Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Sherlock holmes en la servo de la hispana trono

Elŝuti 219.83 Kb.

Sherlock holmes en la servo de la hispana trono




paĝo1/4
Dato15.03.2017
Grandeco219.83 Kb.

Elŝuti 219.83 Kb.
  1   2   3   4

Hugo Vavris



SHERLOCK HOLMES

EN LA SERVO

DE LA HISPANA TRONO

El la ĉeĥa originalo "František Lelíček ve službách Sherlocka Holmesa" (Francisko Lelíček en servoj

de Sherlock Holmes)

esperantigis Eduard Khünl kaj Karel Procházka


La tradukon, eldonitan en 1910, reviziis Miroslav Malovec kaj Zdeněk Hršel

Eldonis Esperanta Literatura Fondaĵo Brno 1995

ĈAPITRO I
Pasiva bilanco de Francisko Lelíček.   Ĉefa lotpremio.   Baskervila hundo.   Sokola kongreso.   Okulo kaj bombo.   Alfonso XIII.   Do, en Hispanujon!
Li kalkulis, kalkulis.

Dekfoje li jam transskribis kolumneton da ciferoj: loĝejo tiom kaj tiom, tolaĵo ..., tagmanĝoj ..., vespermanĝoj ..., cigaredoj ... ktp. Li korektadis, rondigadis, reduktadis la sumojn, kelkajn poentojn, kiuj ŝajnis al li superfluaj, li strekis, sed kiam li fine faris sube linion kaj ĉion adiciis, rezultis ĉiam sumo multe pli granda, ol estis skribite supre sur la folieto en la unusola linio: enspezo 80 kronoj.

Jes, ne estas dubo, ke lia bilanco estas pasiva, ho, terure pasiva. Ne estas eble tiel vivi. Cetere, Francisko Lelíček el Brodek apud Přerov en Moravio, nuntempe praktikanto en Brno, vivis per ĉi tiu unua linio "80 kronoj monate" jam duonjaron, sed tion ebligadis sole la praktikaĵoj figuritaj sur la dorsa flanko de la folieto, kie staris sub la titolo "ŝuldoj" en linioj subsekve: tajloro ..., ŝuisto ..., sinjorino Rézi ... ktp. kun la respondaj monsumoj. Sube streketo kaj sub ĝi sumo: 380 kronoj.

Justa Dio, tricent okdek kronojn da ŝuldoj! Tiu ĉi cifero Franciskon frostoskuis, kiam ajn li ĝin, se eĉ nur spirite, ekrigardis. Li, kvardekguldena praktikanto, tricent okdek kronojn da ŝuldoj! Post duonjaro! Post unu jaro ĝi povas fari sepcent dudek, post dek jaroj sepmil ducent, kun procentaĵoj dek milojn! Dek jarojn li certe ne estos praktikanto, sed la elspezoj kreskados pli rapide ol la salajro. Ho ve  

Ĉi tie helpos nenio krom la ĉefa lotpremio. Lia rigardo falis sur la kontraŭan muron de la kafejeto, kie kriis kelke da ruĝaj nuloj sur lotafiŝo. Jes, li aĉetos lotbileton. Antaŭ nelonge gajnis en milana loterio malriĉa laboristo milionon da liroj, ĉiumomente alportas la gazetoj raportojn pri feliĉaj lotgajnoj, kial la hazardo ne povus elekti lin, malriĉan praktikanton? Unumane li poste pagus siajn ŝuldojn kaj aldonus kavalire ion por la atendado. Li antaŭpaŝus antaŭ la oficestron, li ektusus kaj dirus: Via moŝto, mi eksiĝas, ne plaĉas al mi ĉe vi! Malsupre atendus jam aŭtomobilo, bela aŭtomobilo Laurin & Klement. Ĉu Mercedes? Nu, li elektadus, esploradus, veturprovadus kaj la plej bonan li aĉetus. Poste li veturus galope tra la urbo, la konatoj haltadus kaj postrigardus lin returnen. T t t t, rrr, tef, tef ...

