Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Se via nomo restos en la historio de literaturo, tio certe okazos pro tiu cxi libreto

Elŝuti 30.08 Kb.

Se via nomo restos en la historio de literaturo, tio certe okazos pro tiu cxi libreto




Dato18.03.2017
Grandeco30.08 Kb.

Elŝuti 30.08 Kb.

Marjorie Boulton skribis en unu letero al Tibor: "Se via nomo restos en la historio de literaturo, tio certe okazos pro tiu cxi libreto." Pri kio libreto temas? Kompreneble pri Kumeuaua, la filo de la gxangalo la plej sukcesa, al la plej multe lingvoj tradukita libro de mia edzo. Gxis nun tradukita kaj eldonita en 23 lingvoj. ( Ekzistas jam pluraj tradukoj, sed ankorau ne eldonitaj.)

Vojagxante per sxipeto sur la rivero Aragvaja okazis sxiprompigxo. Kiam la 30 personoj sidas sur insulo meze de la rivero, senhelpaj, sen mangxajxo kaj sen la eblo trovi gxin, tiam aperas junulo el la tribo Karajxa kaj per sia lerteco, kaj kono de la arbara vivo li trovas al la sxiprompigxuloj mangxajxon kaj helpas ripari la sxipon. La autoro akompanas lin dum tri tagoj kaj multon lernas de li. Tio estas la mallonga enhavo de tiu cxi junulara romano.

Gxi estis originale verkita en Esperanto en 1956 sed nur en 1979 estis eldonita en nia lingvo. Unue gxi aperis en la slovena lingvo en 1957 kun la titolo Kumevava, sin pragozda en la traduko de Nina Vidervol.

Mi havas indikon, ke en la sama jaro estis eldonita ankau en la turka lingvo, eldonis Ceilan en Istambul, sed gxi mankas el mia kolekto kaj la libron mi neniam vidis. Tamen, kiam mi parolis pri 23 lingvoj al kiuj oni eldonis la libron, mi enkalkulis ankau tiun cxi tradukon.

La plej grava, kiam Kumeuaua farigxis "nemortema" estis la 15a eldono, en japana lingvo. La 18-an de marto 1983 eldonis la libron Fukuinkan Shoten en Tokio, unue en 7000 ekzempleroj kaj poste entute en 300.000 ekzempleroj. Mi citas el la letero de s-ino Hukunaga Makiko (la redaktisto de la libro): "Post longa laborado finfine eldonigxis la libro, nome, via Kuemuaua, la filo de la gxangalo en japana traduko... Cxe ni Kumeuaua estas akceptita kun bona reputacio. Gxis nun 5 grandaj jxurnaloj (kaj tutlandaj kaj lokaj) recenzis gxin. Ankau atingis nin vocxoj de leginotoj, kiuj deziras legi pluajn verkojn de s-ro Sekelj. Rezulte la libro bone vendigxas, kaj gxoje estas, ke ni povas anonci al vi la represon (3000 ekzempleroj) en la lasta de tiu cxi monato. Tio tre kuragxigis nin ankau pri la estonta eldono de Akonkagvo. Cxar nun la nomo Tibor Sekelj, ja konatigxis cxe ni kiel tiu de bona verkisto."

Kiel skribas la jxurnaloj pri la libro?



Nihon - Keizah - Sinbun (tagjxurnalo Japana Ekonomio) la 16-an de aprilo 1983: " Kun agla plumo cxe la kapo, cxi tiu senvesta knabo de la primitiva mondo estas sagaca kaj sagxa, brava, afabla kaj gxentila. Post la tralego enfluas io varma ankau en la koron de la leganto. La libro temanta pri rarajxoj fremdaj legigxas sen ia perdo de intereso dank al la vigla, belritma stilo. Allogas ankau la realecaj ilustrajxoj. Gxuinda ankau por plenkreskuloj."

Mainti - Sinbun (tagjxurnalo Mainti) la 10-an de aprilo 1983.: "La verkon oni povas taksi klasika, el la vidpunkto, ke gxi celas priskribi la valoron de la naturo, komparante la civilizon kun la naturo enkarnigita en la indiana knabo."

Asahi - Sinbun (tagjxurnalo Asahi) la 28-an de aprilo 1983 sub la titolo Altetaksinda aventurromano skribas: "...estas senspire legebla aventurromano ankau en la japana versio. Multaj spertoj de la autoro kaj travivajxoj vivas ankau en tiu cxi verko kaj donas al la legantoj tremigajn emocion kaj realecon... en la priskribado de la bestoj kaj naturo regas tia beleco, kian ni sentas en fajnaj eposoj."

