pasiiga sperto: instruado de la rusa lingvo pere de Esperanto. Emociplene mi atendas nian renkontiĝon.

Esperante reciprokecon, mi lanĉu la interkonatiĝon.

Mi naskiĝis en la jaro 1951 en la ĉefurbo de Karelio Petrozavodsk, sed mian konscian infenecon pasigis en la landfama kurorta urbo Soĉi, ĉe la bordo de la Nigra Maro. Nun mi loĝas en la urbo Odincovo, Moskva provinco.

La destino preskribis al mi aperi en la familio, havanta Esperantajn radikojn. En la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento miaj geavoj Tatjana Kuzminiĉna Toĉilkina kaj Petr Ivanoviĉ Kulakov, konatiĝinte en Esperanto-klubo de la Siberia urbo Omsk, geedziĝis kaj ĝis la lasta spiro restis fervoraj esperantistoj. De ili mi eksciis miajn unuajn Esperantajn frazojn, kaj paŝo post paŝo la tuta mia vivo iĝis ligita kun Esperanto. En la jaro 1967 mi, 15-jara, iris kun mia panjo Svetlana Petrovna Kulakova (multe pli bone, ol mi, parolanta kaj komprenanta Esperanton) al mia unua E-renkontiĝo: Balta Esperanta Tendaro (BET-9) apud Vilno (Litovio). Malgraŭ ke tiam mi apenaŭ komprenadis la lingvon, mi estis admirita de la brilaj homaj personecoj kaj de la amika kreiva etoso – kiun nek antaŭe, nek dum pluraj jaroj poste mi renkontis nenie, krom en Esperantujo. Tio similis al la unua amo – kiun oni ben-memoras la tutan vivon. Tial la jaron 1967 mi konsideras jaro de mia esperantistiĝo.

Sed pasis 10 jaroj antaŭ ol mi iĝis vera movadano. Post la mezlernejo mi ekstudis en la Moskva ŝtata pedagogia V.I.Lenin-instituto, kiun finis en la jaro 1974, akirinte la specialecon “instruisto pri la rusa lingvo kaj literaturo”. Dum la impres-plena studenta vivo en la ĉefurbo mi ne multe rememoradis pri Esperantujo. Post la fino de la studado mi eklaboris en la Instituto pri la rusa lingvo de la Rusia akademio de sciencoj, en la sektoro pri dialektologio. Ekis la vivo kun la ritmo: hejmo-laboro-hejmo, kaj, ne sen sufloroj de mia avinjo, mi rekomencis vojaĝi al E-aranĝoj (kompreneble, nur ene de la limoj de la Sovetunio – feliĉe, enorme vastaj). En la jaro 1977 mi iris ankaŭ al Ukrainio, kie en arbaroj apud la urbo Poltavo tendume pasis la Konferenco de SEJM (Sovetia Esperanta Junulara Movado). Ĉi-foje mi trafis la kernon de la junulara E-aktivularo, denove enamiĝis, kaj firme decidis iĝi samaktiva kaj samvalora, kiel ĉiuj tiuj verd-steluloj. Mi aliĝis al la Organiza Komitato de la sekva SEJT (Sovetia Esperanta Junulara Tendaro), okazonta en Dagestano… Kaj tio jam estis la vera komenco – sen ajna plia halto… Ĉe tiu starto mi havis 25 jarojn.

Miaj ĉefaj aktivad-kampoj estis kaj restas la organizado kaj instruado (kiuj, cetere, estas firme ligitaj). Priskribante ilin, mi penos esti konciza.

Spertiĝinte pri organizado kaj gvidado de diversgrandaj E-aranĝoj en la lando, post disfalo de SEJM en 1978 mi trafis en la estraron de ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj) – oficiala ŝtata strukturo, per kiu la registaro emis kontroli kaj direkti la agadon de esperantistoj. Baldaŭ mi iĝis edzino de la famega sovetia esperantisto Anatolo Gonĉarov – unu el la fondintoj de la sovetia E-movado (SEJM). En 1981 naskiĝis nia filino Svetlana, kiu, dank’al fervoro de la patro, iĝis denaska esperantisto. La oficiala agnosko de Esperanto kreis en multaj movadanoj la iluzion pri novaj belaj perspektivoj por la movado – kio ĉe ASE ne realiĝis. Dum pluraj jaroj mi estis la estratano de REU (Rusia Esperanta Unio) – kies agado post disfalo de Soveta Unio ŝrumpadis de jaro al jaro kaj nun venis al senpova vegetado.