Li plene profundiĝis kaj enteksiĝis en la ĉarmajn revojn pri la ĉefa lotpremio. Konas ilin ĉiu, kiu ofte havas pasivajn bilancojn. Li estus veninta al kutima finiĝo de similaj meditoj pri subita turniĝo de Fortuno, nome ke mankas la unua kondiĉo por la ĉefa lotgajno, la kvar kronoj por la lotbileto. Sed senatende interrompis lian meditadon nekonata sinjoro, kiu kun facila, eleganta riverenco alsidiĝis al lia tableto.

" ... bonvolu," ekmurmuris Lelíček kaj neplezure rastkolektis siajn tristajn paperojn. Ĉe tio ŝajnis al li, ke la nekonato fluge rigardtuŝis la kolumnetojn da ciferoj. Propre ĝi estas maldeca, sidiĝi ĝuste al lia tableto! La kafejo estas senhoma kaj da liberaj tabloj sufiĉege.

"Pardonu, ke mi ĝenas," komencis la nekonato mezafere. "Mi devas kun vi, sinjoro Lelíček, paroli pri grava afero."

La praktikanto Lelíček larĝigis unue la pupilojn, levis la palpebrojn, suprentiris la brovojn kaj poste malfermis la buŝon plenlarĝe. Neniam en sia vivo li vidis tiun homon! Nepre li ne vidis. Sole la penetra rigardo, tiu al li ion rememorigis ...

"Mi efektive ne havas ..."

"Mi scias, vi ne konas min. Permesu, ke mi prezentu min al vi."

Ĉe tio la nekonato deprenis per unu manmovo   la lipharojn kaj la barbon.

"Mi estas Sherlock Holmes."

La pupiloj, palpebroj kaj buŝo malfermiĝis ĝis limo de ebleco, kaj en liaj oreloj ekbruis.

Jes, li vidis nun klare,   la okulo   kovriloj de la detektivaj romanoj   Baskervila hundo   Neĝkovritaj postsignoj   Brilianta koliero ... Li ligniĝis. Pro Dio, oni volas lin eble aresti? Lia ŝuldo, tricent okdek ... Aŭ io en la ofico? Ne, ĝi estas eraro, li certe nenion...!

"Tuj mi ĉion klarigos al vi," daŭrigis Sherlock Holmes ridetante, kvazaŭ li eĉ ne vidus la miregon de Lelíček, kaj alkroĉis refoje per unu manmovo la lipharojn kaj la barbon. "Vi sendube miras, ke mi parolas ĉeĥe." (Lelíček nur nun tion konsciis.) "Sed detektivo devas esti preta ellerni en du semajnoj iun ajn lingvon. Kaj mi, kiel vi vidas, parolas jam kvazaŭ naskita en Prago. Nur tiu via "ř" kaŭzas al mi malfacilaĵojn. Sed tio estas aferoj flankaj. Mi serĉas vin, sinjoro Lelíček, jam dum tri monatoj."

La malsupra makzelo de Lelíček jam plene eliĝis el artiko, kaj antaŭ la okuloj dancis al li cirkloj. Detektivo ...!

"Vi ĉeestis, sinjoro Lelíček, la lastan sokolan kongreson en Prago, ĉu ne vere, kaj dimanĉon, la 30 an de junio posttagmeze je la 4 a horo kaj 7 minutoj vi surrampis la budon de sukeraĵisto en la maldekstra angulo de la ekzercejo, por ke vi povu pli bone vidi."

Nun ĝi venos! Nepre li mortigis per piedpremo iun infanon! Aŭ li difektis la budon de la sukeraĵisto   perdiĝis mono   brilianta orelringo ... Francisko Lelíček ektremis: Mistera krimo   la suspekto falas sur lin! Jes, nun alparolos lin Sherlock Holmes: Sinjoro, vi mortigis ...

Sherlock Holmes rigardsekvis la ŝvitguton, kiu aperis sur la frunto de lia vid al vidulo, malrapide defluante sur la dorso de la nazo.

"Sinjoro  "

(Al Lelíček kuris frosto trans la dorson).