Nisinihon - Sinbun (tagjxurnalo Okcidenta Japanio) la 26-an de aprilo 1983 sub la titolo Jugoslava verkisto debutas en Japanionskribas: "Sekelj estas jugoslava verkisto kaj avanturisto, kiun unuafoje prezentas al la japana publiko cxi tiu libro. Li restadis en Sud-Ameriko dum 15 jaroj por etnologiaj esploroj de Amazonaj regionoj k. s., kio donas al lia plumo animkaptan dinamikon kaj nuancplenan registrivon. La traduko en konciza, suka stilo ne lasas ekleginton gxis la fino. Kaj jen rarajxo, ke la originalo estis verkita en Esperanto."

La tradukisto al kiu la libro anaku povas danki gxian eksterordinaran sukceson estas Sinjoro Takasugi Itiro. Li estas specialisto pri la angla literaturo, profesoro en la Universitato Wako. Li mem ankau estas verkisto, kies verko "En la ombro de poluslumo" gajnis grandan popularecon. Al gxia luksa aspekto aprobis ankau la belaj ilustrajxoj kiujn desegnis Matuoka Tatuhide.

La interesigo de la legantoj nek post unu jaron malkreskis, kontraue pligrandigxis. Pri tio sciigas la autoron sinjorino Hukunaga Makiko kiu skribas en sia letero la 18-an de aprilo 1984.: "En antauaj leteroj mi informis al vi, ke post eldonigxo la libro gxuas tre bonan reputacion en Japanio kaj ni ripetadas pluajn eldonojn. Antau kelkaj tagoj informo venis al nia firmao ke Kumeuaua estis elektita kiel unu el dekkvar rekomendataj libroj por libroesea konkurso. La konkurso estas tiel granda ke la elektitaj libroj bonege vendigxas, kaj ankau pri nia Kumeuaua ni povas antauvidi pli ol centmil ekzempleroj da vendosumo. Tiu nombro estas eksterordinare granda kiel tiu de porinfanaj libroj...Tio gxojigis kompreneble nian estraron de la kompanio, kaj ili decidis, profitante tiun cxi okazon inviti vin al Japanio, kaj peti prelegojn... Mi persone kredas, ke via vizito bone influus sur vendigxon de la libro kaj farigxus tre efika propagando de Esperanto."

Nature Tibor akceptis la honorigan inviton kaj vizitis Japanion por renkontigxi kun la etaj legantoj, kiuj sxatis ekkoni la verkiston de tiu cxi ekscita romano. La vizito okazis inter la 7-a kaj 14-a de julio 1984. Pri la eventoj, travivajxoj kaj renkontigxoj ni auskultu kion enskribis Tibor en sia taglibro:

"14.07.1984. Sabato

Jxus finigxis mia "laborsemajno" en Japanio, kiu pasis kvazau triumfa marsxo. Nur la konstanta premo de tempo kaj de la karaj gastigantoj, organizantoj, interpretistoj, amikoj ege lacigis min...."

Cxiu verkisto konas la gxojosenton ekvidinte sian novan libron. La apero de gxis nun menciitaj libroj estis cxiam iaspeca festo al Tibor kaj al liaj familianoj kaj amikoj. En oktobro 1988 aperis la hungara traduko de Kumeuaua de s-ro István Ertl, la unua libro kiun Tibor jam ne povis teni en siaj manoj, sed kies aperon li jam ege atendis. Eldonis gxin la Hungara Esperanto- Asocio en Budapesxto en 50.000 ekzempleroj.

La libro aperis ankau en Nepalo en 1990 au 1991. Mi ricevis la libron en 1991., sed mi ne estas certa, cxu gxi ne aperis jam unu jaron pli frue kaj el la libro mi ne povas diveni. La tradukon faris Gamvir Man Shresta, kiu komencis lerni Esperanton cxe Tibor dum lia 6 monata restado en Nepalo. Eldonis Jogamba Instituto de Esperanto en Katmandu.

La lasta apero de Kumeuaua okazis cxi jare kvazau jubilea naskigxtaga donaco la 17-an de februaro en Seulo en Korea Respubliko cxe la eldonejo Silcheon Munhak. Tradukis gxin Ombro Jang. En la libro estas tiom bonaj la ilustrajxoj, ke meritas, mencii la nomon de la pentristo Cho Tae-Gyeum. Mi petis informojn pri la akcepto de la libro en Koreio kaj la tradukisto s-ro Ombro Jang skribis la jenajn: "La recenzoj pri la libro aperis en kvin tagjxurnaloj. La tagjxurnalo Kyunghangsinmun komentis la libron: 'gxi diras per la busxo de eta filozofo, ke la granda naturo estas la instruisto de la vivo'. Alia tagjxurnalo Busanilbo komentis la libron: 'gxi montras sagxon kaj veron de la granda naturo.' Krome 20 blogantoj esprimis sian impreson post la lego kaj forte rekomendis la libron por la bona libro por infanoj. En marto Seula Metropolitana Oficejo elektis la libron Kumeuaua unu el la rekomendindaj libroj por elementaj lernejanoj."

Do, mi esperas, ke la sukceso de tiu cxi libro estos daurigata.