En la periodo 1978-1988 mi laboris en la Ŝtata instituto pri scienca kaj teknika informado, redaktante la institutajn eldonaĵojn en la rusa lingvo. La nova politika situacio en la lando kuraĝigis kelkajn entuziastojn – ankaŭ min – lasi la ŝtatajn laborlokojn kaj lanĉi privatan entreprenon – la kooperativon “Kopso” – por koresponda E-instruado. Kune kun mia amiko kaj kolego Stanislav Koncebovskij tiam mi verkis la unuan mian E-lernolibron. “Kopso” glore funkciis dum tri jaroj (1988-1991), havante ĝis 3000 lernantojn samtempe, sed post disfalo de Sovetunio ĉesis ekzisti pro la ekonomia krizo. En la jaro 1991 mi eklaboris kiel administra direktoro en la Asocio Subtena de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AsAIS), kio finfine venigis min instrui Esperanton en kelkajn grandajn ŝtatajn universitatojn. Dum diversflanta AIS-aktivado mi iĝis adjunkto de AIS San-Marino kaj ricevis tie pro aro da verkitaj lernolibroj kaj aŭtoraj metodoj la sciencan gradon de magistro humanitara.



La plej stabila instruado estis en la Moskva ŝtata aŭtomobil-konstrua instituto (MASI), nun nomata Moskva ŝtata industria unuversitato (MGIU). Tie mi dum 17 jaroj (1994-2011) etate instruas Esperanton kiel devigan studobjekton. Mia universitata lernolibro (1995) ricevis stampon de la Rusia Ministerio de Supera Klerigado, kiu rekomendas ĝin kiel lernilon por la studentoj de altlernejoj. La lernolibro estis reeldonita en la universitato en 2004.

Sed pli gravas por mi, ke antaŭ ĉ. 20 jaroj ĉe tiu ĉi altlernejo estis fondita la Esperanto-klubo “MASI” (nun transformiĝinta al la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”) – la plej granda kaj la plej stabile kaj kreive funkcianta loka E-kolektivo en Rusio. “MASI” estas sendependa E-organizo, konstante akumuliĝanta novajn gejunulojn kaj realiganta novajn kaj novajn projektojn konforme al sia Misio. Ne eblas nomi ĉi tie ĉiujn MASI-aktivadojn (bonvenon al la MASI-paĝaro http://ek-masi.weebly.com), sed nepre menciindas du: la amasaj Esperantaj renkontiĝoj “StRIGo”, okazintaj ĉiujare en la periodo 1996-2006, kaj la Moskvaj Lingvaj Festivaloj (http://www.lingvafestivalo.info/moskvo/), startintaj en 2005 (decembre 2013 pasis la 8-a).

Al MASI-agado mi apartenigas ankaŭ mian E-instruadon. En 2002 jaro mi ellaboris metodon de rapida rekta E-instruado "Faru la Rondon!" (FaRo), kiu konstante kaj stabile liveras al la Asocio novajn membrojn kaj aktivulojn. Kun tiu kurso mi faris monatan turneon en Norvegio. Nun – novembre 2013 – pasas jam la 40-a FaRo. Mi verkis kelkajn Esperanto-lernolibrojn, krom la jam menciita universitata, unu el kiuj aperis en 2006 en la granda rusia eldonejo AST (eldonkvanto 2000 ekzempleroj) kaj estis rapide elaĉetita en librovendejoj tra la tuta lando. Dum kelkaj jaroj mi aktive ellaboradas kaj gvidis la programon de ILEI/E@I "Flugiloj de Malfacila Vento". En 2013 mi partoprenis SES-8 (Somera Esperanta Studado) en Slovakio, denove kun la speciala “Programo por E-instruemuloj”. Kaj por la somero 2014 MASIanoj preparas la unuan SES en Rusio – al kiu vi ĉiuj estas arde invitataj! En SES-Rusio ni antaŭvidas, krom la kutimaj diversnivelaj E-kursoj, ankaŭ la 7-tagan (25-horan) ĉeestan kurson pri la rusa lingvo.

Do, vi vidas, karaj samideanoj, ke mi havas la universitatan diplomon pri la rusa lingvo kaj grandan instruan kaj metodikan sperton – sed dume rilatan nur al Esperanto. Por altigi mian profesiecon konforme al niaj celoj, mi aliĝis al la 3-monata intensa kurso pri la instruado de la rusa lingvo kiel fremda, kiu ekfunkcios ĉe la Moskva ŝtata Lomonosov-universitsto (MGU) la 13-an de januaro 2014. Tio certe helpos min profesie kaj efike instrui la rusan lingvon al ĉiuj lernemuloj. Dankon pro via konfido!

Plenestime,

kore kaj kunlabore –

Irina Gonĉarova

2013.11.24, Odincovo

http://eo.wikipedia.org/wiki/Irina_Gonĉarova



mirinda.strigo@gmail.com


Elŝuti 18.9 Kb.

  • Irina Gonĉarova

  • Elŝuti 18.9 Kb.