"  ne timiĝu  "

(Sinjoro Lelíček de ektimo rigidiĝis).

"  mi volas al vi  "

(Al Lelíček ĉesis bati la koro).

"  nur klarigi,  "

(La "mi" de Lelíček krevis kaj lavange ruliĝis en la maldekstran angulon de la senfinaĵo).

"  kiel kaj kial  "

(Lelíček jam havis febron).

"  mi vin elserĉis."

Nun refoje enartikiĝis la malsupra makzelo, kvazaŭ ekkrakanta pafilĉano, kaj la korpo de Francisko Lelíček tordiĝis sur la seĝo kiel sako da malfeliĉo. En lia kapo svarmis ...

"Mi vidis ilustraĵon el la kongreso en Illustration, en Illustrated London News kaj aliloke. Per mikroskopo mi malkovris inter la spektantoj vian vizaĝon. Estis malfacile trovi pluan spuron. Mi konstatis, en kiu tempo estis la bildo eksponita. La sukeraĵisto sciis nur, ke li kriadmonis iun, kiu grimpis sur lian budon. Tiu rediris: 'Mi regrimpos ja!' Laŭ tio mi, sinjoro Lelíček, ekkonis, ke vi estas moraviano kaj nome hanako. Ĉiu ĉeĥa gento havas ne sole sian dialekton, sed ankaŭ sian manieron de pensado. Loĝanto de Prago estus en ĉi tiu situacio rebatinta: 'Ne muelu, mi tenas vian budon kontraŭ falo', Pilzenano absolute ne respondus, civitano el Ostravo estus simple algluinta unu sonoran post la orelon de la sukeraĵisto. Kiu en tia situacio povis diri 'mi regrimpos ja', do aksiomon mirinde logikan, ne povis deveni el alia loko ol el Hanakio."

Lelíček aŭskultis kvazaŭ en sonĝo. La kafejo kun li turniĝis kaj li klare vidis sole la okulon, jes, tiun okulon de Sherlock Holmes, ĉirkaŭ kiu ĉio dancis en sovaĝa rondo.

La detektivo daŭrigis: "En Hanakio estas nombro de ĉiuj personoj proksimume kun vi samaĝaj 65.812. Inter tiuj havas la harojn samkolorajn nur 12.305 kaj el tiuj partoprenis, kiel mi konstatis, la kongreson en Prago nur 413. Tiamaniere la sfero de mia esplorado senĉese malgrandiĝadis, ĝis mi fine eksciis vian nomon kaj vian domicilon. Nun al la afero. Kara sinjoro Lelíček ..."

(Febro   Baskervila hundo   Okulo ...)

"  ... mi proponas al vi dudek mil kronojn jare, sen laboro kaj sen peno ..."

Sinjoro Lelíček kvazaŭ ne estus aŭdinta. Sole la buŝon li denove malfermis plenangule, kaj el ĝi laŭtiĝis ĝemsopiro de ĉaslaca besto.

"  krom la tagsalajro. Alta tagsalajro. Por unu kilometro ducent kronojn. Tio faras pluajn dudek milojn jare."

Sinjoro Lelíček jam ŝvitis kvazaŭ en seka vaporo de la dua saŭnoĉambro. Baskervila hundo, sukeraĵisto, sokola ekzercado kaj cento da aliaj objektoj trapasis lian kapon en terura flugo kaj tumulto.

"Loĝejon, nutraĵon, vestojn, unuvorte ĉion, kion vi nur deziros, vi ricevus aldone."

Nun vidiĝis al sinjoro Lelíček aŭtomobilo plej rapide veturanta. Sur ĝi sidis hundo (la baskervila) kaj sur la ŝoseo ruliĝis okulo el la kovrilo de detektivaj romanoj. La aŭtomobilo videble volis kuratingi la okulon.

"Poste vi estos asekurita ..."

La aŭtomobilo surveturis la okulon; tiu krevis pafbrue. "... je kvindek miloj."

La hundo formanĝis la aŭtomobilon  

"Tamen, mi ne povas sekretigi al vi ..."