Post Kumeuaua laǔ Tibor la plej eldoninda kaj plej eldonebla libro estas la Mondo de travivajxoj. Malgrau tiu cxi deklaro, mi ne povas diri, ke gxi atingis multajn eldonojn. Krom la du esperantlingvaj eldonoj en 1981 kaj 1991 cxe Edistudio, Pizo eldonigxis nur tri foje. La unua nacilingva eldono anticipis la originalon en 1976. Gxi estis la serbkroata traduko, kion eldonis Veselin Maslesa eldonejo en Sarajevo en 5000 ekzempleroj sub la titolo Na tragu dozivljaja. Pri la libro oni ne trovas multajn recenzojn kaj kritikojn.

La literatura revuo Rukovet en gxia 9-10 numero en 1977. sub la titolo Vivo kiel vojo opinias ke: "Per tiu cxi libro de Sekelj ni farigxis pli ricxaj, pli sagxaj, pli komprenemaj, pli sanaj, pli liberaj, pli puraj pli homaj. Gxi estas antau cxio teksto vojagxpriskriba-travivajxa, sed el la literatura vidpunkto gxin ornamas simpleco de frazoj, kondensiteco de la parola elemento, beleco de priskriboj, ekscitiga diverseco de la enhavo, naturaj metaforoj kaj vereco de travivajxoj. Krom tiuj kvalitoj tiu cxi libro de Sekelj havas ankau sciencan valoron kaj preskau lernolibran aplikecon."

La kritikoj ne mencias, sed foliumante la libron mi tre bedaǔras, ke gxi estas sen ilustrajxoj.

Gxia hungarlingva traduko eldonigxis same en 1981 kiam la esperantlingva, cxe la eldonejo Gondolat en Budapesxto. Supozeble estis kritiko au recenzo ankau pri gxi, sed bedaurinde en mia kolekto mi ne trovis. Tamen la fakto mem, ke la 35.000 ekzempleroj en kiom gxi aperis, dum ses monatoj vendigxis, parolas pri si mem.

Se ni dezirus, ke la vico de la originale Esperante verkitaj kaj al nacilingvoj tradukitaj verkoj estu kompleta, ni devus paroli ankorau pri du verkoj. Sed cxar en mia kolekto ne estas dokumentoj pri la akcepto de la nacilingvaj tradukoj de tiuj libroj, nek menciinda kritiko au recenzo, mi nur tusxas gxin. Gxambo rafiki - la Karavano de Amikeco tra Afriko - la priskribo de unujara vojagxo tra la landoj de Orienta Afriko, antau gxia esperantlingva eldono en 1991 jam aperis en albana (1964), serbkroata (1965), slovena (1965) kaj hungara (1965) traduko.
La alia verko Elpafu la sagon mem estas traduko el la busxa poezio de la triboj de la mondo.. Pri gxi skribas Li Shijun Laǔlum en la revuo Esperanto en 1984 en la julia-augusta numero: "Jen unika verko en la internacia Lingvo, kolekto de 137 busxaj versajxoj rikoltitaj de la fama konata etnografo Tibor Sekelj dum liaj esplorvojagxoj, kiuj havigis al li sxancojn lerni lingvojn de malgrandaj popoloj, kolekti kaj esperantigi iliajn busxajn poemojn. Tiu cxi poemaro tradukita el 24 lingvoj similas al bukedo de sovagxaj floroj plukitaj dum ekskurso, fresxaj kun natura belo."

La esperanto originalon, kio aperis en Rotterdam en 1983.anticipis la albana (1979) kaj la makedona (1981) tradukoj. Al serbkroata tradukis la autoro mem kaj la eldonajxon ornamas liaj ilustrajxoj. La libro eldonigxis cxe la eldonejo Bagdala en Kruševac en 1986.


Sub la nomo Tibor Sekelj aperis en 1985 unu malgranda libro, tiel nomata "mini libro". Gxi estas 100-lingva. Sur cxiu pagxo de tiu cxi libro estas legebla nur unu vorto. Laǔ Tibor tio estas la plej grava vorto en la mondo. Li bone sciis kial, sed multaj el ni tiam, kiam gxi aperis ankorau ne sentis la gravecon de tiu cxi vorto. Poste venis tempo kiam ni ankau sopiris, ke estu PACO, MIR, BÉKE, PAX kion oni trovas sur la pagxoj de tiu cxi libreto.

Erjxebet Sekelj


Elŝuti 30.08 Kb.

  • Aragvaja
  • Kumevava, sin pragozda
  • Fukuinkan Shoten en Tokio
  • Akonkagvo
  • Mainti - Sinbun
  • Nisinihon - Sinbun
  • Takasugi Itiro
  • Japani
  • Japanio
  • Tibor
  • Gamvir Man Shresta
  • Cho Tae-Gyeum
  • Seula Metropolitana Oficejo
  • Edistudio, Pizo
  • Gondolat en Budapesxto
  • Gxambo rafiki
  • Elpafu la sagon
  • Bagdala en Kruševac

  • Elŝuti 30.08 Kb.