La okulo formanĝis la hundon, terure ŝveliĝis kaj leviĝis supren kiel direktebla balono.

"... ke via okupo ne estos sen danĝero."

Lelíček ektremis; sur la balono estis skribite: Baskervila hundo...

"Ĉeestos eble kelkafoje ankaŭ bomboj, kaj la vivo estos riskata."

Reaperis la aŭtomobilo! Sed sur la ŝoseo ruliĝis bombo. Jes, la hundo volas formanĝi la bombon! Dio, dio, kiel ĝi finiĝos!

"Tial la asekuro."

Fine ŝajnis, ke Lelíček komencas kompreni. Li malfermis la buŝon kaj elpuŝis: "B...b...baskervila hundo..."

"Jes, mi scias, kion vi volas diri. Mi klarigos al vi ĉion."

Sherlock Holmes kliniĝis super la tablon kaj per obtuza voĉo daŭrigis:

"Vi certe scias, ke la posedantoj de multvaloraj juveloj portas en teatroj, baloj kaj entute en la publika vivo nur imitaĵojn, por eviti la eblan forŝtelon de la veraj."

Lelíček denove ektremis. Jes, li estas ludonta detektivon. Li devas trovi forŝtelitan juvelon. Bone, li sidiĝos en aŭtomobilon, veturos post la balono. Ĉu post la hundo? Jen estas mistera intrigo! Ho! La tasko estas, ellogi la hundon el la balono  

Lelíček elspiris: "Hundo ..."

"Ankoraŭ pli granda danĝero, ol de ŝtelistoj la juvelojn, minacas kelkajn personojn, precipe la potenculojn, de anarkiistoj, tial estas nun kutimo de tiuspecaj imitaĵoj, simple ludigi anstataŭ ili homojn al ili tre similajn.   Ektrinku, sinjoro Lelíček, vi estas iom palvizaĝa. Tiel.   Nun do al afero. Vi, sinjoro Lelíček, estas mirinde simila al la hispana reĝo. Lia vera portreto. Reĝo Alfonso XIII intencas entrepreni ĉijare kelkajn diplomatiajn vojaĝojn, sed li timas, ke anarkiistoj, kiuj jam konspiris pri lia vivo en la tago de lia edziĝo, daŭrigos preparadon de la danĝeraj insidoj. Mi estis komisiita zorgi pri lia persona sekureco: mi jam malebligis plurajn anarkiajn atencojn kaj mi esperas, ke mi sukcesos malebligi ankaŭ la ceterajn. Sed ne estas ekskludite, ke la anarkiistoj foje supertrompos eĉ min, kaj tial estus pli bone, se la reĝon Alfonson ĉie anstataŭus iu alia. Kaj ĉi tiun personon estas reprezentonta vi."

La cerbo de Francisko Lelíček malrapide revenadis sur la kutiman vojon. Ho jes, Alfonso! Alfonso! Li memoradis: '  Sinjoro Lelíček, ĉu vi scias, al kiu vi estas terure simila? Al la hispana reĝo! Nu, ne koleru, mi nur tiel ...'  'Sinjoro Lelíček, vi similas iun. Jes, mi scias jam, Alfonso  ' Kie ajn li aperis en la societo, li aŭdis de ĉie: 'Mia dio, mi devas ja koni vin, atendu, atendu, ho jes, mi jam rememoras, Alfonso, la hispana reĝo..."

Kion? Li ludu ...? Jes, li ludu imitaĵon, falsan kolieron   ne, la hispanan reĝon...'   Li elsaltis, larĝigis la pupilojn, malfermis la palpebrojn, suprentiris la brovojn kaj la malsupra makzelo elsaltis al li el artiko.

"Sed ĝi estas ja neebla, mi ne scias paroli hispane!"

Sherlock Holmes ekridetis.

"Certe, tion vi devus ellerni, kaj ne sole hispane, sed ankaŭ france kaj angle. Sed tio estas aferoj flankaj: la ĉefa estas, se vi konsentas."

Lelíček sin pinĉis en la femuron. Ĝi estas ja terura! Ĝi estas propre tre stranga! Ĝi   ne, tio estas sonĝo! Ke li estas reprezentonta la hispanan reĝon?

"Mi ne volas vin tro persvadi, ĉar la afero estas iom riska. Sciu, la asekuroj nepre ne volas plu monarkojn vivasekuri, maksimume laŭ la nula klaso. Nu, sed oni povas iam eĉ en la lito rompi la nukon aŭ almenaŭ elartikigi la piedon; krom tio mi ĉiam gardostaros."

"Mi do fariĝu imitaĵo?"

"Jes, imitaĵo de la hispana reĝo. Ĉu vi akceptas sub la cititaj kondiĉoj?"

"Nu, ĝi estos bela   sed, mhm, mi havas ĉi tie, mhm, certajn pagodevojn."

Sherlock Holmes ridetante enpoŝigis la manon kaj metis antaŭ sinjoron Lelíček paketon da salditaj kalkuloj. Estis ĉi tie la tajloro, la ŝuisto, sinjorino Rézi estis ĉi tie, ĉiuj estis ĉi tie.

"Sume tricent okdek kronoj."

Sur la vizaĝo de Lelíček la kvititaj kalkuloj disverŝis feliĉan rideton.

"Ehm, sed ankoraŭ bagatelaĵo. Nu do, ehm ..."

"Jes, bone, mi scias. Jen la antaŭsalajro, provizore kvinmil kronoj. Ĉu sufiĉas?"

Lelíček ne kredis al la okuloj, kaj liaj manoj tremis, kiam li ŝovis la paperojn en la poŝon. Hoj, kiom da mono subite!

"Sed, sinjoro Sherlock Holmes, mi ne scias, ĉu mi scios ludi tiun reĝon? Kio okazos, se mi pretervole malkaŝos min?"

"Tio estas mia zorgo. Ni vin pri ĉio laŭorde instruos. Kiam vi povus ekvojaĝi?"

"Se vi volas, tuj," diris sinjoro Lelíček gaje, "mi estas dungita provizore kaj mi povas foriri ĉiam ajn. Sufiĉas sciigo per poŝtkarto."

"Estas bonege! Kaj koncerne la pakaĵojn?"

Lelíček ruĝiĝis. Sed tuj li diras bonhumore: "Mi havas sole iom da vestaĵoj kaj   la pipon."

"Bonege," diris Sherlock Holmes kaj ekrigardis la horloĝon. "kvar dekkvin. La rapida veturos post tridek du minutoj. Postmorgaŭ dekunu kvindek vespere ni estas en Madrido."

Kvar kvardeksep forveturis sinjoro Lelíček kun Sherlock Holmes, se or de Los Pajdalos de la Salamanka, monsiuer Lafleur kaj mister Smith (instruistoj de la hispana, franca kaj angla lingvoj) en Hispanujon.


ĈAPITRO II
Facile kaj rapide.   Hispana etiketo.   Respektindaj seĝoj.   Ĝojigas min.   Ekspozicio.   Hanakaj knedlikoj.   Frenofiziologo.   Brulanta nazo.
  !Buenos días, se or Francisko! ?Cóme está usted?

  Gracias, estoy bastante bien.

  Me alegro mucho.

Tiel bele jam sciis Francisko Lelíček paroli hispane, ĉar tiu se or Francisko estis neniu alia ol li. Kaj la alia persono en la dialogo estis lia instruisto de la hispana lingvo, se or de los Pajdalos de la Salamanka. Ambaŭ diligente foliumis en lernolibro de Vymazal "Hispane facile kaj rapide", kaj por laŭdo de la hispana instruisto estu dirite, ke li ellernis laŭ tiu ĉi libreto la ĉeĥan preskaŭ pli multe ol sinjoro Lelíček la hispanan.

Ili estis en Madrido. Tie ĉi en belega izola posturba somerdomo, ĉirkaŭita de ĝardeno ankoraŭ pli bela, edukadis sin Lelíček por sia nobla rolo. Neniu rekonus lin. Sherlock Holmes alfiksis al li imponajn nigrajn lipharojn, ĉar en lia vera aspekto devis lin en Hispanujo neniu ekvidi pli frue ol li ekdeĵoros en sia ofico.

Nia se or Francisko estis la tutan tagon okupita. Matene venis don Pedro Miguel, unu el "galanes de la corta" (reĝa kortegano), al kiu Sherlock Holmes konfidis sian sekreton; tiu enkondukadis sinjoron Lelíček en la misterojn de riverencoj kaj moroj de la hispana kortega etiketo, kiu estas el ĉiuj etiketoj la plej etiketeca. Ĉe la unua leciono sinjoro Lelíček diris al li, ke li jam scias ion, ke li hejme vizitadis danclecionojn kaj ke li legis ankaŭ la libreton "Galantometo, aŭ kiel konduti en bonmora societo". Sed don Pedro Miguel klarigis al li, ke en la societo, en kiu li estonte vivos, oni devas konduti tute alie, kelkafoje laŭ mala maniero, ol estas skribite en la Galantometo. Tie oni povas legi ekzemple, ke estas malpermesite meti la piedojn sur la tablon. Sed la vera kavaliro estas oftafoje devigata esprimi ekstremon de sia senĝeno ĝuste laŭ tiu ĉi maniero. Cetere, kio koncernas la ĉapitron pri la senĝeneco, don Pedro Miguel estis tre kontenta kun sia lernanto. Francisko Lelíček sciis sidiĝi en la fotelon tiel sendece, kvazaŭ li estus naskita nobelo. Li asertis ja, ke ĉe ili en Brodek apud Přerov en Moravio oni tiamaniere sidas sur benkoj en la gastejo, sed don Pedro Miguel ne volis kredi tion kaj restis konvinkita, ke se or Francisko estas nobeldevena.

Iom da ĝenoj kaŭzis la lecionoj pri marŝado. Lelíček devis ellerni metadi la piedpintojn unu kontraŭ la alian (la maldekstran iom pli multe) kaj iom fleksadi la genuojn, por ke la kopio de irmaniero de Alfonso XIII estu perfekta. Tio tiel okupadis lian atenton, ke li forgesadis aferon ne malpli gravan, scie elfaldadi la malsupran lipon laŭ ebleco plej multe. Don Pedro Miguel apenaŭ sukcesis sufiĉe lin admoni:

"Se or Francisko! Lipo! La malsupra lipo!"

Kaj Lelíček elfaldis la lipon, ĝis ekkrakis al li post la oreloj.

"Tio estas malmulte, ankoraŭ!"

"Limo de ebleco atingita," murmuris Lelíček en la animo kaj aldonis hispane: "Lo siento yo." (Mi bedaŭras multe.)

Poste venis ankaŭ la instruisto de la hispana lingvo, se or de los Pajdalos de la Salamanka kaj kelkafoje ankaŭ Sherlock Holmes. Kune oni studis la gravajn funkciojn de reganto de la hispana regno.

Venis ekzemple la deputacio de urbo Zaragoza, kiun reprezentis kvar seĝoj. Don Pedro Miguel ludis senatoron kaj enkondukis ĝin. Li puŝis iom ĉiun seĝon,   tio signifas la komplimenton   kaj en nomo de la unua seĝo li poste alparolis sinjoron Lelíček laŭ la kortega instrukcio por deputacioj per la "meza reĝa titolo":

"Via plej luma Majesto, el Dia graco potencega reĝo de hispanaj provincoj, de ĉiuj kolonioj kaj landoj sur ambaŭ marbordoj cis  kaj trans , kavaliro de sankta Gralo kaj de versa papago, la plej pia princo jeruzalema! Ni, la plej sindonaj regatoj de ĉiam fidela kaj lojala reĝa urbo, de la ora Zaragoza, metas al la piedoj de Via plej luma Majesto la plej humilan esprimon de profunda respekto kaj de la plej respekta adoro de la tuta loĝantaro, kiu ĝiutage leviĝas kun Via lumglora nomo sur la emocie tremantaj lipoj kaj laŭdegas Vian saĝon kaj la justan senpartiecon. Ho, volu ..."

Sinjoro Lelíček devis atnete aŭskulti. Li staris ĉi tie, la maldekstran manon apogante je spado (li havis uniformon generalan), la dekstran je tablo, kaj rigardis moĉtfavore al la unua seĝo en la okulojn. Kiam ĝi finparolis, li diris je signo de don Pedro Miguel:

"Zaragoza estas tre bela urbo. Mi ĝojas, ke mi ĝin ree ekvidos."

Don Pedro Miguel alpendigis poste al ĉiu seĝo ordenon kaj post nelonga dankesprimo li piedfrapis la grupon   tio signifis, ke la deputacio kontente foriris.

Tiaj deputacioj alternis ĉiutage pluraj. Venis kamparanoj el Andaluzio. Al tiuj diris Lelíček:

"Andaluzio estas perlo de ĉiuj provincoj. Kiel prosperas nunjare la virbovoj?"

"Via Majesto," respondis poste la seĝo, "danke la pasintjarajn ventojn ni sukcesis ricevi plejparte dunasitojn."

"Ĝojigas min," diris je tio Lelíček.

Krom akceptado de deputacioj Lelíček devis kompreneble ankaŭ ellerni la sintenadon ĉe aliaj okazoj. En la ĉambro estis ekzemple improvizita ekspozicio. Sur la tabloj, kanapoj kaj seĝoj estis dismetitaj plej diversaj objektoj, kiuj ĵus estis ĉe la mano, ĉar la tasko estis nur ekzerci diversajn eldirojn devkutimajn por la monarkoj ĉe la okazo de ekspozicioj. Se or de los Pajdalos de la Salamanka kaj don Pedro Miguel kondukadis sinjoron Lelíček de unu objekto al la alia, klarigante ilian signifon kaj ilian gravecon.

"Jen, Via Majesto, mi permesas al mi Vin atentigi pri belega fabrikaĵo de nia enlanda juvelista firmo Dellazoppa & Comp." Ĉe tio don Pedro Miguel montris broson sur la kanapo.

"Tre bela," diris Lelíček.

"Kaj jen, Via Majesto, kabineta peco de la hispana optiko, teleskopo destinita por la observejo de Montserrat."

Sinjoro Lelíček ĵetis rigardon en la pinton de pluvombrelo, kiun se or de los Pajdalos de la Salamanka tenis en direkto al la fenestro.

"Aĥ, fabela, tre fabela."

"Kaj jen bildo de nia grandmoŝto, caballero Zuloaga ..."

Lelíček ekrigardis kun ĉarmodolĉa rideto la termometron.

"Kaj jen, mi permesas al mi prezenti al Via Majesto la majstron mem."

Lelíček fraptuŝis la ŝultron de la apudstaranta vesthokaro kaj diris:

"Tre bela. Kaj ĉio estas manpentrita, ĉu?"

Poste oni prezentadis al Lelíček vicon da altranguloj, altaj oficistoj kaj aliaj eminentuloj, reprezentataj denove per seĝoj. Tiuj entute ludis ĉe la instruado gravan rolon. Ili estis altaj, abunde inkrustitaj kaj staris ĉi tie en kortuŝa humileco kvazaŭ efektivaj sekretaj konsilantoj. Por ke sinjoro Lelíček memorfiksu signifon de diversaj uniformoj, kolĉenoj kaj ordenoj, estis la seĝoj pendornamitaj per ĉi tiuj signoj de digneco.

"Prezidanto de la konsilantaro por prosperado de la minaferoj, caballero López."

"Minaferoj estas gravegaj. Vi havas certe multe da laboro?"

"Tre multe, Via Majesto."

"Ĝojigas min."

"Rector magnificus de la glora universitato en Santiago, doktoro Diego Scattulozza."

"Kiom da lernantoj vi havas?"

"Okcent dektri, Via Majesto," respondis don Pedro Miguel anstataŭ la ligna rektoro kaj aldonis: "Ni preskaŭ ne havas plu lokon en la aŭditorioj."

"Ĝojigas min."

"Generalo Cotarello."

Don Pedro Miguel gestmontris post la seĝapogilo cigaron kaj fumadon.

"Ho jes, vi batalis sur Kubo. Estis tiam tre varme, ĉu ne?"

"Via Majesto, niaj soldatoj batalis kiel leonoj."

"Jes, la armeo estas fundamento de la regno."

Kaj tiel plu. La ekzercoj ripetiĝadis ĉiutage kun malgrandaj nuancoj, ĝis sinjoro Lelíček sciis ĉion elegante parkere. Cetere la tasko ne estis tiom malfacila, ĉar al la monarkoj sufiĉas por la publika sinvidigado sume ĉirkaŭ okdek vortoj.

Tagmeze ĉiuj sidiĝadis por manĝi; la festeno ĉiam estis malgranda imitaĵo de la kortega. Tiam sinjoro Lelíček lernis manĝi plej diversajn nutraĵojn, pri kiuj li eĉ ne sonĝis iam antaŭe. Oni severe zorgis, ke li ne ŝovadu la tranĉilon en la buŝon, ke li ne manĝu la saŭcon per kulero ktp.; ĉi tiuj ekzercoj lin ĉagrenis plej multe, ĉar daŭris ĉiam du ĝis tri horojn, antaŭ ol li satiĝis laŭ bona hanaka kutimo. La manĝoj estis entute tre bongustaj, krom kelkaj naciaj hispanaj; sed Lelíček vane klopodis klarigi al la kuiristino, kio estas la hanaka knedliko kaj la hanaka buĥto; eĉ Sherlock Holmes ne kapablis kompreni tion bone.

Dum manĝado de tempo al tempo oni prezentis toastojn, kaj tiucele se or de los Pajdaloj de la Salamanka ĉiam alportis kelke da gazetfragmentoj kun tipaj sentencoj ĉe la reĝaj festenoj.

Posttagmeze sinjoro Lelíček ekzercis sin pri rajdado, teniso kaj pafado. La lasta lin amuzis plej multe. Li miris, ke li estas tiel bona pafanto, kvankam li neniam antaŭe havis pafilon en la mano; nome li ne sciis, ke la reĝaj celtabuloj estas aranĝitaj tiel, ke la kuglo trafas ĉiam la nigran, oni pafu kien ajn.

Iun tagon   ĝi estis mallonge antaŭ finiĝo de lia ekzercado   nian Lelíček iom malĝojigis Sherlock Holmes. Li venigis nekonatan sinjoron, kiun li prezentis kiel kortegan frenofiziologon. Tiu esploris kaj ekzamenis atente la korpon de Lelíček, balancante de tempo al tempo la kapon kaj murmuretante ion en la lipharojn. Finfine Lelíček sciiĝis, ke lia nazo ne respondas precize al la nobla modelo de reĝo Alfonso kaj ke ian bagatelaĵon necesas korekti. Sherlock Holmes certigis lin, ke oni injektos al li sub la haŭton sole iom da parafino, kio estas plene sendolora. Poste nur necesas evitadi troan ardecon, do ne sidadi ĉe la forno nek en la suna brullumo. Alie la parafino fandiĝos kaj eble eĉ elfluos. La operacio estis efektive farita, sed Lelíček senĉese timis, ke iutage trafos lian nazon akcidento. Parafino estas materio tre brulema, kio, se li iam bruligos "spagnoletton" aŭ "pachitoscon" kaj la parafino flamiĝos! Fajranta nazo, terura ekpenso!
ĈAPITRO III
La unua paŝo el Dia graco.   Grandkruco de ordeno de la Ora Koko.   La tualetaj malfacilaĵoj.   La subvenciata virbovo de la moravia landa komitato.   Sangoplena sceno.   Tornado kaj la superŝuto de la areno.   Duminuta teruro.   Sherlock Holmes fajfas.   La popolo larmas.   Estas al homo malĝoje esti sola.

  1   2   3   4


Elŝuti 219.83 Kb.


Elŝuti 219.83 Kb.